Ĉapitro oka

Pri pajlo kaj pri «ŝnureto»

La konferenco malfermiĝis vendrede en la spektejo de la Domo de oficiroj de la Ĉefa bazo de la floto. La tablo de la prezidantaro, kovrita per ruĝa drapa tablotuko, staris en ĝardeno de hispana grandulo — sub intense florantaj, feste pompaj kronoj de arboj, apud marmora fontano: la estro de la teatro deklaris, ke la dekoracioj devas esti starigitaj anticipe, alie la komenco de la spektaklo tre malfruiĝos. Kaj la responsulo pri aranĝo de la konferenco kolonelo Mordvinov konsentis: la alveturintaj doktoroj tre deziris vidi ankaŭ la spektaklon, pri kiu oni tiel multe parolis en la floto.

La prezidanto general-majoro Ĥarlamov, la flagŝipa kirurgo de la floto, dikmalalta, kun kamparana vizaĝo kaj severaj ŝtalaj okuletoj, sentis sin ne tre komforte en la fiodoranta je lignogluo ĝardeno de hispana grandulo, des pli ke tra la troplenigita spektejo ruliĝis retenita rido, kiam Alekseo Aleksandroviĉ, direktante sin al la katedro, preskaŭ faligis marmoran Apolonon, kiu evidentiĝis lignofolia. Tamen la konferenco malfermiĝis solene, kaj ĉiuj ĉeestantoj spertis senton de festa humoro, senton de tio, ke ili partoprenas realan aferon kaj ilin ĉiujn atendas multe da interesa, nova kaj grava.

Malferminte la konferencon, Ĥarlamov faris mallongan raporton pri celoj kaj taskoj de la nuna mallongdaŭra kunveno, kaj, aŭskultante lin, Vlaĉjo subite pensis pri tio, kiom multaj niaj kutimaj oratoroj el la speco de parolantoj pri ĝeneralaj temoj devus lerni de kuracistoj pri ilia modesta lakoneco, pri simpleco kaj klareco de penso. Kaj Alekseo Aleksandroviĉ ja prezentis ne legitajn de li fremdajn pensojn, sed la proprajn, naskiĝintajn ĉe li el longaj observoj, kaj konkludojn, kiujn li siavice faris el tiuj propraj observoj.

Post Ĥarlamov parolon ricevis Ŝapiro. Tio estis juna knabo, hirta kaj pro konfuziĝo kolera. Li plene trafis en la dekminutan reglamenton, demonstris tri vunditojn kaj konklude rapide deĵetis la tunikon kaj sur si mem demonstris vundon, bonege cikatriĝintan rezulte de surmeto de senpera suturo. En la ejo oni ekridis kaj ekaplaŭdis, la hirta kapitano, ne trafante per la manoj en la manikojn de la tuniko, vestis sin kaj impete forkuris en profundon de la floranta ĝardeno de hispana grandulo. Kaj la malalta Ĥarlamov, akompaninte lin per rigardo de siaj severaj okuletoj, prononcis signife:

— Mi opinias ne superflue noti, ke doktoro Ŝapiro, tuj komencinte iradi post la vundo, penetris en nian operaciejon, kie kun utilo uzis la nevolan libertempon, helpante al ni kaj lernante tion, kion li ne finlernis en la paca tempo.

En la spektejo oni denove aplaŭdis, kaj Aŝĥen diris al Vlaĉjo:

— Bona knabo estas tiu Semĉjo. El tiuj, kiuj eĉ en maljuneco similas al studentoj.

Ŝi estis en mildiĝinta, iom eĉ ravita stato — Aŝĥen Ovanesovna, al ŝi hodiaŭ ĉio plaĉis, kaj, ĉirkaŭrigardante per sia nazumo la doktorojn, iliajn gladitajn tunikojn kaj pantalonojn, iliajn poluritajn ŝuojn, iliajn epoletojn kun kalikoj kaj serpentoj, ŝi diris al Vlaĉjo dum la paŭzo:

— Vi bone faras, ke skribas en vian notlibreton. Ĉi tie estas neordinare multe da utila. Ĉi tie ĉio iras de la vivo, de nia ĉiutaga laboro. Mi ne ŝatas belajn vortojn, sed kredu, Vlaĉjeto, al mia sperto, la ĉefa motoro de nia metio en milita tempo estas tiaj konferencoj. Ĉi tie vere estas klare, kio estas la armeo de niaj sovetiaj medicinistoj, kia tio estas forto, kia povo! Kaj atendu, ĉi tie ankoraŭ leviĝos ardaj pasioj, estos tre, tre interese. Kaj kiel hele, kiel bele, kiel feste!

La okuloj de Oganjan brilis, ŝi tusadis, kaj Vlaĉjo ofte ĵetadis maltrankvilajn rigardojn al ŝi. Apud la bufedo, kie oni kontraŭ specialaj kuponoj vendadis sandviĉetojn kun ia mistera ŝmiraĵo kaj teon s/s, tio estas sen sukero, Ustimenko dense kunpuŝiĝis kun kolonelo Mordvinov, kiu estis ion gaje kaj laŭte rakontanta al du doktorinoj. Ilin Vlaĉjo ne rekonis, ili staris kun la dorsoj al li, kaj nur poste, kiam li turnis sin al la estro de la sanitara departemento, li ekvidis Vera-n Nikolajevna-n Veresova-n, kiu staris ĉe trumo kaj estis malbutonanta la pistolujon, por elpreni el ĝi lipruĝigilon. Ĉiuj doktorinoj portadis pudron kaj lipruĝigilon en pistolujoj.

— Do, mi aŭskultas vin, majoro, — malsimpatie diris Mordvinov, kiu malŝategis, kiam oni parolas kun li pri oficaj aferoj en neofica tempo. — Kion vi deziras?

— Oganjan-on kaj Bakunina-n necesas transigi en pli konvenajn kondiĉojn, — ripetis Ustimenko. — Ili ambaŭ estas maljunaj virinoj, Zinaida-n Mikaelovna-n turmentas radiklito, Aŝĥen Ovanesovna senĉese malvarmumas.

— Ĉu ili al vi komisiis paroli kun mi?

— Ne, ne ili, — iomete konfuziĝis Vlaĉjo, — sed vi devas kompreni...

— Oganjan kaj Bakunina servas en la cent dudek sesa laŭ la propra deziro, — malmilde kaj firme diris Mordvinov. — Ilin neniu devigis kaj ne devigas. Ĉiu el ili skribu raporton, kaj ni kontentigos ilian deziron. Ĉu al vi estas klare, majoro?

— Ne, — obstine klinante la grandfruntan kapon, respondis Vlaĉjo. — Ili ne skribos raporton. Ili, kiel grandega plimulto de niaj militservantoj, ne opinias eble turni sin al estraro kun petoj pri plibonigo de siaj vivkondiĉoj.

— Aŭskultu, — incitiĝante kaj trovante per la okuloj Veresova-n kaj la alian doktorinon, diris Mordvinov, — aŭskultu, majoro. Ambaŭ viaj estrinoj tute kontentas pri sia laboro. Ili havas al ni neniajn riproĉojn. Ili ambaŭ havas nedisputeblan aŭtoritaton, estas dekoraciitaj per registaraj ordenoj, promociitaj en rangoj. Pri ili oni skribas en ĵurnaloj. Kio koncernas vian medicin-sanitaran batalionon, do ni havas hospitalojn, kiuj estas ekipitaj multe pli primitive, ol via cent dudek sesa.

— Vi devas per ordono transigi Oganjan-on kaj Bakunina-n.

Mordvinov mallarĝigis la okulojn.

— Kaj kiaj ankoraŭ estos ordonoj viaflanke?

— Mi ne ordonas, — rigardante en la orgojlajn kaj ironie potencajn okulojn de la departementestro, diris Vlaĉjo. — Mi estas certa...

— Mi finis la interparolon! — interrompis Ustimenkon Mordvinov kaj turniĝis al li per la larĝa dorso.

— Sed mi ne finis, — paliĝante pro furiozo kaj paŝante post Mordvinov, diris al tiu larĝa kaj, probable, tre forta dorso Ustimenko. — Mi en proksima tempo turnos min al la komandanto de la floto...

— Eĉ al sinjoro Dio, — respondis, ne returniĝante, Mordvinov kaj turnis sin al la vestiblo, kie estis fumanta Veresova. — Vera Nikolajevna! — vokis li ŝin.

Sed ŝi jam ekvidis Vlaĉjon kaj per malpezaj, glitantaj, rapidaj paŝoj, ĉirkaŭirinte Mordvinov-on, impetis al Ustimenko.

— Kaj li eĉ ne rigardas! — diris ŝi, etendante al li ambaŭ manojn. — Eĉ ne rigardas! La okuloj estas frenezaj, li mem estas hirta. Kio estas al vi, Vladimiro Atanazijeviĉ? Ĉu tio estis vi, kolonelo, kiu lin ofendis?

— Li mem ajnulon povas ofendi, — per roranta baso de maljuna kaj sperta amindumanto rebatis Mordvinov. — Li mem kiun ajn povas plorigi. Li intencas plendi pri mi al la komandanto, ĉu vi aŭdis ion similan, Vera Nikolajevna? Ĉu aŭdis?

Ŝi subridis.

— Kaj li plendos, — aŭdis Vlaĉjo ŝian glatan voĉon. Ŝi estis potence kondukanta lin, tenante lian brakon, ĉe la alia flanko iris Mordvinov. — Kaj nepre plendos. Kaj li estas prava, kvankam mi ne scias esencon de via malkonsento. Tiu homo neniam estas malprava.

Nun ridetis Mordvinov.

— Ĉu eĉ tiel?

— Ĝuste tiel. Ĉu vi memoras, kamarado kolonelo, kiam mi turnis al vi kun peto pri Vladimiro Atanazijeviĉ, — vi ja rilatis al tio ironie? Sed hodiaŭ antaŭ la komenco de la konferenco kion vi al mi diris? Nu, kion? Interalie, sen ajna preteksto miaflanke...

La departementestro silentis.

— Vi diris: tia kirurgo estas necesa en la ĉefa bazo. Vi diris: tio estas vidpunkto de Ĥarlamov mem. Ĉu tiel?

Mordvinov iomete devancis Veresova-n, dum irado retroturniĝis kaj haltis antaŭ Vlaĉjo.

— Ĉu nun vi komprenas, kial mi ne povas nudigi la cent dudek sesan? — demandis li Vlaĉjon. — Aŭ plu ne komprenas? La ordono pri via transigo estos subskribita en proksimaj tagoj.

— La ordono ne estos subskribita! — malvarme respondis Ustimenko.

— Kiel tiel?

— Tre simple: mi ja vin avertis, ke mi turnos min al la komandanto!

— Vladimiro Atanazijeviĉ! — kun milda riproĉo interrompis lin Vera. — Sed se...

Li ne finaŭskultis. Kolere levinte la kapon, li foriris de ili — kaj de Vera Nikolajevna, kaj de la estro. La komandanto ne permesos ofendi la maljunulinojn, ne vane tiun homon oni tiel amas en la floto. Certe, li akiros por si malagrablaĵojn, sed al la admiralo li traŝiriĝos, des pli ke, laŭ onidiroj, al li estas ne tiom malfacile trafi. Kaj li trafos!

— Ĉu vi manĝis tiun sandviĉeton? — demandis Aŝĥen, kiam Vlaĉjo eksidis apud ŝi. — Mi pensis, ke ĝi estas kun ciro, sed tie estas balenaĵo.

— Kio? — rapide demandis Vlaĉjo.

— Tio estas el baleno, — diris Oganjan. — Oni diras, estas tre utila. Kaj estas ĉarme, ke ĉi tie estas bufedeto. Tamen Mordvinov estas brava, li scipovas aranĝi aferojn... Cetere, ĉu vi rimarkis, ke tute ĉiuj odoras je parfumo «Majfloro»?

— Mi rimarkis.

— Tion same Mordvinov faris. Antaŭ la komenco de la konferenco, ekde la mateno, ĉi tie estis malfermita kiosko de Militflotkomerco. Por ĉiu invitkarto eblis ricevi flakoneton da tiu parfumo, du subkolumojn kaj klingojn por raziloj. Sed ni malfruis. Ni kaj vi ĉiam malfruas, Vlaĉjeto! Kaj nun ĉiuj odoras je majfloro, sed ni — ne. Kaj al Zinjo mi ne alveturigos donacon.

— Ne gravas, ni trovos! — morne promesis Vlaĉjo.

Post la paŭzo, kiam la prezidantaro komencis okupi siajn lokojn ĉe la tablo sub branĉoj de florantaj hispanaj arboj, subite aŭdiĝis aplaŭdo. Evidentiĝis, ke alveturis armeanoj el najbaraj kun la floto teraj milittrupoj. Kaj nun en la ĝardeno de grandulo sidis ne nur flotaj kuracistoj en bluaj tunikoj, sed ankaŭ la terarmeaj medicinistoj — en uniformaj ĉemizoj de defenda koloro kaj en pezaj altaj botoj.

— Parolon havas nia gasto, subkolonelo de medicina servo, — per laŭta tenoro anoncis Ĥarlamov, — Bogoslovskij Nikolao Eŭgenjeviĉ!

Vlaĉjo kunpremiĝis. Hodiaŭ ili renkontiĝos. Kaj hodiaŭ Vlaĉjo sur si mem spertos la tutan forton de netolerebla malfeliĉo de sia instruisto. Kiel do li vivas, perdinte kaj Ksenia-n Nikolajevna-n, kaj Sanjon? Kiel li povas labori? Kiel li eltenas tutan tiun turmenton?

Kaj li tuj pensis pri si, pri Rodiono Metodjeviĉ, pri Barbara. Ja vivas ili, eltenas. Mankas Aglaja Petrovna, malaperis senspure jam definitive, malaperis post la moskva hospitalo, malaperis ankaŭ la aviadilo, sur kiu ŝi forflugis al siaj partizanoj. Kaj malestas eĉ ajnaj spuroj de la aviadilo. Kaj neniam plu ŝi ridetos — tiu sola en la mondo, al neniu simila onklino, ne diros «longkolulo», ne brilos ŝiaj strabetaj okuloj per tiu speciala lumo, al kiu ĉiam estis tiel bone kaj facile rakonti la plej gravan, la plej kaŝitan, la plej sekretan. La onklino malestas kaj neniam plu estos, sed ili ĉiuj vivas, laboras, dormas, manĝas kaj eĉ ridas. Sed ĉu povis li, Vlaĉjo, imagi, ke Aglaja mortos?

— Vi ne aŭskultas, Vlaĉjeto, — kliniĝinte al lia orelo, diris Oganjan. — Li interese rakontas, via instruisto.

Vlaĉjo levis la kapon. Ŝajne, Bogoslovskij neniom ŝanĝiĝis dum tiu ĉi tempo, nur ĉi tie, en la Arkta regiono, li ne ŝajnis tia sunbruna, kiel en Nigra Ravino, kaj iom maldikiĝis post kiam ili intervidiĝis en Moskvo. Li estis, kiel ĉiam, pure razita, kaj lia razita kapo brilis, hele prilumita per teatraj lampoj.

— Ne, ni ne havas! — laŭte kaj firme diris Bogoslovskij, returninte sin al la tablo de la prezidantaro. — Mi ripetas, ni ne havas! Tion povas kontroli ajna komisiono.

Alta armea kuracisto kun prizorgita hardislimo kaj en tre bone tajlorita tuniko staris nun apud Ĥarlamov. Lia longa rozkolora, prizorgita vizaĝo estis orgojle ridetanta, li estis plu impetanta ankoraŭ ion diri, sed Bogoslovskij ne permesis al li. Ĥarlamov same ekstaris kaj sonorigis kupran sonorileton, tamen Bogoslovskij ne eksilentis, sed komencis paroli ankoraŭ pli energie kaj laŭte, ol antaŭe. La altulo kun hardislimo, kvazaŭ partonpetante pro Bogoslovskij, dismovis la manojn kaj eksidis, kaj Ĥarlamov donis la sonorileton kaj la liston de oratoroj al Mordvinov kaj ne haste foriris en la misteran profundon de la ĝardeno de hispana grandulo, kie ĉio estis bonege aŭdebla, sed el kie ne necesis ion ajn estri.

— Kio okazis, mi pretaraŭdis? — demandis Vlaĉjo flustre de Aŝĥen.

Tiu, same flustre, respondis al li, ke Bogoslovskij pro manko de gazo en siaj hospitaloj komencis serĉi surogaton kaj, rememorinte la kamparan infanecon, ekuzis pajlon, el kiu negrave vunditoj plektas splintojn, kiel li mem iam en vilaĝo plektadis por vendo al ĉiaj «sinjoridoj» kaj «fraŭlinoj» saketojn kaj cigaredujojn. Tiujn splintojn li ŝmiras per gipsa kaĉo, tiamaniere la senmovigitaj membroj eltenas transportadon eĉ en Siberion.

Tiumomente Nikolao Eŭgenjeviĉ, peze lamante, aliris lernejan skribtabulon, kiu staris apud la fontano, kaj per kreto rapide komencis skizi desegnojn de siaj splintoj.

— Kaj kie vi prenas pajlon? — demandis iu el la unua vico.

— Ĉe vologdaj kolĥozaninoj. Ni ja estas malfrontuloj, — ne deturniĝante de la skribtabulo, respondis Bogoslovskij. — Ni elveturas sur sledo, se troviĝas malsanuloj, ni ekzamenas, helpas, poste petas pajlon...

— Al ili mem ne sufiĉas pajlo, — diris la militisto kun hardislimo el la prezidantaro. — Tio estas sentakta — tiaspecaj vizitoj.

— Jen miaj splintoj, — diris Bogoslovskij, per danda gesto ĵetante la kreton. — La skalon mi skribis en la maldekstra supra angulo. Mi petas, kiel oni diras, ŝati kaj estimi. Kaj kio koncernas sentaktecon, — malrapide prononcis li, turnante sin flanke al la tablo de la prezidantaro, — kaj diversajn aliajn viajn rimarkojn, Zinovio Romualdoviĉ, do tiuj vortoj ne konvenas, kiam temas pri helpo al vundito. Rusa kamparano kaj rusa kamparanino ekde antikveco al sia soldato nenion avaras. Li en honesta batalo, tiu soldato, por sia patrino-patrujo estis vundita, do pri kia sentakteco oni povas diri?

En la spektejo oni kun krako ekaplaŭdis.

— Mi ankoraŭ ne ĉion diris, — levinte la grandan manon, severe kaj eĉ feroce prononcis Bogoslovskij. — Mi pri la manko de gazo ankoraŭ ne plene respondis. Ĉi tie min Zinovio Romualdoviĉ, en kies kompetenco, interalie, troviĝas raportado al superaj postenuloj, riproĉis min pri tio, ke mi, vidu, ofte plendas pri manko de gazo. Mi ne scias, kien malaperis gazo, destinita por miaj vunditoj; eble, vere ekzistas «malfacilaĵoj», pri kiuj ĉi tie estis menciite. Sed mi ja ne plendas. Mi proponas eliron, ŝparon, mi agas kiel komunisto kaj maljuna kuracisto. Mi dum mia longa vivo unu konkludon por mi faris tute nekontesteblan: oni devas labori ne por estroj, sed por la popolo. La senmovigitaj per niaj splintoj membroj de vunditaj soldatoj kaj oficiroj kviete veturas nun en malproksimajn malfrontajn hospitalojn, — mi pensas, karaj kamaradoj, ke ĝuste tio estas por ni honoro kaj rekompenco. Kaj ankoraŭ unu aferon mi preskaŭ forgesis. Pri nia ŝnureto mi al vi raportos. Ni en niaj hospitaloj...

Kaj, kolere forsvinginte ree ruliĝintan tra la halo aplaŭdon, Bogoslovskij denove ekiris al la skribtabulo kaj rakontis pri «ŝnureto», kiun oni ĉe ili uzas por haltigo de subitaj refojaj sangelfluoj, pri «bastoneto», per kiu tiu ĉi ŝnureto «jen tiele, tiamaniere» estas volvata, kaj de la «ŝnureto» sen ajna videbla ligo li transiris al kunkudrado de ostoj kaj al demando de konservado de membroj. Estis videble, ke Bogoslovskij havas, kion diri, ke li deziras dividi ĉion trovitan, elpensitan, inventitan, ke li hastas klarigi, kiel nome oni uzu liajn trovaĵojn kaj elpensaĵojn, tial ke li estas firme konvinkita — tion bezonas ĉiuj. Kaj tiuj splintoj, «ŝnuretoj», «bastonetoj» vere estis necesaj al ĉiuj, la tuta halo estis susuranta per folioj de kajeroj kaj notlibretoj, enskribante la necesegajn en la ĉiutaga milita vivo etajn malkovrojn de la vilaĝa doktoro.

Sed ne nur pri tiuj malkovroj okupiĝis Bogoslovskij.

Sub facila kaj aproba rido de la doktoroj en la halo Nikolao Eŭgenjeviĉ iomete, saĝe kaj ruzete, neniun ofendante, kaj eĉ kun riverencoj, kritikis kelkajn instrukciojn, kaj speciale la instrukcion, preskribantan nepre amputi kruron ĉe desekco de la femurosto super sep centimetroj.

— En nia Vologdo ni iam rompas ĉi instrukcion, malbone, certe, ni kulpas, agnoskas nin plene kulpaj, — ne sen humuro, kvankam kolere, diris li, — ni allasas desekcojn ĝis dek-dek du, en du kazoj eĉ ĝis dek naŭ centimetroj, sed la krurojn, danke al tiuj eraroj, al tiuj rompoj, la krurojn al vunditoj ni savas kaj, kiel oni diras, ankaŭ poste plu savados...

Tiutempe el trans la hispana mistera arbo, kovrita per bluaj kaj ruĝaj floroj, malrapide eliris, aplaŭdante al Bogoslovskij, akademiano, ĉefkirurgo, general-leŭtenanto, unu el tiuj doktoroj, kies nomojn ne forgesas la homaro.

La fama doktoro iris malrapide, kaj la tuta halo vidis, kiel gaje brilas liaj okuloj sur la granda kaj iom ŝvela vizaĝo de romia patricio, kiam li haltis apud la skribtabulo, kie Bogoslovskij laŭforte «arte» desegnis la «ŝnureton» kun «bastoneto» kaj aliajn siajn etajn inventojn. Metinte la manojn malantaŭ la dorson, la ĉefkirurgo longe kaj atente pririgardis la «bildojn» de Bogoslovskij, poste, turninte sin al la konferenco, iomete kuntiris la brovojn, pensante, kaj subite ridetis per tiu sia rideto, pri kiu eĉ plej ardaj malamantoj de la ĉefkirurgo menciadis kiel pri «ĉarma kaj ĉion konkeranta». Kaj, ridetante, li demandis per plena, laŭta kaj basa voĉo:

— Nu, kiel, kamaradoj doktoroj? Ĉu estas ankoraŭ pulvo en niaj pulvujoj? Ĉu ni vivas ne per solaj malvivaj instrukcioj? Ĉu ni scipovas spiti eĉ al plej aŭtoritataj subskriboj?

Bogoslovskij ruĝiĝis makule, eĉ lia razita kapo iĝis rozkolora; la ĉefkirurgo aliris al li proksime, karese kaj singarde tuŝis lian kubuton kaj ekparolis kun la konferenco, kvazaŭ ĝi estis unu homo — lia proksima amiko, kamarado de la juneco, kunlerninto.

— Mi ja ĉion aŭdis. Kaj pri la pajlo aŭdis, kaj pri la ŝnureto, kaj pri la bastoneto, kaj pri aliaj ceteraj malkovroj kaj inventoj de nia Nikolao Eŭgenjeviĉ. Mi trans tiu ĉi grandega arbo, kudrita el ŝtofo, staris, mi estis devigita malfrui, kaj mi ne deziris rompi la ordon. Sed jen, mi ne eltenis, rompis, eĉ mem ne rimarkis, kiel mi trafis ĉi tien, sur la scenejon. Mi petas pardonon. Kaj mi ne povas ne noti tion, kio speciale ĝojigis min. Larĝeco de la animo de tiaj homoj, kiel nia Nikolao Eŭgenjeviĉ. Ja por kio li alveturis, por kio elpaŝis? Por plej baldaŭ doni al ĉiuj la sian. Senprokraste! Li, raportante al vi, tre hastis, eĉ kvazaŭ tamburadon klakis, por en la reglamenton enŝovi ĉion tion, kion li al ni alveturigis. Kaj por la tempon ne perdigi. Ĉu vi konsentas? Kaj nun — tio, kion mi konfide deziras al vi diri, sciigi, dividi mian personan opinion. Mi, kio koncernas min mem, pro tiu pajlo, kaj pro la ŝnureto, kaj pro la ceteraĵo, kiel subkolonelo Bogoslovskij mem esprimas, donus sciencan rangon. Ni ja ĉiuj aŭdis la statistikon, plej modestan statistikon: miloj da vivoj. Do kiel tio okazas, kiel tion kompreni, ke nia Bogoslovskij plu estas simple kuracisto? Kiu por mi povas respondi al tiu demando?

La fama ĉarma rideto subite malaperis de sur la patricia vizaĝo, la malhelaj grandaj okuloj kolere ekbrilis, la dekstran manon la ĉefkirurgo pugnigis kaj, batinte per tiu pugno la aeron antaŭ si, kvazaŭ ordonis:

— Trabati necesas! Trabati necesas ĉiujn ĉi diversajn, respektindegajn, neatingeblajn sanktejojn — la plej superajn kvalifikajn komisionojn. Necesas fini tion. Nun mankas tempo, ni militas, sed, kiel esprimas niaj junulinoj, je la sesa horo post la milito1 ni okupiĝos, ni petos nian Sovetan potencon meti ordon en tiun vere doloran demandon. Jen tiele, Nikolao Eŭgenjeviĉ, kara nia amiko, kolego kaj instruisto!

— Aĥ, saĝulo, aĥ, ora nia profesoro, — klukis apud Vlacĵo Aŝĥen. — Ĉu vi taksis? Akademiano simplan kuraciston nomis instruisto! Ĉu vi komprenis, Vladimiro Atanazijeviĉ?

En la halo nun oni aplaŭdis stare, kaj tiel longe kaj laŭte, ke Mordvinov neniel povis deklari paŭzon por tagmanĝo. Kaj la ĉefkirurgo tiutempe estis diranta al Ĥarlamov, moke kaj karese ridetante:

— Ja mi vidas — malaperis vi. Lasu, Alekseo Aleksandroviĉ, ĉu vi vere supozas, ke ne ekzistas pli forta besto, ol kato? Ĉu ni — vi kaj mi — timu tiun ĉi Romualdoviĉ-on, aŭ kiel li tie nomiĝas? Kio en li estas timinda, en tiu eksa abortigisto? Ĉu respekto al estraro? Ĉu scipovo montri al la estraro la deziratan de ĝi kiel realon? Ĉu la alta stilo de bombastaj kaj malplenaj paroladoj? Ne, amiko mia karega, ne por tio vi kaj mi havas generalajn epoletojn, kaj sciencajn rangojn, kaj plenan potencon, por ke ni ĉion ĉi en la laboro kaj por la laboro ne uzu. Ni lin, Alekseo Aleksandroviĉ, elpelos per piedbatoj, ja ni, kara mia, estas potencaj, sed ne nur porsolenaj generaloj...

— Ne scipovas mi, Georgo Zakarijeviĉ, — kolerante kaj pri si mem, kaj pri la okazinta konflikto, kaj pri la ironia voĉo de la ĉefkirurgo, diris Ĥarlamov. — Mi estas kuracisto.

— Kaj ankaŭ mi, karega mia, same estas kuracisto, — brakumante Ĥarlamov-on per unu mano, kaj per la alia elprenante el la poŝo arĝentan, kun emajlo kaj multegaj monogramoj cigaredujon, respondis la ĉefkirurgo. — Sed ĝuste en tio estas la afero, ke la Soveta potenco ĝuste al ni — kuracistoj — konfidis esti generaloj en sia medicina armeo. Kaj elektis por tiuj postenoj, delikate esprimante, ne la plej malbonajn, ne tiel, pri kio Pirogov diris — ĉu vi memoras: «Ne estas pli grandaj kanajloj, ol el doktoroj generaloj»? Nu, se la armeo estas konfidita, bonvolu ĝin komandi. Ĉu tiel? Tamen, sufiĉas pri tiu temo. Ĉu tagmanĝi vi min al vi kondukos? Ĉu via gastamo estas sur la sama alto? Ĉu ni drinkos vodkon? Anna Timofejevna, mi memoras, estis granda majstrino en la antaŭmilita tempo ĉiajn likvorojn herbajn fari. Mi speciale memorfiksis — kun ribaj burĝonoj...

Tiel, ŝercetante kaj subridante, ili pasis preter majoro de medicina servo Ustimenko, kiu staris antaŭ ili, laŭ la reguloj, en atentopozo, pasis liaj nunaj dioj: li ja ne scipovis vivi, ne opiniante iun nekompareble pli alta kaj bona, ol si...



1. Esprimo, populariĝinta dum la milito: unue, ĝi devenas el «La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito» de J. Haŝek, kie Ŝvejk interkonsentas renkontiĝi kun sia amiko en bierejo «je la sesa horo post la milito», due, tiel nomiĝis populara filmo, kreita dum la milito, kie geamantoj fiksas rendevuon same je la sesa horo post la milito, sen indiko de tago.