Onklino, kie estas Barbara?

«Onklino Aglaja, mi sopiras pri vi.

Certe, vi diros, ke mi sopiras ne pri vi, sed simple tial, ke mi kuŝas en hospitalo kaj nenion faras. Eble, tio estas vero, sed tamen mi kun ĝojo vin vidus.

Kial vi al mi ne skribas? Vi mem ĉiam instruadis min respondi al leteroj.

Ĉu vi ankoraŭ memoras min, onklino Aglaja? Ĉu vi memoras, kiel vi nomadis min «longkolulo»? Ĉu vi memoras, kiel vi diris, ke mi estas via sola, karega kaj amata nevo Vlaĉjo?

Enuigas min, onklino, neniofarado. Ne scipovas mi tion. Nenion fari kun gaja vizaĝo — tio estas, verŝajne, bonege! Kaj, vidu, mi envias al homoj, kiuj scipovas ripozi, scipovas ludi domenon, damojn, kun pensema, malgaja kaj signifa vizaĝesprimo pluki kordojn de gitaro.

Kial vi ne instruis min pri tiu saĝaĵo, onklino?

Vi devis instrui min nenion fari kaj ĝui tion.

Neniajn novaĵojn mi havas ĉi tie.

Tamen, havas: mi terure kverelis kun Miĉjo Ŝervud — ĉu vi memoras tiun? Mi kaj li samtempe finis nian instituton. Li estas iomete globokula, glatigita, belaspekta blonduleto. Li estis en la instituto knabo ne sen kapabloj, sed li iel troe, iel preskaŭ histerie atendadis diplomon. Mi memoras senton de incitiĝo, kiun li vokis en mi, kaj ne nur en mi, ankaŭ en Ogurcov kaj Paĉo, per tiu atendado de diplomo, per tiuj ekkrioj pri tio, ke tempas fini la lernadon, tempas resumi, tempas esti kuracisto. Tion estas malfacile klarigi, onklino, sed vi ĉe mi estas saĝa, vi komprenos: al mi ĉiam ŝajnis, ke strebo al ricevo de papero kun subskribo kaj sigelo ankoraŭ ne estas strebo al farado de afero sur la planedo Tero. Herzen genie esprimis tion per proksimume tiaj vortoj: «Diplomo treege malhelpas al disvolviĝo, diplomo atestas aŭ asertas, ke la afero estas finita — latine, se mi ne eraras, consomatum est. Posedanto de diplomo plenumis la sciencon, scias ĝin». Ĉu bone? Do, Miĉjo Ŝervud estas el tiuj homoj, kiuj plenumis sciencon. Kaj tio por mi ĉiam estas suspektinda, kvankam vi, certe, opinios ĉion ĉi mia ordinara troigo. Bone, ni ankoraŭ interparolos, kiam renkontiĝos.

Mallonge dirante, militkuracisto de tria rango1 kamarado Ŝervud vizitis min en la akcepta tago de nia hospitalo, kio, esence, sciante lian karakteron, estas sufiĉe kortuŝa. Li laboras en Moskvo, loĝas ĉe sia kuzino, rozkolora, sata junulino, kolektas materialojn por disertaĵo. «Eĉ terebintino por io utilas», kiel ŝatis diri Prov Jakovleviĉ Polunin, citante Prutkov-on.

Ni sidis en la gastoĉambro, — ĉi tie estas tia, unu por tri etaĝoj. Ŝervud, interalie, estas el tiuj homoj, kiuj gastoĉambron nepre nomas salono. De la medicino li, laŭ mi, sukcesis dum tiuj ĉi jaroj tre malproksimiĝi, ĉiuokaze li parolas pri sufiĉe elementaj aferoj kun certa timo kaj penas rapide ŝanĝi temon de konversacio.

Nature, temis pri milito, poste — pri faŝismo, poste — pri la germanoj. Kaj tiam Miĉjo Ŝervud, rigardante al mi per siaj trankvilaj, elstarantaj okuletoj, faris tutan paroladon pri Germanio. Ĝenerale, tiu diligenta knabo «venis al konkludo», ke la germana popolo kiel tia, ĝuste la popolo, devas esti neniigita pro ĉiuj siaj krimoj. Ne nur faŝismo, ĉu vi komprenas, onklino, sed ĝuste la popolo — virinoj, infanoj, maljunulinoj, maljunuloj, — «por ekzemplo», kiel esprimis Miĉjo.

Mi eĉ komence ne bone komprenis, ĉar mi ne tro atente lin aŭskultis: li parolas «bele», kaj mi tion ne ŝatas, nu kaj vi ja scias — mi havas damnitan kutimon pensi pri propraj aferoj, kiam aŭskulti estas ne interese. Sed tiam enmiksiĝis unu aviadisto, ĉe li unu piedo estas amputita, mirinde ĉarma kaj modesta knabo. Mi laŭ lia voĉo komprenis, ke io okazis, do li subite interesiĝis:

— Ĉu la popolon? Sed la popolo ja kiel rilatas al tio?

Ŝervud klarigis, kiel rilatas la popolo. Ni estis jam ne tri en la angulo apud la fikuso, — sed ĉirkaŭ dek. Kaj precipe vunditoj. Klarigis Miĉjo diligente, klare, konvinke el lia vidpunkto. Nu, kaj mi ekscesis. Mi jam ne memoras, kion ĝuste kaj kiel mi kriegis, sed mi nome kriegis, kriegis tiel, ke Ŝervud eĉ retiriĝis de mi kaj iĝis en sufiĉe granda distanco disde ni ĉiuj. Mi memoras: li blekis ion pri «malstabilaj nervoj», kaj mia aviadisto Jemeljanov levis la lambastonon kontraŭ li. Malbela estis vidaĵo, onklino, abomena. La konata de vi Rodiono Metodjeviĉ min pro tia histeria atako por ĉiam ekmalestimus, sed vi al li pri tio ne skribu — tiu letero estas persone por vi. Miĉjo Ŝervud same montris la dentojn, mordi li scipovas. Kaj lia kapo sidas, kiel esprimas avo Metodo, ne «kun la rafano malsupren». Eksentinte antaŭ si unuecan fronton de homoj, almenaŭ iom vidintaj la militon, Miĉjo komencis parolojn pri eterna rusa bonkoreco, «krima» en tiu ĉi tempo, pri «unueco kaj celkonformeco» de agoj, pri malutilo de rezonadoj kaj meditadoj en la tragikaj horoj de la milito, senekzempla en la historio de la homaro. Tiam mi alkroĉiĝis al li, kio nomiĝas, per «fera teno». Ni ĉiuj sentis abomenon de tiu demagogio, sed tamen du homoj iom konfuziĝis kaj, certe, ne pro argumentoj de Ŝervud, sed pro lia maniero esprimiĝi, pro liaj aludoj kaj pro tio, kion Barbara nomas «subtekstoj», pro tio, kiel li timigas per tiaj kategorioj, kiel «de tio estas nemalproksime ĝis pacifismo» kaj «mi gratulas vin, kamaradoj, vi atingis la ekstremon». Tiam mi tute ekscitiĝis, kaj komencis mi bati Ŝervud-on, figure dirante, svinge kaj ĝismorte. La du «ekdubintoj» revenis sub niajn standardojn. Sed tiam mi faris stultaĵon. Mi diris, onjo Aglanjo, ke min en nia disputo miregas sangavido de la malfronta aganto Ŝervud.

— Ĉu de malfronta? — montris la dentojn Ŝervud. — Do, ĉu ĉiuj niaj kamaradoj, laborantaj ne en la fronto, estas malfrontuloj?

Mi mem helpis al lia demagogio. Nun li ekiris al batalo — akuzante kaj atakante, insultante kaj senmaskigante. Tiaj, kiel Ŝervud, nenion pli ŝatas, ol kiam oni misdiras en ilia ĉeesto, kiam oni neprecize esprimas sian penson. Sur tio ili konstruas sian bonstaton. Nu, mi, certe, same eksplodis. La disputo transformiĝis al fenomeno de alia speco, nun Ŝervud devis pruvi, ke ni predikas nerezistadon al malbono per forto, ke ni en la fronto estas danĝeraj, ke de pardono al la popolo ĝis pardono al faŝismo estas unu paŝo, ke ni faras embarasojn.

Kaj tiam, onklino, mi faris, ŝajne, duan stultaĵon. En ekscito mi rakontis pri unu germana milita kuracisto, kun kiu min antaŭnelonge renkontigis la sorto. Kaj rakontis pri lia morto.

Kia tio estis neatendita ĝojo por Ŝervud!

Li eĉ rozkoloriĝis pro feliĉo.

Kaj nenion, memkompreneble, li al mi respondis. Mi jam ne meritis liajn kontraŭargumentojn. Miĉjo Ŝervud turnis sin al aliaj homoj, al niaj resaniĝantaj vunditoj, kaj diris al ili per voĉo de indignanta senmaskiganto:

— Ĉu vi vidas, kamaradoj? Nun por vi ĉiuj, mi esperas, estas klare, al kio kondukas tiela, se eblas tiel diri, filozofio? Ĉu nun vi komprenis tion, kion predikas Ustimenko? Jen lia filozofio en praktiko! Militkuracisto Ustimenko laŭdas noblecon de kuracisto, parolas pri ties rimorsoj, alvokas nin al memanalizado kaj al diversaj inteligenciaj artifikoj, anstataŭ neniigadi la germanojn, kiel rabiajn hundojn. Ustimenko deziras, ke, pafante, ĉiu el vi enpensiĝu — ĉu ne al Hummel li pafas, ĉu ne vundos li, dio savu, bonan faŝisteton...

— Vi mensogas, Ŝervud! — kriegis mi. — Ni mortigas kaj mortigados la okupaciantojn, ni militas kaj ekstermados faŝismon ĝis kiam liberigos ne nur Eŭropon, sed eĉ Germanion mem disde Hitlero kaj tiu fiaĵo, per kiu li kripligis generaciojn de germanoj. Sed la germana popolo — tio estas alia afero...

Ho, kiel mi ekscitiĝis, onjo!

Kaj kiel mi bruis, kiel kriegis! Tamen, Ŝervud foriris kiel venkinto. Tre mi deziris piedbati lin per la pantoflo, sed mi tion ne faris. Kaj mia kara Jemeljanov (li laŭ sia klero estas filologo) demandis:

— Ĉu lia familinomo estas Ŝervud?

— Ŝervud.

— Ĉu li ne estas posteulo de tiu Ŝervud, kiu perfidis la decembristojn2 kaj pro tio ricevis aldonaĵon al sia familinomo de la caro Nikolao mem? Ŝervud-Fidela.

— Mi ne scias, — diris mi.

Kaj Jemeljanov pensis iom kaj aldonis:

— Plej probable, Ŝervud-Fidela estis same diligenta.

Kaj al mi Jemeljanov konsilis:

— Pri tiu Hummel vi, doktoro, vane rakontis. En tio li pravas — la Fidela! Al diablo pensojn pri tiaj aferoj en milito.

Jen, onjo, kiel mi fuŝis.

Malbone, ĉu?

Ĉu vi nenion aŭdis pri Postnikov, pri Ganiĉev, pri mia Ogurcov? Li ie malaperis.

Ĉu vi havas informojn de Rodiono Metodjeviĉ? De avo Metodo?

Onklino, kie estas Barbara?

Se tiu letero vin atingos, tiam skribu al mi tuj — kie estas la rufa Stepanova. Mi, kiel estas facile diveneble, ne intencas komuniki kun ŝi, mi simple interesiĝas fremde — kie ŝi povas esti, tiu Barbara.

Kaj ne ridetu, mi petas, ĉio ĉi estas finita por ĉiam.

Mi kvazaŭ vidas, kiel vi ridetas.

Estu sana, onklino!

Ni ankoraŭ ĝisvivos ĉion plej bonan.

Skribu al mi ĉi tien, kiel vi tie vivas.

Mi deziras, ke oni min plej baldaŭ liberigu el la hospitalo!

Mi restas via ĉiam amanta nevo.

Vladimiro».



1. Rango egala al kapitano.
2. Decembristoj — anoj de la revolucia konspiro en Rusio, kiuj en decembro 1825 entreprenis malsukcesan puĉon kontraŭ la cara reĝimo. La puĉo okazis post morto de imperiestro Aleksandro kaj post abdiko de carido Konstanteno en momento de surtronigo de imperiestro Nikolao (ties pli juna frato). La puĉo estis kruele subpremita, kvin decembristoj estis mortpunitaj kaj multaj estis ekzilitaj en Siberion. Suboficiro Ŝervud denuncis somere de 1825 jam al la imperiestro Aleksandro detalojn pri la konspiro.