Jen la fino!

— Ni vin pridemandas dum pli ol kvindek horoj, sen paŭzo, — diris Wentzlow. — Vi devas konsideri, ke homaj fortoj havas limon. Estas stulte en via aĝo morti pro nenio — simple tial, ke subite la koro misfunkcios, ĉu ne?

La voĉo de la enketisto atingis ŝin el velura duonmallumo. Li parolis kun si mem en alia, malvarmeta kaj ne blindiganta mondo. Tio ŝin ne koncernis. Kaj ŝi estis luktanta kun lumo, kun tiu damnita, bruliganta, sonora lumo, kun la lumo, penetranta internen, sekiganta la haŭton, elbatanta larmojn.

— Nu?

Ŝi silentis. Anstataŭante unu la alian, la enketistoj estis parolantaj kun si mem. Ŝi ĉesis paroli. La reflektilo, kiu staris antaŭ ŝi sur tabureto, havis ne malpli ol duonmetran diametron. La ardigita spiralo estis mallaŭte kaj egale ŝuŝanta. Tio nomiĝis: «Bone varmigi la neparoleman sinjorinon».

Nemalproksime staris kruĉo kun akvo. Etendu la manon kaj trinku. Ŝi unufoje trinkis — la akvo estis amar-sala. Tio nomiĝis: «Refreŝiĝi».

— Esence, mi vin kompatas, — bruligante cigaredon, amike ekparolis Wentzlow. — Vi ja aĝas ankoraŭ malpli ol kvardek, ĉu ne? Respondu sincere ĉiujn niajn demandojn, helpu al ni kiel nia homo, kaj ni ne nur liberigos vin, ni eĉ translokos vin en Francion, en la belegan urbon Parizo. Vi sendube legis pri ĝi. Vi vivos trankvile, bele, elegante. Vi kunprenos legendon pri vi. Ĉu vi scias, kio estas bone fabrikita «legendo»? Tio estas vico da agoj, ordigitaj de plej bonaj mensoj de nia institucio, tio estas sistemigitaj agoj, finfine determinantaj karakteron de certa individuo. Ni donos al vi eblon eniri en certan medion, vi eniros tien kiel rusino, kiel ruĝa partizanino, kiel heroino, fuĝinta el nia koncentrejo. Ni komunikigos vin kun la movado de Rezistado — tio estas interesa, streĉita, viva laboro. Kaj kiam la mondo estos reordigita, ni ne forgesos vian servon, ĉu vi komprenas, Ustimenko?

— Kanajlo! — per la sekiĝintaj lipoj, apenaŭ aŭdeble diris Aglaja Petrovna.

— Kiel vi diris? — kun espero en la voĉo demandis li.

— Kanajlo, — lace ripetis ŝi.

Li el malproksime rigardis al ŝia kvazaŭ flamanta en la lumo de la reflektilo maldika vizaĝo, kun altaj vangostoj, kun iomete oblikvaj ĉe la tempioj okuloj, kun kungluiĝintaj sur la frunto malhelaj, mallonge tonditaj haroj.

Tiu afero same estis malgajnita.

Certe, ŝi estas tute ne Fjodorova, ŝi estas Ustimenko. Sed ŝi ne konfesos. Kaj eĉ se ŝi agnoskos, ke ŝia familinomo vere estas Ustimenko, — pluen la afero ne iros. Li estas ĉi tie nelonge, sed li scias — li fosis en la arkivo, kaj lia intuicio estas fajna. La plej simpla solvo, certe, estas pendumi, sed pro tio en la komunikvojoj ne estiĝos tiu benita kvieto, kiun tiel deziregas la maljuna idioto von Zanke. Tagon post tago, monaton post monato preskaŭ sen dormo kaj ripozo ili penas instali ordon en tiuj komunikvojoj. Kaj la ordo malestas. Ili pendumas kaj pafmortigas, torturas kaj bruligas, ili ekstermas tutajn vilaĝojn, ili flatas kaj favorigas al si, ili ŝajnigas sin humilaj kaj bondeziraj, ili denove bruligas kaj torturas — la ordo malestas. Tutaj regionaj komitatoj de la bolŝevista partio transiras al neleĝa stato, kaj jam konkerita tero iĝas tereno de bataloj. La nocioj de fronto kaj malfronto ne ekzistas ne tial, ke estas aviadilaro, sed tial, ke proksima batalo povas komenciĝi en ajna loko de la obeigita teritorio, tial, ke en propra kabineto, aŭ dormoĉambro, aŭ manĝoĉambro ne estas garantio, ke nun, ĉi-momente, ne estos mortigita iu general-kolonelo, feldmarŝalo, Gauleiter1, la plej gardata, plej valora, plej grava ŝtata persono. La nocioj de malfronto kaj fronto miksiĝis, ĉar falas sub talusojn trajnoj kun militaj kargoj kaj soldatoj, eksplodas «per si mem» pontoj, pro nesciataj kaŭzoj memflamiĝas benzino sur aerodromoj, malaperas sentineloj, oficiroj, amoratinoj de militaj funkciuloj, «brulas la tero sub la piedoj», kiel skribas komunistoj en siaj ĵurnaloj.

Kvietaj komunikvojoj!

Silento de rusaj ebenaĵoj!

Vojo al Hindio kaj Ĉinio, vojo al Tibeto...

Diablaj idiotoj!

Li ŝaltis la tablolampon, malfermis la «aferon de Ustimenko A. P.» kaj foliumis, ne hastante, fumante cigaredon, kelkajn noticojn, faritajn hodiaŭ tage de Hunda Morto, — pri homoj, kiuj bone konis Ustimenkon A. P. per laboro. Tio estis precipe instruistoj kaj direktoroj de lernejoj kaj teĥnikumoj, estroj de distriktaj departementoj de popola edukado, inspektistoj kaj simple oficejaj laborantoj — kiel Averjanov, kiu, sciante, certe, neniajn detalojn, jam delonge estis atendanta konfronton kun sia eksa estrino.

«La ĉeflibrotenisto estis maldungita laŭ ordono de A. Ustimenko pro sistema drinkado, aperado en la laborejo en ebria stato kaj maldeca insultado rilate al subuloj, — legis Wentzlow. — Estas ekstreme iritita, turnadis sin kun vico da petskriboj al altaj sovetiaj instancoj kaj, finfine, al tribunalo kun plendo, kiu estis rifuzita, ĉar la tribunalo kontentiĝis per klariga raporto de A. Ustimenko».

Laŭdinte mense Hundan Morton pro kriminalista lerteco, Wentzlow premis butonon de sonorilo kaj ordonis al rufa ŝvabo Specht venigi. En la gestapo oni ne devis diri — kiun.

Kaj tiam la lerta enketisto, sperta gestapano Wentzlow faris nepardoneblan, monstran eraron: kutimiĝinte al la roz-ora lumo de la grandega reflektilo, li forgesis, ke ajna freŝa homo, ekvidinte la ardigitan spiralon kaj milon da ĝiaj reflektoj, ekvidinte la sekigitan vizaĝon kun sangantaj lipoj, ekvidinte la baskulŝaltilon sur la tablo apud la enketisto, kaj ĉefe — ekvidinte la nikelitajn ĉenojn, per kiuj Ustimenko estis alkatenita al la ligna fotelo, en unu momento komprenos, ke tio estas ne pridemando, sed torturo, efektiva, kruela, kalkulema kaj pedanta torturo.

Ĝuste tiel, kompreneble, okazis.

La maljuna, kovrita de vilo, griza kaj ŝvela Averjanov — en truitaj feltbotoj kaj malnova palto, zonita per maldika dama ŝtofzoneto — kiam eniris, tuj rigidiĝis en la pordo, kvazaŭ ne kredante al siaj vitriĝintaj pro drinkado okuloj kaj penante pli profunde enpremiĝi en la pordan kadron.

Mallaŭte sakrinte, Wentzlow malŝaltis la reflektilon, bruligis la plafonan lustron kaj, ne atribuante specialan valoron al tiu negrava, kiel al li ŝajnis, miso, malmilde demandis:

— Sinjoro Averjanov Stefano Naĥumoviĉ?

— Ĝuste tiel, — per obtuza, raŭka pro drinkado voĉo respondis la librotenisto. — Venis pro via voko... Asigno...

Kaj li komencis serĉi en la poŝoj la asignon.

Aglaja-n Petrovna-n Averjanov ankoraŭ ne rekonis, li vidis nur la tonditan kapon kaj malgrandan ruĝan kombilon en la haroj.

«Nun finite, — trankvile kaj malvigle pensis Aglaja Petrovna. — Tiu perfidos. Por kio li min bezonas? Li kun plezuro perfidos, eĉ estos feliĉa. Sed kian valoron tio havas nun? Ja tutegale ili de mi nenion ekscios...»

Kaj, hontante tion, kiel tiu drinkulo ŝin perfidos, por ne vidi lin, ŝi fermis la lacajn, ruĝajn, elturmentitajn, brulantajn sub la reflektilo okulojn.

— Iru ĉi tien! — ordonis Wentzow. — Ne, ne, jen ĉi tien!

Ŝi aŭdis, kiel, abomene susurante per la feltbotoj, Averjanov preteris ŝian fotelon, ŝi eĉ eksentis odoron de alkoholaj vaporoj kaj malpura vesto, sed ne malfermis la okulojn, sentante nevenkeblan abomenon al la tuj neeviteble okazonta fiaĵo.

— Kiu estas tiu virino? — rapide, per grincanta voĉo demandis Wentzlow. — Nur hastu, ne pripensu! Vi bone ŝin konas, sinjoro Averjanov, rapide!

— Ĉu ŝin? — mirigite interesiĝis Averjanov. — Ĉu tiun ĉi?

«Ĉu mi vere tiel ŝanĝiĝis, ke li ne povas min rekoni? — pensis Aglaja Petrovna. — Dum du tagnoktoj...»

— La okulojn! — kriis Wentzlow. — Sen artifikoj! La okulojn malfermu!

Ŝi malfermis la okulojn kaj sen timo, sed kun abomeno, kiel rigardas homo al rato, dispremita de aŭtomobilo, ekrigardis en la vizaĝon de Averjanov. La maljunulo rigardis al ŝi diligente kaj atente, kvazaŭ penante plenumi la deziron de la gestapano per tutaj siaj fortoj, kaj Aglaja Petrovna subite komprenis, ke li rekonis ŝin tuj, momente, kaj tuj decidis ne perfidi. Liaj vitriĝintaj okuloj subite ekbrilis per viva homa lumo, tio estis kvazaŭ mallonga kaj save brilerinta radio de lumturo, kaj ĉe obstino de Averjanov, kiun ŝi bone memoris pro la longa kaj malfacila proceso kontraŭ li, lin nun eblis fidi.

— Nu? — per trankvile certa voĉo interesiĝis Wentzlow. — Ĉu vi rekonis vian karan estrinon, ĉarman Ustimenkon?

— Ne, ne rekonis, — penseme maĉante per la sendenta buŝo, afereme respondis Averjanov. — Tiun mi bone konas, kiel mi povus ne koni tiun kanajlinon, — subite ekscitiĝinte, kriis li. — Tiu tiom da mia sango elsuĉis — mi ĝis la morto ne forgesos! Tiun! Se tio estus tiu! — reveme kaj kun sincerega kolero aldonis li. — Mi mem de ŝi la haŭton deŝirus, de la viva...

«Ne rekonis, — ŝanĝis sian decidon Aglaja Petrovna. — Certe, ne rekonis».

— Ne vidis mi tiun inaĉon, — ree ekparolis Averjanov. — Neniam vidis...

— Ne, vidis, — subite, por grandega ĝojo de Wentzlow, pensinta, ke tuj ŝi konfesos, diris Aglaja Petrovna. — Vidis, kaj plurfoje, Stefano Naĥumoviĉ. Mi al vi financajn bilancojn donadis el mia lernejo en Malsupra Valco, vi devas rememori, mi estas Fjodorova, Valentena Andrejevna...

Tio estis terura, sed decida kaj fina meto. Averjanov povis ne rekoni ŝian vizaĝon, sed la voĉon de la severa estrino la maljunulo apenaŭ forgesus. Do ĉio decidiĝu tuj: se ŝi ne estas Ustimenko, tiam nepre Fjodorova, kaj tion konfirmos aŭ malkonfirmos la maljuna drinkulo Averjanov, la mizerulo, riskanta nun sian vivon pro ŝi — sia ĉefa malamikino.

— Fjodorova, — plu palpebrumante, ripetis li. — Multas ja Fjodorov-oj en la regiono. Kaj vi, ĉu ne tiu Fjodorova estas, kiu ĉiam prokrastadis al mi kvaronjarajn bilancojn? Atendu, atendu! — vigle kaj kolere ekkriis li. — Tio estis ankoraŭ tia Martemjanova — Sonjo, ĉiam la okulojn turnadis, ŝi kaj vi, kaj min mia «moŝtino» pro vi skoldadis. Nun mi memoras, certe, certe...

Kaj tiam ree Wentzlow komprenis, ke li faris eraron numero du. Ekĝojinte, kvazaŭ novulo en la gestapo, li permesis al ŝi nomiĝi Fjodorova, kaj per tio ŝi kvazaŭ devigis Averjanov-on konfirmi sian elpensaĵon. Sed kial Averjanov savas la komunistinon, la estrinon, kiu siatempe lin pereigis? Ĉu povis li, Wentzlow, supozi, ke la konfronto kun Averjanov finiĝos tiel stulte? Sed ĝi finiĝis tiel, kaj pri «Sonjo Martemjanova» li ne deziris aŭskulti.

— Vi povas iri! — malvarme prononcis li, ne dezirante montri sian ĉagrenon. — En la ĉambro naŭ plenigu formularon: diskonigo de tio, kion vi vidis kaj aŭdis en tiuj ĉi muroj, estas punata per pendumo, — eldiris li la kutiman formulon. — Iru for...

— Ĉu vi cigaredon ne permesos? — avide, flanke, fiksrigardante al Aglaja Petrovna kaj ion enigman signalante al ŝi per la globigitaj okuloj, diris la maljunulo. — Vi pardonu bonvole, sed mi ne fumis ekde la Kristnasko mem...

Li etendis la malpuran manon al la cigaredujo de Wentzlow, sed tiu deprenis la cigaredujon kaj mem donis al Averjanov cigaredon.

Kiam la pordo post Averjanov fermiĝis, Wentzlow diris kun subrido:

— Vi tute ne domaĝas mian tempon. Sed mi ĝin domaĝas. Nun mi estas certa, ke vi estas Ustimenko, kaj komunistino-teroristino, partizanino Ustimenko, certe, ne deziros paroli kun ni tiel, kiel ni tion dezirus. Tial vi mortos.

— Nur iomete pli frue ol vi, — hele rigardante al liaj okuloj, respondis ŝi. — Ja vin oni same mortpafos pro ĉiuj ĉi trukoj, kiujn vi faradis kun senkulpaj homoj. Nepre mortpafos!

— Ĉu vi pensas? — kun duonrideto respondis li. — Sed kiu? Niaj ekstermaj tendaroj muelas ĉiujn rezistantojn tiom energie, ke tre baldaŭ ĉio estos tute kvieta...

Ŝi silentis: ŝi ne deziris antaŭ la morto perdi tiun animan trankvilon, kiun, kiom ajn stranga tio estu, ŝi akiris pro la konfronto kun Averjanov. Se eĉ tiu homo, elpelita de ŝi pro drinkemo, la maljunulo, kun kiu en majo de la kvardek unua jaro ŝi procesis kaj kiu senfine skribadis pri ŝi ĉiajn elpensaĵojn, se tiu maljunulo ne perfidis ŝin, tiam kiel, ĝenerale, ne timindas morti...

Venis la rufa knabego Specht, kunfrapis la kalkanumojn. Post li eniris ankoraŭ du soldatoj en mallongaj uniformoj, unu estis ion finmaĉanta.

— Supren! — germane ordonis al ili Wentzlow. — En la naŭan.

Specht ion, plej probable, kontraŭdiris en demanda formo, al ŝi jam ĉio iĝis seninteresa, ŝi estis preparanta sin al tio, kio estis neeviteble aliranta al ŝi, ŝi ja ankoraŭ bezonis «morale koncentriĝi». Kaj tial ŝi pensis pri la plej proksimaj homoj — pri Rodiono, de kiu ekde la komenco mem de la milito ŝi ne havis informojn, kaj certe pri Vlaĉjo, pri kiu ŝi sciis, ke li kun bataloj trabatiĝis al la taĉmento de Lbov. Kaj pri Barbara pensis ŝi, kaj ankoraŭ pri multaj aliaj homoj, kun kiuj ŝi laboradis, disputadis, kvereladis kaj paciĝadis, rememoris Moskvon kaj ial la flugantan mevon sur kurteno de tiu teatro2, en kiu ŝi estis en la lasta fojo en la vivo kun la sunbruna, tre bela Stepanov.

— Forkonduku! — ordonis Wentzlow.

Aglaja Petrovna retrorigardis al li. Li staris meze de la kabineto — en svetero, finfumante cigaredon. Kaj, ridetante, li diris:

— Vi estas kondukata al morto, sinjorino!

Por mortigi ŝin, la soldatoj estis surmetantaj uniformajn paltojn ĉe la vestportilo, kie staris sentinelo en kasko, kvazaŭ en la fronto. La paltoj estis por ne malvarmumi, mortigante ŝin.

Morto!

Tra la koridoro, odoranta je desinfekto, Aglaja-n Petrovna-n oni elkondukis sur la ŝtuparon, devigis trairi du etaĝojn kaj malfermis antaŭ ŝi pordon eksteren.

Ĉi tie blovis glacia vento.

Kaj subite Aglaja Petrovna rekonis la sunumejon de la lernejo numero kvar. Estis ŝi, kiu insistis, ke ĉi tie nepre estu sunumejo. Tiel belaj estis ĉe rigardo el tie la larĝa, akvoplena Unĉo, la ĉebordaj herbejoj, blanka, en hela verdaĵo Zareĉje kaj la nova ponto...

Jes, certe, jen tie, en obskuro, estas la katenita de glacio, frostiĝinta nun rivero. Kaj, ĝoje ridetante, ŝi rememoris, kiel staris ŝi tie ĉi en venta aŭtuna tago kun alveturinta por unu tago Rodiono, kiel ŝi fanfaronis al li pri tiu ideo, kiam ĉi tie estis nur traboj kaj estis timinde rigardi malsupren, kiel Rodiono brakumis ŝin je la ŝultroj kaj diris, submetante sian grandfruntan kapon al la vento:

— Ja vere estas bone. Fajfas, kiel en maro!

— Por vi, se kiel en maro, ĉio estas bona! — ridante, respondis ŝi.

Ŝi tremeris — Specht, metinte la grandan manegon sur ŝian ŝultron, turnis ŝin ien en mallumon. Poste ŝi ekvidis fostojn kun feraj ringoj kaj larĝaj ledaj braceletoj, sur kiuj surkreskis franĝa prujno. Specht ree ŝiris ŝian ŝultron kaj starigis ŝin al la fosto, kaj la soldatoj rapide kaj lerte komencis agrafi sur ŝi rimenojn — sur la gorĝo, sur la kubutoj, sur la genuoj, sur la suroj — ĉie nun estis bukoj kaj ringoj, kiuj evidentiĝis survicigitaj sur ĉeneton. Poste Specht, snufante, klakis per ŝlosilo — tuta tiu konstruaĵo estis fermata per seruro.

— Bonege! — diris Specht kaj tiris Aglaja-n je la mano, kvazaŭ mezurante — ĉu ŝi povos atingi la butonon, kiu estis elstaranta sur malgranda fosteto apude.

Poste la pordo al la sunumejo frapfermiĝis, kaj tuj Aglaja Petrovna ekvidis la nigran frostan ĉielon kun kelkaj apenaŭ rimarkeblaj steletoj. «Ion Rodiono ŝatis diradi pri steloj, — pensis ŝi, — bedaŭrinde mi neniam bone aŭskultis».

Frostotremo penetris ŝin, kaj ŝi komprenis, ke tio ne daŭros longe, sed al ŝi estis preskaŭ bone, ĉiuokaze trankvile, kaj ŝi koleriĝis, kiam ekvidis apud si sian enketiston kun cigaredo en la dentoj, en oblikve surmetita kaskedo kaj en luppelta jako.

— Apud via mano estas butono, — diris li per hejma, komforta voĉo. — Se vi deziros konversacii kun mi, vi premos la butonon. Trompo kostos multe...

Ŝi silentis.

— Ĉu vi komprenis min?

Aglaja Petrovna ree nenion respondis.

Tiam per la mano en ganto li karesis ŝian ŝultron kaj plendis:

— Ĉu vi pensas, ke por mi estas gaje okupiĝi pri tiu malpura metio? Sed kion fari? Se mi provos rifuzi, ĉu vi scias, kiel oni agos kun mi? Eĉ maljunaj meritoplenaj kriminalistoj, kiuj eldiris nur dubon pri sia persona taŭgeco al politika, sed ne kriminala enketado, estis neniigitaj en niaj keloj sur Prinz-Albrecht-Straße dum horo. Laboras maŝino, grandega maŝino, giganta meĥanismo, kaj ĝi ne estas haltigebla. Kaj ankaŭ obstino neniam kondukas al io bona. La vivo estas tia sola, tia neripetebla, tia tute por ĉiam ununura, por kio do ĝin rezigni? Ĉu pro la ĉielo? Sed tie nenio ekzistas. Tute nenio! Aŭ, eble, vi kredas je la eterna vivo? Je tio, ke tie por vi estos bone? Jen tie, kie apenaŭ flagras tiuj aĉaj steletoj?

Kaj li kun emocio, eĉ kun tremo en la voĉo deklamis:

— Providenco, Providenco
Donu forton, paciencon,
Donu amon, humilecon,
Nin instruu pri pardon',
Kaj eternu via don'...

Ĉu vin tio kontentigas?

— Lasu min en kvieto, — mallaŭte petis ŝi.

— En eterna! — subridis Wentzlow. — Tamen memoru pri la sonorilo!

«Jen la fino, — pensis Aglaja Petrovna. — Nun jam certe fino!»



1. Gauleiter — provincestro en nazia Germanio.
2. Moskva Arta Teatro.