La afero, al kiu vi servas

Vespere la loĝantaro de Khara ekvidis la unuan aviadilon, tre similan al tiu maŝino, sur kiu iam alflugis en sian patrourbon la Vlaĉja forpasinta patro Atanazio Petroviĉ. Aerodromo ĉi tie ne ekzistis, kaj la aviadilo longe elektadis por si alterigan placeton, la motoro zumis, kiel ŝajnis al Vlaĉjo, maltrankvile kaj demande, la maŝino kelkfoje tute alproksimiĝadis al la tero, poste ree leviĝadis.

Finfine ili alteriĝis.

Ili estis tri en la aviadilo — mallongnaza piloto, tute juna, kun blanka buklo de senkoloriĝintaj haroj, Tod-Ĵin kaj sekretario de la CK de la Labora partio — brose tondita, granda, ĉirkaŭ kvindekjara homo. Al la reganto de la provinco la sekretario de la CK ne donis la manon, deiris kun li flanken kaj tie ekparolis mallaŭte, kun furiozo. Zdaba ion pepadis, riverencadis, Tod-Ĵin malmilde diris al Vlaĉjo:

— Nun la kamarado sekretario de la CK mem laboros ĉi tie. Tio estas bonega kamarado, ili tenis lin dum multaj jaroj en ĉenoj kaj ligna kaĝo, jes, tiel. Lin tre konas la popolo, al li kredas homoj de laboro, kaj tiuj ĉi lin timas. Ili timu.

La sekretario de la CK surĉevaliĝis kaj ekveturis kun la leŭtenanto por pririgardi la kordonojn. En lumo de torĉoj loĝantoj de Khara dum la tuta nokto preparadis aerodromon por tiuj pezaj transportaj aviadiloj, kiuj jam dum multaj horoj kaj en tago, kaj en stela nokto estis flugantaj el Saratov por haltigi la nigran morton. La piloto kun buklo Paŭĉjo ĉe mateniĝo estis manĝanta frititan kokinon, altrinkante ĝin per malvarma lakto, kaj demandis Vlaĉjon:

— Ĉu ĝi estas tre infekta, tiu pesto? Ĉu vere? Laŭ mi, estas pli da paniko, ol da afero! Mi persone havis hundinon — dorotita ĝi estis, nomiĝis Kuglo, do ĝi same havis peston, kaj mi ĝin sur la manoj tenis, kaj la patrino, kaj la fratino — kaj nenio! Neniu infektiĝis! Kaj la fratino estas tro kompatema, do ŝi la hundinon eĉ kisis.

— Tio estas alia pesto! — diris Vlaĉjo.

— Kion signifas — alia? Pesto estas pesto! — skuis la buklon Paŭĉjo.

Poste li interesiĝis:

— Kaj kial mi tiel ŝatas ostojn ronĝi? Ĉu tio estas atavismo, kamarado doktoro? Ĉu ekzistas por tio scienca klarigo?

Vlaĉjo demandis lin pri la milito.

— Dume ili premas, — diris Paŭĉjo. — Forte premas! Perdis ni, certe, provizore iujn regionojn. Sed, vidu, pensas mi, tio estas kiel via pesto, ne vane oni diras: bruna pesto. Ĝis ni mobiliziĝos kiel necesas, ĝi nin voros. Sed kiam ni disvolviĝos plene — estos ordo! La ĉefa estas — konservi trankvilon kaj spiritĉeeston. Ja ne povas pesto vori la homaron! Nu, kaj faŝismo ne povas neniigi la Sovetan potencon.

Iom poste aliris Tod-Ĵin, demandis Vlaĉjon, ĉu indas starigi por renkonto de la doktoroj el Moskvo honorgardon, ĉu tio decas kaj kion pri tio diras diplomatiaj lernolibroj. Vlaĉjo ne sciis. La piloto Paŭĉjo same ne sciis, sed diris, ke tio «ne malutilos». La sekretario de la CK pensis iom kaj diris, ke renkonti necesas kun honorgardo kaj orkestro, kiu ludu «La Internacion».

Je la sesa horo de mateno Vlaĉjo, kiel estis interkonsentite, rajde veturis al disforkiĝo de vojoj ĉe granda blanka ŝtono. Ĉi tie jam lokiĝis kvarantena posteno — soldatoj de la respublika armeo kun karabenoj tralasadis neniun el la regiono Ĝavan-Ilir.

Tuŝ sidis surĉevale, atendis; ŝia malgranda longhara virĉevaleto balancadis la kapon, forpelante ojstrojn. Vento blovis al la dorso de Vlaĉjo, kaj li ne devis krii, sed kompatinda Tuŝ eĉ ruĝiĝis pro streĉo.

— Lizolo necesas, — kriis ŝi, — tre multe! La pulma formo, jes! Mortintoj multas, malsanuloj multas, manĝigi necesas, unu-du doktoroj ne helpos, granda epidemio! Kaj vakcino necesas, multe da vakcino...

La nigraj haroj de Tuŝ hirtiĝis, la soldatoj de la kvarantena posteno rigardis al la juna virino kun timo kaj admiro.

— Vi estas bravulino, Tuŝ! — kriis Vlaĉjo. — Baldaŭ ni ĉiuj venos por helpi al vi. El Rusio jam flugas doktoroj, multaj doktoroj, tre multaj! En aero, sur aviadiloj! Iomete ankoraŭ paciencu, Tuŝ, kelkajn horojn!

— Ni paciencos! — kriis ŝi.

Kaj, svinginte la skurĝon, ŝi forrajdis al la jurtoj, sur kiuj pendis nigraj ĉifonoj.

Kaj tiutempe sur la alterigan placeton en Khara jam estis alteriĝanta la unua transporta maŝino. Sur la fuzelaĝo kaj la flugiloj de la aviadilo estis ruĝaj krucoj kaj la identigaj signoj de la USSR. Dudek kvar soldatoj de la garnizono — en blankaj jaketoj kaj duonepoletoj kun arĝentaj monogramoj — prezentis la karabenojn por saluto. La orkestrestro svingis la taktobastonon, la malgranda orkestro ludis «La Internacion». La gorĝo de Vlaĉjo spasmis, — verŝajne, la sendormaj noktoj montris sin.

Sub sonoj de «La Internacio» en la aviadilo malfermiĝis pordeto, la aviadisto-meĥanikisto ĵetis aluminian eskalon. Tod-Ĵin kaj la sekretario de la CK staris senmove, almetinte la manojn al la vizieroj.

Kaj se por via bando puno
Alvenos en la flamribel',
Por ni ekbrilos hela suno
Radiadante en ĉiel'.1

La rusaj doktoroj kaj doktorinoj, tute ordinaraj, kvazaŭ en Voroneĵ aŭ Lebedjanj, en ĉifitaj jakoj, manteloj, kun kofroj, tekoj, valizoj, kantis, viciĝinte apud la maŝino. Ili ne sciis, kio estas honorgardo, pli ĝuste — ne estis komprenantaj, ke ilin povas renkonti honorgardo. Kaj kiam la grizhara leŭtenanto, stampante paŝojn kaj alte levante la piedojn, ekkondukis siajn soldatojn preter la gastoj, tiuj eĉ rigidiĝis por momento, kaj profesoro Barinov, akceptinte la raporton, diris ĝentile:

— Dankon, mi tre ĝojas.

La soldatoj foriris, maljuna doktoro kun ventreto, en trikita veŝto, Ŝumilov, interesiĝis de Vlaĉjo:

— Do, ĉu tio estas la centro de la epidemio?

Alia, pli juna, plendis:

— Ŝajne mi havas flugmalsanon.

Juna doktorino diris al doktoro Baĉjo:

— Kiel mi deziras varman supon! Mi en Moskvo dum kvar tagoj ne sukcesis tagmanĝi, kaj en la aero estis nur seka manĝaĵo. Ĉu tie ĉi oni ne intencas nin manĝigi?

Manĝigi oni intencis. «Sinjorino kuiristo» dum la nokto faris ĉion, kion ŝi povis. Kaj avo Abataj helpis al ŝi, kaj la eksa ŝamano Ogu knedis paston. La tabloj estis starigitaj ĉi tie, apud la alteriga placeto. Aŭskultante Vlaĉjon, Arkadio Valentenoviĉ Barinov kun plezuro manĝis varmegan barĉon. Kaj, rigardante deflanke al la maldika vizaĝo de la profesoro, al lia eksmoda kaprobarbo, al rompita branĉo de la okulvitroj, al faltoj ĉe la okuloj, Vlaĉjo pensis pri tio, ke ne ekzistis en la dudeka jarcento epidemio de pesto, kontraŭ kiu ne luktis tiu ĉi malgrasa, malalta maljunuleto. Tiun manon premis Gamaleja en Odeso, Zabolotnij en Hindio kaj Mongolio; tiu maljunuleto konis Deminskij-on, li kuracis pestmalsanulojn en Manĉurio kaj preskaŭ mortis dum la astraĥana epidemio. Li laboris en laboratorio de la «pesta fuorto» apud Kronŝtadto, li konis doktoron Viĵnikeviĉ, kaj li sepultis lin, same kiel sepultis Ŝrajber-on. Kaj ne cedis. En siaj sepdek jaroj li ree estas en pesta epidemio.

— Tiel, tiel! — kapjesadis Barinov, aŭskultante Vlaĉjon. — Tiel, mi komprenas, tiel...

Dum la doktorojn, flegistinojn, sanitaristojn oni manĝigis, venis dua maŝino, kun ilaro, poste tria. Miloj da loĝantoj de Khara staris ringe ĉirkaŭ la alteriga placeto, interparolante pro respekto al la mirindaj gastoj flustre, sed ĉar flustris ĉiuj, ŝajnis, ke bruas vento. Oni flustris precipe pri Vlaĉjo. Tio estas li — tiom potenca homo, ke sufiĉis por li deziri, kaj ĉi tien alflugis tiuj grandegaj maŝinoj. Kaj la eksa ŝamano Ogu trapuŝiĝadis de homo al homo kaj siblis:

— Li ĉion povas — la granda sovetia doktoro Vlaĉjo! Mi ne vane konsentis al li helpi. Li longe petis min, kaj mi konsentis. Baldaŭ mi lernos de li ĉion, kredu min!

Vespere Vlaĉjo kun la Saratov-aj pestologoj estis jam en la loko de la centro de la epidemio — en Ĝavan-Ilir. Barinov, Tod-Ĵin kaj Ustimenko veturis apude, «tri prodoj», kiel, subridinte, diris Arkadio Valentenoviĉ. Kaj malantaŭe en silento veturis aliaj doktoroj, sanitaristoj, sukuristoj, flegistinoj, desinfektistoj kun sia grandampleksa armilaro — ŝprucigiloj, maskoj, boteloj, ladvazoj, kaj kiam Vlaĉjo retrorigardadis, al li ŝajnis, ke moviĝas nevenkebla, disciplinita, bone armita, sperta armeo. Kaj li sentis fierecon, ke li same estas soldato de tiu armeo.

Je ĉirkaŭ tricent metroj antaŭ la unua centro de infekto, kiam en la roza antaŭsunsubira ĉielo jam klare vidiĝis makabraj nigraj ĉifonoj super jurtoj, Barinov ordonis «vestiĝi», kaj ankaŭ tio rememorigis al Vlaĉjo militan ordonon — «vestiĝu!» sonis kiel «ataku!».

La homoj deĉevaliĝis, komencis surmeti kaŭĉukajn botojn, kombineojn, ligi rubandetojn, helpadis unu al la alia sen ŝercoj, silente. Kaj tiu koncentriteco, trankvilo jam multan fojon hodiaŭ rememorigis al Vlaĉjo armeon.

— Ho, ho, — subite fanfaronis Barinov, — jen, vidu, mi tute ne pensis, ke mi ankoraŭ scipovas sidi en selo. Kaj la kokcigo ne doloras, kiel okazadis en la juneco.

Kondukante la ĉevalon per la kondukilo, li kolere aldonis:

— Sed barĉon mi ne devus tromanĝi. Kiomfoje mi promesis al mi — ne trouzi grasan manĝaĵon...

La jurto kun nigraj ĉifonoj sur stangoj estis iĝanta pli proksima; apud Vlaĉjo, raŭke kaj plende muĝante, kuris nemelkita bovino, Barinov al ĝi diris:

— Huŝ vi, bovino! Ni ja ne scipovas melki!

Lia voĉo el sub la enspiratoro sonis obtuze. Sofia Ivanovna kaj Tuŝ kune staris ĉe la unua, granda jurto. Ili ambaŭ apenaŭ tenis sin sur la piedoj pro laco. Aŭskultinte Soldatenkova-n, Barinov ordonis al ŝi kaj Tuŝ iri ripozi; kaj tiam Vlaĉjo denove aŭdis, kiel la civila profesoro scipovas ordoni kiel generalo. Tendaron por la kuracistoj jam estis disvolvanta la «kantonmentigisto» de la taĉmento doktoro Loboda. Tie estis tendaj dometoj, laboratorioj kaj tenejoj. Estis ankaŭ lago kaj belaj rokoj Kik-Ĵub. Sed malgraŭ tio, ke ĉio tie estis preparita por nokto, neniu el la kuracistoj, flegistinoj, sanitaristoj dormis. Prilumante malhelajn, malvivajn jurtojn per karbidaj kaj elektraj lanternoj, la homoj elportadis kadavrojn, purigadis kaj seninfektadis la loĝejojn, manĝigadis kaj trinkigadis malsanulojn, aŭskultumadis la pulmojn, koron, pulson, atendis ordonojn de Barinov kaj lia supera asistanto Ŝumilov. Blankaj figuroj de medicinistoj — en enspiratoroj, en ŝirmokulvitroj, en kaŭĉukaj botoj — moviĝis mallerte, sed sensone; ĝemoj kaj balbutado de malsanuloj miksiĝadis kun nelaŭtaj, obtuzaj voĉoj de kuracistoj, kun siblado de ŝprucigiloj, kun sombra susurado de pluvo, komenciĝinta en la noktomezo.

En la kontraŭpestaj kostumoj estis varmege, glueca ŝvito surverŝadis la vizaĝon, la dorson, la ŝultrojn, la manoj en la gantoj malfacile tenis injektilon, eĉ stetoskopon uzi estis maloportune. La sango puŝe batis en la oreloj de Ustimenko, matene komencis turniĝi la kapo, sed Barinov tenis sin, kiel do povus cedi Vlaĉjo?

Dum la tuta longa nokto ili veturadis de nomadejo al nomadejo, apartigante malsanulojn disde sanuloj, mezuradis temperaturon, vakcinadis, distribuadis jurtojn — kie estu izolejo, kie oni kuiru manĝaĵon, kie tenu sanulojn. Tod-Ĵin severe instruadis elturmentitajn, timigitajn homojn; lia voĉo sonis kiel nedisputebla forto, al li nenie, neniam, neniu kontraŭdiris.

En la kvara nomadejo, «inspektita» de ili dum tiu senfina nokto, Vlaĉjo unua eniris en la jurton, kie kuŝis nur mortintoj. Kliniĝante, en radio de la elektra lanterno li vidis nudigitajn per konvulsio glatajn, ankoraŭ junajn dentojn, okulblankajn okulojn, kramfe kunpremitajn manojn. Kaj ĉi tie, en silento de morto, al li ŝajnis infana, malforta, apenaŭ aŭdebla ploro.

— Silenton! — ordonis li al la sanitaristoj, priverŝantaj el la ŝprucigilo la plankon de la sensona jurto.

Li paŝis antaŭen kaj haltis: mortinta patrino estis brakumanta kaj alpremanta al la brusto ankoraŭ vivan infanon. Kaj la infano malforte baraktis kaj ploris, kunpremita de la malvarmaj manoj de la kadavro.

Ustimenko kliniĝis. Tod-Ĵin helpis al li, sanitaristo akceptis la infanon, sukuristino forportis ĝin en alian jurton, kie estis aranĝata izolejo.

Venis humida, neelteneble sufoka mateniĝo, la stepon ŝirmis kurteno de pluvo. Barinov sidis sub gumtola markezo, esplorante mapon de la epidemia regiono. Apude radiisto estis agordanta la sendoricevilon, vokante la bazon de la ekspedicio — Kik-Ĵub-on, doktoron Loboda-n. La enspiratoro de Barinov pendis sur la brusto, la ŝirmokulvitrojn li metis en la poŝon, la kapuĉon deĵetis sur la dorson.

— Ĉu vi laciĝis? — demandis li Vlaĉjon.

— Neniom! — brave respondis Ustimenko.

De malantaŭe aliris Tod-Ĵin, eniris sub la gumtolan markezon, diris malmilde:

— Multe da malfeliĉo, jes, tiel. Kaj kiel tion fini, kamarado profesoro, kiel tute?

Arkadio Valentenoviĉ forte enspiris cigaredan fumon, estingis la cigaredstumpon kaj respondis penseme:

— Kiel kuracisto mi devas diri al vi, kara kamarado: tiun malfeliĉon, tiun teruraĵon eblas likvidi nur helpe de ŝtata rearanĝo. En la Sovetunio ne plu estas pesto, same kiel ne estas variolo, ne estas multaj epidemiaj malsanoj. Kaj tute antaŭnelonge, en mia memoro, en Rusio ĉiujare mortadis pro variolo kvardek mil homoj kaj ne malpli ol ducent mil restadis kripluloj — blindaj, surdaj, ĝenerale, nelaborkapablaj.

— Parolas Stricjuk! — ĝoje ekkriegis la radiisto. — Parolas Stricjuk! Kamarado Loboda, donu al ni dudek termometrojn, emajlitajn sitelojn, sendu hokstangon kaj tion...

Movante la lipojn, Stricjuk rigardis en notlibreton, poste turnis sin al Vlaĉjo, diris:

— Mi ne povas elparoli, kamarado doktoro.

— «Fonendoskopo»! — legis Vlaĉjo kaj ripetis en la ebonitan funelon: — Fo-nen-do-sko-pon!

El termoso ili trinkis varmegan kakaon, eksidis en la selojn. La radiisto plu kriegis:

— Ĉemizojn infanajn — unu. Ja ne, ho dio, infanajn! Infanon oni trovis ĉe patrino! La patrino mortis, kaj la infanon oni prenis!

— Stricjuk, ne malpurigu la eteron! — ordonis Barinov, levante la kondukilon.

Kaj subite ili ekaŭdis obtuzan, malproksiman mitralan pafserion.

— Kio estas tio? — demandis Vlaĉjo.

Tod-Ĵin leviĝis en la piedingoj, fiksaŭskultis. Vipis ankoraŭ kelkaj pafserioj.

— Ĉi tie tute proksime iras la limo, — diris Tod-Ĵin. — La akso iras: Berlino — Romo — Tokio. Faŝismo, jes! Ni veturu!

Li batis per la skurĝo la ĉevalon, kliniĝis al la selarko. Vento tuj ekfajfis en la oreloj de Vlaĉjo, la ĉevaloj de galopo transiris al plengalopo, ronkante, kvazaŭ flugis sen vojo, en humida valo. Ili rapidis dum ne pli ol dek kvin minutoj, kaj Vlaĉjo ĉiam retrorigardadis al Barinov. Finfine ili elrajdis sur montodeklivon, kaj Ustimenko tuj ekvidis respublikajn limgardistojn en mallongaj manteloj, ekvidis furiozantan, flavan, longan flamon kaj ekaŭdis zumadon de aviadiloj super sia kapo. Tio estis iliaj aviadiloj, kun dukoloraj rondoj sur la flugiloj kaj kun mallongaj, kvazaŭ stumpigitaj fuzelaĝoj, iliaj militaj, sturmaj maŝinoj.

— Mi ne komprenas! — perplekse diris Barinov. — Ĉi tie estas incendio, ĉu?

Apenaŭ spirante, pugniginte la manojn, Vlaĉjo rigardis ne deŝirante; tie, trans la linio de la ŝtata limo, trans la kordono de la respubliko, la armeo de la imperiestro estis luktanta kontraŭ la epidemio de pesto. Verŝajne, per flamĵetiloj ili bruligis la ĉeliman vilaĝon, kaj nun taĉmentoj de mitralistoj estis falĉantaj per pafserioj ĉiujn, kiuj penis elŝiriĝi el la flamo. Mitralojn kaj mitralistojn Vlaĉjo kalkulis tre multe, kaj poste li distingis ankaŭ flamĵetilojn sur motorciklaj kromĉaroj. Kaj pli alte, sur monteto, staris kanonoj — baterio, kaj la faŭkoj de la kanonoj estis rigardantaj al la brulanta vilaĝo...

— Ne eblas! — diris Arkadio Valentenoviĉ. — Ĉu? Aŭ...

Li eksilentis. El la flamo aperis kelkaj etaj homaj figuroj — levante la manojn, ili kuris sub pluvo, ili elŝiriĝis, ili saviĝis...

Kaj tiam kelkaj mitraloj samtempe faris mallongajn pafseriojn. La malgrandaj, kvazaŭ ludilaj, soldatetoj en siaj kakiaj uniformoj kaj malaltaj ĉapetoj faris tute mallongajn pafseriojn, ja estas facile mortigi neadekvatan, freneziĝintan homon.

Tamen unu ankoraŭ estis kuranta. Li ĵetiĝis flanken, rekten, ankoraŭ maldekstren. Li kuris al la limo. Li sciis — ĉi tie oni lin arestos, metos en izolejon, sed ne mortigos. Ĉi tie oni lin ne povas mortigi!

Sed ili mortigis lin tie!

Ili faris longan pafserion, kaj la homo, ankoraŭfoje ĵetiĝinte flanken, falis.

Tiam en subite estiĝinta silento ekbruegis motorciklo kun flamĵetilo. Kaj flava akra pikilo de flamo batis al la sterniĝintaj, malgrandaj, senmovaj, jam mortigitaj homoj. Vlaĉjo forturniĝis: liaj dentoj frapadis, la okuloj nebuliĝis. Kaj la vilaĝo plu brulis kaj brulis sub eta pluvo, plu ululis kaj ĝemis flamo kaj nigraj, densaj fostoj de fumo malrapide kliniĝadis al la tero, kvazaŭ timante leviĝi alten.

— Aŭskultu! — diris subite Barinov al Tod-Ĵin. — Oni diru al la komandanto de ilia sanitara grupo, ke mi deziras paroli kun li. Mi estas profesoro Barinov, honora membro de ilia Akademio de sciencoj, partopreninto de tiuj internaciaj konferencoj, en kiuj kunsidis ankaŭ ili.

Tod-Ĵin alvokis al si oficiron-limgardiston, la oficiro ekiris al la fermita bariero, parolis kun kapitano-limgardisto de la imperiestra armeo. La kapitano mansalutis. La limgardisto same mansalutis. Soldatoj de la imperiestra armeo, ekzercante sin, estis luktantaj apud siaj mitraloj, ĵetante rigardojn al la brulanta vilaĝo, la aviadiloj forflugis.

Dusida motorciklo, farbita per ranaj koloroj, knarante per la bremsoj, haltis ĉe la barilo; el la kromĉaro eliris malalta, tre eleganta oficiro en kakio, en fortaj okulvitroj, en alta kaskedo, en lakitaj kruringoj. Barinov, kunpreminte la makzelojn, tuŝis per la kalkanumoj la ĉevalon. Tod-Ĵin kaj Vlaĉjo ekmoviĝis post li. La kuracisto de la imperiestra armeo estis finfumanta cigaredon, kiam ili alveturis. Aŭdinte la nomon de Barinov kun ĉiuj liaj titoloj kaj postenoj, la kuracisto mansalutis, forte turninte la polmon antaŭen. Respektege tenante la manon ĉe la viziero, tiu milita doktoro raportis, ke li havis feliĉon studi verkojn de profesoro Barinov kiel en berlinaj laboratorioj, tiel ankaŭ en la patrolanda instituto de eksperimenta epidemiologio. Kio koncernas la nunan laboron de la speciala kontraŭpesta taĉmento, kiun la profesoro bonvolas observi, do, certe, tiu bildo faras pezan impreson, sed kion fari, se mortokvanto ĉe la pulma formo de pesto atingas cent procentojn? Kompreneble, la plej racia kaj humana solvo estas forbruligi la trafitajn de la epidemio lokojn, des pli ke la malsano nun disvastiĝis nur inter neplenvalora, degeneranta kaj, ĝenerale, senutila etno. Tamen, tiu ĉi demando, certe, ne estas disputinda, kiel ĝenerale ĉiuj ordonoj de la supera epidemiologia centro de la imperio.

Kaj la eleganta kuracisto kun maldikegaj lipharetoj super la maldika lipo kunfrapis la kalkanumojn.

— Transdonu al via akademio, ke mi ne deziras esti ĝia honora membro! — laŭte angle diris Barinov. — Kaj vi mem memoru! Kiam oni vin juĝos kaj se mi ĝisvivos, tiam mi trudiĝos esti akuzanto. Kaj mi parolos nome de ĉiuj doktoroj, fordonintaj la vivon en lukto kontraŭ pesto! Mi havas rajton je tio. Ĉu vi komprenis?

— Mi komprenis! — flaviĝinte kaj plu tenante la manon ĉe la viziero, respondis la milita kuracisto. — Sed apenaŭ la profesoro ĝisvivos la tagon de la supozata juĝo. Tiaj malvenkoj en la okcidento, tia venka marŝado de la armeoj de la Führer!

Kaj, rapide kunfrapinte la kalkanumojn, li sidiĝis en la kromĉaron de sia motorciklo.

Kiam ili elveturis el la valo, Barinov viŝis sian malsekan pro pluvo vizaĝon per tuko kaj plendis:

— Mi tre deziris skurĝi lin. Al la muzelo! Atendu, mi ĝisvivos la juĝon.

— Vi ĝisvivos! — morne promesis Vlaĉjo.

En tiu ĉi tago ili vizitis ankoraŭ ses nomadejojn. Kaj vespere en la tendaro eksonoris sonorilo — Barinov kunvokis konsiliĝon. Nun ĉiutage okazadis tiaj konsiliĝoj, kaj ĉiam ili rememorigadis Vlaĉjon pri tio, kion li legis en libroj pri kunsidoj de militaj konsilioj aŭ staboj antaŭ decidaj bataloj.

En tiuj kuracistaj konsiliĝoj same, kiel en militkonsilioj, estis koncize kaj seke sciigataj skoltaj informoj pri fortoj de la malamiko, estis raportataj propraj perdoj, estis kalkulata armilaro, municioj — serumo, vakcino, tendara ekipaĵo, transportiloj. Ĉi tie sur la tablo kuŝis mapo, kaj la militestro (ĝuste tiel lin nomadis doktoroj: nia generalo Barinov) longe enpensiĝadis pri strekumitaj nigraj kvadratoj: ĉi tie estis la malamiko — pesto. Ankaŭ kampa telefono kun zumilo estis en la tendo de la generalo, kaj la radiisto alportadis foliojn de radiogramoj kaj rapide metadis ilin sur la tablon antaŭ Arkadio Valentenoviĉ. Kaj la komisaro Tod-Ĵin komunikiĝadis de ĉi tie rekte kun la prezidanto de la kontraŭpesta triopo de la respubliko en Khara, ĉiutage raportante al la konsilio:

— Ĉio estas bonorda. Malsanuloj ekster la infekta zono ne estas, tiel, jes!

La kuracistoj renkontiĝadis nur en la konsiliĝoj. Dum la tuta cetera tempo la rusaj doktoroj, flegistinoj, sukuristoj tage kaj nokte bataladis kontraŭ la pesto, kontraŭ la damnita nigra morto, kontraŭ la tarbagana malsano, kiu povus forvori tutan tiun ĉi malgrandan landon, ties brutobredistojn kaj terkulturistojn, ties ĉasistojn kaj laboristojn, maljunulojn, junulojn, infanojn, ties morgaŭan matenon.

Siajn doktorojn Barinov restigadis dormi devige. Kaj severe kontroladis tiujn, kiuj rompas la enkondukitan de li laboran horaron. Dormi kaj bone manĝi estis ordonite: elturmentita kuracisto povus fari teruran, nekorekteblan eraron kaj infektiĝi je pesto, kiel diradis Arkadio Valentenoviĉ, «pro konfuzo».

— Tio estas prava! — aprobis la piloto Paŭĉjo. — Ĉe ni en aviado oni same severe rigardas al tiaj malordoj. Se vi ne satdormos dum ducent-tricent minutoj — libere povas enĉerkiĝi. Ekdormos vi en la maŝino, aŭ ĝenerale apatio kaptos.

En sia aeroplano Paŭĉjo (li ŝatis diri «aeroplano», sed ne «aviadilo») flugadis tre malalte de oriento al okcidento kaj de nordo al sudo tra la tuta regiono de la eksplodo de la epidemio — rigardadis al nomadejoj, ĉu estas ie nigra ĉifono, ĉu pafos el raketpistolo kuracistoj, vokante helpon, ĉu fumas fajrejoj, ĉu ĉio, ĝenerale, estas «en ordeto», kiel esprimadis la energia, nigra, raŭka doktoro Loboda. Tre malalte Paŭĉjo traflugadis super la kapoj de tiuj homoj, kiuj estis neniigantaj tarbaganojn, svingadis de supre la manon en ganto kun funelo, kvazaŭ dirante — saluton, mi simple preterveture interesiĝis. Kaj alteriĝadis apud la tendaro, lavadis sin sub duŝo, manĝadis, denove ekflugadis. Kuracistoj, sukuristoj, flegistinoj mezuradis temperaturon al la tuta loĝantaro de la regiono, injektadis serumon al malsanuloj, vakcinadis sanulojn, sanitaristoj enterigadis mortintojn; al malproksimaj nomadejoj, kie estis malsanuloj, alveturadis marŝa kuirejo kun varmega manĝaĵo, ĝin manĝis kaj resaniĝantoj, kaj kuracistoj, kaj tiuj, kiuj estis tenataj en izolejoj.

Barinov ofte flugadis kun Paŭĉjo laŭ vokoj de radiistoj — konsiladis pri malfacilaj kazoj. Kaj foje en la konsiliĝo li diris:

— Mi povas gratuli kamaradojn! Nun estas klare, ke la epidemio estas lokalizita, malpligrandiĝas, post kelkaj tagoj ni ĉion ĉi tie finos.

En tiu nokto ĉiuj kuracistoj, kunveturintaj en la tendaron, unuafoje satdormis ne laŭ ordono, sed por sia plezuro. Matene dum matenmanĝo al Vlaĉjo oni donis radiogramon de doktoro Baĉjo — el Khara. Tiu en histeriaj esprimoj estis postulanta vokon al «vera afero». Sofia Ivanovna diris:

— Ĉiu homo devas fari tion, kion li faras, tio estas lia devo. Kaj tion, kion li ne faras, faras aliaj...

Vlaĉjo subridis. Nun lin neniam plu incitadis Sofia Ivanovna. Li sciis la valoron de Soldatenkova — ŝian veran, homan valoron.

Vendrede la tendaron oni komencis forigi. Ustimenko ĵus revenis post ĉirkaŭveturado de siaj nomadejoj, deĉevaliĝis kaj ekfartis malbone: li ŝanceliĝis unu fojon, duan. Doktoro Loboda aliris al li pli proksime, diris singarde:

— Vi malvarmumis, verŝajne?

— Eble! — seke respondis Vlaĉjo.

Kaj mem, malforte ridetante, ekiris en la izolejon. Li ne plu dubis, ke tio estas pesto. Estis pikado en la flanko, la irado estis ebria, kiel ĉe pestaj malsanuloj. Kaj la lango estis krete blanka, karaktera.

Tuj kiam li kuŝiĝis, eniris Barinov en kitelo, sed sen enspiratoro.

— Vestu vin kiel necesas! — diris Ustimenko. — Alie mi ĵetos al vi tabureton.

— Kaj vi min ne instruu! — krietis Barinov.

— Mi ripetas — mi ĵetos al vi tabureton. Mi havas peston.

Arkadio Valentenoviĉ eliris. Ustimenko mezuris temperaturon — estis tridek ok gradoj kaj ses dekonoj. Ree venis Barinov kaj Loboda, jam en enspiratoroj, malantaŭ iliaj dorsoj vidiĝis Tuŝ. Kiel tio estis stranga — aŭdi iliajn obtuzajn voĉojn, kaj mem sidi sen ŝirmokulvitroj, sen kombineo, sen enspiratoro.

Dum ili estis portantaj lian pituiton en la laboratorion, Vlaĉjo skribis leterojn. Lia kapo turniĝis, en la buŝo estis seke, tiel seke, ke li senĉese trinkadis. Kaj skribis:

«Banjo! Tiu letero estas desinfektita, vi ne timu. Okazis stulta historio. Kiam vi legos tiujn ĉi liniojn, min oni jam enterigos. Nun mi iomete malfortiĝis, morti mi ne deziras, kaj estas stulte, mi vin, Banjo, amas kaj neniam ĉesis ami. Komprenu...»

Ree venis Barinov, diris laŭte kaj gaje:

— Mi opinias, kolego, ke tio estas krupa pneŭmonio...

Vlaĉjo atente rigardis en la fermitajn per la ŝirmokulvitroj okulojn de Barinov kaj respondis:

— Vi ja mem rakontis, ke tiel oni ordinare konsolas ekmalsanintajn kuracistojn.

— Vi prefere kuŝiĝu! — ordonis Barinov.

En la pordo ree staris Tuŝ. Ŝi alportis poŝton — leterojn de Banjo kaj de Aglaja. Barbara skribis el la fronto. «Mi estas en la floto», — legis Vlaĉjo, kaj denove pri teatro. Estis ankaŭ pri milito kelkaj vortoj, kaj pri tio, kiel por Vlaĉjo kun lia karaktero estas malfacile, probable, kuraci diversajn «bronkitojn-apendicitojn». Kaj onklino Aglaja same skribis pri la milito.

Vlaĉjo tusis, sango en la pituito ne estis. Vespere trans la fenestro aperis la piloto Paŭĉjo — almetis al la vitro letereton: «Estas konjako, ĉu vi drinkos, doktoro?» Ustimenko montris al li spitsignon kaj kuŝiĝis sur la liton.

Dua analizo laŭ Gram ree nenion montris. Necesis atendi.

Ĉe la pordo, trans la muro, ĉiam sidis Tuŝ; li aŭdis ŝiajn karakterajn malpezajn paŝojn, ŝian flustron. Kelkfoje venadis Soldatenkova kaj demandadis Vlaĉjon, kvazaŭ li estus etulo:

— Nu? Kiel ni fartas? Ĉu ni manĝis?

— Ni deziras, ke ĉiuj iru al diablo kun sia delikateco! — diris Vlaĉjo.

En la mano li tenis termometron. Tridek naŭ kaj ses. Kaj al li naŭzis, terure naŭzis.

Nokte ĉe lia lito sidis doktoro Loboda. Vlaĉjo deliris. Loboda-n anstataŭis dika Ŝumilov. Pro neniofarado li prenis de sur la tablo nefinskribitan de Vlaĉjo leteron al onklino Aglaja kaj legis: «Estas diable domaĝe, ke nenio estas farita. Kaj se vi, onklino, vidus tiun grandegan armeon de epidemiologoj, se vi komprenus, kiaj tio estas homoj! Jen, ekzemple, doktoro Ŝumilov. Aspekte li estas simple dika stumpo, rakontas stultajn anekdotoj, mem la unua ridegas...»

«Malvere! — konfuziĝis kaj ofendiĝis Ŝumilov. — Kiam mi la unua ridegas?»

Metinte la leteron sur la tablon, li kalkulis al la dormanta Vlaĉjo pulson kaj subite rimarkis karakteran blankan triangulon — sur la mentono kaj ĉe la nazo.

— Tuŝ! — kriis li. — Helpu al mi!

Duope ili kuŝigis delirantan Vlaĉjon sur la dorson, kaj Ŝumilov defleksis sur Ustimenko la ĉemizon.

— Ekzantemo! — per feliĉa voĉo diris lin. — Ĉu vi vidas, Tuŝ? Kaj tio estas ĝusta, ke mi estas dika stumpo! Ne nur stumpo, sed ankoraŭ stultulo! Veku tuj Barinov-on! Senprokraste!

Per siaj mallongaj fingroj li malligis la ligilon de la respiratoro, deŝiris la okulvitrojn, deskuis la kapuĉon. Lia dika, grandvanga vizaĝo, ruĝa pro varmego, estis feliĉa.

— Skarlatino! — diris li al Barinov. — Skarlatineto! Kaj kia bona, karaktera, krestomatia, por studento! Por kio do mi kaj vi taŭgas? Ĉu ni ĉion forgesis? La knabineton ja li de la mortinta patrino el brakumo elprenis. La knabineto ja havas skarlatinon. Ho dio, kiel ni hontinde konfuziĝis! Vi rigardu al la ekzantemo: kontinua kampo de hiperemio. Kaj la vizaĝo: skarlatina «papilio», sendube. Jen kiele, kamarado profesoro...

— Hm, jes, — diris Barinov. — Kiu ne pekis, kiu ne eraris? Necesas, verŝajne, Paŭĉjon veki, li por la serumo flugu, ni ja por la knabino ĝin tutan eluzis.

Paŭĉjon oni vekis.

Post ioma tempo Tuŝ mallaŭte demandis:

— Ĉu tio estas ne pesto ĉe li, jes, tiel, kamarado profesoro?

— Ne, karulino, tio estas skarlatino! — diris Ŝumilov, per tuta sia vizaĝo radiante ĝojon. — Skarlatineto. Skarlatinjo.

Barinov plu rigardis al Vlaĉjo. Poste li subite diris:

— Ĉu vi scias, Hipolito Zaĥaroviĉ? Tie, en la manĝejo, estas ĉampano. Ni iru kaj eldrinku botelon. Je niaj anstataŭontoj! Je tiaj ĉi knaboj!

Ili foriris, kaj Tuŝ restis. Ŝi longe aŭskultis, kiel deliras Vlaĉjo, poste prenis lian grandan varmegan manon kaj kisis...

Matene la tuta grupo de profesoro Barinov forveturis al Khara. En la sama tago la tri pezaj aviadiloj ekflugis de sur la alteriga placeto de Khara kaj, farinte adiaŭan rondon super la urbo, prenis kurson al Moskvo. Forflugis la ekspedicio neatendite, dum forta pluvego. La doktorojn adiaŭis nur Tod-Ĵin.

— Ilin kuŝigu en la randan jurton, — deliris tiutempe Vlaĉjo. — En la plej randan. Kaj malpermesu iradon. Mal-per-mesu!..

La duan de oktobro Ustimenko estis forveturanta el Khara. Matene li ĉirkaŭiris la malsanulejon, adiaŭis la malsanulojn, avon Abataj, serĉis Tuŝ-on, sed nenie ŝin trovis. Pelagia Markelova estis lavanta la operaciejon, li etendis al ŝi la manon, diris:

— Nu, kiel vi laboras? Ĉu normale?

— Bone! — konfuzite mallevinte la okulojn, diris ŝi. — Al mi estas bone, sed Sofia Ivanovna...

— Sofia Ivanovna estas bonega homo! — severe interrompis Vlaĉjo. — Kaj bonega kuracisto. Nek vi nek mi rajtas ŝin juĝi! Tiele. Adiaŭ, Pelagia Jegorovna.

Li kaj Baĉjo Belov brakumis unu la alian kaj trifoje interkisiĝis.

— Ĝis la Nova jaro ni la faŝistojn frakasos! — diris la nova ĉefkuracisto. — Ĉe ili kun benzino estas malfacilega stato. Kaj necesas atendi internan eksplodon. Mi pri tio pensis. Ĉu vi pensis?

— Pensis! — kun rideto respondis Ustimenko.

Li ial ĉiam deziris rideti, kiam li konversaciis kun Baĉjo.

Je la naŭa horo li eliris al la karavano — sep rajdantoj kaj kelkaj ŝarĝaj ĉevaloj. Estis treege varme, Khara suferis pro subita aŭtuna varmego. Madi-Danzi tenis super doktoro Baĉjo sunombrelon, li ne plu donis al Vlaĉjo ajnan atenton. Sofia Ivanovna severe ordonis al Vlaĉjo sendi el la centro iajn formularojn kaj ŝnuritajn kontolibrojn. Li deziris kisi ŝin, sed ŝi koleris pri konfuzo en la kvaronjara raporto, kaj la lasta, kion de ŝi aŭdis Ustimenko, estis vortoj, ke al ŝi io estas «eĉ stranga», kio nome — estis neinterese.

La malsanuloj rigardis en la fenestrojn, avo Abataj estis streĉanta la selzonojn, pakojn, selsakojn, komandadis, ordonadis. Malproksime el sub la frunto rigardis la eksa ŝamano Ogu. Vlaĉjo vokis lin pli proksimen, Ogu koleriĝis:

— Por kio malbone faris — la tamburinon, la bastonon faligis al akvo, al Taa-Hao? Ŝorĉi ne povas mi por via bona vojaĝo, por kio tiel, ĉu, jes?

— Mi iel elturniĝos! — subridis Vlaĉjo. — Kaj pri tiu fiaĵo forgesu eĉ pensi. Tod-Ĵin-on mi vidos, diros: Ogu nun estas homo. Tod-Ĵin prenos vin kiel brankardiston, sed se vi vodkon drinkos — doktoro Baĉjo vin elpelos. Adiaŭ!

Li eksidis en la selon kaj nur nun ekvidis Tuŝ-on. Alpremiĝinte al la pordego de la malsanulejo, ŝi ridetis al Vlaĉjo per tremantaj lipoj.

— Mi skribos al vi, — diris Vlaĉjo, tuŝinte la virĉevalon per la kalkanumoj kaj alrajdinte al Tuŝ. — Mi skribos al vi grandan leteron. Kaj doktoro Baĉjo legos. Ĉu bone?

— Ne bone! — skuis la nigrajn harligojn Tuŝ. — Kiam vi skribos, mi mem ellernos bone legi. Tio ja estos ne baldaŭ? Ĉu, tiel, jes?

Kaj per la malgranda mano ŝi prenis lian piedingon, sed tuj forlasis ĝin, ĉar se virino prenas piedingon, tio signifas, ke sur la ĉevalo sidas viro, kiu ŝin amas. Sed Vlaĉjo ne amis ŝin.

— Ĝis revido al ĉiuj! — diris Vlaĉjo.

La karavano ekiris. Avo Abataj ekkuris apud la ĉevalo de Vlaĉjo. Kaj ju pli malproksime levadis polvon la ĉevaloj de la karavano en Khara, des pli multe da homoj kunvenadis ĉirkaŭe. Konataj kaj duonkonataj homoj iris apud Vlaĉjo kaj etendadis al li acidan fromaĝon, kiun, estis sciate, li ŝatis.

— Prenu kurut-on! — kriis oni al li. — Prenu, vi manĝos kurut-on en la milito!

— Prenu arĉi-on! — kriis oni al li, etendante sekigitan kazeon. — Arĉi ne malfreŝiĝos. Vi konservos ĝin ĝis la fino de la milito kaj post la milito rememoros nin.

— Prenu biŝtak-on! — kriis oni al li, etendante globetojn de rangifera fromaĝo. — Prenu, doktoro Vlaĉjo! Ĉu vi ne rekonis min? Vi... konservis al mi la aĝon... ankoraŭ tiam, kiam ni timis vian malsanulejon!

Li rekonadis kaj ne rekonadis, ridetadis per firma, algluiĝinta rideto kaj rapide glutadis larmojn. Polvo iĝadis ĉiam pli densa, neniu vidis kaj ne povis vidi, ke doktoro Vlaĉjo ploras. Li, verŝajne, ŝvitis; estis vere tre varmege, kaj sur liaj ŝultroj estis vatita jako.

— Vi savis Khara-n el la nigra morto! — kriis oni al li. — Ni neniam forgesos vin!

Ne, ne li savis, ne! Peston ne eblas venki unuope. Kaj ne pro kortuŝeco aperis la larmoj sur la okuloj de Vlaĉjo, ne! Tio estis strangaj, fieraj larmoj. Larmoj de feliĉo de homo, apartenanta al civitanoj de tiu granda lando, kiu povas venki la nigran morton! La nevenkeblan nigran morton, la teruran tarbaganan malsanon, peston! Kaj nun la popolo de Khara estis adiaŭanta ne simple la kuraciston Ustimenko — ĝi estis adiaŭanta amikon, fraton, civitanon de la lando de laboristoj kaj kamparanoj, de la lando de la labora popolo, de la lando de racio kaj bono.

— Venku viajn malamikojn! — kriis oni al li el la homamaso, ĉirkaŭanta la karavanon.

— Ni venkos niajn malamikojn! — kvazaŭ riverencante, flustris Vlaĉjo kaj vidis antaŭ si kaj Barinov-on, kaj Loboda-n, kaj Ŝumilov-on.

— Via popolo estu feliĉa, ĉar ĝi meritas feliĉon!

— Jes, ĝi meritas feliĉon! — ripetadis Vlaĉjo kaj rememoradis la piloton Paŭĉjo, Bogoslovskij-on, onklinon Aglaja.

— Kaj vi resanigu viajn vunditojn, kiel vi resanigis nin!

— Mi resanigos! — ĵuradis Vlaĉjo.

— Revenu, doktoro Vlaĉjo!..

La ĉevaloj ronkadis kaj timadis, la homamaso iĝadis ĉiam pli granda, kaj ĉe elveturo el Khara Vlaĉjo ekvidis la patron de Lamzi, kiu staris super la vojo kun siaj ĉasistoj. Da ili estis multe, ĉirkaŭ kvindek, kaj ĉiuj ili tenis fusilojn sur la postkoloj de la ĉevaloj. Vlaĉjon ili renkontis per salvo supren — unu fojon kaj duan, kaj poste iliaj bonegaj, malgrandaj, longharaj ĉevaloj ekiris antaŭen galope, por ke malproksimaj nomadejoj prepariĝu adiaŭi la sovetian doktoron Vlaĉjo.

Kaj la nomadejoj prepariĝis, kaj Vlaĉjo Ustimenko fiksrigardis al vizaĝoj, skrupule rememorante, kiu estis ĉe li en ambulatoria akcepto, kiun li ekzamenis en jurto, kiun operaciis, kiun kuracis en la malsanulejo.

Sed bone distingi li neniun povis — nun ili ĉiuj estis ridetantaj, kaj tiam, kiam li havis kun ili aferon, ili estis suferantaj. Nun ili ĉiuj sunbruniĝis kaj fortikiĝis, kaj kiam oni alveturigadis ilin al li, ili estis palaj kaj maldikaj. Nun ili estis retenantaj siajn ĉevalojn, kaj tiam ili kuŝis, aŭ estis kondukataj sub la brakoj, aŭ enportataj sur brankardo. Ĉu eblis nun kompreni, por kiu el tiuj rajdantoj li «konservis la aĝon»?

Esence, tio estis negrava. Grava estis alio — li faris ĉi tie sian aferon. Faris ĉiam, faris per tutaj fortoj. Kaj la homoj komprenis tion. Probable, eblis operacii pli bone, ol li, sed li tamen ĉi tie faris «ioman» utilon.

«Ioman! — pensis Ustimenko. — Bagatelan! Tamen la ekspedicio de doktoro Barinov — ĉu ĝi estas malgranda? Kaj mi ja estas ĝia ero. Ero de ĉio kune, ero de mia lando».

Kaj li rigardis malproksimen, tien, kie furiozis la milito kaj kie lin atendis la afero, al kiu li servis.





1. Finaj versoj de «La Internacio» (himno de la USSR ĝis 1944 kaj de la komunistaj partioj), traduko de J. Zilberfarb.