Ĉapitro dektria

Vojo al Khara

Nokton li pasigis en gastejo, en numero kun banĉambro, kun granda fenestro, kun ventolilo. Kaj, vekiĝinte, li longe ne povis kompreni, kie li estas, kia urbo tio estas, por kio li estas ĉi tie.

En la departemento pri popola sanprotektado lin akceptis maldika oficisto en oraj okulvitroj, malantaŭ kiuj briletis atentaj, saĝaj kaj malagrablaj bidoj de la malhelaj okuletoj. La parolo de la oficisto verŝiĝis glate, la tradukisto — korpulenta viro en ĥalato, surmetita super jako, — parolis per mallongaj, abruptaj frazoj:

— Sinjoro departementa reprezentanto bedaŭras. Rusa kuracisto havos malfacilan vojon kaj malfacilan laboron. Tre malfacile. Tro malfacile. Multe tre malfacile. Nia komuna bedaŭro estas senlima. Kvarcent kilometroj rajde aŭ atendi sledan vojon laŭ rivero sur jungaĵoj. Ankaŭ granda frosto. Malbone. Somere sur ĉevalo tra tajgo kaj Ĉasista montpasejo.

La oficisto riverencis, en liaj maldikaj, grandartikaj fingroj rapide kuris laktokoloraj rozarioj.

— Printempe kaj aŭtune veturo ne eblas! — diris la tradukisto. — Riveroj superbordiĝas, marĉoj estas netraireblaj. Tiel, ĉu? Ĉasista montpasejo ne eblas, Khara estas malproksima loko, tiel, ĉu? Khara havis kuraciston neniam. Rusa kuracisto havos multan laboron...

Ree verŝiĝis la glatflua parolo de la oficisto, ree li ekmovis la pergamenajn lipojn, sed la tradukisto sukcesis traduki nenion. Per potenca mano estis larĝe malfermita la pordo, eniris homo, aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn, en larĝa svetero, en vadbotoj, kun malmilda esprimo de la negaja vizaĝo, tranĉita de fruaj faltoj.

Deskuante cigaredan cindron sur la plankon, doninte nenian atenton al servilaj riverencoj de la oficisto kaj la tradukisto, li eksidis, ekparolis nelaŭte, per agrabla, raŭketa voĉo:

— Saluton, kamarado. Ili timigas verŝajne, ĉu? Sed vi ne timu, kamarado. Mi lernis en la granda Moskvo, mi scias, ke por vi, kamarado, tio ne estas timinda...

Li kun videbla plezuro prononcadis la vorton «kamarado» kaj ofte per mallonga moviĝo tuŝadis la kubuton de Vlaĉjo.

— Komplike — jes, kaj malfacile — jes, sed ne timinde. Kvankam, eble, iomete timinde, sed ne por vi, kiuj faris tian revolucion.

La tradukisto tusis, la homo en svetero subite koleriĝis:

— Vi povas iri el ĉi tie, bonvolu, mi vin ne bezonas, kaj sinjoro inspektoro de la departemento sidos sen vi. Vi povas tute foriri.

La tradukisto malalte riverencis, alpremis la manojn al la brusto kaj ne foriris. La maldika oficisto plu staris. En la larĝan, plene malfermitan fenestron torente lumis sunaj radioj, el la larĝa strato aŭdiĝis pigra piedfrapado de kameloj, akraj gorĝaj krioj de kamelistoj, melodia tintado de kamelaj sonoriletoj. La homo en svetero parolis, kuntirante la densajn brovojn, rigardante rekte antaŭ si — en la torenton de varmega suna lumo:

— Antaŭe ĉi tie, en la ĉefurbo, ni havis unu kuraciston por tuta nia lando. Poste, kamarado, ni aĉetis servon de sukuristo el la fremdula legio, fripono, fiaventuristo, certe, spiono, sentaŭgulo, jes! Li veturadis sur ĉevaloj kun siaj servistoj kaj korpogardistoj, ili ĉiuj havis fusilojn, li vendadis kuracilojn de ĉiuj malsanoj kontraŭ feloj de zibeloj kaj sciuroj. Vakcini variolon kostis unu zibelon. Liaj homoj kaptadis kaj rabadis ĉion, kion ili povis preni, kamarado, jes, kaj tio havis nomon honorario. En Moskvo oni min instruis, ke estas ŝamana medicino, lamaa medicino, sed pri tia medicino en Rusio, kamarado, oni ne sciis. Sed nia popolo sciis. Tiu Morrison alveturigis opion, ankaŭ morfinon alveturigis, kaj liaj homoj kriis, ke la granda resanigisto vendas feliĉajn sonĝojn. Unu feliĉa sonĝo kostis tri zibelojn, jes, kamarado, kaj se du feliĉaj sonĝoj, tiam kvin zibelojn. Morrison estis pli terura ol ŝamano, pli terura ol plej terura lamao, Morrison diris, ke li estas resanigisto, sed li estis morto por nia popolo, jen kiel, kamarado, jes. Li faris tiel, ke nia popolo kuraciĝas ĉe ŝamanoj kaj lamaoj, sed por feliĉaj sonĝoj venas al rusaj kuracistoj. Sed rusaj kamaradoj ne donas feliĉajn sonĝojn, tio estas bona, ĉu vere, tiel? Ili ne prenas zibelojn, sciurojn, prenas nenion. Nia potenca najbaro estas neprofitema, ĝi sola estas neprofitema, kaj ĝiaj homoj estas neprofitemaj, kaj ili instruas senprofite, kamarado, kaj ĉiu via homo ĉi tie instruas nin pri nia estonteco, jes, tiel, ĉu? Nia granda najbaro helpas al ni en nia lukto kontraŭ malklereco, kamarado, kontraŭ mallumo, kontraŭ malsanoj. Kaj ni...

La homo en svetero ekfumis alian cigaredon, silentis iom, kvazaŭ forgesinte, pri kio li parolis, poste koleriĝis ĝis tio, ke ruĝaj makuloj vidiĝis sub lia flaveta haŭto:

— Sed por ni estas malfacile pro ni mem, ĉu vi komprenas? Ni estas malsamaj ĉi tie, kamarado; mi pensas, tio tuj videblas. Ne ĉiuj ankoraŭ rigardas al tiu flanko, al kiu necesas rigardi. Kelkaj rigardas tien, kien forveturis la sentaŭgulo el la fremdula legio, kelkaj, por kiuj tio estas profita, jes. Sed ju pli nia popolo, kamarado, vidas bonon kaj aferojn de vi, des pli atente ĝi rigardas al via flanko. Jen, tion mi tre malmulte al vi diris, kamarado, sed vi komprenis, tiel, jes, ĉu?

— Jes, mi komprenis! — respondis Ustimenko.

— Ankoraŭ: lamaa medicino kaj ŝamanoj estas ne tiom simple, sed ankaŭ ne tiom tute neeble malfacile, kamarado. Eble, vi longe atendos, sed tio estas necese. Iam, eble, tre danĝere. Sed kamarado ne devas timi, ĉar se vi timos, tiam lamaoj, kaj ŝamanoj, kaj aliaj tre ĝojos, jen, jes, ĉu, kamarado, vi ankaŭ tion komprenis?

— Komprenis! — firme respondis Ustimenko kaj demandis: — Kie mi povus intervidiĝi kun doktoro Bogoslovskij?

— Doktoro Bogoslovskij? — redemandis la homo en svetero kaj ĝoje, larĝe, unuafoje dum la tuta konversacio ridetis. — Doktoron Bogoslovskij vidas tuta nia lando, ĉiuj niaj homoj, ĉiuj jurtoj, sed li ne povas esti en la departemento, ne, li nur laboras, jes, jen, li ĉiam veturas kaj laboras. Li vizitas ĉiujn kuracistojn, li helpas al ĉiuj, kaj tre helpas. Ni venos al vi ankaŭ, ne tiom baldaŭ, sed ni venos, jes, ĉu?

— Venu! — diris Vlaĉjo. — Kaj lasta demando: al kiu mi devas doni la medikamentojn?

— La medikamentojn akceptos oficisto el la departemento, — ekstarante, respondis la homo en svetero. — Se necesos, vi al mi skribu ĉi tien. Tod-Ĵin mia nomo estas. Skribu en la rusa, kion vi bezonas. Tod-Ĵin, ĉu vi memorfiksis?

Li etendis al Ustimenko la fortan, maldikan, varmegan, tre sekan manon. La inspektoro de la departemento riverencis trifoje, multe pli profunde, ol necesis. La tradukisto, retropaŝante, malfermis antaŭ Vlaĉjo la pordon.

Ĝis malfrua vespero Vlaĉjo estis fordonanta la medikamentojn, kaj ĉe sunleviĝo oni lin vekis. En la korto de la gastejo kondukistoj, kverelante, jam estis ŝarĝantaj malgrandajn, fortikajn ŝarĝoĉevaletojn. Kraĉadis senhara kamelo, iuj kaprazitaj, malpuraj homoj, kaŭrante, ludis ĵetkubojn, malalta maljunuleto flustre proponis al Vlaĉjo aĉeti oron en brikoj — ĉio vere estis kiel en sonĝo...

Kiam la karavano prepariĝis al ekiro, subite venis Tod-Ĵin. Sur li estis trivita leda jako, sur la femuro pendis pistolo; la kondukistoj, ekvidinte lin, respekte rigidiĝis. La malvarma suno apenaŭ leviĝis, la aero estis travidebla, en silento Tod-Ĵin diris al la kondukistoj mallongan paroladon, kelkfoje ĉe tio turninte la kapon al Vlaĉjo. Kaj la kondukistoj ĉiufoje ĉe tio same rigardis al Vlaĉjo.

— Nun adiaŭ, kamarado! — diris Tod-Ĵin, kiam Vlaĉjo estis sidiĝanta en la selon.

De malsupre supren li ekrigardis al la Vlaĉjaj okuloj per hela, malmilda kaj vigliga, kiel fontakvo, rigardo. La karavano malrapide ekiris preter Tod-Ĵin, kaj Vlaĉjo ial rememoris majfestan militan paradon.

Kvarcent kilometrojn ili pasis dum ses tagoj. En la dua tago Vlaĉjo sidis en la selo flanke, en la tria li kuŝis sur ĝi per la ventro. «Timinde — ne, kamarado, sed malfacile — jes», — rememoris li la voĉon de Tod-Ĵin. La kondukistoj subridadis neofende, donadis iajn konsilojn, kiujn Ustimenko ne komprenis, faradis bivakojn pli ofte, ol necesis. Krom ĉio cetera, turmentis damnitaj moskitoj. En kontraŭmoskita vualo estis sufoke, ĉe lignofajro Vlaĉjo ne scipovis sidi ĉe tiu flanko, kien fumis humidaj branĉoj, lia vizaĝo monstre ŝvelis pro mordoj. Manĝi duonkuiritan viandon al li estis abomene, li nur senfine trinkadis akvon el flasko kaj mallaŭte sakradis.

Sur la montopasejo unu ĉevalo falis en abismon, kaj Ustimenko kun teruro pensis, ke li perdis aŭtoklavon kaj nun ne havas kie sterilizi instrumentojn. Pereis ankaŭ boteloj kun amoniako kaj oportuna marŝa operacia tablo.