Ĉapitro deka
Daĉjo kaj lia edzino
Nur monato kaj duono pasis, sed li tiel ŝanĝiĝis, ke Banjo ne tuj kriis: «Oj, Vlaĉjo!», kiam Ustimenko jam staris antaŭ ŝi — alta, kun larĝiĝintaj ŝultroj, kovrita de malhela vilo viro en ĉifita diktola mantelo, en malmolaj botoj, senĉapa.
— Oj, Vlaĉjo! — diris Barbara feliĉe kaj mire.
Pluveto plu daŭris, la aŭtuno komenciĝis frue, humide. La vizaĝo de Banjo estis en gutoj, la vilaj okulharoj de Vlaĉjo, la mantelo, la senĉapa kapo — ĉio estis malseka. Kaj ho dio, kia li iĝis grandega — tiu Vladeto.
— La libroj malsekiĝis, diable! — diris Vlaĉjo.
— Saluton do! — diris Banjo, forpuŝante flanken la ligaĵon de libroj. Tiu ligaĵo malhelpis al ŝi preni Vlacĵon je la ŝultroj, altiri al si kaj kisi. Sed ŝi ĉiam ĉion faradis siamaniere, kaj ŝi kisis Vlaĉjon. — Vi odoras je malsanulejo! — diris Banjo. — Juĝante laŭ viaj leteroj, vi nun estas tute doktoro, ĉu? Ne ridetu tiel degne, respondu.
— Kion do mi respondu? — demandis Vlaĉjo. — Mi estas normala duonsciulo, jen ĉio. Ĉiuokaze, kuraciĝi ĉe mi mi ne konsilas.
— Kaj Eŭgeno revenis tre gravaspekta.
Ili estis leviĝantaj laŭ malkruta ponteto de la rivera albordiĝejo. La pluveto plu gutadis, malklaraj rojoj fluis laŭlonge de la vojo. Banjo paroladis sen paŭzoj, Vlaĉjo ekrigardis al ŝi kaj miris, antaŭe ŝi ne estis tiom babilema. Eble, io okazis.
— Ĉu leteroj el tie delonge ne estis? — demandis Vlaĉjo.
— El tie? Ne! — diris ŝi. — Tute ne estis, delonge ne estis. Ĉu la hieraŭan ĵurnalon vi legis? Kiel ili transiris Ebron — tiu elstara brigado. Baterio «Thälmann»...
— Kial vi tiel babilas? — demandis Vlaĉjo.
Ŝi iris, forturniĝinte de li. Li firme prenis ŝian ŝultron kaj turnis ŝin al si. Certe, ŝi estis ploranta.
— Ĉu li estis vundita? — demandis Vlaĉjo.
— Ne, — firme diris Banjo. — Via paĉjo ne estis vundita, kaj mia estas viva.
Li ne atentis tiun strangan frazon.
— Do, ne indas ploraĉi! — diris Vlaĉjo. — Sendiscipliniĝis vi sen mi, jen kio...
— Jes, — konfirmis Banjo. — La nervoj malfirmiĝis.
— Kiajn vi havas nervojn, knabinaĉo! Eĉ aŭskulti estas ridinde...
Ili venis dume al Stepanov-oj, onklino Aglaja devis nur morgaŭ alveturi el la Tiŝinska distrikto. Eŭgeno estis malstreĉiĝanta sur la sofo, li same revenis post staĝado. Sed lia humoro estis deprima.
— Mi brulas! — diris li, kiam Banjo eliris. — Kaj ne havas iun por konsiliĝi. Simple idiota historio. Komprenu, ŝi al mi, certe, plaĉas kaj kiel kamarado, kaj kiel virino, sed geedzeco estas tia afero — necesas cerbumi. Kaj tie ĉi la paĉjo estas la dekano, se ŝi disbabilos, tiam mi pereos, povra knabo...
Vlaĉjo aŭskultis morne.
— En tiaj aferoj mi ne estas konsilanto, — diris li post paŭzo. — Sed ĝenerale vi, certe, estas fiulo.
— Kaj vi estas sanktulo! Atendu, kokros vin mia fratino kun via sankteco, tiam vi saltos. Fiziologio estas fiziologio.
Vlaĉjo deziris koleriĝi, sed ne povis. «Tio estas kiel kun blonduloj kaj brunuloj, — pensis li. — Ne kulpas ja homo, ke li estas brunulo. Tiel ankaŭ Eŭgeĉjo — kun li nenion eblas fari, kun tiu senbrida, stulta egoismo, kun tiu trivialeco, kun la vivaj veraĵoj, kiujn li ekkredis por ĉiam».
Sur ronda tableto tiel, ke ĉiuj venantoj vidu, kuŝis notoj pri agado de k-do Stepanov E. R. kiel preleganto. Vlaĉjo foliumis atestojn de diversaj ampleksoj — ĉiuj kun stampoj, iuj sur folioj, elŝiritaj el lernejaj kajeroj, aliaj sur iuj ĉirkaŭskribitaj sur la reverso formularoj, triaj el notlibreto. Eŭgeĉjajn prelegojn oni tre laŭdis — li prelegis kaj pri profilaktiko de kancero, kaj pri persona higieno, kaj pri malaerobia infekto, kaj pri lukto kontraŭ erizipelo, kaj pri hardado de infanoj.
«Optimismaj perspektivoj, donataj de k-do preleganto...» — legis Vlaĉjo en unu el la notoj.
— Ĉu ĉiutage po prelego? — demandis Vlaĉjo.
— Kaj kiel vi pensas, eĉ po du okazadis. La sovetia popolo, ĉu vi scias, kiel soifas sciencan vorton? Mi elturmentiĝis, kara mia, kiel hundo.
— Kion do vi faris en la malsanulejo?
— O ho! — nedifinite diris Eŭgeno. — Kaj konsideru ankaŭ — okupiĝoj kun suba medicina personaro, konversacioj kun malsanuloj en ĉambroj, aliaj sociaj aranĝoj...
— Do, kiel amuzisto vi ĉe ili la staĝadon tralaboris!
Estis mirinde, kiel Eŭgeno scipovis ne ofendiĝi kaj preteratenti ĉiujn malagrablaĵojn!
— Knabo, knabo, — nur diris li, — ne scias vi, karulo, kio estas la vivo.
El la korto, gaje frapante per la piedoj, alkuris Ŝarik, dikiĝinta pro Banja nutrado; ĝia lano nun brilis, la okuloj humide briletis.
— Erns! — diris Banjo. — Halt! Mortu, Erns!
La eksa trikolora Ŝarik «mortis», poste alportis Banjan ŝuon, poste «donis voĉon». «Ŝi estas ankoraŭ tute knabino!» — pensis Vlaĉjo, rigardante per degna, maljunula rigardo al Barbara.
— U-u, mia feliĉo! — diris Banjo al Ŝarik. — Mi vin manĝos tuj! — Kaj ŝi vere mordis Erns-on je la orelo.
— Frenezulejo! — plendis Eŭgeno. Paŝante tra la ĉambro kaj skrapante la plankon per la ŝuoj, li laŭdadis profesoron Ĵovtjak. Laŭ liaj vortoj rezultis, ke Genadio Tarasoviĉ estas «bona maljunulo», «simpatia maljunulo», «scianta maljunulo», «nia maljunulo». Rezultis ankaŭ, ke Vlaĉjo kulpas pri malsaneca rilato de la kurso al Ĵovtjak. Necesas respekti la aĝon, la vivan vojon, la bonan kaj helpeman koron de la maljunulo.
— Do kiam vi kun li tiel proksimiĝis? — demandis Vlaĉjo.
— Ja li en la somerdomo en Zajmiŝĉe loĝis, — respondis Eŭgeno. — Mi kun li veturadis al fiŝkaptado, kaj ĝenerale iel kuniĝis.
— Kuniĝu plu! — subridis Vlaĉjo. — Vi kaj li konvenas unu al la alia.
— Stulte!
— Kial do stulte? Jen vidu — li vin puŝos antaŭen, por la paĉjo de Iraida tion fari estas ĝene, kaj Genadio Tarasoviĉ devas apogi sin sur iu. Ankaŭ Miĉjon Ŝervud-on vi ambaŭ tiros post si, ja li estas ne kiel vi — saĝa...
Eŭgeĉjo ridinde lepore turnis la nazon kaj kun sia senarmiga sincereco konsentis:
— Kaj kio? Tio estas ideo, interalie! Ŝervud estas kapabla knabo, eĉ talenta, sur li Tarasoviĉ tute povas apogi sin...
Venis el bazaro avo Metodo, komencis longe rakonti pri prezoj kaj pri tio, ke nenie estas bovida hepato. Karoto estas multega, sed por kia diablo ĝi necesas?
— Ĉu ni estas leporoj, — koleris avo Metodo. — Jen, plena korbo, sed neniu hepato en neniu budo, en neniu ĉarego.
— Kara avĉjo, — diris Eŭgeno, — kaj, estante antaŭ la revolucio kamparano, ĉu vi ofte manĝis viandon? Verŝajne nur dum Kristnasko kaj Pasko.
La avo konfuziĝis.
— Tiele, — edife diris Eŭgeĉjo. — Ni, kompreneble, havas mankojn, speciale en tereno de komerco, sed mallaŭdi ĉion tute — ne konvenas. Bazaraj paroloj estas filistreco.
— Ja mi por vi la hepaton deziris, — diris Metodo. — Ne por mi. Mi ja ne bezonas. Jen Barbara hepaton ĉiam bone manĝas.
— Lasu la avon, — diris Banjo. — Kial vi al li alkroĉiĝis.
Kaj plendis al Vlaĉjo:
— Li revenis hieraŭ kaj ĉiam ĉiujn instruas.
Ŝi eksidis apud Vlaĉjo, prenis lian manon, ekrigardis en la okulojn.
— Vidu, — diris Banjo, — hodiaŭ estas naskiĝtago de la panja Daĉjo. Tio estas stulta, sed estos ofendo, se ni ne venos. Ni estas anticipe avertitaj, kaj tiel plu, kaj cetere. Vi devas iri kun ni.
— Jes, jes, — konsentis Eŭgeno bonanime. — Ni trasuferu kune. Manĝaĵo tie ĉiam estas ne tre bona, enuo, kompreneble, sed Mutter estas Mutter1, nenien eblas kaŝiĝi de tio. Banu vin, alivestiĝu — kaj ni iru. Ja ni estas junularo, la floroj de la vivo, necesas ornami per si ilian filistran societon.
— Via valizo estas en la koridoro, apud la banĉambro, — diris Banjo.
Eŭgeĉjo dense fermis la pordon, kiam Vlaĉjo eliris.
— Ĉu vi nenion al li diros?
— Ne, mi ne povas.
— Eble, mi?
— Ne enmiksiĝu. Neniu tion povas diri, krom la paĉjo.
— Sed se vi ĉiam ploraĉos...
— Kaj tio estas jam ne via afero!
Eŭgeno levis la ŝultrojn.
— Ĉiuokaze, lin necesas teni pli multe ĉi tie, — konsilis li. — Inter homoj ĉiam estas pli facile. Nu, kaj pri la fakto mem — do, perei en batalo kontraŭ faŝismo, kaj eĉ tiel, kiel Atanazio Petroviĉ...
— Silentu!
El la valizo Vlaĉjo prenis kompleton de subvesto, lavitan kaj fadenflikitan ankoraŭ de la maljunulino Daune, elprenis la koverton kun vaksaj sigeloj, ŝtrumpetojn, la kravaton, kiun li ne havis okazon surmeti dum la tuta tempo de sia staĝado, grizan ĉemizon «morto de lavistino». Kaj kun sopiro ĵetis rigardon al la stako da libroj, ligitaj per ŝnureto. Eĉ unu linion li ne legis en Nigra Ravino.
Eŭgeĉjo eliris en la koridoron, ekvidis la dikan koverton, fajfis:
— O ho! Mi imagas, kio tie estas skribita. Ni ĝin malkovru singarde, poste vi klarigos, ke la sigeloj rompiĝis mem. Ni legu, ja estas interese!
— Remetu sur la lokon! — ordonis Vlaĉjo.
— Vi tre traodoriĝis je malsanulejo, — diris Eŭgeno. — Kaj eĉ unu aĵon ne akiris! Kaj mi, interalie, akaparis sub la butiktablo en tiea vilaĝa vendejo bonegan ŝtofpecon por kostumo. Mi faris aranĝon — prelegon, certe senpagan, la temo: «Higieno de geedzeco», prezentis kun spico — kaj ĉio estas en plena ordo. Kvina studjaro, necesas havi bonan aspekton...
Vlaĉjo pacience silentis: li decidis ne plu konflikti kun Eŭgeno. Tutegale tio estas kvazaŭ kanti al surdulo...
En la banĉambro Vlaĉjo razis sin, malfermis la duŝon kaj longe ĝuis riton de banado, hereditan de la patro. Estis la patro, kiu instruis lin ŝaŭmigi sapon per banspongo, bani sin per «malgranda» kaj «granda» akvo, laviĝi «malnete» kaj «nete», provi purecon de la haroj «per knaro». Iam antaŭlonge ili kune vizitadis banejon kaj lavadis sin tie longe, ĝemadis, ŝvitbanadis sin, trinkadis kvason kaj rekomencadis ĉion denove. Eble, ankaŭ en Hispanio la patro trovis banejon. Ian marmoran, kun kariatido kaj ŝvebantaj en aero rozkoloraj Amoroj...
— Ĉu vi ankoraŭ longe laviĝos? — demandis Eŭgeno.
Banjo ligis al Vlaĉjo la kravaton — li tute ne scipovis fari tiajn aferojn — kaj glatigis la harojn per broso. Eŭgeno priŝprucis sin el ŝprucflakono, Vlaĉjo donis al Banjo mantelon.
— Aĥ jes, ni hodiaŭ ne tagmanĝos hejme! — kriis Eŭgeĉjo.
— Mi ne ploros, — diris la avo el la kuirĉambro, kie li estis susuranta per folioj de ilustrita revuo «Ogonjok». Li tre ŝatis pririgardi bildojn. — Interesiĝas mi, kiel vi tie satiĝos. Vidis mi hieraŭ ilian Penjon en la bazaro: ili donis, ŝi diras, tre malmultan monon, sed la tagmangon por tuta roto estis ordonite kuiri...
Iraida kaj kelkaj nekonataj de Vlaĉjo ŝminkitaj virinoj jam sidis sur malvarma kaj humida teraso ĉe Valentena Andrejevna. Sur la tablotuko Iraida estis dismetanta flavajn kverkajn kaj acerajn foliojn — sub ĉiu garnutiro de manĝiloj kaj sub ĉiu glaseto devis kuŝi tia «viva» telertuketo.
— Ha, la vilaĝa doktoro alveturis, — diris Valentena Andrejevna kaj etendis al Vlaĉjo la manon por kiso, tamen li ne kisis, sed nur forte skuis. — Nu kiel vi tie? Ĉiam kuracadis?
— Ĉiam kuracadis, — per kruda voĉo respondis Vlaĉjo.
Daĉjo ankoraŭ ne ĉeestis, li estis gvidanta ian motorciklan konkuron. En la korto bojetis ĉenita Daĉja ĉashundo. La amikino de Valentena Andrejevna Lucie Miĥajlovna, gravmiene levinte la brovetojn, estis diranta:
— Aĥ, kara, ne disputu, mi petas, kun mi, antaŭtempaj faltoj estas rezulto de nia malatento pri ni. Ekzemple, rido. Rigardu, kiel mi ridas. Mi rondigas la buŝon kaj ridas: hju-hju-hju, — faris Lucie Miĥajlovna. — La rida ago ĉeestas, sed la muskola sistemo ne malstreĉiĝas...
Vlaĉjo rigardis al Lucie Miĥajlovna per globigitaj okuloj. Banjo facile puŝis lian flankon. Eŭgeno paŝadis sur la verando, fumis cigaredon kaj kolere interparolis kun Iraida. Kaj la aroganta dika malaltulo Makavejenko laŭ sia kutimo rakontadis al ŝminkitaj gastoj siajn anekdotojn kaj mem ridadis la unua.
Venis ankoraŭ iuj nekonataj de Vlaĉjo geedzoj. Li havis leonan vizaĝon, kaj ŝi tiel laŭte susuris per silko, ke ŝajnis, kvazaŭ ŝi ĉiam kolere flustras.
— Kiuj estas ili? — interesiĝis Vlaĉjo.
— La ĉefa tajlorino en la urbo, — diris Banjo. — Ŝin oni nomas malnovreĝime — sinjorino Lis. Kaj kun ŝi estas ŝia edzo, — ŝi lin prenas kun si por vizitoj.
— La scienco pruvis, — daŭrigis la flavhaŭta kaj falta Lucie Miĥajlovna, — ke antaŭtempaj faltoj aperas ankaŭ rezulte de malĝusta situo de la vizaĝa parto de la kapo dum procezo de dormado. Se observi sin ankaŭ dum dormado, tiam eblas evito de antaŭtempa faltiĝo.
Ŝi rimarkis sur si la persistan rigardon de Vlaĉjo kaj, «rondiginte la buŝon», ridetis:
— Ĉu vere, juna doktoro?
— Mi ne scias, ni tion ne lernis, — per aroganta voĉo diris Vlaĉjo, — kaj kiel oni observu sin dum dormado?
— Hju-hju-hju! — ekridis Lucie Miĥajlovna. — Ja tute eblas. Ĝenerale, kamaradoj, ni treege malmulte atentas memmasaĝon per frapetado de faldoj, faltoj kaj molaĵoj sur la haŭto.
— Tio min tuj naŭzos! — flustre diris Banjo al Vlaĉjo. — Kiel ŝi parolas terure pri tiu frapetado...
Lucie Miĥajlovna ne povis halti.
— Memmasaĝo estas mia ĉevaleto, miaj alfo kaj omego, mia lasta amo, — estis diranta ŝi. — Do, per la dekstra mano necesas frapeti faldojn sur la dekstra flanko de la vizaĝo, kaj per la maldekstra — sur la maldekstra. Molaĵojn sub la okuloj oni frapetas per la fingropintoj. Kaj kio koncernas submakzelajn faltojn kaj pendaĵojn, do kontraŭ ili necesas lukti per plaŭdado per la dorsaj flankoj de la fingroj...
Pelagia ekportis salatojn — tre multe da salatoj, kun terpomo, karoto, beto, verdaj folioj, cepo — ĉiuj en belaj vazoj. La malalta, aroganta Makavejenko diris, flarante:
— Ĉiam la novgeedzoj donas legomojn! Insilaĵon! Estas kaj utile, kaj ne multekoste, kaj kun siaspeca gusto. Tamen mi ja avertis: mi ŝatas viandon!
Alveturis sur la aŭtomobilo Daĉjo kaj streĉis gramofonon kun hundo sur la interna flanko de la kovrilo.
Viaj fingroj odoras incenson, Dormas sur l' okulharoj trist', Vi jam ajnan forgesis neceson...2 |
— Aŭskultu, — nelaŭte diris al Daĉjo Eŭgeno, — tio ja estas indigninda, la gramofonon vi simple ŝtelis de ni. Mi forveturis por staĝado, kaj vi venis al la avo...
— Aĥ, lasu, fera homo! — diris Daĉjo.
Li estis razita, pudrita, kun rekta angla pipo en la dentoj, kun kaveto sur la mentono, tiom purema kaj honestaspekta, ke oni povus pensi, ke li estas internacia ŝtelisto.
Oni drinkis vodkon, madejron, portovinon, bieron kaj kartuzianan likvoron. Valentena Andrejevna tenis per la fingropintoj siajn tempiojn kaj diris al Eŭgeno:
— Ĉu la scienco ne povas venki ordinaran migrenon? Tria tago da suferoj! Tria tago!
La edzino de la asiza advokato Gogolev same ĉiam plendadis pri migreno kaj per la fingroj kunpremadis la tempiojn.
— Drinku vodkon, panjo, — diris Eŭgeno. — La vazoj larĝiĝos, kaj la migreno trairos.
— Ĉu vere? — rondigante la okulojn, demandis Valentena Andrejevna.
Ŝi drinkis kaj vodkon, kaj bieron, kaj madejron.
— Aĥ ne, ne, vi ne pravas, — estis diranta ĉe la alia rando de la tablo Lucie Miĥajlovna. — Necesas distingi prizorgon pri grasa haŭto de prizorgo pri seka haŭto. Tio estas elementa. Same kiel estas tute malklere ŝmiri la vizaĝon ĉe ekzisto de aknoj per kremaĵoj kaj pomadoj.
— Vlaĉjo, ĉesu gapi! — malĝoje petis Banjo. — Ne aŭskultu, kaj fino. Ne indas emfazi.
— Mi ne emfazas, — diris Vlaĉjo.
— Ne, vi emfazas! — kriis Banjo. — Prefere drinku vodkon!
— Tio estas simple ridinda, — diris Daĉjo, sidante en la centro de la tablo, tuta ĉirkaŭita de bukedoj kaj boteloj. — Simple ridinda. Vetkuristo en kondiĉoj de pluva vetero ne povas ne plenumi...
— Hu ra! — kriis la impertinenta Makavejenko. — Mi, ŝajne, trovis en la salato tendenon de bovaĵo. Kaj al sinjorino Lis, interalie, iras speciala priservo kaj aparta alportado. Tie estas salato el kokido. Hu ra al la gastamaj novgeedzoj!
Sinjorino Lis frapis Makavejenkon al la brako, kaj la leonsimila Lis mem verŝis por si plenan tean glason da glueca likvoro.
— Sinjorino Lis, kaj ĉu estas vere, ke la fasono «Figaro» ree iĝas moda? — demandis Iraida.
— Aferojn, karulino, nur en la afera medio, — respondis sinjorino Lis.
— Brave, brave! — ekplaŭdis per la polmoj Valentena Andrejevna. — Vere, aferojn ni diskutu nur en afera medio. Kaj nun ni drinkas! Ni havas feston! Familian feston!
Valentena Andrejevna estis feliĉa: la vino turnis ŝian kapon, la tablo ŝajnis tute tia, kiel iam ĉe la asiza advokato Gogolev; manĝis kaj trinkis ĉirkaŭe bontonaj homoj, neniu parolis pri ŝipoj, pri kanonoj, pri manovroj, pri flughoroj, neniu estis ekkantanta per raŭka voĉo pri la Ĉevalarmeo de Budjonnij.
Poste Penjo alportis por ĉiu po bovlo da buljono kun pirogeto, poste estis etaj viandbuloj kun verdaj pizoj kaj grandaj, terure grasaj, iaj disŝmiritaj tortoj.
— Tio estas de Makavejenko, — flustris Banjo al Vlaĉjo. — Li ja estas la ĉefa koncerne de tortoj kaj tortetoj. La panjo diris, ke, probable, oni lin baldaŭ enprizonigos — li tre forte ŝtelas.
Oni ankoraŭ ne finis la tagmanĝon, kiam Valentena Andrejevna ekfartis malbone. Eŭgeno kun Iraida malaperis, Barbara kaj Vlaĉjo kondukis Valentena-n Andrejevna-n en la dormoĉambron, kie kreskis kaktoj kaj pendis la portreto de kakto.
Daĉjo akompanis la edzinon per rigardo, sencindrigis la pipon, batinte ĝin al la kalkanumo, diris al Makavejenko:
— Jen, kaptiĝis mi. Tio estas ĝojoj de la familia vivo. Kaj foriri mi ne povas: ŝi ŝrikos, ke ŝi estas malsana, kaj mi vagas...
— Ni drinku! — proponis Makavejenko.
— Ni drinku! — konsentis Daĉjo.
Al ili alsidiĝis Lucie Miĥajlovna kaj ankoraŭ unu maljuna damo, kiun oni nomis Beba. Beba havis harojn tonditajn kaj senkolorigitajn per peroksido, post kio ankaŭ forte frizitajn krispe. Ŝiaj rozkoloraj ŝultroj estis nudigitaj.
— Nu, maljunulinoj, — diris la impertinenta Makavejenko, — ni ankoraŭ luktu kontraŭ faltoj, ĉu? Mi aŭdis, ke al belulinoj post kvindek jaroj tre helpas masko el tritika faruno. Ŝmiris la vizaĝaĉon — kaj preta!
— Vi ne estas ĝentlemano! — ekkriis Beba. — Necesas esti bonkora.
— Kaj mi, interalie, esti ĝentlemano ne pretendas, — sciigis Makavejenko. — Mi en la komerca reto laboras, etulino, tie regas la leĝo de ĝangaloj.
Li facile mordis Beba-n je la nuda ŝultro:
— Grr! Ĉu terure?
Daĉjo streĉis la gramofonon, invitis Kuka-n, junan fratinon de Beba. Makavejenko invitis Beba-n. Sukoplena ĝis graseco voĉo kantis:
Laca suno la maron Adiaŭe karesis. En ĉi hor' vi konfesis, Ke ne estas am'3. |
Vlaĉjo sidis en la kabineto de Daĉjo kaj kolere foliumadis librojn, kaj Valentena Andrejevna, senforte etendiĝinte sur la lito, estis tenanta la filinon je la mano kaj plendanta:
— Vi eĉ ne imagas, knabino, kiel estas malfacile kun li. Li postulas, ke mi havu interesojn, kaj litere devigis min — li ja estas fortvola, vi vidis, kiel evoluinta estas lia suba makzelo, — litere devigis aniĝi al kursoj de tajlado kaj kudrado. Kaj la afero estas ne nur en miaj interesoj, la afero estas en rimedoj. Li ja estas frenezulo, li deziras krei por mi konstantan komforton — belecon de la vivo, li diras al mi «etulino», li ŝatas nomi min «etulino», aŭ «lumeto», aŭ «baby», li diras: vi havas guston, vi povas iĝi gvidanta tajlorino en la urbo. Kaj ne en tiu senco, ke mi mem kudros, ne, mi donos direktivojn... Ekzemple, niaj roboj, tiel nomataj duontegantaj, — tio ja estas teruraĵo! Plena malesto de linio. Oni tute ne scipovas preni duoncirklon de koksoj! Kaj movi almezuran faldon en brakan tranĉaĵon? Mi kaj Beba lernas ĉe sinjorino Lis...
— Banj'! — morne vokis Vlaĉjo el la najbara ĉambro.
— Tuj! — respondis Barbara.
— Ĉu tio estas Vlaĉjo? — demandis Valentena Andrejevna.
Banjo kapjesis.
— Kia li tamen estas krudulo, — diris Valentena Andrejevna, — sidas kun malafabla mieno, nenia ĉarmo. Kaj ĉarmo en viro estas ĉio. Mi nun legas Dostojevskij-on. Princo Miŝkin ja estas idioto4, sed kia ĉarmo...
— Panjo, ne diru tion, kion vi ne komprenas, — malfeliĉe petis Banjo.
— Kiele?
— Ne parolu pri Miŝkin, mi vin petegas.
— Vi al mi bruskas, knabino, vi bruskas al via panjo...
— Ne parolu pri Miŝkin, ne arogu! — kriis Banjo.
Kaj elpafiĝis el la ĉambro.
— Barbara! — aŭdiĝis post ŝi. — Tio estas impertinentaĵo, Barbara!
— Ni foriru! — flustris Banjo al Vlaĉjo.
La edzo de sinjorino Lis, ebriiĝinte, dormis, submetinte sub la leonan vizaĝon la grandegajn harkovritajn manegojn. Sinjorino Lis mem estis dancanta kun Daĉjo. La velura voĉo el la gramofono plu kantis pri laca suno. Blanka, nekutima al tia vivo Daĉja hundo bruis per la ĉirkaŭkolo kaj malgaje hurladis. Makavejenko, sidante sur rando de la tablo, estis faranta paroladon, turnitan al Kuka, la fratino de Beba:
— Jes, la senco de la vivo konsistas en tio, ke oni prenu de ĝi ĉion, ne prokrastante plenumon de siaj deziroj eĉ por minuto, eĉ por sekundo! Aŭskultu ĉiuj ĉi tien, kiel diras la odesanoj5! Mi estas materialisto kaj ne kredas pri paradiza beateco post la morto. Venu ĉi tien, junulo! — kriis li, rimarkinte Vlaĉjon. — Venu haste! Kuru per la piedoj! Mi vidas, vi ne konsentas kun mi? Li ne konsentas kun mi, ĉu vere, Kuketo? Do kio? Mi prenas de la vivo, kion mi deziras, ĉar mi estas ne idealisto, kiel kelkaj...
— Ni iru do, Vlaĉjo! — diris Banjo.
— Por kio vi min ĉi tien altrenis? — demandis Ustimenko.