Ĉapitro oka
Nokta konversacio
— Ĉu vi memoras vian demandon al Postnikov, — demandis Polunin neatendite, — pri tio, ke nur scienca inciato karakterizas kapablojn de scienca laboranto? Ĉu vi memoras aŭ forgesis pro ebrio?
— Certe, mi memoras! — ofendite grumblis Vlaĉjo.
— Kaj ĉu pri Mstislavo Aleksandroviĉ Novinskij vi scias?
Ustimenko pri Novinskij sciis tute nenion.
— Tiam ni iru al mi! — severe ordonis Polunin. — Estas iom malvarme. Ni trinkos teon, ĉu?
Ili preteris la Bazaran placon, pasis preter la ĉefpreĝejo kaj malleviĝis malsupren, al la Rivera strato. Ĉi tie, en domalkonstruaĵo, proksime de riverhaveno, loĝis Polunin. Malŝlosinte per sia ŝlosilo, li preterlasis Vlaĉjon antaŭen, en varman kaj malhelan antaŭĉambron, turnis la ŝaltilon kaj malfermis la pordon en la kabineton. Vlaĉjo glatigis per la mano siajn hirtajn hartufojn, ĉirkaŭrigardis bretarojn kun libroj, flavajn lakitajn kestojn de sliparo, grandegan skribotablon, ŝarĝitan per manuskriptoj; aŭskultis pezajn paŝojn de Polunin en profundo de la kvieta loĝejo kaj, ŝtele turninte krankon de la eriksona flava telefona kesto, demetis la parolilon.
— Centra! — respondis la stacio.
— Ses tridek sep — longan vokon! — diris Vlaĉjo. Kaj, aŭdinte dorman voĉon de Banjo, ordonis: — Stepanova, ne dormu! Mi baldaŭ venos. Sed eble, ne baldaŭ. Atendu. Estas, pri kio paroli.
Paŝoj de Polunin aŭdiĝis pli proksime, virina voĉo, karese kaj hejmece oscedante, konsilis:
— Teo estas en la maldekstra kesto, Proĉjo, kaj marmelado...
— Ĉokolado-marmelado, — grumblis Polunin, — ankoraŭ ne estas eĉ la dekdua horo, sed ŝi kuŝiĝis... Ni povus paroli.
— Povus paroli, povus paroli, — ridinde mokimitante Prov-on Jakovleviĉ-on, diris la virino. — Dum dudek du jaroj vi ne lasas min dormi, povus paroli...
Polunin revenis, eksidis en profundan, trivitan ledan fotelon, per la kapo almontris la sliparon:
— Interesega okupiĝo. Por milito tio estas plej nova armilo, tia, ke ĝi povas antaŭdecidi rezulton de batalo. En tio treege gravas sistemigo. Mi mem inventis, pri kio mi supermezure fieras. Tie estas kolektitaj treege edifaj anekdotoj, kaj nepre nur sola vero. Do, ĉu vi deziras anekdoton pri Novinskij? Dume, antaŭ la teo. Mallonge.
Li eltiris keston de la sliparo por stranga vorto «ĉefserĝento», elprenis stakon da slipoj kun malgrandliteraj skribaĵoj, dismetis ilin ventumile, kvazaŭ ludkartojn.
— Ĉu Novinskij estis ĉefserĝento? — demandis Vlaĉjo.
— Tute ne, — kun mallaŭta subrido diris Polunin. — «Ĉefserĝento» sur tiu ĉi kesto signifas «ĉefserĝenton anstataŭ Voltero» el Gribojedov1. Ĉu vi memoras? Ja vi tion «trastudis», kiel nun ŝatas diri lernejanoj, ĉu? Do, Novinskij...
Elrektiĝinte al la dorso de la fotelo, iomete mallevinte la palpebrojn, klaketante per la slipoj kaj ne rigardante al ili, Polunin rakontis: en la 1877-a jaro, post plenumo de vico da eksperimentoj pri inokulado de malignaj tumoroj, Novinskij verkis disertaĵon, kiu havis mondan valoron. La disertaĵo nomiĝis «Koncerne demandon pri inokulado de malignaj neoplasmoj (eksperimenta studo)». Tiu laboraĵo servis kiel deirpunkto por disvolvo de la eksperimenta onkologio por multaj postaj jaroj. La kancero estis unuafoje vere atakita.
— Ĉu vi komprenas tion, Ustimenko?
— Jes, mi komprenas, Prov Jakovleviĉ.
— Kaj nun ĉu vi povas imagi al vi, ke tiu, tre probable, estonte granda sciencisto kaj vera pioniro, «okaze de subigo de la Dona kozaka regimento n-ro 2 al adjutanto-generalo grafo Loris-Melikov» estis sendita en tiun regimenton n-ro 2 kaj jam neniam plu povis okupiĝi pri scienco?
— Kiel do? — ektiminte furiozan esprimon de la okuloj de Polunin, demandis Vlaĉjo.
— Tiel do! — kriis Prov Jakovleviĉ. — Tiele! Ĉu devis kuracisto Novinskij plenumi la servon konforme al ĉiuj damnitaj rangotabeloj? Ĉu por rajto de lernado en la Medicin-kirurgia akademio li pro sia mizero ne pagis? Do servu al la caro kaj la patrujo! Ekmoviĝis paperoj, literinterŝanĝado, kaj kiel ajn batalis por Novinskij honestaj homoj, li tamen estis enpelita tien, kie eĉ diablo ne estis. «Servu», — ordonis gribojedov-a generalo-«ĉefserĝento», kaj perdis Rusio sian grandan filon, onkologio por multaj jaroj haltis, kaj poste, post la servado en armeo, necesis serĉi ekzistorimedojn, servon por sinnutrado, kie tiam eblis eksperimenti?
Polunin alportis tekruĉon, malmolan marmeladon en skatolo, verŝis por Vlaĉjo kaj si en glasojn. Suĉante estingiĝintan cigaredon, movante la cigaredingon per la lipoj, li ankoraŭfoje ĵetis rigardon al la slipoj, legis:
— «Estis nomumita al servo kiel veterinara kuracisto en S.-Peterburgo. Laŭ lia ofico li responsis pririgardadon de transportataj en la ĉefurbon porbuĉaj kaj porbredaj animaloj, kaj ankaŭ de ĉevaloj, kaj pririgardadon de ĉiuj animaloj, transportataj el la ĉefurbo». Jen, fakte, ĉio.
— Ĉu li mortis? — mallaŭte demandis Vlaĉjo.
— Tutcerte! — kun amara kolero respondis Polunin. — Nepre. Kaj nun estas tute forgesita. Nikolao Nikolajeviĉ Petrov en la deka jaro pri li ankoraŭ skribis, kaj jen eksterlandano Blumenthal antaŭnelonge publikigis libron, kaj ne estas tie nia Novinskij, sed estas samaj eksterlandanoj — Hanau kaj Moreau. Sed la afero estas ne en tio, la afero estas en alio, multe pli nekorektebla. Per sola parafo de «ĉefserĝento» estis haltigita, eble, plej granda erao en la scienco, ĉesigita florado de menso de eventuale granda sciencisto.
Prov Jakovleviĉ metis la slipojn reen, fermis la keston, pasis tra la kabineto el angulo en angulon, diris kun malgaja subrido:
— Jen temo por neseninteresa artikolo kun titolo, ni supozu: «Estu pli singardaj, sinjoroj generaloj!»
Kaj neatendite demandis:
— Ĉu plaĉis al vi Bogoslovskij?
Ne atendante respondon, li ekparolis ree:
— Absolute mirinda homego. En malgajaj kaj koleraj minutoj mi pensas pri li, kaj al mi iĝas pli facile. Ĝuste tiaj, kiel Nikolao Eŭgenjeviĉ, renversos la mondon, kreos en ĝi veran ordon, metos ĉion sur siajn lokojn. Mi supozas, ke vi havos kun li aferojn, aŭskultu, tio estas neseninteresa...
Vlaĉjo eltrinkis glason da teo ĝisfunde, la kapo nun iĝis tute freŝa, aŭskulti basan glatan voĉon de Polunin estis agrable. Prov Jakovleviĉ ekrajdis sur sia amata ĉevaleto — li parolis pri vera homo, ne koleris, sed admiris.
...Bogoslovskij alveturis al Nigra Ravino, estante ankoraŭ tute juna kuracisto, kun edzino-ginekologo Ksenia Nikolajevna kaj filino Sanjo. Tiam en la malsanulejo komandis iu Sutugin — membro de la «Unio de Arkanĝelo Mikaelo»2, pogromisto, li servis iam fidele al bienistoj Vojceĥovskij-oj, al la nigraravina negocistaro, kaj de tiu varma kompanio estis iam sendita eĉ al Petrogrado, en la Dumaon, kun ia petskribo. Renkontis Sutugin Bogoslovskij-on, kompreneble, malamike: «Aĥ, bolŝevisteto? Nu, gustumu, kamarado bolŝevisteto, nian nigraravinan panon kaj salon3». Sutugin havis anglecan aspekton, fumadis cigarojn, portadis gamaŝojn, rajdpromenadis, banadis sin vintre en glacitruo, sed en la malsanulejo estis pedikoj, malvarmo, fiodoro, klozetoj ne funkciis (Polunin-on oni sendis tien por inspekti) — kaj en tiuj tempoj estis klare, ke Sutugin estas tute senkaŝa sabotulo. Kuraci li ne deziris, operaciojn ne faradis, por kelkaj kazoj li devis voki el la gubernia urbo kirurgon, sed al la flegistaro Sutugin strikte malpermesis aliri al la operaciitaj malsanuloj. Ne ni operaciis, do ne ni responsas. Kaj estis ankoraŭ unu formulo: «ju pli malbone, des pli bone».
Renkontis Sutugin Bogoslovskij-on kaj tuj interesiĝis, ĉu li ne estas filo de patro Eŭgeno Bogoslovskij, preposto de la Kamenska ĉefpreĝejo. «Jes, — respondas Nikolao Eŭgenjeviĉ, — filo». — «Kaj kiel do, — Sutugin demandas, — vi al komunistoj aliĝis, ĉu por konservi vin dum tiuj ĉi antikristaj tempoj?» — «Ne, — respondas Bogoslovskij, — ne por tio. Sed por tio, ke tiajn fiulojn, kiel vi, je kanonpafa distanco ne allasi al la popola sano!»
Nu, kaj la afero ekiris.
Bogoslovskij laboras, kaj la angleca Sutugin pri li skribas denuncojn. Kaj en la gubernian komitaton, kaj en la distriktan komitaton, kaj eĉ en armean komisariaton. Kaj ju pli bone laboras Nikolao Eŭgenjeviĉ, des pli multaj sur li falas kontrolkomisionoj, enketoj, vokoj, informpetoj.
Kaj la denuncoj estis ne anonimaj, sed tiaj, vidu, ke ne eblas forbruligi en forno. Ĉiuj havis ekspedadresojn, kaj tio estis adresoj de eksuloj, de la antaŭa kremo de la nigraravina socio, amikoj de Sutugin.
Komencis nervoziĝi nia Nikolao Eŭgenjeviĉ. Denuncoj kaj sekvantaj el ili revizioj, enketoj kaj informpetoj, kiel oni scias, ne kontribuas al fruktodona homa agado, sed laboro ja multas, nokte necesas dormi, sed ne pensi amarajn pensojn.
Sed foje en la malsanulejon venis sekretario de distrikta komitato de RKP4 kamarado Komarec. Polunin konis lin. Tio estis flosisto de Unĉo, rufa belulo kaj fortulo, kantemulo kaj bravulo. Kune kun li venis tute juna virino, tiam laboranto de la gubernia komitato de RKP — iu Ustimenko Aglaja Petrovna, ĉu ŝi ne estas parenca al Vlaĉjo?
— Samnomulino, — morne mensogis Vlaĉjo: la onklinon multaj konis en la urbo, kaj li ne deziris esti konata kiel parenco de elstara virino.
— Ja mensogas vi, ĉu? Nu, kiel vi deziras!
Kaj Polunin ekrakontis plu.
Kunveniginte ĉiujn, kiuj tiam laboris en la Nigraravina distrikta malsanulejo, Komarec proponis konversacii pri bezonoj kaj perspektivoj de la institucio, kiu pro sia stranga arkitekturo estis nomata de la lokanoj «aeroplano». Venis ankaŭ multaj irkapablaj malsanuloj. Dum la konversacio evidentiĝis multaj bonaj aferoj, faritaj de Bogoslovskij mem. Tiam la juna Ustimenko leviĝis kaj laŭte, per glata voĉo legis ĉiujn denuncojn de kuracisto Sutugin, skribitajn de li sub diversaj nomoj kaj al Moskvo, kaj al la prokurorejo, kaj al la polico, kaj al la Rabkrin, kaj al GPU, kaj al la milita komisariato. Legis Ustimenko ankaŭ konkludojn de ĉiuj enketintoj. La laborantoj kaj la malsanuloj sidis sombre, ĉiuj sentis timon: la homoj jam konis sian Bogoslovskij-on, ŝatis lin kaj teruriĝis pri grado de falo de Sutugin. Kaj tiu plu ridetadis per vaganta, minaca kaj tima rideto.
— Nu, do kiel, verkisto? — demandis Komarec Sutugin-on. — Kiel vi opinias, kio estis ĉio ĉi?
Vitalio Viktoroviĉ Sutugin estis elpelita. Komarec kaj Aglaja Petrovna diris al Bogoslovskij multajn bonajn vortojn, konsilis forgesi tutan tiun fiaĵon kaj labori trankvile. Por fino ili pririgardis la tutan malsanulejon. Ĝi estis riparita, vaporhejtado funkciis, sed instrumentoj treege mankis. Mankis ankaŭ littolaĵoj, litkovriloj, litoj. Kaj malsanuloj aperadis ĉiam pli kaj pli multe, en tiu ĉi jaro unuafoje dum la tuta ekzisto de la «nigraravina aeroplano» ĉi tie estis faritaj pli ol ducent operacioj.
— Necesas pensi kaj pensi, — diris Komarec, — sed ni nepre helpos al vi.
Dum Komarec pensis, Nikolao Eŭgenjeviĉ veturis al Sibirco al vitroblova fabriko kaj aranĝis tie mitingon. La laboristoj rezoluciis: dekalkuli unutagan salajron por la nova malsanulejo. Kaj en segejo «Roza Luksemburg», kaj en brika fabriko, kaj en vapormaŝina muelejo «Soldatoj de revolucio» — ĉie oni dekalkulis unutagan salajron. La laborista klaso komprenis, kion signifas sia malsanulejo kaj kiel necesas aprezi tian doktoron, kiel Bogoslovskij.
Kolektinte sepcent kvardek kvar ĉervoncojn sep rublojn naŭ kopekojn, Nikolao Eŭgenjeviĉ enkudris la monbiletojn en ĉifonon, la ĉifonon Ksenia Nikolajevna per fortikaj fadenoj firme fiksis en la veŝto, kaj la ĉefkuracisto ekveturis al Moskvo. Tiutempe Sutugin skribis denuncon al la gubernia komitato. Kolektivo de laboristoj kvazaŭe turnis sin kun peto ĉesigi eltrudadon flanke de «uzurpa kuracisto» Bogoslovskij. Subskriboj estis distingeblaj, anstataŭ segisto Artjuĥov, vere ekzistanta, subskribis tre simile librotenisto Sidilev, anstataŭ elektristo — same li, en la librotenejo de la malsanulejo troviĝis kopieblaj subskriboj. Anstataŭ majstro-muelisto kaj kelkaj aliaj subskribis la edzino de la «verkisto» Vitalio Viktoroviĉ. Dum la lerte kompilitan falsan denuncon oni kontrolis, rekontrolis kaj dum definitive enketis la tutan fiaĵon, en Moskvon estis sendita telegramo, ke Bogoslovskij nenion aĉetu, kaj la monon transportu al la distrikta komitato. Nikolao Eŭgenjeviĉ, ankoraŭ nenion aĉetinta, la monon transkontigis en la distriktan komitaton al kamarado Komarec per poŝto, kaj mem mendis ĉion necesan por la malsanulejo pagoŝarĝe «al kamarado Komarec, Nigraravina distrikta komitato de la RKP». Dum la tuta revena vojo la ĉefkuracisto manĝadis nur solajn flavajn kukumojn kun pano.
La instrumentoj kaj ekipaĵo venis, Komarec, jam sukcesinta enketi la lastan «verkon» de la «verkisto», ordonis pripagi la sendaĵon. Sutugin estis finfine arestita, kaj la malsanulejo iĝis tute nerekonebla. Al Bogoslovskij oni komencis venadi por operacii malnovajn herniojn, malbone kunkreskintajn ostorompojn, por peti «eltreni» obusfragmenton, fiksiĝintan jam dum la imperiisma milito, ĉe Peremiŝlo, ekveturis el malproksimaj vilaĝoj kamparaninoj kun «ronĝado», «pikado», «pinĉado» kaj ceteraj enigmaj malsanoj. Servi en la «aeroplana monaĥejo» iĝis honoro, la okuloj de Bogoslovskij brilis. Ridante, rigardante per sia ridinda virkoka rigardo, li diradis:
— Se uzi ĉiujn kaŝitajn povojn de nia soveta ŝtata ordo, eblas fari diablo scias kion...
La segisto Artjuĥov, viro solida kaj pozitiva, iĝis estro de speciala triopo pri helpo al la malsanulejo. Komerca direktoro de la vitroblova fabriko en Sibirco, same ano de la triopo, senpage liveris por la malsanulejo difektitajn vitrajn vazojn. El la muelejo helpe de ano de la triopo Ĥolodkeviĉ en la malsanulejon estis liverata brano.
Ĉi tie disvolviĝis alia flanko de la talento de Bogoslovskij — lia mastrumemo, kompreno de tio, kio estas «nia ĉiutaga pano», kutimo al kampara vivo, energia amo al la tero kaj ties donacoj. Servo «Libro per poŝto» sendadis en la Nigraravinan malsanulejon ĉiujn novaĵojn pri brutobredado, pri nutrado de porkoj, legomĝardena mastrumado kaj agrokultivado. Konstruinte lavejon ĉe la malsanulejo, Bogoslovskij kaj la ekonomo de la malsanulejo Plemenĉuk malfermis en Nigra Ravino lavbutikon. En la distrikta urbo oni miris pri tia novaĵo, poste komencis alporti tolaĵojn por provo — ĉu ili ne estos forbruligitaj per lavsubstancoj. Sed nenio estis forbruligita. Per enspezoj de la entrepreno kun bela nomo «Neĝblankulino» Bogoslovskij aĉetis por la malsanulejo unuan bovinon kaj nomis ĝin same Neĝblankulino. De tio komenciĝis la afero. Post tri jaroj la malsanulejo havis jam sian gregon, la malsanuloj ricevadis sufiĉe da lakto, kazeo, acidkremo, la medicinaj laborantoj rajtis aĉeti en la helpa mastrumaĵo manĝaĵojn por persona konsumo. El najbara gubernio, el sovĥozo5, la diketa Plemenĉuk alveturigis porkidojn. Fondiĝis bredejo. Post ankoraŭ ioma tempo ĉiusemajne estis buĉata porko. Tutan sian liberan tempon Nikolao Eŭgenjeviĉ pasigadis, komandante la mastrumaĵon, kun melkistinoj, kun ĉevalistoj, en kampoj. Somere la haŭto sur lia vizaĝo deskvamiĝadis, lia ĉemizo vespere forte odoris je ŝvito; alterne kun medicinaj revuoj li legadis pri akuŝoj ĉe bovinoj, pri insilado, pri kokbredado. Plemenĉuk plende suspiradis:
— Se ni povus aranĝi fromaĝejon, Nikolao Eŭgenjeviĉ, la afero estas ne tiom malsimpla, por mi eĉ iomete konata. Ni produktus fromaĝojn por vendo, delikatajn — limburgan, nederlandan, likvajn en skatoloj. Grandan monon el tia entrepreno eblas profiti. Kaj eble, post ioma tempo ni konstruus novan, kulturan kadavrejon.
— Troe vi, Plemenĉuk, al komerco deflankiĝas, — rifuzadis Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Ne ŝatas mi tion.
Iom poste la ekonomo estis kaptita je ŝtelado. Alveturinta advokato furioze defendadis lin kaj, ĵetante al Bogoslovskij rigardojn de siaj stanaj okuletoj, aludadis al la juĝo, ke lia defendato kulpas nur pri tio, ke li plenumadis ordonojn de sia ĉefkuracisto. La juĝisto plurfoje interrompadis la advokaton, sed Nikolao Eŭgenjeviĉ sentis, ke li tamen estas en koto kaj pri io hontas. En la lasta vorto de la juĝato Plemenĉuk kun larmoj (li entute estis larmema) diris, ke se ne estus en la malsanulejo tia «atmosfero», li restus tute pura.
La juĝo kondamnis Plemenĉuk-on nur al tri jaroj, sed la prokuroro protestis la verdikton kaj obtenis kvin jarojn da mallibero.
Kaj la helpan mastrumaĵon oni komencis misfamigi. La damnita Plemenĉuk por longe malglorigis la necesan, gravan kaj utilan aferon. La edzino de la eksa ekonomo, laboranta en la distrikta financa fako kiel tajpistino, distribuadis ĉiajn onidirojn kaj klaĉojn, kontraŭ kiuj Nikolao Eŭgenjeviĉ ne havis fortojn lukti. Kaj nun nemalofte okazadis, ke malsanuloj, trinkante malvarman, ĵus el la glacitenejo, lakton, paroladis inter si pri tio, ke se oni ilin per ĉio provizas, tiam kiel do ŝtelas la malsanuleja estraro, kiel spekulas, kiajn kapitalojn akiras! Kaj ĉiam ĉe tio ili rememoradis la jam duonforgesitan ekonomon, nomante lin jen eksa ĉefkuracisto, jen edzino de la viculo, jen ĉefflegistino. Kaj prezidanto de la distrikta plenumkomitato, bonkora kaj afabla viro Vasilĉakov, foje diris:
— Ĉu ne tempas por vi, Nikolao Eŭgenjeviĉ, kara amiko, meti ordon en via mastrumaĵo? Ja popolo babilas pri diversaj aferoj.
— La ordo antaŭlonge estas metita, — respondis la ĉefkuracisto per laca voĉo. — Kaj ĉiujn buŝojn ne eblas ŝtopi.
Alveturadis revizioj; la revizoroj, surmetinte okulvitrojn, fosadis en libroj, faradis aktojn, prononcadis dubsencan revizoran «hm». Postuladis cirkulerojn, sur kies bazo en la Nigraravina malsanulejo estis aranĝita la helpa mastrumaĵo. Postuladis permeson de la popolkomisaro6, de la respublikaj organoj, de la gubernio. La prezon de la lakto, liverata al la malsanuloj, ili nomis arbitra kaj, sidinte ankoraŭ kvar tagojn, altigis ĝin ĝis dudek naŭ kopekoj.
— Ja vi estas kuracisto, kirurgo, — diris konklude de la kvina revizio la ĉefa revizoro — viro kun spongeca nazo kaj pendanta lipo, — por kio vi, doktoro, malpurigu vian honestan nomon per tiuj bagateloj? Fordonu ĉion al la sovĥozo «La Unua de majo», ni ĉion formale aranĝos, transdono-akcepto — kaj finite. Legis mi siatempe libron pri doktoro Haass7, li faradis sian humanegan aferon sen ajnaj abelkestoj, bovejoj, porkoj kaj kokoj.
Bogoslovskij levis la elturmentitan kapon, kaj la bone edukita, tre kultura revizoro aŭdis fiorituron8 — kamparanan, krudan, precizan kaj koleran. La ĉefkuracisto estis sakremulo kaj ŝatis faciligi la animon, ne ĝenante sin. La lipo de la revizoro eĉ pli ekpendis, la spongeca, tubera nazo skarlatiĝis.
— Mi nun estas plenumanta oficajn devojn, — diris la revizoro.
— Mi same! — respondis Bogoslovskij. — Lastatempe vi ĉiuj, diablo vin disŝiru, forgesis, ke krom la helpa mastrumaĵo, mi havas la malsanulejon, en kiu mi estas ne nur ĉefkuracisto, sed ankaŭ estro de la kirurgia fako kun ĉiuj sekvantaj el tio konsekvencoj.
En tiu printempo al Bogoslovskij iĝis tute neelteneble. La kvieta Ksenia Nikolajevna kunvenigis la triopon sub prezido de la maljunulo Artjuĥov sekrete disde la edzo. Estis skribita letero kaj kolektitaj subskriboj de tiuj homoj, kiujn operaciis kaj kuracis Nikolao Eŭgenjeviĉ. La letero post longaj meditoj estis sendita persone al Aglaja Petrovna Ustimenko, kiun oni bone konis kaj en la urbo, kaj en la gubernio, kaj en Sibirco, kaj en Nigra Ravino. Ili pensis, ke venos Ustimenko mem, tamen ŝi ne venis, sed venis malalta, diketa, en fortaj okulvitroj korespondanto de la «Unĉanska laboristo». Ne kompreninte, en kio estas la afero, Bogoslovskij opiniis lin vica revizoro kaj parolis kun li sufiĉe malĝentile. Sed Ŝtub — tia estis la nomo de la dikmalalta sekciestro de la gubernia ĵurnalo — ne ofendiĝis. Ekloĝinte en la Domo de kamparano9, li malvarme kaj trankvile okupiĝis pri sia laboro. Kaj la patosa letero de malsanuloj, kaj montoj da denuncoj neniom impresis lin. Li venis por trovi la veron. Kaj, agante laŭ sia sistemo, spirale — de malproksimo al la centro, — Ŝtub, ne malkvietigante Bogoslovskij-on, restarigis por si tagon post tago, monaton post monato la bonegan humanan, kuraĝan kaj partian laboron de la kampara doktoro. Eksciis li ankaŭ pri tio, ke kiam Bogoslovskij forlasis sian patron, preposton Eŭgeno, tiam la severa pastro malbenis sian solan idon el la ambono de la Kamenska preĝejo, eksciis li pri tio, kiel, fininte la medicinan instituton kaj havante eblon resti labori ĉe la katedro, Bogoslovskij direktis sin al vilaĝeto Ŝĉetinino, eksciis li ankaŭ pri tia grava detalo, kiel, ekzemple, tio, ke la familio de Nikolao Eŭgenjeviĉ neniam ricevis de la helpa mastrumaĵo ion ajn: nek lakton, nek mielon, nek ovojn, nek kazeon, nek porkaĵon. Eksciis la skrupula Ŝtub ankaŭ pri malsanuloj — ili nun alveturadis al Nigra Ravino ne nur el la distrikto, sed ankaŭ el la gubernio, eĉ el tre malproksimaj urboj. Estis ĉi tien alveturigita eĉ unu knabo-kriplulo el Astraĥano, alia, jam nejuna termezuristo, alveturis el Kalugo. Kirurgia flegistino Maria Nikolajevna, pediatro de la malsanulejo brunhara kaj energia Smuŝkeviĉ, brankardisto oĉjo Peĉjo, vicĉefkuracisto maljunulo Vinogradov, ĉeftolaĵistino onjo Panjo, ekonomo Rukaviŝnikov rakontis al Ŝtub multe da interesa.
Kaj saĝeta, ĉarmeta, energia doktorino Aleksandra Vasiljevna Petroviĥ rakontis al Ŝtub pri mineralakvo, malkovrita dum fosado de arteza puto. Pri tiu akvo sciis jam la «verkisto» Sutugin, en la guberniestra arkivo ekzistis letero de la malnova fripono, en kiu li proklamis la akvon sia proprieto, invokante tiun cirkonstancon, ke gesinjoroj Vojceĥovskij-oj donacis al li malkovritan de li fonton de kuraca akvo, nomita de li «Nigraravina». Sed ĉion ĉi Ŝtub elfosis poste, post la rakonto de Petroviĥ. Kaj ŝi sciigis al la ĵurnalisto, ke Bogoslovskij veturigis provaĵojn de la akvo al Moskvo, ricevis tie rezultojn de analizoj kaj longe penis persvadi iun tedan homon, ke tiu ordonu konstrui malgrandan fabriketon de mineralakvoj ĉe la malsanulejo. Sed tiu homo ĉiam oscedadis kaj diradis, ke nun estas ia simple epidemio pri mineralakvoj, ĉiuj trovas mineralakvojn, kaj ne estas sciate nur, kiu ilin trinkos. Kaj pri boteloj ekzistas malfacilaĵoj. Juĝante laŭ la karaktero de Bogoslovskij, la interparoloj finiĝis per fiorituro flanke de Nikolao Eŭgenjeviĉ, li revenis hejmen furioza, kunvenigis sian triopon kaj per ia mirinda memfinanca maniero komencis konstruadi tubojn por kondukado de la kuraca akvo en la malsanulajn ĉambrojn, en la pansejon, en la manĝejon por irkapablaj malsanuloj kaj en la kuirejon. La ekonomo Rukaviŝnikov alveturigis el la urbo maldikajn ferajn tubojn por priverŝadi per mineralakvo la malsanulejan legomĝardenon. La tero senprokraste redonis tion, kion ĝi prunteprenis: rikolto de la malsanuleja legomĝardeno kreskis preskaŭ duoble. Bogoslovskij konstruis forcejojn, la malsanuloj havis sufiĉe da frua verdaĵo — juna cepo, diversaj petroseloj kaj anetoj — kaj eĉ kukumojn ili manĝadis freŝaj tiam, kiam la nigraravinanoj pri tio eĉ ne pensis.
Speciale ridis kaj ĝojis Ŝtub, eksciinte de la maljunulo Artjuĥov, senmezure amanta Bogoslovskij-on, pri tiu «artifiko, kiun faris nia Nikolao Eŭgenjeviĉ kun la loka spitema popaĉo Eŭtimio».
La afero konsistis en tio, ke ĉefpreĝejo de Petro kaj Paŭlo, konstruita en la pasinta jarcento per mondonaco de negocistoj-panvendistoj fratoj Ĵukov-oj, havis ĉe si vastan parkon, iom post iom transirantan en tombejon por speciale elstaraj nigraravinanoj. La parko ankaŭ ĝis nun estis ŝatata loko de promenado de la loĝantoj de la distrikta urbo, sed la tombejo venis al sovaĝa stato, oni neniun entombigadis tie, kaj ĝia luksa gisa krado kun krucoj ekzistis kvazaŭ per si mem, bezonata de neniu kaj eĉ superflua. Kaj la damnita «aeroplan-malsanulejo» havis tute nenian barilon. Latison Bogoslovskij meti ne deziris, kaj por alta barilego, kiu ĉirkaŭus la tutan malsanulejon kun la legomĝardenoj, la ĝardeno, la servoj, neniel sufiĉis mono. Sed manko de barilo estis sentebla: malsanuloj promenas, kaj parencoj alportas al ili peklitajn fungojn, aŭ peklakvon, aŭ fermentigitan brasikon, aŭ eĉ boteleton da vodko.
Meditinte pri tio, Nikolao Eŭgenjeviĉ surmetis nigran, speciale por vizitado de Moskvo tajloritan kostumon kaj direktis sin al la loka popo patro Eŭtimio. Doktoro Bogoslovskij venadis al la malica kaj spitema nigraravina pastro, kiel al servo, ĉiuvespere, kaj atingis kunvokon de la preĝeja dekopo. Al la kunveno de la dekopo li kondukis sian triopon kun Artjuĥov ĉekape. Ĉi tie Nikolao Eŭgenjeviĉ montris sin profundega scianto de la sankta skribo, de la evangelio, de la psalmaro kaj de aliaj ekleziaj libroj. Okazis disputo — komence deca, poste kun bombastaĵoj, poste kun fiorituroj. Surbaze de bonege elektitaj citaĵoj el la patroj de la eklezio Bogoslovskij nekontesteble pruvis al la dekopo, ke la gisa krado devas esti transportita al la malsanulejo, ĉar prizorgo de suferantoj estas afero multe pli kristana, ol ornamado de temploj. Eŭtimio, disputante, trostreĉis la voĉon, opinioj de la anoj de la dekopo komence ŝanceliĝis, poste dividiĝis, poste ok homoj el la dek subtenis Bogoslovskij-on. La krado de la ĉefpreĝejo de Petro kaj Paŭlo fare de la malsanulejaj laborantoj estis transportita al la «aeroplano» kaj tie bonorde instalita. Kaj baldaŭ al la spitema Eŭtimio Nikolao Eŭgenjeviĉ tre sukcese faris herniotomion, kaj la maljuna popo, promenante en la malsanulejaj legomĝardenoj, baritaj per la preĝeja krado, trinkante mineralakvon kaj mirante pri bonega rikolto de kukumoj, cepo, brasiko kaj aliaj «di-glorantaj grenplantoj», kortuŝite kantetadis per raŭka tenoreto psalmojn, suspiradis kaj finfine konfesis al Nikolao Eŭgenjeviĉ, ke li estis malprava, spitante lin kaj insultante «per nigraj vortoj» en tiuj antaŭnelongaj tagoj.
Ŝtub estis en Nigra Ravino dum ĉirkaŭ monato. El la kancelario de la malsanulejo, el la persona dosiero de la ĉefkuracisto de li estis ŝtelita fotaĵo de Bogoslovskij. Tiun fotaĵon li refotis kaj forveturis. Kaj post semajno en la «Unĉanska laboristo» estis presita artikolo kun portreto de Bogoslovskij, legante kiun, Ksenia Nikolajevna ploris kaj diris al Sanjo:
— Vidu, filino, la patro estis prava. Al li estas malfacile, sed li ĉiam pravas. Kaj mi tre deziras, ke vi elkresku tia, kia estas li.
Sanjo same ploris: ŝi amis la patron, kaŝe suferis, kiam lin humiligadis ĉiuj ĉi revizoroj, subaŭskultadis konversaciojn de elturmentita Nikolao Eŭgenjeviĉ kun la patrino. Kaj jen al ĉio ĉi venis fino. Kiu li estas, tiu Ŝtub? Kial li ĉion scias? Kial ĉi tie ĉio estas vero? Ekzistas ja tiaj mirindaj homoj. La patro revenis tiutage malfrue, ia ne simila al si, konfuzita kaj ridema. Ksenia Nikolajevna bakis pirogon kun mirtelo, preskaŭ nokte venis aliaj doktoroj — Vinogradov, Aleksandra Vasiljevna Petroviĥ, Smuŝkeviĉ kun botelo da hejmefarita poma vino, la brankardisto oĉjo Peĉjo Semoĉkin, la kirurgia flegistino Maria Nikolajevna kun likvoro de propra faro. Venis ankaŭ Artjuĥov. Ili kantis «Gaudeamus igitur», «Kolportistojn», «Nigrajn okulojn» kaj «Mevon», kiel «amuze ĝin vundis ĉasist' nekonata», kaj kiel «ĝi mortis en densa scirpar'». Samtempe alrajdis la rufa Komarec, brakumis Bogoslovskij-on, kisis, diris paroladon «nome kaj komisie de...» kaj malaperis en stela varma nokto.
— Gazetaro, kiam ĝi konformas al alto de siaj taskoj, — estis diranta Smuŝkeviĉ, nigrahara kaj maldika kuracisto, — gazetaro, kiam ĝi estas responsa kaj komprenas sian mision, gazetaro...
— Aŭskultu, ni dancu, — petis Ksenia Nikolajevna, — ja mi kaj Niĉjo bone dancas, vorton de honesto! Kaj mazurkon, kaj polkon, kaj valson, kaj krakovjakon, kaj «Pas d'Espagne»...
Kaj Vinogradov, malbutoninte la ĉemizon kaj frotante per la mano sian harkovritan bruston, estis klariganta al Aleksandra Vasiljevna:
— Mi pensas, ke rezulto de nia disputo povas esti tia: faru aŭ konsilu fari al malsanulo nur tian operacion, pri kiu vi konsentus en la ekzistantaj cirkonstancoj por si mem aŭ por la plej proksima por vi homo.
— Tio estas banala! — ekkriis Aleksandra Vasiljevna. — Tion en la dekoka jarcento jam asertis iu anglo...
Ŝiaj vangoj brulis, kaj ŝi deziris danci. Sed kundancanto mankis. Smuŝkeviĉ estis plu rezonanta pri gazetaro.
— Nu, kaj ankaŭ mi, certe, estis en tiu festeno, — suspirinte, finis Polunin sian rakonton. — Tamen, ne tute en festeno, mi estis konsilanta tie. Sed la venkon de Bogoslovskij kaj de via parencino Aglaja Petrovna mi vidis per la propraj okuloj. Bona afero estis farita.
— Kaj ĉio ĉi nun estas en la sama sliparo? — demandis Vlaĉjo.
— Ne. Ĉi tie — en tiuj flavaj kestoj — estas nur mortintoj. Tio, Ustimenko, estas ĉerkoj. Kaj ĉio viva estas via. Kiam vi komencos kuraci, prenu ekzemplon de tiaj homoj, kia estas Bogoslovskij.
Horloĝo ie en profundo de la loĝejo sonoris la unuan horon, Vlaĉjo leviĝis. Polunin akompanis lin ĝis la barilpordo, ordonis por adiaŭo:
— Pensu. Tio helpas. Sed ne troe. La homo vivas sur la tero per siaj faroj.
Estis jam tute malfrue, kiam li aliris al la domo de Barbara. Sed devis ja ankaŭ li finfine satparoli.
— Ĉu vi rakontos? — demandis Barbara, submetante sub sin la piedojn.
— Mi rakontos. Vi ja ne koleras, rufulino?
Ŝi ne koleris. Ĉu ŝi povis serioze koleri pri li?
— Vi estas bona, kaj mi, certe, estas porko! — diris Vlaĉjo. — Sed komprenu, rufulino, la homo vivas sur la tero per siaj faroj!
Li konfuziĝis kaj aldonis:
— Tion ne mi diras, tion Polunin diras.
— Bone, rakontu ĉion! — ordonis Barbara. — Sed sinsekve, mi ne ŝatas malordon. Do, vi ekiris por pelmenoj al Postnikov. Jen vi eniris...
— Jen mi eniris, — komencis Vlaĉjo. — Eniris kaj komencis knedi...