Ĉapitro sepa
Ambulanco
La somero estis seka, tute sen pluvoj, kun oftaj, polvaj, sufokaj fulmotondroj kaj subitaj kirloventoj. Trans Unĉo brulis arbaroj, la fumo rampis al la urbo. Kaj ankaŭ en la urbo mem plioftiĝis incendioj — dum fulmotondro forbrulis la Koĉera antaŭurbo, la malnovaj staploj en la Rivera strato apud la albordiĝejoj.
Vlaĉjo laboris kiel brankardisto en ambulanco. Da aŭtoj estis nur du — tre malnovaj, trivitaj «Renault», kun malaltaj kargujoj kaj mallongaj radiatoroj. Tamen risortaj kaleŝoj kun ruĝaj krucoj kaj tremantaj vitroj, farbitaj blanke, estis abundaj, kaj la ĉevaloj estis tenataj en perfekta ordo. Ustimenko ordinare sidadis apud la koĉero, sur la boko, kaj ĉiam maltrankviladis — ĉu ni sukcesos alveturi ĝustatempe. Poste kun ligna skatolo en la mano li akompanadis la kuraciston. La skatolo same estis kun ruĝa kruco. Vlaĉjo mem frapadis ĉe la pordo de kabano aŭ sonorigadis ĉe la pordo de domo, de loĝejo, kaj al demando el trans la pordo: «Kiu estas?» — respondadis malpacience: «Ambulanco!»
Li jam vidis la morton ne unu kaj ne du fojojn. Vidis gravegajn, nereturneblajn sangelfluojn. Vidis agonion. Kaj vidis revenon de homo «el tie», kiel li nomis tion por si mem. Por la maljuna, tre miopa kuracisto Mikeŝin en tio, kion Vlaĉjo nomis «reveno», ne estis miraklo. Sed Ustimenko spertis preskaŭ pian feliĉon, energie helpante al Antono Romanoviĉ. Kaj morne desperiĝadis, kiam miraklo ne okazadis, kiam Mikeŝin, korektante la okulvitrojn per sia karaktera gesto, tusetante, leviĝadis, por eliri el la ĉambro, kie «la scienco estis senforta».
— Ĉi tie, vidu, jen kia afero, — diradis tiam Mikeŝin, engrimpante en la kaleŝon, — ĉi tie, Vlaĉjo, ni venis tro malfrue. Se du horojn pli frue, tiam, eble...
La pordeto frapfermiĝadis, la kaleŝo, bruante sur pavimŝtonoj, balanciĝante, forveturadis. Vlaĉjo timis kaj hontis retroturniĝi: ŝajnis, post li rigardas la malamantaj okuloj de parencoj de la mortinto, ŝajnis, ili ĉiuj malbenas la sciencon, Mikeŝin-on, Ustimenkon. Sed sekva voko forgesigis la ĵus travivitajn emociojn, la homo antaŭ la okuloj de Vlaĉjo revenis al la vivo tre rapide, post kiam al li estis injektita kamforo kun kafeino kaj morfino. La gravegaj suferoj malaperis, la malsanulo mirigite ĉirkaŭrigardis — la injektilo, la ampoloj, la manoj de Mikeŝin, lia sperta cerbo revenigis lin «el tie».
— Jen tiele! — diris Mikeŝin kaj same korektis la branĉojn de la okulvitroj malantaŭ la oreloj. — Kaj nun, vidu, kvieto — kaj ĉio normaliĝos.
«Normaliĝos! — deziris krii Vlaĉjo. — Vi, edzino, filino, vi ĉiuj, kiel vi rajtas ne kompreni, ja tiu ĉi homo, kiu nun petas ion acidan, — li ja estis mortinta...»
Kaj la kaleŝo denove bruis sur malnovaj pavimŝtonoj de la Ĉarpentista antaŭurbo, kaj koĉero Snimŝĉikov, glatumante per unu mano sian «riĉan» barbon, antaŭdiris:
— Nepre hodiaŭ da vokoj estos grandega amaso. Mi per la koro sentas. Kaj en banejon mi ne povos iri!
Speciale afekciis Vlaĉjon unu, esence, simpla historio, en kiu li vidis veran miraklon kaj kiun li enmemorigis por multaj jaroj: post noktomezo, meze de aŭgusto, oni vokis ilin al la Oblikva strato — en domalkonstruaĵon al iu Beljakov. En malalta, pura ĉambro, sur larĝa lito estis malfacile kaj sufere mortanta jam nejuna, ekstreme elturmentita homo. Lia larĝa, ripa brusto leviĝadis malglate, la okulkavoj, la vangoj — ĉio estis kovrita de ŝvito, longdaŭraj kramfoj devigadis Beljakov-on grinci per la dentoj kaj ĝemi. Maldika adoleskulo-lernejano rapide diris al Mikeŝin:
— Unue la paĉjo ĉiam maltrankvilis, jen ekstaras, jen eksidas, jen en la vestiblon subite kuris, poste, kamarado doktoro, li komencis tremi. Tia tremego fariĝis, mi neniam ion similan vidis... Kaj ekdeziris manĝi. Li proponas: ni, Anatolo (Anatolo estas mi), ni vespermanĝu...
— Kaj kio estas tio? — demandis Mikeŝin, tenante per du fingroj malplenan ampolon.
— Ĉu tio? Li insulinon al si injektas, — diris la adoleskulo. — Li havas diabeton.
Mikeŝin kapjesis. Dum sekundo aŭ du li fiksrigardis al la vizaĝo de Beljakov, poste ordonis tuj doni sukeron. Beljakov-on denove tordis kramfo, tiel, ke krakis la lito, sed Mikeŝin turnis lin sur la dorson kaj rapide, per lertaj, malgrandaj movoj komencis ŝuti en lian buŝon kristalsukeron. Kaj al Vlaĉjo tiutempe li ordonis prepariĝi al envejna injekto de glukoza solvaĵo. Post ĉirkaŭ dudek minutoj, kiam la kramfoj ĉesis, Mikeŝin faris ankoraŭ injekton de adrenalino. Beljakov kuŝis langvora, miranta. La maldika knabo, snufante, ploris en angulo pro la travivita timo, kaj Antono Romanoviĉ parolis:
— Tio, karulo, ĉe vi estis superdozo de insulino. Se ankoraŭfoje, de kio vin savu dio, kiel diradis niaj avoj, se ankoraŭfoje vi eksentos ion tian — tuj prenu pecon da blanka pano aŭ du pecetojn da sukero, sed tuj, senprokraste. Kun tiu afero ne ŝercu. Kaj morgaŭ venu al la polikliniko.
En la malluma vestiblo Mikeŝin subite insultis, kriis:
— Ĉu mi estas popo? Aŭ ĉefpastro?
Kaj, engrimpante en la kaleŝon, klarigis:
— Tiu knabo penis kisi mian manon.
Vlaĉjo grimpis sur la bokon, diris al Snimŝĉikov per sufokita voĉo:
— Estas nenio pli majesta, ol la scienco, kamarado Snimŝĉikov. Nun Antono Romanoviĉ litere savis homon de morto, de neevitebla morto.
— De neevitebla savi ne eblas! — severe interrompis Vlaĉjon la koĉero. — De evitebla eblas. Vi kun ni veturas tute mallonge, sed mi dum pli ol dudek jaroj al via scienco rigardas... Savis, kiele! Eĉ profesoroj ne savas, ne nur nia okulvitrulo.
Snimŝĉikov estis skeptikulo kaj Mikeŝin-on neniom estimis. Tro ofte tiu diradis «bonvolu», «mi petas», «ĉu vi tiel komplezus». Kaj palton Antono Romanoviĉ portadis dum la tuta jaro unu kaj saman — «eternsezonan», kiel difinis la koĉero.
Estis la tria horo de nokto, la luno ruliĝis super la urbo, super ties polvaj placoj, super la eksa Nobela ĝardeno, super la eksa Negocista domo, super la kupoloj de la ĉefpreĝejo kaj super la larĝa Unĉo. Bojis, bruis per ĉenoj en kortoj de la Oblikva strato koleraj, nemanĝigitaj hundoj. El Zareĉje blovis arbara brulodoro. Kiam ili alveturis al la ambulanca stacio, Mikeŝin elgrimpis el la kaleŝo, demetis la blankan ĉapeton, diris raŭkete:
— Kia paradizo, ĉu, Vlaĉjo?
— Dankon al vi, Antono Romanoviĉ, — balbutis Ustimenko.
— Pro kio?
— Pro tio, ke vi... nu, instruas min, eble.
— Ĉu mi? Instruas? — sincere miris Mikeŝin.
— Ne en tiu senco. Sed, ekzemple, hodiaŭ... — tute konfuziĝis Vlaĉjo.
— Aĥ, hodiaŭ! — malgaje diris Mikeŝin. — Tiu Beljakov, ĉu? Ja tio estas artifiko, plej elementa kazo.
Kaj en la voĉo de Antono Romanoviĉ aŭdiĝis por Vlaĉjo konata, Polunin-a intonacio — iom moka, ironia, iom laca.
Antaŭ komenco mem de la lernojaro en Zareĉje ekbrulis lignaj tenejoj. La incendio komenciĝis antaŭ mateno, momente, en barako, en kiu dormis ŝarĝistoj, neniu vekiĝis ĝustatempe. Blovis forta, puŝa vento, portis braĝojn, bruligantan cindron; la nigraj ĉevaloj de Snimŝĉikov ronkadis, retropaŝadis, turniĝadis de la vojo al foskavo. Fajrobrigadoj unu post alia kuradis, bruante per sonoriloj, tra la ponto trans Unĉon; fajrobrigadistoj en fumantaj gumtolaj roboj trenadis el la fajro brulvunditajn homojn, brankardistoj kure portadis la viktimojn pluen, al siaj kaleŝoj kaj aŭtomobiloj. Kiam finiĝis tiu terura tago, Mikeŝin diris:
— Kaj brulvundojn ni entute ne scipovas kuraci.
Liaj okuloj estis inflamaj, la blankan ĉapeton li perdis, la haroj staris, kiel plumoj, la lipoj sekiĝis.
En tiu malfacila tago Vlaĉjo vidis Barbara-n: ŝi iris laŭ la Lenina strato kaj rekonis lin — sur la boko, ŝi eĉ iom levis la manon, sed svingi ne decidiĝis. Tro elturmentita kaj severa estis lia vizaĝo.
En komenco de la unua semestro de la nuna lernojaro por Vlaĉjo jam multo restis malantaŭe: kaj la signoj de inflamo, kiuj iam estis parkerigataj kiel versoj: calor, dolor, tumor, rubor et functio laesa, kio signifis — febro, doloro, tumoro, ruĝo kaj funkcilezo. Malantaŭe restis ankaŭ la certeco, ke kompreni la esencon de la fako estas ne tiom malfacile. Malantaŭe restis ankaŭ disputoj pri enigmoj de la mezepoka medicino kaj pri doktoro Paracelsus, kiu kuracis malsanan koron de homo per folioj en formo de koro, kaj malsanojn de renoj — per folioj en formo de renoj. Malantaŭe, fore malantaŭe restis malkuraĝo antaŭ la peza pordo de la dissekcejo, super kiu estis elĉizitaj la vortoj: «Ĉi tie la morto volonte helpas al la vivo». Ĉi tie Vlaĉjo sentis sin certa, preskaŭ trankvila, la morto nun estis ne mistero, sed «sennaza kanajlo», kontraŭ kiu li havos malfacilajn kaj ĉiutagajn batalojn. Sed kiel fari tiujn batalojn?
Kadavro ne plu timigis Vlaĉjon. Sed li ekmalbonfartis, kiam sur la dissekca tablo li ekvidis korpon de deknaŭjara sportisto — sunbrunan, bonegan, trejnitan por longa kaj sana vivo. Kiel oni povis ne savi tiun homon? Kial ĉi tie venkis la damnita «sennaza kanajlo»? Kaj kiom da tempo ankoraŭ la kuracistoj suspirados, perplekse dismovados la manojn, babilados pri tio, ke la scienco kaŝas en si multe da ne rivelita kaj de ĝi mem ne ekkonita forto?
Tre multaj aferoj restis malantaŭe, sed kiom da pordoj li ankoraŭ estas malkovronta kaj kio atendas lin trans tiuj pordoj?
Subite kun junula senkompromiseco kaj kategorieco li komencis dividi profesorojn kaj instruistojn al talentaj kaj senkapablaj. Sed Paĉo sufiĉe racie al li respondis, ke Leo Tolstoj, Ĉajkovskij, Mendelejev, Lomonosov, Majakovskij, Ŝoloĥov1 necesas al la homaro ĝuste tial, ke ili estas unuopaj geniuloj, dum la kuracistoj ne povas esti nur geniuloj. «Da geniuloj ne sufiĉos, — diris Maljunulo, — de la Nigra maro ĝis la Barenca2. Ĉu klaras tio al vi, fantaziema Vladimiro?»
La jaro komenciĝis malfacile.
Lumante por aliaj, forbruli mem — iĝis ne tiom simpla afero. Antaŭ ĉio necesis lerni «lumi» ne fuŝe. Sed kiel, se la sperta Mikeŝin — bona kaj diligenta doktoro — plurfoje dum la somero diradis al Vlaĉjo:
— Tion, kolego, ni ankoraŭ ne scipovas.
Aŭ:
— La procezo estas nereturnebla.
Aŭ ankoraŭ:
— Aŭskultu, Vlaĉjo, kial vi vin turmentas, ni ja eĉ nazkataron ne scipovas bone kuraci!
La saĝulo Polunin fojfoje respondadis al demando pri preskribo:
— Nenio necesas. Tio forpasos!
Malsanulinon, bluokulan blankhaŭtan polinon Daŝevskaja-n en la kliniko de Polunin estis prizorganta Ustimenko.
— Forpasos! — diris Polunin.
— Kiel forpasos? — miris Vlaĉjo.
— Tiel! Simple forpasos!
— Ĉu memstare?
— Nu, kvieto, racia nutrado, dormo, konversacioj kun vi — vi ja estas ne stulta junulo, kvankam troe surjoza (Polunin ĉiam diradis popollingvece anstataŭ serioza — surjoza). Kaj kun tempo ĉio forpasos. Ĉu vi deziras kontraŭdiri?
Kontraŭdiri li ne povis.