«Kuras senbride la temp'...»

Nur Barbara komprenadis tute ĉion, kvankam ŝi ne okupiĝis pri medicino. Ŝi mirinde scipovis aŭskulti kaj kapti ĉion plej gravan por li, tion, per kio li vivis, kio malhelpis al li dormi, kio ĝojigis lin kaj malĝojigis. Ne konante Polunin-on kaj Ganiĉev-on, ŝi opiniis ilin grandaj homoj. Anjon post tio, kion rakontis al ŝi Vlaĉjo, ŝi salutis treege seke. Kaj en sia faklernejo ŝi ĉiam rakontadis pri sukcesoj de medicino ĝenerale kaj speciale de operacia kirurgio. Kaj tio estis ne tial, ke tiel pensis Vlaĉjo, sed tial, ke tiel pensis ŝi, aŭskultante liajn inspirajn, frenezetajn kaj feliĉajn parolojn.

Tio okazis tiel: foje en dimanĉo ili duope veturis al brokantejo. Tie renkonteblis nemalbonaj libroj. Dum Vlaĉjo fosis en malnovaj libroj, Banjo plonĝis ien flanken kaj rigidiĝis pro feliĉo. Sub la varmega tagmeza suno, apud malnova tapiŝo, sur seĝeto sidis damo. «Ia eksa grafino», — pensis Barbara. La damo fumis cigaredon el longa maldika cigaredingo kaj brokantis pri mirindaj aĵoj; estis ĉi tie kaj korseto, kaj strutaj plumoj, kaj ia umo, pri kiu la damo diris, ke «ĝi estas boao», kaj du kafmueliloj, kaj falsaj perloj, kaj ĉefe — ĉi tie estis kranio, vera homa, flaveta, pura kranio.

— Kiom kostas tiu aĵo? — demandis Barbara.

— Ĉu fraŭlinon interesas kranio? — demandis la «grafino» kaj per la fingroj en duongantoj frapis al la flava nuko.

— Min verdire interesas skeleto entute, muntita, — diris Banjo. — Ĉu vi hazarde ne havas?

— Kio min opinias fraŭlino! — ekkriis la «grafino». — Muntita skeleto! Kie oni povas akiri muntitan skeleton?

— Oni liveras al la vendejo de lerniloj, sed nur por nekontanta pago, kaj nur por institucioj, — rakontis la komunikema Banjo. — Sed mi ne estas institucio, mi estas privata persono.

— Jes, al privataj personoj nun estas malfacile, — konsentis la «grafino».

La kranion Banjo aĉetis. Malsupre de ĝi evidentiĝis ŝildeto kun surskribo — tio estis donaco de iu al iu.

— Eble, fraŭlino interesiĝas ankaŭ pri strutaj plumoj? — demandis la «grafino».

— Fraŭlino interesiĝas nek pri strutaj plumoj, nek pri nazringoj, nek pri homaj skalpoj, — severe deklaris elirinta el la homamaso Vlaĉjo. — Fraŭlino estas ne rompopeco de la frakasita pasinteco, sed komsomolanino. Ni iru, Barbanjo!

La kranion ŝi envolvis en ĵurnalon, kaj Vlaĉjo ĝis la hejmo mem ne sciis pri la donaco. Ĉiuj poŝoj de la jako de Vlaĉjo estis plenŝtopitaj per libroj kaj broŝuroj. Unu, la plej maldikan, li tenis en la mano kaj ĉiam ĝin foliumadis. Hejme, elturmentitaj de tumulto, polvo, hurlado de gramofondiskoj, ili trinkis akvon el la krano, instalis la kranion sur la supran breton de la etaĝero kaj eksidis por legi ŝercan konfeson de Karlo Markso.

— Atendu, mi viŝos vian vizaĝon, vi tuta estas malseka! — diris Barbara.

Ŝi tre ŝatis enordigadi Vlaĉjon. Al ŝi plaĉis, kiam li havis deŝiritan butonon aŭ kiam troviĝis malpura naztuko. «Kiaj vi, viroj, estas mallertuloj! — diradis ŝi en tiaj okazoj. — Nenion vi scipovas. — Kaj aldonadis: — Krom la patro. Li ĉion scipovas. Maristoj estas tia popolo!»

— Kaj via kolumo estas malpura! — diris Banjo.

— Lasu min! — ordonis Vlaĉjo.

Kaj demandis, rigardante en la libron:

— Via imago pri feliĉo, Stepanova Barbara?

— Forta, poreterna reciproka amo! — ruĝiĝinte, sed vigle kaj laŭte respondis Banjo.

— Sidiĝu, malbone.

Ŝi penis enrigardi en la libron, li ŝin depuŝis.

— Vidu, nenion speciale ŝercan mi ĉi tie trovas, — diris Vlaĉjo. — Simple, probable, por bigotoj tio ne plaĉas, kaj tial ili deklaris la konfeson ŝerco. Pripensu, se viaj mensaj kapabloj permesos al vi...

Vlaĉjo legis, Barbara aŭskultis, facile malfermetinte la buŝon, rozkolora, simplanima, kun granda banto sur la verto, tute ankoraŭ knabino.

— La virto, kiun vi plej alte taksas en homoj? — demandis Vlaĉjo kaj respondis: — Simpleco! En viro? Forteco. En virino? Malforteco.

— Mi ne estas malforta! — diris Banjo. — Pli ĝuste, ne tre malforta...

— Ĉu vi ne estas malforta? — demandis Vlaĉjo. — Tio eĉ estas ridinda, Banjeto! Vidante ranon, eĉ tute senofendan, verdan, vi ŝrikas!

— Sur ĝi ne estas skribite, ke ĝi estas senofenda, kaj la okuloj tutegale estas globaj.

— Ŝi estas forta! — diris Vlaĉjo. — Rigardu ĉiuj al ŝi, tiu fortulino. Estas abomene aŭskulti.

Kaj subite Vlaĉjo aĥis.

— Vi nur pripensu! — diris li. — Pripensu! Demando: via distinga trajto? Respondo: unueco de celo.

— Kolose! — diris Barbara.

— Grandioze, ne kolose. Kaj nun: via imago pri feliĉo — lukto! Lukto, ĉu vi komprenas, Barbareto, lukto, jen en kio estas feliĉo. Kaj plu: via imago pri malfeliĉo — subiĝo...

— Sed mi al vi en multaj aferoj subiĝas, — diris Banjo, — kaj ne vidas en tio specialan malfeliĉon...

— Vi ja ne tiel al mi subiĝas, — severe respondis Vlaĉjo. — Vi al mi intelekte subiĝas, Stepanova.

— Stultulo!

— Ne arogantu, mizerulino...

Onklino Aglaja el alia ĉambro kriis:

— Ĉesu, Vladimiro! Vi ree plorigos ŝin.

Sed ili ne aŭdis, ili estis legantaj, sidante kune — ŝultron al ŝultro.

— «Malvirto, kiu pleje abomenigas vin? Flatemo. Viaj ŝatataj poetoj? Ŝekspiro, Esĥilo, Goeto. Via ŝatata koloro? Ruĝa. Via ŝatata eldiro? Nenio homa estas fremda al mi. Via ŝatata devizo? Ĉion pridubu...»

Eniris Aglaja, haltis ĉe la pordo; ŝi antaŭnelonge prenis duŝon, la densaj nigraj haroj malseke brilis.

— Vi ambaŭ estas iaj tre simpatiaj, — diris ŝi. — Sed ankoraŭ stultaj.

Ŝi eksidis apud Banjo kaj plendis:

— Por vi estas facile legi kaj Markson, kaj Engelson, vi estas bone kleraj homoj. Sed, dio mia, kiel por mi estis malfacile...

Ekde tiu dimanĉo Vlaĉjo kaj Barbara komencis ofte pensi kune. Banjo legis multe malpli ol Vlaĉjo, sed kiam li rakontadis, ŝi kaptadis ĉion momente kaj komprenadis preskaŭ per duonvorto. Tiel legis Ustimenko «La sanktan familion», kaj Banjo aŭskultis lian prelegon pri tiu temo; samtiel li okupiĝis pri «La mizero de filozofio», kiu por Barbara estis multe pli malfacila; tiel li sidis dum kelkaj noktoj super «La dekoka brumero de Luizo Bonaparto». Onklino Aglaja, ekvidinte la libron, kiun legis Vlaĉjo, diris:

— Kaj ĉu vi scias, kiam li verkis tiun laboraĵon, li ne havis en kio eliri promeni: ĉiuj vestaĵoj estis lombarditaj.

Vlaĉjo ĵetis al Aglaja nevidantan rigardon, ŝovis en la buŝon pecon de bulko kaj eklegis plu. Ĉe la mateniĝo li estis foliumanta Ŝileron kaj kun feliĉa perplekso malkovradis en la peza volumo novajn kaj novajn miraklojn:

Kuras senbride la temp'
Al konstanteco strebante.
Estu konstanta, kaj vi
Ĉenojn surmetos sur ĝin...

Estu ĝi damnita, tiu tempo! Kiel ĝi vere kuris, kaj kiel malmulte sukcesadis Vlaĉjo Ustimenko! Ĉio estis interesa, ĉio estis grava, necesa, eĉ la neinteresa estis interesa, ĉar postulis aktivan rilaton al si. Sed li tiel deziris kuri por bani sin en Unĉo aŭ subite forlasi ĉion kaj, fajfinte per rabista fajfego apud la malnova stepanova domo, en profunda nokto vagi kun Banjo sur la kajo, aŭskulti, kiel oscedas Barbara kaj babilas siajn stultaĵojn pri arto. Ŝi jam ellernis diri «servi al teatro» anstataŭ «labori en teatro» kaj pri estimata en la urbo aktoro Galilejev-Presnjakov diris, ke li ĉion ludas «trianumere». «Aktoroj laboras per nervoj» — asertadis Barbara. Vlaĉjo moke ridadis, ŝi batadis lin.

— Aŭskultu, vi ja havas pezan manon! — diradis li.

Antaŭe li rebatadis ŝin, nun tio ial iĝis neebla. Kaj ankaŭ lukti ili ĉesis. Sed ĉiam pli kaj pli ofte Banjo ofendiĝadis kaj ploradis per siaj ĉarmaj, momente verŝiĝantaj larmoj, kaj Vlaĉjo morte kompatadis ŝin kaj hontis antaŭ ŝi, sed li neniam pardonpetadis, sed nur grumbladis:

— Nu kial vi? Nu kio speciala? Vi prenas bonan versaĵon kaj blekas ĝin, sed ne parolas! Ja estas abomene aŭskulti.

— Stultulo, vi ne komprenas, kio estas ritmo, sed juĝas. En nia studio Estera Gregorjevna...

— Nu bone, bone, nur ĉesu ploraĉi...

Ĝenerale, li ŝin terure turmentadis. Ŝi estis pli juna ol li kaj tre penis, sed iam ŝi ne eltenadis.

— En via aĝo Herzen kaj Ogarjov1... — komencadis Vlaĉjo.

— Sed mi ja ne estas Herzen, nek Ogarjov, — ĝemis Barbara. — Mi estas Banjo Stepanova kaj tute ne trotaksas min.

— Sabate mi donis al vi «Anti-Duringon». Vi ankoraŭ ne...

— Ho, Vlaĉjeto...

— Mi ripetas, sabate...

— Sed ĝuste sabate, — malesperiĝante, kriis Banjo, — ĝuste sabate ni havis ĝeneralan provludon!

— Kaj hodiaŭ kiu tago estas?

— Sabato.

— Kaj vi dum semajno simple ne malfermis la libron?

Banjo silentis — frakasita.

— Sidu ĉi tie kaj legu tion, kion mi al vi ordonas, kaj mi estos studanta, — sekvis ordono. — Neniajn teatrojn, neniajn kinejojn, neniajn klubojn. Kaj kial vi parfumis vin? Ĉu vi scias, ke parfumas sin precipe fizike malpuremaj homoj?

— Kaj jen mi vin tuj mordos, — foje diris Barbara kaj vere tre dolore mordis la orelon de Vlaĉjo. Poste kuraĝigis: — Povus esti pli malbone! Ĉu vi scias, kiajn dentojn mi havas? Mi povus tute demordi vian aĉan, malpuran orelon!

Vlaĉjo vokis:

— Onjo Aglaja! Forigu vian Barbarinon, ŝi mordas...

Kaj tamen ili sentis sin kune neordinare bone.

Ili povis longe silenti, kvazaŭ ne rimarkante unu la alian, okupiĝante ĉiu pri sia afero, poste ili neatendite ĝojis, ke ili estas kune, apude: Vlaĉjo — ĉe la tablo, Banjo — ĉe la fenestro, kaj ili ĉiam havis pri kio paroli, havis pri kio momente, tre rapide kvereli kaj tuj paciĝi.

Fojfoje Barbara alportadis «siajn» libroj — beletron. Se Vlaĉjo estis en bona spiritstato, li degne permesadis al Banjo iomete laŭtlegi speciale markitajn de ŝi lokojn. Banjo tre ruĝiĝadis, ŝovadis harbuklon sub la rozkoloran orelon kun orelornamaĵo kaj per petema voĉo legadis ian priskribon de naturo.

— Longe! — diradis Vlaĉjo, intence oscedante. — Por kio tio? La ĉielo estis lila, kaj la vento vipis, kiel per viŝtuko?

— Ja ĉi tie ne tiel estas skribite! — rezistis Banjo. — Tute ne tiel...

— Legu plu!

Barbara legadis, hastante kaj kvazaŭ praviĝante.

— Kaj ne montru! — interrompadis Vlaĉjo. — Por kio vi afektas? Vi ja tutegale ne povas paroli kiel husara kolonelo!

— Sed mi...

— Legu!

Turmentiĝante, Banjo legadis. Vlaĉjo frapetadis per krajono, susuradis per iaj paperoj, poste kontraŭ sia volo absorbiĝadis. Neniam eblis scii anticipe, kio ĝuste tuŝos lian koron. Sed iom post iom Banjo komprenis, kiajn verkojn li bezonas. Tio estis ĝusta vorto «bezonas», pli ĝuste ŝi ne povis trovi. Unuafoje ŝi komprenis, kio plaĉas al Vlaĉjo, kiam ŝi legis al li «Sebastopolon en decembro» de Lev Tolstoj.

— «Vi komencas kompreni la defendantojn de Sebastopolo, — legis Banjo, emociiĝante kaj ĵetante oblikvajn rigardojn al Vlaĉjo: li ne plu susuris per papero, sed sidis senmove, mallevinte la kapon. — Vin ial ronĝas konsciencriproĉoj pri vi mem antaŭ tiu homo. Vi dezirus diri al li tro multe, por esprimi al li sian kunsenton kaj miron; sed vi ne trovas vortojn aŭ ne kontentiĝas pri tiuj, kiuj venas en vian kapon, — kaj vi silente kliniĝas antaŭ tiu silenta, senkonscia grandeco kaj firmeco de la spirito, antaŭ tiu hontemo pri sia digno».

— Tio estas la vera! — subite diris Vlaĉjo.

— Kio estas vera? — ne komprenis Banjo.

— Tio ĉi. Pri hontemo pri sia digno. Legu plu!

Ŝi legis, li kuŝis sur sia mallarĝa liteto, submetinte la manojn sub la nukon. Kvazaŭ malklaraj ombroj kuradis sur lia vizaĝo: li jen kuntiradis la brovojn, jen por momento ĝoje ridetadis al io. Kaj, aŭskultante, li pensis, li ĉiam pensis, Vlaĉjo Ustimenko, ĉiam solvadis iajn nur de li sciatajn problemojn, nepre malfacilajn, preskaŭ turmentajn.

— «Pro kruco, pro nomo, pro minaco ne povas homoj akcepti tiujn terurajn kondiĉojn, — legis Barbara. — Devas esti alia, alta, instiga kaŭzo. Kaj tiu kaŭzo estas la emocio, malofte manifestiĝanta, hontema en ruso, sed kuŝanta en la profundo de ĉies animo, — amo al la patrujo».

— Nu bone, bonege, kaj ni? — subite leviĝante sur la kubuto, demandis Vlaĉjo.

— Ĉu ni? — miris Barbara.

— Jes, ni, du komsomolanoj — iu Stepanova kaj iu Ustimenko. Kiel ni vivas? Por kio entute ni estis naskitaj al la mondo?

Banjo timigite palpebrumis.

— Bone, ne palpebrumu. Kaj libroj, ĉiuj senescepte, devas esti skribitaj por io. Ĉu vi komprenas? Jen tiuj: «la sunsubiro estis lila, kaj la vento kvazaŭ streĉitaj viŝtukoj...»

— Aĥ, ne elpensu, Vlaĉjo!

— Aŭ: «delikate odoris putranta ŝelo de la pasintjara degela neĝo...»

— Vi diras stultaĵojn!

— Ne stultaĵojn. Libroj devas esti tiaj, ke vi povu envii al elstaraj homoj, deziru fariĝi tiaj, kiel ili, ke, legante, vi povu rilati al si kritike, ĉu vi komprenas, rufa?

En minutoj de speciala favoro li nomadis Banjon «rufa», kvankam ŝiaj haroj estis hele kaŝtanbruaj.

— Kaj kio pri versaĵoj? — demandis ŝi.

— Versaĵoj estas galimatio, krom Majakovskij!

— Ĉu vere? Kaj Puŝkino? Kaj Blok? Kaj Lermontov?2

Vlaĉjo kuntiris la brovojn. Tiam Banjo mallaŭte, apenaŭ aŭdeble legis unu verson de Blok:

— «Batal' eterna! Nur en sonĝ' trankvilo...»3

— Kio estas tio? — mire demandis li.

Barbara legis la tutan versaĵon. Vlaĉjo aŭskultis kun fermitaj okuloj, poste ripetis:

— «Batal' eterna! Nur en sonĝ' trankvilo...»

— Ĉu bonege? — interesiĝis Barbara.

— Mi ne pri tio diras, — plu pensante pri io, diris Vlaĉjo. — Mi pri alio parolas. Kiel estus bone, vidu, tiel travivi sian vivon, ke vere estu «batal' eterna! Nur en sonĝ' trankvilo...»

— Ĉu vi ne estas frenezulo? — singarde demandis Banjo.

— Ne, mi estas normala. Kaj nun vi memstare okupiĝos pri via arta deklamado, kaj mi okupiĝos pri afero. Kemio. Ĉu vi aŭdis pri tia scienco?

Li eksidis al la tablo, bruligis sian malnovan lampon kun gluita verda lampŝirmilo, kuntiris la brovojn kaj forgesis pri Barbara. Kaj ŝi rigardis de malantaŭe al lia maldika kolo, al la mallarĝaj ŝultroj kaj pensis feliĉe kaj arde: «Jen sidas estonta granda homo. Kaj mi estas lia unua, la plej ĉefa amiko. Kaj eble, multe pli, ol amiko, kvankam ni eĉ unufoje ne interkisis».

Ne konsciante mem, kion ŝi faras, Banjo leviĝis, de malantaŭe aliris al Vlaĉjo, etendis la manon al lia vizaĝo mem kaj ordonis:

— Kisu!

— Pro kio do? — miris li.

— Kisu al mi la manon, — ripetis Barbara. — Tuj!

— Jen ankoraŭ novaĵoj!

— Tute ne novaĵoj! — diris Banjo. — Ni, virinoj, vin ĉiujn, virojn, naskis, kaj pro tio vi devas esti al ni eterne dankaj.

Vlaĉjo ĵetis al Banjo rigardon de malsupre supren, subridis kaj mallerte kisis ŝian larĝan varman polmon.

— Tiele! — kontentigite diris Banjo.



1. Pri Herzen vd. la antaŭan piednoton. N. P. Ogarjov (1813–1877) — rusa poeto, publicisto, revoluciulo, plej proksima amiko de A. I. Herzen (ekde 13-jara aĝo).
2. A. A. Blok (1880–1921), M. Ju. Lermontov (1814–1841) — grandaj rusaj poetoj (A. Blok nemalofte estas opiniata la dua plej granda rusa poeto post A. Puŝkino).
3. El versaĵo de A. Blok «Sur la kampo Kulikovo» (1908).