Studento

— M-jes, agrable! — diris dekano Paŭlo Sergijeviĉ. — Agrable estas, kiam vi renkontas tian knabon. Sidis mi, vidu, kaj pensis: en la Novrusia universitato1, almenaŭ en mia kurso, tia Ustimenko ne estis. Cetere, plaĉis al mi ankoraŭ unu, tia juna, rozvanga. Tiu certe ne estas elstara, sed tre agrabla junulo. La aspekto estas altira... Kia estas lia nomo?

Kaj Paŭlo Sergijeviĉ ŝajnigis, ke forgesis la familinomon de Eŭgeĉjo Stepanov. Sed ĉar iu sciis, ke Eŭgeno vizitadas la domon de Paŭlo Sergijeviĉ kaj, krome, ke li kantadas tie romancojn, plaĉas al la dekana filino Iraida, do al Paŭlo Sergijeviĉ oni sufloris la familinomon, kaj li kapjesis:

— Jes, jes, ŝajne, tiel, vere Stepanov. Plaĉa junulo kaj bona, sendube. En mia tempo tiajn oni nomadis popola knabo. Rusa, stepa, kuraĝa, vasta...

Sed sentinte, ke li iom troigis, Paŭlo Sergijeviĉ revenis al Ustimenko kaj nomis lin «modelo de estonta sovetia medicinisto».

— Jene! — minace ĝojante, respondis Ganiĉev. — Tio estas ne «perfekta lernanto» kun ruĝaj makuloj sur la vangoj. Li scias, kion li deziras. Estas ne moda vorto, sed ĉi-okaze konvena: idea junulo. Kun tia, certe, nesesas turmentiĝi, sed tio meritas rezulton. Sed arogantulo, kia arogantulo!

Kaj oni ne povis kompreni — ĉu plaĉas al Ganiĉev, ke Vlaĉjo estas arogantulo, aŭ ne plaĉas. Pli probable plaĉis.

— Kaj Ĵovtjak el li ne elkreskos! — aldonis Teodoro Vladimiroviĉ. — En neniu grado. Tion mi garantias. Kvankam mi ne negas, ke la respektinda Genadio Tarasoviĉ havas certan agrablecon, ĉu vi memoras, kiel ĉe Gogolo — damo, agrabla en ĉiuj rilatoj, aŭ, ekzemple, Ŝponjka same estis agrablega sinjoreto...

En tiu tago, kiam Vlaĉjo iĝis studento, sur malgranda ridinda verda aviadilo alflugis Atanazio Petroviĉ. La aerodromo estis ĉe la bordo mem de Unĉo, la patro elgrimpis el la maŝino, streĉante la krurojn, kvazaŭ longe veturis en ĉaro, — senĉapa, tute ordinara. Aliaj aviadistoj salte ekstaris de sur la herbo, salutante lin, kaj laŭ iliaj vizaĝoj estis kompreneble, ke ili konas kaj respektas la patron de Vlaĉjo, kaj Vlaĉjo subite ruĝiĝis, sentante, kiel li mem fieras pri Atanazio Petroviĉ — pri tiu ĉi lia ĉiama ekstera ordinareco kaj simpleco, pri liaj ridemaj sulkoj apud la okuloj, pri lia kvieta, kvazaŭ kaŝita forto, pri vasteco de lia animo...

— Ĉu Rodiono ne alvenis? — demandis patro.

— Ne, «ne alvenis»! — ridetis Vlaĉjo.

Laŭ la militista kutimo la patro neniam diris «venis», sed «alvenis», ne diris «manĝi», sed «nutri sin», ne diris «mi kuŝiĝos dormi», sed «mi iros ripozi».

— Ridas vi pri la maljunulo, kanajlo! — diris Atanazio Petroviĉ kaj forte puŝis Vlaĉjon al la ŝultro.

Vlaĉjo iomete ŝanceliĝis, sed ne falis. La militaj aviadistoj estis interparolantaj pri io. «Verŝajne, pri la patro!» — pensis Vlaĉjo.

Onklino Aglaja estis en kunsido de la buroo, kaj ŝi venis nur al solena tagmanĝo, preparita nokte kaj frumatene. Por tagmanĝi, aŭ, kiel li ŝatis esprimi en antaŭĝuo de bongusta manĝaĵo, «mordeti», venis ankaŭ Eŭgeno, same studentiĝinta al la instituto, kvankam ne sen respektiva premo de Iraida al sia patrino, kaj de tiu — al dekano Paŭlo Sergijeviĉ. Tamen Eŭgeno enŝoviĝis en la instituton iel mallerte, unue lin oni ne enskribis, kaj poste, post longaj interparoloj, «alskribis» al la listo, kaj Eŭgeno pro tio sentis sin tiel, kvazaŭ li longe kuradis post tramo, ensaltis en ĝin dum veturado kaj plu ne povas restarigi la spiradon. Sed lia humoro estis bonega kaj eĉ venka. Fakte ja neniu sciis, kiel ĉio ĉi estis «aranĝita», krom, eble, la dekano. Nu, kaj al tiu ne necesas montri, ke Eŭgeĉjo dankas kaj tiel plu...

Ankaŭ Rodiono Metodjeviĉ ĝojis: ja estas tamen io en tiu knabo, se li sen specialaj kapabloj, dorlotita de la panjo, aniĝis al la instituto. Tie estas pura afero — konkurso, ne eblas ĉikani.

— Nu, do, se mi maljuniĝos — vi min kuracos! — diris li al Eŭgeĉjo. — Ĉu konsentite?

Al Ustimenkoj Stepanov venis en civila vesto, kaj nur laŭ lia purpure sunbruniĝinta vizaĝo kaj laŭ la balanca, risorta irmaniero eblis kompreni, ke li estas maristo. Barbara-n Rodiono Metodjeviĉ eĉ por minuto ne lasadis foriri de si, same kiel Vlaĉjon. Drinkinte glaseton da vodko, li apetite grakadis kaj diradis:

— Drinku, fraĉjoj, ni ĉi tie, sur ĉiel' estos alie, kaj se eblos drinki tie, drinku tie kaj ĉi tie...

Iom poste venis avo Metodo — bonaspekta, post banejo, en veŝto, el sub kiu estis elŝovita silka ĉemizo.

— Eksidu, radiko de tuta nia gento! — diris Rodiono Metodjeviĉ. — Kaj ĝoju, vi ĝisvivis: via nepo estas studento-medicinisto, Vlado same! Je tio ni drinku grandan kalikon!

— En termezuristojn iri estus pli bone! — deklaris la avo.

Li pri ĉio havis sian opinion.

— Kial sen uniformo? — demandis li la filon. — Vi estas en granda rango, do portu, por ke homoj vidu. Mi kiam de la japana milito venis, longe la epoletojn ne demetadis — ja estis ia respekto. Kiam demetis — tuj mi iĝis kampulo nudpieda.

Kaj demandis de Aglaja:

— La haringon vi kontraŭ kiom aĉetis?

— Kontraŭ mono! — diris onklino Aglaja.

— Kaj la ŝafaĵon?

— Lasu, avo! — diris Rodiono Metodjeviĉ. — Ĉu por vi ne estas egale?

— Mi tion por konversacio! — klarigis avo Metodo.

Barbara alpremiĝadis al la patro, flustre petadis:

— Loĝu iomete kun ni, paĉjo, mi vin tre petas. Prenu forpermeson, lasu viajn vaporŝipojn...

— Ne vaporŝipojn, sed militŝipojn! — edife diris Stepanov. — Kaj da vi ĉi tie ĉe mi estas nur tri, kaj tie multe. Komprenu vi mem, filino.

— Eŭgeĉjo estas ia malbona! — plendis Banjo. — Ne komprenas mi lin.

— Ni esploros.

Atanazio Petroviĉ alportis gitaron kun banto, fingrumante la kordojn, ekkantis:

Aĥ vi nokto, vi nokt' malhela!
Nokt' malhela, vi, nokt' aŭtuna!
Kial, nokt', vi morniĝis tiel?
Eĉ ne unu stelet' en vi estas...

Aglaja per forta, malalta voĉo daŭrigis:

Eĉ ne unu stelet' en vi estas...  

Ĉiuj ial malgajis, nur avo Metodo iomete prancis, sed poste ankaŭ li kvietiĝis.

— Kio okazis? — demandis Aglaja. — Ŝajne neniu venis, sed duono de la kanto malaperis.

Stepanov ofte kuntiradis la brovojn, Atanazio Petroviĉ metis la gitaron sur la sofon, fiksrigardante al la filo. Eŭgeĉjo tiutempe estis flustre klariganta al Vlaĉjo, ke li devas urĝe «fuĝi», — la afero estas en tio, ke unu kompanio iras trans Unĉon por rosti verajn ŝaŝlikojn sur pikrostiloj, estos kaj Iraida, kaj Miĉjo Ŝervud, eble, la dekano mem «bonvenos», ĉu klaras?

— Klaras! — kun malsimpatio respondis Vlaĉjo.

En krepusko ili konversaciis pri la estonteco de Banjo. Vlaĉjo konsilis aniĝi al medicina instituto. Atanazio Petroviĉ parolis pri la teĥnologia, onklino Aglaja silentis kaj ridetis. Obstine kuntirinte la brovojn, Barbara diris kun fero en la voĉo:

— Mi laboros en arto!

— Kiel do tiel? — miris la iomete ebriiĝinta avo.

— Nu... en teatro, ekzemple, — ankoraŭ pli laŭte kaj eĉ kolere diris Banjo.

— Nu, same... laboro! — oscedis la avo.

— Kaj ĉu talenton vi havas? — singarde demandis Rodiono Metodjeviĉ. — Mi, komprenu, Banjeto, nenion ofendan al vi deziras diri, sed via muzika orelo, ekzemple, ne tro... Kaj vi mem... kiel rapo... dikfortika, tiajn aktorinojn mi ial ne vidis.

— Mi kreskos! — morne promesis Barbara. — Kaj da farunaĵoj mi manĝu malpli. Kio koncernas la voĉajn kapablojn, do mi ja ne intencas iri en operon — tio estas unue, kaj due — la voĉo trejneblas.

Vlaĉjo rigardis al Banjo kun kompato. Ŝi montris al li la langon kaj forturnis sin.

Vespere, pli poste, Atanazio Petroviĉ estis leganta iun maldikan buntan libron. Oportune metinte la piedojn sur la flankan apogilon de la sofo, li nehaste fumis kaj miris:

— Jen, mirinde! Oni skribas, ke birdo aglo estas la sola en la mondo plumhavulo, kiu povas rigardi rekte al la suno. De tio devenas la esprimo — okuloj de aglo. Ĉu vi aŭdis, Vladimiro?

— Ne, ne aŭdis.

— Belaj ili estas, diabloj! — daŭrigis la patro. — Mi ankoraŭ kiam flugadis sur «Sopwith», kontemplis: iras ĝi rekte al la frunto de la maŝino, ne deziras flankeniĝi. Kuraĝaj birdoj...

Aglaja reveme ridetis, aŭskultante la fraton, ŝiaj malhelaj pupiloj flagris. Sur la tablo alte kantis la samovaro, kaj ŝajnis, ke ĉiam ili tiele estis, ĉiuj triope, kune, kaj ĉiam nepre estos kune...

Sed ĉe la mateniĝo la patro forflugis. Akompani sin por adiaŭo li malpermesis.

— Longaj adiaŭoj — troaj larmoj, — diris li gaje, ĝistrinkis teon, puŝis la filon al la ŝultro, kiel dum la renkontiĝo, brakumis la fratinon kaj eliris.

Vlaĉjo transfleksiĝis el la fenestro.

La patro staris sur la perono, ĵetante rigardon al la griziĝanta ĉielo. «Okuloj de aglo», — ial rememoris Vlaĉjo. Lanterno prilumis la senĉapan kapon de Atanazio Petroviĉ, la kaskedon li tenis en la mano. Tia sian patron Vlaĉjo Ustimenko vidis lastan fojon en la vivo, tia lin li memorfiksis por ĉiam: homo staras sur perono kaj rigardas al la ĉielo — tie estas lia aviadista vojo.



1. Ekde 1933 — Odesa universitato.