Ĉapitro 5

En la ĝardenoj Coam


Neja Holli, transloĝiĝinta sub la kupolon de la stelŝipo anstataŭ Gen Atal, vekiĝis pro obtuza hurlado de la aparatoj de ekstera aŭskultado. Ŝi komprenis, ke «Malhela Flamo» transiris sur malaltan orbiton, ne malŝaltante la defendan kampon. Sur la ekrano de la interna TVF ŝi ekvidis la pilotojn de la stelŝipo, vigle konversaciantajn kun Faj Rodis.

La malleviĝo de «Malhela Flamo» devis eksciti la tutan planedon. Eblis dua atako ĝuste en tiu momento, kiam la teranoj malŝaltos la defendan kampon. Faj Rodis, insistinta pri la malŝalto de la kampo, venkis en la disputo. Ŝi konvinkis la pilotojn pri tio, ke en oligarkia ŝtato la informa retrokuplo nepre estas malforta. Dum mesaĝo pri tio, ke la kampo estas forigita kaj eblas ripeti la atakon, atingos la superan estron, «Malhela Flamo» sukcesos alteriĝi.

La stelŝipo estis turniĝanta super la planedo Jan-Jaĥ, celante al la difinita loko de alteriĝo. Tiu kabo, elstaranta en la maron, estis tro malgranda por la grandega, mallerta SRR. Estis malfermitaj ankoraŭ du vidaj ŝaktoj, kaj la teranoj ne povis deŝiriĝi de ili, unuafoje rigardante al la planedo el tiom proksima distanco. «Malhela Flamo» faris lastajn rivoluojn sur alto de ĉirkaŭ 250 kilometroj. La atmosfero, iom pli densa, ol la tera, jam komencis varmigi la ŝipon, distranĉantan ĝin. La planedo Jan-Jaĥ ne ŝajnis lazura, kiel la Tero. La dominanta kolornuanco estis viola, grandaj lagoj inter montoj aspektis preskaŭ nigraj, kun oreca brilo, kaj oceanoj — intense ametistaj. Tie, kie tra maldika tavolo de akvo videblis malprofundaĵoj, la maro morne verdis.

La teranoj kun malgaja sento rememoris la ĝojan verdan koloron de Tibeto, kia ili vidis ĝin lastfoje el sama alto.

Paralelaj ripoj de distranĉitaj malaltaj montaraj eĝoj, vicoj de dense starantaj piramidoj, labirintoj de sekaj valoj sur neĉirkaŭrigardeblaj altebenaĵoj de Jan-Jaĥ ŝajnis helbrunaj kun violkolora nuanco. Iuloke maldika vegeta kovraĵo kuŝis sur prifosita kaj senfrukta grundo kiel ĉokolada kovrilo. Kolosaj elverŝaĵoj de sulkecaj malhelgrizaj lafoj markis la zonon de ekvatoraj disrompoj. Ĉirkaŭ tiuj mornaj regionoj la grundo ricevis brikruĝan koloron, kaj kun malproksimiĝo for de la lafaj montoj ĝi iĝadis ĉiam pli flava. Simetriaj sulkoj de sablaj dunoj faltis la dezertan bordon, kaj la planedo ŝajnis neloĝata.

Nur rigardinte pli atente, la teranoj ekvidis, ke laŭ longaj riveroj kaj en malaltaj valoj, kie la grundo bluis pro humidaj vaporoj, grandaj areoj estis dislimitaj per regulaj kvadratoj. Poste videbliĝis vojoj, verdaj insuloj de urboj kaj gigantaj grizbrunaj makuloj de subakvaj ĝangaloj sur maraj malprofundaĵoj. Nuboj ne diseriĝadis al lanugaj buletoj, plumaj strioj aŭ ŝiritaj blindige blankaj kampoj, kiel sur la Tero. Ĉi tie ili aglomeriĝadis kiel skvamaj, grajnaj bulegoj, amasiĝante super la maroj de la vosta kaj la kapa hemisferoj.

La stelŝipon trapenetris vibrado. Grif Rift ŝaltis la malvarmigilojn. Ĉirkaŭita de arĝenta nubo, la ŝipo ekimpetis malsupren. La ŝipanaro ĉi-foje renkontis la bremsan superpezecon ne en la magnetaj kameroj, sen en la amortizaj foteloj kaj sur divanoj. Kaj ree, senkonscie obeante al la nevidebla limo, la sepopo, vestita en la metalaj kirasoj, kuniĝis sur divano aparte de la ceteraj ŝipanoj.

La loko kaj la tempo de la alteriĝo de «Malhela Flamo», kiel poste eksciis la teranoj, estis sekretigita. Tial nur nemultaj loĝantoj de Jan-Jaĥ vidis, kiel la giganta ŝipo, subite aperinta el profundo de la ĉielo, ekpendis super la dezerta kabo. Varmega fosto de bremsa energio batis la maldensan grundon, levinte polvan kaj fuman trombon. La freneze kirliĝanta kolono longe ne cedadis al premo de mara vento. Ĝia varmega spirado disvastiĝis fore laŭ la maro kaj la firmaĵo, renkonten al hastantaj ĉi tien longaj bruantaj maŝinoj, plenŝtopitaj de tormansanoj en samaj lilaj vestoj. Ili estis armitaj — sur ĉies brusto pendis skatoloj kun elstarantaj antaŭen mallongaj tuboj. Kaptitaj de la varmega spirado de la trombo, la aŭtoj haltis en respekta malproksimo. La tormansanoj atente rigardis en la polvan kurtenon, penante kompreni, kio estas tio — ĉu bona alteriĝo aŭ katastrofo? Iom post iom tra la grizbruna mallumo komencis aperi la malhela kupolo de la stelŝipo, kiu staris tiel firme, kvazaŭ ĝi malleviĝis sur anticipe preparitan fundamenton. Mirige por la tormansanoj, eĉ alta vepro ĉirkaŭ la ŝipo estis nedamaĝita. Oni devis trahaki vojon, por tralasi aŭtojn kun emblemo de kvar serpentoj, destinitajn por la alflugintoj.

Ĝuste apud la stelŝipo mem vegetaĵoj estis neniigitaj kaj la grundo fandiĝis, kreinte glatan ringan placeton.

Subite la malsupro de la stelŝipo dronis en arĝenta nubo. Al la tormansanoj blovis malvarmo. Post kelkaj minutoj la grundo malvarmiĝis. En la ŝipo malfermiĝis du rondaj lukoj, similaj al larĝe dismetitaj okulegoj. Iliaj elstaraj poluritaj surfacoj eklumis per malbonaŭgura rebrilo sub radioj de la ruĝa suno, trapenetrintaj la kirlaĵojn de maldensiĝanta polvo. La lile vestitaj tormansanoj, traŝiriĝantaj duonringe tra la vepro, haltis, retrorigardante al la aŭtoj, kiuj restis malantaŭe. De tie oni laŭ vico transsendis ordonon ne aliri pli proksime. Nehome potenca elspiro aŭdiĝis super la kabo. Spirala moviĝo de la aero kirlis foliojn, pecojn de karbiĝintaj branĉoj kaj la malleviĝintan polvon, levante ilin supren al la violkolora firmamento. Vento kaptis kaj forportis la rubaĵon en la dezertan maron. Sen paŭzo super la ringa elstaraĵo de la malsupro de la ŝipa kupolo disrampis flanken dikaj kirasaj platoj. Eliĝis peza tubo, diametre pli granda, ol la homa alto. Sur ĝia fino elegante kaj senbrue disvolviĝis ventumilo el metalaj traboj, sub kiu malleviĝis sur la grundon travidebla ĉelo de lifto. Retenante la spiron, la tormansanoj rigardis al tiu kristale brilanta kesto.

Faj Rodis, kiu iris antaŭe laŭ la tuba galerio, per rigardo adiaŭis la restantajn ŝipanojn. Ili viciĝis, kaj, penante kaŝi maltrankvilon, adiaŭis la forirantojn per ridetoj kaj karesaj manpremoj.

Ĉe la regstangoj de la lifto staris Grif Rift. Li retenis la metalan kubuton de Rodis, flustrinte kun nekutima por li mildeco:

— Faj, memoru, mi pretas ĉion responsi! Mi forviŝos ilian urbon for de la planedo kaj disfosos ĝin ĝis kilometra profundo, por savi vin!

Faj Rodis brakumis la ŝipestron ĉe la fortika kolo, altiris lin al si kaj kisis.

— Ne, Grif, vi neniam faros tion!

En tiu «neniam» estis tiom da forto, ke la severa stelvojaĝanto obee klinis la kapon...

Antaŭ la loĝantoj de la planedo Jan-Jaĥ aperis virino en nigra vesto, simila al tiuj, kiuj estis permesitaj nur al la superaj funkciuloj de Saĝejo. Metalaj stangetoj sur la kolumo tenis antaŭ la vizaĝo de la gastino travideblan ŝildeton. Sur la ŝultroj en takto kun paŝoj tremetis serpentsimilaj tubetoj kaj blindige brilis triangulaj speguletoj, kvazaŭ sanktaj simboloj de potenco. Apude, brilante per nigra metala kovrilo, lerte trotis per naŭ fostetoj-kruretoj ia meĥanismo, nedeirante sekvanta la virinon de la Tero...

Unu post alia eliris ŝiaj kunuloj — tri virinoj kaj tri viroj, ĉiu akompanata de sama meĥanika naŭpiedulo.

Pleje konsternis la renkontantojn la kruroj de la alvenintoj, nudigitaj ĝis la genuoj. Ili brilis per diverskolora metalo, kaj sur la kalkanoj elstaris dentoj, similaj al mallongaj spronoj. Metalo brilis ankaŭ en malfermitaj kolumoj de viraj ĉemizoj, kaj en vastaj manikoj de virinaj bluzoj. La loĝantoj de Jan-Jaĥ kun miro ekvidis, ke la vizaĝoj de la teranoj, glataj, kovritaj per sunbruno, esence neniel diferencis disde la «blankstelaj homoj», kiel la tormansanoj nomis sin. Ili komprenis, ke la metalo sur la korpoj de la alvenintoj estas nur strikta, tre maldika vesto.

Du gravmienaj tormansanoj deiris de alta kaj longa veturilo, fleksiĝinta en la vepro simile al plurartika insekto. Ili ekstaris antaŭ Faj Rodis kaj abrupte kliniĝis.

La virino de la Tero ekparolis en pura lingvo de Jan-Jaĥ. Sed ŝia voĉo, sonora kaj alta, kun metala tembro, eksonis el cilindro sur la ŝultro de la akompananta meĥanismo.

— Parencoj, disiĝintaj de ni por dudek jarcentoj, venis la tempo renkontiĝi denove.

La tormansanoj respondis per senorda bruo, interrigardante kun esprimo de ekstrema mirego. La ornamitaj per serpentaj emblemoj funkciuloj haste alproksimiĝis kaj invitis la gastojn al la granda veturilo. La plej aĝa funkciulo eligis el surbrusta sako folion de flava papero, ĉirkaŭskribita per belaj signoj de Jan-Jaĥ. Klininte la kapon, li komencis krii vortojn tiel, ke lin aŭdis eĉ la homoj en la stelŝipo, kaj la tormansanoj, starantaj malproksime malantaŭ la vepro. Ĉe unuaj vortoj de la funkciulo la tormansanoj respekte rektiĝis kaj sammaniere klinis la kapojn.

— Parolas la granda kaj saĝa Ĉojo Ĉagas. Jen liaj vortoj al la alvenintoj: «Vi venis ĉi tien, sur la planedon de feliĉo, de facila vivo kaj de facila morto. En sia granda bonkoreco la popolo de Jan-Jaĥ ne rifuzas al vi pri gastemo. Vivu kun ni, lernu kaj rakontu pri nia saĝo, bonfarto kaj justa vivaranĝo en tiuj nekonataj abismoj de la ĉielo, de kie vi tiel neatendite venis!»

La oratoro eksilentis. La teranoj atendis daŭrigon de la parolo, sed la funkciulo kaŝis la paperon, rektigis sin kaj svingis la manon. La tormansanoj respondis per laŭta muĝo.

Faj Rodis retrorigardis al la kunuloj, kaj Ĉedi povis ĵuri, ke la verdaj okuloj sur la senpasia vizaĝo de ŝia estrino ridis, kiel ĉe petolema lernejanino.

Pordo en la flanko de la veturilo malfermiĝis, kaj Rodis paŝis sur malleviĝintan ŝtupeton. La naŭpieda roboto, alivorte la fidela SDP, impetis sekve, la plej aĝa funkciulo faris protestan geston. Post momento el malantaŭ lia dorso aperis diketa, lile vestita homo kun okulaspekta galono sur la maldekstra flanko de la brusto. Faj Rodis jam levis sin en la aŭton, kaj la SDP kroĉiĝis per la antaŭaj kruroj al la rando de la ŝtupeto, kiam la lilvestita homo energie piedbatis la roboton rekte en la kloŝon el nigra metalo. Averta krio de Rodis, kiu turniĝis tro malfrue, frostiĝis sur ŝiaj lipoj. La tormansano ekflugis en la aeron kaj, fluginte laŭ arko, falis en la dornan vepron. La vizaĝoj de la gardistoj tordiĝis pro furiozo. Ili estis pretaj ĵetiĝi al la SDP, direktante al ĝi la tubojn de siaj surbrustaj aparatoj. Faj Rodis etendis la manon super sia roboto, mallevis la ŝildeton, ŝirmantan la vizaĝon, kaj unuafoje la forta voĉo de la tera virino aŭdiĝis sur la planedo Jan-Jaĥ sen transsendilo:

— Gardu vin! Tio estas nur maŝino, servanta kiel kofro por aĵoj, portanto, sekretario kaj gardisto. La maŝino estas tute sendanĝera, sed estas konstruita tiel, ke kuglo, pafita en la roboton, deflugos malantaŭen kun sama forto, kaj bato povos kaŭzi depuŝan kampon, kiel okazis ĵuse. Helpu al via servisto elrampi el la vepro kaj lasu sen atento niajn meĥanikajn servistojn!

La tormansano, ĵetita en la dornojn, baraktis tie, hurlante pro kolero. La gardistoj kaj ambaŭ funkciuloj retroiris, kaj ĉiuj sep SDP-oj enrampis en la veturilon.

Lastan fojon la teranoj ĵetis rigardojn al «Malhela Flamo». La komforta kaj fidinda peco de la gepatra planedo solece staris meze de la polva kampeto sur la ebenaĵo, klare prilumita de la fremda suno. La homoj de la Tero sciis, ke la ses restintoj atente observas ilin, sed la mallumo en profundo de la luko kaj de la galerio ŝajnis nepenetrebla.

Obeante al signo de la funkciulo — «serpentulo», kiel nomis lin Eviza, — la stelŝipanoj malleviĝis en profundajn molajn sidilojn, kaj la aŭto, ŝanceliĝante kaj saltetante, ekkuris laŭ malglata vojo. Ie sub la planko zumis motoroj. Leviĝis bruna polvo, kaŝinte la kupolon de «Malhela Flamo». Tuboj de forta kompresoro deblovadis la polvon malantaŭen. La teranoj ĉirkaŭrigardis. La akompanantoj, estrataj de du «serpentuloj», eksidis malproksime, montrante nek amikecon, nek malamikecon, nek eĉ simplan scivolemon. Tamen Rodis kaptis avidan kaj timeman intereson en iliaj kaŝaj rigardoj. Tiel povus konduti infanoj de malproksima pasinteco de la Tero, al kiuj sub minaco de puno oni ordonis ne konatiĝi kun la fremduloj kaj ne kontakti kun ili. La elŝipiĝo de la teranoj estis sekretigita. La rapidege kuranta aŭto komence ne altiris atenton de ĉiam pli multaj piedirantoj aŭ de homoj en altaj veturiloj, terure ŝanceliĝantaj dum irado. Sed onidiroj pri gastoj el la Tero iamaniere disvastiĝis en Saĝejo. Post kvar teraj horoj, kiam la aŭtoj komencis proksimiĝi al la ĉefurbo de la planedo, ĉe la rando de la larĝa vojo jam amasiĝis homoj, ĉiuj senescepte junaj, en laboraj vestoj de unu sama fasono, sed de diversaj koloroj. Restis malantaŭe la brunaj sekaj ebenaĵoj. Tre malhela kaj densa verdo de boskoj nun alternis kun regula geometrio de kultivitaj kampoj, kaj longaj vicoj de malaltaj dometoj — kun pezaj kuboj, evidente, de fabrikaj konstruaĵoj.

Finfine sub la radoj de la aŭto netolereble ekbrilis spegule vitreca kovraĵo de strato, simila al tiuj, kiujn vidis la stelŝipanoj en televidaj elsendoj. Anstataŭ profundiĝi en la urbon, la aŭtoj turniĝis sur vojon, ĉirkaŭplantitan per altaj arboj kun malhele oliva ŝelo de la rektaj trunkoj. Longaj branĉoj, similaj al ventumilegoj, estis direktitaj al la vojo kaj kulise kovrantaj la najbarajn arbojn. La vojo iris en ombron, kiel en profundon de scenejo tra senfinaj vicoj de dekoracioj. Subite la kulisajn arbojn anstataŭis triobla vico de nealtaj arboj, similaj al flavaj konusoj, renversitaj per la bazo supren. Inter ili en triangulaj truoj sur fono de la malhele lila ĉielo videblis kovrita per buntaj floroj pinto de la monteto, dominanta super la ĉefurbo. Sentrua, kvarmetre alta helblua muro estis limanta ovalan spacon, en kiu bolis, kvazaŭ strebante elverŝiĝi, densa bosko de arĝent-verdaj arboj, similaj al piceoj. Tiu ĝardeno aŭ parko malantaŭ la bunta tapiŝo de la kampeto ŝajnis belega post grizaj, brunaj kaj malhel-ĉokoladaj stepoj, etendiĝintaj sub la densa lila ĉielo laŭ tricent kilometroj da vojo ekde la stelŝipo ĝis la ĉefurbo.

— Kio estas tiu bosko? — unuafoje rompis la silenton Faj Rodis, turniĝinte al la plej aĝa «serpentulo».

— La ĝardenoj Coam, — respondis tiu, iomete kliniĝante, — la loko, kie loĝas la granda Ĉojo Ĉagas mem kaj liaj altaj helpantoj — la anoj de la Kvaropa Konsilio.

— Ĉu ni veturas ne en la urbon?

— Ne. En sia senfina bonkoreco kaj saĝo la granda gastigos vin en la ĝardenoj Coam. Vi estos liaj gastoj dum la tuta tempo, ĝis vi forlasos la planedon Jan-Jaĥ... Jen, ni atingis la celon. Veturi plu rajtas neniu aŭto. — La plej aĝa funkciulo kun neatendita lerto malfermis la malantaŭan pordon kaj eliris sur vitrecan glataĵon de la antaŭporda placeto. Li levis antaŭ la vizaĝo ekbrilintan diskon kaj kaŝiĝis en la trairejo, malfermiĝinta flanke. La dua «serpentulo», ĉiam silentanta, geste invitis la teranojn eliri el la aŭto.

La stelŝipanoj kuniĝis antaŭ la pordego, ekzercante rigidiĝintajn muskolojn kaj ĝustigante la tubetojn de la biofiltriloj. Vir Norin kaj Ĉedi Daan deiris malantaŭen, por ĉirkaŭrigardi la pluretaĝan konstruaĵon kun internaj elstaraĵoj kaj orumitaj eĝoj, kiu servis kiel la pordego de la ĝardenoj Coam.

— Ankaŭ ĉi tie estas serpento! — ekkriis Ĉedi. — Ĉu vi rimarkis: sur la brustoj de funkciuloj, kaj sur la flankoj de aŭtoj, kaj nun ĉi tie, sur la pordego de la palaco de la regantoj.

— Estas nenio mirinda, — kontraŭdiris la astronavigaciisto, — ja ili devenas el la Tero, kie tiu simbolo tiel ofte renkontiĝas ĉe antikvaj civilizoj. La serpento ne vane estis elektita atributo de Satano kaj de potenco. Ĝi posedas kapablon de hipnoto, penetras ĉien kaj estas venena...

— Mi ne komprenas, kiel ili forigas polvon en tiuj rompeblaj kaj komplikaj arkitektaj formoj? — diris, alvenante, Eviza Tanet.

— Sen homaj manoj ne eblas, sed tio estas danĝera okupiĝo, — respondis Vir Norin.

— Sekve, ili aprezas nek manojn, nek vivojn, — konkludis Ĉedi, eble, tro haste.

Ŝiaj vortoj dronis en tondra muĝo, aŭdiĝinta el malgranda tureto en la centro de la pordega superkonstruaĵo:

— Mi salutas vin, fremduloj. Eniru sen timo, ĉar ĉi tie vi estas sub alta protekto de la Kvaropa Konsilio — la superaj elektitoj de la popolo de Jan-Jaĥ, kaj de mi persone, ilia prezidanto...

Kun la lasta vorto malfermiĝis la klapegoj de la pordego. La teranoj ridetis: la kredigoj de la estro de Tormans estis vanaj — neniu el ili sentis eĉ ombron de timo. La stelŝipanoj ekiris laŭ elastaj platoj, mallaŭtigantaj sonojn de paŝoj. La vojo faris abruptajn zigzagojn, similajn al signoj de fulmo, kiujn oni delonge uzadis sur la Tero.

— Ĉu ne estas tro multe da vortoj pri sekureco? — demandis Ĉedi kun apenaŭ rimarkebla nuanco de malpacienco.

— Kaj da vojturnoj, — aldonis Eviza.

Tra denso de arboj vidiĝis mallertaj linioj de arkitekturo de la palaco, peze kuŝanta malantaŭ tapiŝo de flavaj floroj, kies akraj konusaj infloreskoj elstaris firme, ne ŝanceliĝante sub vento.

Altega, je kvar homaj altoj, pordo ŝajnis mallarĝa. La malhelaj paneloj de la pordo estis kovritaj per brilantaj metalaj piramidetoj. La robotoj SDP, ĉiuj sep, subite ekimpetis antaŭen, aŭdigante intermitan alarman sonoron. Ili spaliris sin antaŭ la pordo, barante la vojon al la stelŝipanoj, sed post kelkaj sekundoj eksilentis kaj disiris.

— La piramidetoj sur la pordo estas sub tensio, — respondis al la demanda rigardo de Faj Rodis elirinta antaŭen Gen Atal.

— Jes, sed oni jam malŝaltis la kurenton, — konfirmis Tor Lik, kiu tenis sin flanke kaj kun rimarkebla malŝato observis la arkitekturon de la ĝardenoj Coam.

Subite kaj senbrue malfermiĝis la malhela alta fendo de la pordo, kaj la teranoj eniris en kolose altan halon, kontraste dislimigitan je du partoj. La antaŭa, kun planko el sesangulaj spegulaj platoj, estis je du metroj malpli alta ol la malantaŭa, kovrita per dika nigre-flava tapiŝo. Radioj de la alta suno penetris tra ruĝ-oraj vitroj, kaj pro tio la levita parto de la halo estis traigita de ia sorĉa lumo. Tie sidis en la konata ordo la ĉiamaj kvar figuroj: unu — antaŭe kaj centre, la tri ceteraj — maldekstre kaj iom malantaŭe. En la malalta parto de la halo regis malhela lumo, trairanta el la plafono inter gigantaj metalaj serpentoj, fiksitaj sur elstaraĵoj kaj dentege faŭkantaj super la teraj gastoj. La spegulaj platoj ĵetadis malklarajn diskurantajn ombrojn, plifortigante la maltrankvilan konsternon, kiu kaptadis ĉiun, kiu kuraĝis ekstari vidalvide al la Kvaropa Konsilio.

La regantoj de Tormans, evidente, jam estis informitaj pri ĉio, koncernanta la teranojn. Ili ne esprimis miron, kiam ekvidis la amuzajn naŭpiedulojn, trotantajn apud la metalbrilaj kruroj de la stelŝipanoj. Obeante al signo de Faj Rodis, ĉiuj sep SDP viciĝis linie sur la krepuska spegula planko. La teranoj trankvile leviĝis laŭ flanka ŝtuparo sur la altaĵon kaj haltis, silentaj kaj seriozaj, ne mallevante la okulojn antaŭ la regantoj de la planedo. Paŭzinte, Ĉojo Ĉagas ekstaris renkonten al Faj Rodis kaj etendis la manon. Samon, sed pli haste, faris la ceteraj tri. Nur sekundon bezonis Rodis, por rememori la forgesitajn sur la Tero antikvajn formojn de saluto. Ŝi premis la manon de la reganto, kiel antaŭ jarmiloj faradis ŝiaj prauloj, montrante maleston de armilo kaj de malbonaj intencoj. Tamen, estis malprobable, ke ĉi tie vere malestis armiloj. En ĉiu niĉo de la muro, inter lumantaj fenestroj, kaŝiĝis apenaŭ videbla figuro. Unu, du, tri... ok senmovajn homojn nombris Tor Lik. Iliaj vizaĝoj esprimis nenion, krom minaca preteco. Estis nedubeble, ke laŭ unusola signo tiuj ŝtoniĝintaj figuroj iĝos senpensaj plenumantoj de ajna ordono. Jes, de ajna, tio klare esprimiĝis sur la malspritaj vizaĝoj kun pezaj kraniaj ostoj, elstarantaj sub glata malhela haŭto.

Eviza ne povis reteni sin de petolo kaj sendis al la gardistoj la plej ĉarmajn rigardojn, al kiuj ŝi kapablis. Ne vidinte reagon, ŝi ŝanĝis la taktikon, kaj la esprimo de ŝia vizaĝo iĝis humile ravita. Tio efikis. Sur la vangojn de la du plej proksimaj al ŝi gardistoj verŝiĝis lileta ruĝo.

La teranoj eksidis en fotelojn kun ungegaj disaj piedoj. La stelŝipanoj silente rigardis komplikajn ornamaĵojn de la tapiŝo, kaj kontraŭe, kun malafabla atento esplorante la gastojn, same silente sidis la anoj de la Kvaropa Konsilio. La silento tro daŭris. Vir Norin kaj Faj Rodis, sidantaj plej proksime al la regantoj, povis aŭdi ilian bruan spiradon — spiradon de homoj, malproksimaj de sporto, de fizika laboro aŭ de asketa abstinado.

Ĉojo Ĉagas interrigardis kun maldika kaj vejneca Gentlo Ŝi, jam konata al la teranoj sub la mallongigita nomo Gen Ŝi, la administranto de paco kaj kvieto de la planedo Tormans. Tiu etendis la kolon kaj diris, iom fajfetante:

— La Kvaropa Konsilio kaj la granda Ĝojo Ĉagas mem deziras scii viajn intencojn kaj dezirojn.

Ĉedi atente rigardis al la estro de la planedo, ne komprenante, kiel povas homo, sendube saĝa, aŭskulti stultan flaton, sed la vizaĝo de Ĉojo Ĉagas montris neniajn sentojn.

— La Kvaropa Konsilio scias ĉiujn niajn dezirojn, — respondis Faj Rodis, — ni ne povas ion aldoni al tio, pri kio ni petis per TVF.

— Nu, kaj la intencojn? — ruze demandis Gen Ŝi.

— Kiel eble plej baldaŭ komenci esploradon de la planedo Jan-Jaĥ kaj de ties popolo!

— Kiel vi planas tion fari? Ĉu vi konscias malfacilecon de la tasko — dum tiom mallonga tempo esplori grandegan planedon?

— Ĉio dependas de du faktoroj, — trankvile respondis Rodis, — de kunlaboro de viaj konservejoj de scioj, memormaŝinoj, akademioj kaj bibliotekoj, kaj de rapido de viaj planedaj transportiloj. Estas absurdo pensi, ke ni mem povos ekscii ĉion, kio estis akumulita de viaj sciencistoj dum plurjarmila laboro. Sed ni povas elekti la plej gravan kaj penetri en la esencon de la vivo de la popolo de Jan-Jaĥ tra ĝia historio, literaturo kaj arto. Multon ni povas registri per la memormaŝinoj de la stelŝipo. Ni dezirus forveturigi sur la Teron plej multan informon.

— Ĉu vi tenas rektan komunikadon kun la stelŝipo? — rapide demandis Zet Ug, la antaŭnelonga televida oponanto de Rodis.

— Certe. Kaj ni planas montri al vi multon el registraĵoj de la memormaŝinoj de la stelŝipo. Bedaŭrinde, niaj SDP-oj ne povas aranĝi projekcion sur granda ekrano. Ĉiu roboto taŭgas por ne pli ol mil spektantoj. Sep SDP-oj samtempe demonstros filmojn al sep mil spektantoj.

Gen Ŝi ekstaris kun malbone kaŝata maltrankvilo.

— Mi pensas, ke tio ne necesos!

— Kial?

— La popolo de Jan-Jaĥ ne estas preparita por tiaj spektaĵoj.

— Mi ne komprenas, — kun apenaŭ rimarkebla konfuziĝo ridetis Rodis.

— Estas nenio mirinda, — subite diris ĉiam silentinta Ĉojo Ĉagas, kaj kun la sono de lia voĉo, akra, ordonema kaj netolerema, la ceteraj konsilianoj tremeris kaj turnis sin al la estro, — ĉi tie por vi multaj aferoj estos nekompreneblaj. Kaj tio, kion vi diros al ni, povos esti malĝuste interpretita. Jen kial mia amiko Gen Ŝi antaŭtimas demonstron de viaj filmoj.

— Sed ja ajna miskompreno povas esti solvita nur per ekkono, sekve, estas des pli grave montri kiel eble plej multe, — kontraŭdiris Rodis.

Ĉojo Ĉagas pigre levis la manon per la manplato al la teranoj.

— Ni ne diskutu tion, kio venis ankoraŭ nur sur sojlon de kompreno. Mi ordonos al institutoj, bibliotekoj, konservejoj de artoj prepari por vi sinoptikaĵojn kaj filmojn. Ni, evidente, ne havas tiajn memormaŝinojn, pri kiuj vi diras, sed informon, koditan per etaj unuoj, ni havas en du kanaloj — vortoj kaj bildoj. Ĉion ĉi vi ricevos ĉi tie, ne forlasante la ĝardenojn Coam. Kun rapido de niaj gasaj avioj... — Ĉojo Ĉagas paŭzis, — ĉirkaŭ mil kilometrojn dum tera horo, vi rapide atingos ajnan lokon de nia planedo.

Venis la vico de la teranoj interŝanĝi mirigitajn rigardojn: la estro de Tormans konis terajn mezurunuojn.

— Tamen, — daŭrigis Ĉojo Ĉagas, — vi devas diri anticipe, kiujn lokojn vi deziras viziti. Niaj avioj ne povas alteriĝi ĉie, kaj ne ĉiuj regionoj de la planedo Jan-Jaĥ estas sendanĝeraj.

— Eble, ni komence konatiĝu kun la ĝenerala planedografio de Jan-Jaĥ kaj poste skizu la planon de vizitoj? — proponis Rodis.

— Tio estas prava, — konsentis Ĉojo Ĉagas, ekstarante, kaj subite afable diris: — Kaj nun ni iru en la disponigitajn al vi ĉambrojn de la palaco.

Kaj li ekiris antaŭe, paŝante senbrue laŭ molaj tapiŝoj, tra flanka koridoro, kies muroj briletis per malhela metalo.

— Ĉu tiu ĉi masko ĉiam kovros vian vizaĝon? — Li facile tuŝetis la travideblan ŝildeton de Faj Rodis.

— Ne ĉiam, — ridetis ŝi, — tuj kiam mi iĝos sendanĝera por vi kaj...

— Ni por vi, — la estro komprene kapjesis. — Tial mi ne invitas vin dividi kun ni manĝon. Jen, ĉi tie, — li ĉirkaŭmontris per la manoj vastan halon kun grandaj fenestroj, kies vitroj estis malheligitaj malsupre, — vi povos senti vin en plena sekureco. Ĝis morgaŭ!

Faj Rodis danke riverencis.

La teranoj pririgardis la ĉambrojn — la pordoj en ili estis kontraŭ la fenestroj, laŭ la maldekstra muro. Poste ili ree kunvenis en la halo.

— Stranga arkitekturo, ĉe ni oni tiel konstruas psikajn kuracejojn, — diris Eviza.

— Kial la supera reganto tiel trude kredigas nin pri sekureco? — demandis Tivisa.

— Sekve, ĝi ne ekzistas, — serioze diris Rodis. — Elektu ĉambrojn, kaj ni diskutos, kiu kien veturos, por ke mi povu diri niajn dezirojn al Ĉojo Ĉagas. — Rimarkinte miron sur la vizaĝoj de siaj kunuloj, ŝi klarigis: — Mi estas certa, ke Ĉojo Ĉagas hastos konversacii kun mi sekrete. Laŭ iliaj imagoj, mi estas via reganto, kaj regantoj devas interparoli private.

— Ĉu vere? — miregis Eviza.

— Dum la antikvaj tempoj sur la Tero tio alportadis nemezureblajn malfeliĉojn. Sed ni estu afablaj gastoj kaj obeu al tio, kio estas kutima por niaj gastigantoj. Mi devas anticipe scii viajn dezirojn kaj viajn konsilojn, alie kiel mi respondos al la reganto?

— Eble, komence Ĉedi sumos siajn observojn, faritajn dum la ĉirkaflugado de Tormans? — diris Vir Norin. — Tiam por ni estos pli facile elekti linion de konduto.

— Mi ne pensas, ke mi eksciis pli, ol vi, — konfuziĝis Ĉedi. — Se Faj helpos, mi penos... Ni renkontiĝis kun socio siaspeca, kies analogoj ne ekzistis en la historio de la Tero aŭ de nekomunismaj civilizoj de aliaj planedoj. Dume ne estas klare, ĉu ĝi estis plua evoluo de monopolisma ŝtata kapitalismo aŭ de formika pseŭdosocialismo. Kiel vi scias, ambaŭ tiuj formoj kuniĝis en nia tera historio per simila establo de oligarkiaj diktaturoj. Komence sur la Tero la socialismo imitadis la kapitalismon en ties strebo al materia povo kaj amasaj malmultekostaj varoj, iufoje oferante ideologion, edukadon, arton. Kelkaj socialismaj landoj de Azio penis krei ĉe si socialisman sistemon kiel eble plej rapide, oferante ĉion, kion eblis, kaj plej malbone — nerestarigeblajn homajn kaj naturajn rimedojn. Samtempe en la plej potenca kapitalisma lando de la EDM — Usono, ekirinta la vojon de milita diktado, iĝis necese koncentri ĉiujn plej gravajn branĉojn de industrio en la manoj de la ŝtato, por eviti fluktuadon kaj rezistadon de entreprenistoj. Tio okazis sen preparo de necesa ŝtata aparato. Ĝuste en Usono kun ties kontraŭsocialisma politiko gangsteraj bandoj trapenetris la tutan industrion, la ŝtatan aparaton, la armeon kaj la policon, ĉie portante timon kaj korupton. Komenciĝis lukto kontraŭ ĉiam plifortiĝanta politika influo de banditaj grupiĝoj, komenciĝis politikaj teroroj, kaŭzintaj plifortigon de la sekreta polico kaj finfine uzurpon de la potenco fare de la gangstertipa oligarkio.

La formika pseŭdosocialismo kreiĝis en Ĉinio, tiam nur ĵus ekirinta la vojon de la socialisma evoluo, per uzurpo de la potenco fare de eta grupo, kiu helpe de nefinlerninta junularo frakasis la ŝtatan aparaton kaj establis kiel absolute nepridubinda la aŭtoritaton de la «granda», «supera», «sunsimila» gvidisto. En ambaŭ okazoj la fina rezulto estis kontraŭhoma oligarkio kun plurnivela hierarkia ŝtuparo. Sur tiu ŝtuparo la selektado okazadis laŭ senpensa kaj senresponsa fideleco, firmigata per triviala subaĉeto. Monopolisma ŝtata kapitalismo ne eblas sen oligarkio, ĉar ĉe neevitebla malkresko de produktivaj fortoj eblas bone provizi nur la privilegiitan eliton. Sekve, aperis plifortigo de la infereco. Senfinaj krimoj kontraŭ la popolo estis pravigataj per interesoj de la popolo, kiu en la realo estis rigardata kiel la krudmaterialo por la historia procezo. Por ajna oligarkio gravis nur, ke da tiu krudmaterialo estu pli multe, ke ĉiam ekzistu la malklera amaso — la apogo de la monopola potenco kaj milito. Inter tiaj ŝtatoj aperis sensenca konkuro pri kresko de la loĝantaro, kaŭzinta frenezan disipadon de la produktivaj fortoj de la planedo, kiu detruis la grandan ekvilibron de la biosfero, atingitan dum milionoj da jarcentoj da natura evoluo. Kaj por la «krudaĵo» — la popolo — la sensenceco de la vivo atingis la ekstremon, kaŭzinte ĉiaspecan narkomanion kaj indiferentecon al ĉio...

Ĉedi silentis iom kaj finis:

— Al mi ŝajnas, ke sur Tormans ni renkontis oligarkian socion, aperintan el ŝtata kapitalismo, ĉar ĉi tie estas restaĵoj de religio kaj tre malbone aranĝita edukado. La kapitalismo estas interesita pri teĥnika klero kaj subtenas predikadon de religia moralo. La formika pseŭdosocialismo, male, zorge ekstermas religion, ne estas interesita pri alta nivelo de klero, sed nur pri tiu minimumo, kiu necesas, por ke homamasoj obeeme perceptu «grandajn» ideojn de la regantoj — por tio necesas, ke la homoj ne komprenu, kie estas leĝo, kaj kie — senleĝeco, ne imagu konsekvencojn de siaj agoj kaj plene perdu individuecon, fariĝante eroj de la lubrikita maŝino de subpremado kaj arbitro.

— Sed kio do pri la moralo? — ekkriis Tivisa.

— La moralo depende de cirkonstancoj estas diktata desupre. Krom la moralo religia kaj la ordinara juro, aperinta el socia sperto, ekzistas la spiritaj fundamentoj, radikiĝantaj en la centmiljara socia vivo en sovaĝa stato, kiuj ĉe civilizita homo estas kaŝitaj en la subkonscio kaj la superkonscio. Se ankaŭ tiu sperto estas perdita dum longa subpremado kaj detruado de la moralo, tiam nenio restos de la homo. Tial nenio konstanta povas esti en individuoj, krom manko de iniciativo kaj, eble, ankoraŭ timo antaŭ superuloj. Multspecaj timoj, penetrantaj tian socion, estas analogaj al la superstiĉaj timoj, aperintaj en izolitaj restaĵoj de arkaikaj kulturoj, kie teruro antaŭ dioj devigis la homojn ĉirkaŭbari sin per komplikegaj ritoj anstataŭ konscia responso pri siaj agoj.

— Sed tio ja estas senorda homamaso! — diris Eviza.

— Certe, homamaso. Subpremado de individueco kunigas homojn en homan gregon, kiel estis dum la Malhelaj Jarcentoj de la Tero, kiam la kristana eklezio fakte plenumis la taskon de Satano, farinte multegajn homojn malbonkoruloj kaj murdistoj... Malfeliĉe, la ĉefa religia libro de la plej teĥnika kaj pova el la pasintaj civilizoj — de la blanka — estis la Biblio, plenigita per malbonkoreco, perfido, triba malamikeco kaj senfinaj murdoj... Por alia granda civilizo de la pasinteco — la flava — la instruo de Konfuceo kreis senrespondan obeemon al vivaj cirkonstancoj... Sed vi devigas min deflankiĝi de la ekonomio en psikologion. Mi konkludas. Sur Tormans estas klasa kapitalisma socio, oligarkio, reganta du ĉefajn klasojn, egale subprematajn: la klason de kleruloj, kiuj pro neceso vivas longe, ĉar alie estas malprofite instrui ilin, kaj la klason de malkleruloj, kiuj mortas en dudekkvinjara aĝo.

— Kaj ĉu vi, Rodis, konsentas kun la asertoj de Ĉedi? — demandis Vir Norin.

— Ili ŝajnas al mi tre probablaj, nur ne tre klaras la limo inter la ŝtata kapitalismo kaj la formika pseŭdosocialismo. Eble, la socio de Tormans aperis el la dua?

— Eble, — konsentis Ĉedi. — Se ili agnoskas la sciencon nur kiel rimedon por preni kaj firmigi la potencon, kaj la moralon kiel rimedon por sampensigi grandan amason da homoj, do tiuokaze ankaŭ ili mem, estante malkleraj kaj senmoralaj, estas sub premo de timoj kaj suspektoj. Por tiu sociordo estas tipaj du fazoj: la unua — devigi la homojn reproduktiĝi kaj multobliĝi, kiel kunikloj, dum la planedo ankoraŭ ne estas koloniita, radikigante la sanktan devon de reproduktado per religia moralo. La dua fazo estas hasta neniigo de la antaŭa spirita fundamento, kiam denseco de troloĝateco kaŭzis neceson de absoluta obeemo de multegaj homamasoj. En tiu multmiliarda maro de la homaro de Tormans forviŝiĝis individueco, dronis elstaraj homoj de scienco kaj arto. Kaj necesis enradikigi la devon de frua morto.

— Mi pensas, ke Ĉedi pravas, — diris Faj Rodis, — kaj ŝia konkludo pri nescienceco de la regado estas ĝusta. Ambaŭ aferoj — kaj rapida multobliĝo, kaj neniigo de multegaj homoj — okazis spontanee, sen celo kaj senco, tiel, ke eĉ tuta tiu monstra kruelo estis vana. Malakceptante la socian sciencon, la regantoj de Tormans ne esploris, ĉu kresko de la loĝantaro kaŭzas kreskon de nombro de talentaj individuoj, aŭ, male, malkreskigas tiun nombron. Ĉu la aparta homo iĝas pli feliĉa kaj sana, aŭ kreskas malfeliĉo kaj malsano. Apriore eblas diri, ke en tia malhoma sociordo kreskis malfeliĉo. Sendube nenio eĉ malproksime simila al nia Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo povis esti ĉi tie... Kaj la planedaj riĉaĵoj estis elĉerpiĝantaj.

— Diru al ni, Rodis, — petis Eviza, — ĉu ankaŭ ĉe ni, sur la Tero, iam estis io simila? Mi studis la historion, sed nesufiĉe, kaj tiun malfacilan transiran periodon de la homa historio — la Eraon de la Disa Mondo — mi malbone konceptas. En kio estas ĝia esenco?

— En tiu periodo komencis kreiĝi ŝtatkapitalismaj sociformoj kun tendenco disvastiĝi sur la tuta planedo. Ĝuste en la fazo de ŝtata kapitalismo evidentiĝis tuta kontraŭhomeco de tia sistemo. Kiam malaperis konkurenco, tuj malaperis neceso pri plibonigo kaj malplikostigo de produktaĵoj. Estas malfacile imagi, kio okazadis en Usono post la establo de tia formo! En la lando, trodorlotita per abundo de aĵoj! Oligarkio ekzistas nur por siaj privilegioj. La esenco de tiu formo estas en malegaleco de distribuado, kondiĉita nek per proprieto de produktadaj rimedoj, nek per kvanto kaj kvalito de laboro. Samtempe super ĉio staras la privata demando de la persona sukceso, pro kiu la homoj pretas al ĉio, ne zorgante pri la socio kaj pri la estonteco. Ĉio vendeblas, nur dependas de la prezo.

La pseŭdosocialismo, preninte de la ŝtata kapitalismo demagogion kaj neplenumeblajn promesojn, kuniĝas kun ĝi en uzurpo de la potenco fare de grupo de elituloj kaj en subpremado, pli ĝuste, en fizika neniigo de alipensantoj, en militema naciismo, en terorisma senleĝeco, neeviteble kondukanta al faŝismo. Kiel estas sciate, sen leĝo ne ekzistas kulturo, eĉ civilizo. En la kondiĉoj de pseŭdosocialismo la granda kontraŭdiro inter la persono kaj la socio ne povas esti solvita. Ĉiam pli forte streĉiĝas risorto de komplikeco de reciproka kunlaboro de apartaj elementoj tiel en la supera organismo, kiel en la supera socio. Jen la plej terura danĝero de organizita socio — ju pli alta estas ties organizo, des pli forta iĝas la potenco de la socio super la individuo. Kaj se lukton por la potenco faras la malplej utilaj anoj de la socio, do ĝuste tio estas la inversa flanko de la organizo.

Ju pli komplika estas socio, des pli granda disciplino devas esti en ĝi, sed disciplino konscia, sekve, necesas ĉiam plia kaj plia evoluo de personeco, ĝia plurflankeco. Tamen se malestas sinlimigo, do rompiĝas la interna harmonio inter la individuo kaj la ekstera mondo, kiam la individuo eliras el la kadroj de siaj kapabloj kaj, penante leviĝi supren, ricevas komplekson de malplivaloreco kaj falas en kruelecon kaj bigotecon. Jen kial eĉ en nia socio tiel komplikas la edukado kaj la klerigado, ja ili praktike daŭras dum la tuta vivo. Jen kial estas limigita «mi tiel deziras» kaj anstataŭigita per «tiel necesas».

— Kiu do estis la unua sur tiu vojo? Ĉu denove Rusio? — interesiĝis Eviza.

— Denove Rusio — la unua lando de socialismo. Ĝuste ĝi ekiris la grandan vojon laŭ la eĝo de razilo inter gangsteriĝanta kapitalismo, pseŭdosocialismo kaj ĉiuj iliaj specoj. La rusoj decidis, ke estas pli bone esti malpli riĉaj, sed prepari la socion kun pli granda zorgo pri homoj kaj kun pli granda justeco, ekstermi la kondiĉojn kaj eĉ la nocion mem de la kapitalisma sukceso, ekstermi ĉiajn regantojn, grandajn kaj malgrandajn, en politiko, scienco, arto. Jen la ŝlosilo, kiu kondukis niajn praulojn al la Erao de la Monda Unuiĝo. Ĝin ni ne trovis sur Tormans, ĉar ĉi tie du mil jarojn post la EMU ankoraŭ ekzistas infereco, la oligarkio, kreinta artifikan sistemon de subpremado. Por lukto kontraŭ tiu sistemo necesas krei homojn kun alta psika kaj fizika trejniteco, similajn al ni, sendanĝeraj en sia povo. Kaj antaŭ ĉio necesas instrui ilin lukti kontraŭ la ĉien penetranta «eliteco» — kontraŭ la sistemo de konstraŭstarigo de la regantoj kaj de la homamaso, de la ĉion sciantaj sciencistoj kaj de la malkleruloj, de la steluloj kaj de la sentalentuloj, de la elito kaj de la malsupra, laborista klaso. En tiu sistemo estas la radiko de faŝismo kaj de demoralizo de la homoj de Tormans...

La sep teranoj sidis sur larĝa purpura divano. Tra alta fenestro el ia rozkolora dika plastaĵo videblis arboj de la ĝardeno, traigitaj de radioj de la suno de Tormans. Malsame de la tera Suno, ĝi ne iris laŭ la ĉielo arke, sed estis malleviĝanta malrapide kaj majeste preskaŭ laŭ vertikala linio. Ĝiaj radioj tra la rozkoloraj fenestroj ŝajnis lilaj. La bronzkoloraj vizaĝoj de la stelŝipanoj ricevis mornan verdetan kolornuancon.

— Do, decidite, — diris Vir Norin, kies SDP estis plenumanta la devojn de sekretario kaj kodis la rezultojn de la konsiliĝo por transsendo al «Malhela Flamo».

— Decidite, — konfirmis Rodis, — vi restos en la ĉefurbo inter sciencistoj kaj inĝenieroj. Tor Lik kaj Tivisa trairos la planedon de la poluso al la poluso, vizitos rezervejojn kaj marajn staciojn, Eviza — medicinajn institutojn, Ĉedi kaj Gen esploros la socian vivon, kaj mi okupiĝos pri la historio. Nun necesas komunikiĝi kun la ŝipo, kaj poste — dormi. Niaj gastigantoj frue kuŝiĝas kaj frue vekiĝas.

Vere, kiam estingiĝis lastaj radioj de la vespera aŭroro kaj sub la alta plafono aŭtomate ŝaltiĝis lumo, tuj venis plena silento. Iufoje eblis rimarki en mallumo de la ĝardeno ombrojn de malrapide irantaj gardistoj, kaj ree ĉio rigidiĝadis, kiel en senviva akvo de fabela lago.

Eviza eksentis varman premon de aero, ŝi aliris la fenestron kaj komencis umi kun la fermilo. La larĝa kadro de la fenestro malfermiĝis, freŝa, speciale odoranta aero de la ĝardeno de la fremda planedo blovis en la ĉambron, kaj en la sama momento abomene ekhurlis trumpeto. El ĉiuj flankoj ekkuris homoj, lumante per lanternoj kaj minace levante nigrajn funelojn de sia armilaro.

Vir Norin per unu salto ĵetis sin al la perpleksa Eviza kaj frapfermis la fenestron. La hurlo ĉesis. Norin geste penis trankviligi la gardistojn, amasiĝintajn sub la fenestro. La lanternoj estingiĝis, la gardistoj disiris, kaj la teranoj liberigis siajn emociojn, moketante indignantan Eviza-n.

— Mi estas certa, ke oni aŭskultas kaj vidas nin ĉiutempe, — diris Tor Lik.

— Estas bone, ke la lingvo de la Tero estas absolute nekomprenebla por Tormans! — ekkriis Eviza. — Ili ankoraŭ ne havas niajn tekstojn de sufiĉa longo.

— Mi pensas, oni ĝin facile deĉifros, — kontraŭis Ĉedi, — estas multaj similaj vortoj kaj nocioj. Esence, tio estas unu el la lingvoj de la kvina periodo de la EDM, ŝanĝiĝinta dum dudek du jarcentoj.

— Ĉiuokaze, niaj paroloj ankoraŭ ne estas kompreneblaj kaj ne tro maltrankviligos la regantojn de Jan-Jaĥ, — diris Faj Rodis. — Necesas iufoje ekraniĝi helpe de la SDP, por ne enkonduki ilin en la intimajn flankojn de nia vivo. Ekzemple, nun, kiam ni parolos kun la stelŝipo.

La nigra-blua SDP de Rodis eliris en la centron de la ĉambro. Sub ĝia kloŝo ekzumis fora projekciilo de TVF, la ĉambro iĝis malluma. La stelŝipanoj eksidis pli dense sur la divano. En la kontraŭa flanko ekbrilis verda lumo kaj eksonis melodiaj sonoj de kanto pri branĉo de saliko super monta rivero. Malklaraj, haste moviĝantaj konturoj de homoj subite montriĝis kontraste kaj solide, kvazaŭ la restintoj en la ŝipo transflugis ĉi tien, en la ĝardenojn Coam, kaj eksidis apude en tiu ĉi alta ĉambro de la palaco.

Ŝparante la energion de la baterioj de la SDP, kies forto povus necesi por pli gravaj aferoj, ĉiu koncize transdonis siajn impresojn de la unua tago sur Tormans. La rekordon de koncizeco superis Tor Lik, kiu parolis lasta: «Multe da polvo, da vortoj pri grandeco, feliĉo kaj sekureco. Samtempe — timo kaj gardaj aparatoj, ne por sekureco, sed por fari la regantojn de Tormans neatingeblaj. La vizaĝoj de homoj malserenas, eĉ birdoj ne kantas».

Kiam estingiĝis la stereobildo kaj la komunikado kun la stelŝipo ĉesis, Rodis diris:

— Mi ne scias pri vi, sed min la defenda serumo kaj la biofiltriloj faras dormema.

Dormemon anstataŭ ordinara agemo sentis ĉiuj. Eviza opiniis tion normala fenomeno kaj avertis, ke la stelŝipanoj estos malviglaj dum ankoraŭ tri-kvar tagoj.

Sekvan matenon, tuj post kiam la sep teranoj matenmanĝis, aperis funkciulo en karbe nigra vesto kun broditaj sur ĝi lazur-arĝentaj serpentoj. Li invitis Faj-on Rodis al rendevuo kun «la granda Ĉojo Ĉagas mem». Al la ceteraj ekspedicianoj li proponis promenon en la ĝardenoj Coam, ĝis venos la tempo iri en la centran «Rondon de Scioj», kien oni transdonos informon «laŭ la ordono de la granda Ĉojo Ĉagas».

Faj Rodis, sendinte al la kamaradoj aerkison, eliris, akompanata de silentema gardisto en lila vesto. Respekte klinante la kapon, li montradis la vojon. Ĉe unu el enirejoj, kovritaj per pezaj tapiŝoj, li rigidiĝis, disetendinte la manojn kaj fleksiĝinte en profunda riverenco. Faj Rodis mem deĵetis la tapiŝon, kaj tuj malfermiĝis peza pordo, kiu, kiel ĉiuj pordoj sur Tormans, turniĝis sur ĉarniroj, sed ne glitis en la muron, kiel en la domoj de la Tero. Faj Rodis trafis en la ĉambron kun malhelverdaj drapiraĵoj kaj skulptaj mebloj el nigra ligno, kiujn la teranoj jam vidis el la stelŝipo per la sekreta televida kanalo.

Ĉojo Ĉagas staris, tuŝetante per la fingro la kristalan ŝanĝbrilan globon sur nigra soklo. El proksime «la granda» malmulte similis al siaj ekranaj bildoj. Ĉagas ridetis ruzete kaj kuraĝige, per la mano invitis ŝin eksidi, kaj Rodis ridetis al li responde, komforte aranĝante sin en larĝa fotelo.

Ĉojo Ĉagas eksidis proksime, fideme kliniĝis antaŭen kaj kunmetis la manojn, kvazaŭ prepariĝinte pacience aŭskulti sian gastinon.

— Nun ni povas paroli duope, kiel indas al la regantoj de sortoj. Kvankam stelŝipo estas nur sablero kompare kun planedo, psikologie responso kaj potenco estas samaj.

Faj Rodis intencis kontraŭi — tia formulo aplike al ŝi estas ne nur malĝusta, sed eĉ morale ofenda por homo de la Tero, sed detenis sin. Estus ridinde kaj senutile instrui la enradikiĝintan oligarkon pri elementoj de la tera komunisma etiko.

— Kiaj estas normoj de homa komunikado ĉe vi, sur la Tero, — daŭrigis Ĉojo Ĉagas, — en kiaj okazoj vi diras veron?

— Ĉiam!

— Tio ne eblas. La reala, senduba vero ne ekzistas!

— Ekzistas ĝia aproksimaĵo al la idealo, des pli proksima, ju pli alta estas nivelo de la socia konscio de la homo.

— Kiel ĝi rilatas al tio?

— Kiam plejmulto da homoj konscias, ke ĉiu fenomeno estas duflanka, ke la vero havas du vizaĝojn kaj dependas de la ŝanĝiĝanta vivo...

— Do, ne ekzistas la absoluta vero?

— Strebo al absoluto estas unu el la plej gravaj eraroj de la homo. Rezultas unuflankeco, do duonvero, kaj ĝi estas malpli bona, ol rekta mensogo, tiu trompos malpli multajn homojn kaj ne estas timinda por scianta homo.

— Kaj ĉu vi ĉiam obeas al tiu regulo? Senescepte?

— Senescepte! — firme respondis Rodis kaj tuj interne konfuziĝis, rememorinte la spektaklon, luditan sur la stelŝipo.

— Tiuokaze diru la veron: por kio vi venis ĉi tien, sur la planedon Jan-Jaĥ?

— Mi ripetas la antaŭan klarigon. Niaj sciencistoj opinias vin posteuloj de teranoj de la kvina periodo de la antikva epoko, nomata sur la Tero la EDM — la Erao de la Disa Mondo. Vi devas esti niaj rektaj parencoj. Ja ĉu tio ne estas evidenta — sufiĉas rigardi al mi kaj vi?

— La popolo de Jan-Jaĥ havas alian opinion, — emfaze diris Ĉojo Ĉagas, — sed ni supozu, ke tio, kion vi diris, estas vera. Kio plue?

— Plue — por ni estus nature ekkomunikiĝi. Interŝanĝi atingojn, lerni lecionojn de eraroj, helpi en malfacilaĵoj, eble, kuniĝi en unu familion.

— Jen kio! Kuniĝi en unu familion! Tiel decidis vi, teranoj, anstataŭ ni! Kuniĝi en unu familion! Subjugigi la popolon de Jan-Jaĥ. Tielas viaj kaŝitaj intencoj!

Faj Rodis rektiĝis kaj rigidiĝis, rekte rigardante al Ĉojo Ĉagas. Ŝiaj verdaj okuloj malheliĝis. Ia nekonata forto katenis la volon de la prezidanto de la Kvaropa Konsilio. Li subpremis momentan senton de timo kaj diris:

— Eble niaj timoj estas troaj, sed vi ja ne demandis nin, veninte ĉi tien. Ĉu necesas nomi ĉiujn kaŭzojn, pro kiuj nia planedo rifuzas ĉiujn kaj ĉiajn venintojn el fremdaj mondoj?

— Speciale tiujn el la mondo de homoj, tiom similaj al vi, — sufloris Rodis la penson, kaŝitan de Ĉagas.

Tiu glitigis laŭ ŝi suspekteman rigardon de la mallarĝaj okuloj: «Ĉu sorĉistino?» — kaj konfirme kapjesis.

— Mi ne povas kredi, ke la homoj de Jan-Jaĥ rezignus rigardi en la oceanon de senlima scio, malfermota al ili tra nia planedo kaj la Granda Ringo.

— Mi ne scias, kio estas tio.

— Des pli! — Rodis mire rigardis al Ĉojo Ĉagas, kliniĝis pli proksime. — Ĉu por vi la ĉefa afero ne estas plimultigo de belo, scio, harmonio kaj en la homo, kaj en la socio?

— Tio estas via vero! Kaj la nia estas — limigo de scioj, ĉar ili malkovras al la homo teruran abismon de la kosmo, sur kies rando li konscias sian mizerecon, perdas kredon je si. Detruiĝas valoro de simplaj kaj belaj sentoj de la vivo. Feliĉo de la homo estas — esti en harmonio kun tiuj kondiĉoj, en kiuj li estis naskita kaj vivos ĉiam, ĉar eliro el ili estas morto, nenio, fajrero, estingiĝinta pro vento. Kaj ni kreis ĉi tie feliĉon ne por tio, ke ĝin detruu alvenintoj, eĉ tiuj pretendantaj al sanga parenceco kun ni!

— Feliĉo de molusko, kaŝiĝinta en la konkon, kiun tuj dispremos neeviteblaj cirkonstancoj, kiujn antaŭe sur la Tero oni nomis, kaj ankaŭ nun ĉe vi nomas — la sorto.

— Ni ĉion antaŭvidas!

— Ĉu sen scio? Kaj kio pri la antaŭnelongaj katastrofaj konsekvencoj de la troloĝateco? Tuta via planedo estas kovrita per tombejoj — dekoj da miliardoj da viktimoj de malklero kaj persisto, — amare diris Faj Rodis. — Jen ordinara repago por civilizo sen saĝo. Permesi blindan tropleniĝon de la ekologia niĉo, kiel ĉe ajna animala specio — jen malgaja kaj hontinda rezulto por la specio homo sapiens — homo saĝa.

— Jen kiel! Ĉu vi konas la historion de Jan-Jaĥ? De kie? — malfavore mallarĝigis la okulojn Ĉojo Ĉagas.

— Nur la fragmenton de la mesaĝo de la fremda stelŝipo, observinta vian planedon antaŭ ducent okdek jaroj. Viaj antaŭuloj rifuzis al ĝi alteriĝon, same imagante, ke ili tenas en siaj manoj la sorton de la planedo. — Faj Rodis diris tion moke kaj akre, komprenante, ke nur tiel eblas trabati la karapacon de la memfida orgojlo de tiu homo.

Ĉojo Ĉagas salte ekstaris kaj mezuris Rodis-on de la kapo ĝis la piedoj per tia rigardo, pro kia la kruroj de liaj subuloj malfortiĝadis kaj ili perdadis parolkapablon. La virino de la Tero ekstaris, malrapide kaj trankvile rigardante al la reganto, kiel al io interesa kaj esplorinda. La homoj de la Tero antaŭlonge lernis senti psikologian atmosferon, ĉirkaŭantan ĉiun homon, kaj laŭ ĝi juĝi pri liaj pensoj kaj sentoj.

— Neniigo de malkonsentantoj estas antikva kaj malnoviĝinta artifiko, — diris ŝi, legante la pensojn de la reganto. — Ne nur pro la senditoj de aliaj mondoj, la heroldoj de la kosma frataro de la racio, sed ankaŭ pro homoj de sia popolo finfine necesos respondi.

— Kiamaniere? — retenante furiozon, demandis Ĉagas.

— Se esploristoj trovos sur la planedo malutilan kruelon kaj intencan misinformadon, barojn sur vojoj al scio, kio kondukas al malklero de la loĝantaro, tiam ili povos apeli al la arbitracio de la Granda Ringo.

— Kaj tiam?

— Ni kuracas malsanojn ne nur de apartaj homoj, sed de tutaj socioj. Kaj specialan atenton ni donas al profilaktiko de sociaj katastrofoj. Eble, necesus fari tion sur la planedo Jan-Jaĥ antaŭ kelkaj jarcentoj...

— Vi venis kun edifoj, kiam ni jam mem elkaĉiĝis el la malfacilega situacio, — trankviliĝante, diris la prezidanto de la Kvaropa Konsilio.

— Vi scias, ke la teranoj pli frue ne povis trairi la gigantan spacon. Kaj ankaŭ ni ne suspektis, ke niaj prauloj el la Tero povis malproksimiĝi je tia nekredebla distanco. Se ne estus la esploristoj el Cefeo... Tamen, por kio ni vane malŝparas tempon. Provu forĵeti la rolon de ĉiopova reganto. Helpu al ni ekkoni vin kaj penu mem ekkoni nin. Kaj la rezulto determinos viajn postajn decidojn.

— Kaj ĉu la viajn?

— Mi ne povas sola decidi ies ajn sortojn — eĉ de la fidantaj al mi kunuloj. Tial mi ne estas reganto en via kompreno.

— Mi konsideros tion, — diris Ĉojo Ĉagas, ree iĝinta afabla kaj residiginte Rodis-on sur ŝian antaŭan lokon. — Ĉu vi pensis pri planoj de konatiĝo kun nia planedo?

Faj Rodis eksponis la planon, skizitan hieraŭ. Ĉojo Ĉagas aŭskultis atente kaj, mire por Rodis, ne kontraŭdiris. Li staris, rigardetante al la kristala globo kaj kvazaŭ enpensiĝinte. Rodis eksilentis, kaj li, ne deŝirante la okulojn de la globo, donis konsenton al ĉiuj vojaĝoj de siaj gastoj.

— Kun nur sola kondiĉo, — subite turniĝis li al Faj Rodis, — ke vi dume restu gastino de la ĝardenoj Coam!

— Ĉu kiel garantiulo? — duonŝerce, duonserioze demandis Rodis.

— Ho ne, tute ne! Simple mi unua devas ekscii pri mia «prapatrujo», — ironie respondis li.

— Ĉu vi nenion scias pri ĝi?

Ĉojo Ĉagas tremeretis kaj evitis la rigardon de la ĉion komprenantaj verdaj okuloj.

— Certe! Ni devenas de la Blankaj Steloj, kiel trovis niaj sciencistoj. Kaj vi estas tute aliaj. Vi ne vidas vin de ekstere kaj ne komprenas, kiel vi diferencas de ni. Antaŭ ĉio, vi havas nekredeblan rapidecon de moviĝoj, pensoj, kombinitan kun certeco kaj interna trankvilo. Ĉio ĉi povas furiozigi.

— Tio estas malbona. Vi malkovras profunde kaŝatan komplekson de malplivaloreco — la patrinon de ĉiu krueleco. Kiam la potencon atingas homoj kun tia komplekso, ili komencas semi ĉirkaŭ si koleron kaj humiligon, kaj ĝi disiras, kiel cirkloj sur akvo, anstataŭ ekzemplo de heroeco kaj servado al la homo.

— Stultaĵo! Tio nur ŝajnas al vi, homoj kun psiko, fremda por ni!..

Faj Rodis ekstaris tiel rapide, ke Ĉojo Ĉagas pro neatenditeco kunpremiĝis, kiel rabobesto. Sed ŝi nur tuŝis la kristalan globon, kiu interesis ŝin per siaj specialaj koloraj ŝanĝbriloj.

— Tiajn aŭgurajn globojn por memhipnoto oni scipovis fari sur la Tero nur en Japanujo antaŭ kvin jarmiloj. Antikvaj majstroj tornis ilin el travideblaj naturaj kristaloj de kvarco. La ĉefa optika akso de la kristalo estas orientita laŭ la akso de la globo. Por aŭgurado necesas du globoj, unun oni starigas akse vertikale, la alian — horizintale, kiel via Tor... via planedo. Kie do estas la dua globo?

— Restis ĉe la prauloj sur la Blankaj Steloj.

— Eble, — indiferente konsentis Rodis, kvazaŭ perdinte intereson pri plua konversacio.

Unuafoje dum la vivo la prezidanto de la Kvaropa Konsilio eksentis neordinaran konfuziĝon. Li mallevis la kapon. Dum kelkaj minutoj ili ambaŭ silentis.

— Mi konatigos vin kun mia edzino, — subite diris Ĉojo Ĉagas kaj senbrue malaperis malantaŭ faldoj de verda ŝtofo. Faj Rodis restis staranta, ne deŝirante la rigardon de la globo kaj malforte ridetante al siaj pensoj. Subite ŝi etendis la manon al la zono kaj elprenis etan metalan tubon. Almetis ĝin al la soklo de la aŭgura globo, kaj mikroskopa polvero de la nigra ligno, tute sufiĉa por analizo, iĝis en ŝia dispono.

Faj Rodis ne sciis, ke ŝi estis meritigita je nekredebla honoro. La persona vivo de la anoj de la Kvaropa Konsilio ĉiam estis kaŝita. Oni opiniis, ke tiuj superhomoj entute ne degnas al tiaj ordinaraj aferoj, kiel edziĝo, tamen povas momente ricevi kiel amoratinon ajnan virinon de la planedo Jan-Jaĥ. Reale la regantoj prenadis edzinojn kaj amoratinojn nur el la malvasta rondo de la plej fidelaj al ili homoj.

Ĉojo Ĉagas eniris senbrue kaj subite. Verŝajne, tio estis lia kutimo. Li ĵetis rapidan rigardon ĉiuflanken kaj nur poste rigardis al la senmove staranta gastino.

— Ili estas sur sia loko, — mallaŭte diris Rodis, — nur...

— Kio «nur»? — senpacience ekkriis Ĉojo Ĉagas, per du paŝoj trairis la ĉambron kaj deŝiris faldan drapiraĵon, neniel diferencantan de la mura tapeto. En la niĉo malantaŭ ĝi staris homo, per la larĝe malfermitaj okuloj li rigardis al sia sinjoro. Ĉojo Ĉagas kolere ekkriis, sed la gardisto ne moviĝis. Ĉojo Ĉagas ĵetiĝis en alian flankon. Rodis haltigis lin per gesto.

— La dua same nenion komprenas!

— Ĉu tio estas viaj ŝercoj? — furioze ekkriis la reganto.

— Mi antaŭtimis renkonti nekomprenon, kiel hieraŭ kun la fenestro, — kun nuanco de pardonpeto konfesis Rodis.

— Kaj ĉu vi povas tiel... ĉiun? Eĉ min?

— Ne. Vi apartenas al tiu kvinono de ĉiuj homoj, kiuj ne estas hipnoteblaj. Antaŭe necesas rompi vian subkonscion. Tamen, vi mem tion scias... Vi havas koncentritan kaj trejnitan volon, potencan menson. Vi subigas al vi homojn ne nur per influo de gloro, potenco, respektiva medio. Tamen ankaŭ tiujn rimedojn vi uzas bonege. Ekzemple, via akceptejo: vi estas supre, en lumo, dum malsupre, en ombro, estas ĉiuj aliaj, mizeraj servantoj.

— Ĉu malbone elpensite? — demandis Ĉojo Ĉagas kun noto de supereco.

— Tiujn aferojn oni tre delonge konas sur la Tero. Kaj multe pli majestajn!

— Ekzemple?

— En la antikva Ĉinujo la imperiestro, nomata la Filo de la Ĉielo, ĉiujare faradis preĝadon pri rikolto. Li iradis el la preĝejo en specialan marmoran pavilonon — la altaron — tra la parko laŭ la vojo, laŭ kiu rajtis iri nur li. La vojo estis levita ĝis la pintoj de arboj de la parko kaj zorge pavimita per marmoraj platoj. Li iris en plena soleco kaj silento, portante vazon kun ofero. Al ĉiu, kiu hazarde renkontiĝis tie, malsupre, sub la arboj, oni tuj forhakadis la kapon.

— Do, por plena majesteco mi devus hieraŭ forhaki la kapojn al vi ĉiuj?... Sed ni lasu tion. Kiel vi ekregis miajn gardistojn?

— Tre facile. Ili estas trejnitaj por senresponso kaj senpensa plenumado. Tio kaŭzas perdon de la racia percepto, malspritecon kaj perdon de la volo — de la ĉefa komponaĵo de stabileco. Tio jam estas ne individuo, sed biomaŝino kun enmetita en ĝin programo. Estas nenio pli facila, ol ŝanĝi la programon...

El malantaŭ la drapiraĵo same subite, kiel ŝia edzo, aperis virino, neordinare bela por tormansanino. Same alta kiel Faj Rodis, multe pli svelta, ŝi moviĝis kun speciala fleksiĝemo, evidente celanta efekton. La haroj, same nigraj, kiel de Rodis, sed senbrilaj, estis kombitaj malantaŭen de la alta glata frunto, kuŝiĝante sur la tempiojn kaj la nukon per pezaj ondoj. Sur la verto brilis du interplektitaj serpentoj kun oscedantaj faŭkoj, delikate ĉizelitaj el hela metalo, kun iomete rozkolora brilo. Koliero el sama metalo en aspekto de ornamaj kvadratoj, kunligitaj per rozkoloraj ŝtonoj kun diamanta brilo, ĉirkaŭis la altan kolon kaj malleviĝis per kvar brilantaj pendaĵoj en la kaveton inter la mamoj, apenaŭ kovritaj per festonoj de elasta korsaĵo. La oblikvaj mallarĝaj ŝultroj, la belaj brakoj kaj la plej granda parto de la dorso estis nudigitaj, tute ne laŭ la reguloj de la ĉiutaga kostumo de Tormans.

La longaj, iom mallarĝaj okuloj sub la rompliniaj brovoj rigardis atente kaj regeme, kaj la lipoj de la granda buŝo kun levitaj anguloj estis dense kunpremitaj, esprimante malkontenton.

La virino haltis, senceremonie pririgardante sian gastinon. Faj Rodis unua faris paŝon renkonten.

— Ne trompu vin, — mallaŭte diris ŝi, — vi, sendube, estas bela, sed ne povas esti la plej bela, samkiel neniu en la universo. Nuancoj de la belo estas senfine malsamaj — en tio estas riĉo de la mondo.

La edzino de la reganto mallarĝigis la malhelajn brunajn okulojn kaj etendis la manon per majesta gesto, en kiu videblis io afekta, infaneca. Faj Rodis, jam ekkoninta la salutgeston de Tormans, facile premis ŝian mallarĝan manplaton.

— Kia estas via nomo, gastino el la Tero? — demandis tiu per alta, akreta voĉo, abrupte, kvazaŭ ordonante.

— Faj Rodis.

— Sonas bone, kvankam ni kutimas al aliaj sonkombinoj. Kaj mi estas Jantre Jaĥaĥ, en la ĉiutaga mallongigo — Jan-Jaĥ.

— Oni nomis vin laŭ la nomo de la planedo! — ekkriis Rodis. — Sukcesa nomo por la edzino de la supera reganto.

Laŭ la lipoj de la tormansanino trakuris malestima subrideto.

— Tute ne! La planedon oni nomis per mia nomo.

— Ne povas esti! Alinomi la planedon kun ĉiu nova regantino — kia grandega kaj vana laboro por reskribi ĉiujn indikilojn, kiom da konfuzo en libroj!

— Klopodoj pri ŝanĝo de nomoj estas bagatelo! — enmiksiĝis Ĉojo Ĉagas. — Por niaj homoj ne sufiĉas okupiĝoj, kaj laborantoj ĉiam troviĝos.

Faj Rodis unuafoje konfuziĝis kaj silente staris antaŭ la reganto de la planedo kaj lia bela edzino.

Ili ambaŭ siamaniere komprenis ŝian konfuziĝon kaj decidis, ke venis konvena momento por fino de la aŭdienco.

— Malsupre, en la flava halo, atendas inĝeniero, aldonita al vi por helpo pri ricevo de informo. Li ĉiam estos ĉi tie kaj venos laŭ via unua voko.

— Ĉu vi diris inĝeniero? — demandis Rodis. — Mi kalkulis pri historiisto. Ja mi estas malklera en demandoj de teĥnologio. Krome, ĉe ni sur la Tero la historio estas la plej grava branĉo de scioj, la scienco de sciencoj.

— Por disponi informon, necesas inĝeniero. Ĉe ni estas tiel. — Ĉojo Ĉagas degne subridetis.

— Dankon. — Rodis riverencis.

— Ho, ni renkontiĝos ankoraŭ plurfoje! Kiam vi montros al mi filmojn pri la Tero?

— Kiam vi deziros.

— Bone. Mi elektos tempon kaj sciigos. Aĥ jes, — Ĉojo Ĉagas kapmontris al la drapiraĵoj, — remetu ilin en la antaŭan staton.

— Vi povas signali, ili estas liberaj.

Ĉojo Ĉagas klakis per la fingroj, kaj en la sama sekundo ambaŭ gardistoj eliris el la kaŝejoj kun klinitaj kapoj. Unu el la gardistoj ekiris antaŭ Faj Rodis tra koridoroj ĝis halo, kurtenita per nigraj drapiraĵoj kaj kovrita per nigraj tapiŝoj. De tie nigraŝtona ŝtuparo per du duonrondoj malleviĝis al la or-flava malsupra halo. La gardisto haltis ĉe la balustrado, kaj Faj Rodis ekiris malsupren sola, sentante strangan faciliĝon, kvazaŭ malantaŭ la morna nigro supre restis la maltrankvilo pri sorto de la ekspedicio.

Meze de la halo sur flava tapiŝo staris homo, pli pala ol ordinara tormansano, kun densa kaj mallonga nigra barbo, simila al antikva portreto de la EDM. Potenca frunto, densaj brovoj, pendantaj super iomete konveksaj neimageblaj okuloj, mallarĝa arko de nigraj lipharoj... La homo kvazaŭ en tranco rigardis, kiel estis mallevanta sin laŭ la nigra ŝtuparo la virino de la Tero, kies mirinde regulaj kaj firmaj vizaĝtrajtoj estis duonkaŝitaj de la travidebla ŝildeto. Io nehoma sentiĝis en la brilo de ŝiaj larĝe malfermitaj verdaj okuloj sub rekta streko de la brovoj. Ŝi rigardis kvazaŭ tra li en senlimajn, nur al ŝi konatajn forojn. La tormansano tuj komprenis, ke tio estas filino de la mondo, ne limigita per unu planedo, malfermita al vastaĵoj de la universo. Venkinte la minutan konfuziĝon, la inĝeniero aliris.

— Mi estas Honteelo Tollo Frael, — klare prononcis li la trivortan nomon, signantan malaltan rangon.

— Mi estas Faj Rodis.

— Faj Rodis, mi estas sendita je via dispono. Mia nomo estas komplika, speciale por gastoj el fremda planedo. Nomu min simple Tael, — la inĝeniero ekridetis sinĝeneme kaj bonkore.

Rodis komprenis, ke tio estas la unua vere bona homo, renkontita de ŝi sur la planedo Jan-Jaĥ.

— Ĉu ĉe vi ekzistas iaj aldonaĵoj al nomo, signifantaj estimon, markantaj saĝon, laboron, heroecon, kiel ĉe ni sur la Tero?

— Ne, estas nenio simila. Ĉiujn oni mallonge nomas «mavo» — mallongvivulo; sciencistoj, teĥnikistoj, artistoj, kiuj ne havas la devon de frua morto, nomiĝas «lovoj» — longvivuloj, kaj la regantojn oni alparolas per vortoj «granda», «ĉiopova» aŭ «reganto».

Faj Rodis estis pripensanta tion, kion ŝi aŭdis, kaj la inĝeniero nervoze movis laŭ la tapiŝo la pinton de sia ŝuo, rigida kaj knarema, malsame de la senbruaj, molaj ŝuoj de la «serpentuloj».

— Eble, vi deziras eliri en la ĝardenon? — preskaŭ malkuraĝe proponis li. — Tie ni povas...

— Ni iru... Tael, — diris Rodis, donacante al la inĝeniero rideton.

Li paliĝis, turniĝis kaj ekiris antaŭen. Tra la fenestro-pordo ili malleviĝis en la ĝardenon, en malvastajn aleojn, planitajn tute laŭ la tera maniero.

Faj Rodis ĉirkaŭrigardis, penante rememori, kie ŝi vidis ion similan. Ĉu en iu el lernejoj de tria ciklo en Suda Ameriko?

Senpetalaj floroj-diskoj, intense flavaj ĉe la randoj kaj intense violkoloraj en la centro, balanciĝantaj sur maldikaj nudaj tigoj super turkiskolora herbo, per nenio rememorigis la Teron. Fremde aspektis flavaj funelaspektaj arboj. Tra la biofiltriloj apenaŭ senteble penetris spica odoro de aliaj floroj, akre bluaj, grapole pendantaj de arbustoj ĉirkaŭ ovala kampeto. Faj Rodis faris paŝon al larĝa benko, intencante eksidi, sed la inĝeniero vigle almontris en alia direkto, kie konusan monteton kronis pavilono en aspekto de krono kun obtuzaj dentoj.

— Tio estas la floroj de senpensa ripozo, — klarigis li, — sufiĉas sidi tie dum kelkaj minutoj, por enprofundiĝi en rigidecon sen pensoj, timo kaj zorgoj. Ĉi tie ŝatas sidi la superaj regantoj, kaj servistoj forkondukas ilin en difinita tempo, alie homo povas resti ĉi tie kiom ajn longe!

La tormansano kaj la gastino el la Tero leviĝis en la pavilonon, el kiu bone videblis la ĝardenoj Coam. Malproksime sube, trans la bluaj muroj de la ĝardenoj, ĉe la bazo de la altebenaĵo, kuŝis grandega urbo. Ĝiaj vitrecaj stratoj briletis kiel riveraj branĉoj. Sed la akvo mem ne tre sufiĉis eĉ en la ĝardenoj Coam.

Sub la tero, en kaŝitaj tuboj, estis bruantaj fluetoj kaj ie ili enfluadis en moderajn basenojn. De la altega pordego eĉ ĉi tien estis atinganta malagorda muziko, kuna bruo de voĉoj, rido kaj apartaj krioj.

— Ĉu tie io okazas? — demandis Rodis.

— Nenio. Tie estas gardistoj kaj servistoj de la ĝardenoj.

— Kial do ili estas tiel maldiskretaj? Ĉu la regantoj, loĝantaj ĉi tie, ne postulas silenton?

— Mi ne scias. En la urbo estas multe pli da bruo. En la palaco tio ne aŭdeblas, kaj oportuno de aliuloj ilin ne interesas. La servistoj de la regantoj neniun timas, se ili plaĉas al siaj sinjoroj.

— Tiuokaze ili ilin tre malbone edukas!

— Sed por kio? Kaj kion vi komprenas sub tiu vorto?

— Antaŭ ĉio — scipovon reteni sin, ne malhelpi al aliaj homoj. En tio estas la sola eblo fari kunan vivon bona por ĉiuj senescepte.

— Kaj ĉu vi atingis tielaĵon sur la Tero?

— Multe plian. La plej altajn ŝtupojn de percepto kaj memdisciplino, kiam oni pensas unue pri aliulo, poste pri si.

— Tio ne eblas!

— Tio estis atingita jam antaŭ jarmiloj.

— Do, ankaŭ ĉe vi ne ĉiam estis tiel?

— Certe. La homo venkis sennombrajn obstaklojn. Sed la plej malfacila kaj ĉefa estis la venko de si mem ne por unuopuloj, sed por ĉiuj homoj. Kaj poste ĉio iĝis simpla. Komprenado de homoj kaj helpado al ili donis senton de propra valoro, por kio necesas nek speciala talento, nek escepta intelekto, sekve, ĝuste tio estas la vojo de la plejmulto da homoj. Ili eksentis, kiel ili iĝas ĉiam pli sentemaj, lertaj kaj vastaj, kun grandega avantaĝo super malvastaj intelektuloj, eĉ la plej saĝaj.

La inĝeniero silentis, aŭskultante la foran muĝadon de la radiricevilo kaj de la homa bruo.

— Kaj nun rakontu al mi pri manieroj de konservado de informo sur la planedo Jan-Jaĥ. Kaj helpu ricevi ĝin.

— Kio interesas vin antaŭ ĉio?

— La historio de la loĝigo de la planedo ekde la momento, kiam ĉi tien venis viaj homoj, kaj ĝis la nuna tempo. Speciale interesaj por mi estas la periodoj de la maksimuma loĝateco kaj de la posta abrupta malkresko de la loĝantaro de Jan-Jaĥ. Certe, kun ekonomiaj indikoj kaj kun ŝanĝiĝo de la dominanta ideologio.

— Ĉio, kio koncernas nian aperon ĉi tie, estas malpermesita. Same malpermesita estas la tuta informo pri la periodoj de la Granda Malfeliĉo kaj de la Saĝa Rifuzo.

— Mi ne komprenas.

— La regantoj de Jan-Jaĥ al neniu permesas studi la tiel nomatajn malpermesitajn periodojn de historio.

— Nekredeble! Al mi ŝajnas, ĉi tie estas ia miskompreno. Kaj dume konatigu min almenaŭ kun tiu historio, kiu estas permesita, sed nur kun precizaj ekonomiaj indikoj kaj statistikaj datumoj de komputiloj.

— Datumoj de komputiloj estas al neniu montrataj kaj antaŭe estis same. Por ĉiu periodo ilin prilaboras specialaj homoj en sekreta maniero. Estis publikigita nur tio, kio estis permesita.

— Kian do signifon tiu informo havas por la scienco?

— Preskaŭ nenian. Ĉiun periodon la regantoj penis montri tiel, kiel ili deziris.

— Ĉu estas eblo akiri la verajn faktojn?

— Nur malrekte, en manuskriptaj memoraĵoj, en literaturaj verkoj, kiuj evitis cenzuron aŭ neniigon.

Faj Rodis ekstaris. Inĝeniero Tollo Frael same levis sin, honte klininte la kapon, humiligita en sia esplorista sklaveco. Rodis metis la manon sur lian ŝultron.

— Ni agu ĝuste tiel, — milde diris ŝi. — Unue ĝeneralan sinoptikaĵon de la historio ene de la permesitaj limoj, poste penu akiri ĉion, kio restis post pasintaj cenzuroj, korektoj, pli ĝuste distordoj kaj rekta misinformado. Ne malgaju, sur la Tero estis similaj periodoj. Kaj kio rezultis poste, vi baldaŭ vidos.

La inĝeniero silente akompanis ŝin ĝis la palaco.




ekologia niĉo — vivtereno de iu specio.