Ĉapitro 4

Eĥo de infereco


La giganto «Malhela Flamo» alproksimiĝis al la supraĵo de la planedo. La rivolua rapido estis kreskanta, kaj la aero, maldensa sur la kelkcentkilometra alto, surdige muĝis trans la nerompeblaj muroj de la ŝipo, fidinde defenditaj kaj kontraŭ trovarmiĝo, kaj kontraŭ ajna radiado. Tiun monstre fortan sonon kaptis sonsondiloj de Tormans. Ankaŭ ĉi tie oni konis aparatojn, registrantajn sonan kronikon de la ĉielo. Amplifiloj alportis tiun hurlon, monotonan, akran, kiel signalo pri danĝero, al kabinetoj de sciencistoj-observantoj, al altaj turoj de la Ĉielgardistoj, kaj al vastaj apartamentoj de la regantoj, heroldante proksimiĝon de la nevokita gasto, timiganta kaj loganta.

Senlace laboris la teĥnikistoj de la stelŝipo, farante programojn kaj enmetante ilin en obtuzkapajn triokulajn skrapraketojn. Baldaŭ la pakaĵoj de spiralaj tuboj, tegitaj per kvinmetraj fiŝsimilaj ŝeloj, deŝiriĝis de la ŝipo, flugis laŭ grandegaj paraboloj kaj tuŝis la supraĵon de la planedo en anticipe difinitaj lokoj. Unu raketo skrapis ondojn de la oceano, la alia trais ĝiajn profundojn, la tria tranĉis akvoebenon de rivero, la ceteraj plugis kampojn, riverojn kaj verdajn zonojn en la lokoj, permesitaj de la tormansanoj. Kaj, releviĝinte sur la orbiton, la raketoj algluiĝis al la flankoj de «Malhela Flamo», portante por ties laboratorioj biologiajn specimenojn de akvo, tero kaj aero de la fremda planedo.

Neja Holli, Eviza Tanet kaj Tivisa Henako jam dum tria diurno ne dormis. Akompanate de morna kantado de centrifugiloj, ili ne deiradis de protonaj mikroskopoj kaj termostatoj kun sennombraj serioj de bakteriaj kaj virusaj kulturoj. Analizaj kompariloj estis komparantaj toksinojn de malutilaj mikroboj de la Tero kaj de Tormans kaj eligadis longajn formulojn de imunologiaj reakcioj, por neŭtraligi antaŭe nekonitajn kontaĝojn. Estis imunigitaj egale tiel la elŝipiĝontoj, kiel la restontoj en la ŝipo. La tuta ŝipanaro nun konsistis el anhelantaj homoj kun ruĝaj vizaĝoj kaj febra brilo de okuloj. Tor Lik-on kaj Menta-n Kor eĉ necesis hipnote dormigi, ĉar la forto de la reakcio de iliaj organismoj postulis ĉesigi ajnan agadon.

Tamen post kelkaj tagoj Eviza Tanet deklaris, ke ŝi malkontentas pri la rezultoj kaj ne povas garantii plenan defendon.

— Kiam ni atingos la plenan? — demandis ŝin Faj Rodis.

Iom konfuzite, Eviza ekpensis.

— Mi atendis renkonti ĉi tie ordinaran komplekson. Ja tormansanoj kunportis el la Tero en siaj intestaroj la saman bakterian flaŭron, sen kiu ankaŭ ni ne povas ekzisti. Se ĝi ne estis neniigita fare de indiĝenaj mikroboj, sed, male, prosperis, tio signifas, ke la teraj bakterioj kaj virusoj subpremis la indiĝenan mikromondon de Tormans. Sed estis trovitaj du neordinare kontaĝaj virusoj. Ili povis aperi nur en kondiĉoj de ekstrema denseco de homoj. Nun ni observas nenion similan sur Tormans.

— Tio estas malrekta konfirmo de la antaŭa troloĝateco de la planedo, — diris Faj Rodis, — sed ni devas eliri sur Tormans-on kiel eble plej baldaŭ.

— Necesa rekonstruado de niaj defendaj reakcioj okazos apenaŭ pli frue, ol post du monatoj, — deklaris Eviza Tanet per tia tono, kvazaŭ ŝi kulpis pri neeblo fari la imunigon pli rapide.

Faj Rodis ridetis al ŝi.

— Nu, kion ni povas fari! Ni deziras esti plenrajtaj gastoj de nova tero, kaj preskaŭ neniam tio estas ebla. Ĉiam okazas cirkonstancoj, kiuj urĝigas, ne permesas atendi. Multaj rakontis pri neforgesebla sento de renkontiĝo kun nova kaj sendanĝera planedo. Vi eliras el ŝipo en puregan aeron, sub novan sunon kaj, kiel infano, kuras laŭ karesa virga grundo. Estas freneza deziro deĵeti la veston kaj mergiĝi tuta en la freŝon de la kristale pura mondo. Por ke la nudaj piedoj paŝu sur mola herbo, por ke vento kaj suno, tuŝante la nudan haŭton, transdonu al ĝi ĉiujn muziknotojn de la ŝanĝiĝema spirado de la naturo. Kaj tiom malmultaj el centmiloj da vojaĝantoj sur aliajn planedojn sukcesis sperti tion!

— Do, ĉu skafandrojn? — demandis Neja Holli.

— Jes! Malgraŭ ĉiuj niaj bedaŭroj! Poste, kiam finiĝos la imunigo, ni demetos ilin. Sen helmoj, nur kun biofiltriloj — eĉ tio estas sukceso! Tamen anstataŭe ni estos pretaj post tri-kvar tagoj.

— Eble, tio eĉ estas bona, — diris Neja Holli. — La analizo de la akvo de Tormans montris kelkajn strukturajn diferencojn disde la tera. Dum la komenca tempo ĉiuj estos malfortigitaj pro kutimiĝado al la nova akvo.

— Ĉu gravas, kia estas akvo? — demandis Faj Rodis. — Pardonu, mi scias tiel malmulte. Se akvo estas pura kaj sen malutilaj almiksaĵoj?

— Ni pardonu al la historiisto la antikvan eraron, — ridetis Eviza. — Niaj prauloj longe opiniis la akvon simple akvo, komponaĵo de hidrogeno kaj oksigeno, kaj tute ne scipovis ĝin analizi. Montriĝis, ke la akvo havas komplikan fiziko-ĥemian strukturon kun partopreno de multaj elementoj. Miloj da specoj de akvo, utila, malutila, neŭtrala, kvankam en simpla analizo sama kaj tute pura, renkonteblas en fontoj, riveroj kaj lagoj de la Tero. Tormans estas alia planedo, kun alia karaktero de ĝenerala cirkulado de la akvo, de erozio kaj de minerala saturado. Ni trovis, ke tiu akvo averaĝe povas influi al ni per ioma subpremo de la nerva sistemo. Kontraŭ ĝi mi trovis tablojdojn IGN-102. Nur ne forgesu meti ilin en ajnan likvaĵon por trinkado aŭ manĝado.

— Do, decidite: ni surmetos skafandrojn, — enmiksiĝis silentinta ĝis nun Grif Rift, — ni havos unu avantaĝon...

— Ĉu okaze de danĝero? — Eviza klinis la kapon, ĵetinte oblikvan rigadon al Ĉedi Daan.

— Vi prave divenis. Skafandro cedas nek al tranĉilo, nek al kuglo, nek al brula radio, — konfirmis Rift.

— Sed la kapo, la plej grava korpoparto, sen helmo cedas, — gaje kontraŭis Faj Rodis.

Ĉedi Daan atente rigardis al Rodis, kvazaŭ mirante al ŝia vigliĝo. Vere, la diskreta, iom severa estrino de la ekspedicio nun, antaŭ malfacilaĵo, kvazaŭ iĝis alia.

— Sed kio pri la plano de Ĉedi? — demandis Gen Atal.

— Ĝin ni devos plenumi poste, post la alklimatiĝo, — respondis Faj Rodis.

Ĉedi nur pli dense kunpremis la lipojn kaj forturniĝis al granda mapo de Tormans, pendigita super la enirejo de la ronda halo.

— Ĉedi, al mi ĵus venis en la kapon, — vokis ŝin Eviza Tanet, — vin ofendis la komedio, ludita de Faj Rodis kaj Olla Dez. Sed ĉu vi ne pensas, ke la intenco kuniĝi kun la popolo de Jan-Jaĥ, ŝajnigante vin junulino de Tormans, same enhavas elementon de trompo? Rigardi per fremdaj okuloj al tio, kion oni malfermis al vi, kiel al natura tormansanino — ĉu tio ne estas subrigardado?

— Mi... jes... ne, mi imagis tion de alia flanko. Simple iĝi pli proksima al ili, vivante saman vivon, spertante samajn malfacilaĵojn kaj ĝojojn, malfeliĉojn kaj danĝerojn!

— Sed havante eblon ĉiumomente reveni al la siaj? Havante potencon de homo de la EKM? Kaj feliĉon reveni en la belan mondon de la Tero? — ofensivis Eviza.

Ĉedi turniĝis al Rodis laŭ la malnova kutimo taksi reagon de sia idealo, sed la verdaj okuloj de Rodis rigardis al ŝi serioze kaj nepenetreble.

— Ĉi tie estas dueco, — komencis Ĉedi, — kaj mi pensis pri la pli grava.

— Por kiu? — Eviza estis senkompata, kiel esploristo.

— Por ni. Kaj al ili, — Ĉedi almontris la mapon de Tormans, — ne estas ia malutilo. Ja ni faras tion, por ne erari, por scii, kiel kaj per kio helpi.

— Antaŭe necesas ekscii, ĉu indas! — diris Grif Rift. — Povas esti...

Blindiga eksplodo de rufa fajro ekbrilis trans la fenestro de rekta observado. La stelŝipo tremeris. Gen Atal momente malaperis en la lifto, kaj Grif Rift kaj Div Simbel ĵetiĝis al rezervaj pilotaj regpaneloj.

Ankoraŭ unu eksplodo, ankoraŭ unu facila tremo de la korpo de «Malhela Flamo». Ŝaltitaj sonriceviloj alportis teruran bruegon, superintan la monotonan hurladon de la dissekcata atmosfero.

La homoj ekkuris al la ekstremokazaj laborlokoj kaj rigidiĝis ĉe aparatoj, ankoraŭ ne komprenante la okazintaĵon. La stelŝipo plu flugis tra mallumo super la nokta flanko de la planedo. Ĝis la taglimo restis ne pli ol duonhoro. Ektintis arĝentaj sonoriletoj de signalo «ne estas danĝero». Rift kaj Simbel malleviĝis el la pilota kajuto, kaj Gen Atal — el la kajuto de kirasa defendo.

— Kio estis tio? Ĉu atako? — renkontis ilin Faj Rodis.

— Evidente, — malserene kapjesis Grif Rift. — Probable, oni pafis per raketoj. Antaŭvidinte tian eblon, mi kaj Gen Atal tenis ŝaltita la eksteran reflektan kampon, kvankam ĝi kaŭzas teruran bruon en la atmosfero. La stelŝipo ne ricevis eĉ etan difekton. Kiel ni respondos?

— Neniel! — firme diris Faj Rodis. — Ni ŝajnigu, ke ni nenion rimarkis. Ili scias laŭ la eksplodoj, ke ili trafis ambaŭfoje, kaj konvinkiĝos pri plena nerompebleco de nia ŝipo. Mi estas certa, ke aliaj provoj ne okazos.

— Ŝajne, vi pravas, — konsentis Grif Rift, — sed la kampon ni lasos — prefere ĝi hurlu, ol ni ĉiuj risku pro malkuraĝa perfidemo.

— Nun mi eĉ plie estas por la skafandroj, — diris Eviza.

— Kaj kun helmoj, — subtenis Rift.

— Helmoj ne necesas, — kontraŭis Faj Rodis. — Tiuokaze ne estos kontakto kun loĝantoj de la planedo kaj nia misio donos nulan utilon. Tiun riskon ni devas akcepti.

— Helmoj apenaŭ estos fidinda defendo, — levis la belegajn ŝultrojn Eviza Tanet.

Atakoj kontraŭ la stelŝipo ne ripetiĝis. «Malhela Flamo» transiris sur altan orbiton kaj malŝaltis la motorojn. Sur la ŝipo oni eĉ por minuto ne ĉesis prepariĝi al elŝipiĝo. Biologiaj filtriloj plej skrupule estis alĝustigataj por la nazoj, buŝoj kaj oreloj de la sep elŝipiĝontoj. Personaj akompanaj robotoj SDP estis agordataj al la individuaj biokurentoj. La nomo SDP, tio estas «servisto, defendisto, portisto» difinis la celon de la maŝino. Plej multan zorgon, kiel ĉiam, postulis la skafandroj. Ilin produktis speciala instituto el maldikegaj tavoloj de molekule rekonstruita metalo, izolita per subaĵo, ne iritanta la haŭton. Malgraŭ nekredebla — por eĉ antaŭnelonga teĥniko — firmeco kaj termika nepenetreblo, diko de tia skafandro konsistigis onojn de milimetro, kaj ĝi ekstere ne diferencis de maldikega gimnastika vesto kun alta kolumo, strikte kovranta la tutan korpon. Homo, vestita per tia vesto, similis al metala statuo, sed malrigida, viva kaj varma.

Elektante kolorojn de la skafandroj, Olla Dez penis prezenti ĉiun elŝipiĝonton, speciale virinojn, plej efekte.

Faj Rodis, ne meditante, elektis la nigran kun blua nuanco, kiu tre konvenis al ŝiaj nigraj haroj, la firmaj trajtoj de la vizaĝo kaj la verdaj okuloj. Eviza petis doni al la metalo arĝente-verdan koloron de salika folio. Ŝi decidis ne ŝanĝi la malhelrufan koloron de siaj haroj kaj de la topazaj katecaj okuloj. Nigra zono kaj nigra bordero de la kolumo eĉ pli akre substrekis la flamon de ŝiaj haroj.

Ĉedi Daan elektis la cindre-palbluan, kun profunda nuanco de la tera ĉielo kaj kun arĝenta bordero, kaj Tivisa sen hezitoj prenis la malhel-grenatan, kun rozkolora zono, harmonianta kun ŝia oliva haŭto kaj la mornetaj brunaj okuloj.

La viroj intencis surmeti samajn grizajn skafandrojn, sed, obeante al insistoj de la virinoj, elektis por si metalajn kirasojn de pli belaj kolorkombinoj.

Faj Rodis penseme rigardis al la vizaĝoj de la kamaradoj. Ili aspektis palaj kompare kun la malhelhaŭtaj loĝantoj de la planedo Jan-Jaĥ, kaj ŝi konsilis al ĉiuj gluti pilolojn de sunbruno.

— Eble, ni ŝanĝu ankaŭ la koloron de la okuloj, faru ilin nepenetreble nigraj, kiel ĉe tormansanoj? — demandis Eviza.

— Ne, por kio? — kontraŭis Rodis. — Ili estu tiaj, kiaj estas. Sed ni faru ilin pli brilaj. Ĉu tio eblas, Eviza? Antaŭ kelkaj jaroj en modo estis «stelaj» okuloj.

— Kondiĉe, se mi havos kvar tagojn por serio de ĥemiaj stimuloj!

— Kvar tagojn vi havos, faru al ni ĉiuj radiajn okulojn, similajn al steloj, kaj oni rimarku teranon demalproksime, en ajna homamaso!

— Estas interese, kian okulojn pleje ŝatis niaj foraj prauloj en la tempoj, kiam oni ankoraŭ ne scipovis laŭplaĉe ŝanĝi ilian koloron? — diris Olla Dez. — Faj scias, ekzemple, la gustojn de la EDM.

— Se mi parolu pri la gustoj de tiu erao, do ili estis tre ŝanĝiĝemaj, malklaraj kaj senbazaj. Sed ial tiutempe belon oni postulis precipe de virinoj. Literaturaj verkoj, fotoj, filmoj listigas virinajn belaĵojn kaj preskaŭ ne parolas pri la viraj.

— Ĉu niaj malproksimaj fratinoj estis tiaj hontinde sengustaj? — indignis Olla. — Jen heredaĵo de miljaroj da milita patriarkeco!

— Jen abundo de tiom interesantaj vin regantoj, — ridetis Rodis, — sed ni revenu al la okuloj. Sur la unua loko estis miaj — pure verdaj okuloj, kaj tio estas tute natura laŭ biologiaj leĝoj de sano kaj forto.

— Kaj kiu el ni estas sur la dua loko?

— Ĉedi. Malhele bluaj aŭ violkoloraj. Poste descende iris grizaj, poste brunaj kaj helbluaj. Tre raraj, kaj tial alte taksataj, estis topazaj okuloj, kiel ĉe Eviza, aŭ oraj, kiel ĉe Olla, sed ilin oni opiniis malbonaŭguraj, ĉar ili similis al okuloj de rabobestoj: katoj, tigroj, agloj.

— Kaj ĉu por viroj estis ia kriterio? — demadis Eviza.

— Verdajn okulojn ili, ŝajne, ne havis, kaj, se juĝi laŭ literaturo, ankaŭ malhelbluajn, — levis la ŝultrojn Rodis. — Plej ofte menciiĝas grizaj, kiel ŝtalo, aŭ bluaj, kiel glacio, — signo de fortaj, volaj homoj, veraj viroj, subigantaj al si aliulojn, ĉiam pretaj uzi pugnojn aŭ armilon.

— Laŭ tiu signo oni devas timi Grif Rift-on kaj Vir Norin-on, — ekridis Eviza.

— Sed se Grif Rift vere estas estro, do Vir Norin estas tro milda, eĉ por viro de la EKM, — kontraŭis Olla Dez.

— Okuloj estas bela afero, tamen ni devos surmeti tiun metalon, — suspiris Eviza Tanet, — kaj por longe forgesi la senton de la propra haŭto, — kaj ŝi movis la manplaton laŭ la ŝultro kaj la nuda brako per ĉiama gesto de homo, ekde infaneco instruita atente prizorgi sian korpon.

— Ni komencu. Kiu asistos — ĉu vi, Olla kaj Neja?

— Sen Neja ne eblas, — respondis Olla Dez.

— Do voku ŝin, — kaj Faj Rodis la unua paŝis trans la sojlon en la kameron de biologia kontrolo.

La procezo de vestiĝo estis longa kaj malagrabla. Pasis nemalmulta tempo, ĝis ĉiuj sep kunvenis en la ronda halo. Ĉedi Daan ankoraŭ neniam surmetis skafandron kaj devis iom post iom kutimiĝi al la sento de duobla haŭto. Ŝi ne povis deŝiri la okulojn for de Faj Rodis — tiugrade ŝi ŝajnis la enkorpiĝo de la belo de forta virina korpo en la nigra kiraso, kontrastiganta palecon de ŝia vizaĝo kaj diafanecon de la verdaj okuloj.

Sur ĉies zono estis alkroĉita ovala skatoleto por detruo de produktoj de metabolo, sur la ŝultroj briletis strietoj de filma aparataro kaj triangulaj speguletoj de ĉirkaŭa vido. Sur la dekstraj brakoj estis surmetitaj duaj signalaj braceletoj — por komunikado kun la ŝipo tra la personaj robotoj, kaj en la kavetoj inter la klavikloj estis metitaj cilindroj de aera blovado. De tempo al tempo inter la korpo kaj la skafandro de la ŝultroj ĝis la piedoj trakuradis aera ondo, farante agrablan senton de facila masaĝo. La aero eliradis tra klapoj sur la kalkanoj, kaj de ekstere ŝajnis, kvazaŭ sur metala korpo ruliĝas potencaj muskoloj.

Faj Rodis ĉirkaŭrigardis la kamaradojn, tiel strange malproksimiĝintajn kaj neatingeblajn en malvarma brilo de strikta metalo...

— Kaj ĉu vi intencas en tia aspekto renkontiĝi kun tormansanoj? — aŭdiĝis malantaŭe la voĉo de Grif Rift.

Rodis subite komprenis, kio maltrankviligis ŝin.

— Neniuokaze! — turniĝis ŝi al Rift. — Ni, virinoj, surmetos ordinarajn mallongajn jupetojn de tropika zono, supre — pelerinetojn.

— Eble, pli bonus ĉemizoj, kiajn portas tormansaninoj? — demandis Tivisa, kiun ĝenis ekstera malfermiteco de la skafandro.

— Ni provu, eble ili estos pli oportunaj, — konsentis Rodis.

— Kaj mi pledas por tropika kostumo por viroj, — diris Vir Norin.

— Pantaloneto taŭgas, sed senmanika ĉemizo altiros atenton al la «metalaj» brakoj, — kontraŭis Grif Rift. — Tormansaj ĉemizoj estas pli oportunaj ankaŭ por viroj.

— Estas tre strange, ke sur Tormans, sur stratoj kaj hejme, homoj volvas sin per vestaĵoj. Sed sur scenejoj, en grandegaj haloj de publikaj spektaĵoj aŭ en televidaj elsendoj ili estas apenaŭ vestitaj, — rimarkis Olla Dez.

— Vere, ĉi tie estas absurda kontraŭdiro — unu el multaj, kiujn ni devos kompreni, — diris Rodis.

— Eble, tiaspecaj spektaĵoj ĝuste tial estas allogaj por ili, ke tormansanoj ordinare estas vestitaj de la kapo ĝis la piedoj, — divenis Ĉedi.

— Tiu simpla kaj probabla klarigo plej verŝajne estas erara: laŭ la leĝoj de la psiko, ĉio estas multe pli komplika, — finis la diskuton Rodis.

Post la unua seanco de magneta stimulado, farita de Eviza, la elŝipiĝontoj disiris, sentante sin en la kiraso nekutime ligitaj kaj fremdaj. Ili devis kutimiĝi al ĝi dum tagoj, restintaj antaŭ la alteriĝo. La maldikega metala tavolo, esence neniom ĝenanta moviĝojn, iĝis nevidebla muro inter ili kaj la restontoj sur la ŝipo. Ĉio ŝajne restis kiel antaŭe, sed jam ne estis unuanima «ni» en pridiskutado de proksimaj planoj — aperis «ili» kaj «ni».

Responde al la signalo de preteco de la stelŝipo el la ĉefa observatorio de la Ĉielgardistoj venis direktivo pri loko de alteriĝo. «Malhela Flamo» devis alteriĝi sur larĝan glatan kabon sur la suda bordo de la ekvatora maro, proksimume je tricent kilometroj for de la ĉefurbo. Pligrandigitaj fotoj de tiu loko montris malgajan, prikreskitan de alta malhela arbustaro terlangon, kojne elstarantan en la grize-verdan maron. Kaj la loko, kaj la maro ŝajnis senhomaj, kio kaŭzis antaŭtimojn de la restontoj en la stelŝipo.

— La senhomeco estas la ĉefa kondiĉo por la alteriĝo de la SRR. Ni avertis la Kvaropan Konsilion, — rememorigis al la kamaradoj Grif Rift.

— Tamen ili povus elekti lokon, pli proksiman al la urbo, — diris Olla Dez. — Tutegale ili ne permesis eliri al ĉiuj.

— Vi forgesas, Olla, — malgaje diris Rodis, — apud la urbo estus tre malfacile forteni scivolantojn. Kaj ĉi tie ili ĉirkaŭe starigos gardistaron, kaj neniu el la loĝantoj de Tormans aliros al nia ŝipo.

— Ili aliros! Mi zorgos pri tio! — kun neatendita pasio enmiksiĝis Grif Rift. — Mi traigos la arbustaron per ekrana koridoro, kiu estos malfermata per sona pasvorto. La lokon de eniro mi sciigos al Faj per vidradio. Kaj vi povos sendi al ni gastojn, deziratajn, certe.

— Estos ankaŭ nedezirataj, — rimarkis Rodis.

— Mi ne dubas. Neja astataŭas Atal-on, kaj mi kun ŝi rebatos ajnan provon. Ni devas esti pretaj. Post la malsukceso kun raketoj ili provos ion alian.

— Ne pli frue, ol ili konvinkiĝos, ke la dua stelŝipo, pri kiu mi diris, ne venos. Ĝis tiam vi estos sendanĝeraj — tri-kvar monatojn, eble, eĉ pli. Samkiel ni, — pli mallaŭte aldonis Rodis.

Grif Rift metis la manon sur la ŝultron en varma nigra metalo, rigardis en la malgajajn kaj sentimajn okulojn.

— Vi mem determinis la limtempon de via reneno sur la ŝipon, Rodis. Kaj prefere ĝi estu pli frua, sed ne pli malfrua.

— Mi komprenas vian maltrankvilon, Rift...

— Imagu, ke vi renkontos muron de forta, absoluta nekomprenemo kaj ĝin ne eblos trabati. Ĉu plua restado estos pravigebla? Tro altas risko.

— Mi ne povas kredi, ke eblas malakcepti sciojn de la Tero. Ja tio estas pordo en senliman kaj klaran estontecon el ilia vivo — mallonga, sufera kaj, mi timas, senespera, — kontraŭis Rodis.

— Sento de neceso de ofero estas la plej arkaika en la homo, ĝi trairas tra ĉiuj religioj en la historio de antikvaj socioj. Por humiligi nekonatan forton, mildigi dion, daŭrigi facile rompeblan sorton. Ekde enfosado de homoj sur altaroj antaŭ batalo, ĉasado aŭ fondo de konstruaĵoj, ekde kolosaj hekatomboj por ĉefoj, reĝoj, faraonoj — ĝis neimageblaj masakroj en la nomo de deliraj politikaj kaj religiaj ideoj, de nacia malamikeco. Sed ni, ekkonintaj la mezuron, kreintaj grandajn gardajn rimedojn de la socio por forigi malfeliĉon kaj viktimojn — ĉu ni ankoraŭ ne forlasis tiun antikvan trajton de la psiko?

Faj Rodis karese movis la fingrojn laŭ la haroj de Grif.

— Se ni enmiksiĝas en la vivon de Tormans, uzante la antikvajn metodojn — kunpuŝiĝon de forto kun forto, se ni malleviĝas sur la nivelon de iliaj konceptoj pri vivo kaj revo... — Rodis eksilentis.

— Per tio ni akceptas ankaŭ la neceson de ofero. Ĉu tiel?

— Tiel, Rift...

Tuj kiam Rodis eniris sian kajuton, ŝia signala braceleto eklumis — Ĉedi Daan, kiu dum ioma tempo evitadis renkontiĝi kun ŝi vidalvide, petis permeson veni.

— Verŝajne, mi estas tre malsaĝa, — deklaris Ĉedi, tuj kiam ŝi transpaŝis la sojlon, — mi tiom malmulte scias pri granda komplikeco de la vivo...

Faj Rodis facile premis la varmegajn manojn de la junulino, kadritajn sur la manradikoj per arĝentaj ringoj de la skafandro, admirante ŝian ekbruniĝintan vizaĝon en kadro de la cindre-helbrunaj haroj.

— Ne turmentu vin pro tio, Ĉedi! La ĉefa afero ĉiam kaj ĉie estas — ne fari agon pro erara opinio. Kiu ne implikiĝis en ŝajne nesolveblaj kontraŭdiroj? Eĉ dioj de antikvaj religioj faradis tion. Nur la naturo havas nelimigitan kruelon, por solvadi kontraŭdirojn per blinda eksperimentado super ĉio vivanta!

Ili eksidis sur la divanon. Ĉedi demande rigardis al Rodis.

— Rakontu al mi pri la teorio de infereco, — post ioma hezito petis ŝi kaj haste aldonis: — Al mi tre gravas scii.

Rodis penseme trairis la kajuton kaj, haltinte ĉe la bretaro de la mikrobiblioteko, movis la fingrojn laŭ la verdaj lamenetoj de kodaj signoj.

— La teorio de infereco — tiel oni diras kutime. Sed reale tio estas ne teorio, sed aro da statistikaj observoj sur nia Tero pri naturaj leĝoj de la vivo kaj speciale de la homa socio. La vorto «infero» devenas de latina vorto «malsupra, subtera», ĝi signifis suferejon. Ĝis nia tempo konserviĝis bonega poemo de Danto, kiu, kvankam verkis nur politikan satiron, per sia fantazio kreis mornan bildon de plurŝtupa infero. Li ankaŭ klarigis la antaŭe kompreneblan nur por okultistoj teruran esencon de la nomo «infero», ĝian senelirecon. La skribo: «Ĉiun esperon lasu ĉe l' enpaŝo» sur la pordego de la infero reflektis la ĉefan econ de la turmentejo, elpensita de homoj. Tiu intuicia antaŭsento de la efektiva esenco de la historia evoluo de la homa socio — en la evoluo de la tuta vivo sur la Tero kiel terura vojo de malfeliĉo kaj morto — estis mezurita kaj konsiderita, kiam aperis elektronikaj komputiloj. La fama natura selektado montriĝis la plej klara manifestiĝo de la infereco, kiel metodo strebi al plibonigo per blinda, kiel en lotludo, nekalkuleble multfoja ĵetado de loto. Sed malantaŭ ĉiu ĵeto staras milionoj da vivoj, kiuj pereadis en sufero kaj senelireco. La kruela selektado formadis kaj direktadis la evoluon laŭ la vojo de perfektigo de la organismo nur en unu, la ĉefa direkto — tiu de la maksimuma libero, nedependeco de la ekstera medio. Sed tio neeviteble postulis altigi akrecon de la sensoj — eĉ simple la nervan funkcion — kaj kaŭzis nepran pligrandigon de la sumo de suferoj sur la viva vojo.

Alidire, tiu vojo kondukis al senelirejo. Okazadis multobligo de nematureco, hipertrofio de monotoneco, kiel de sablo en dezerto, rompado de la unikeco kaj de la neripetebla valorego per nenombrebla ripetado... Pasante trilionojn da transformiĝoj — ekde sennomaj maraj estaĵoj ĝis la pensanta organismo, la animala vivo dum miliardoj da jaroj da geologia historio estis en la infereco.

La homo, kiel pensanta estaĵo, trafis en duoblan inferecon — por la korpo kaj por la animo. Komence al li ŝajnis, ke li saviĝos el ĉiuj vivaj danĝeroj per fuĝo en la naturon. Tiel kreiĝis la fabelo pri la praa paradizo. Kiam iĝis pli klara la konstruo de la homa psiko, sciencistoj trovis, ke por la animo infereco estas la praaj instinktoj, la kaptilo, en kiu la homo tenas sin mem, pensante, ke li konservas la individuecon. Kelkaj filozofoj, parolante pri fatala nevenkebleco de la instinktoj, helpis al ilia disvolviĝo kaj per tio malfaciligis eliron el la infereco. Nur kreo de kondiĉoj por dominado de ne instinktaj, sed perfektigantaj sin mem individuoj povis helpi fari grandan paŝon al leviĝo de la socia konscio.

Religiuloj komencis prediki, ke la naturo, helpanta al disvolviĝo de la instinktoj, devenas de la enkorpiĝo de la malbono, delonge konata sub la nomo Satano. Sciencistoj kontraŭdiris, opiniante, ke la procezo de blinda natura evoluo estas direktita al liberiĝo el la ekstera medio kaj, sekve, al eliro el la infereco.

Kun evoluo de fortaj ŝtataj aparatoj de potenco kaj subpremo, kun plifortiĝo de naciismo kun forte fermitaj limoj, inferecoj komencis kreiĝi ankaŭ en la socio.

Tiel oni implikiĝadis kaj en naturaj, kaj en sociaj kontraŭdiroj, ĝis Markso formulis la simplan kaj klaran tezon pri salto el la regno de neceso en la regnon de libero per la sola ebla vojo — per rekonstruo de la socio.

Esplorante la faŝismajn diktaturojn de la EDM, filozofo kaj historiisto de la kvina periodo Erf Rom formulis la principojn de infereco, poste detale ellaboritajn de mia instruisto.

Erf Rom rimarkis la tendencon de ajna neperfekta socia sistemo izoliĝi, forbarante sian strukturon disde kontakto kun aliaj sistemoj, por konservi sin. Estas nature, ke strebi al konservado de neperfektaĵo povis nur la privilegiitaj klasoj de tiu sistemo — la subpremantoj. Ili antaŭ ĉio kreadis segregacion de sia popolo sub ajnaj pretekstoj — jen naciaj, jen religiaj, por transformi ĝian vivon en fermitan cirklon de infereco, disigi ĝin de la cetera mondo, por ke komunikado iru nur tra la reganta grupo. Tial infereco neeviteble estis ilia kreaĵo. Tiel neatendite realiĝis la naiv-religia instruo de Maniĥeo pri ekzisto de la direktita malbono en la mondo — la maniĥeismo. En la realo tio estis tute materia batalo por privilegioj en la mondo, kie ĉio estis deficita.

Erf Rom avertis la homaron ne allasi mondan regadon de la oligarkio — faŝismon aŭ ŝtatan kapitalismon. Tiuokaze super nia planedo frapfermiĝus ĉerkokovrilo de plena senelireco el la infereca ekzistado sub kalkano de absoluta potenco, armita per tuta povo de terura tiutempa armilaro kaj de ne malpli mortiga scienco. La verkoj de Erf Rom, laŭ opinio de Kin Ruĥ, helpis al konstruo de la nova mondo dum transiro al la Erao de la Monda Unuiĝo. Interalie, ĝuste Erf Rom estis la unua, kiu rimarkis, ke tuta natura evoluo de la vivo sur la Tero estas infereca. Pri la samo poste tiel reliefe skribis Kin Ruĥ.

Rodis kutime klavis ĉifron, kaj malgranda kvadrato de la biblioteka ekrano eklumis. La konata vizaĝo de Kin Ruĥ aperis en flava profundo, direktante al la spektantinoj mirinde akrajn kaj blanketajn okulojn. La sciencisto movis la manon kaj malaperis, plu parolante ekster la ekrano.

Kaj sur la ekrano aperis laca, malgaja kaj inspirita vizaĝo de maljuna viro kun kvadrata frunto kaj alte kombitaj grizaj malpezaj haroj. Kin Ruĥ klarigis, ke tio estas antikva filozofo Aldis, kiun antaŭe oni erare identigadis kun la inventisto de la mara signala lanterno. Ja estas malfacile kompreni nomojn de la popoloj, ĉe kiuj fonetiko ne koincidis kun ortografio, kaj la ĝusta prononco estis perdita dum postaj jarcentoj, kio speciale tuŝis la disvastiĝintan en la EDM anglan lingvon.

Aldis, rimarkeble emociiĝante kaj anhelante pro evidenta kora malsano, parolis: «Mi prenas kiel ekzemplo junan homon, perdintan la amatan edzinon, ĵus mortintan pro kancero. Li ankoraŭ ne sentis, ke li estas viktimo de speciala maljusteco, de universala biologia leĝo, senkompata, terura kaj cinika, neniom malpli ol la monstraj faŝismaj “leĝoj”. Tiu netolerebla leĝo diras, ke la homo devas suferi, perdi junecon kaj fortojn kaj morti. Ĝi permesis, ke la junulo perdu ĉion plej karan, kaj donis al li nek sekurecon, nek defendon, lasante lin por ĉiam malfermita al ajnaj batoj de la sorto el la ombro de la estonteco! La homo ĉiam arde revis ŝanĝi tiun leĝon, rifuzante esti biologia malgajnanto en la ludo de la sorto laŭ la reguloj, establiĝintaj antaŭ miliardoj da jaroj. Kial do ni devas akcepti nian sorton sen lukto?.. Miloj da Ejnŝtejnoj en biologio helpos eltiri nin el tiu ludo, ni rifuzas klini la kapon antaŭ la maljusteco de la naturo, konsenti kun ĝi». Kin Ruĥ diris: «Estas malfacile pli klare formuli la nocion de infereco aplike al la homo. Vidu, kiel antaŭlonge la homoj komprenis ĝiajn principojn. Kaj nun...»

Sur la ekrano aperis modelo de la terglobo, plurtavola travidebla sferoido, prilumita elinterne. Ĉiu parto de ĝia surfaco estis eta dioramo, ĵetanta stereoskopian bildon rekte al spektanto kvazaŭ el senfina foro. Komence lumis la malsupraj tavoloj de la globo, lasante la suprajn travideblaj kaj mutaj. Iom post iom la projekcio leviĝadis supren al la surfaco. Antaŭ spektanto estis vide pasanta la historio de la Tero, eternigita en geologiaj tavoloj. Tiu ordinara demonstra modelo entenis antaŭe neviditan de Ĉedi enhavon. Kin Ruĥ deklaris, ke li konstruis skemon de la evoluo de animaloj laŭ datumoj de Erf Rom.

Ĉiu animala specio estis adaptita al certaj kondiĉoj de la vivo, al la ekologia niĉo, kiel nomis ĝin biologoj jam en la antikveco. La adaptiĝo fermadis la elirejon el la niĉo, kreante apartan zonon de infereco, ĝis la specio multobliĝadis tiom, ke ne plu povis ekzisti en la troloĝata niĉo. Ju pli perfekta estis la adaptiĝo, ju pli prosperis apartaj specioj, des pli terura venadis la repago.

Eklumadis kaj estingiĝadis diversaj partoj de la globuso, alternadis bildoj de la terura evoluo de la animala mondo. Multmilaj amasoj da krokodilsimilaj amfibioj, baraktantaj en glueca ŝlimo en marĉoj kaj lagunoj; lagetoj, troplenigitaj de salamandroj, serpentecaj kaj lacertecaj estaĵoj, pereantaj milionope en sensenca lukto por ekzisto. Testudoj, gigantaj dinosaŭroj, maraj monstroj, agoniantaj en golfetoj, venenitaj de putrado, mortantaj sur bordoj, eluzitaj pro sennutreco.

Pli supre laŭ la teraj tavoloj kaj la geologia tempo aperis milionoj da birdoj, poste gigantaj gregoj de animaloj. Neeviteble kreskadis nivelo de la cerbo kaj la sensoj, ĉiam pli grandaj iĝadis la timo de morto, la zorgo pri idaro, ĉiam pli senteblaj iĝadis suferoj de vorataj herbomanĝuloj, en kies malklara mondosento grandegaj rabobestoj devis prezenti ion similan al demonoj kaj diabloj, kreitaj poste de fantazio de la homo. Kaj reĝa povo, bonegaj dentoj kaj ungegoj, ravantaj per sia praa belo, havis nur unu destinon — ŝiri, ronĝi vivan karnon, mueli ostojn.

Kaj neniu kaj nenio povis helpi, ne eblis forlasi tiun fermitan cirklon de infereco, marĉon, stepon aŭ arbaron, en kiu la animalo venis en la mondon en la blinda instinkto de reproduktado kaj konservado de la specio... Kaj la homo, kun siaj fortaj sentoj, memoro, scipovo kompreni estontecon, baldaŭ ekkonsciis, ke, samkiel ĉiuj teraj estaĵoj, li estas denaske kondamnita al la morto. La demando estas nur en la tempolimo de plenumiĝo kaj en tiu kvanto da sufero, kiu falos sur ĝuste tiun individuon. Kaj ju pli alta, pura, nobla estas homo, des pli granda mezuro da sufero estos al li donita de la «malavara» naturo kaj de la socia estado — ĝis kiam la saĝo de la homoj, unuiĝintaj en titanaj penoj, rompos tiun ludon de la blindaj elementaj fortoj, daŭrantan jam dum miliardoj da jaroj en la giganta komuna infereco de la planedo...

Jen kial unua kompreno de infereco de la vivo antaŭe kaŭzadis tiom da psikaj rompiĝoj kaj memmortigoj en la plej bela aĝo — dek ok – dudek jaroj.

— Mi kunigis du fragmentojn el la lekcioj de mia instruisto, — diris Faj Rodis, — kaj nun al vi estas klara la proverba teorio de infereco. «Dum jara milion' al kred' de niaj “jes” — “ne” — estas la respond'», — kantis Rodis, iom ŝanĝinte vortojn de unu el siaj ŝatataj antikvaj rusaj poetoj.

— Ho jes! — ekkriis Ĉedi. — Sed ĉu mi povos ekscii pri trejnoj, kiujn travivis kelkaj historiistoj?

— Vi, ŝajne, scias pri mi pli, ol mi supozis, — diris Rodis, legante ŝiajn pensojn, — do eksciu plu.

Kun tiuj vortoj ŝi prenis stelsimilan kristalon de memorregistraĵo, slange nomatan «steleto», kaj donis ĝin al Ĉedi.

— La infereco centoble plifortigadis neeviteblajn suferojn de la vivo, — diris ŝi, — kreadis homojn kun malforta nerva sistemo, kiuj vivis ankoraŭ pli malfacile, — jen unua fermita cirklo. Dum periodoj de relativa plibonigo de kondiĉoj la sufero malfortiĝadis, kreante indiferentajn egoistojn. Post transiro de la konscio sur la pli altan socian ŝtupon ni ĉesis izoliĝi en persona sufero, sed anstataŭe senlime vastiĝis sufero pro aliuloj, tio estas kompato, zorgo pri ĉiuj, pri ekstermo de malfeliĉo kaj suferoj en la tuta mondo, — tio, kio ĉiuhore zorgigas kaj maltrankviligas ĉiun el ni. Se oni troviĝu en infereco, konsciante ĝin kaj neeblon eliri por aparta homo pro longdaŭreco de la procezo, do tio havas sencon nur por helpi al ĝia neniigo, sekve, helpi al aliuloj, farante bonon, kreante belon, disvastigante scion. Alie kia senco estas en la vivo?

Jen simpla vero, komprenita mirinde malfrue. Tial veraj revoluciuloj de spirito komence estis maloftaj en tiuj antikvaj tempoj.

Por imagi mezuron de persona sufero de antikvaj tempoj, ni, historiistoj, elpensis sistemon de trejnado, konvencie nomitan la ŝtupoj de infereco. Tio estas serio de ne nur fizikaj, sed ankaŭ psikologiaj turmentoj, destinitaj por tio, ke ni, esplorantoj de la historio de la EDM, iĝu pli proksimaj al la sentoj de la prauloj. Motivoj de iliaj agoj kaj antaŭjuĝoj tiel iĝus pli klaraj por la posteuloj, malproksimaj disde ili je jarmiloj da hela vivo.

Ĉedi Daan medite klinis la kapon.

— Kaj ĉu vi pensas, ke ĉi tie, sur Tormans, estas infereco? Ke la kovrilo de la tutplaneda subpremado ĉi tie frapfermiĝis, ĉar ili ne atingis...

— Ĉe ili la tutplaneda oligarkio venis tre rapide pro homogeneco de la loĝantaro kaj kulturo, — klarigis Rodis.

Ĉedi Daan eliris, retrorigardante al la senmova Faj Rodis, forfluginta pense ĉu al la neesplorita planedo malsupre sub la ŝipo, ĉu al la senfine malproksima Tero.

Post du horoj Ĉedi revenis, kun ruĝegaj vangoj kaj mallevitaj okuloj. Sen vortoj ŝi redonis la «steleton», kaptis la etenditan manon de Rodis, almetis al la frunto kaj subite kisis. Flustrinte: «Pardonu min pro ĉio», — ŝi elkuris el la kajuto, ankoraŭ mallerta en sia skafandro. Rodis rigardis post ŝin, kaj apenaŭ iu el la stelŝipanaro povus imagi tiom da patrineca bonkoreco sur la vizaĝo de la estrino de la ekspedicio.

La impreso de la ĵus spektita «steleto» ekscitis Ĉedi-n, tuŝinte iajn antikvajn instinktojn. La viditaĵo staris kaj premis en la memoro kun dolora akreco, malgraŭ ĉiuj penoj de Ĉedi kiel eble plej rapide forgesi ĝin. Konante multajn similajn historiojn el antikvaj libroj kaj filmoj pri la pasinteco, Ĉedi antaŭe estis imaganta kruelecon de la pasintaj tempoj nur abstrakte.

Rezistado de herooj entuziasmigadis, kaj priskribo mem de iliaj malfeliĉoj eĉ lasadis malklare agrablan senton de sekureco, de neeblo de tia arbitro de la sorto kaj kun Ĉedi mem, kaj kun iu alia el la tuta homaro de la Tero. La instruisto de psikologio klarigis en la lernejo, ke en la antikveco, kiam estis multe da malsataj kaj malriĉaj homoj, la sataj kaj riĉaj ŝatis legi librojn kaj spekti filmojn pri malriĉuloj, mortantaj pro malsato, subpremataj kaj humiligataj, por pli forte senti sian riĉan kaj trankvilan vivon. Plej multaj sentimentaj libroj pri damaĝitaj kaj malfeliĉaj homoj kaj, kiel antitezo al ili, pri nekredeble sukcesaj herooj kaj belulinoj, estis kreitaj en la nestabila, maltrankvila tempo de la EDM. Tiam homoj, antaŭsentante neeviteblon de minacaj katastrofoj en la vivo de la homaro, ĝojis al ĉiu artaĵo, kiu povis doni la valoregan senton de almenaŭ provizora sendanĝereco: «Tio okazu al aliaj, sed ne al mi».

Ĉedi, kiel ĉiuj, estis hardita per fizikaj malfacilaĵoj, laboris en hospitaloj de gravaj malsanoj — recidivoj de misa heredeco aŭ gravegaj traŭmoj kun nemaloftaj okazoj de eŭtanazio — verdikto de facila morto, malgraŭ kiom ajn alta nivelo de la socia evoluo.

Sed ĉio ĉi estis natura neceso de la vivo, komprenebla, venkita per saĝo kaj psika harditeco, de la vivo, ĉiuminute sentanta sian unuecon kun la komuna spirita torento de la homaro, strebanta al ĉiam pli alta estonteco. Je ĝi ne necesis kredi, kiel dum la antaŭlonge pasintaj tempoj, tiom reale ĝi staris antaŭ la forpasanto en la estintecon. Sed tio, kion vidis Ĉedi en la «steleto» de Rodis, tute ne similis al malfeliĉo de la vivo de la EKM.

Soleco kaj senhelpeco de homo, perforte deŝirita de ĉio interesa, hela kaj kara, estis tiel nudigitaj, ke sento de senfina tristo trude eniĝis en la animon preter la volo de Ĉedi. Humiligoj kaj turmentoj, kiujn spertis tiu soleca, fremdigita estaĵo, estis revenigantaj homon de la EKM en praan furiozon, miksitan kun amaro de senforteco, ŝajne, neimagebla por homo de la Tero.

Per la spertoj de Faj Rodis Ĉedi kvazaŭ mergiĝis en la atmosferon de sufoka, sensenca krueleco kaj malamikeco de la antaŭlonge pasintaj jarcentoj. La fiera, ŝtala digno de la virino de la EKM ne rompiĝis sub la forto de la psikologia premo, eble, tial, ke antaŭ ŝi estis Faj Rodis — la personiĝo de ĉio, al kio strebis Ĉedi mem.

La juna esploristino de la homo kaj de la socio ekhontis, rememorinte, kiel sur la fora Tero ŝi plurfoje pridubadis la neceson de la komplikaj gardaj sistemoj de la komunisma socio. La homoj de la Tero de generacio al generacio malŝparadis por ili grandegajn materiajn rimedojn kaj fortojn. Nun Ĉedi sciis, ke, malgraŭ la neevitebla kresko de bonkoreco, kompato kaj kareso, pro sumo de la travivitaj jarmilionoj da inferecaj suferoj, akumulitaj en la gena memoro, ĉiam eblas apero de homoj kun arkaika kompreno de heroeco, kun sovaĝa strebo al potenco super homoj, al leviĝo per humiligo de aliuloj. Unu rabia hundo povas mordi kaj morte endanĝerigi centojn da homoj. Same homo kun tordita psikologio kapablas kaŭzi en bonkora, nenion suspektanta ĉirkaŭaĵo terurajn malfeliĉojn, antaŭ ol la mondo, kiu antaŭlonge forgesis pri la antaŭaj sociaj danĝeroj, sukcesos izoli kaj transformi lin.

Jen kial tiel komplika estas la organizo de POSI — psikologia observado, laboranta kune kun RTI — reta transformado de individuo — kaj seninterrompe perfektigata de la Konsilio de Digno kaj Juro. Estas plena analogio kun DES — defendo de elektronikaj sistemoj de kosma ŝipo, sed ĝi estas multe pli komplika, diversa.

La unuafoje ĝuste komprenita rolo de POSI trankviligis kaj vigligis Ĉedi-n. Kvazaŭ patrineca sendorma zorgo de la homaro de la Tero etendis sian povan manon ĉi tien, tra spiraloj de Ŝakti kaj Tamas. Profunde suspirinte, la junulino ĉesis senti la metalan kirason kaj ekdormis tiel trankvile, kiel ŝi ne dormis ekde la momento de proksimiĝo al Tormans.




Erf Rom — aŭ anagramo de la familinomo Efremov, aŭ aludo al mondfama filozofo kaj sociologo Erich Fromm (1900–1980), kies ideoj estis proksimaj al tiuj de la aŭtoro (rim. de la tradukinto).
instruo de Maniĥeo — religi-filozofia instruo en Persujo de la 3-a jarcento, kies fundamenton konsistigas agnosko de du elementoj (kontraŭbatalantaj bono kaj malbono, lumo kaj mallumo), kies batalo devas finiĝi per venko de la spirito kaj restarigo de la perdita harmonio (rim. de la tradukinto).