Dediĉe al T. I. Efremova

Aŭtora antaŭparolo

La tria verko pri malproksima estonteco, post «La nebulozo de Andromedo» kaj «La Koro de la Serpento», estis neatendita eĉ por mi mem. Mi intencis verki historian novelon kaj popularan libron pri paleontologio, tamen mi devis dediĉi pli ol tri jarojn al sciencfikcia romano, kiu, kvankam ne iĝis daŭrigo de du miaj unuaj verkoj, tamen same parolas pri vojoj de evoluo de estonta komunisma socio.

«La Horo de Bovo» aperis kiel respondo al disvastiĝintaj en nia sciencfikcio (ne parolante eĉ pri la eksterlanda) tendencoj pentri la estontecon per mornaj farboj de estontaj katastrofoj, malsukcesoj kaj neatenditaĵoj, precipe malagrablaj. Similaj verkoj, ricevintaj la nomon «romanoj-avertoj», aŭ malutopioj, estus eĉ necesaj, se ili kune kun bildoj de malfeliĉoj montrus, kiel eviti ilin, aŭ almenaŭ kiel eliri el minacaj kaptiloj, kiujn la estonteco preparas por la homaro.

Malo de malutopioj estas pluraj sciencfikciaj verkoj, de etaj rakontoj ĝis grandaj romanoj, kie feliĉa komunisma estonteco estis atingita kvazaŭ per si mem, kaj homoj de la epoko de tutplaneda komunismo havas eble eĉ pli malbonajn malvirtojn, ol ni, iliaj malperfektaj prauloj, — tiuj mense nestabilaj, malĝentilaj, babilemaj kaj malsprite ironiaj herooj de estonteco pli similas al nefinlernintaj kaj malbone edukitaj nenifaruloj de la nuno.

Ambaŭ polusoj de imagoj pri la estonteco kuniĝas en unueco de ignorado de la marksisma dialektika traktado de historiaj procezoj kaj nekredo je homo.

Per mia romano mi deziris oponi al tiaj verkoj kaj per tio sekvi al tri gravegaj asertoj de V. I. Lenin, kiujn mirinde forgesas kreantoj de modeloj de la estonta socio sur la Tero.

Neimagebla komplikeco de la mondo kaj de la materio, kiun ni nur komencas kompreni en la dua duono de la XX jarcento, kaj pri kiu li avertis antaŭ tri kvaronoj de jarcento, postulos gigantan laboron por gravaj paŝoj en ekkono.

Transiro al senklasa socio kaj plena realigo de la revo de la fondintoj de marksismo pri «salto el la regno de neceso en la regnon de libero» ne estos simplaj kaj postulos de homoj altegan disciplinon kaj konscian responson pri ĉiu ago. Kaj fine, ĉi tie estas la plej ĝusta loko por rememori la rekomendon de V. I. Lenin, donitan al fantasta verkisto A. A. Bogdanov: montri disrabadon de naturaj riĉaĵoj kaj de tuta naturo de nia planedo per kapitalisma mastrumado.

En «La Horo de Bovo» mi montris planedon, sur kiun transloĝiĝis grupo da teranoj, ili ripetas la pioniran konkeron de la okcidento de Ameriko, sed sur multe pli alta teĥnologia bazo. Ege rapidigita kresko de loĝantaro kaj kapitalisma mastrumado kondukis al forkonsumo de la planedo kaj al amasa mortado pro malsato kaj malsanoj. Ŝtata ordo sur la prirabita planedo, nature, devas esti oligarkia. Por konstrui modelon de tia ŝtato, mi daŭrigis en la estontecon tiujn tendencojn de gangstera faŝismeca monopolismo, kiuj ĝermas nun en Usono kaj kelkaj aliaj landoj, penantaj konservi «liberon» de privata entreprenado sur naciisma bazo.

Estas kompreneble, ke ne scienco kaj teĥniko de fora estonteco aŭ strangaj civilizoj de malproksimegaj mondoj iĝis la celo de mia romano. Homoj de la estonta Tero, kreskigitaj per multjarcenta ekzisto de la supera, komunisma formo de socio, kontrasto inter ili kaj samaj teranoj, sed formitaj en subpremado kaj tiranio de oligarkia ordo de alia planedo, — jen la ĉefa celo kaj enhavo de la libro.

Se mi sukcesis almenaŭ iugrade montri tion kaj per tio helpi al la konstruantoj de la estonteco — nia junularo — iri plu, al ĉiuflanka perfekto de homoj de la komunisma morgaŭo, al spirita alto de la homaro, do mia laboro estis farita ne vane.

Aŭgusto de 1968



A. A. Bogdanov — Aleksandro Bogdanov (Malinovskij) (1873–1928), rusa filozofo, sciencisto, revoluciulo, aŭtoro de la unua rusa sciencfikcia romano «La ruĝa stelo» (1908, pri vojaĝo al socialisma Marso) (rim. de la tradukinto).