43. Aleĥin

Antaŭ ĉio mi postulis de Okuliĉ montri ĉiujn dokumentojn, kiujn li havas.

Ekstarinte per la malfirmaj piedoj sur la benkon, li elprenis de sur la ikonujo el post ikono kaj etendis al mi du polvokovritajn pasportojn — la sian kaj de la edzino, — donitajn en la jaro 1940 de la Biĥova distrikta policejo.

— Kaj aliajn dokumentojn?! Fotojn?.. Vian partizanan medalon?

Li ekrigardis al mi, kiel kuniklo al boao, poste, malvigle movante la piedojn, iris al la vestibleto. Tie li demetis malnovan lignan trogon kaj iajn tabulojn de malhela duonputrinta kesto, ĝis la randoj plenigita per cindro, ne sen peno ŝovis en la mezon la manon kaj eltiris de sur la fundo grandan ladan skatolon.

En la ĥato mi malfermis ĝin kaj dismetis la enhavon sur la tablo. En la skatolo troviĝis:

— medalo «Al partizano de la Patruja milito» de dua grado kaj legitimilo por ĝi, ricevitaj de Okuliĉ antaŭ semajno, pri kio mi sciis;

— germanaj okupaciaj markoj — paketo, ligita per rubandeto;

— deko da antaŭmilitaj kvitancoj pri livero de lakto, viando kaj lano;

— stako da fotoj de Okuliĉ, de lia edzino kaj de iliaj parencoj, inklude du liajn pli junajn fratojn en la ruĝarmea uniformo;

— kvar medicinaj atestoj;

— kelkaj obligacioj de ŝtataj depruntoj;

— maldika paketo da pola mono, bankaj biletoj ĉiu po cent zlotoj;

— du honordiplomoj, ricevitaj de Okuliĉ antaŭ la milito pro bona laboro en la Biĥova distrikta kombinato.

Sub la diplomoj sur la fundo de la skatolo mi ekvidis konatan de mi folion el dika flaveta papero, tiel nomatan aŭsvajson, germanan identigilon, donitan al Okuliĉ en oktobro 1942 de la estro de la Lida urba polico Brutt.

— Por kio vi konservas tion? — almontrante la paketon da okupaciaj markoj kaj la aŭsvajson, severe demandis mi. — Ĉu vi pensas, ke la germanoj revenos?

— Ne.

— Sed kial tiam?.. Mi ne toleros de vi eĉ vorton da malvero! Se vi mensogos al mi eĉ en detalo — kulpigu vin mem!.. Antaŭ ĉio rakontu pri tiuj du oficiroj, kiuj antaŭhieraŭ venis al vi. Kiuj ili estas? De kie vi konas ilin?

Li ekrigardis al mi kun martira obeemo kaj komencis paroli.

Tiuj oficiroj unuafoje aperis ĉe li antaŭhieraŭ, diris, ke ili interŝanĝas provianton por ilia trupunuo. Ilin interesis ŝafoj, fumaĵita lardo, tritikfaruno kaj, en malpli granda grado, porkoj. Por interŝanĝo ili proponis kerosenon, salon kaj novan germanan uniformon.

Okuliĉ turmentiĝis kun prilumado dum ĉiuj jaroj de la okupacio, uzante diversajn fulgaĵojn, kaj tial, parolinte kun la oficiroj, decidis provizi sin per keroseno. Hodiaŭ frumatene ili alveturis sur aŭto, deĵetis bareleton ĉe la ŝedo kaj, kunpreninte lin, Okuliĉ-on, direktiĝis al Ŝiloviĉo, kie en unu el kortoj estis tenata tuta lia brutaro. Tie li elirigis al ili ŝafinon, sterilan, pli aĝan, sed la kapitano ne konsentis kaj, hontiginte lin, prenis junan, la plej grandan.

En la kovrita per tolmarkezo kargujo de la aŭto, kiam tien estis ŝarĝata la ŝafino, li vidis sur la fojno kelkajn ligitajn ŝafinojn kaj jaraĝan grandan virporkon, samloke ĉe la stirejo mem staris ankoraŭ deko da ĝuste samaj bareletoj, kiel la deĵetita al li, kaj sub la benkoj laŭlonge de la flankaj muroj kuŝis kelkaj sakoj, kio estis en ili, li ne scias, ne rigardis.

La oficiroj hastis kaj, preninte la ŝafinon, tuj forveturis. La numeron de la aŭto li ne memoris, simple ne atentis.

Mi demandis: ĉu tiaspecan interŝanĝon tiuj oficiroj faris nur kun li aŭ kun ankoraŭ iu? Post hezito li nomis du najbarojn — Kolĉickij kaj Tarasoviĉ.

Sen specialaj demandoj li mem diris al mi, ke Nikolajev kaj Sencov antaŭhieraŭ lasis en lia kelo en malvarmo plenŝtopitan dorsosakon, en kiu estis, kiel ili diris, fumaĵita femuraĵo, evidente, tranĉita je partoj. Por ke la ŝinkon ne manĝu ratoj, ili metis la dorsosakon en malplenan bareleton kaj alpremis supre la kovrilon per peza ŝtono. Ĉion ĉi faris propramane la pli juna el la oficiroj, hodiaŭ matene tiu sama oficiro elprenis el tie la dorsosakon — Okuliĉ eĉ ne tenis ĝin en la manoj.

Mi malleviĝis en la kelon kaj atente pririgardis tiun barelon, sed trovis neniajn spurojn de estado tie de dorsosako kun femuraĵo, kio estis atendenda, kaj ne sentis odoron de ŝinko ĉe tuta peno. Laŭ mia peto en la kelon estis mallevita kato; ĝi ĉirkaŭiris la barelon, entirante la aeron per la naztruoj, poste saltis internen kaj komencis priflari la fundon kaj la flankajn bareltabulojn. Kaj mi pensis, ke en la dorsosako, evidente, vere estis femuraĵo aŭ io manĝebla.

En la angulo de la ŝedo kuŝis germana metala bareleto kapacita je kvindek litroj. Deŝraŭbinte la ĉapon, mi mergis en la truon bastonon, elpreninte, priflaris ĝin kaj laŭ la odoro konvinkiĝis, ke tio estas keroseno, ĝuste germana sintezita. Apud la ŝedo sur la tero videblis freŝaj spuroj de randumo de «Studebaker», kaj antaŭ la pordego — kaveto de la eĝo de la bareleto sur tiu loko, kien ĝi estis ĵetita el la kargujo.

La rakonto de Okuliĉ konfirmiĝis per faktoj kaj imagiĝis al mi versimila. Nun iĝis komprenebla ankaŭ lia timo, kaj kial li penis kaŝi de mi siajn rilatojn kun Nikolajev kaj Sencov.

Li konsciis malleĝecon de la farita interŝanĝo kaj ne senbaze timis respondecon. Li rezonis, probable, tiel: la ŝafinon oni forveturigis, kaj nun, se oni ekscios, ankaŭ la kerosenon forprenos, kaj lin mem enprizonigos pro partopreno en ŝtelo de ŝtata armea havaĵo — laŭ la milittempaj leĝoj tio odoris je milittribunalo. Kaj tial por eviti malagrablaĵojn la negoco kun Nikolajev kaj Sencov, laŭ li, sendube estis kaŝenda.

Li ne komprenis, ne konsideris nur tiun cirkonstancon, ke la keroseno estis trofea. En la lasta monato kaj duono la germanoj ĉe retreto forlasadis centojn da konservejoj kaj trajnoj kun diversa milita havaĵo kaj brulaĵo. Ĉion ĉi oni devis debeti, tamen pri uzado de ioma kvanto da trofeoj por bezonoj de personaro de la trupoj de la aganta armeo oni fermetadis la okulojn.

La vivo en bienetoj devigadis homojn ĉiel adaptiĝi, kaj Okuliĉ ne estis escepto, simple li estis pli malkuraĝa kaj pli singarda ol multaj aliaj.

La germanoj estis forpelitaj trans Vistulon, sed li plu konservadis okupaciajn markojn kaj la aŭsvajson — kaj se ili ankoraŭ revenos?.. Estis senduba fakto, ke dum monato, riskante sian vivon, li kaŝadis ĉe si la brigadan komisaron, sed li faris tion, mi pensas, same pro la instinkto de memkonservo: la germanoj ja povus ne ekscii, sed se li ne dezirus, ne kaŝus, li estus en danĝero de la partizanoj. Kaj mi estis konvinkita, ke, kiom ajn paradokse tio estu, li savis la komisaron precipe pro timo, zorgante antaŭ ĉio pri sia propra felo.

Koncerne de Okuliĉ por mi ĉio ŝajne klariĝis, kaj, forirante kun li de la bieneto al la aŭto, mi diris al lia edzino:

— Li revenos antaŭ la vespero. Ne maltrankviliĝu, kaj ne parolu kun najbaroj. Ĉu vi komprenis?

Ŝi kapjesis.

En Ŝiloviĉo gemaljunuloj Boĵovskij konfirmis, ke vere hodiaŭ matene venis granda kovrita aŭto kaj Okuliĉ helpis ŝarĝi en ĝin unu ŝafinon el tiuj sep, kiuj estas tenataj ĉe ili. Ili detale ripetis tion, kion li diris al mi, kaj sufiĉe precize priskribis la aspekton de Nikolajev kaj Sencov.

Elveturinte ekster la vilaĝon, mi forliberigis Okuliĉ-on, severe avertinte, ke pri nia interparolo li ne babilu eĉ vorton. Kiam post minuto mi retroturniĝis, li estis rapide iranta, preskaŭ kuranta al sia ĥato.

En malgajaj pensoj mi estis revenanta en Lidon. Ĥiĵnjak, jam trovinta en unu el la risortoj krevintan platon, same estis silentema kaj morna.

En la konduto de Nikolajev kaj Sencov estis nemalmulte da tre suspektinda kaj por ni dume tute neklarigebla, ne dirante eĉ pri la celofanaj pakumoj por centgramaj porcioj de lardo — speciala germana porciumo por paraŝutistoj.

Sed post la interparoloj kun Okuliĉ, kun la gemaljunuloj Boĵovskij kaj kun bienetulo Kolĉickij (Tarasoviĉ ne estis hejme) al mi aperis seriozaj duboj rilate de la versio kun Nikolajev kaj Sencov.

Mi ne povis aserti ion certan, sed eksentis, esprimante per la vortoj de Tamancev, — ni suĉas malplenan cicumon...