42. Subkolonelo Poljakov

Li komencis en Grodno de la «Dodge» kaj estis finanta la tagon per la «Dodge».

La ĉefleŭtenanto revenis el Zabolotje vespere. Lia laca aspekto, lia ĉifita, malpurigita uniformo atestis, ke li honeste penis, tamen trovi iajn spurojn aŭ pruvojn en la bosketo, kie estis trovita la aŭto, li ne sukcesis. Pridemando de la lokaj loĝantoj same donis nenion — kaj aperon de la aŭto, kaj alveturintojn sur ĝi neniu vidis.

La premspuroj de la randumo de la ŝtelita «Dodge» estis fotitaj malfrue, kaj paketon kun la fotoj Poljakov ricevis jam en krepusko. En duonmallumo li ne komencis pririgardi ilin, decidinte fari tion en la proviantejo post tagmanĝo, kiu laŭ tempo iĝis malfrua vespermanĝo.

La tago estis intensa, kaj kun sento de kontento li notis, ke li sukcesis preskaŭ ĉion. Kopiadon de la medicina atesto pri la morto de la ŝoforo (por kompreni, per kio kaj kiel li estis murdita) eblis komisii al iu el subuloj.

Antaŭ la vespero li parolis per «AF» kun la estro de la Departemento generalo Jegorov — tiu petis «laŭeble ne resti por longe». Jegorov entute ne ŝatis, kiam la estro de la serĉa fako forestas dum pli ol diurno, sed Poljakov diris, ke li devas veturi al Lido kaj povos reveni nur morgaŭ, evidente, vespere. La generalo, malkontenta, surmetis la parolilon.

Frumatene Poljakov tiel hastis, ke ne povis doni al Aleĥin eĉ kelkajn minutojn, pro kio li sentis sin kvazaŭ ŝuldanta al tiu.

Nun, kiam ĉio plej grava en tiu ĉi vojaĝo estis jam farita, sur la unuan lokon en liaj pensoj eliris la afero «Nemano».

Hieraŭ tuj post la ricevo de la malĉifrita teksto li mendis en la Milittransportada Departemento informojn pri irado de trajnoj dum periodo de la 9-a ĝis la 13-a de aŭgusto tra ses fervojaj nodoj en la operacaj malavanoj de la fronto. La informoj jam estis pretaj, necesis sidiĝi kviete kaj, forlasinte ĉiujn zorgojn, analizi ilin. Poljakov decidis fari tion en Lido, pridiskutinte ĉion kun Aleĥin kaj doninte al la afero «Nemano» parton de la nokto, kaj se necesos, eĉ la tutan unuan tagduonon. Post la interparolo kun la generalo li konektiĝis kun sia viculo kaj ordonis senprokraste sendi en Lidon, en la kontraŭspionan fakon de la aviada korpuso, la informojn, ricevitajn el la Milittransportada Departemento.

Estis precize la naŭa horo de vespero, kiam, fininte la aferojn en Grodno, li alveturis al la stacio. En la proviantejo, ricevinte kontraŭ kupono du malsekajn aluminiajn bovlojn kun nudeloj kaj kaĉo, bonigita per ladviando — tio nomiĝis «gulaŝo», — li eksidis ĉe longa malplena tablo en la halo por soldataro kaj serĝentaro — tie estis pli hele.

Li manĝis nenion de la mateno, sed antaŭ ol komenci, li elprenis el la mapujo ĵurnalon. Malbonan kutimon nepre legi ĉe tablo li akiris jam en la antaŭmilita ĵurnalista tempo. Kun jaroj tio iĝis bezono: dum manĝado nepre ricevadi novan informon kaj pripensi ĝin.

En la ĵurnalo — li pretere trarigardis ĝin tage — estis presita granda raporto de Koĉjo Strunnikov, iam disĉiplo kaj kolego de la subkolonelo. Koĉjo venis post stundenteco, laboris ĉe Poljakov en faka ĵurnalo kiel literatura kunlaboranto, estis esperdona, sed ne pli. Tamen dum la milito, iĝinte fronta korespondanto, li iel subite kreskis, skribadis ĉiam pli bone, kaj Poljakov ĝojis pri ĉiu lia publikaĵo.

Elprenante el la mapujo la ĵurnalon, Poljakov ekvidis la paketon kun la fotoj, elprenis, dismetis la fotojn apud la bovloj kaj tuj ŝovis la manon por preni la kontrolan foton.

La memoro ne trompis lin, li ne eraris: la premspuroj de la randumo de la ŝtelita «Dodge» estis identaj kun la pneŭmatikaj spuroj, trovitaj de la grupo de Aleĥin en la arbaro ĉe Stolbci.

Kvazaŭ plu ne kredante, li dum ioma tempo pririgardadis la fotojn, poste forigis ilin kaj, malfaldinte la ĵurnalon, komencis manĝi, tamen koncentriĝi pri la ĵurnala raporto li ne povis.

Haste formanĝinte la «gulaŝon», li ekveturis en la hospitalon.

* * *

En la dika paperujo kun medicinaj mortatestoj — al ĉiu estis aldonita akto de nekropsiisto — dokumentoj de Gusev Nikolao Kuzmiĉ ne troviĝis: Poljakov trarigardis ĉiun folion dufoje.

La hospitala estraro kaj la skribistoj kun la registra libro tiam estis en la stacio: tie estis akceptataj vunditoj el du sanitaraj trajnoj. Poljakov turnis sin al la deĵoranta kuracisto.

— Serĝento Gusev, ŝoforo?.. Tio estas mia paciento, — diris ŝi kaj, ne kaŝante miron, rimarkis: — Kiaj povas esti dokumentoj pri morto, se li estas viva...

Post du minutoj ili iris tra larĝa koridoro preter starantaj ĉe ambaŭ flankoj litoj kun vunditoj. Poljakov same devis surmeti blankan kitelon, kiu estis tro granda por li, dum la irado li estis suprenfaldanta la manikojn. Staris akra odoro de jodoformo kaj fenolo — malamika, damnita odoro, rememoriginta al li la unuan jaron de la milito kaj hospitalojn en Moskvo kaj Gorkio, kie post la grava vundo li kuŝaĉis dum ĉirkaŭ kvin monatoj.

— Li estis svenigita per bato de malantaŭe al la kapo, — estis rakontanta la kuracistino, — li havas frakturon de la krania bazo kaj cerboskuon. Poste al li estis faritaj du tranĉaj vundoj de malantaŭe en la koran zonon, feliĉe, netrafe.

Renkonten al ili sur rullito kun brankardo flegistino, knabino aĝa ĉirkaŭ dek kvin jarojn, estis veturiganta vunditon.

— Sed nun lia vivo estas ekster danĝero? — flankeniĝinte, demandis Poljakov.

— En tiaj okazoj estas malfacile aserti ion certe. Kaj interparolo kun li estas sendube nedezirinda. Se tio estas nepre necesa, mi devas permesi, sed ĝenerale... Vi ne lacigu lin, — subite tute neoficiale petis ŝi, ridetis, kaj Poljakov rimarkis, ke ŝi estas ankoraŭ juna kaj bela. — Antaŭ la milito li ŝoforis ĉe iu profesoro kaj nun petas pri unu afero: ke oni nepre montru lin al profesoro... Ĉi tien...

En malgranda, por kvar homoj, ĉambro por grave vunditoj, ŝi almontris liton ĉe la fenestro kaj tuj foriris. Sub la kovrilo kuŝis viro kun maldika elturmentita vizaĝo, pansitaj kapo kaj brusto. Li rigardis antaŭ si senvive kaj apatie.

— Bonan vesperon, Nikolao Kuzmiĉ, — salutis la subkolonelo. — Kiel vi fartas?

Gusev, kvazaŭ ne komprenante, kie li estas kaj kio estas al li, silente rigardis al Poljakov.

— Nikolao Kuzmiĉ, mi demandas, kia estas via farto?.. Ĉu vi aŭdas min?

— Jes, — flustre, ne tuj respondis Gusev kaj interesiĝis: — Ĉu vi estas profesoro?

— Ne, mi ne estas profesoro. Mi estas oficiro de la kontraŭspiona servo... Ni devas trovi tiujn, kiuj atakis vin. Kiel ĉio ĉi okazis?.. Ĉu vi povas rakonti?.. Penu — tio estas tre grava.

Gusev silentis.

— Ni faru ĉion laŭorde, — alsidiĝante sur la randon de la lito, diris Poljakov. — Antaŭ semajno vi elveturis sur via aŭto el Grodno al Vilno... Ĉu ili haltigis vin sur la vojo?

Li rigardis al Gusev, sed tiu silentis.

— Kie vi renkontis ilin?

Gusev silentis.

— Nikolao Kuzmiĉ, — laŭte kaj emfaze klare diris Poljakov. — Kiel ili trafis en vian aŭton?

— En la kontrolejo, — flustris Gusev.

— Ili sidiĝis en la kontrolejo, — vigle ripetis Poljakov. — Ĉe elveturo el Grodno?

— Jes...

— Ĉu ili estis tri? — Poljakov montris per la fingroj. — Aŭ du?

— Du...