39. Aleĥin

— Przepraszam, pani38, — diris mi al Grolinska kaj, por kaŝi emocion, ridetis. — Kio estas tio?

— Kio? — Ŝi turniĝis kaj ekrigardis en la angulon apud la forno, kien mi almontris.

— Jen. — Mi kliniĝis por levi la ĉifitan celofanan folion, ekvidis la duan, superŝutitan per rubaĵo, kaj levis ambaŭ.

— Tio estas... de la oficieroj. — Ŝi almontris en la direkto de la ĵus purigita ĉambro, kie hieraŭ lokiĝis Nikolajev kaj Sencov.

Mi jam glatigis la foliojn, konvinkiĝis, ke ili estas grasaj interne kaj konformas dimensie. Mia gorĝo tuj sekiĝis.

Kun sinjorino Grolinska mi devis nun paroli alie: la antaŭa kamuflo ekskludis esencan paroladon. Mi forliberigis la kapitanon kaj proponis al ŝi iri en la grandan ĉambron, kie ni eksidis ĉe la tablo.

— Sinjorino, — diris mi, — ĉu vi scipovas silenti?

— Jes. — Ŝi nekomprene ĵetadis rigardojn jen al mia vizaĝo, jen al la ĉifita celofano.

— Mi estos sincera kun vi...

— Jerzy! — paliĝinte, ekkriis ŝi.

— Ne maltrankviliĝu, sinjorino, mi havas neniajn informojn pri via filo. — Por trankviligi, mi eĉ prenis ŝian manon. — Mi estos sincera kun vi... Ĉu vi komprenas? Ĉu vi promesas konservi en sekreto nian interparolon?

— Jes.

— Ni opinias vin kaj vian familion polaj patriotoj... Via edzo pereis kiel heroo, defendante Pollandon, kaj la filo batalas kontraŭ la okupaciantoj... La poloj kaj la rusoj militas kontraŭ komuna morta malamiko...

Mi deziris paroli kun ŝi home, konfide, sed rezultis iaj kliŝaj, oficialaj frazoj. Pro la sendorma nokto kaj laco, pro manko de tempo kaj, eble, pro nevola strebo pli baldaŭ atingi la esencon mi prenis ian malĝustan tonon.

— Varsovio, — diris ŝi. — Kiel Varsovio?

Kion mi povis diri al ŝi?.. Mi sciis, ke en Varsovio estas ribelo, ke ĝin komencis la estroj de la AK, sed ĝin partoprenas centmiloj da poloj. En la urbo jam dum tria semajno estis okazantaj plej kruelaj bataloj: fakte senarmaj homoj kontraŭstaris tankojn, aviadon kaj artilerion de la germanoj — miloj pereadis ĉiutage.

En la lasta tago oni min plurfoje demandadis pri Varsovio, precipe poloj; pri la ribelo mi sciis precipe el avaraj gazetaj informoj, kaj pli ol tio mi ne povis diri ion ajn.

— En Varsovio estas ribelo... Sur la stratoj okazas bataloj.

— Tie estas Jerzy... — per tremanta voĉo prononcis ŝi. En ŝiaj okuloj estis larmoj.

Ĝuste tion mi antaŭsentis!

— Ni esperu, ke li revenos viva kaj sana...

Mi faris paŭzon kaj poste daŭrigis:

— Ni ĝismorte batalas kontraŭ nia komuna malamiko, kaj estas tre grave, ke vi kontribuu vian helpon... Vi devas esti sincera kun mi... Per tio vi helpos ne nur al ni, sed ankaŭ al la filo kaj al ĉiuj poloj.

— Nie rozumiem.

Pro la emociiĝo ŝi ekparolis en la pola, larmoj sufokis ŝin. Mi alportis malvarman akvon; trinkinte tutan glason, ŝi estis viŝanta per tuko la okulojn kaj penis ekregi sin.

Ŝi sidis antaŭ mi malvigliĝinta, malsereniĝinta, tuj perdinta tutan sian junecan aspekton kaj koketecon. Patrino, turmentata de maltrankvilo pri la vivo kaj sorto de la sola filo. Polino, turmentata de pensoj pri pereo de sampatrujanoj.

Tiel okazas nemalofte. Vi renkontiĝas kun aliula vivo, aliulaj suferoj, vi deziras iel konsoli, subteni kaj — la konscienco postulas — lasi la homon en trankvilo. Sed vi estas devigita tuj «sentripigi» lin, akiri necesan por vi informon. Malbenita laboro — pli malbona ne elpenseblas.

Doninte al ŝi tempon por iomete trankviliĝi, mi transiris al la afero, klarigis, ke min interesas tiuj du oficiroj. Komence ŝi ektimis, ke en ŝia domo noktis iaj banditoj, kaj kvazaŭ por pravigi sin ŝi ree haste elprenis la talonon de la militpolico, permeson pri loĝigo. Mi diris, ke ili ne estas banditoj, sed prepari provizon en tiu ĉi regiono ili ne rajtas, tio ne estas permesita. Kaj tiam ŝi trovis por ili difinon «ŝpekulantoj», kaj por ŝi ĉio kvazaŭ ekstaris sur ĝustajn lokojn. Privata komerco, vendado kaj revendado de produktaĵoj sur la liberigita teritorio de Litovio kaj Okcidenta Belorusio estis tre disvastiĝintaj, kaj la versio pri ia komerco aspektis por ŝi tre konvinke.

Ŝi volonte respondis ĉiujn miajn demandojn pri Nikolajev kaj Sencov kaj, sendube, estis sincera kun mi.

Havante permeson por kvin diurnoj, ili noktis ĉe ŝi kvar fojojn — en unu nokto ili ie forestis.

Ili foriradis el la domo frue, ĉirkaŭ la sesa horo, revenadis kun krepusko, lacaj, polvokovritaj. Kiel ŝi komprenis, ili veturadis tra vilaĝoj sur laŭvojaj aŭtoj. Ili purigadis la botojn, lavadis sin kaj, vespermanĝinte, tuj kuŝiĝadis dormi.

Ili ne komencadis konversaciojn kun ŝi, turnadis sin al ŝi nur pro ia bezono, precipe nur la pli aĝa. Tiel, en la unua vespero li interesiĝis pri prezoj de ŝafoj kaj porkoj, de produktaĵoj, de keroseno kaj germana uniformo, el kiu nun multaj, speciale kampuloj, anticipe farbinte, kudras por si vestaĵojn. Kiel ŝi komprenis, je kelkaj tagoj antaŭ tio ili vizitis bazaron en Baranoviĉo kaj estis komparantaj prezojn tie kaj ĉi tie.

Ili estis ĝentilaj kaj afablaj, regalis ŝin per sukero, kuiritaj ovoj, laŭdire el vilaĝo; en la unua vespero ili donis al ŝi duonon de briko da soldata, kiel ŝi esprimis, «ŝtata» pano, kaj hieraŭ — tutan glason da salo.

Dum la tutaj tri jaroj da okupacio la germanoj ne provizadis tiujn regionojn per salo, ĝi valoris litere kiel oro, kaj ankaŭ nun estis vendata en la bazaro per tekuleroj kaj kostis tre multe.

La salo, malavare donacita al ŝi de Nikolajev, — mi petis montri — estis germana, subtile muelita, kun nanaj nigraj punktetoj — grajnetoj de pipro, tiel li mem klarigis al ŝi.

Dum la monato post la liberigo de la urbo en ŝia loĝejo loĝis pli ol dek oficiroj, kaj preskaŭ ĉiuj same dividadis kun ŝi iajn produktaĵojn, sed la bonkoreco de la lastaj loĝantoj (mi opinias, nur nun, post miaj demandoj) ial streĉis ŝin. Kvankam ŝajne estis nenio suspektinda en ilia konduto.

Hieraŭ ili revenis pli frue ol kutime, antaŭ la fulmotondro. Ankoraŭ antaŭ ilia veno aperis tiu fervojisto, demandis pri ili, ne nomante familinomojn, sidiĝis en la kuirĉambro kaj atendis.

Li estas polo, sed ŝi ne konas lin, ŝi opinias, ke li estas el alia loko, eble el Litovio: li parolis pole kun milda Vilna prononco. Kiel ŝi opinias, li estas ne ordinara fervojisto, sed ia trajna «supera konduktoro» aŭ alia negranda estro. Li ŝajnis al ŝi silentema kaj fermita.

Li pasigis kun la oficiroj pli ol tri horojn, ili kune vespermanĝis kaj eltrinkis botelon da hejmfarita brando, alportita, evidente, de tiu polo. Pri kio ili parolis — ŝi ne scias, ne aŭskultis.

Mi interesiĝis, kun kiuj ili ankoraŭ komunikiĝis, krom la fervojisto. Ŝi diris, ke antaŭ tri tagoj vespere ŝi renkontis ilin apud la stacio kun du iuj oficiroj, kies aspekton ŝi ne atentis, kaj en duonmallumo ŝi ne povus distingi, nur rimarkis, ke ili estas junaj. Tiu difino nenion diris: al virino de ŝia aĝo eĉ kvindekjaraj viroj povus ŝajni junaj.

Evidentiĝis, ke Nikolajev kaj Sencov foje jam foriris el la domo tra la najbara plantejo; ili sciis, ke tiel estas pli proksime al la urbocentro kaj la vojo estas pli bona. Verdire, tie laŭlonge de la rando de la plantejo antaŭe estis libera pasejo, sed antaŭ semajno la najbarino, kverelinte kun Grolinska, fermis la barilpordeton kaj najlofiksis ĝin per tabuloj. Se ili ne surpaŝus en mallumo sur bedon, tiam estus nenia skandalo. Cetere, ilia foriro ne estis por ŝi neatendita — ili anticipe avertis, ke vespere ili transiros al alia loĝejo, kie estas ŝedo kaj kien alveturos aŭto.

Certe, mi demandis ankaŭ pri aĵoj: kun kio tiuj oficiroj aperis en la domo, kio kaj kiam estis alportata kaj forportata. Unuafoje ili venis antaŭ vespero kun du dense ŝtopitaj dorsosakoj; unu el ili malaperis tuj, matene, kaj la dua dum du tagoj staris en ilia ĉambro sub la lito (ŝi vidis, kiam purigis), kio estis en ili — ŝi havas nenian ideon.

Poste mi interesiĝis, kiam Nikolajev kaj Sencov revenis dimanĉe, la 13-an de aŭgusto.

— Dimanĉe...

Ŝi pensis kaj diris — post la naŭa horo, kiam jam malheliĝis. Ŝi rememoris, ke en tiu vespero la pli juna — leŭtenanto — ankoraŭ estis lavanta en la kuirĉambro... kukumojn...

— Kaj ĉu vin per tiuj kukumoj ili ne regalis?

— Ne.

— Kaj ĉu iuj el tiuj kukumoj ne montriĝis amaraj? Ĉu ili ne forĵetis ilin, ĉu vi ne memoras?

— Mi ne scias... Mi ne vidis.

Ĉio suspektinde konformis unu al la alia. Certe, ĉio okazas, eblas plej nekredeblaj koincidoj kaj kuniĝoj de cirkonstancoj. Tamen ĉu ne tro multe?

La 7-an de aŭgusto la sendilo eneteriĝis el arbaro sud-oriente de Stolbci je nuraj cent kilometroj for de Baranoviĉo. En la sama semajno Nikolajev kaj Sencov, laŭ la vortoj de Grolinska, vizitis la bazaron de Baranoviĉo.

La dorsosako (ne estas ekskludeble, ke en ĝi troviĝis la sendilo) estis forportita frumatene de la 13-a de aŭgusto — en la tago de la fiksita radiseanco, ĉirkaŭ dek du horojn antaŭ ĝi. Post la reveno en la loĝejon Sencov lavis por vespermanĝo kukumojn... Kukumoj estis trovitaj ankaŭ sur la loko de la eneteriĝo — en tiu sama vespero!

Antaŭhieraŭ Blinov vidis Nikolajev-on kaj Sencov-on ĉe la rando de la Ŝiloviĉa arbaro kun la dorsosako — post horo kaj duono ili eliris al la ŝoseo sen la dorsosako. Tio firmigis la supozon, ke en ĝi troviĝis la sendilo, kaŝata ie en la arbaro.

Klarigante al Grolinska sian konon de la urbo, Nikolajev kaj Sencov diris, ke en julio ili jam estis ĉi tie, loĝis ie en alia loĝejo, kien ili hieraŭ antaŭ la noktomezo kvazaŭ foriris. Tamen inter militservantoj, loĝintaj en Lido ekde la momento de liberigo kaj ĝis hodiaŭ (laŭ mia peto la komandanto de la urba militpolicejo kontrolis nokte ĉiujn registrojn kiel ĉe si, tiel ankaŭ en ambaŭ kantonmentaj distriktoj), oficiroj Nikolajev Alekseo Ivanoviĉ kaj Sencov Bazilo Petroviĉ registriĝis kaj estis enskribitaj nur unufoje — la 12-an de aŭgusto, en la tago de ilia apero ĉe Grolinska.

Estis plej simple kunligi la informojn pri moviĝo de militaj trajnoj en la interkaptita radiogramo kaj tiun «gaston» — fervojiston, lian mildan Vilnan akĉenton kaj plantatajn nur ĉe Vilno kukumojn «traku», trovitajn sur la loko de la eneteriĝo.

Kaj fine — la celofanaj pakumoj de lardo, destinita ĉe la germanoj por paraŝutistoj kaj marsoldatoj.

Sen peno konstruiĝis tuteca, tre fidinda bildo... En la grupo estas kvar homoj, kaj la elsendon dum veturado faris hieraŭ la du aliaj. Eble, ĝuste tiuj, kiujn Grolinska renkontis kun Nikolajev kaj Sencov en malhelo ĉe la stacio.

La fervojisto, plej probable, estas kuriero. Li venis, evidente, el Baltio kaj post la kontakto kun Nikolajev kaj Sencov forveturis al Grodno, en ĝuste tiu direkto, kie, juĝante laŭ la teksto de la interkaptaĵo, estis okazanta sistema observado pri moviĝo de militaj trajnoj.

Kaj foriris ili dufoje tra la najbara plantejo pro antaŭzorgo: por ajna okazo, por «deĵeti voston», se oni penos gvati ilin.

Ĉio facile kaj fidinde dismetiĝis sur bretojn, tiom facile, ke mi estis deviganta min ne fari tro fruajn konkludojn kaj kritike rilati eĉ plej evidentajn faktojn kaj koincidojn.

Ekzistis ankaŭ negrandaj kontraŭdiroj, el ili nur unu cirkonstanco vere ŝancelis la tutan versimilan kaj tre konvinkan konstruaĵon: la celofanajn pakumojn ili lasis malkaŝe, en la cindrujo, sed tiuj, kiujn ni estis serĉantaj, homoj spertaj, tre singardaj, tion, supozeble, neniam farus. Tamen, eĉ spertuloj eraras...

Plej multe mi dezirus konsiliĝi kun Poljakov, sed ĝis la sekva mateno, antaŭ kiam li revenos en la Departementon, fari tion estis, verŝajne, neeble.

Mi detale klarigis al sinjorino Grolinska, kion ŝi entreprenu, se Nikolajev kaj Sencov aperos en ŝia domo aŭ, eble, ŝi renkontos ilin sur strato. Poste mi adiaŭis, dezirinte, ke Jerzy revenu viva kaj sana, kaj ankoraŭfoje petis konservi sekreta tutan nian konversacion. Ŝi promesis.

La aferon pri Nikolajev kaj Sencov — ĉu veraj aŭ falsaj — urĝe necesis klarigi. Necesis tuj kontroli ilin laŭ la vortaj portretoj, kunmetitaj de Tamancev, kaj laŭ la trajtoj... Urĝe!

* * *

Post ĉirkaŭ dek minutoj ni estis rapide veturantaj al la aerodromo. Blinov, kiam mi sciigis al li, ke tiuj du oficiroj ne estas en la domo, ke ili nokte foriris tra la najbara plantejo, ekpalpebrumis per siaj lanugaj okulharoj, kiel infano, de kiu oni deprenis ludilon aŭ trompis. Poste, suspirinte, li grimpis en la kargujon kaj tuj ekdormis. Kaj mi estis skuiĝanta en la stirejo, sistemigante kaj reskribante de paperpecetoj skribaĉojn de Tamancev — vortajn portretojn de Nikolajev kaj Sencov.

El la kontraŭspiona fako de la aviada korpuso mi telefonis per «AF» al la Departemento. Poljakov — li povus aranĝi ĉion sen mi — troviĝis ie en Grodno, kaj mi diktis tekston de informpeto al deĵoranta oficiro.

— Kiu subskribas? — demandis tiu.

Tion eĉ mi mem ankoraŭ ne sciis. Por ne zorgigi la generalon, mi petis konekti min kun lia viculo, kolonelo Rjaŝencev.

Tiu elaŭskultis min kaj post mallonga paŭzo diris:

— Estas freŝa klarigo, ke oni ne trouzu indikojn «Urĝe!» kaj «Tre urĝe!». Oni uzu ilin nur en eksterordinaraj okazoj. Sed ĉe vi mi ne vidas bazon por eksterordinareco. Ordinara kontrolo. La informpeton mi subskribos, sed nur kiel ordinaran...

Mi sciis: al ordinara informpeto respondo povas veni post tri aŭ eĉ kvar diurnoj, kio neniel konvenis al ni. Ni ne povis atendi, kaj mi rekte diris pri tio.

— Mi ne povas helpi al vi. — La kolonelo surmetis la parolilon.

Tiam mi nevole enviis al la aroganteco de Tamancev. Li okaze de neceso povis senhonte agi nome eĉ de marŝalo, eĉ de popolkomisaro, neniom timante sekvojn, kaj poste eĉ kun ofendiĝo, se ne kun indigno gapi vin: «Nu, kaj kio?! Ja mi faris ne por mi mem, sed por utilo de la afero!»

Mi ree konektiĝis kun la Departemento; mi ne deziris, sed ĉiel ajn mi estis devigita turni min al la generalo.

— Li estas okupita, — sciigis min la deĵoranto.

— Raportu: pro urĝa afero, — postulis mi. — Aleĥin de Poljakov.

Pasis, eble, ĉirkaŭ minuto, ĝis kiam en la aŭskultilo aŭdiĝis iom kruda voĉo de Jegorov.

— Kio estas tie ĉe vi? — ŝajne kun malkontento demandis li kaj, kvankam mi ne sukcesis eĉ malfermi la buŝon, avertis: — Ne tiom laŭte.

Mi rememoris, ke lia aparato havas fortan membranon, kaj komprenis: en la kabineto estas iu fremda kaj la generalo ne deziras, ke oni aŭdu, kion mi diros. Des pli bone: se iu sidas tie, ne estos demandoj kaj esenca interparolado — dum ne ekzistas rezulto, ili estas malagrablaj.

Mi komencis klarigi, sukcesis prononci nur eble tri frazojn kaj tuj aŭdis, kiel per alia telefono li ordonas al la deĵoranta oficiro: «Metu mian subskribon sub la informpeto, donita de Aleĥin. Indiko: „Tre urĝe!“. Respondon al Lido. Transsendu sen prokrasto!»

Potencemo en lia voĉo sufiĉus eĉ por kvin generaloj. Ŝtala kategorieco kaj postulemo. Speciale imprese sonis «sen prokrasto» kaj «tre urĝe». Kaj la direktivoj pri tiu indiko kvazaŭ ne koncernis lin, li eĉ ne aŭskultis miajn argumentojn.

— Ĉu tio estas ĉio? — demandis li min poste.

— Jes.

— Ĉu vi bone alkroĉiĝis, firme?

— Kiel diri... — nedifinite prononcis mi; mia koro ekdoloris: fidante Poljakov-on, li, evidente, ne ekzamenis detalojn de la afero kaj opiniis, ke ni kondukas la serĉatojn kaj prenos ilin hodiaŭ aŭ morgaŭ, kiam malkovros iliajn ligojn, dum ni havis praktike nenion.

— Ne perdu tempon! Ne tro iradu ĉirkaŭe. Ĉu vi komprenis min?

— Jes, — kun peno eldiris mi.

— Mi atendas rezulton! — laŭ sia kutimo, anstataŭ «ĝis revido» diris li kaj tuj malkonektiĝis.



38. Mi pardonpetas, sinjorino (en la pola) (rim. de la trad.).