38. Subkolonelo Poljakov
En Grodno li havis kelkajn aferojn, kaj la ĉefa inter ili estis tute ne la kazo pri ŝtelo de «Dodge» kaj murdo de ties ŝoforo, tamen Poljakov komencis ĝuste de ĝi. Parte pro tio, ke la aŭtobataliono lokiĝis en la rando, ĉe la enveturejo en la urbon.
Pri tio, ke la aŭto estis trovita, li eksciis frue matene antaŭ sia elveturo el Lido, kiam per «AF» li telefonis al la Departemento kaj oni nomis al li ĉiujn ĉefajn okazintaĵojn de la pasinta diurno en la avano kaj en la malavanoj de la fronto.
Certe, eblis komisii tion al iu el subuloj, sed jam dum sesa tagnokto, post tiu momento, kiam en la arbaro apud Stolbci la grupo de Aleĥin trovis la premspurojn de randumo de «Dodge», ĉio, kio koncernis aŭtomobilojn de tiu tipo, speciale interesis Poljakov-on.
Rufa diketa majoro, per io simila al Bonaparto, — la estro de la bataliono kaj brava, bone teniĝanta kapitano en kavaleria kozaka kalpako — la estro de la aŭtoroto, iom mirigitaj pro la neatendita vizito de subkolonelo el la Kontraŭspiona Departemento de la fronto, kondukis lin al la staranta aparte, kvazaŭ atendanta kontrolon aŭtomobilo. Ĉi tien tuj aliris jam vokitaj ĉefserĝento-meĥanikisto kun kripligita per cikatroj vizaĝo kaj ĉefleŭtenanto, reprezentanto de la kontraŭspiona servo, pure razita, odoranta je kolonjakvo aŭ parfumo.
— ...La aŭto evidentiĝis sendifekta, en la ujoj estis ĉirkaŭ tridek litroj da benzino, — rakontis la rotestro al Poljakov.
— Kiu kaj kiam trovis ĝin?
— Lokaj loĝantoj... Evidente, ĝuste ili sciigis al Lido... Kaj al ni oni hieraŭ telefonis el la militpolicejo.
— Kiu veturis por ĝi? — enrigardante sub la benkojn, alfiksitajn al la flankaj muretoj, interesiĝis Poljakov; konversaciante, li estis sinsekve pririgardanta la aŭton.
— Jen... la ĉefserĝento.
Poljakov turnis sin al la ĉefserĝento — tiu rektiĝis antaŭ li.
— Staru libere... Rakontu, mi petas, kiel kaj kio.
— Tio estas de ĉi tie je kvardek kilometroj proksimume... — streĉiĝante, prononcis la ĉefserĝento; al li mankis la antaŭaj dentoj kaj, evidente, estis difektita la lango, li parolis lispe, kun peno, tute ruĝiĝinte pro ekscitiĝo. — Tie, do, trans la vilaĝo... estas bosketo... Nu, trovis ĝin, — la ĉefserĝento almontris la aŭton, — knaboj... Mi sidiĝis — ĝi estas sendifekta. Tiel mi ĝin alkondukis...
— Kaj la ŝoforo estis murdita? — Por ke al la ĉefserĝento estu pli facile, Poljakov movis la rigardon al la kapitano.
— Jes, — diris tiu. — Oni prenis lin sur la rando de la ŝoseo — aŭto el alia trupunuo. Al ni oni sciigis jam el la hospitalo. Mi veturis tien, sed oni ne permesis al mi viziti lin. La kuracistino diris, ke li estas sen konscio, estas nenia espero, kaj ateston ili sendos.
— Kian ateston?
— Pri la morto.
— Atesto estas atesto, sed kiu do enterigis lin? — Poljakov levis en la kargujo oleitajn ĉifonojn kaj estis pririgardanta ilin.
— Ili mem enterigas.
— Kaj ĉu iu el la bataliono ne plu veturis tien? — ĉirkaŭrigardante la oficirojn, miris Poljakov.
— Ne, — kulpe diris la kapitano.
— Je-es, mortis homo — kaj diablo kun li...
— Ni havis sovaĝan haston... — nedecideme defendis lin la majoro. — Ni estis plenumantaj urĝan ordonon de la komandanto.
— Ordonojn, certe, necesas plenumi... — ankoraŭfoje pririgardante la seĝon de la aŭto, mediteme diris Poljakov.
Li sciis, ke kun sia neimpona kaj nebatala eksteraĵo, milda kartava voĉo kaj malbenita nevenkebla snufado li aspektas ege mallukse, havas nek teniĝon, nek konvenan militistan aspekton. Tio lin ne afliktadis, eĉ male. Ne nur kun subaj oficiroj, sed ankaŭ kun soldatoj, serĝentoj li tenis sin sen familiareco, sed kvazaŭ egale, kvazaŭ ili estis ne en armeo, sed ie en civila laboro, kaj homoj en konversacioj kun li kondutis ordinare senĝene, konfide.
Tamen tiuj ĉi majoro kaj brava kapitano evidente timis lin, atendante, probable, malagrablaĵojn. Sed malagrablajn vortojn, kaj eĉ pli, disciplinan punon, meritis en tiu historio nur la kontraŭspiona reprezentanto, sed ĝuste li estis tute egalanima.
— Eĉ ne unu sangoguto, neniaj spuroj... — turnis sin al li Poljakov. — Kiaj tamen estis vundoj de Gusev? Kiel li estis murdita? De kiu?.. Ja vi devis se ne ekscii tion, tiam almenaŭ interesiĝi. Sed vi eĉ en la hospitalon ne trovis tempon iri.
— Mi veturos tien tuj, — kun preteco proponis la ĉefleŭtenanto.
— Tion necesis fari antaŭ semajno, — malamike diris Poljakov.
Lin ĉagrenis tio, ke ĉi tie, en la fronta aŭtomobila bataliono, kie homoj ne dormas en noktoj, po diurno ne ekstaras disde stirilo, kie ne nur plotonestroj, sed eĉ rotestroj, kaj la batalionestro mem ne evitas klopodi kun aŭtoj (pri kio atestis la manoj kaj la uniformo de ambaŭ oficiroj), iradas purega, aromanta observanto, kaj tiu egalanima ekstera observanto, bedaŭrinde, estas kolego, reprezentanto de la kontraŭspiona servo. Kaj de li ja oni ne postulis fosi en motoroj, sed ankaŭ sian rektan aferon li ne sciis kiel necesas kaj nenion faris.
Sur la tero, je ĉirkaŭ tri metroj for de la aŭto, Poljakov rimarkis ĉifitan pecon de celofano, alirinte, levis ĝin kaj, turniĝante, demandis:
— Kaj tio estas kio?
Ĉiuj ekrigardis, kaj la ĉefserĝento diris:
— Tio estas, jen, el la kargujo... Mi elĵetis... Rubaĵo.
— Ĉu el tiu ĉi aŭto?! — vigle ekkriis Poljakov.
— Jes.
Poljakov jam malfaldis la folion, pririgardis, frotis je la polmo — la haŭto grasiĝis — kaj, turnante sin precipe al la ĉefleŭtenanto, demandis:
— Kio estas tio?
— Celofano? — pririgardante la folion, ne tute certe diris la ĉefleŭtenanto.
— Jes... cent sesdek milimetroj je cent naŭdek du... Kion ankoraŭ vi povas diri pri ĝi?
La ĉefleŭtenanto senvorte ŝultrolevis.
— Ordinare per lardo en tia pakumo — centgrama porcio — la germanoj provizas siajn agentojn-paraŝutistojn, — klarigis Poljakov.
Ĉirkaŭinte la subkolonelon, ĉiuj kun intereso estis pririgardantaj la celofanan folion.
— Tamen, fojfoje lardo en tia pakumo trafas ankaŭ en trupojn de la germana armeo: al aeraj kaj maraj soldatoj, — aldonis Poljakov kaj, kaŝante la trovaĵon en sian ampleksan aviadan mapujon, demandis la ĉefserĝenton: — Ĉu vi el tiu aŭto ankoraŭ ion elĵetis?
— Tute ne. Nenion.
— Faru premspuron de la randumo kaj fotu, — turniĝante al la ĉefleŭtenanto, ordonis Poljakov. — Necesas ne malpli ol ses fotoj dek ok je dudek kvar.
— Ni ne havas fotiston, — trankvile kaj ŝajne eĉ kun faciliĝo raportis la ĉefleŭtenanto.
— Tio min ne interesas, — per malmilda, neatendita por lia bonanime intelektula aspekto tono bruske diris Poljakov, — organizu! La fotoj devas esti pretaj ĝis la dekoka horo... Due: prenu dekon da spertaj soldatoj kaj kune kun la ĉefserĝento senprokraste direktiĝu al Zabolotje. Pririgardu la lokon, kie estis trovita la aŭto. Alirojn kaj ĉirkaŭaĵojn. Skrupule — ĉiun arbuston, ĉiun herberon! Parolu kun lokaj loĝantoj. Eble, iu vidis, kiel oni alveturis sur ĝi. Eble, iu distingis kaj memorfiksis tiujn homojn... Vespere raportu al mi detale, kio kaj kiel... Kaj estu atenta!..