I. S. Kon

Kio estas Sizifa laboro?

1. Sizifa laboro estas ajna potenciale utila agado, kies aktualaj rezultoj ne povas esti realigitaj enkadre de la ekzistanta socio. Pro tio ĉiuj fortoj, elspezataj por ĝi, fariĝas senfruktaj, kaj la laboro mem – senfina.

2. Sociaj kaŭzoj de la fenomeno povas esti kaj objektivaj (teknike-ekonomia postresto), kaj subjektivaj (nekomprenemo, ideologia rutineco ka).

3. Car neniu socio, ekskludante pun-sistemon, speciale destinitan por neniigo de personeco, emas, ke oni okupiĝu pri senutila laŭ ĝi agado, Sizifa laboro laŭdifine estas volonteca kaj libera agado. Ĝi aperas pro persona iniciato de la subjekto kaj fariĝas malbeno, nur kiam tiu konsciiĝas, ke lia laboro donas deziratajn rezultojn, sed iu, pli potenca ol li mem, forvojigas ilin.

4. Psikologie Sizifa situacio estas rezulto de konflikto inter alta takso de rezultivo kaj signifo de sia laboro fare de la subjekto, kaj malalta takso de ebloj de ĝia realigo.

5. Sizifa situacio estas des pli tragedia, ju pli banalas kaj memevidentas ĝiaj startaj tezoj. Pruvadi neceson kaj utilon de multiplika tabelo estas multe pli suferige ol fundamentigi novan paradoksan sciencan teorion.

6. Daŭra Sizifa laboro eligas la personon el produktiva socia agado, malbonigas ties sanon kaj karakteron kaj kondukas al antaŭtempa pereo.

7. Teorie la Sizifan situacion eblas solvi kelkmaniere:
a) la socio finfine akceptas la proponatajn atingojn;
b) Sizifo kraĉas la laboron;
c) Sizifo pereas, trostreĉiĝinte;
ĉ) la konflinkto fariĝas sensignifa pro ŝanĝo de la cirkonstancoj. Sed pro tio ke la variantoj «a» kaj «ĉ» ne dependas de Sizifa volo, reale li devas elekti inter «b» kaj «c», esperante je «a».

...kaj kiel lukti kontaŭ ĝi?

1. Se al vi ŝajnas (absolutan certecon donas nur paranojo, kaj relativan – socia agnosko), ke vi kreis ion socie gravan, faru ĉion eblan por ĝia realigo senkonsidere pri materiaj kaj moralaj perdoj.

2. Se tio ne sukcesis, kaj vi trafis Sizifan situacion, fiksu sufiĉe longan sed firman kontrolan tempon por ĉesigi la laboron, sendepende de la atingitaj rezultoj.

3. Post fino de tiu tempo detruu vian propran laboron – publikigu la manuskripton ĉie kie sukcesos, donacu ĝin al amikoj, kaj, se ĝi neniun interesas – al rubaĵaĉetejo.

4. Iom ajn dolora estu la operacio, neniam bedaŭru pri ĝi. Vi ne tranĉas el vi pundon da viando, sed liberiĝas de kancera tumoro. Posteuloj, se ilin ĝenerale atingos tiu ĉi historio, vin sendube pravigos, kaj samtempuloj, ne subtenintaj vin, ne rajtas voĉdoni pri la problemo.

5. Se vian sanon jam subminis vico da Sizifaj situacioj, klopodu en estonto eviti socie gravajn temojn, kaj, almenaŭ, neniam konduku laboron ĝis etapo de ebla ensociigo, kiam neeviteble aperas konflikto. Akceptu vian laboron kiel ludon, plezurigantan vin sendepende de la rezultoj.

6. Se vi ne povas plenumi konsilojn 2-5, – ne ĉagreniĝu kaj agu plu laŭ la regulo 1. Vi estas aŭ paranojulo, aŭ genio, aŭ «puŝulo», al kiu ensociigo de la ideo donas pli da plezuro ol ĝia ellaboro. Ajnokaze sekvu la leĝojn de via naturo.

7. Ne akceptu solviĝon de Sizifa situacio en moralaj kategorioj kiel heroaĵon aŭ kapitulacion. Pro sia absurdeco Sizifa situacio troviĝas ekster la moralo. Konsiderata en infinito ajna ago donas iujn fruktojn kaj samtempe – estas absolute senutila. Kaj la kapablo lasi senesperan aferon estas same laŭdinda, kiel persisto en defendo de sia praveco.

Rim.1. Ĉio ĉi estis skribita surbaze de propra sperto, post kiam la aŭtoro portis en rubaĵaĉetejon (1981 j.) la sciencan arkivon pri psikologio de juneco, kolektitan de li dum 20 jaroj, konvinkiĝinte pri neeblo daŭrigi laboron pri tiu temo. Kaj ankaŭ post kiam li komprenis (1983 j.) ke lia libro «Enkonduko al seksologio» povas esti publikigita nur eksterlande.

Rim.2. La libro «Enkonduko al seksologio» estas publikigita tamen en 1988 j. kun eldonkvanto 200,000 ekz, kio pruvas malsenutilon de ajna laboro inkluzive tiun Sizifan.



20-maj-1998