Aleksandr Blok
(el la rusa N. Procenko)
Ŝi venis kun frosto,
Ruĝvanga,
Saturis la ĉambron
Per aer' kaj parfumo,
Kaj sonoro de l' voĉo
Kaj per nerespektema al studaj okupoj
Babilo.
Tuj post ven' ŝi faligis sur plankon
Dikan volumon de beletra revuo
Kaj la ĉambron plenigis ekŝajno,
Ke en ĝia grando
Tre malmultas da loko.
Tio vekis ioman domaĝon
Kaj sufiĉan konfuzon.
Cetere, ŝi ekdeziris,
Ke mi legu al ŝi el «Makbeto».
Atinginte la lokon pri bobeloj de tero,
Pri kiuj mi ne povas paroli trankvile,
Mi rimarkis, ke ankaŭ ŝin regas emocioj,
Kaj ŝi atente rigardas tra la fenestro.
Evidentiĝis, ke granda makulfela kato
Pene sin lokas sur rando de la tegmento,
Gvatante kolombojn interkisantajn.
Min incitis kolero – ĉefe pro tio,
Ke kisojn interŝanĝis kolomboj, anstataŭ ni,
Kaj ke jam pasis la tempoj de Paolo kaj Franĉeska.