Eŭgeno Belonenko

Revelacioj

Triptiko

I. Kredo

(Revelacio post la filmo de A. Tarkovskij «Stalker»)

1. Vere estas dirite: de alto al tero, de Dio al homo.
2. Iu konvinkas, ke temas pri aerolito. Dua degradiĝon de l' mondo vidas en tio. Tria ĉi tiel pri kredo predikas, laŭ kiu kredanto fariĝas kreanto, kapabla plenumi sian plej karan deziron.
3. Sed kio estas la deziro: ĉu havi amon aŭ famon, ĉu havi monon aŭ mondon, se ĉio ĉi eblas?
4. La senlima potenc' terurigas teranojn. Ili timas pri sia libero kaj ne fidas unu la alian. Ili prenas armilojn, ili konstruas barilojn kaj lasas neniun en la zonon de l' kredo.
5. Sed estas la kredo ŝanĝema, metamorfoza. Mutaciul' ĝi ekestas, movanta vitraĵojn per la forto de l' volo. Kaj la moveblo dependas de la kredemo.
6. Pli movebla ol morto estas homo racia – tiu ĉi vaz' en kateno glacia, surtable staranta.
7. Multe pli moviĝema estas homo anima – tiu ĉi glaso kunvina, ĉerande stupora.
8. Sed la plej movebla estas homo spirita – ho altujo, liberigita de ĉio: de supro ĉar vakas, de subo ĉar falas, de ĉirkaŭo ĉar kraŝas.
9. Kaj sur loko de l' fal' oni formas la zonon de l' kredo.
10. Vere estas dirite: de alto al tero, de Dio al homo.

II. Graco

(Revelacio post la filmo de A. Tarkovskij «Nostalgio»)

1. Vere estas dirite: de kredo al dubo, de vivo al morto.
2. Ne pereos vane viaj pensoj, sed ili devas esti gravaj kaj aŭdeblaj, kvazaŭ pezaj gutoj de pluvo. Ĉu pluvo ne estas graco ĉiela? Kaj ĉu flako ne estas hejmo de homo? Ĉiu lando estas flako. Kaj ĉiu homo havas sian propran flakon.
3. Sed ekzistas flakoj, kiuj elvaporiĝas. Povraj estas ili. Vidu vi la fundon de tia flako post malapero de la akvo – moneroj abundas tie, moneroj arĝentbrilaj. Povra estas tiu flako eksa kun la riĉaĵoj, kaj ne povas tie flami kandelo. Estingiĝas ĝi.
4. Ĉu ne tio konservas la fajron, per kio ni spiras kaj vivas? Ĉu riĉaĵoj ne rabas nian kredon kaj sukces' la esperon? Kaj ĉu ne estas noble oferi sian spiron, ke vivu la flam' kandela?
5. Sed multas tiuj, kiuj ne kredas, kaj ne scipovas fleksi la genuojn por la preĝo. Tamen ili scipovas tion fari antaŭ la starto en sporta kuro. Sukceson ili volas de la vivo, sukceson.
6. Glita kaj faliga estas la kurvojo por tiuj al kies kapo falis vermo. Ili deĵetas ĝin desur la kapo, sed tuŝas ree kaj ree siajn harojn, kvazaŭ la vermo plu restas tie. Dubo nomiĝas tiu vermo, kaj grizharan spuron lasas ĝi sur la plej sensivaj kapoj. Sed ĉu la vermo ne estas graco ĉiela?
7. Ne mortigebla estas tiu vermo. Deĵetita, ĝi kaŝas sin rampe sub la ŝrankon kaj logas vin al la objekto. Kaj nevenkeblan deziron ekvidi la sinon de tiu ŝranko sentas vi en la animo. Obskuro! Eterna obskuro loĝas en ĝi! Ĉerko estas tiu ŝranko. La finon de l' mondo vi ekvidis tie.
8. Kaj la revelacion vi volas sciigi al homoj. Sed viaj pensoj devas esti gravaj kaj aŭdeblaj kvazaŭ la pezaj gutoj de pluvo por plenigi tiujn kiuj situas sub la falo, kaj esti aŭdita de la misstarantoj.
9. Sed multas homoj, kies oreloj ŝtopitas, ĉar tiel ĉi estas pli trankvile. Tiam flamon kaj videblon bezonas viaj agoj. Fajron de via korpo bezonas vi por bruligi kandelojn de la kredantoj kaj esti vidita de la apudaj.
10. Vere estas dirite: de dubo al kredo, de morto al vivo.

III. Ofero

(Revelacio post la samtitola filmo de A. Tarkovskij)

1. Vere estas dirite: ni ricevas tion, kion ni donas.
2. La vivo de hom' estas akvo fluanta, kaj puro de akv' estas ĝia valoro. Sed la pleja valor' estas doni la puron por ies puriĝo.
3. Ĉu ne estas valore forlavi de ies manoj koton kaj pekon? Sed ni tro avaras je tiuj donacoj, ĉar ili similas oferon. Tamen vera donaco estas vera ofero.
4. Avaraj, neoferemaj ni verŝas de tago al tag' la akvon senuze en kanalaron, kaj kot' amasiĝas, kaj peko grandiĝas, kaj inundas ĉio ĉi l' mondon, kaj portas pereon al ĝi.
5. Kaj kiu nin savos? Ĉu preĝo de homo? Ĉu kruco de Kristo? Aŭ nur la kompato de Dio?
6. Kaj kiel do Dion rekoni? Kiel rekoni la plej deziratan? Rigardu vi al scenejo! Rigardu vi al aktoro! Kreinto li estas kaj la kreito samtempe.
7. Kaj se falas en koton rolato, falas ankaŭ l' aktoro, kaj ne eblas distingi unun de la alia, kaj ne eblas depreni unun de la alia. Se de unuo depreni unuon, nenio restos. Nek homo restos nek Dio.
8. Kaj venis Di' al Maria kaj puriĝis.
9. Kaj venis la fil' al la mond' kaj puriĝis, ĉar komprenis la Vorton devenan, la Vorton naskivan, savivan, eternan.
10. Vere estas dirite: ni ricevas tion, kion ni donas.



20-maj-1998