Mikaelo Ternavski

Koloro

Mi volus havi
          tian mian
               koloron
kiu dum elparolo
          de mia nomo
aperus tiel nature
kiel la blanko –
          ĉe la vorto neĝo
kiel la lazuro –
          ĉe la vorto ĉielo
kiel la verdo –
          ĉe la vorto herbo
... mi volus
          havi
             tian mian
koloron


20-maj-1998