Taras Ŝevĉenko

I.

En arbaro vento klinas
Poplon kaj salikon
Rompas kverkon, rulas herbon,
Ŝiras de radiko.

Sort' – la samo: tiun rompas,
Alia kliniĝas.
Ĝi min rulas, mi ne scias
Kie ĝi finiĝas.

(tr. N. A.)

II.

Kaj ĉi valon verde-vastan
Kaj ĉi horon vesper-lastan
Kaj ĉi tombon alte-solan
Kaj ĉi rev-interparolon
Ne forgesos mi.

Sed rezulte? Ne edziĝis,
Kiel fremdaj ni disiĝis.
Tiutempe niaj karaj
Tiom junaj-junaj jaroj
Vane pasis for.

Maljuniĝis ni fin-fine
Mi – ekzile, vi – vidvine.
Ni ne vivas inter faroj
Rememoras nur pri jaroj,
Kiel vivis ni.

(tr. A. L. A. R.)



20-maj-1998