Daniil Harms

Kvar ilustroj de tio, kiel nova ideo perpleksas homon, ne preparitan al ĝi

(tr. B.A.R. Malej)

1.

Verkisto: Mi estas verkisto.

Leganto: Sed mi opinias, ke vi estas merdo!

(La verkisto dum kelkaj minutoj staras,konsternita de
tiu nova ideo, kaj falas morta. Oni elportas lin.)

2.

Pentristo: Mi estas pentristo!

Laboristo: Sed mi opinias, ke vi estas merdo!

(La pentristo terure paliĝas kaj ekŝanceliĝas kiel herba tigo, kaj subite mortas. Oni elportas lin.)

3.

Komponisto: Mi estas komponisto!

Ivaĉjo Rublov: Sed mi opinias, ke vi estas merdo!

(La komponisto, peze anhelante falsidiĝas. Neatendite oni elportas lin.)

4.

Kemiisto: Mi estas kemiisto!

Fizikisto: Sed mi opinias, ke vi estas merdo!

(La kemiisto ne dirinte eĉ vorton peze ruinfalas surplanken)



20-maj-1998