Ju. Muraŝkovskij

Pritakso de fantastikaj verkoj

/*La artikolo estas verkita en 1985 – Ju. F.*/

Filozofoj nur diversmaniere klarigadis la mondon, sed necesas ŝanĝi ĝin.

K. Marx

La geniulo pensas kaj kreas, la ordinarulo efektivigas, la stultulo uzas kaj ne dankas.

K. Prutkov

I.

Pri fantastiko oni multe parolas en ĉiuj lingvoj, eĉ en Esperanto. Sed preskaŭ nenie kaj neniam mi sukcesis trovi respondojn al du ĉefaj demandoj, kiuj devas antaŭi ajnan parolon pri fantastiko:

  1. Kio ĝi estas?, kaj
  2. Laŭ kiaj kriterioj ĝin pritaksi.

En ĉi tiu artikolo mi provos respondi la demandojn se ne plene, do almenaŭ multflanke.

Por difini la ĝenron nepre necesas klare vidi ties supersistemon (t.e. la lokon, kiun ĝi okupas en la beletro entute), subsistemojn (t.e. elementojn, subĝenrojn, el kiuj ĝi konsistas), la historion de la ĝenro, estontecon de tiu.

Ni komencu de la historio por imagi ne nur la ĝenron, sed ankaŭ la aron de kritikaj problemoj kun ĝi ligitaj.

La kadroj de fantastiko estas taksataj tre diverse: certajn seriozajn argumentojn havas eĉ tiuj, kiuj opinias la tutan beletron fantastiko. Por ne erari, ni prenu sufiĉe larĝajn kadrojn.

Ankaŭ epoko influas la kadrojn de fantastiko. La antikvaj rakontoj pri forteguloj, mirakloj, sorĉistoj k.t.p. estis akceptataj de tiamuloj kiel purega realo. Nun ni emas enfantastikigi ilin. Verŝajne ni devas ekskluzivi ilin el la objekto de niaj esploroj. Tiam restas jena provizora difino: ni opiniu fantastiko tian specon de beletro, kien nerealaĵoj estas enigataj konscie por atingi konkretajn celojn.

Unu el la plej vastaj kaj konstantaj celoj de fantastiko ĉiam estis klarigo de la mondo. Se konsideri, ke en la antikvaj tempoj la beletro kaj scienco estis la samo, do la unuan periodon en evoluo de fantastiko ni devas nomi «sciencpopulariga». Tio estas la primaraj mitoj pri la mondokreo kaj naturaj fenomenoj. La vorto «scienco» tute ne estas hazarda, ĉar se vi imagos la tiaman nivelon de la scioj, vi komprenos, ke la hipotezo pri dioj estis verŝajne la sola ebla scienca hipotezo. La dioj estis akceptataj tute konscie, same kiel nun oni akceptas, ekzemple, la neŭtrinon.

Poiome la «dia» hipotezo iĝis paradigmo kaj, kiel ĉiu paradigmo, profunde detaliĝis kaj eĉ komencis bremsi evoluon de la scienco. Malaperis ankaŭ ĉi-tema fantastiko, la literaturo tiaspeca iĝis scienca (teologia). Sed la hipotezo (pli ĝuste jam la teorio) pri dio havis ekskluzive gravan influon al la socio. En la socia vivo, same kiel en la scienco, la «dia» paradigmo kaŭzis kontraŭaĵojn. La ĉefa kontraŭaĵo estis inter justeco, propagandata de la religio, kaj maljusteco, estanta en la bazo de la socikonstruo, benata de tiu religio. Ankaŭ streĉitan kontraŭaĵon prezentis la situacio, kiam la religio propagandis malklerecon kaj animan mizerecon, sed la ĉefajn, «benitajn» lokojn en la socio okupis ĝuste kleruloj.

El streĉiĝo de la kontraŭaĵoj reaperis la fantastiko. Ĝi strebis, se ne senpere solvi la kontraŭaĵojn, do almenaŭ proponi vojon de ties solvado. Komenciĝis nova periodo – la «reva», utopia fantastiko, kies la plej gravaj ekzemploj estas «Utopio» de T. Moor kaj «Sunurbo» de T. Campanella. Samtempe aperis nova por fantastiko subĝenro – la pamfleto, kiu evidentigis kaj kritikis la kontraŭaĵojn sen montri vojojn de ties solvo. La plej gravaj ekzemploj estas «Gargantua kaj Pantagruel» de F. Rabelais kaj «Vojaĝoj de Gulliver» de J. Sweeft.

Novaj sociaj ideoj fortiĝis, kaj la revoj pri sociaj ŝanĝoj fariĝis scienco. Samtempe preskaŭ malaperis ĉi-tema fantastiko.

Sed en la scienco jam maturiĝis eksplodo. Kopernik, Galilei, Newton, Descartes kaj kolosa taĉmento de sciencistoj okazigis la sciencan revolucion. Tuj aperis la unua kontraŭaĵo. Rezultoj de scienco kaj tekniko estis tro komplikaj por kompreno de ordinaraj homoj, sed esti stultuloj, kiuj uzas kaj ne dankas, tiuj ordinaraj homoj ne volis.

Ĝuste en tiu momento aperis romanoj de Jules Verne, kiuj solvis la kontraŭaĵon. Ne hazarde ili fariĝis la plej popularaj tiam verkoj. Komenciĝis nova sciencpopulariga periodo.

Sed la socio plu evoluis kaj kaŭzis siajn kontraŭaĵojn. Eĥo de tiuj kontraŭaĵoj penetris en kelkajn verkojn de Jules Verne («Nordo kontraŭ Sudo», «2000 mejlojn subakve», «Matiaŝ Ŝandor» k.a.), sed plene dediĉis sin al evidentigo kaj fantazia solvo de sociaj kontraŭaĵoj la angla verkisto H. Wells. Estas, tamen, rimarkinde, ke scienco kaj tekniko estas ne malpli grava elemento de liaj verkoj, ol la sociaj problemoj.

El la supre dirita evidentiĝas certa periodeco en evoluo de fantastiko. Tiu periodeco estas nedisigeble ligita kun la periodeco de la socia kaj scienca evoluo. Ankaŭ evidentas alia leĝeco, nome: proksimiĝo de tiuj periodoj, kiu, tamen, ne estis asimptota. En la komenco de la XX-a jarcento ŝanĝoj de la socia kaj scienca paradigmoj okazis samtempe. Konforme al la prezentita skemo ni rajtas atendi samtempan leviĝon de ambaŭ specoj de fantastiko. Kaj efektive, – jam de H. Wells komenciĝis kunfandiĝo de la sciencpopulariga kaj socia fantastikoj en unu ĝenron, en la fantastikon mem, kiun ni nun legas kaj esploras.

Samtempe okazis konkretiĝo de la tria funkcio de la fantastiko – la futurologia. La «reva» fantastiko ankaŭ imagis iagrade la futuron, sed ĝuste imagis. La nuna fantastiko prognozas la futuron surbaze de certaj sciencaj nocioj. Temas ne nur pri ĝenerala prognozo – la utopio, sed ankaŭ pri konkretaj detaloj de la estonteco: de la galaksia strukturo (G. Altov) ĝis elementoj de vestaĵo (fr. Strugackij-oj).

Do, la nuntempa fantastiko havas triunuecan taskon: popularigo de jam ekzistantaj scioj, fantazia solvo de sciencaj kaj sociaj kontraŭaĵoj kaj prognozo de estonteco.

Mi emfazas: temas nur pri specifaj trajtoj de la fantastiko – ĝia homscia, psikologia funkcioj ecas al la beletro entute.

Kiel fantastiko atingis siajn celojn? Ja ĝenerala beletro ankaŭ lastatempe estas devigata rakonti pri scienco kaj tekniko, kaj solvi almenaŭ sociajn taskojn. Kia do estas diferenco?

Fakte ni jam rimarkis la diferencon – fantastiko plenumas siajn funkciojn per konscia enigo de fantaziaĵo, kiu en la verko okupas gravan, decidan lokon.

Pli-malpli allasebla difino de la fantastiko al mi prezentiĝas jene:

Fantastiko estas tia ĝenro de beletro, en kiu fantaziaj, nerealaj aŭ ne tuj realigeblaj objektoj kaj fenomenoj okupas decidan lokon, sen kiuj la priskribata situacio ne okazus, aŭ okazus tute alie.

II.

Fantastikon nia kritiko longe ne agnoskis entute. Nun poiome aperas «novaj kondiĉoj», kiam la kritiko, devigita agnoski la fantastikon, penas dikti al tiu, kion kaj kiel ĝi devas fari. Tiu diktado estus celkonforma, se la kritikistoj antaŭ svingi per pugnoj provus kompreni, kion devas kaj povas la fantastiko diference de la ĝenerala beletro.

Ni do komparu la beletron kun la fantastiko, difinante iliajn agadkampojn.

Bedaŭrinde, la plej karaktera trajto de la nuna sovetia beletro /*1985 – Ju. F.*/ estas ĝia aparteco de la vivo. La beletro paŝas surloke. Dum la lastaj jardekoj en pli-malpli legeblaj verkoj temas nur pri la milito, historiaj faktoj aŭ vivo de arta intelektularo. Provoj krei la tiel nomatan «industrian romanon» dum jardekoj fiaskas, malgraŭ insistaj decidoj de verkistaj kongresoj. Kaj tio ne estas mirinda. La kaŭzo de tiu fenomeno estas teruriga malklereco de niaj literaturaj rondoj. Tiu malklereco estas des pli abomena, ke, ne dezirante lerni, verkistoj kaj kritikistoj en ĉiuj eblaj kaj neeblaj lokoj pravigas sian malklerecon per tio, ke la beletro, kvazaŭ, okupiĝas pri la animo homa kaj tute ne bezonas «surterajn» sciencon kaj teknikon. La tekniko, kvazaŭ, venas kaj pasas, sed la animo restas eterna kaj senŝanĝa. Malklera kritiko laŭdas malklerajn verkistojn, tiuj, siavice, provizas la kritikon per samnivela legaĵo. Estas sorĉita rondo.

[...]

La ĉefa eraro de la verkistaro kaj kritiko estas tio, ke, malgraŭ iliaj esperoj, la «animo» rekte dependas de la ekstera mondo, alivorte la estado determinas la konscion. Ni vivas samtempe en du mondoj: la natura kaj la sciencteknika. Neglekti unu profite al la alia estas la sama stultaĵo, kiel veturi sur unu rado de biciklo, demuntinte la duan.

La verkistoj vivas en la mondo, uzas la atingojn de la scienco kaj tekniko kaj proklamas ilian negravecon, neglektindecon. Uzas kaj ne dankas.

La beletro kaj scienco estas tradicie apartaj agadsferoj. [...] Tiun fakton oni multe priskribis, klarigis, sed ĝin necesas ŝanĝi. La mondo, en kiu ni vivas, estas unueca. En intelektoj de ĉiu homo ambaŭ tiuj «submondoj» devas esti ligitaj – sistemece kaj dialektike.

Funkcion de la ligilo plenumas la fantastiko. Ĝuste kaj nur en ĝi kunas la arto kaj scienco. Tio estas la supertasko de la ĝenro.

La fantastiko plenigas ankoraŭ unu mankon de la beletro. Rusa verkisto Saltikov-Ŝĉedrin diris, ke la beletro devas okupiĝi ne nur pri tio, kion la homo faris, sed ankaŭ pri tio, kion li farus, se povus aŭ kuraĝus. Estas facile rimarki, ke la ĝenerala beletro okupiĝas preskaŭ nure pri «farito» aŭ «farato». Pri «faroto» kaj «faruto» ĝi aŭ tute ne interesiĝas, aŭ okupiĝas tre unuflankece – de iu sonĝis aŭ malsane imagis. Serioze pri «-os» kaj «-us» okupiĝas nur la fantastiko.

[...]

Ni povas resumi jenon: la fantastiko estas sinteza ĝenro; kiel tiu, ĝi devas plenumi funkciojn de ambaŭ siaj ingredientoj kaj ankaŭ iun sintezan superfunkcion. Tiuj estas:

III.

Revenu ni, tamen, al la historio de la fantastiko. En la XX-a jarcento, kiel ni jam klarigis, la fantastiko kunigis la «sciencpopularigan» kaj «revan» funkciojn (ni ĵus venis al tio ankaŭ de la alia flanko) kaj pluevoluis jam unuece. En la 30-40-aj jaroj evidentiĝis la du ĉefaj specoj de la fantastiko, kiuj ricevis la anglajn nomojn «science-fiction» kaj «fantasy». En kadroj de «fantasy» formiĝis la subspeco de pure avantura fantastiko, kiu ricevis la nomon «kosma opero». (Estas rimarkinde, ke tiu procezo respeguliĝas ankaŭ en Esperanto. En PIV estas du terminoj: «scienca fikcio» kaj «fantasto». En Sovetio la «fantasy» estis premata ĝis fino de la 50-aj jaroj, tial en la vortaron de Bokarev trafis nur la termino «scienca fikcio». Tempoj, tamen, ŝanĝiĝas, bezonoj ankaŭ, tial mi proponas uzi por «science-fiction» la «sciencan fikcio»-n, por «fantasy» – la «fantasto»-n, kaj por la tuta ĝenro – la «fantastiko»-n.)

Tamen en la 40-aj jaroj tia divido de la fantastiko iĝis nesufiĉa. Aperis kaj rapide okupis gravajn poziciojn la verkoj, kiujn oni tute ne povas apartenigi al tiuj du specoj. Unuavice tio estas la verkoj de Ray Bradbury. Isaac Asimov diris pri li jenon: «Ray, laŭ mi, verkas ne sciencan, sed socian fantastikon». Ankaŭ aparte staras la rakontoj de R. Shakley [...] La fantastiko kreskas pli rapide, ol kritikistoj preparas por ĝi klasigajn volvaĵojn.

Nun la ekstensiva evoluo de la fantastiko ege malrapidiĝis. Oni povas esperi, ke dum proksimaj jaroj la kvanto de ĝiaj subĝenroj ne kreskos. Tial ni pririgardu du klasigojn: de P. Amnuel kaj G. Gureviĉ, kiel la plej nuntempajn. Dum certa periodo ili verŝajne validos.

Klasigo de G. Gureviĉ

  1. scienca fantastiko
  2. aventura fantastiko
  3. revo pri la celo
  4. novaj ideoj
  5. revo pri la rimedoj
    a) produktado
    b) laboratorio
  6. tekniko de la estonteco
  7. psikologia fantastiko
  8. satira fantastiko
  9. malutopio
  10. utopio

Klasigo de P. Amnuel

  1. scienc-teknika fantastiko
  2. populariga fantastiko
  3. filozofia fantastiko
  4. historia fantastiko
  5. soci-utopia fantastiko
  6. soci-averta fantastiko
  7. pamfleta fantastiko
  8. psikologia fantastiko
  9. paradoksa fantastiko
  10. humura, satira fantastiko
  11. simbola fantastiko
  12. aventura fantastiko

Kiel oni povas vidi, ambaŭ klasigoj esence preskaŭ ne diferencas, sed la klasigo de Amnuel estas pli sinsekva, tial pli taŭga por plua laboro.

Ni provu almenaŭ surface priskribi ĉiujn subĝenrojn kun ĝiaj leĝecoj, celoj kaj rimedoj, bazante nin sur la klasigo de P. Amnuel.

1. Scienc-teknika fantastiko (STF)

Tio estas la subĝenro, modelanta la futuron de socio surbaze de estontaj problemoj kaj malkovroj. STF strebas al konkreta bildo de estonto ekster la limoj de scienca prognozado. En pura formo STF aperas malofte («Nivelo de bruo» – R. Johns, «Ralf 124C41+» – H. Hernsback, «Azeneto kaj aksiomo» – G. Altov). Pli ofte STF eniras la utopian kaj malutopian fantastikon. La ĉefa leĝo de la subĝenro estas interna nekontraŭdireco. Ekzemple, en «Griada» (V. Kolpakov) estas propono anstataŭigi ŝtalon per titano pro plia firmeco kaj longviveco de la lasta. Ŝtalaj mekanikaĵoj, laŭ la aŭtoro, «vivas» kvindek jarojn, la titanaj – ĝis ducent, do la titanaj pli bonas. Tiu propono klare kontraŭdiras al la objektiva leĝo, ke la morala malnoviĝo de la tekniko pli rapidas ol tiu fizika. Oni povas nur miri, kial la aŭtoro imagas la futuron sen teknika progreso. Ekstera pravigo de ideo en STF ne nepras («Tempomaŝino» – H. Wells). La ideo devas antaŭvidi kvalitajn ŝanĝojn en la scienco kaj tekniko. Se proponatas nur kvantaj ŝanĝoj (kiel, ekzemple, en la verkoj de V. Nemcov), do tiaj verkoj apenaŭ povas esti interesaj, eĉ tuja ilia valoro estas dubinda.

2. Populariga fantastiko (PF)

Tiu subĝenro, same kiel la antaŭa, apartenas ĝuste al la scienca fikcio. Per fantastikaj situacioj la subĝenro rakontas pri la nuna stato de la scienco kaj tekniko. La klasika ekzemplo povas esti preskaŭ ĉiuj verkoj de Jules Verne. Tamen, se en la XIX jarcento la fantastiko estis devigita plenumi popularigajn funkciojn simple pro manko de populariga literaturo, do nun STF ofte aspektas kiel PF, ĉar la aŭtoro simple ne kapablas elpensi novan ideon. Tiaj estas rakontoj de V. Nemcov, E. Jemcev kaj J. Parnov, pluraj rakontoj de A. Dneprov, k.t.p. La ĉefa leĝo de la subĝenro estas ĝuste montro de la scienc-teknikaj donitaĵoj. Bedaŭrinde, plejparto de la aŭtoroj estas science kaj teknike analfabetaj, tial atendi de ili ian ĝustecon oni ne esperu. Sed se la aŭtoro uzas la popularigon konscie, komprenas, pri kio li verkas, kiel, ekzemple, Hall Clement («Ekspedicio 'Gravito' », «Fajra ciklo», «Ĉe la kritika punkto»), do la verkoj ĉiam estas interesaj kaj utilaj.

3. Filozofia fantastiko (FF)

En la subĝenro temas pri fundamentaj demandoj de la mondo kaj socio. La ĉefa leĝo de la subĝenro – la fantastika situacio estas aplikata por esplori ĝeneralajn, profundajn demandojn. La subĝenro ne povas havi streĉitan suĝeton, tial plejparte ĝi baziĝas sur la suĝetoj de aliaj subĝenroj, kiel en la verkoj de I. Jefremov, K. Vonnegut k.t.p. Al pura FF apartenas, ŝajne, nur la verkoj de G. Gor.

4. Historia fantastiko (HF)

La subĝenro okupiĝas aŭ pri fantastika restarigo ed la pasinto, aŭ pri fantastika prezento de konataj historiaj faktoj. Ekzemple, «Fantastika sagao» de H. Harrisson. La ĉefa leĝo de subĝenro – historia versimileco. La historia fantastika ideo devas esti skrupule preciza. Krom la ideo mem, allaseblas neniaj ŝanĝoj de historiaj faktoj. /*Ĉi tie la aŭtoro ne atentas la t.n. «alternativan historion» – subĝenron de fantastiko, kiu estis nekonata en Sovetio en 1985 – Ju. F.*/

5. Soci-utopia fantastiko (SUF)

La tasko de la subĝenro estas multflanka socia prognozo de la estonto. por tiu celo SUF aplikas ankaŭ elementojn de aliaj subĝenroj: STF, FF, PsF k.t.p. Oni devas obei ankaŭ la leĝojn de la aplikataj subĝenroj. La unuaj utopioj estis «Utopio» (T. Moor) kaj «Sunurbo» (T. Campanella). Provis siajn fortojn en la subĝenro ankaŭ H. Wells («Homoj kiel dioj»). De jam klasika «Nebulozo de Andromedo» (I. Jefremov) komenciĝis sovetia utopio. Nun la sovetiaj aŭtoroj praktike plenigas la subĝenron. Menciindas «Reveno. Tagmezo de XXII jarcento» (fr. Strugackij-oj), «Ni estas sunsistemanoj» (G. Gureviĉ). La ĉefa leĝo de la subĝenro estas: la priskribata socio devas havi internajn rezervojn por evoluo, devas esti klara la strukturo de la socio, la okazintaĵoj devas konformi al la nivelo de la socio. [...]

6. Soci-averta fantastiko (SAF)

La subĝenro kontraŭas la SUF-on. La ĉefa metodo de SAF estas projekcio de iu negativa nuntempa fenomeno en estontecon. Tio permesas pli akre montri la fenomenon mem kaj ĝiajn eventualajn sekvojn.

Se aŭtoro montras disvolvigitan bildon de nedezirinda estonteco, tio estas malutopio. Certaj elementoj de malutopio aperadis jam delonge («Laŭdvorto al la stulteco» – Erasm Rotterdama, «Aventuroj de Gulliver» – J. Sweeft k.t.p.). La unua tuteca malutopia verko estis «Tempomaŝino» – H. Wells. poste sekvis liaj «Aermilito», «Liberigita mondo», «Kiam vekiĝos la Dormanto».

Malutopion ofte uzas okcidentaj verkistoj: «451o F» kaj «Marsaj kronikoj» – R. Bradbury, «Planedo de simioj» – R. Bulle, «Mekanika piano» («Utopio 14») – K. Vonnegut, «La kvara glaciperiodo» – K. Abe, «Urbo» – K. Simak /*menciindas ankaŭ «1984» de G. Orwell, kiu ne estis konata en Sovetio en 1985 – Ju. F.*/ Sovetiaj verkistoj tre malofte uzas malutopion. Menciindas «Rabaj aĵoj de jarcento» kaj «La dua veno de marsanoj» – fr. Strugackij. Specifan formon de malutopio prezenta «Reveno de steloj» – St. Lem. Kunigon de utopio kaj malutopio faris en «Bovhoro» I. Jefremov.

La ĉefa leĝo de la malutopio estas: projekcii ne nur la ĉefan tendencon, sed ankaŭ la apudajn, kaj eĉ la kontraŭstarajn.

7. Psikologia fantastiko (PsF)

La subĝenro diferencas de la ceteraj per speciale kondicia fantastika elemento. Ĉefe oni atentas la homan karakteron kaj interhomajn rilatojn. Ofte estas kondicia eĉ la komenca situacio. Tiel en la romano de K. Abe «Franda vizaĝo» la tuta fantastika elemento estas en tio, ke la ĉefa heroo konstante portas maskon. Konstante loĝas en speciala preparita kesto la heroo de la alia romano de K. Abe – «Homo-kesto». En «Triffid-tago» de John Windem la situacio estas duoble kondicia: la fantastikaj kreskaĵoj disvastiĝas laŭ la Tero dank' al verdaj kometoj, kiuj blindigis la homaron.

Ofte PsF esploras konduton de homo en evidente fantastika situacio («Solaris», «Edem», «La nevenkebla» – St. Lem). Ankaŭ esploratas la psikologiaj aspektoj de eventualaj kontaktoj. PsF nemalofte ĉeestas en aliaj subĝenroj, eĉ en la aventura. La ĉefan leĝon de la subĝenro ni jam formulis: la fantastika ideo plene cedas al la psikologiaj aspektoj.

8. Pamfleta fantastiko (PfF)

La subĝenro okupiĝas pri malkovro kaj primoko de defektoj kaj mankoj en la nuntempa socio. Ĝi proksimas al SAF, sed havas pli limigitan taskon, uzas konkretan fantastikan ideon, priskribas la nunon aŭ tre proksiman estontecon. Ofte ĝi enhavas satirajn elementojn. Preskaŭ tute al la PfF apartenas la verkaro de J. Sweeft. Bonajn pamfletojn prezentas al ni H. Cattner en rakontaro pri familio Hogben, W. Tenn – «La nuna potencialo», R. Krein – «Purpuraj kampoj», G. Elbey – «La pinto», A. Bester – «La fenomeno de malapero», R. Merle – «Intelekta animalo». [...]

La leĝo de la subĝenro estas la sama, kiel por SAF, nur iom limigita.

9. Paradoksa fantastiko (PrF)

La bazo de la subĝenro estas paradokso aŭ sofismo. Fenomenon, kiu ŝajnas aŭ vere estas nereala, oni prezentas kiel la realan, versimilan. La leĝo: la ĉefa ideo devas esti science aŭ kvazaŭscience motivigita. Ĉio devas esti absolute reala... eĉ la nerealeco mem. Tiel estis verkitaj preskaŭ ĉiuj rakontoj de R. Shacley, «Stelaj Taglibroj de Ijon Tiĥij» – St. Lem, pluraj rakontoj de H. Harrisson, plejparte «Lundo komenciĝas sabate» – fr. Strugackij. Ofte estas uzata inversio, aŭ rekta kompreno de idiomaĵo.

10. Humura, satira fantastiko (HsF)

En la subĝenro ankaŭ estas uzataj paradoksoj, sed ne sciencaj, teknikaj aŭ logikaj, kiel en PrF, sed paradoksoj de karakteroj, de ĉiutageco. Bezonatas nur minimuma versimileco en la ideo kaj ĝia motivigo. Noveco de la ideo ne nepras. Ofte la subĝenro prezentatas en formo de parodio (rakontoj de I. Varŝavskij, K. Vonnegut, fr. Strugackij k.t.p.)

11. Simbola fantastiko (SF)

Ĝeneraligo de la artfiguroj venigas la fantastikon al nova nivelo – la simbola. La fantastikaj artfiguroj kaj situacioj en ĝi estas ĝislime ĝeneraligitaj, ĝis tutuniversa kaj ĉiutempa skaloj. La plej karaktera tiaspeca verko estas «Heliko sur montoflanko» – fr. Strugackij. SF povas konstrui proprajn suĝetojn, sed ofte ĝi uzas jam ekzistantajn simbolajn suĝetojn – la fabelajn. Ĝenerala temo de la fabelo restas, sed la eksteraĵo iĝas pli scienca. La leĝo de la subĝenro: ne «sciencigi» la ekzistantan fabelon rekte, sed konstrui verkojn, analogiajn al la fabeloj. Tiel estas verkitaj «Kiberiado» kaj «Fabeloj de robotoj» – St. Lem, «Konservejo de hoblinoj» – K. Simak, «Lundo komenciĝas sabate» – fr. Strugackij. La senpera «sciencigo» kaŭzas tiajn fiaskaĵojn, kiel «Mirakloj en Guslar» – K. Buliĉov.

12. Aventura fantastiko (AF)

En pluraj subĝenroj bezonatas streĉitaj suĝetoj. Ili allogas la legantojn, devigas sekvi evoluon de la situacioj. Fakte ĉio, kio eliras el kadroj de normo (alia planedo, rompita kosmoŝipo, veninto el alia galaksio k.t.p.) – estas jam aventuro. Ekzistas pura AF, kie la aventuroj estas la celo mem. Ĝi nomiĝas «kosma opero». En la okcidento la plej konataj aŭtoroj de ĉi subĝenro estas E. Berrowse, E. Hamiltone. F. Korsak. En sovetia fantastiko ĝi preskaŭ ne ekzistas. Plej ofte AF estas nur fadeno, sur kiun oni pendigas aliajn subĝenrojn. FF, ekzemple, tute ne povas ekzisti sen AF. Kelkaj verkoj de G. Gor bone tion pruvas. La eksperimentoj kun senaventura FF fiaskis, la verkoj estas tute ne legeblaj.

La leĝo de la subĝenro estas: noveco de la situacio kaj motivigo de la solvo. La subĝenro tute perdas sian allogecon, se okazas, ke la situacion kaŭzis aliplanedano per nekomprenebla kampo, aŭ ia nesciata substanco kun neklaraj ecoj, aŭ eĉ sorĉisto. [...]

Ni konatiĝis kun subĝenroj de la fantastiko. Ili estas tiom diversaj, ke klaras: pritaksi la fantastikon oni devas konsiderante la subĝenrajn ecojn.

Ĝis nun ne klaras la leĝecoj, laŭ kiuj oni kombinas la subĝenrojn. Pluraj bonaj verkoj estas kombino de kelkaj subĝenroj. Sed kiel? Tiu temo ankoraŭ atendas sian esploriston.

IV.

Antaŭ ol transiri al la sekva parto de la artikolo, mi volas ankoraŭfoje rememorigi al vi la antaŭajn konkludojn, kiujn mi, fakte, volus aksiomigi: la fantastiko estas ligilo inter scienco kaj arto; kiel tia, ĝi plenumas du funkciojn: la beletran – esploras, kion la homo faros aŭ farus, kaj la sciencan – preparas la grundon por sciencaj esploroj en formo de fantastikaj solvoj de eventualaj problemoj.

Ĉi artikolo estas direktita al la dua – scienca – funkcio. [...] Ni kondicie lasu la unuan kaj transiru al la dua, memorante, tamen, ke ili estas reale nedisigeblaj.

La «scienca» parto de fantastiko ekzistas en formo de fantastikaj ideoj (f. i.). F. i. estas ĉio neekzistanta (aŭ aplikita neekzistantmaniere), kion konscie oni enigas en la verkon por konstrui aŭ solvi fantastikan situacion.

Laŭ apliko la fantastikaj ideoj povas esti 1) primaraj – per kiuj oni konstruas la situacion, kaj 2) sekundaraj – per kiuj oni solvas la situacion. Fakte la dua povas ne esti fantastika. Ekzemple, en rakonto de E. Russel «Tia estas laboro» veno de eksterterano, kiu kapablas perfekte hipnotizi kaj volas prepari kondiĉojn por okupi Teron, estas tute fantastika. Ĝi kaŭzas certan situacion, kiun la aŭtoro solvas tute nefantastike – per simplaj detektivaj metodoj. La aŭtoro celas montri, ke akurata laboro povas venki eĉ fantastikan kaŭzon. Tion li atingis, sed nenion novan eksciis ni pri la homo kaj socio. A. Clark, ekzemple, konstruis sian situacion surbaze de por tiuj tempoj fantastika situacio – pro akcidento de kosma ŝipo la kosmonaŭto devas urĝe transiri el unu ŝipo en la alian sen skafandro. Tiun problemon Clark ankaŭ solvas fantastike – li supozas, ke elspirinte aeron, homo povas dum kelkaj sekundoj ekzisti en la kosmo sen skafandro. ni ekscias ne nur sciencforman hipotezon, sed ankaŭ tre interesan, neeblan surtere detalon de homa kuraĝo.

En kelkaj okazoj la sekundaran ideon povas roli ripeto de la primara. Ekzemple, en la rakonto de Cucuj «Ringaj branĉoj» la komplikiĝinta Tokia metroo kaŭzas du-, eĉ triobligon de homo. Pro certaj obstakloj la heroo de tiu rakonto triobligis sian fianĉinon. El tio aperis multaj problemoj, kiujn la fianĉo solvis triobliĝinte mem.

En kelkaj subĝenroj, precipe en la pamfleta oni povas renkonti interesan srukturon, kiam la tutan verkon konsistigas «antaŭprimaridea» parto. La verko finiĝas per la primara f. i., kaj trovi la sekundaran la aŭtoro lasas por la leganto mem. Tiel estas verkita, ekzemple, «Purpuraj kampoj» – R. Krein. La heroo ne povas trovi laboron pro sia aĝo. Tiu problemo ekzistas jam delonge. La kulminon de la situacio konsistigas f. i. – la heroon oni sendas al «Purpuraj kampoj», kie li trovos paciĝon kaj solvon de ĉiuj problemoj. Solvi tiun tragikan socian situacion, kiam la socio preferas forigi la maljunulojn, sed ne laborigi ilin la aŭtoro lasas por la leganto mem.

Se ni komparos f. i.-ojn, ni rimarkos, ke ili estas diversprofundaj. Fakte la tuta fantastiko baziĝas sur kelkaj primaraj ideoj, kiuj en aliaj verkoj nur ripetiĝas. Tiuj estas:

  1. Ekzisto de aliaj intelektaj estaĵoj en nia mondo:
    a) dioj, diabloj;
    b) delfenoj, septopodoj;
    c) aliplanedanoj.
  2. Vojaĝoj en aliajn lokojn:
    a) nemalkovritaj insuloj;
    b) kosmo;
    c) paralelaj mondoj, kontraŭmondo.
  3. Artefaritaj estaĵoj kaj homoj.
  4. Ŝanĝo de ecoj.
  5. Vojaĝo laŭ tempo.
  6. Maŝino por malkovroj.

Se la unuaj kvar estas eternaj, nur ŝanĝiĝas rimedoj de iliaj realigoj, do la 5-a kaj la 6-a estas «konstruitaj» antaŭnelonge kaj havas konkretajn aŭtorojn: H. Wells kaj G. Altov. Sed ne ĉiu ideo donas samajn eblecojn. Ŝajne, ne ekzistas verkisto, kiu ne «gustumis» kosman aŭ tempan vojaĝon, sed pri la maŝino por malkovroj scias nur specialaj ŝatantoj de G. Altov.

Surbaze de la pioniraj ideoj oni konstruas la ideojn evoluigitajn. Tio estas novaj aplikoj de «pionira» ideo aŭ novaj principoj surbaze de ĝi. Ekzemple, sur «pionira» vojaĝo laŭ tempo aperis tiaj interesaj ideoj kiel tempa ringo, tempaj paradoksoj, ŝanĝo de kaŭzoj kaj sekvoj.

Poiomete la evoluigitaj ideoj elĉerpiĝas (pli ĝuste, kiel ni poste vidos, ŝajnas elĉerpitaj), kaj la verkistoj komencas ekspluati t.n. surfacajn ideojn, t.e. iajn detalojn de pioniraj kaj evoluigitaj ideoj. Mi jam prenis por ekzemplo laŭtempajn vojaĝojn, do estu ĝi nia konstanta montraĵo. Do, sur la evoluigita ideo de tempaj paradoksoj aperis miloj da morgaŭaj radioelsendoj kaj gazetoj, mortigoj de propra avo, malkovroj de Ameriko fare de nuntempa kinoreĝisoro k.t.p. Ne eblas kalkuli, kiom da surfacaj ideoj aperas ĉirkaŭ kosmaj flugoj, aliplanedanoj, robotoj.

Al surfacaj oni povas apartenigi ankaŭ t.n. «efikajn» ideojn. La aŭtoro prenas ian fizikan, kemian aŭ matematikan efikon kaj surbaze de tiu konsruas suĝeton. Bone se li sukcesas trovi almenaŭ novan aplikon de la fenomeno. Plej ofte oni uzas geometriajn efikojn, kiel strio de Moebius, botelo de Klein k.t.p. T.n. verkisto De Spiller stampas siajn rakontojn nur sur geometriaj efikoj.

Sed jen por verkisto ŝajnas elĉerpiĝintaj ankaŭ surfacaj ideoj. En 99.99% da okazoj tio signifas, ke la verkisto simple ne kapablas elpensi novan ideon.

Necesas, tamen, atenti, ke por certaj subĝenroj novaj ideoj ne tiom bezonatas, ekzemple por la filozofia, psikologia, humura. Tiaj verkistoj, kiel fr. Strugackij praktike neniam uzis pli ol surfacajn ideojn, ofte eĉ simple ideojn de aliuloj. Tio, tamen, ne malhelpas al ili brili en psikologia aŭ humura subĝenroj, ankaŭ en la pamfleta kaj simbola. Sed kiam ili provas la fortojn en scienc-teknika subĝenro, tio aspektas neserioze.

Sed allaso de tio tute ne signifas pravigon. Se fntastika verko pretendas esti vere bona, ĝi sendepende de subĝenro devas enhavi bonan ideon.

Bedaŭrinde, mi devas mencii ankoraŭ unu, ege abundan klason de f. i. – la malkorektajn ideojn. La kaŭzon de tiuj ideoj mi jam menciis, tio estas plena malklereco de plejparto de nia verkistaro. Estas ankoraŭ bone, se la malkorekteco estas hazarda, kiel en «La nevenkebla» de St. Lem, kie laŭ la strukturo de karbogenaj atomoj la kemiisto certe diris, ke la atomo havas organikan devenon. Hazardajn erarojn oni povas pardoni. Nepardoneblaj estas tiuj eraroj, kiuj aperas pro plena nescio de aŭtoro pri kio temas, aŭ pro tio, ke li aŭdis ion, sed ne scias kion. Ĝuste tiel aperas «atoma revolvero» kaj «alojo surbaze de kadmio, nepenetrebla por ajna speco de radiado» («Por granda vojo» – N. Gomolko). Ĝenerale, mi rekomendas al la plej kuraĝaj konatiĝi kun verko de V. Kolpakov «Griada», kiu bele prezentas muzean aron da idiotaĵoj. La aŭtoro ne nur ne komprenas pri kio li verkas, li eĉ ne volas sin laborigi per elementa aritmetiko. Ekzemple, la kosmoŝipo en XXIII jarcento rakontas pri iu «afrika kosmoŝipo», kiu eluzis hejtaĵon (kvazaŭ la ŝipanaro ne komprenis, ke sen hejtaĵo ne eblas flugi) kaj atingis Teron nur post mil jaroj. Sekve, laŭ la aŭtora logiko, la ŝipo devis starti de Tero eĉ antaŭ la XIII jarcento. Tion la aŭtoro ne rimarkis.

Tiaj perloj videblas eĉ per la nearmita okulo. Sed ekzistas pli profundaj fenomenoj. Por ilin kompreni, ni iom parolu pri konstruado de fantastikaj situacioj.

Laŭ la ekstra aspekto ekzistas jenaj situacioj: 1) rektaj kaj 2) reaj (aŭ detektivaj). Fantastikan situacion formas f. i., kiam ĝi kunpuŝiĝas kun la realo. En la rektaj situacioj la aŭtoro montras la f. i.-on dekomence, en la reaj – klarigas ĝin nur post ties konflikto kun la realo. Sed, komencante verki, la aŭtoro «en la kapo» tutegale konstruas la situacion «dekomence»; la primara f. i. (F1) kunpuŝiĝas kun la realo (R1). Tiu kunpuŝiĝo kaŭzas fantastikan konflikton (FK). Kiel ĉiu konflikto, FK strebas al solviĝo. Solvo de FK estas sekundara ideo (F2). per tio la aŭtoro povas fini la verkon. Sed povas kunpuŝi ankaŭ F2 kun alia realo R2. Tiu daŭrigo precipe gravas por utopia kaj paradoksa fantastikoj, sed se la aŭtoroj atentus tion en aliaj subĝenroj, neniu malgajnus.

La ĝenerala skemo de konstruado de fantastikaj situacioj estas, do, jena:

F1 + R1
———
  F2 + R2
  ———
     F3 + R3 ...

El la skemo klare sekvas, ke:

Por ekzemplo ni pririgardu la situacion el la rakonto de R. Shackley «Odoro de penso».

La kosmonaŭto trafas sur planedon, kies animalaro nek vidas, nek aŭdas, nek flaras, sed anstatayxe ili bonege sentas la penson. Tieaj rabobestoj ĉasas ĝuste laŭ la «odoro de penso». Ĉar la homo ne povas ne pensi, la lokaj «lupoj» komencas persekuti lin kaj jam preskaŭ atingis.

F1 estas telepatiemaj bestoj, R1 – la homo konstante pensas. F1+R1 kaŭzas la konflikton, solvi kiun devas F2.

La kosmonaŭto komencas pensi: «mi estas arbusto». Tiu F2 sekvas lin – la «lupoj» ne ŝatas manĝi arbuston.

Malpli forta verkisto metus ĉi tie finan punkton. Shackley konstruas la duan ŝtupon: F2+R2 – eksentinte la penson: «mi estas arbusto», sur la kosmonaŭton amase sidiĝas lokaj birdoj.

Plena skemo de la rakonto estas:

F1 + R1
———
  F2 + R2 ...

Por komparo ni prenu rakonton de V. Golovaĝov «Grandulo sur la vojo». Niaj bravaj kosmonaŭtoj trafas sur la planedon, kie okazas io nekomprenebla en la tutplaneda skalo: eksplodoj, nekonataj kampoj, «scivoluloj» – multkilometraj flugantaj retoj, grizaj fantomoj, strangaj konstruaĵoj... Niaj bravuloj malgraŭ la eksplodoj, tertremoj kaj fortaj psikologiaj influoj preskaŭ atingas la antaŭe landitan kosmoŝipon, de kiu oni ricevas neniajn signalojn dum kelkaj jaroj. Ia stranga forto tenas la miltunan ŝipon pendi en la «aero». Alia stranga forto turnas la veturilon de niaj bravuloj reen. Ili provas veturi aliaflanke – la sama rezulto. Ili veturadas ĉirkaŭen, provas atingi la ŝipon kelkdekfoje – la samo. Iu ne enlasas la bravulojn. Post tago da provoj ili akceptas saĝegan decidon: atendas kelkaj horojn kaj denove provadas (necesas rimarki, ke tio estas ofta metodo de niaj geniaj verkistoj. Iliaj herooj kondutas sur la nivelo de poreksperimentaj ratoj. Verŝajne, tio devas simboli la pinton de intelekto).

Post ankoraŭ kelkdek provoj aperas vica griza fantomo kaj per bonega rusa lingvo diras al la bravuloj: ĉi tie estas io ne por via kompreno. Ni estas miloble pli saĝaj ol vi, sed eĉ ni tion ne komprenas. Ni, tamen, restos, sed vi, knaboj, ruliĝu de ĉi tie, ne malhelpu labori. Kaj la bravuloj ruliĝas.

Ni ne tuŝu la tutan amason da stultaĵoj, kiujn faris en la verko la homoj, same kiel la miloble pli saĝaj fantomoj. (Vol-nevole aperas duboj pri intelekto de la aŭtoro mem). Nun nin interesas nur la skemo de fantastika situacio. La situacio estas rea, t.e. la primaran ideon F1 – fremda civilizacio – la aŭtoro montras fine.  F1 kunpuŝiĝas kun R1 – la homoj. La konflikto evidentas, sed ĝi ne solviĝas. Anstataŭ solvo la aŭtoro enŝovas ankoraŭ unu fremdan vivon, kiu kaŭzas ankoraŭ unu nesolvitan konflikton. Post tralego restas stranga sento, ke en la aŭtora inkujo finiĝis inko, sed por aĉeti novan li ne havis monon, do li vendis al la eldonejo la nefinitan rakonton.

Por konstrui fantastikan situacion oni do bezonas bonajn f. i.-ojn, sed de kie ilin preni? Jam delonge ekzistas la opinio, ke f. i. elĉerpiĝis.

Analizo de f. i.-oj montris, ke tiuj ne kaosas spontanee, sed obeas certajn leĝecojn. Ekster tiuj leĝecoj f. i. tute ne ekzistas. La dika volumo de tiuj leĝecoj pro manko de loko ne povas esti prezentita en tiu ĉiartikolo, se estos eblo, ni preparos ĝin aparte. Nun mi volas prezenti nur unu el tiuj leĝecoj, ellaboritan de G. Altov. Ĝi estas la plej ĝenerala leĝeco, priskribanta evoluon de ajna f. i.

Ĉiu f. i. povas ekzisti sur kvar niveloj (etaĝoj):

  1. la fantastika objekto mem
  2. amaso de fantastikaj objektoj el kies kuno rezuktas nova kvalito
  3. la sama rezulto sen la objekto
  4. la kondiĉoj, kiam la rezulto ne estas bezonata

Por ekzemplo mi provu prilabori la ideon de H. Wells pri tempomaŝino. Pri unu tempomaŝino post Wells skribis preskaŭ ĉiu verkisto, do tiu temo vere estas elĉerpita (vd. la unuan nivelon).

Sur la dua etaĝo devas esti granda amaso de tempomaŝinoj. Ili traplektas la tutan tempon, kiel la aŭtoj spacon. Nun oni jam devas organizi certajn tempajn vojojn, regulojn por tempoveturado, riparejojn k.t.p. Ĉar ekestos tempoturismo, devas do esti iaj tempaj rezervejoj. Kaj kiel povas aspekti la tempaj limoj, tempaj «sferoj de influo»?.. Fakte, estis nur unu serioza, sed mallarĝa provo esplori ĉi temaron («Pereo de Eterneco» – I. Asimov). Jen ni trafis riĉegan kaj preskaŭ ne plugitan kampon. Sed antaŭe, ĵuse, la tempomaŝina tempo ŝajnis al ni tute esplorita, ĉu ne?

La tria etaĝo enhavas la tempovojaĝojn sen maŝinoj. Tion provis Jack Finney en la romano «Tempo kaj ekster» (en la rusa varianto – «Inter du tempoj»). Lia heroo moviĝas tra la tempo per psikaj metodoj. Billy Piligreem – heroo de K. Vonnegut – tute ne regas tiun mondon, li simple «elfalas el tempo». Sed ekzistas ankoraŭ ebloj, kiujn nun ni libere povas prognozi. Ekzemple – konstantaj tratempaj kanaloj.

La kvara etaĝo proponas al ni almenaŭ du perspektivajn ideojn. Vere, en kiuj kondiĉoj ni ne bezonus vojaĝojn tra la tempo? La tratempaj vojaĝoj estas tute ne bezonataj, se:

  1. la homoj vivus en ĉiuj tempoj «samtempe», kiel vivas la loĝantoj de planedo Tralfamador en pluraj verkoj de K. Vonnegut;
  2. la tempo tute ne ekzistus.

La lasta ideo tute ne estis uzita ĝis nun.

Ŝajnas, ke tiuj ekzemploj sufiĉas por kompreni – rezervoj por riĉa, iriza fantastiko estas senlimaj. Necesas nur korekte uzi ilin.


Ni «pripalpis» diversajn flankojn de fantastiko. Estus natura provo kunigi ĉion ĉi en unuecan sistemon por pritakso kaj evoluigo de la fantastika verko. Tiun provon faris G. Altov kaj P. Amnuel, ellaborinte skalon «Fantazio». Mi prezentos al vi la duan modigaĵon de la skalo: «Fantazio-2».

Ĝi havas 5 kriteriojn, laŭ kiuj oni pritaksu la verkon:

  1. noveco;
  2. konvinkeco;
  3. homscia valoro;
  4. arta valoro;
  5. subjektiva kriterio.

Kiel oni povas rimarki, en la skalo estas egale pritaksataj la «scienca» kaj beletra funkcioj de la fantastika verko. La kvina kriterio konsideras ankoraŭ ne konkretigitajn leĝecojn.

Ĉiu kriterio havas kvar nivelojn de pritakso. La niveloj estas objektivigitaj, do respegulas se ne precizan pritakson, do almenaŭ ĝenerale korektan.

Skalo «Fantazio-2»

I. Noveco

1-a nivelo:

Difino: la ideon oni uzis ripete. Rimarkoj: por esplora pritakso, oni nomu la primaran ideon, la originalon, la «plagiatan» (ideoripetan) verkon. Ekzemplo: aliplanedanoj lasis sur Tero infanon. Tiu kreskas, nenion sciante pri sia deveno. Poste aperas la aliplanedanoj kaj proponas al li reveni sur la gepatran planedon. Originalo: K. Nevil «Batty Ann», plagiataĵo: K. Buliĉov «Elekto».

2-a nivelo:

Difino: la originala ideo estas ŝanĝita, sed forestas esence nova kvalito (situacio). Rimarko: nomu la primaran ideon, originalon, ideoripetan verkon, metodon aŭ esencon de la ŝanĝo. Ekzemplo: apliko de lumpremo por kosmaj vojaĝoj. Le Fore, Grafinji «Ĉirkaŭ Suno»; V. Ŝitik «La lasta orbito» – transiro de luma radio al la lasera.

3-a nivelo:

Difino: la originalo ŝanĝitas tiom, ke aperas nova kvalito (ideo, situacio). Rimarko: nomu la primaran ideon, originalon, novan verkon, metodon aŭ esencon de la ŝanĝo. Ekzemplo: flugo kun proksimiĝo al Suno; la mito pri Ikaro; G. Altov «Ikaro kaj Dedalo»; metodo de inversio – traflugi Sunon eblas kaj endas.

4-a nivelo:

Difino: tute nova ideo, ne havanta proksimajn primarajn originalojn en folkloro kaj fantastiko. Povas servi kiel originalo por la ideoj de la 2-3-a niveloj. Rimarko: nomu la ideon (situacion). Ekzemplo: H. Wells «Tempomaŝino» (la maŝino permesanta moviĝi tra tempo).

II. Konvinkeco

1-a nivelo:

Difino: pure fantastika ideo. Rim.: «pure fantastika» ideo estas la ideo (situacio, suĝeto), ne havanta iajn bazojn, hazarda, kontraŭdiranta al ĝenerale konataj faktoj, fabela, kondicia, k.t.p. Ekz.: N. Gogol «La nazo» – la homa nazo apartiĝis kaj iĝis memstara estaĵo; S. Semjonov «Sekreto de antikva kranio» – restarigo de pasinteco laŭ la malnova kranio.

2-a nivelo:

Difino: fantastika ideo havanta literaturan pravigon. Rim.: la ideo estas literature pravigita, se ĝi estas pravigita per deekstere versimilaj «argumentoj», «pruvoj», k.t.p. Ekz.: H. Wells «Tempomaŝino» – la tempo estas rigardata kiel kvara dimensio ankaŭ tra kiu eblas moviĝi. A. Belajev «Ariel» – regado super la Brown-movado ed molekuloj por translokiĝo.

3-a nivelo:

Difino: scienc-fikcia ideo. Rim.: la ideo ne malpli ol duanivela laŭ la noveco, ne kontraŭdiranta al sciencaj nocioj kaj ĝenerale konataj faktoj, sed ne pruvita per iom fidindaj donitaĵoj. Ekz.: A. Kazancev «Eksplodo» – la tungusa eksplodo estas katastrofo de atoma kosmoŝipo. A. Konan-Doile «La perdita mondo» – ekzisto sur nia planedo de malgrandaj izolitaj mondetoj kun relikta faŭno kaj plantaro.

4-a nivelo:

Difino: scienc-prognoza ideo. Rim.: la ideo ne malpli ol duanivela laŭ la noveco (sendepende de tio, ĉu kontraŭdiras ĝi al sciencaj nocioj de sia tempo aŭ ne), prezentata la logike pruvitan koncepton, hipotezon, supozon, k.t.p. Ekz.: I. Jefremov «Nebulozo de Andromedo» – la ideo pri Granda Ringo. Jules Verne «2000 lje sub la akvo» – komcepto pri ekposedo de la mondoceanaj akvoj.

III. Homscia valoro

1-a nivelo:

Difino: pure scienc-teknika ideo (situacio), aŭ ideo rilatanta al la homo (socio), sed ne enhavanta elementojn de novo. Speciale, konata homa situacio sen ŝanĝo «prezentita» sur fantastika fono. Rim.: nomu la ideon (situacion). Ekz.: M. Jencev, J. Parnov «Sfero de Schwarzschild» – trovo de «peceto de unuaj procedoj de la mondo»; A. Clark «El la suna interno» – vivo de la suna interno (pure scienc-teknika ideo); I. Jefremov «Olgoj-ĥorĥoj» – renkonto kun elektra vermo, – neniel diferencas de renkonto kun leono; V. Rudenko «Ekzotika varianto» – homo donis anoncon pri ŝanĝo de loĝejo, ĝi trafis en «Galaksian heroldon», venas aliplanedanoj-loĝejŝanĝemuloj; K. Buliĉov «Leĝo por drako» – homoj pro nescio lokigis sian stacion sur la teritorio de loka «drakejo» (turistoj lokiĝintaj sur formikejo...)

2-a nivelo:

Difino: pri homo (socio) diritas konataĵoj, sed estas novaj detaloj, karakterizaĵoj k.t.p. Speciale, novaj sentoj de homo en neordinara medio. Rim.: nomi la ideon, noti la novajn elementojn (detalojn, nuancojn). Ekz.: A. Belajev «Homo-amfibio» – sentoj de homo-fiŝo; G. Altov «Naŭ minutoj» – kosmoŝipanaro sen kapitano (normale funkcianta kolektivo sen la estro), J. Finney «Tempo kaj ekster» – sentoj de homo trafinta en trankvilan mondon fine de la pasinta jarcento – sen aŭto, telefono, kino, rapidado k.t.p.

3-a nivelo:

Difino: la homo (socio) estas metita en neordinarajn cirkonstancojn, dank' al kio en la homo (socio) evidentiĝas io nova (kompare kun la situacioj en la antaŭaj verkoj). Rim.: nomu la ideon, notu la novon, ne evidentigitan en la antaŭaj verkoj. Ekz.: H. Wells «Blindula lando» – al vidulo en blindula lando oni rilatas kiel al malsanulo kaj intencas «kuraci», forpikinte la okulojn...; J. Kiz «Floroj por Elĝernon» – ŝanĝoj de homa nivelo permesas observi ŝanĝojn de liaj interrilatoj kun la ekstera mondo; St. Lem «Reveno el steloj» – la karakterizaĵoj de la socio, en kiu estas realigita «betrizacio»; L. Aldoni «Onirofilmo» – la socio, en kiu la realo estas anstataŭigita per hipnofilmoj.

4-a nivelo:

Difino: novaj principoj (aŭ novo pri principoj) de socistrukturo. Speciale, ĉiuj esence novaj utopioj kaj malutopioj. Ekz.: J. Verne «2000 lje sub akvo» – kapitano Nemo (la homo-utopio); H. Wells «Homoj kiel dioj»; O. Haxley «Belega nova mondo».

IV. Arta valoro

1-a nivelo:

Difino: forestas arta valoro (speciale, forestas individua elmontro de la aŭtora personeco). Rim.: elmontro de grizeco aŭ stulteco de la aŭtoro ne estas elmontro de lia personeco. Ekz.: A. Belajev «Laboratorio W», V. Nemcov «Altairo», «La lasta haltejo».

2-a nivelo:

Difino: unu arta trovaĵo en suĝeto, stilo, humoro, lingvaĵo de la verko, karakteroj de herooj k.t.p. (speciale, evidentas karaktera trajto de ĝuste tiu aŭtoro) Rim.: nomu la artajn karakterizaĵojn. Ekz.: J. Kiz «Floroj por Elĝernon» – notoj de taglibro – lingvaĵo kaj intelekta nivelo – respegulas evoluon (kaj postan degeneron) de la heroo. Ne bezonatas eksteraj karakterizo kaj klarigoj: ŝanĝoj en la heroo respeguliĝas en gramatiko, stilo.

3-a nivelo:

Difino: kelkaj artaj trovaĵoj. Speciale, la tuta verko respegula la personecon de la aŭtoro. Rim.: nomu la artajn karakterizaĵojn. Ekz.: V. Ŝefner «Malfruiĝinta pafisto», «Modesta geniulo», «La homo kun kvin 'ne' », k.t.p. Karakteriza stilo, «Ŝefnera» humuro, lirikeco.

4-a nivelo:

Difino: ĉio pli alta ol la 3-a nivelo, ekz.: A. Grin «Skarlataj veloj».

V. Subjektiva kriterio

1 – 4 klasojn oni metas depende de la persona pritakso (plaĉas – ne plaĉas), sen iaj ajn pruvoj kaj klarigoj.

Pritaksinte verkon laŭ la niveloj, oni multipliku tiujn kaj laŭ la tabelo elektu la klason de la verko.

Diapazono Klaso Diapazono Klaso Diapazono Klaso Diapazono Klaso
1 1 7-9 6 35-44 11 190-279 16
2 2 10-13 7 45-59 12 280-399 17
3 3 14-19 8 60-79 13 400-549 18
4 4 20-26 9 80-119 14 550-749 19
5-6 5 27-34 10 120-189 15 750 20

Ekzemploj

N Aŭtoroj Titolo N K HV AV SK Diap Klaso
1 A. Belajev La kapo de profesoro Dowel 2 3 2 2 2 48 12
2 K. Simak La generacio, atinginta la celon 2 3 3 2.5 2.5 112.5 14
3 H. Wells Tempomaŝino 4 2 3 3 3 216 16
4 L. Biggle Muzikfarulo 2 3 2 2 2 48 12
5 J. Verne El kanono sur Lunon 3 3 2.5 2.5 3 172 15
6 P. Anderson La tempa patrolo 32 2 2 1.5 2 36 11
7 E. Hamiltone Trezoro de Tondra Luno 2 1 1 1.5 3 9 6
8 E. Hamiltone Stelaj reĝoj 3 1 2 2 3.5 42 11
9 K. Ĉapek RUR 4 2 3 3 3 216 16
10 K. Simak Urbo 3.5 2 3 3.5 3.5 257 16
11 St. Lem Solaris 2.5 3 2 2 2 90 14
12 A. k B. Strugackij Miliardo da jaroj antaŭ la mondofino 3 3 2 3 2 108 14
13 -«- -»- -«- Skarabo en formikejo 2.5 3 2 2 2 60 13
14 K. Buliĉov Vaporĉaro por caro 1 1 1 1 1 1 1
15 I. Jefremov Nebulozo de Andromedo 3 3 4 2 4 288 17

La artikolo kaj la skalo povas kaj devas kaŭzi diskuton. Tio estas tre dezirinda. Sed antaŭ ĝin komenci mi volas averti pri jeno:

La tuta historio de la homaro montras al ni la skemon de evoluo de ia ajn homa agado:
a) apliko de naturaj fenomenoj
b) regado super tiuj fenomenoj
c) artefaritaj fenomenoj el naturaj elementoj, kunmetitaj laŭ la naturaj leĝoj.

Ni povas vidi tion per ekzemploj. Agrikulturo: kolektado – plantado – artefarita manĝaĵo el organikaj substancoj kunmetitaj laŭ la leĝoj de organika kemio. Lingvoj: elpenso de lingveroj – lingvistikoj – planlingvoj kunmetitaj laŭ la leĝoj de interlingvistiko.

Por la krea pensado valoras la sama skemo: hazardaj «heliĝoj» – sistemo de esploroj – ... Nun ni transiras al la tria etapo. Pli kaj pli konturiĝas, evidentiĝas la leĝoj de kreado, konforme al kiuj estas konstruitaj skemoj de «talenta pensado». Plej vaste en nuna etapo estas plugita la kampo de la inventa kreado. Iom malpli – la scienca. Espereble, en proksimaj kajeroj de LS vi havos eblon konatiĝi kun similaj provoj sur kampo de la arto. Ankaŭ la proponata skalo estas provo apliki certajn leĝecojn por pritakso de fantastiko.

Oni devas kompreni: ne plu temas pri «eblas – ne eblas». Temas nur pri «kiel».

[...]



20-maj-1998