II. Antaŭ la aŭroro

Filozofoj nur diversmaniere klarigadis la mondon, sed necesas ŝanĝi ĝin.

K. Marx

Nova paradigmo traktas kulturon kiel manieron de reciproka aktiva agado inter la aparta persono kaj la socio. El tio aperas neevitebla konkludo – «absoluta kulturo» ne ekzistas. Ĝi respegulas la strukturon de la koncerna socio. Tiu penso ne novas. Sur ĝi baziĝas la tuta marksisma teorio pri kulturo. Sed ĉio ĉi ankoraŭ ne paradigmiĝis – la specialistoj, kaj eĥante ilin, la socio remaĉas tezojn pri «individua kulturo», «personeca kulturo» kaj ellaboras konkretajn rekomendojn por absolutigi tiun.

Unuarigarde forestas iaj kaŭzoj por maltrankviliĝi: nu, ŝanĝiĝos kulturo kaj ĉio denove stabiliĝos kaj iros glate. Sed la aferon komplikigas ankoraŭ unu fenomeno – la paradigmoj ŝanĝiĝas kun akcela rapideco.

Ekzemplon ni povas preni el la jam menciita fiziko: kial pomo falas surteren? Paradigmo de Aristoteles – «natura loko» de ĉiuj objektoj troviĝas en la centro de la Tero – vivis preskaŭ du jarmilojn, paradigmo de Newton – la gravito – malpli ol tri jarcentoj, paradigmo de Einstein – kurbiĝo de la spaco – komencis krevi, travivinte nur iom pli ol kvindek jaroj.

Kulturaj paradigmoj ne esceptas. Ju pli, des pli rapide ŝanĝiĝis kulturo. Se la antikva travivis dekojn da jarmiloj, do la lastaj formoj ekzistis nur po du-tri generacioj. Hodiaŭ ni venis al la revolucia momento en la historio de la homaro: la paradigmoj, inkluzive tiujn kulturajn, ŝanĝiĝos plurfoje dum la vivo de unu generacio. La formulo «por nia vivo sufiĉos» ne plu validas. Kaj se pli frue kulturon oni prave konsideris kiel stabilan fenomenon, do nun ni transiras al tute nova kulturo – la kulturo de ĉiam pli akcelataj ŝanĝoj.

La nova kulturo baziĝos sur la venanta paradigmo de kreado. La nuna, sufiĉe kaduka, asertas, ke la pintoj de kreado estas prioritato de elitularo dotita per talento. La rezulto de kreado – nova meĥanismo, teorio, artaĵo – estas ĝuste tiaj, ĉar tiel ilin elpensis la aŭtoro, ĉar tielas la naturo de la aŭtora talento. (De ĉi tio fontas la ideo, ke la arto estas «sinesprimo»). La talento – jen la primaraĵo. Klarigi ĝin oni eĉ ne provas. Kaj kiam eĉ provas, do klarigas per iuj procezoj en la kapo de la sama aŭtoro. El vidpunkto de la marksisma filozofio ĉio ĉi estas absoluta galimatio.

«La kompreno pri 'denaska', pri 'natura' deveno de la kapablo ( aŭ 'nekapablo') pensi estas nur kurteno...» – diris fama sovetia filozofo E. V. Iljenkov. – «Teorie tiu pozicio estas analfabeta, etike danĝera, ĉar ekstreme antidemokratia».

Oni provas klarigi ekziston de talento ankaŭ pri biologiaj faktoroj, per heredeco, kombinaĵo de genoj. Tia klarigo estas eĉ pli galimatia. Ĉiu ne obsedita de antaŭjuĝoj povas konvinkiĝi mem – la gefiloj ne heredas talenton de la gepatroj.

Nova kulturparadigmo aliras la aferon tute alie. Sistemoj (ja tekniko, scienco, arto kaj ĉio alia en la mondo estas sistemoj) evoluas laŭ precize determinitaj internaj leĝoj, sendependaj de la homa volo. Artaĵo, teorio, meĥanismo (ni konsideru, memkompreneble, nur sukcesajn) estas ĝuste tiaj, sed ne aliaj, ĉar tion postulas la leĝoj de ilia evoluo. Talento estas «trafo en leĝon». Trafo sufiĉe hazarda, ĉar ĝis nun oni serĉis kaj serĉas laŭ metodo de provoj kaj eraroj.

Plej gravas por ni la fakto, ke tiuj leĝoj estas koncepteblaj, scieblaj. Oni povas evidentigi ilin kaj uzi por konscia kaj planita evoluo de scienco, tekniko, arto. Kaj... se «studi talenton» efektive maleblas, do studi kaj proprigi la leĝojn de evoluo kapablas ĉiu, samkiel alfabeton. Kaj sendube, laboro laŭ reguloj kaj leĝoj ĉiam je grado pli rezultodonas kaj kvalitas, ol kaosa serĉado.

Evidentigi tiajn leĝojn por tekniko komencis en 1946 j. inĝeniero-inventisto G. S. Altŝuller el Baku. Nun liaj laboroj transformiĝis en teorion pri evoluo de teknikaj sistemoj, kiu ebligas ellabori principe novajn teknikajn sistemojn sen atendi aperon de inventaj taskoj. En 60-aj jaroj oni komencis samdirektajn esplorojn por evidentigi leĝojn en evoluo de sciencaj konceptoj. Helpe de evidentigitaj leĝecoj oni jam faris du sciencajn malkovrojn. Dum lastaj jaroj estas esplorataj la leĝoj de evoluo por artaj sistemoj. La unuaj provoj de instruado montris, ke la trovitaj leĝecoj ebligas solvi plurajn artajn taskojn (dume instruajn, t.e. tiujn, kiujn siatempe jam solvis «geniuloj», sed la lernantoj ja ne sciis pri tio). Ordinaraj inĝenieroj, ne okupiĝintaj speciale pri arto pli frue, sukcese solvis artajn taskojn, kiuj siaepoke torturis Michelangelo-n, Shakespeare-on kaj multajn aliajn Artistojn (solvis, memkompreneble, je nivelo de la ideo. Materiigi la ideon en farboj, muziknotoj, marmoro k.s. estas la tasko de la arto-tekniko).

Posedi korektajn kaj efikajn metodojn por solvado de kreaj taskoj povas ĉiuj. Ne estas problemo ankaŭ instrui tiujn metodojn. Sed tio estas nur parto de la afero. Laboratorio pri teorio de inventado sub gvido de G. S. Altŝuller ellaboras nun /*la artikolo aperis en 1986 – Ju.F.*/ la vivstrategion de Krea Persono. Kiom ajn paradokse tio prezentiĝu al laikoj, sed ni venas al eblo: eduki ĉiun homon kiel krean personon, instrui kapablon labori dum la tuta vivo en ĉiam pli amplifikiĝanta kreiveco.

Objektiva evoluo de scienco kaj tekniko kondukas al eliminado de homo el sfero de konsumproduktado. En kapitalisma socio, kiel rezulto de tiu procezo aperas senlaboreco – karakteriza trajto de kapitalisma kulturo. Male, komunisma socio kaj koncerna kulturo solvos ĉi tiun taskon alie – per transiro de la «superfluaj» en la konsumproduktado homoj al krea laboro, la intelekta produktado.

Jen kian kulturon ni devas esti pretaj eniri – la kulturon de la socio de kreantoj. Se iu opinias, ke tia kulturo venos ankoraŭ ne baldaŭ, ni povas rememorigi: K. E. Ciolkovskij /*pioniro-teoriisto de raketa movado kaj kosmoŝipoj – Ju.F.*/ mem opiniis, ke liaj ideoj realiĝos nur post ducent jaroj. La vivo montris, ke tio okazis kvaroble pli rapide.

Nun ni povas reveni al la kvara simptomo en maljuniĝo de paradigmoj: rezisto de specialistoj. Tiu, kiu deflankas ĉi tiun lukton, malfacile povas imagi la tutan ardon de tiu rezisto. Malfacilas eĉ kalkuli, kiom da kalumnio, duonmensogo kaj pura mensogo oni elverŝis dum kvardek jaroj sur la teorion pri evoluo de teknikaj sistemoj! Kiomfoje specialistoj publike deklaris, ke «leĝoj en evoluo de tekniko ne ekzistas», kaj post kelkaj jaroj eldonis librojn pri la «de ili malkovritaj» leĝoj (la plej freŝa ekzemplo – eldonita en 1985 en Volgogrado libro de A. I. Polovinkin «Leĝoj en strukturo kaj evoluo de tekniko»). Pli simpla ekzemplo: publikigi artikolon pri evoluo de artaj sistemoj oni refutis dum preskaŭ du jaroj. La aŭtoroj vizitis ĉiujn respublikajn redakciojn (Latvio), sendis koncernajn studojn al pluraj tutsovetiaj. La respondoj estis dutipaj: jen – «tio ne koncernas nian temaron» (la temaron de artologia gazeto!), jen – «niaopinie via teorio estas nekonvinka» (la respondo antaŭ ol konatiĝi kun la teorio mem!).

Dum naskiĝo de paradigmo specialistoj pri ĝi entute forestas: ekzistas nur ellaborantoj. Dum la dua periodo – evoluo kaj disvastiĝo de paradigmo – aperas specialistoj, ili firmigas la paradigmon. En periodo de maljuniĝo – specialistoj fariĝas batalantaj malamikoj de progreso (ja progreso konsistas ĝuste en neniigo de ilia paradigmo). Jen kial tute naivas la rezonoj, ke por sukcesa evoluo de kulturo estas bezonata forta grupo de specialistoj...

Nun, dank' al penoj de specialistoj nova kulturparadigmo ankoraŭ ne ricevis amasan rekonon. Dum tia transira periodo neeviteblas ŝanceliĝoj, hezitoj, ekstremaj decidoj. Sed... hejmiĝos nova paradigmo en la socio – kaj la lasta denove ricevos la vojmontran fadenon.

Kaj efektiva «kulturo» dum la paradigmoŝanĝa periodo konsistas en kapablo formeti la kutiman skolastikon kaj kuraĝe iri renkonten al la novo. Da laboro sufiĉos por ĉiuj – ja paradigmo ankoraŭ nur-nure naskiĝis.


Staris malsata homo. Tenis enmane malplenan ŝelon de la forsuĉita ovo. Io turmentis lin interne – sed kio?.. kaj ĉirkaŭ li saĝuloj svarmas. Unu diras: kulturo estas kiam oni disbatas ovon de la malakra flanko. La dua: ne, de la akra! La tria: absurdo, galimatio, profanado de kulturo! Antaŭ ol disbati ovon, li ne viŝis ĝin per naztuko!

La homo fin-fine komprenis, kio lin turmentas – malsato. Komencis li serĉi ion por manĝi. Tien rigardas, alien. Sed la saĝuloj ĉirkaŭstaras kvazaŭ muro – nenio videblas tra ili! Kaj pri nuancoj de la arto disbati ovojn rezonadas. La homo pro malsato jam freneziĝis, komencis atakojn per pugnoj. Sed la saĝuloj tenas lin kaj ĥore trumpetas pri degradiĝo de kulturo, pri la eterna valoro de la malplena ŝelo – ja dum tiom longa tempo tie ovo troviĝis, eĉ nun iom da restaĵetoj aromas...

Ĉu li ne kontentas? Aĥ, aĥ! Kion do li bezonas? La respondo simplas: alian manĝon anstataŭ forsuĉita ovo.



20-maj-1998