V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri «tipeco de l' disdivido»
Ni revenu nun al la unua leĝo. Ni konstatis, ke en la artaj sistemoj aperas kaj solviĝas la kontraŭaĵoj. Tamen tio ne sufiĉas. Por la leĝo estu praktike uzebla, necesas evidentigi la procedojn, kiuj ebligus solvi la kontraŭaĵojn – montri ties strukturon kaj principojn de forigo. Ni vidu tion surbaze de la jenaj taskoj.
Tasko 1. La ĵazo, kiel ni jam scias, estas la voĉa improvizo surfone de improviza akompano. Proksimume ĉe la kvardekaj jaroj la ĵazo elĉerpis la eblojn de ekstensa evoluo. Oni jam trovis ĉiujn ĉefajn rimedojn. Restis nur profundigi ilin. Proksimume en la sama tempo oni inventis la elektrogitaron. La sonaj ebloj de la elektrogitaro estas tre riĉaj, kaj nature aperis deziro uzi ĝin en la ĵazo. Sed la tiama tekniko ludi elektrogitaron ne permesis la liberan improvizon, kiun bezonis la ĵazo. Kion fari?
Tasko 2. En la tragedio «Reĝo Lear» la protagoniston influas du herooj – lia filino Cordelia kaj la bufono. Ili savas Lear'on de frenezo, instigas lin ĝuste kaj plenece pritaksi la eventojn. Sed la metodoj de ilia influo estas tute kontraŭaj. Cordelia milde admonas, la bufono – akre rikanas. Evidentas, ke tiuj herooj kompletigas unu la alian, sed kunekzisti sur la scenejo ili ne povas – la konflikto inter ili neeviteblas. Tamen tiu konflikto troŝarĝus la tragedion, deflankigus la atenton for de la ĉefaj eventoj. Kion fari?
Tasko 3. Michelangelo estis unu el la gvidantoj de la Florenca ribelo, kiun krude sufokis la duko Medici – stulta kaj hida aristokrato. Al Michelangelo minacis aŭtodafeo. La papo proponis al li savon, sed kompense Michelangelo devis konstrui kapelon de Medici kun statuoj de la duka familio interne. Michelangelo tre deziris primoki la dukon. Li konsentis la proponon de la papo. Certe li ne intencis flati la dukon per siaj skulptaĵoj, sed ankaŭ fari karikaturon ne eblis – tiam la aŭtodafeo neeviteblas. Kion fari?
Tasko 4. La specifa trajto de la televido kiel artoĝenro estas la kontinueco de la eventoj sur la ekrano. Ja la televida kamero ne kapablas portempe fiksi la bildon, sed tuj surekranigas ĝin, farante la impreson, ke la eventoj kaj ties percepto samtempas. Tiu eco estas tamen ne nur avantaĝo, sed samtempe manko. Ja realaj eventoj daŭras pli longe ol tempo destinita por TV-raporto. La sola solvo estas – filmi eventon per videokamero, munti la filmon kaj translacii ĝin sur la ekranon. Sed tiam malaperas la ĉefa trajto de la televido – la kontinueco. Kion fari?
Tasko 5. Finna arkitekto Reim Pietile gajnis la konkurson pri la plej bona projekto por registara konstruaĵo en Kuvajto, kaj oni invitis lin gvidi la konstruadon. Li devis krei la konstruaĵon en araba stilo – kun rondoidaj meandraj formoj, kiuj kvazaŭ similus la araban literaturan skribon. Sed la arkitekto, kiel li mem diris, strebis «esprimi finnan animon en tiu lando». Tamen la finna stilo prezentiĝas per rektaj linioj, akutaj anguloj. Kion fari?
Tasko 6. Al pentristo Cranach oni mendis portreton de kardinalo Albrecht de Brandenburg – unu el la plej teruraj homoj de tiu tempo. Cranach devis pentri la kardinalon en lia kabineto kun Biblio kaj krucifikso. Montri la kardinalon tia, kia li estis – malica, kruela, senanima – certe ne eblis. Tamen montri lian esencon la pentristo deziris. Kion fari?
Ses taskoj el ses artobranĉoj. La taskoj ne elpensitaj en kabineta kvieto. Ilin naskis la evoluo de la arto, la vivo, la lukto. Ili tre diversas. Kaj tamen ili havas ion komunan: ties artaj sistemoj konfliktas kontraŭ novaj postuloj. Tiu konflikto ne forigeblas per kutimaj rimedoj, ĝuste tial la taskoj malfacilas. La elementoj de la artaj sistemoj devas, sed ne povas plenumi la bezonatajn gravajn funkciojn – kaj rezulte maltaŭgas la tuta sistemo. Tian staton de la artaj sistemoj oni nomas administra kontraŭaĵo: necesas ion fari, sed kion?
Sed fin-fine, kio obstaklas? Ekzistas du neakordeblaj postuloj. Se ni plibonigas la unuan, nepre plimalfortiĝas la dua. Certe, oni povas trovi kompromison – la plejmulto ĝuste tiel agas. Tamen rezulte aperas malfortaj, nekonvinkaj verkoj. La fortaj verkoj fortas ĝuste tial, ke ili perfekte kontentigas ambaŭ postulojn.
Tian konflikton de du postuloj, kiam plibonigo de la unua sekvigas malplibonigo de la alia, kaj kutimaj rimedoj ne ebligas forigi tion, ni nomu la arta kontraŭaĵo (AK). Jen ankoraŭ unu ekzemplo:
Tasko. En kartvela filmo «Mekvele» temas pri vilaĝo, kiun lasis la loĝantoj. Montri tion estas facile – netuŝita neĝo inter dometoj, mortaj fenestroj, abunda polvo sur mebloj kaj manĝilaro... Sed antaŭnelonge ja en la vilaĝo bolis la vivo – oni ĝojis kaj tristis, naskiĝis kaj mortis, laboris kaj festenis. Montri ankaŭ tion ne estas malfacile. Sed senviva vilaĝo kaj bolinta en ĝi vivo devas esti prezentataj al la spektanto samtempe dum kelkaj minutoj. Kion fari?
Facilas montri aparte la bolantan vivon, poste malplenan vilaĝon, ĉio estas klara, sed la epizodo daŭros nepermeseble longe. Ni havas tempon nur por iu duono. Se ni montros la mortan vilaĝon, klaros ke la loĝintoj lasis ĝin, sed ne videblos ke tie estis vivo; se ni montros vivan vilaĝon, klaros, ke tie estis vivo, sed ne videblos, ke la vilaĝo estas lasita.
Ĝuste tio estas AK – arta kontraŭaĵo. Provo plibonigi unu econ de la sistemo kaŭzas nepermeseblan malbonigon de alia eco.
Por solvi AK ekzistas du vojoj. Unu – trovi kompromison. Iom plibonigi la econ-1, por ke ne tro malboniĝu la eco-2. Ekzemple, montri ne tre vivan kaj ne tre malvivan vilaĝon. Aŭ montri viva duonon de la vilaĝo. Aŭ montri tristajn loĝantojn, lasontajn la vilaĝon. Sed ankaŭ tio ne klarigas la situacion. Kompromiso ĉiam malgajnas en la ambaŭ ecoj; ĝi neniam solvas la kontraŭaĵon.
La dua solvo – inventi iun manieron, per kiu oni povas, pliboniginte la econ-1, plibonigi (aŭ almenaŭ ne fuŝi) la econ-2. Tio estas efektive krea solvo. Jen ekzemple kion faris la aŭtoroj de la filmo. Ili montris forlasitan vilaĝon, malplenajn domojn, polvozan internaĵoj, sed en la fonogramo de la filmo samtempe sonas ĉetabla bruo, tostoj je gloro de la vilaĝo k.t.p. – unuvorte, bolanta vivo. Tio estas solvo trianivela laŭ nia divido. Do, tute krea solvo.
Kiel trovi tiajn solvojn? Kiel fari tiajn inventojn?
Se ni pli atente esploros la artajn sistemojn, ni komprenos: la artan kontraŭaĵon kaŭzas tio, ke unu sistem-elemento devas kontentigi du rekte kontraŭajn fizikajn postulojn, tiu elemento devas esti en du ne nur neakordeblaj, sed rekte kontraŭaj fizikaj statoj, bezonataj por solvo de la tasko. Tian kontraŭaĵon ni nomu fizika.
En niaj taskoj tio manifestiĝas jene:
- la ĵazo devas esti improviza por konservi sian variecon, kaj ne devas esti improviza por uzi la elektrogitaron.
- Cordelia devas esti sur la scenejo por influi reĝo Lear, kaj ne devas esti sur la sceno por ne konflikti kontraŭ la bufono.
- la skulptaĵo devas esti karikatura por parodii la dukon Medici, kaj ne devas esti karikatura por ne malutili al la aŭtoro.
- la filmaĵo devas esti muntita por konservi la bezonatan tempodaŭron, kaj ne devas esti muntita por ne rompi la impreson de kontinueco en televida raporto.
- la konstruaĵo devas esti rondoidokontura por esti arabeca, kaj ne devas esti rondoidokontura por «esprimi la finnan animon».
- la kardinalo sur la portreto devas esti malica por montri la karakteron de la kardinalo, kaj ne devas esti malica por ne malutili al la aŭtoro.
La kontraŭaĵoj jam akriĝis ĝis la plej alta grado, ĝis la ekstremo. Tamen nun ili pli facile solveblas. Klaras, ke reale la koncerna objekto ne povas esti en kontraŭaj statoj. Do, por solvi la fizikajn kontraŭaĵojn oni devas disigi tiujn statojn. Esploro de altnivelaj solvoj montris, ke ekzistas nur 6 manieroj por tion efektivigi. Nur ses por la tuta arto.
Por solvi fizikajn kontraŭaĵojn, necesas la kontraŭajn ecojn
- disigi en la spaco (unu parto de la objekto havas la econ, la dua – la malan econ): ĵazon oni dividas je du partoj. La kantado restas improviza, dum la akompano iĝas fiksa. Nun la elektrogitaro senprobleme enkadriĝas en la artan sistemon. Tiel naskiĝis la nova ĝenro – «the beat».
- disigi en la tempo (la objekto havas jen econ, jen la malan econ): Cordelia kaj la bufono neniam aperas sur la scenejo samtempe. Ili agas alterne.
- disigi inter sistemo kaj antisistemo, aŭ transiri al antisistemo: Michelangelo skulptis la statuojn, kiuj havis la perfekte belajn vizaĝojn kaj la pozojn de pensuloj. Ĉiu, kiu konis la hidajn vizaĝojn kaj stultecon de Medici, tuj komprenis la aferon.
- disigi inter la sistemo kaj supersistemo: la filmo en TV-raporto estas muntita, sed akompanatas de kontinua komentado (foje ankaŭ de figuro de komentisto).
- disigi inter la sistemo kaj subsistemo: la konstruaĵo konsistas el rektaj elementoj, sed sume ili formas la rondoidajn konturojn.
- disigi kompare (t.e. la econ havas la objekto mem, sed la malan econ – kompare al iu alia objekto): sur la portreto la kardinalo havas sufiĉe bonan vizaĝon. Li rigardas la krucifikson. Sed la Kristo sur la krucifikso aspektas tiom kompatinda, timigita kaj turmentita, ke evidentas, kiom kruela homo lin alrigardas.
Povas aperi la demando. La postuloj en la taskoj 3 kaj 6 ne rilatas la arton. Oni ne aĉetus la pentraĵon, brulmortigus la aŭtoron – tio ja fakte ne koncernas la arton. Tamen ni imagu, ke la kardinalo estus pentrita kruela. Nu, kaj kio? Ordinara banala portreto. Ankaŭ karikaturaj mienoj de la statuoj en klasika kapelo ne prezentus la arton. la eksteraj, «neartaj» kondiĉoj servis nur kiel ŝirmilo. En la profundo tamen estis la postulo de nebanaleco, kaj tio jam rekte koncernas la arton.
Kutima estas la maniero «pruvi» neeblon science ellabori iujn kriteriojn por la arto: preni kriterion, apliki ĝin al diversaj artaĵoj kaj triumfe deklari – jen, ne taŭgas! Ne klarigeblas arto per racio! Tiaj «pruvoj» havas garantiitan sukceson, ĉar arto, kiel ĉiu komplika sistemo, povas esti priskribita per komplekso da kriterioj. Se oni uzas nur la kriterion, pri kiu ni parolis komence de la artikolo – la nivelon de noveco – oni rapide fiaskos, ĉar noveco por si mem tute ne bezonatas. Alta noveco estas arta kriterio nur tiam, kiam ĝi necesas por solvi artan kontraŭaĵon. Ekzistas multaj ekzemploj de noveco por noveco – en la historio de arto ili restis nur kiel strangaĵoj. Do, ni jam havas dukriterian komplekson: por ke la verko estu artaĵo, ĝi devas solvi kontraŭaĵoj kaj fari tion altnivele. Sed tio ne enhavas la tuton! Necesas aldoni ankoraŭ kriteriojn (pri ili ni rakontos en sekvaj fojoj). Tiuj, kiuj esperis trovi simplan mezurilon, estos elrevigitaj: arto estas komplika fenomeno, ankaŭ takso kaj laboro kun ĝi estas komplikaj. Oni ne esperu kompreni ĝin per unu aŭ du kriterioj – ĉu raciaj, ĉu babile-«animaj». Ambaŭ variantoj estas ne pli ol ĉarlatanaĵo.
Kaj ankoraŭ unu rimarko. Oni ofte demandas: kiu kontraŭaĵo estas en konkreta verko? Ne estas ja! Sekve malpravas la teorio!
Jes, certe, en la verkoj estas neniuj kontraŭaĵoj. Tie estas (aŭ ne estas, se la verko banalas) nur solvoj de kontraŭaĵoj. La kontraŭaĵoj mem aperas inter la verkoj, laŭ evoluo de artaj sistemoj. Jen ekzemplo:
Tasko 7. En komedio de Shakespeare «Somernokta sonĝo» agas diversaj feoj, amazoninoj, diabloj – do, diversa diablaro. La eventoj pasas en antikvaj tempoj. En teatra praktiko ekzistas ellaboritaj rimedoj por montri tiun tempon – pufaj, riĉaj vestaĵoj. Angla reĝisoro Peter Hall rimarkis, ke la diablaro en la komedio pli konformas al kamparanaj imagoj, sed ne aristokrataj. Por montri tion, do por evoluigi la sistemon, aldoninte al ĝi novan funkcion, oni devas uzi kamparanajn vestaĵojn. Bedaŭrinde, tiu vestaĵo en ĉiuj tempoj estas sufiĉe simila, do, perdiĝas la indiko pri la tempo de la eventoj. Kion fari?
Jen kiam aperas kontraŭaĵoj! Kiam la sistemo trafas alian supersistemon, ĝi devas ŝanĝiĝi por plenumi novajn funkciojn. Sed sistemoj estas sufiĉe konservativaj; ŝanĝi ilin estas malfacile. Tio kaŭzas kontraŭaĵojn. Se solvi la kontraŭaĵojn kaj realigi tiun solvon, aperas verko, kiu ne enhavas kontraŭaĵojn ĝis nova transiro al aliaj kondiĉoj.
Tiun ĉi taskon provu solvi memstare. Vi havas ĉiujn sciojn, necesajn por tio. Evidentigu artan kontraŭaĵon, transiru al fizika kontraŭaĵo kaj solvu ĝin laŭ iu el la tipaj manieroj.