Valentin Melnikov

Sorpo

Revenas mi hejmen vespere,
paŝante laŭ aspra pavim',
kaj ĉiam rimarkas pretere
sorparbon ĉe l' voj', en proksim'.

La viv' min zorgigas konstante,
ensorbas min taga rutin',
sed nepre, la sorpon vidante,
mi pensas pri la amikin'.

Ŝin sorpoj ĝis vera fascino
allogas kaj ravas sen lim'.
Sincera, helpema knabino
kun pura kaj nobla anim',

ŝi mem, kvazaŭ minca arbeto,
kliniĝas sub ŝtormoj de l' sort',
sed ĉion eltenas kun preto –
de kie nur venas la fort'?

Nelonge ŝi estis apude.
Forflugis la tagoj – kaj jen
je mil kilometroj pli sude
ŝi restas ĝis sekva alven'.

Ĉirkaŭas ŝin stepoj kaj maro –
por sorpoj maltaŭgas la grund'.
Do nur unufoje en jaro
ĝojigas ŝin sorpa abund'.

Dum tempo cetera – sur breto
en hejma kvieta angul'
ŝin sorĉas modesta branĉeto,
por longa memoro stimul'.

Kaj ankaŭ por mi en izolo
aperas al kreo instig' –
vizio de sorpa grapolo,
plektita en ŝia harlig'.

Dum ĉiuj sezonoj de jaro
inspiras min tiu grapol':
La flama kolor' kaj amaro –
de kuno kaj diso simbol'.

Mi sendas al ŝi en leteroj
foliojn de sorpo – pro l' cert',
ke tute ne povas ja beroj
lokiĝi en poŝta kovert'.

Do estu la sorpa folio
por sonĝoj kaj revoj la font'!
Kaj en sekvajara julio
okazos jam nova renkont'.

Grizverdaj okuloj ekflamos,
la sango ekvarmos ĝis bol',
kaj ŝian harligon ornamos
denove la ruĝa grapol'.

Mi vidos ŝin sekvasomere,
sed kion alportos futur'?
Ni ŝatus diveni... Kaj vere –
jam estis pri tio aŭgur':

Du belajn florkronojn ŝi metis
riveren, en morna perpleks'.
La kronoj nelonge naĝetis,
kaj jen ilin kaŝis kareks'.

Ĉu klaras de l' sorto ordonoj
kaj mavas por ni perspektiv'?
sed jen – reaperis la kronoj,
du kune, kaj longis la driv'.

Ĉu kredi al la superstiĉo,
ke post longa diso aŭ morb'
atendas nin kuna feliĉo?

Post frostoj dolĉiĝas ja sorp'...

1991