Valentin Melnikov

Aŭtuna sopiro


Serĉas mi, dronante en rutin',
por tradukoj vortojn plej precizajn,
sed konstante rememoras vin
kaj okulojn viajn verde-grizajn.

Mi vin vidas foje nur dum jar':
loĝas vi de la ĉefurbo fore,
en urbeto apud varma mar'
vi instruas verve kaj fervore.

Malproksimas vi. Kaj nur imag'
restas min konsoli sen forgeso;
rememoroj pri l' pasinta tag',
pri sinceraj ĵuroj kaj konfeso.

Trompojn kaj maljustojn en proksim'
vidis mi. Kaj perdus eĉ esperon,
sed en mia – laca jam – anim'
vi sukcesis veki primaveron.

Dolĉo kaj doloro... Kaj sopir'.
Forgeseblas ĉiuj miaj plagoj...
Kaj hodiaŭ trafas mia ir'
lokojn de someraj niaj vagoj.

La someron sekvis la aŭtun',
ni, nature, jam ne plu turistas.
Pluvaj kugloj frapas arbojn nun,
la malplena tendarejo tristas.

Solas mi dum tago kaj vesper',
nia renkontiĝo svage foras...
Kaj ĉirkaŭe regas misveter' –
ĉu pri ni denove nokto ploras?...

Vento furiozas kun obstin',
kaj aŭdiĝas en fajfad' kaj knaro:
«Vi ne plu, ne plu revidos ŝin!»
Morgaŭ – ne. Sed jes ja – dum la jaro!

1989
(2a premio de «Muzo-90»)

Post unu jaro


Pasis jar', kaj denove aŭtuno
min instigas al trista medit':
kial nin ne kompatas fortuno?
kial vivas mi kvazaŭ ermit'?

En profundoj de l' tempo jam dronis
la renkont' en pasinta juli'.
Sed la sorto malice ordonis:
unufoje dum jar'! Kaj ne pli!

La real' ĉiujn revojn detruas,
je renkonto ne estas eĉ ŝanc'.
Inter ni jam denove situas
pli ol milkilometra distanc'.

Senutilas ja vei kaj plendi.
Ĉio pasas. Kaj daŭras la driv'.
Mi ne multon aŭdacas pretendi,
ne dorlotas min fluo de l' viv'.

Revas mi vin karesi tenere,
multajn ĝuojn donaci sen fin' –
tamen vanas la revoj. Ĉu vere
tro malfrue renkontis mi vin?

Mia kara! Ĉu vere – malfrue?
Ĉu ne eblas de l' vivo korekt'?
Tamen kiel do vivu ni plue?
Kia estu plej inda elekt'?

Vi al miaj admonoj ne cedas,
firmas via rifuza rezist'.
Eble stultas la kred', sed mi kredas,
ke ne vanos obstin' kaj persist'.

Mi esperas: la sorto decidos
ĉion juste. Kaj venos la hor',
kiam ni ardajn sentojn ne bridos
kaj feliĉos en ĝua amor'!

1990-92