4 

La perfekta edzino

De multaj jaroj fraŭlo atendas idealan edzinon. Al siaj amikoj li ĉiam asertas, ke taŭga virino devas havi tri kvalitojn: ŝi estu:

Iam la amikoj ekscias, ke li edziĝis. Renkontante lin, ili tuj demandas, ĉu lia edzino vere posedas la tri postulatajn kvalitojn. Kun malgaja mieno li respondas:

— Jes, sed ne ĝustaloke. Ŝi estas aristokrata en la kuirejo, malĉasta en la salono kaj ŝparema en la dormoĉambro.

Konsiloj pri higieno

Kelnero alportas teleron da supo kun dikfingro profunde trempita en la buljono. Gasto indignas pro tiu senĝenaĉeco.

— Pardonu, diras la kelnero. Mi havas panarison, kaj la kuracisto preskribis al mi varmon.

— Fi! Tio estas ja netolerebla porkaĵo! Vian polekson prefere ŝovu en vian postaĵon!

— Pardonu, sinjoro, sed tion mi povas fari nur dum paŭzoj inter la pladoj.

Kuracisto: — Mi havas por vi ĝojigan sciigon, sinjorino.

Pacientino: — Ne sinjorino, fraŭlino.

Kuracisto: — Mi havas por vi malĝojigan sciigon, fraŭlino.

La alaska stafeto

Kruko vizitas bervalanojn, kiuj instalis meteorologian stacion ĉe la norda poluso. Dum vespera festo ili klarigas al li, ke ĉiu vizitanto devas unue eltrinki per unu gluto botelon da viskio, due amori eskiminon kaj trie mortigi blankan urson.

Kruko eltrinkas la botelon da viskio kaj per ŝancela paŝo eliras en la malvarmegan nokton. Post horo li revenas kun malklara rigardo kaj triumfa mieno:

— Kie mi trovu la mortigotan eskiminon?

Aŭ ĉio, aŭ nenio

Ordonema junulo kutimiĝis, ke oni tuj cedu al liaj kapricoj. Iam, renkontinte belan virinon, li diras al ŝi:

— Mi volas amori vin.

— Ĉu ni iru en vian loĝejon aŭ en la mian?

— Se vi jam nun komencas diskuti, ni ne plu parolu pri tio. Vi ne interesas min.

Kara panjo

Sur la plaĝo familio prepariĝas por banado. S-ino Kruko rimarkas, ke ŝi forgesis la naĝkalsoneton de la edzo.

— Surmetu do la salivtukon de nia bebo.

Post naĝo Kruko revenas al sia familio, dirante:

— Mi ŝatus scii, kial stultulinoj ridas, rigardante min.

Tiam s-ino Kruko atentigas sian edzon pri la skribo brodita sur la salivtuko: «Fariĝu granda kaj fortika, por plezurigi panjon».

Viro konfesas al psikiatro:

— Sinjoro doktoro, mi enamiĝis al ĉevalo.

— Ĉu virĉevalo, aŭ ĉevalino?

— Kompreneble, al ĉevalino, sinjoro doktoro. Mi ja ne estas nenormala.

Elementoj de absoluta geometrio

La sama psikiatro ekzamenas pacienton. Li montras al tiu desegnaĵojn.

— Kion sugestas al vi tiujn du paralelaj linioj?

— Mi vidas viron kaj virinon, kiuj estas pretaj amori.

— Kaj tiu kvadrato?

— Tio estas ĉambro, kie ili tuj amoros.

— Kaj tiu ĉi triangulo?

— Jam ili faras al si reciproke...

— Bone, bone, sufiĉas. Mi diagnozas akutan seksan perverson.

La paciento protestas kolere:

— Perversa estas vi mem, sinjoro doktoro, kiu montras al mi tiom da pornaĵoj!

Maĉi kaj remaĉi

Juna servistino admiras novan, multekostan vizonpeltan mantelon de sia mastrino, iu nekonata aktorino.

— Nu, diras tiu ĉi, estas facile: mi renkontis sinjoron, kiu donacis al mi 15 mil stelojn.

Post jaro la servistino venas kun same bela peltaĵo. Al la miranta mastrino ŝi klarigas:

— Estas facile: mi renkontis cent sinjorojn, kaj ĉiu donacis al mi 150 stelojn.

«Pru! halt'!» — «Kio estas?» — «Risorto rompiĝis»

En hotelĉambro juna ĵus edziĝinta paro dediĉas sin tiom arde, vigle kaj ofte al la dolĉaj ludoj de volupto, ke poste okazanta tertremo ne sukcesas veki la dormantojn. Feliĉe la hotelo ne ruiniĝas, sed estas forte difektita.

La direktoro, mirante, ke la geedzoj ne forkuris kiel la aliaj hotelgastoj, rapidas la ilia ĉambro. La juna viro vekiĝas kaj, vidante la murojn fenditaj, la fenestrajn vitrojn rompitaj kaj la plankon plena da rubo, murmuras:

— Bonvolu pardoni nin. Ni pagos la damaĝojn.

La vojo

Ĉe vojrando staras junulino, kiu volas petveturi. Post kelkaj minutoj haltas ŝarĝaŭto. Ŝi demandas:

— Kien vi veturas?

— Al Bervalo.

— Mi intencas libertempi en Bervalo. Ĉu mi rajtas kunveturi?

— Volonte.

Nun la junulino sidas apud la ŝoforo. Post momento li diras al ŝi:

— Strange estas, ke mi hodiaŭ veturigas jam la trian gravedan virinon.

— Mi ja ne estas graveda, ekkrias la vojaĝantino.

— Eble, — respondas la kamionisto. — sed ni ankoraŭ ne venis al Bervalo.

Ripetado estas plej bona lernado

Vakeroj provas dresi sovaĝajn taŭrojn. Laŭvice ili lude rajdas la ribelemajn bestojn. Unu virbovo tamen tiom baraktas, ke ĝis nun deĵetis ĉiujn vakerojn. Ĉirkaŭ la areno staras turistoj, kaj la vakeroj promesas kvin mil stelojn al la persono, kiu sukcesos resti sur la dorso de la nevenkita taŭro. Giganta dikega virino ordonas al sia edzo:

— Ne iru. Mi ne volas, ke vi rajdu tiun monstron. Vi estas freneza. Restu ĉi tie!

La edzo aspektas kiel malfortika nano apud la dikmuskolulino, sed li forkuras en la arenon kaj saltas sur la taŭron. La sovaĝa bovo stampfas, prancas, baŭmas, provas ĉiel skufaligi la vireton, sed vane. Tiu sukcesas resti almenaŭ kvaronhoron sur la dorso de la besto.

Aklamita de ĉiuj ĉeestantoj, li revenas al sia edzinego kaj diras fiere:

— Nu, ĉu vi vidis, karulino?

— Jes, tio estas nekredebla. Kiel vi sukcesis?

— Same, kiel kun vi, kiam vi havis kokluŝon.

Ĝi havas ankoraŭ signon de demando

Baniko forte dubas pri la fideleco de sia edzino. Ĉar li devas forvojaĝi, li komisias al detektivo kontroladon de s-ino Baniko. Post sia reveno li legas la raporton de la detektivo: «Je la sesa vespere s-ino Baniko eliris el la domo. Ŝin atendis juna viro en aŭto. Ili veturis al tesalono. Je la oka ili manĝis kune en luksa restoracio. Poste ili veturis al proksima hotelo kaj luis ĉambron. De apuda ĉambro mi povis plu observi ilin tra serurtruo. S-ino Baniko malvestis sin. Bedaŭrinde la lumo poste estingiĝis, kaj mi ne povis vidi, kion ili faras.»

— Ha! — vespiras Baniko. — kiom longe mi devos ankoraŭ vivi en tiu terura necerteco?

Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon

En buso sidas bela sinjorino kun bebo sur la genuoj. Ŝia najbaro provas amindumi ŝin:

— Kiel bela estas tiu infaneto! Kiom belan hararon li havas! Lia patro verŝajne estas ruĝhara.

— Mi ne scias. Li ne demetis sian kaskedon.

Riĉa proprietulo ĵus vizitis siajn kurĉevalojn en la stalo. Revenante hejmen, li surprizas sian edzinon kuŝanta en la brakoj de unu el liaj ĵokeoj. Furioze li elĵetas la ĵokeon el la domo, kriante:

— Fiulo, hodiaŭ vi radis por mi lastfoje!

Ne kotas besto en sia nesto

Dum vojaĝo Kruko devas noktumi ĉe amikoj. Ĉar ties loĝejo estas malgranda, li dormas en unu ĉambro kun dekmonata bebo. Vespere li multe trinkis, kaj nokte li vekiĝas kun urĝega bezono urini. Li vane serĉas la necesejon, li ne volas veki siajn gastigantojn, li ne trovas noktovazon en la ĉambro. Tiam li havas savan ideon: li prenas la bebon el la lulilo, kuŝigas lin sur sian liton kaj malplenigas sian vezikon en la lulinon. Morgaŭ neniu rimarkos, ĉu la infanlito estas iom pli malseka ol kutime.

Per malpeza paŝo Kruko revenas al sia kuŝejo kaj terure eksakras, kiam vidas, ke la bebo intertempe kakis en lian liton.

Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi vin

S-ino Baniko havas aknojn, kiuj jukas ŝiajn femurojn kaj ventron. Ekzamenante ŝin, maljuna kuracisto murmuras:

— Razi.

— Ĉu mi razu min, sinjoro doktoro?

— Ne vi, sed li antaŭe.

En tribunalo staras bela prostituitino akuzita pri ŝtelado al siaj klientoj. Ŝia advokato pledas lerte:

— Sinjoroj juĝantoj, ĉu vi vere povus decidi, ke tiu kompatinda junulino iru en malliberejon? Bonvolu pripensi, ke ŝin atendas ŝia dolĉa hejmo, kie ŝi nun povus modeste sidi, trikante, inter sia varma kameno kaj sia telefono numero 914156, mi ripetas: 914156.

Patro nia

Nova paroĥestro venas unuafoje en Bervalon. Apud la stacidomo lin salutas knabo:

— Bonan tagon, sinjoro.

— Mia infano, nomu do min Patro.

— Brave! ekkrias la etulo, ege ĝojos panjo, kiu ofte diris, ke vi verŝajne neniam revenos.

Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas

Lita dialogo:

— Karulo, via fingroringo dolorigas min.

— Sed, karulino, mi ne havas ringon. Ĉu eble mia brakhorloĝo?

Bervalajxo
(por la grafino Mambolino)

Malgraŭ la puro de la marko la leterportisto stopos vian poŝtaĵon.

Longa sekeco

Kunvenis ĉiuj viroj el Bervalo, por aŭdi prelegon de moderna seksologo. La profesoro petas:

— Levu la manon kiu seksumas du fojojn semajne.

Multaj manoj leviĝas.

— Ankaŭ kiu havas rilatojn du fojojn monate levu la manon.

Leviĝas ankoraŭ kelkaj manoj.

La demandado daŭras ĝis la profesoro diras:

— Kiu seksumas nur unufoje dum jaro anoncu vin.

Maljuna viro stariĝas kun tiom ĝoja mieno, ke la seksologo miras:

— Kial tio ridigas vin?

— Tial ke tio okazos hodiaŭ vespere.

Du manoj faras ĉion

La okjara filino de Kruko vespere petas sian patrinon:

— Panjo, bonvolu min senvestigi.

— Vi estas jam sufiĉe granda kaj povas senvestiĝi sola.

— La servistino estas pli granda ol mi, sed tamen hieraŭ paĉjo ŝin senvestigis.

Juĝisto: — Kial vi volas eksedziniĝi?

Plendantino: — Ekde la edziĝofesto mia edzo alparolis min nur kvin fojojn.

Juĝisto: — Ĉu vi havas infanojn?

Plendantino: — Jes, sinjoro juĝisto, kvin.

Kredu min, sinjorino

S-ino Baniko rimarkas sur la vizaĝo kaj ankaŭ aliloke aknojn, kiuj igas ŝin timi pri venerea malsano. Ŝi tuj iras al kuracisto kaj klarigas al li sian maltrankvilon. Li petas ŝin senvestiĝi kaj zorge ekzamenas ŝin. Subite li demetas sian pantalonon kaj impetas al s-ino Baniko, kiu mirigite ekkrias:

— Kion do vi faras, sinjoro doktoro?

— Mi trankviligas vin, sinjorino. Mi nur trankviligas vin.

La arto fariĝi centjara

Maljunulo festas sian centan naskiĝtagon. Raportistoj de Heroldo de Bervalo intervjuas lin:

— Ĉu vi povas konfidi al ni la sekreton de via grandaĝeco?

— Jes, mi neniam drinkis, mi estas rigora vegetarano, mi ĉiam vivis ĉaste, mi...

Subite aŭdiĝas terura bruego en la apuda ĉambro, virinaj ridoj, laŭta kantaĉo de ebriulo.

— Kio estas tio? — miras la ĵurnalistoj.

— Ne atentu, — diras la centjarulo. — Simple mia patro, kiel kutime, malfrue revenas post sia diboĉa rondiro.

En ĉiu brusto estas sia gusto

En bervala ŝpinejo la produktado malprogresas. Antaŭ du monatoj dungiĝis nova laboristino, kiu posedas nekredeble dikan bruston. Ŝiaj kolegoj nur strabas al ŝia strikta pulovero; la kasisto, la sekretario, la subdirektoro revas pri ŝia plena mamzono. La ŝpinejon minacas bankroto.

La direktoro decidas agi. Li venigas la mamulinon en sian oficejon.

— Fraŭlino, mi bedaŭras, sed mi devas maldungi vin.

— Kial do, sinjoro direktoro? Ĉu mi ne konvene faras mian laboron?

— Jes ja, sed...

— Mi neniel kulpas.

— Fraŭlino, via brusto! Ĉu vi ne rimarkis, ke via brusto konfuzas mian tutan entreprenon?

— Ĉu tio estas la sola kialo?

— Jes.

La laboristino ekridas, suprenfaldas sian puloveron, malkroĉas siajn kaŭĉukajn mamojn kaj ĵetas ilin en la paperkorbon.

— Ĉu nun mi rajtas labori plu, sinjoro direktoro?

— He, he, jes.

Post ŝia eliro li longe meditas, subite demetas sian protezan dentaton kaj ĵetas ĝin en la paperkorbon, dirante:

— Mordu do ilin! Vi jam delonge avidis tion.

En la ventro murmuro

Kruko kuŝas en malsanulejo pro grava flegmono en la gorĝo. Li ne plu povas paroli, kaj oni nutras lin per klisteroj.

Matene flegistino alportas kafon kun lakto kaj komencas enŝpruci la trinkaĵon en lian postaĵon. Kruko eligas protestan ĝemon. La flegistino haltas kaj demandas:

— Ĉu tro varmas?

Kruko prenas paperon kaj skribas: «Vi forgesis la sukeron».

Kuracisto: — Stranga estas via kazo. Unuafoje mi vidas varikojn sur generilo.

Paciento: — Eble pro ĝia tro ofta starado, sinjoro doktoro.

La rabistoj

Piratoj atakis turistan ŝipon kaj elirigis la pasaĝerojn sur la ferdekon. La pirata ĉefo ordonas:

— La virinojn ĵetu en oceanon, kaj la virojn ni fiku.

Iu malaplombe rimarkigas:

— Ĉu oni fikas virojn?

Ĉiuj viroj demetas la pantalonojn kaj turnas la postaĵojn al la piratoj:

— Fikas! certe oni fikas!

Sep fratoj

Junulino venas al la paradizo. Ĉar por virgulinoj estas rezervita aparta angulo, ŝi devas submeti sian himenon al la ekzameno de anĝelo-kontrolisto. Post momento la anĝelo, embarasite, venas al sankta Petro:

— Tion mi neniam vidis antaŭe. Ŝi havas sep etajn truojn.

— Tio ne gravas. Ŝi rajtas tamen iri al la virgulinejo. Kiel ŝi nomiĝas?

— Neĝulino.

Rakontoj al mia belulino

Kiam Kruko estas unuafoje sola kun bela sinjorino, li kutime rakontas jenan fableton:

Juna leporino forlasis la gepatran domon, por promeni. Ŝi tial vagis, ke vespere ne povis trovi la vojon hejmen. Ŝi renkontas maljunan leporon:

— Sinjoro leporo, ĉu vi povas indiki al mi, kiel mi revenu hejmen?

— Volonte, sed unue mi volas fari al vi paf paf.

— Sed mi estas tiom juna kaj senkulpa.

— Tio estas la kondiĉo.

Ŝi vane ploras, li faras al ŝi paf paf, kaj poste li indikas al ŝi la vojon. Sed li erarigas ŝin, kaj ŝi denove kuras, kuras, ne retrovante la ĝustan direkton. Feliĉe ŝi renkontas alian maljunan leporon.

— Sinjoro leporo, ĉu vi povas indiki al mi, kiel mi revenu hejmen?

— Volonte, sed unue mi volas fari al vi paf paf.

— Ĉiuj viroj estas samaj. Ili pensas nur pri tio.

Ne utilas la ĝemado. Li faras al ŝi paf paf, kaj poste indikas al ŝi la vojon. Post du minutoj ŝi estas ĉe siaj gepatroj.

Post la rakonto Kruko demandas sian kunulinon:

— Ĉu vi scias, kial la unua leporo mensogis kaj la dua diris la veron?

— Ne.

— Ĉu vi ŝatus scii tion?

— Ho jes. Mi petas, diru tion al mi.

— Volonte, sed unue mi ŝatus fari al vi paf paf.

Bervalajxo
(por invertita ornitologo)

La amaso de tiom da anasoj kondukas al perturbo de la klubo.

Kun la peko en mano

Aŭtomobilisto veturas kun nova amikino tra kamparo. Dum lia maldekstra mano tenas la direktilon, la dekstra okupiĝas pri aŭdacaj malkovroj sub la jupo de la kunulino. Ŝi ne kontraŭas. Male ŝi aktive partoprenas la karesadon.

Tiu malbona konduto kondukas al miskondukado de la rapida aŭto, kaj post kelkaj zigzagoj la veturilo malmilde volviĝas ĉirkaŭ vojrandan arbon. Pro la kolizio la junulino estas elĵetita je kvindek metroj.

Alkuras vilaĝanoj, kiuj laboris en la kamparo. Ili provas konsoli la aŭtomobiliston, kiu laŭte ploras en la tute detruita veturilo:

— Trankviliĝu. Via kunulino restis nevundita.

— Jes, — li ĝemas. — sed vi ne vidis, kion ŝi tenas en la mano.

Bervalajxo
(por ruĝkrucanino)

Lia vorto savis ŝin, kiam li kliniĝis super ŝia stertoro.

Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu

Je la kvina posttagmeze la bervala tramo estas plenplena. Kruko, okupante oportunan sidlokon, ŝajnigas, ke li estas tute absorbita en legado de gazeto.

Juna virino staras antaŭ li. Post momento ŝi atentigas lin, ke ŝi deziras sidi. Ŝi murmuras:

— Sinjoro, mi estas graveda.

Kruko tuj lasas sian lokon al la bela sinjorino. Li tamen miras, ke la patriniĝonta virino estas tiom svelta, kaj li demandas:

— Sinjorino, ĉu vi pardonos mian maldiskreton? Mi nur scivolas, de kiam vi estas graveda?

La belulino respondas kun okuloj fermitaj pro volupta rememoro:

De duonhoro.

Ia stranga atako al mi ligas subite la manon

— Sinjoro komisaro, en plenplena aŭtobuso iu ŝtelis mian monujon kaŝitan sub la jupo.

— Sed, sinjorino, ĉu do vi nenion sentis?

— Jes, kompreneble, sinjoro komisaro, sed mi opiniis, ke temas nur pri ĝentilaĵoj.

Oficisto: — Sinjoro direktoro, bonvolu min pardoni. Pro angino mi devis resti ses tagojn en lito.

Direktoro: — Viaj amoraferoj tute ne interesas min. Mi tuj maldungos vin, se vi denove neglektos vian laboron pro tiu fraŭlino Angino.

La muro havas orelojn

S-ino Baniko devis veturi al banloko, por fari termofontan kuracadon. Baniko promesas viziti ŝin post du semajnoj. La revido estas kortuŝa. Baniko malpacience atendas la nokton, ĉar la trudita dekkvartaga ĉasteco tre pezas por li. Post la vespermanĝo ili iras en ŝian hotelĉambron. Baniko senvestiĝas en tri sekundoj, sovaĝe ĵetas la edzinon sur la liton kaj sin — sur la edzinon. La lito knaras, Baniko gruntas, lia Banikino eligas laŭtajn ĝuĝemojn. Subite aŭdiĝas frapoj sur la muron, kaj iu kolere krias el la apuda ĉambro:

— Ĉu do okazos ĉiuvespere la sama bordela bruego?

Kiu ne atentas la «se», tiu sentas la «ve»

Kruko partoprenas festenon ĉe avara malbelulino. En la sekva tago Baniko demandas lin:

— Kia estis la hieraŭa vespero?

— Nu, se la supo estus same varma, kiel la vino, la vino same maljuna, kiel la ansero, la ansero same bele graseta, kiel la femuroj de la juna servistino, kaj la servistino same amorema kiel la dommastrino, ĉio estus perfekta.

Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos

Baldaŭ okazos kostumbalo. Fortika bervalano venas al brokantisto.

— Mi estos Adamo, kaj mi bezonas nur figarban folion.

La vendisto alportas la folion, sed la estonta Adamo protestas:

— Ĉu vi mokas min? Kion mi povus kaŝi per tiu folieto?

— Bone, bone. Jen pli granda modelo.

— Vi ne estas serioza.

— Atendu, restas al mi giganta figarba folio, iam uzata por granda statuo.

— Ankaŭ ĝi ne konvenas.

— Do mi vidas la solan eblon, sinjoro. Vi metu vian «ilon» sur la brakon, kaj aperu en la kostumbalo, kiel benzinpumpilo.

— Sinjoro Kruko, ĉu vi estas certa, ke ĉi tie okazas la interkona vespero?

Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas

Viro prezentas sin al la estro de bordeleska noktoklubo:

— La naturo tiel dorlotis min, ke mi povas sinsekve kontentigi kvindek virinojn.

Tia potenco imponas la amuzejestron. Li proponas kvin mil stelojn al la fortikulo por ĉiu prezentado:

— Vi bezonos amori publike nur tridek tre belajn junulinojn, kiujn mi speciale elektos por vi.

— Konsentite.

Ĉe la unua prezentado la publiko retenas sian spiradon, admirante la nekredeblajn kapablojn de la masklo sur la scenejo. Bedaŭrinde, kiam venas la deknaŭa ino, la viro subite malfortiĝas. Li estas tute elĉerpita.

La kurteno falas. La publiko mokfajfas la fiaskon, kaj la klubestro skoldas la kompatindulon:

— Vi senhonte trompis min, vi estas nekapablulo, mi tuj maldungas vin.

La malfortikiĝinto balbutas:

— Mi ne komprenas, kiel tio okazis, sinjoro direktoro. Hodiaŭ posttagmeze ĉio ja iris glate dum la provludo.

Ŝi silentas senmove

Kruko tiel festis la interkonan vesperon de internacia kongreso, ke estas tute ebria. Nun li staras en policejo, post kiam patrolo arestis lin pro seksatenco en apuda parko.

— Ĉu ne hontas vi pro via fia nekrofilio?

— Ĉu nekrofilio?

— Jes, ni ja surprizis vin nokte, dum vi havis seksrilatojn kun mortinta virino.

— Mortinta? — balbutas Kruko. Estas neeble. Mi kredis, ke ŝi estas anglino.

Edziĝo kontraŭvola

En atendejo de akuŝejo du viroj sidas kun ĉagrena mieno.

— Mi estas malbonŝanca, — diras li unua. — Mia edzino patriniĝas ĝuste dum nia ferio.

— Ha! — plendas la dua. — Kion mi diru pri mia edzino, kiu akuŝas dum la mielmonato?

Bervalajxo
(por malĉasta soldato)

Ne pro la kaĉo, sed pro la supo konvenas kantinistino al milita edzo.

Cirko restis du semajnojn en Bervalo, kaj nano estas akuzita pri seksatenco al juna surdmutulino. Ŝi komprenigis per gestoj, ke por tio li uzis sitelon. Lia advokato alportigas sitelon, petas la nanon grimpi sur ĝin kaj povas facile konvinki la juĝantaron, ke eĉ tiel la akuzito ne povas atingi sufiĉan altecon, por perforti la virinon. Malgraŭ la gestado de la surdmutulino, la juĝisto do absolvas lin.

Antaŭ la pordo de la tribunalo la nano dankas sian advokaton:

— Estas bone, ke ili ne povis pruvi mian kulpecon.

— Sed vi ja ne povis...

— Kompreneble, mi povis. Mi ĵetis la sitelon sur ŝian kapon kaj pendis de la anso.

A new approach

Estante en Novjorko, Kruko iam preterpasas domon, sur kiu li legas surskribon: «Instituto por malgrasigo — Rezulto garantiata».

Li eniras kaj informiĝas.

— Ni havas tri apartajn procedojn, — diras la sekretariino. La unua kostas 10 dolarojn, la dua 20, kaj la tria — 50 dolarojn.

— Komence mi provu la 10-dolaran metodon.

— Bone, eniru tiun ĉi ĉambron, senvestiĝu kaj atendu.

Kruko obeas, kaj baldaŭ aperas belega blondulino tute nuda, kiu diras al li:

— Se vi kaptos min, vi posedos min.

Li tuj kuras post ŝin, sed ŝi estas facilmova, kaj lin ĝenas lia ventro. Ŝi kuregas, saltas super seĝoj kaj tabloj, kaj ĉiufoje, kiam Kruko pensas, ke li kaptas ŝin, ŝi eskapas. Post horo la blondulino malaperas, kaj Kruko konstatas sur pesilo, ke li perdis du funtojn.

En la sekva tago li revenas kaj petas la 20-dolaran metodon. En la ĉambron eniras mirinde bela nuda virino kun longaj nigraj haroj, kun nekredeble bela brusto, kun ..., kaj ŝi diras:

— Se vi kaptos min, vi posedos min.

Denove Kruko kuras, galopas, saltas, sed vane, vane. Li sukcesas nun perdi kvar funtojn.

En la tria tago entuziasmita Kruko decidas, ke nepre kaptos la 50-dolaran belulinon. Li senvestiĝas en la ĉambro kaj atendas kun batanta koro. La pordo malfermiĝas kaj eniras granda atleta negro, kiu diras al li:

— Se mi kaptos vin, mi posedos vin.

Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias

Vartistino kondukas infanojn al la zoologia ĝardeno.

— Ĉu vi vidas? Tio estas cikonio, la birdo, kiu alportas bebojn en la familiojn.

La knabeto turnas sin al sia fratino:

— Ĉu ni diru al ŝi la veron, aŭ ni lasu ŝin morti stulta?

Jen kiaj ni estas!

Monaĥino petveturas. Ŝi nun sidas de duonhoro en kamiono, kiam la ŝoforo proponas:

— Ni haltu, fratina moŝto. Venis tempo por manĝeto kaj ripozeto.

Ili eliras el la aŭto, kaj la monaĥino akceptas panon, kolbason kaj ruĝan vinon de la kamionisto. Poste la viro sterniĝas en ombro, sur freŝa musko.

— Fratina moŝto, ĉu vi ne ŝatus iom siesti apud mi?

— Volonte.

Kiam la ŝoforo vekiĝas, li ekvidas la surojn de la religiulino kaj reflekse ekkaresas ilin. Ŝi eksaltas.

— Sinjoro, kion vi faras?

— Mi kutime amoras post la siesto.

— Sed, kompatindulo, ĉu vi forgesis mian voton pri ĉasteco?

Ili diskutas pri votoj, pri ĉasteco, abatinoj, volupto, pentoĉemizoj kaj fine venas al jezuita kompromiso:

— Sinjoro, se vi nepre volas preni min, nur malantaŭe.

Ŝi surgenuiĝas, levas la kuton, prezentas sian ... kompromison, kaj la voto estas savita.

Poste ili babilas, ripozante:

— Ĉu la ŝarĝaŭto apartenas al vi?

— Fratina moŝto, mi konfesu, ke mi hodiaŭ matene eskapis el la bervala malliberejo kaj ŝtelis tiun kamionon.

Tiam ridklukas la monaĥino:

— Ankaŭ mi konfesu, ke mi estas nur kelnero ĉe la bervala stacibufedo.

Unufingraj melodioj

Juna japano revenis el Bervalo, kie li restis du monatojn, por lerni la lingvon. Lia patro ekzamenas lin pri liaj konoj:

— Ĉu vi povas diri al mi, kiel oni nomas la kvin fingrojn?

— Jes. Unue la polekso, due la montra fingro, trie la ŝerco...

— Ĉu la ŝerco? Vi eraras.

— Ne, paĉjo. Mi bone memoras, ke iam en kinejo mia najbarino diris al mi: «Ne pelu la ŝercon tro malproksimen!»

Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo

Antaŭ ol sidiĝi sur la elektran seĝon, la kondamnito rajtas elekti lastan favoraĵon. La direktoro de la usona malliberejo estas embarasita, ĉar la kondamnito deziras kisi la ŝtatestron.

Subite la direktoro rememoras, ke li konas publikulinon, kiu tatuigis sur sia ventro portreton de la usona prezidanto. Oni venigas la ĉiesulinon en la ĉelon, kaj ŝi nudigas la ventron. La kondamnito kisas, karesas, dorlotas kaj rekisas centfoje la prezidanton. Tiu agrabla traktado emocias la virinon. Ŝi premas lian kapon al sia ventro, iom leviĝas kaj murmuras al li:

— Ha, vi plaĉas al mi. Donu do kison ankaŭ al Fidel Castro.

Anstataŭa edzino

En Ĉikago Baniko vidas ĉe stratangulo aŭtomaton, sur kiu li deĉifras: «Mi faras ĝin pli bone ol via edzino».

Pasanto haltas, proksimigas sian pantalonfendon al la aparato kaj foriras post du minutoj kun kontenta mieno.

Baniko, ekscitite, metas unu dolaron en la aŭtomaton, malfermas sian pantalonfendon kaj konfidas sian viraĵon al la mirinda maŝino. Tuj li eligas laŭtan dolorkrion. La aŭtomato kudris al la pinto de lia generilo pantalonbutonon.

L' avarulo

Kruko ferias en Skotlando. Ĉar li plurfoje aŭdis pri la proverba avareco de la loĝantaro, li decidas kontroli tion per propra sperto. Li eniras farmodomon kaj diras:

— Mi soifas.

La farmisto prezentas grandan poton da lakto, kiun Kruko ektrinkas. Li dankas kaj gratulas:

— Mi ĝojas konstati, ke vi estas donacema.

— Mi konfesas, ke mi nur tial donis al vi la lakton, ĉar antaŭe en ĝin falis rato.

— Fi! Porko vi estas, — ekkrias Kruko kaj kolere ĵetas la poton teren.

La skoto levas la ŝultrojn kaj siblas:

— Sendankaj estas tiuj turistoj. Nun li frakasis la pispoton de avinjo.

Ĝuo de momento unu

En angla klubejo apud malnova klubano sidas junulo. Li proponas al la maljuna ĝentilhomo:

— Sinjoro, ĉu vi deziras cigaron?

— Ne, dankon. Mi fumis nur unufoje en mia vivo, kaj tio naŭzis min.

Post horkvarono la junulo demandas:

— Ĉu vi volas trinki viskion?

— Ne, dankon. Mi trinkis brandon nur unufoje en mia vivo, kaj ĝi gustis aĉe.

Post pluaj dudek minutoj la junulo kuraĝas denove alparoli la abstinulon:

— Ĉu mi alportu al vi gazeton?

— Ne, dankon. La sola gazeto, kiun mi legis antaŭ 40 jaroj, estis tiom plena da mensogoj, ke mi de tiam ne plu legas. Sed, juna sinjoro, vi estas simpatia al mi. Mi ŝatus, ke vi konatiĝu kun mia filino. La junulo rikanas:

— La filino, certe, estas ununura.

Akvo kura — akvo pura

Indiano unuafoje veturas vagonare kun sia plej amata edzino. Li soifas.

— Ino, alportu al mi akvon.

Ŝi foriras kaj baldaŭ revenas kun taso plena da akvo.

— Ino, alportu ankoraŭ akvon.

Ŝi foriras kaj post longa tempo revenas kun taso malplena. Al sia kolera mastro ŝi klarigas:

— Mi ne povis ĉerpi akvon. Palvizaĝulo sidas sur la poto.

Londonanidoj

Okaze de vojaĝo en Anglujo Kruko konatiĝis kun du distingitaj sinjoroj en londona drinkejo.

— Mi konas Londonon. Jam dum la milito mi restis du jarojn en via ĉefurbo.

— Ha! — diras la pli juna interparolanto. — En kiu kvartalo?

— Mi loĝis en Carnaby-strato.

La dua anglo, preskaŭ surda pro la grandaĝeco, demandas:

— Kion li diris?

— Patro, li diris, ke li jam vivis en Londono kaj loĝis en la Carnaby-strato.

Kaj, turnante sin al Kruko, li aldiras:

— Eble vi ankaŭ konis Margaret Belpug?

— Margaret! — ekkrias Kruko. — Kompreneble mi konis ŝin. Ha! Margaret! Admirinda putino. Ŝi arte fikis...

— Kion li diris? — demandas la maljuna anglo.

La alia krias en lian orelon:

— Patro, li diris, ke li bone konis panjon.

La marvirineto

El la taglibro de pasaĝerino:

Lunde: Mi ekvidis malproksime la kapitanon. Simpatia viro.

Marde, je la 9a: La kapitano ridetis al mi.

Marde, je la 19a: Mi estis invitita al la tablo de la kapitano. Li ĵuris, ke, se mi ne cedos al li, li sinkigos la ŝipon.

Merkrede, je la 9a: Hieraŭ vespere mi savis 850 homajn vivojn.

Du frenezuloj forkuris el azilo. Unu retrovas sian kunulon kuŝanta apud rando de arbaro. Kiam li proksimiĝas, la alia metas fingron sur la lipojn (ŝŝ!!) kaj montras je kvindek metroj viran biciklon apogitan al virina biciklo. Li flustras:

— Ĉu vi vidas tiujn gebiciklojn? Li amoras ŝin.

— Kaj kion vi atendas?

— La naskiĝon de la biciklido.

— Tio ne okazos.

— Kial?

— Vi estas tute freneza. Ĉu vi ne rimarkis, ke li havas pneŭmatikon?*


* Tiu frenezulo, iama rektoro de la bervala universitato (la mondfama «Kon-domo»), lernis parkere la Plenan Vortaron kaj sciis, ke pneŭmatiko estas «kaŭĉuka tubo por mildigi la skuojn».

Per vorto ĝentila ĉio estas facila

En bervala hotelo hastema servistino malsuprenkuras ŝtuparon. Ŝi stumblas, maltrafas la lastan ŝtupon, kaj post kolrompa cirklosalto ŝi retroviĝas kuŝanta sur la planko de la halo, kun la jupoj suprenfalditaj ĝis la mentono. Alilanda turisto tuj helpas ŝin restariĝi kaj demandas:

— Fraŭlino, ĉu suferi vi?

La juna servistino feliĉe sentas nenian doloron. Ŝi ridetas, aranĝas sian veston kaj diras kun petola mieno:

— Ĉu vi vidis mian lertaĵon?

— Ho, ne sciis mi, ke nomiĝi tiel tio.

Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas

Malgraŭ diligentaj klopodoj kun sia edzino, viro ne sukcesas havi idojn. Li iras al faka kuracisto, kiu decidas analizi lian spermon. Por tia ekzameno oni bezonas freŝan semon. Flegistino donas al la viro teleron kaj enirigas lin en ĉambreton ornamitan per sugestaj bildoj de nudulinoj.

— Bonvolu poste sonorigi al mi, por ke mi tuj prenu la teleron. Post kvardek kvin minutoj la flegistino malpacience frapas la pordon de la ĉambreto:

— Nu, ĉu vi ankoraŭ ne finis?

— Ha! ĉu vi kredas, ke tio estas facila? — protestas la viro. — Jam ok fojojn mi maltrafis vian malbenindan subtason.

Populorum progressio

Fama statistikisto prelegas pri demografio.

— Koncerne Ĉinujon oni kalkulis, ke, se la tuta popolo po kvin en vico irus en la maron, ĝi tamen paŝus eterne, ĉar ĝi tiom rapide reproduktas sin, kiom ĝi mortas.

El la aŭskultantaro venas voĉo:

— Sinjoro profesoro, ĉu vere la ĉinoj povas fiki paŝante?

Plu!


 4 
Cxi tiujn pagxojn arangxis Sergej Versxinin