Averto  

Pruduloj, hipokrituloj, fariseoj, bigotoj, akvotrinkantoj, ĉastafektuloj, senseksuloj, fridpisuloj, abstinemuloj, malabsintemuloj, flavmienaj virtuloj, rancaj gevirguloj, vi verŝajne malatente legis la titolon de tiu ĉi anekdotaro. La libro ne estas por vi! Tuj fermu ĝin! Ekzistas por vi ja sufiĉe da tedaj verkoj en nia literaturo (Ĉu vi jam legis ekz. la Monadologion de Leibnitz aŭ «Stranga Heredaĵo»n de Luyken?)

Sed vi, ĝuemuloj, miaj fratoj, kiuj estas emaj al ĉio eminda, vino ruĝa kaj blanka, virinoj blondaj kaj brunaj, freŝa biero, spicitaj manĝoj kaj spritaĵoj, aromo de brando kaj de printempa vespero, admiro al leviĝo de la suno kaj de jupoj, vi, ĝuemuloj, miaj fratoj, vi facile trovos en normala atlaso, kie situas Bervalo. Jes, vi jam havas ĝin ĉe fingropinto, jes, tie, borde de la blua Mediteraneo. Ĉu vi ankoraŭ ne estis en Bervalo? Kia domaĝo! Vi do ankaŭ ne konas faman bervalanon, mian amikon Kruko.

Ĉu mi rajtas prezenti lin al vi? Gaja ulo, kiu plenbruste ĝuas la vivon, al kiu okazas multaj amuzaj aventuroj, kiu multe ŝatas sian amikon Baniko kaj precipe ties leĝeran edzinon, kiu... sed kial mi babilu plu pri Kruko, pri Baniko, pri la ceteraj bervalanoj?

Jen ili mem:




Ĉi tiujn paĝojn aranĝis Sergej Verŝinin