Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

U —

La 25a el la literoj de Esperanto. En entjeraj literaloj ni uzas u por indiki la bazon de nombrosistemo (kp -um), ekz-e 16u1A estas «deksesUma 1A»; simile

255 = 10u255 = 2u11111111 = 8u377 = 16uFF 

En C u U estas finaĵo de sensignuma literalo (por la naturaj nombroj).

1996-02-29


UCS
  1. La nuna oficiala nomo de Unikodo (plene: ISO 10646 Universal Character Set).
  2. UCS-4 estas egallonga 4-bajta kodoprezento por Unikodo, laŭ la algoritmo:
putwchar(wchar_t c){ 
   putchar(c ≫ 24 & 0xFF);   /* grupo */ 
   putchar(c ≫ 16 & 0xFF);   /* ebeno */ 
   putchar(c ≫  8 & 0xFF);   /* vico */ 
   putchar(c       & 0xFF);   /* ĉelo */ 
}

2001-06-18


·uj*
  1. «Objekto, kiu entenas tute en si pli-malpli grandan kvanton da aliaj objektoj de difinita speco, montrataj de la radiko» [PIV1]: dosierujo, kartujo, rubujo.
  2. «Post verba radiko, pro montri la vazon, kuvon aŭ keston, en kiu oni laŭdestine plenumas difinitan agon» [PIV1]: ĉefeligujo, ĉefenigujo, ĉeferarujo, dialogujo, forgesujo.

1999-03-20


·um*
  1. (Ankaŭ ·ari·a:) Ekde la tempo de Bricard (1905), sufikso formanta nomojn de poziciaj nombrosistemoj el la numeralo, indikanta ilian bazon; vd dekuma, duuma, duum-dekuma prezento, deksesuma nombrosistemo, okuma nombrosistemo, unuuma nombrosistemo.
  2. Iom enigma, esotera afero: operaciumo, kodumi.
  3. Paronimfarilo: foliumilo, literumilo mezumo, nomumi, plenumo, rastrumo, registrumo, retumi, rulumi, palpebrumo, signumo.
  4. um, um·o — unu el la Esperantaj ĵokervortoj.

Noto. Pri datumo, forumo vd ĉe datumo.

1996-02-29


Unikod·o

Esperantigo de Unicode, internacia norma kodo por prezento de plurlingvaj tekstoj entenantaj signojn de diversaj alfabetoj (inklude la ĉinan kaj Esperantan). En ĝia signaro troveblas signoj de praktike ĉiuj nunaj homlingvaj alfabetoj kaj teĥnikaj simbolaroj. Ĉar la unubajta kodonlongo ne sufiĉas por tia celo, Unikodo adoptas 16-bitan kodan skemon, kies subkodo estas Askio.

Unikodo ankaŭ estas konata kiel 32-bita kodo ISO-10646 (UCS).

Eĉ se oni ne planas rekte realigi Unikodon sur sia komputilo, oni povas uzi ĝin por referenci plej diversajn simbolojn (kion ni faras en ĉi tiu Leksikono), apliki ĝin kiel pontolingvon ktp.

Detaloj

Angle: UNICODE

1998-03-01


Uniks·o

Esperantigo de UNIX.

1996-02-29


uni·o [Z] —

∏ Datumtipa konstruilo en ALGOL-68 kaj C, ebliganta malrigidigi la statikan tipkontrolon super la objektoj deklaritaj havi unian tipon.

Detaloj

Angle: union, union type
Ruse: объединение

1996-02-29


UniRed

Redaktilo de plataj tekstoj en Unikodo, funkcianta sub 32-bitaj Vindozoj, verkita de Jurij Finkel (http://www.esperanto.mv.ru/UniRed/UTF8/index.html).

2000-03-27


unit·a

Mat.: Tia, ke ĝia absoluta valoro, normo aŭ alia karakterizo estas unu:

unita vektoro
Tia vektoro, ke ĝia longo estas 1 (angle unit vector, france vecteur unitaire, vecteur unité, ruse орт);
unita cirklo
Tia cirklo, ke ĝia radiuso estas 1 (angle unit circle, france cercle unité, ruse единичная окружность);
unita sfero
Tia sfero, ke ĝia radiuso estas 1 (ruse единичная сфера);
unita intervalo
Tia intervalo, ke ĝia longo estas 1 (ruse единичный интервал);
unita kvadrato
Tia kvadrato, ke ĝiaj lateroj estas unitaj intervaloj (ruse единичный квадрат);
unita kubo
Tia kubo, ke ĝiaj lateroj estas unitaj intervaloj (ruse единичный куб);
imaginara unito
La kompleksa nombro ⟨0,1⟩ (ruse мнимая единица);
Kp ankaŭ orta unita sistemo, unita matrico.

Angle: unit …
France: unitaire, unité
Ruse: единичный

1998-09-11


unit·a matric·o

Mat.: Tia kvadrata matrico A super la kompleksa kampo ℂ ke ĝiaj horizontaloj formas ortan unitan sistemon.

La ĵeto difinata de unita matrico konservas normon kaj skalaran produton de vektoroj; la absoluta valoro de ĝiaj ajgenoj estas 1.

Ekvivalentaj difinoj, aŭ kriterioj (AH estas la adjunkta matrico, I estas la unuomatrico):

  1. AHA=I
  2. AAH=I
  3. AH=A⁻¹
  4. La vertikaloj de AH formas ortan unitan sistemon.

Rim. La termino estas klarigebla per la sekva analogio:

Do, en ambaŭ okazoj temas pri «unito» difinanta direkton (aŭ rotacion) kaj «pozitiva» faktoro.

Cetere, unita matrico havas la determinanton, normon, kaj ĉiujn ajgenojn unitaj. Ĝi ankaŭ estas diagonaligebla tiel ke la ĉefdiagonalo konsistu el tiaj unitaj ajgenoj; kp unuomatrico.

Angle: unitary matrix
France: matrice unitaire
Germane: unitäre Matrix
Ruse: унитарная матрица

1998-09-11


unit·ig·i, normumi [PIV1] —

«Mat.: Dividi (vektoron, matricon, funkcion) per ĝia normo, tiel ke oni ricevas elementon, kies normo egalas al unu» [PIV1]. Kp normigi, unita.

Angle: norm
France: normer
Germane: normieren
Ruse: нормировать

1998-08-06


universal*a kvantor·o

Mat.: La kvantoro , ĵetanta predikaton P al propozicio ∀x P(x), kiu asertas, ke la validejo de P koincidas kun la variejo de ĝia argumento, t.e. ke «por ĉiuj x veras P(x)»; ekz-e la propozicio

(∀α)(|sin α| ≤ 1) 

Ofte oni limigas la variejon de la subkvantora variablo: (∀x)L(x)P(x) ekvivalentas al ∀x[L(x)⇒P(x)].

Noto. Normale ∀x estas legata «por ĉiu ikso» aŭ «por ĉiuj iksoj»; tamen cedante al la grafika formo de oni povus provi «por ajna ikso».

Angle: universal quantifier
Ruse: квантор всеобщности

1996-02-29


universal·a Turing·a aŭtomat·o

Mat.: Tia Turinga aŭtomato U, kiu kapablas imiti ajnan alian Turingan aŭtomaton T. Sur sia eniga rubando U ricevas Godelan numeron de la imitata aŭtomato T (do fakte, ties programon — vd Godela numerado), kaj donaĵon por la traktado per la T-algoritmo. Do, universala Turinga aŭtomato funkcias simile al komputilo, ricevanta programon kaj ties donaĵojn. (Simile oni diras pri funkcioj, vd Universalaj rekursiaj funkcioj).

Angle: universal Turing machine
Ruse: универсальная машина Тьюринга

1996-02-29


univers*o

Mat.: Aro fiksita kadre de koncerna matematika teorio kaj entenanta ĉiujn objektojn, studatajn en la teorio. Ekz-e por la elementa aritmetiko la universo estas la aro de ĉiuj entjeroj; per aritmetikigo oni reduktas la objektojn de multaj teorioj al ℕ, kiu estas kutima universo por la teorio de algoritmoj.

Specialan problemon prezentas la koncepto de universo por la arteorio, kie «la kolekto de ĉiuj aroj» mem ne estas traktebla kiel aro (pro la multaj «paradoksoj arteoriaj», kiujn tio sekvigas).

Angle: universe (of discourse)
Ruse: универсум

1996-02-29


UNIX [ˈju:nɪks], Unikso

Operaciumo unue konstruita en Bell Laboratories por la komputiloj PDP-11 kaj larĝe disvastiĝinta super diversklasaj komputiloj. La apartaĵoj de UNIX: porteblo de programoj inter diverskomputilaj Uniksaj sistemoj; dialogemo; nefermiteco, ebliganta etendojn.

Respondaro: http://mist.npl.washington.edu/faq/unix-FAQ.html, http://www.cis.ohio-state.edu/hypertext/faq/usenet/unix-faq/faq/top.html.

Vd Linukso.

1998-06-26


unu·direkt·a (kanalo, reĝimo) —

Ebliganta transmeti datumojn nur en unu direkto. Kp dupleksa, alterndirekta.

Angle: simplex
Germane: unudirektional, einweg-.

1996-02-29


unu·grafe·o, 1-grafeo, unuobla grafeo —

Mat.: Grafeo kies neniajn du verticojn ligas pli ol unu eĝo (samdirekte); do, grafeo sen «oblaj eĝoj». Kp plurgrafeo, nulgrafeo.

Angle: graph
Ruse: униграф

1996-02-29


unu·lok·a (pri operacio) —

Havanta unu operandon. La ĝeneralcelaj programlingvoj kutime disponigas la unulokajn operaciojn

+
senefika operacio: +a = a
signumŝanĝo: −a = 0−a
¬
nego: ¬a = (a=0),
kiujn oni ne konfuzu kun la dulokaj operacioj +, −. Kp loknombro.

Angle: unary, monadic
Germane: einstellig
Ruse: одноместный, унарный

1996-02-29


unu*o

Laŭ PIV1,

  1. Abstrakta kvanto, rigardata kiel la elementa nombro, kiu servas por formi la ceterajn: la deko konsistas el dek unuoj [Kabe]; skribi ciferon en la kolono de unuoj
  2. Difinita kvanto, elektita por taksi per komparo la valoron de fizikaj grandoj … (=unito): la metro estas la universala unuo de longo.
Vd neŭtra elemento; kp unita.

Angle: unit, unity, identity element
Ruse: единица

1996-02-29


unu·o·matric·o, identomatrico —

Mat.: Diagonala matrico kiu havas la tutan ĉefdiagonalon el 1-oj. Tia matrico estas la neŭtra elemento por la matrica multipliko. Oni ankaŭ povas diri identomatrico, ĉar ĝi respondas al la idento-operatoro: I(x)=x. Simbole EI.

Rim. Ni malpreferas la terminon matricunito [EKV]; kutime temas pri «matrico, kiu estas unuo (la neŭtra elemento)», plie ol pri «unuo kiu estas matrico»; t.e. la ĉefradiko estas «matrico», kiel cetere en la naciaj lingvoj.

Rim. Evidente, unuomatrico estas unita matrico, sed ne ĉiu unita matrico estas unuomatrico.

Angle: unity matrix, matrix unit
Germane: Einheitsmatrix
France: matrice identité, matrice unité
Ruse: единичная матрица

1998-08-16


unu·polus·a kolor·spac·o (Nuanco — Puro — Helo) —

Maniero indiki koloron per la du koordinatoj en la kolorcirklo:

  1. la angulo = nuanco;
  2. la puro de koloro; kaj krome
  3. la maksimuma el la heldensoj de la komponantaj koloroj.
Kp dupolusa kolorspaco.

[kolorkonuso]

La bildo montras tian kolorspacon: la angulo estas mezurata en horizontala ebeno, la radiuso en la horizontala ebeno esprimas la puron, la vertikala akso (sur kiu situas la tuta grizo) kreskas kun la heldenso. La pinto (poluso) prezentas la nigron. Normale 0° respondas al la ruĝo; ĉi tiu bildo estas turnita je 240° (ni komencas per la esperantista verdo, kiu normale situas je 120°, sed ĉi tie ĝi rigardas dekstren).

Detaloj

Noto. Inter la pentristoj tiu sistemo havis aliajn anglajn nomojn: Tint, Shade and Tone.

Angle: HSB (hue-saturation-brightness), HSV (hue-saturation-value)
France: couleur-saturation-valeur
Ruse: цвет—насыщенность—яркость

1996-08-24


unu·senc·a, malambigua —

Senkunteksta gramatikosenkunteksta lingvo, kiu ne estas plursenca.

Angle: unambiguous
Germane: eindeutig
Ruse: однозначный

1996-02-29


unu·um·a nombr·o·sistem·o

Mat.: Maniero prezenti naturan nombron n per n aperoj de signo (de la unuuma cifero). Unuuma nombrosistemo estas uzata en metamatematiko, kiel la plej naiva kaj intuicie klara sistemo de nombroprezentado, sed por pli realismaj studoj de la komplikteorio ĝi ne taŭgas. Alian ekzemplon donas la matematika notacio por la derivado:

f, f′, f″, f″′, …

Angle: unary number system
Ruse: единичная система счисления

1996-02-29


URL

Retoj: Unueca prezento de retadreso por referenci objekton (ekz-e dosieron) en la Interreto, ekz-e dosieron, retpoŝtan adresoforumon. URL-oj estas multe uzataj en la TTT-paĝoj por indiki la celon de iliaj ligiloj.

Noto. De la angla Uniform Resource Locator, antaŭe Universal Resource Locator, t.e. «Unuforma (resp. Universala) Risurca Lokindiko».

1996-02-29


uskl·a

Lib.: Tia, ke ĝi povas estis minuskla (etlitera) aŭ majuskla (ĉeflitera); registrumhava (vd registrumo). Vd ankaŭ nomuskla.

1997-02-02


uskl·ec·o

Lib.: Karakterizaĵo, kiu diferencigas la minusklajn (etliterojn) kaj majusklajn (ĉefliterojn) variojn de unu sama litero. Ankaŭ vd nomuskla, miksuskla.

Rim. Sekve, uskleco iom diferencas disde registrumo: ekz-e, mi povas diri, ke sur mia klavaro la dua klavo en la cifera horizontalo havas ciferon 1 en la suba registrumo, kaj la krisignon en la supra registrumo. Krome, oni povas paroli pri «stira», «alternativa», «rusa» registrumoj ktp.

Noto. La terminon «uskleco» enkondukis Simono Pejno por sia Ĉapelilo, kaj ĝi estas efektive uzata.

Angle: case
Ruse: регистр

1997-02-02


uskl·ec·o·blind·a, registrumblinda —

(Pri programaro, serĉo) kiu malatentas la usklecon de la literoj, kvankam (kontraste al usklecoviŝa) sen neniigi tiun distingon. Ekz-e en Paskalo kaj Ada la nomoj A kaj a estas samsignifaj, sed ilia surekranigo povas resti malsama; se oni volas trovi ĉiujn aperojn de vorto en la teksto, oni prefere uzu usklecoblindan serĉoreĝimon, por ne perdi la komencfrazajn aperojn (la nomusklajn). Kp usklecodistinga.

Angle: fold case

1998-11-22


uskl·ec·o·disting·a, registrumsentiva —

(Pri programo aŭ serĉo) kiu atentas la usklecon de la literoj. Ekz-e en C la nomoj A kaj a estas distingendaj. Kp usklecoblinda.

Angle: case sensitive

1998-11-22


uskl·ec·o·viŝ·a, registrumviŝa —

(Pri programo aŭ aparato) kiu malatentas kaj perdas, «viŝas» la usklecon de la literoj. Ekz-e MS-DOS registras ĉiujn dosiernomojn majuskligite. Kp usklecoblinda, usklecodistinga.

Angle: smash case

1998-11-22


UTF-8 (angle UCS Transformation Format, 8-bit form) —

Kodoprezento por Unikodo, maniero prezenti la kodonojn de Unikodo per varilonga kodo, uzata ekz-e en TTT.

Signante la 16 bitpoziciojn de kodono k per

pF pE pD pC pB pA p9 p8 q7 q6 q5 q4 q3 q2 q1 q0

ni havos jenajn prezentojn:

k<128 0 q6 q5 q4 q3 q2 q1 q0
k<2¹¹ 1 1 0 pA p9 p8 q7 q6 1 0 q5 q4 q3 q2 q1 q0
k<2¹⁶ 1 1 1 0 pF pE pD pC 1 0 pB pA p9 p8 q7 q6 1 0 q5 q4 q3 q2 q1 q0
  La 1a bajto La 2a bajto La 3a bajto
Tiel ajna 16-bita kodono prezenteblas per ne pli ol 3 bajtoj. La kodonoj malpliaj ol 128 (Askio) estas prezentataj per 1 bajto, kaj la kodonoj malpliaj ol 2048, per 2 bajtoj.

Do, UTF-8 estas kongrua malplien kun Askio. Ĝi estas pli lokŝpara ol la kruda 2-bajta Unikodo, se uzata por prezenti tekstojn en la novlatinaj alfabetoj, kaj ne pli malbona ol Unikodo por la alfabetaj lingvoj (ekz-e la rusa).

La literoj de Esperanto en UTF-8:

UCS-2 10-ume 16-ume Signo
0x108 196 136 C4 88 Ĉ
0x109 196 137 C4 89 ĉ
0x11C 196 156 C4 9C Ĝ
0x11D 196 157 C4 9D ĝ
0x124 196 164 C4 A4 Ĥ
0x125 196 165 C4 A5 ĥ
0x134 196 180 C4 B4 Ĵ
0x135 196 181 C4 B5 ĵ
0x15C 197 156 C5 9C Ŝ
0x15D 197 157 C5 9D ŝ
0x16C 197 172 C5 AC Ŭ
0x16D 197 173 C5 AD ŭ

2001-03-18


util*aĵ·o [PIV1] —

Ĉiu el la aro da relative simplaj servoprogramoj, realigantaj «utilajn», ofte bezonatajn laborojn, ekz-e kopiadon de dosieroj, ordigojn ktp. Kp aplikaĵo.

Angle: utility, utility program
France: programme de service, (programme) utilitaire
Germane: Dienstprogramm
Ruse: сервисная программа, утилита

1996-02-29


uz·ant·o [Jel, Pfei] —
  1. Homo (uzulo) aŭ jura persono aplikanta komputilon aŭ programon.
  2. Por operaciumo, (la posedanto de) konto.
  3. Programmodulo aŭ procezo uzanta rimedojn, disponigatajn de koncerna moduloprocezo.

Noto. Uzulo neprigas homecon, uzanto povas esti procezo.

Angle: user
France: utilisateur
Pole: użytkownik
Ruse: пользователь

1996-02-29


uz·ant·o·numer·o

En pluruzula operaciumo, unika entjero identiganta uzanton. En la operaciumo la uzantonumero servas por indiki la uzanton en diversaj datumstrukturoj (ekz-e la posedanton de dosieroprocezo). Ekz-e en Unikso la ĉefuzanto havas la uzantonumeron 0.

Priuzanta datumbazo, ekz-e la Uniksa dosiero /etc/passwd NIS, ĵetas uzantonumerojn en la salutnomojn, pasvortojn, hejmajn dosierujojn kaj aliajn datumojn pri la uzantoj.

Angle: user id, user identifier, uid
Ruse: код идентификации пользователя

1999-04-01


uz·ul·a man·libr·o

Parto de dokumentaro pri programa aŭ aparata produkto klariganta ties aplikon el la vidpunkto de uzulo.

Noto. La tradicia faka misuzo malebligas instrukcion, kiu estus pli konforma al la komunlingva uzado.

Angle: user guide, user manual
France: manuel d'utilisateur
Germane: Bedienungsanleitung
Pole: instrukcja
Ruse: руководство пользователя

1996-02-29


uz·ul·o

Uzanto kiu estas homo. Vd fina uzulo.

Noto. Iuj kritikas la terminon «uzulo», ĉar laŭ ili (kaj laŭ PAG) la sufikso esprimas «konstantan, esencan trajton». Tio ne estas vera, kiel atestas multaj ekzemploj kie -ul formas situacian nomon: aliulo, eksterulo, fremdulo, koncernulo, kontraŭulo, kunulo, posteulo, proksimulo, rolulo, superulo. Ankaŭ malsanulo espereble ne estas konstanta trajo (fakte, en malsanulejo ĝi estas situacia rolnomo, sinomima kaj etimologie egala al «paciento»).

Plej gravas ke la substantivbaza uzulo estas pli oportuna termino ol la adjektivbaza uzanto; kp «uzula interfaco» kaj «uzanta interfaco», «uzula manlibro» kaj «uzanta manlibro» ktp.

Angle: user
France: usager
Pole: użytkownik
Ruse: пользователь

1996-02-29


Ŭ

La 26a el la literoj de Esperanto; oni uzas la askiigojn ^u, w, ux vx. Vd lunarko, hok(et)o.

La vx-stilo ebligas prezenti plurlingvajn tekstojn — ekz-e,

   Avxdigxis vocxo: "Why this auxiliary law?" 
   Letero de Zamenhof al Michaux.

— sed la leksikografia ordigo per porangla ordigilo (indeksofarilo ktp) funkcios pli fuŝe: v<vx, tial avx (= ) aperos post avo.

Noto. Por la uzo de vx por ŭ estas pluraj argumentoj lingvistikaj:

  1. En la Latina la signobildoj U kaj V ne estis du diversaj literoj, sed du grafikaj variaĵoj de unu sama litero. Kaj sur la monumentaj ŝtonsurskriboj oni plej ofte vidas V: AVGVSTVS,SENATVS POPVLUSQVE ROMANVS.
  2. La Latina konsonanto V sonis kiel la angla [w] (do, velum komenciĝis kiel la angla well).
  3. Kp ankaŭ la Romajn numeralojn XV ktp (feliĉe, VX ne estas uzata).
Bedaŭrinde, ekzistas almenaŭ du nacilingvaj uzoj de vx — la mallongigo «Vx.», kiun oni trovas en franclingvaj vortaroj (de vieux en la senco de «malnova, arkaika»), kaj la sveda mallongigo de växel (telefonstacio).

Angle: latin letter u with breve
Ruse: латинская буква У с краткой

1996-12-08


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion