Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

signal·er·o

Ĉe datumtransmeto, la prezento de ĉiu signo estas aro da signaleroj sendataj serie aŭ paralele en formo de modulado de la datumtransmeta medio. Kutime la signaleroj estas duumaj. Kp baŭdo.

Angle: signal element

1996-02-29


signal*o
  1. Fizika fenomeno portanta informon. Signalo propagiĝas en la konvena medio kies diversaj karakterizaĵoj estas mezureblaj. Signalo analoga estas signalo kies variado kontinue respondas al la prezentata grando. Signalo cifereca estas sekvenco da ortaj impulsoj prezentantaj duuman kodon.
  2. Evento.

Angle: signal
Ruse: сигнал

1996-02-29


sign*ar·o [PIV1, Pfei] —

Alfabeto, kaj pli speciale, la aro de signoj kiujn kapablas trakti koncerna aparato (printilo, klavaro, ekranbloko) aŭ programa rimedo (tradukilo ktp); aro da signoj uzataj por prezenti tekstojn (programojn) en (program)lingvo.

Detaloj

Rim. Praktike oni kutimas listigi la signojn de signaro kun la kodonoj kiujn ili havas en koncerna sistemo. Tio proksimigas signartabelon al kodo, kvankam formale tiuj nocioj ne estas egalaj: ne maleblas, ke diversaj komputilaj platformoj (ekz-e Vindozo kaj Makintoŝo) provizas unu saman signaron kun malsamaj kodoj; kp IA5 kaj Askio.

Vd kodpaĝo.

Angle: character set
France: jeu de caractères
Germane: Zeichenvorrat, Zeichensatz
Ruse: набор литер

1998-01-10


sign·ej·o

Ortograma peco de la ekrana aŭ papera surfaco, en kiu povas situi unu signobildo.

Noto. Eble pli bona estus la formo «signingo», kiu klare implicas, ke temas pri unu signo; bedaŭrinde, ĝi ankaŭ havas la kromsencon de nekompleta enteno (tiun ideon sur formularioj ofte prezentas la kuvo).

Angle: font recticle
France: position de caractère
Ruse: знакоместо

1996-02-29


signif·a cifer(pozici)o

Tia apero de cifero en numeralo, ke ĝia valoro estas esenca por iu celo; speciale, se ĝi estas necesa por garantii postulatan ekzakton. Kp nesignifa cifero.

Rim. La nombro de signifaj ciferoj (aŭ fidindaj ciferoj) estas uzata kiel karakterizaĵo de ekzakto, dum la nombro de ĉiuj ciferpozicioj en numeralo estas mezuro de precizo.

Noto. Iuj preferas «signifika cifero» [Rei87]; tio ŝajnas senutila harfendado, la signifa cifero, aperinta jam en [KKV], tute sufiĉas.

Angle: significant digit
France: chiffre significatif
Germane: signifikante Ziffer, Wertziffer
Ruse: значащий разряд, значащая цифра

1996-02-29


(1) sign*o [PIV1, Jel, Pfei], karaktro [SPIV] —
  1. Elemento de finia aro (signaro, alfabeto) de aĵoj, konvencie uzataj por prezenti informojn; datumero. Oni distingas plurajn signoklasojn.
  2. Datumtransmeta elemento, kp kodono.

Rim. La nomojn de specialaj signoj donas tabelo (Specialaj signoj).

Noto. La kritikon de karaktro vidu sub tiu kapvorto. Por la koncerna nocio la vorto «signo» estas tute sufiĉa (tion pruvas, ekz-e, la sperto de la germana, ĉeĥa kaj de multaj aliaj lingvoj, kiuj senprobleme uzas siajn respondajn vortojn); la ĉefaj avantaĝoj de «signo» estas, ke ĝi bone harmonias kun la komuna lingvo (kp demanda, ekkria signo, supersigno, interpunkcia signo, radiksigno), ĝiaj produktivo kaj agrabla fonetika formo. — Kp signumo.

Angle: character
Germane: Zeichen
Pole: znak
Ruse: литера

(2) sign·o

Mat.: Vd signumo.

Angle: (number) sign
Ruse: знак числа

(3) sign*o

Baza nocio de semiotiko, responda al la komputika datumo; la logikistoj ofte preferas la terminformon nomo. La nocion konis jam la stoikistoj, kiuj difinis la signon (σημείον) kiel duunuon de signantaĵo (σημάινον) kaj signato (σημαινόμενον).

(S-ta Aŭgusteno latinigis tiujn terminojn per signum — signans — signatum; simile ĉe Peirce kaj de Saussure — france signifiant, signifié.)

Germana logikisto kaj matematikisto F. L. G. Frege (1848–1925) rimarkigis, ke fakte temas pri triunio (la «triangulo de Frege»),

2
/ \
1—3
kies verticojn en diversaj skoloj oni nomas diversmaniere, kvankam la senco de la terminoj estas sufiĉe proksima.

1 — Objekto,referencato estas la realaĵo indikata de la signo (angle denotation, referent germane Bedeutung, latine denotatum).

2 — Signoesprimo, nomo; ekz-e vorto aŭ frazo en homa lingvo («d-ro Esperanto», «L. Zamenhof», «la kreinto de la Lingvo Internacia» ktp), gesto, matematika formulo ktp (angle sign expression, name).

3 — Koncepto pri la afero (pri la objekto, realaĵo), la senco de la nomo (angle concept, germane Sinn).

Por pli klare konscii la diferencon inter 1 kaj 3 oni atentu, ke eblas paroli pri tute klara senco de nomo, kiu malhavas referencaton (ekz-e «la reĝo de Usono») kaj ke samobjektaj nomoj ne ĉiam estas interŝanĝeblaj (ekz-e, la propozicio Komence la publiko ne sciis, ke d-ro Esperanto estas L. Zamenhof veras, dum Komence la publiko ne sciis, ke L. Zamenhof estas L. Zamenhof, malveras).

Laŭ Ch. S. Peirce ([pɝs][ˈpɪərs] 1839–1914, Usono) oni povas konsideri tri klasojn da signoj: imitajn, indikajn kaj konvenciajn.

En la imitaj signoj (angle iconic signs) la signoformo iel similas la signaton (ekz-e onomatopeoj, piktogramoj).

Por la indikaj signoj, (angle indices) la referencato aktualas en la komunika situacio (ekz-e la personaj kaj indikaj pronomoj).

Ĉe la konvenciaj signoj (simboloj), la signoformo estas nemotivita kaj baziĝas sur pli-malpli arbitra interkonsento, «konvencio».

Angle: sign, name
Ruse: знак, имя

1996-02-29


sign·o·bild·o
  1. La fakta formo (desegno) de signo (aŭ grupo de signoj, vd ligaturo). Ekz-e, kursiva a kaj rekta a estas du diversaj signobildoj, prezentantaj unu saman abstraktan signon; oni uzas diversajn prezentojn por komerca «kaj» [& Et] ktp. ktp.
  2. Lib.: La presanta surfaco de prestipo.

Angle: glyph, character image; face
France: oeil
Germane: Bild
Ruse: очко литеры

1996-11-05


sign·o·ĉen·o [Jel] —

Ĉeno, kies elementoj estas signojbajtoj (kp bitĉeno).

Angle: character string
France: chaîne de caractères
Germane: Zeichenkette
Ruse: цепочка литер, строка

1996-02-29


sign·o·gener·il·o

En ekrana adaptilo, bloko kiu transformas kodonojn en signobildojn.

Angle: character generator
Ruse: знакогенератор

1996-02-29


sign·o·klas·o

En programlingvoj kaj lokaĵaroj, nomhava subaro de signaro; interalie, videblaj signoj; grafikaj signoj; stirsignoj.

En Pozikso la signoklasojn difinas la lokaĵo LC_CTYPE; inter la plej gravaj videblaj signoj menciindas ciferoj kaj literoj.

Angle: character class

2000-08-20


sign·o·numer·o

Kodono.

Angle: code point

2003-01-18


sign·um·o
  1. [KKV] Ajna el la signoj + kaj en nombroprezento de numeralo.
  2. [EKV] Funkcio kiu kodas la signumon (en la 1a signifo) de nombro per −1, 0, 1 laŭ jena algoritmo:
    FUNKCIO signumo(x: reela): entjera; 
       STARTO 
          SE x < 0.0 TIAM signumo := -1 
          ALIE SE x = 0.0 TIAM signumo := 0 
               ALIE signumo := 1 
       FINO
  3. Ĉiu permuto p estas prezentebla per kompono de duelementaj cikloj, kies nombro estas para aŭ nepara sendepende je konkreta prezento. La signumo de p estas +1, se tiu nombro estas para, alie ĝi estas −1.

Rim.

  1. En komputado oni kutimas kodi la signumon alie ol en matematiko: la valoro 0 en la signuma bito markas nombrojn nenegativajn, kaj 1, la negativajn (vd komplemento ĝis du).
  2. Matematikisto povus diri, ke «se a estas negativa nombro, −a havas negativan signon sed pozitivan signumon» [Rei87]. Nu, en komputoscienco tia minuso estus ne «negativa signo» sed unuloka operacisimbolo (de la signumŝanĝo).

Noto. Oni egale ĝuste povus rigardi la vorton «signumo» derivaĵo (sign-um-o) aŭ prunto el la Latina «signum».

Angle: (number) sign
Ruse: знак (числа и т.п.)

1996-10-07


sign·um·plu·ig·o

Konverto de entjera prezento por longigi ĝin ĝis kiom estas dezirate. Ĉe tio okazas ŝtopado de la pli pezaj ciferpozicioj per la valoro de la signuma bito (0 por pluso, 1 por minuso); ekz-e, la transformo de unubajtaj valoroj en dubajtajn estas farata tiel:

+9 = 00001001 ↦ 0000000000001001
−9 = 11110111 ↦ 1111111111110111

(la negativajn entjerojn oni kutime prezentas per komplemento ĝis du).

Angle: sign extension
Ruse: распространение знака

1996-02-29


sign·um·ŝanĝ·o

Unuloka operacio aplikebla al la reeloj kaj entjeroj; ĝia rezulto estas la kontraŭo de la argumento, do, la nombro kies absoluta valoro egalas tiun de la argumento, kaj kies signumo estas la malo de la signumo de la argumento; la simbolo de signumŝanĝo estas (la unuloka minuso). La formulon −a oni voĉlegu «minus a».

Angle: sign inversion
Ruse: обращение знака

1996-02-29


silici·traduk·il·o

Kohera garnituro da ilprogramoj por komputilizita projektado de icoj.

La konstruado de icoj havas du stadiojn:

  1. simulado; kaj
  2. projektado (desegnado) de maskoj (ŝablonoj).
La nomo «silicitradukilo» aludas analogion kun la programlingva tradukado, komparante al ĝi la rilatojn kiuj estiĝas inter la diversaj stadioj projektadaj.

Angle: silicon compiler
Ruse: кремниевый компилятор

1996-02-29


simbol·a lig·il·o

En Unikso, Vindozo k.a. operaciumoj, dosierujano rigardata kiel speco de dosiero konsistanta el vojprefikso kaj nomo de alia dosiero; en Unikso simbolajn ligilojn kreas komando

ln -s malnova nova
kie malnova estas la celo de la ligilo (ofte kun vojo), kaj nova, la nomo (eventuale kun vojo) de la ligilo.

Plejopo da komandoj traktas simbolajn ligilojn kiel sinonimon de la celo; sed kelkaj (ekz-e la detruo rm) efikas la nomon mem. Kp rekta ligilo.

Angle: symbolic link, symlink, soft link (in Unix), shortcut (in Windows), alias (in Apple's System 7)
France: lien symbolique, raccourci
Germane: Symbolischer Verweis
Ruse: символическая ссылка (Юникс), ярлык (Windows)

1998-07-07


simbol·a maŝinkod·o, asembla lingvo —

Programada lingvo kies nocioj kongruas kun la arkitekturo de komputilo, tamen krom la perciferan indikon de la komandoj kaj de adresoj oni rajtas uzi mnemonikajn simbolojn (kp kodo). Simbola maŝinkodo ebligas uzon de la reĝistroj, indikon de adresadmaniero, priskribon de la agoj per komandoj de la procesoro. Krome, simbola maŝinkodo povas disponigi ankaŭ esprimilojn pli altnivelajn: apriorajn aŭ uzulajn makrokomandojn, rimedojn por priskribo de datumstrukturoj ktp. Tre simpla ekzemplo estas la simbola maŝinkodo por ĝenerala reĝistra aŭtomato (Komandaro de ĝenerala reĝistra aŭtomato); ankaŭ vd realan ekzemplon pri programo en la simbola maŝinkodo MASM de IBM-PC (Ŝargo de EGA-signogenerilo).

Angle: assembly language, autocode
Ruse: автокод, ассемблер

1996-02-29


simbol·konflikt·o

Situacio, kiam por aplika apero de simbolo egale validas pluraj difinoj; ekz-e nomkonflikto.

Angle: names conflict
Germane: Namenskonflikt
Ruse: конфликт обозначений

1996-02-29


simbol*o [KKV] —

Prezento de semantika aŭ sintaksa objekto, konsistanta el unu aŭ pluraj signoj, ekz-e pi, NL (nomo de la stirsigno «nova linio»), 2.78 (numeralo), FINO (fraza krampo), := (valoriza operacio). Vd mnemonika simbolo.

Angle: symbol, token, lexeme
Ruse: лексема

1996-02-29


simbol·tabel·o

Listo da nomoj kun iliaj atributoj, kiun tradukilobindilo faras por sia bezono aŭ por la oportuno de la uzulo.

Angle: symbol table
France: table de symboles
Germane: Symboltabelle
Ruse: таблица имён

1996-02-29


simbol·trakt·ad·o
  1. (Kadre de tradukilo:) Leksika analizo.
  2. Simbola komputado, komputila algebro.

Angle: symbol manipulation

1996-02-29


simetri·a diferenc·o

Arteoria operacio

|x−y| = (x∖y)∪(y∖x) 

En MODULA simetrian diferencon de la aroj x,y simbolas x/y; en C, x^y. Simile al disaŭ, oni povus voĉlegi «ikso diskun ipsilono». Kp ardiferenco.

Angle: symmetric difference
Ruse: симметрическая разность

1996-02-29


simetri·a eĝ·o

En grafeo, eĝo kiu estas nek direkta eĝo, nek maŝo (vd ĉe grafeo). Simetria eĝo kutime estas bildigata per linio.

Angle: undirected edge

1996-02-29


simetri·a matric·o

Matrico egala al sia transponaĵo: M = MT. Kp kontraŭsimetria matrico, memadjunkta matrico.

Angle: symmetric matrix
Ruse: симметрическая матрица

1998-08-18


simil·a·j matric·o·j

Mat.: Samordaj kvadrataj matricoj A kaj B estas similaj, se ekzistas inversigebla matrico C tia ke B = CAC⁻¹.

Se matrico A prezentas linearan ĵeton P en la bazo e₁,…en tiam en la bazo ⟨Ce₁,…Cen ĝia matrico estos CAC⁻¹. Alivorte, similaj matricoj difinas unu saman ĵeton por diversaj bazoj.

Similaj matricoj havas egalajn determinantojn, ajgenojn, rangojn.

Angle: similar matrices
Ruse: подобные матрицы

1998-09-11


simpl·a ordon·o

En Paskalo, ordono kiu ne entenas aliajn ordonojn (kontraste al struktura ordono):

   simpla_ordono = vakua_ordono | valorizo | procedurvoko | salto.

Angle: simple statement
Ruse: простой оператор

1996-02-29


simpl·a tip·o

En Paskalo, datumtipo kiu ne entenas aliajn datumtipojn (kp malsimpla tipo). Al la simplaj tipoj apartenas ĉiuj aritmetikaj tipoj.

   simpla_tipo = numerebla_tipo | tipnomo.

Angle: simple type
Ruse: простой тип

1996-02-29


SIMULA (de angla SIMUlation LAnguage) —

Nomo de du programlingvoj por simulado de diskretaj procezoj, kreitaj kiel etendo de ALGOL-60. En SIMULA unue aperis la konceptoj de klaso kaj heredado (en SIMULA ĉi lasta estas nomata «prefiksado»), kiuj estas bazo de objektema programado.

1996-02-29


simul·ad·o [PIV1, SPIV] —

Metodoj por studi la konduton de sistemo per eksperimentado super konvena modelosimulilo programita tiel, ke ĝi ebligas variigi diversajn parametrojn de la studata fenomeno.

Rim. Modelado estas konstruado de modelo, simulado estas maniero apliki la modelon. Kp analitika metodo de modelsolvado. — La diferenco inter imitado kaj simulado ne ĉiam estas klara, tamen ĝenerale imitado implicas plian «realismon», la eblon praktike uzi la modelon por plenumi la modelatajn funkciojn, dum simulado donas abstraktan modelon de iuj aspektoj de la sistemkonduto.

Angle: simulation
Ruse: имитационное моделирование

1996-02-29


simul·il·o [KKV, SPIV] —

Rimedo por fari simuladon; ekz-e ciferecaanaloga komputilo kun konvena programo. Kp modelo.

Angle: simulator
Ruse: имитатор

1996-02-29


sinkron·a [PIV1] —

Retoj: Funkcianta en reĝimo ĉe kiu la plenumo de laborpartoj dependas je specialaj signaloj (ekz-e ricevado de sinkronigaj signoj). Kp nesinkrona.

Angle: synchronous
Ruse: синхронный

1999-09-07


sinkron·ig·a sign·o

Stirsigno sendata en la intervaloj inter la transmeto de datumblokoj; ĝia Askia kodono estas 22.

Angle: SYN, synchronous idle

1996-02-29


sinkron·ig·o [PIV1] —
  1. ∏ Meĥanismo ebliganta enkonduki en paralelajn programojn prokrastojn kaj haltetojn por observigi necesajn rilatojn koncernantajn plenumordon. Vd semaforo, ŝloso, ekskluzivigo, nedisigebla ago.
  2. Retoj: Rimedo por kunordigi sinkronan datumtransmeton, ekz-e sinkroniga signo.
  3. Teĥnike: Rimedo por kunordigi funkciadon de organoj de komputilo, de la elementoj de plurmedio ktp.

Angle: synchronization
Ruse: синхронизация

1999-09-10


sinonim*ad·o, alinomado, kromnomado —

La situacio kiam en iu kunteksto unu sama objekto atingeblas per pluraj nomoj (simplaj nomoj aŭ nom-esprimoj). Plej ofte sinonimadon estigas referencoj.

Angle: aliasing

1996-02-29


sin·skrib·a program·o

Populara problemo: Verki programon kiu eligu sian propran tekston en koncerna programlingvo. Jen 76-bajta sinskriba programo en C:

   main(){char*a="main(){char*a=%c%s%c;printf(a,34,a,34);}";printf(a,34,a,34);}

Angle: quine, self-printing program, self-reproducing program

2001-02-28


sintaks·a analiz·il·o

Programo (parto de tradukilo) plenumanta sintaksan analizon.

Angle: syntax analyzer, parser
Ruse: синтаксический анализатор

1996-02-29


sintaks·a analiz·o

Sintaksa kontrolo de fontteksto kaj malkompono de bonforma teksto en strukturojn specifitajn per la gramatiko de la fonta lingvo.

En tradukilo la sintaksa analizo estas tradukstadio produktanta derivarbon uzotan de la sekvaj tradukstadioj (ekz-e vd derivarbon por la valorizo x:=3+y*z; Sintaksa derivarbo en Paskalo).

Fakte tia derivarbo ne ĉiam estas produktata por la tuta fontteksto; pli ofte estas konstruataj nur ĝiaj fragmentoj, kiujn tuj povas uzi (kaj detrui) proceduroj de logike sekva stadio.

La programparto realiganta sintaksan analizon estas (sintaksa) analizilo, aŭ malkomponilo.

Angle: syntactic analysis, parse
Ruse: синтаксический анализ, разбор

1996-02-29


sintaks·a diagram·o

Maniero specifi la sintakson de formala lingvo per aro da direktaj plurgrafeoj, ĉiu el kiuj kutime prezentas regulon de senkunteksta gramatiko. Sintaksa diagramo havas unu komencan verticon (kutime la plej maldekstran) kaj unu finan verticon (la plej dekstran). Ĉiu eĝo de sintaksa diagramo estas markita aŭ per nocio (sintaksa variablo, nomo de plurgrafeo en la koncerna specifa aro da sintaksaj diagramoj) aŭ per ĉeno de bazaj signoj, eventuale vakua. Pasante de la komenca vertico al la fina, oni kopias la markaĵojn; la aperoj de la nocioj estas anstataŭigataj tute analogie, kiel ĉe la derivreguloj, ĝis rezultas signoĉeno el nuraj bazaj signoj. Oni kutimas meti la markaĵojn rekte sur la eĝojn, ŝveligante ilin ĝis ortogramo (por meti enen nocion) aŭ ovalo (por baza signoĉeno); se la markaĵo estas vakua, la eĝo restas simpla sago. Ekz-e FIG..

Rim. Grafee la sintaksa diagramo «cifero» estas 10-grafeo el du verticoj (la komenca kaj la fina), ligitaj per 10 eĝoj. Oni permesas al si kunigi ekstremajn pecojn de pluraj samdirektaj eĝoj, kondukantaj al unu sama vertico (aŭ elirantaj el unu sama vertico) en «faskon», desegnatan kiel unu sola linio.

Angle: syntax diagram
Ruse: синтаксическая диаграмма

1996-02-29


sintaks·a erar·o

Parto de teksto kiu ne estas derivebla aŭ analizebla per la sintaksaj reguloj de koncerna lingvo.

Angle: syntax error, syntactical error
Ruse: синтаксический анализ

1996-02-29


sintaks·a kontrol·o

Testado, ĉu donita teksto konformas al la sintakso de koncerna lingvo. Sintaksa kontrolo estas unu el la funkcioj de sintaksa analizo.

Angle: syntactic check
Ruse: синтаксический контроль

1996-02-29


sintaks·a sal·o

∏ Programlingva esprimrimedo kiu malpligrandigas riskon de eraro per ia speco de redundo; ekz-e la postulo ke ĉiu nomo havu deklaron, aŭ distingado de la fermaj kramposimboloj, kiel ĉe END en Ada:

   RECORD ... END RECORD; 
   FUNCTION "/"(x, y: INTEGER) ... END "/";

Kp sintaksa sukero.

Iuj programistoj plendas ke la sintaksa salo kaŭzas hipertension al ili.

Angle: syntactic salt

1999-07-16


sintaks·a suker·o

∏ Programlingva esprimrimedo reduktebla al pli simplaj aŭ pli ĝeneralaj esprimiloj, kiu tamen havas formon pli oportunan aŭ pli naturan por la homo. Ekz-e, en C la indichava variablo v[i] aspektas pli nature ol ĝia pli ĝenerala ekvivalento *(v+1); la procedurĉapo en Ada

PROCEDURE reversu(s: IN OUT STRING) IS

estas pli legebla, ol ĝia respektivo en C:

void reversu(char **s);

Kp sintaksa salo.

Rim. Se oni ne estas anglalingvano, sintaksa sukero povas havi bizaran guston. Ekz-e en COBOL la frazo DIVIDE 2 INTO X surprize por iuj signifas X:=X/2 (t.e. «2-onigu X-on»); tial M. Weichert rimarkigis, ke la sintaksa sukero de Paskalo por esperantisto estas pli dolĉa, ol tiu de Pascal.

Angle: syntactic sugar
Ruse: синтаксический сахар

1996-02-29


sintaks·a variabl·o, helpsimbolo —

Gramatika nocio, uzata en genera gramatiko kiel helpa simbolo por formale difini la sintakson de formala lingvo; ekz-e nomo, procedurĉapo estas sintaksaj variabloj.

Angle: syntactic variable, nonterminal
Ruse: синтаксическое понятие, нетерминал

1996-02-29


sintaks·em·a redakt·il·o

Redaktilo de programtekstoj atentanta la sintakson de koncerna (fonta) programlingvo kaj disponiganta tekstotraktadajn rimedojn, adaptitajn al ĝia strukturo: generadon de tutaj ŝablonoj (frazoskeletoj), ekz-e

   SE ___ TIAM STARTO 
      ___; 
   FINO ALIE STARTO 
      ___; 
   FINO;

laŭfrazajn movojn, strukturan tekstoaranĝon (krommarĝenojn) kaj partan sintaksan kontrolon.

Angle: syntax-oriented editor
Ruse: синтаксически-ориентированный редактор

1996-02-29


sintaks*o [KKV] —

Regularo difinanta la klason de la tekstoj (signoĉenoj) apartenantaj al lingvo (vd semiotiko). Kvankam formale sintaksan variablon koncernas nur la ekstera formo, sendepende je la signifo (semantiko) de la bonformaj tekstoj, tamen la nocioj de genera gramatiko, priskribanta la sintakson, kutime estas tiel elektitaj, ke ili formu oportunan bazon ankaŭ por la semantikaj difinoj.

En nia Leksikono estas uzata sintaksa simbolaro kutima en la modernaj sintaksaj difinoj; ĝi estas speco de etendita formo de Backus—Naur kaj ĝin resumas la tabelo:
Simbolo Signifo
= «estas laŭdifine»
| «aŭ», «alie» (vd alternativo)
. fino de derivregulo
[a] 0 aŭ 1 apero de a (eventuala malesto)
{ a } 0 aŭ pli da aperoj de a (iteracio)
(a|b) grupado, subkazoj: aŭ a, aŭ b
"abc" sintaksa konstanto: la baza ĉeno abc
"FINO" sintaksa konstanto: la ŝlosilvorto FINO
nocio sintaksa variablo, nocio
Ekz-e per tiu simbolaro oni povas difini ĝian propran sintakson (kun la startsimbolo sintakso):

   sintakso    = { derivregulo }. 
   derivregulo = nocio "=" metaesprimo ".". 
   metaesprimo = alternativo {"|" alternativo}. 
   alternativo = { metafaktoro }. 
   metafaktoro = nocio | baza_ĉeno | "(" metaesprimo ")" 
                | "[" metaesprimo "]" | "{" metaesprimo "}". 
   nocio       = litero { litero | "_" }. 
   baza_ĉeno  = """"baza_signo { baza_signo }"""" | ŝlosilvorto.

Rim. La lasta regulo uzas la kutiman konvencion ke por prezenti citilon en signoĉeno oni ĝin duobligas. Krome, per ekstergramatika interkonsento oni ne toleras spacetojn aŭ linifinojn en nociobaza_ĉeno — sed male, postulas iom da ili inter najbaraj nocioj. En la proza teksto ekster sintaksa regulo ni permesas al ni la licencon deklinacii la nomojn de sintaksaj variabloj kaj anstataŭigi ilian substrekon je spaceto; ekz-e «prezenti bazajn ĉenojn».

Angle: syntax
Ruse: синтаксис

1996-02-29


sistem·estr·o [Jel, Pfei] —
  1. En komputejo, persono responsa pri komputa sistemo, kiu plenumas sistemgeneradon, decidas pri la konfiguraĵo kaj reĝimoj de la sistemo, kontrolas ĝian funkciadon kaj uzon.
  2. En operaciumo aŭ alia pluruzula sistemo, uzanto kiu havas la privilegiojn ebligantajn plenumon de sistemestraj funkcioj. Vd ĉefuzanto.

Angle: system administrator
Ruse: администратор системы

1996-02-29


sistem·ferm·o

La agoj necesaj por malŝalti komputan sistemon sekure, sen perdi datumojn; ekz-e la agoj plenumataj per la uniksa komando shutdown. La malo de startigo, praŝargo.

Angle: shutup, shutdown
Germane: Abschaltung
Ruse: закрытие системы

2005-05-09


sistem·gener·ad·o

La ago agordi programsistemon (precipe operaciumon) por konkreta komputila konfiguraĵo kaj por la celata reĝimo de ties funkciado.

Angle: system generation
Ruse: генерация системы

1996-02-29


sistem*o
  1. Komputa sistemo, kolekto de aparataro, ekipaĵo kaj programaro por realigi plurajn funkciojn.
  2. Operaciumo.
  3. Programsistemo, granda programo.

Angle: system
Ruse: система

1996-02-29


sistem·program·ad·o

Produktado de instrumenta (vd ilprogramo) aŭ altkvalita programaro; praktiko de programar-inĝenierado.

Angle: system programming, software engineering
Ruse: системное программирование

1996-02-29


sistem·program·ar·o

La tuto de la programaj rimedoj necesaj por funkciigi sistemon, plenumantan la postulojn de la «aplikaj» aŭ finaj uzuloj.

Angle: systems software
Ruse: системное программное обеспечение

1996-02-29


sistem·program·ist·o

Fakulo pri sistemprogramado kaj pri la programaro de la plej malalta nivelo, t.e. pri la operaciumoj, tradukiloj, komputilaj retoj kaj DBM, kontraste al aplikprogramistoj.

Angle: systems programmer
Ruse: системный программист

1996-02-29


skalar·a produt·o [EKV] de vektoroj

Mat.: Por vektora spaco W super kampo K (ℂ aŭ ℝ), tia funkcio P el la vektora spaco al la koncerna kampo, ke por ajnaj xyz∈W, α∈K

— kie konjug signas kompleksan konjugon; super ℝ la kondiĉoj 1–3 signifas, ke P estas dulineara funkcio.

Simbole xy(x,y)x|y (la lasta en [EKV]).

Rim. Vektora spaco kun reela aŭ kompleksa skalara produto estas resp. Eŭklida spacoHermita spaco.

Angle: scalar product
Ruse: скалярное произведение векторов

1998-08-27


skalar·o [PIV1] —
  1. Mat.: Elemento de ringo (precipe ℝ aŭ ℂ) da koeficientoj, asociita kun algebra sistemo (ekz-e vektora spaco).
  2. Komp.: Valoro de simpla tipo. Tiusence kompleksan valoron oni rigardas malsimpla (struktura), dum reeloj, entjeroj aŭ signoj estas skalaroj.

Angle: scalar
Ruse: скаляр

1998-08-17


skal*i

Ŝanĝi la mezurunuojn per kiuj estas esprimata grando por situigi ties variejon en intervalo postulata de la uzataj aparataro aŭ metodo. Kp normigi.

Angle: scale
Ruse: масштабировать

1996-02-29


skan·ad·o

Teĥnike: Maniero skani bildon, por ties surekranigo (rastruma skanado, angle «raster scanning», france «balayage de trame»; vektorreĝima skanado, angle directed beam, france «balayage cavalier») aŭ por enkomputiligo (vd skanilo).

Angle: scan
France: balayage
Ruse: развёртка, сканирование

1996-02-29


skan·i

Teĥnike: «tr (pri aparato) Ekzameni surfacon aŭ volumenon — jen po-linie (televizio), jen cirkle (radaro)» [SPIV].

Angle: scan, sweep

1996-02-29


skan·il·o [Jel] —

Grafika ciferecigilo, bildanaliza aparato konektita al mikrokomputilo por enigo de dudimensia bildo en formo de altdistingiva rastruma matrico.

Angle: scanner
France: scanneur
Ruse: сканер

1996-02-29


skelet·a prezent·o

Tia prezento de redaktata aŭ ekzamenata hierarkia datumaro ke la substrukturoj (de sub indikita nivelo) estas kaŝitaj.

Ekz-e multaj redaktiloj ebligas lasi sur la ekrano nur la titolojn de partoj, ĉapitroj kaj sekcioj, kaŝante ilian tekston (kaj eventuale, la subsekciajn titolojn). Simile oni povas lasi sur la ekrano nur la procedurĉapojn, kaŝante la korpojn de proceduroj.

La kaŝitan parton kutime anstataŭas alklakebla butono aŭ tripunkto, per kiu oni povas zomi (malvolvi) la kaŝitan fragmenton.

En Emakso tian skeletigon ŝaltas M-x outline-mode.

Vd ankaŭ volvado.

Angle: outline, outline structure
Ruse: структурный вид

2000-09-08


skiz·a projekt·o

Konstruada dokumento, indikanta ĝeneralajn alirojn por solvi teĥnikajn problemojn, ofte akompanata de modelo de la projektata produkto (vd prototipado).

Kp teĥnika projekto, postulspecifo, vivciklo de programaro.

Angle: draft design document
Itale: avamprogetto
Ruse: аванпроект, эскизный проект

1997-01-06


skrib·difekt·i

Difekti datumon, neintence skribante en ties memoron; ekz-e sekve de staktroo aŭ per misreferenco.

Angle: clobber
France: écraser
Germane: überschreiben
Ruse: затереть

1998-08-02


skrib*esk·o, kaligrafia [Z] tiparo —

Lib.: Tiparo kies signobildoj imitas la manskribajn. Kp kursivo.

Angle: script, calligraphic face
Ruse: рукописный шрифт

1996-02-29


skrib*i [KKV] —

Sendi datumon el la pli alta nivelo de la memorhierarkio al malpli alta, ekz-e el la ĉefmemoro sur diskon. Kompare kun «registri», «skribi» ofte implicas «redaktadon», ŝanĝon de la datumprezento (ekz-e la printataj nombroj estas eligataj en dekuma nombrosistemo ktp). Kp kopii, legi.

Angle: write
Ruse: записать

1996-02-29


skript·o

Interpreta programo vokanta aplikajn aŭ sistemajn programojn kaj adaptanta ilian eneligon al la bezonoj de uzulo. Skripton oni povas rigardi «seancoprogramo», eventuale kun kondiĉaj kaj iteraciaj ordonoj.

La interpretilo povas esti laboradministra lingvo, ŝelo (ekz-e Baŝo), sed ankaŭ interpreta programlingvo kiel Perl.

Angle: script, batch file, command file, wrapper
France: fichier de commande
Ruse: командный файл, скрипт

1998-04-11


skrutini·o [PIV1] —
  1. Maniero trakti interrompojn, ĉe kiu la plenumata programo regule kontrolas la staton de flagoj respondaj al la funkciado de periferiaĵoj.
  2. Retoj: En reto, reĝimo en kiu la ĉefa stacio sendas al la periferiaj nodoj informmendon, invitantan al datumtransmeto. Responde periferia stacio komencas transmeton aŭ raportas pri malesto de datumo.

Angle: polling
France: scrutation, interrogation, appel
Ruse: опрос

1996-02-29


SMALLTALK [ˈsmɔltɔk]

Objektema programlingvo aperinta ĉ. 1976. Ĝia ĉefa koncepto estas mesaĝo ebliganta al diversaj objektoj (aŭ klasoj de objektoj) komuniki inter si.

1996-02-29


SMS (de la angla Short Message Service) —

Retoj: Servo disponebla por la uzanatoj de poŝtelefonoj por interŝanĝi mallongajn tekstajn mesaĝojn («SMS-aĵojn», aŭ simple «skribaĵojn»).

Laŭnorme, la skribaĵo estas ne pli longa ol 140 bajtoj:

2004-06-02


SMTP (de la angla Simple Mail Transfer Protocol) —

Retoj: Interservila protokolo por transsendi retpoŝton inter komputiloj en (loka) reto. Kp POP.

1998-05-08


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion