Mikaelo Bronŝtejn

Al s-ano L.L. Zamenhof, Edeno, 7-a ĉielo
de L. de Beaufront, Infero, kaldrono n-ro 3
Sinjoro Ludoviko kaj Lazaro
Forestas inter ni iama blag'.
Delonge trankviliĝis la bazaro
De lingvoj niaj.
Malhelpis nia skismo al la iro,
Ni vane perdis tempon en pugnad'.
Mi devas nun konfesi, kiel kavaliro,
Pri pekoj miaj.

Mi idon mian puŝis energie,
Elspezojn ne kalkulis por l' afer'.
Kaj multaj uloj tiam min subtenis krie
Ĝis lasta kver'.
En mia koro restis la cikatro...
Jes, mi pri ĉio certe kulpas mem!
Konsentu tamen, kara, ke mia vorto "matro"
Pli taŭgas por blasfem'.

Tre baldaŭ en aplaŭdoj jubileaj
Vin gloros la moderna junular'.
Vi spektos, kiel marŝas agoj viaj kreaj
En la popolon.
Sed mi ĉi tie koldas en kaldrono,
Lignaĵo iĝis deficita var'...
Ĉu povas vi aranĝi por eksamiko bona
Normalan bolon?

Kverelojn kovris polvo de l' jarcento,
Galopas via lingvo al progres'.
Eĉ en la oriento prosperas nova sento...
Tamen jes!
Sed ridas oni nur pri l' ploro mia,
Parolas volapuke ĉe l' kaldron'!
Atendas la respondon, restas ĉiam via –
Leo de Beaufront.

Al L. de Beaufront, ie en Infero

Aĥ, kara mia Ljova de Bofruno, –
Letero via venis – jen surpriz'!
Imagu: mi enuas eĉ pli ol vi en nuna
Senzorge putriĝanta paradiz'.
Por kia matro skribas vi pri "matro"?
– Cent jaroj pasis – samas la naiv'...
Vi diru ne "onklino", sed "ondatro" –
Ne tio ja plej gravas en la viv'.

Nu, mi konsentas, kara de Bofruno,
Ke lamas al progreso mia plant';
En la patruj'-Rusio jam mankas eble punkto,
En kiu ne iamus Esperant'.
Jam mia kor' ne batas maltrankvile,
El mia brusto ne plu saltas for,
Sed volus mi sur Ter' aperi pluvsimile,
Enspiri mian emon al labor'.

Kaj vi ankoraŭ skribas, kara Ljova,
Pri marŝo jubilea kaj pri l' fam' –
Ve, en jubileado jam nenio estas nova,
Ĉar eĉ SEJM-anoj jubileas jam.
Aĥ, ci, naiva mia de Bofruno,
En la kaldron' komprenu vi en fin':
Ne endas fidi nun al la moderna juno,
Samkiel ili ne tro kredas nin.

Adeptoj niaj, rektaj kaj kuraĝaj,
Irantaj flanken for de nia cel',
Diskutas arde en kostumoj plaĝaj,
Ĉu sendos nun manaon la ĉiel'.
Nur scienculoj, prudaj kaj neprudaj,
Pri la problem' parolas nun kun ŝat', –
El longaj, longaj interlingvistikaj studoj
La neston modlas ĉiu kandidat'.

Torturas homojn la verkema bolo:
Poemo kaj kritik' aperas tuj.
Literaturas oni, tamen, en "Skatolo",
Ĉar mankas dume pli ampleksa uj'.
Kaj ĉiu nova vort', kiel almozo,
Ŝteliras preter malmalula front', –
Problemojn ĉiujn solvos nur la regulo Zozo,
Invent' utila por moderna mond'.

Aĥ, tera viv' – afer' neserioza!
Sed tie ĉi mi trovis dum promen'
Sur la nubeto ŝildon – "Loko por Berjoza" –
Ĉu mi post tio restu en Eden'?!!
Forgesu pri iamaj superstiĉoj,
Karulo mia, Ljova de Bofron'!
Mi kredas ja, ke nepre estos ni feliĉaj
Nur kune eksidonte en kaldron'.