Josif Brodskij

Tradukis el la rusa M. Bronŝtejn

Adiaŭ.
Forgesu,
Indulgu min.
Leterojn – al flam' –
Por etern'.
Vireca estu via destin',
Honesta, simpla sur ter'.
Briladu por vi
Ĉiam en malhel'
Subtene stelara prujn'.
Varmigu esper'
La manplatojn ĉe l'
Voka nokta fajruj'.
Blizardoj estu,
La neĝ', la pluv',
De l' fajro freneza kri'.
Kaj ĉiam sukceson
Vi havu plu –
Pli ofte ol havis mi.
Kaj daŭru kruela,
Raviga batad',
Tondranta en via sin'.
Mi ĝojas pri tiu,
Kiu, ho frat',
Eble, kuniros vin.