L. L. Zamenhof

Al la fratoj

Forte ni staru, fratoj amataj,
por nia sankta afero!
Ni bataladu kune tenataj
per unu bela espero!

Regas ankoraŭ nokto sen luno,
la mondo dormas obstine,
sed jam leviĝos baldaŭ la suno,
por lumi, brili senfine.

Veku, ho veku, veku konstante,
ne timu ridon, insulton!
Voku, ho voku, ripetadante,
ĝis vi atingos aŭskulton!

Dekon da fojoj vane perdiĝos
la voko via ridata, –
la dekunua alradikiĝos,
kaj kreskos frukto benata.

Tre malproksime ĉiuj ni staras
la unuj de la aliaj...
Kie vi estas, kion vi faras,
ho, karaj fratoj vi miaj?

Vi en la urbo, vi en urbeto,
en la malgranda vilaĝo,
ĉu ne forflugis kiel bloveto
la tuta via kuraĝo?

Ĉu vi sukcese en via loko
kondukas nian aferon,
aŭ eksilentis jam via voko,
vi lacaj perdis esperon?

Iras senhalte via laboro
honeste kaj esperante?
Brulas la flamo en via koro
neniam malfortiĝante?

Forte ni staru, brave laboru,
kuraĝe, ho nia rondo!
Nia afero kresku kaj floru
per ni en tuta la mondo!

Ni ĝin kondukos ne ripozante,
kaj nin laciĝos nenio;
ni ĝin traportos, sankte ĵurante,
tra l' tuta mondo de Dio!

Malfacileco, malrapideco
al ni la vojon ne baros.
Sen malhonora malkuraĝeco
ni kion povos, ni faros.

Staras ankoraŭ en la komenco
la celo en malproksimo, –
ni ĝin atingos per la potenco
de nia forta animo!

Ni ĝin atingos per la potenco
de nia sankta fervoro,
ni ĝin atingos per pacienco
kaj per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l' afero,
la venko – baldaŭ ĝi venos;
levos la kapon ni kun fiero,
la mondo ĝoje nin benos.

Tiam atendas nin rekompenco
la plej majesta kaj riĉa:
nia laboro kaj pacienco
la mondon faros feliĉa!