L. L. Zamenhof

Al la «Esperantisto»

En bona hor'! Ni aŭdis la signalon
kaj bataleme saltas nia koro.
Konduku nin, komencu la batalon
sub bona stelo, en feliĉa horo!

Amikoj de proksime, malproksime,
salutas vin, ho nia luma stelo!
Konduku nin, senhalte kaj sentime,
al nia granda, sankta, glora celo!

Ne tre facila estas nia vojo
kaj ne malmulte ankaŭ ni suferos;
sed batalante, kun plej granda ĝojo
senhalte ni laboros kaj esperos.

For estas jam la baroj de l' komenco,
l' unua muro estas trarompita,
kaj dolĉa estos nia rekompenco,
kiam la celo estos alvenita.