Adiaŭ, «Suna»!

Tenante la manon ĉe la ore borderita viziero de la kaskedo, subadmiralo Stepanov per nehastaj, firmaj kaj fiksiĝemaj paŝoj estis lastfoje ĉirkaŭiranta linion de matrosoj sur «Suna». Iom poste, malantaŭ Rodiono Metodjeviĉ estis irantaj la membro de la Milita konsilio — korpulenta, nejuna homo — kaj la nova komandanto de la ŝipgrupo, malhelruĝe sunbruniĝinta sur la Nigra maro, alta, magra veselkapitano.

Estis tre senbrue, eĉ ne kriis ial mevoj, aŭdiĝis nur egalmezura fajfado de malvarma vento kaj ie sur la bordo, eble apud la matrosa klubo, blovorkestro ludis malnovan valson «Sur montetoj de Manĉurio». Kaj tiuj foraj sonoj de la malgaja kaj en io eĉ esperiganta valso plej konformis tiun specialan, altan kaj solenan humoron, en kiu nun troviĝis la tuta personaro de la ŝipgrupo...

La malgrandaj, helaj kaj malmildaj okuloj de Rodiono Metodjeviĉ ankaŭ nun, en tiuj lastaj minutoj de adiaŭo, neniom ŝanĝis sian ĉiaman postuleman kaj kvazaŭ severe demandantan esprimon. Li estis ne nur adiaŭanta, sed ankaŭ pririgardanta la ŝipanaron, ne nur ankoraŭfoje fiksrigardanta la homojn, sed ankaŭ lastfoje kontrolanta ilin, sen vortoj, nur per sola rigardo postulante de ĉiuj — kaj de malnovservantoj, kaj de junuloj — resti ankaŭ poste samaj, kiaj li konis ilin kaj kiaj li ilin amis. Tamen, subadmiralo Stepanov neniam suspektis, ke tiu sento, kiun li spertis al sia «personaro», tiu fiero pri siaj matrosoj kaj konstanta maltrankvilo pri ili, tiu feliĉa admiro pri siaj subuloj kaj amaro pro malbonaj agoj de iu suboficiro, serĝento aŭ matroso — ĝenerale, estas tute ne servo, sed vera amo...

Li iris laŭlonge de la linio kaj ne sentis, ke ĉiuj tiuj, kiuj delonge konis lin, nun sen ajna peno rimarkas en lia rigardo specialan, novan esprimon de amareco, tiun esprimon, kiun li ĉiam kaŝadis kaj kiu signifis, ke al li estas preskaŭ neelteneble malfacile; kaj la malmildeco en liaj okuloj estis io nepra, kutima, formala — kiel ideale pura subkolumo aŭ parada uniformo, gantoj, ponardo, kiuj neniam estis la esenco de Rodiono Metodjeviĉ, sed nur kelkaj atributoj de lia aspekto.

Rimarkante palecon de la komandanto, vidante, kiel tremeradas lia mano ĉe la viziero, la matrosoj kaj serĝentoj de «Suna» eĉ pli etendiĝadis en la atentopozo, tute rigidiĝadis kaj ĉesadis spiri, penante almenaŭ per tio speciale signi, kiel ĉiuj ili komprenas gravecon de la okazantaĵo. Ĉe kelkaj malnovservantoj sur la okuloj tremis neverŝiĝintaj larmoj, tio estis hontinda por ili — militmaristoj, tiel antaŭnelonge finintaj la militon, sed ili nenion povis fari kun si, kaj Rodiono Metodjeviĉ timis renkontiĝi kun ili per rigardo, ĉar li malamis, laŭ lia esprimo, ĉian «nazmukecon», sed tute ne estis certa pri tio, ke li mem povos teni sin sur necesa alto ĝis la fino.

Speciale malfacile sentis sin la subadmiralo kun ĉefserĝento Gavrilenkov. Jam en la dua jaro de la milito juna matroso Gavrilenkov estis sendita en punbatalionon. Tie la maristo, laŭ la formala esprimo, «per la sango riparis sian kulpon», kaj Stepanov sukcesis, malgraŭ kontraŭagado de iuj tro atentemaj kamaradoj, revenigi la lertan kaj rapidan elektriston sur «Sunan», kiu tiam iĝis gvardia. Ruĝflotanoj-gvardianoj komence strabis al la eksa punato, veninta, kiel al ili ŝajnis, al ĉio preta. Ankaŭ Gavrilenkov mem, sufiĉe elturmentita de ĉiuj tiuj maljustaĵoj, kiuj falis sur lian kuraĝan kapon, same ne distingiĝis per speciala toleremo, modesteco aŭ silentemo. Al unu vorto li respondadis per deko, kaj okazus al li ankoraŭ malfeliĉo, eĉ definitiva, se ne enmiksiĝus Stepanov. Post longa konversacio en la salono de Rodiono Metodjeviĉ Gavrilenkov abrupte kaj por ĉiam ŝanĝiĝis. Dum tiu ĉi konversacio li neatendite por si aŭdis, ke la komandanto scias pri li ĉion, li eksciis, ke, kiam al Gavrilenkov okazis la unua malfeliĉo, la komandanto mem havis grandajn malagrablaĵojn, kaj komprenis ankaŭ, ke, krom ĉio cetera, ĉe la reveno de Gavrilenkov Stepanov mem garantiis pri li per sia honesta nomo. La severa konversacio en la salono kaŭzis tion, ke Gavrilenkov ĉesis senti sin ofendita de la tuta homa gento, bonege finis la militon kaj restis en posta militservado.

Ĝuste al tiu ĉefserĝento estis aliranta nun la subadmiralo, ankoraŭ el malproksime sentante sur si lian atentan, streĉitan kaj riproĉan rigardon. «Aĥ, la memoro iĝis maltaŭga, — ekkoleris pri si Stepanov, — ja mi mem hieraŭ promesis al li konversacii kaj ĝis nun ne sukcesis!» Kaj laŭ sia maniero Rodiono Metodjeviĉ kvazaŭ enskribis en la menso klaran frazon: «Ĉefserĝento Gavrilenkov post ĉio venu al mi en la salonon».

Sur tiu ĉi frazo ĉio finiĝis.

Li adiaŭis la personaron de sia «Suna», prezentis laŭorde la novan komandanton al la oficiroj de la stabo de la grupo, kaj, farinte diligentan vizaĝon, komencis aŭskulti paroladon de la membro de la Milita konsilio de la floto. Tiu, laŭ la kutimo enrigardante en paperon, per obtuza voĉo, sed ne sen kutima patoso, estis listiganta meritojn de Stepanov en diversaj periodoj de la vivo de la Milita Floto.

«Al nekrologo similas! — subite pensis Rodiono Metodjeviĉ. — Kaj parolas kamarado membro de la Milita konsilio, kiel en sepulto. Spertiĝis li, verŝajne, en tiu metio...»

Meritoj de la subadmiralo evidentiĝis multaj, kaj ĉiuj estis enskribitaj sur la papero, sed, plej probable, ne de la vicadmiralo mem, sed nur laŭ lia komisio, ĉar Dudirin ne tre vigle distingadis la skribon kaj fojfoje stumbladis por longe, sensone movante la lipojn, kolerante kaj sulkante la frunton.

— Kamarado Stepanov R. M., — estis parolanta la membro de la Milita konsilio, — devenante el kamparana familio de malriĉulo, ankoraŭ en la juna aĝo estis rekrutigita en la caran floton kiel ordinara matroso. Lia servado komenciĝis sur la legenda krozŝipo «Aŭroro»...

«Ankoraŭ nur komenco! — pensis Rodiono Metodjeviĉ. — Poste iros funebraĵo pri tio, kiel mi fordonadis miajn fortojn al konstruado de la Milita Floto...»

Li neelteneble enuis kaj sufokiĝis en la salono, kie dense unu al la alia staris la oficiroj de la ŝipgrupo, kaj bedaŭris tiun solenan kaj altan staton, en kiu li estis, adiaŭante la personaron de la ŝipoj. Kaj li tre deziris palpebrumi al kolonelo Bakunina, kiu estis viŝanta larmojn per poŝtuketo, kvazaŭ en vera sepulto. «Estas mirinde tamen! — suspiris Rodiono Metodjeviĉ. — Tia enuaĵo, sed la doktorinon efikas. Jen provu kompreni, kiel oni devas fari paroladojn».

Li denove ekaŭskultis kaj pensis: ĉu vere li travivis tian enue penan kaj diligentan vivon, kia ĝi estis, se juĝi laŭ la vortoj de Dudirin? Kaj li koleriĝis pri nekrologoj; ĉu vere tiel indas rememori per ĉiuj ĉi «grupoj de kamaradoj» kaj homajn malfortecojn, kaj maltrankvilojn, kaj militojn, kaj ĝojojn, kaj amon? «Pri ĉefserĝento Gavrilenkov ne forgesi!» — ankoraŭfoje severe rememorigis sin Stepanov kaj komencis atente rigardi al la nova komandanto de la ŝipgrupo, kiu kun esprimo de atenta enuo estis aŭskultanta la membron de la Milita konsilio. «Ne, li konvenos, — denove decidis Stepanov, — tia homo estas tute fidebla. Superfluaĵojn ne babilas, la ŝipojn akceptis kun kompreno, militis bone, estas saĝa». Kaj li komencis rememori la elŝipiĝan operacon sur la Nigra maro, kiu jam en tiu tempo surprizis lin per vasteco kaj aŭdaco de la ideo, kaj ĉefe — pri precizeco de la plenumo. Kaj ju pli Rodiono Metodjeviĉ rememoradis la operacon, plenumitan tiam de la nova komandanto, des pli trankvila iĝadis lia animo pri sia ŝipgrupo.

«Ho, kiel li parolas!... — ankoraŭfoje miris Stepanov pri Dudirin. — Eble poste li erare diros: la registaro alte taksis la meritojn de la forpasinto, dekoraciinte lin per ordenoj...»

Malantaŭe iu snufis, Stepanov retrorigardis kaj ekvidis Ŝaripov-on, kiu, kvazaŭ tute moliĝinte, estis viŝanta per ĉifita poŝtuko ŝviton de sur la vizaĝo kaj suspiradis aŭdeble por la tuta salono. Kaj kolonelo Zinaida Mikaelovna plu ploris, aŭskultante la paroladon, kaj Rodiono Metodjeviĉ pensis: «Eble, mi vere mortis?» Sed li tuj firme decidis: «Ne, ne mortis. Spit! Tamen, regu vin, Rodiono, jam restis nemulte!»

Kaj vere, evidentiĝis nemulte.

Subite la membro de la Milita konsilio eksilentis, kaj ĉiuj, kiuj estis en la salono, turniĝis al Rodiono Metodjeviĉ. Plej probable, ankaŭ li devis elpaŝi kun parolado. Sed li tion ne faris. Li entute ne scipovis kaj ne ŝatis elpaŝi. Kaj nun, silentinte sekundon, la subadmiralo ekstaris en atentopozo kaj, rigardante rekte en la okulojn de la nova komandanto de la ŝipgrupo, prononcis nelaŭte, sed klare kaj firme, stampante ĉiun vorton, la frazon, kiun li ŝatis kaj kiu ŝajnis al li tute kompleta kaj por la nuna okazo kaj por multaj aliaj. Kaj eble tial, ke ĉiujn fortojn de sia animo li enmetis en tiun laŭregularan formulon, tiuj, kiuj estis en la salono, ankoraŭfoje admiris sian eksan komandanton, subadmiralon kaj Heroon de la Sovetunio Rodiono Metodjeviĉ Stepanov.

— Mi servas al la Sovetunio! — diris li, kaj ĉiuj komprenis, ke neniu kaj nenion plu diru.

Kaj oni ne adiaŭu.

Iomete klininte sian brose tonditan, tute grizharan kapon, retenante per la mano la ponardon, li eliris el la salono kaj, akompanata de Ŝaripov, malfermis la pordon de la salono. Ĉi tie, en la koridoro, sed ankoraŭ ne en la salono, estis delikate staranta granda leda valizo de la nova komandanto de la ŝipgrupo. Kaj en la salono mem apud la pordo estis preparitaj la valizoj de Stepanov.

— Ĉefserĝenton Gavrilenkov al mi, — ne rigardante al Ŝaripov, ordonis Rodiono Metodjeviĉ. — Urĝe.

— Jes, ĉefserĝenton Gavrilenkov al vi! — ripetis la serĝento.

— Plenumu!

Ŝaripov elkuris el la salono. Kaj tuj ekparolis laŭtparolilo:

— Ĉefserĝenton Gavrilenkov al kamarado subadmiralo en la salonon, — aŭdiĝis la konata voĉo de la ŝatanto de versoj, dancoj kaj ekskursoj suboficiro Stradomskij. — Ĉefserĝenton Gavrilenkov, — pli severe ripetis la suboficiro...

Trans la fenestro glate kaj kviete fajfadis arkta vento. Oblikvaj sunradioj falis sur la skribotablon, ĉe kiu Stepanov tralaboris tiom da jaroj, prilumis la brakapogilojn de la fotelo, en kiu nun sidos alia homo. «Jen ĉio! — pensis, palpebrumante kaj mallarĝigante la okulojn, Rodiono Metodjeviĉ. — Jen fariĝis la emeritiĝo. Al ripozo, kamarado Stepanov, al pensio!»

Morgaŭ komenciĝos manovroj, sed li jam estos en trajno — pensiulo Stepanov. Por sekundo lia spirado haltis, nur por sekundo: nun li ellernis regi sin, kutimigis sin al la penso pri la emeriteco, trejnis sin; li faris al si tion, pri kio oni instruis lin en la hospitalo, nur tie tio nomiĝis kuraca gimnastiko. Li faris tian kurson de gimnastiko rilate de la emeritiĝo...

Al la pordo oni frapis, Stepanov kriis: «Mi petas!»

Ĉefserĝento Gavrilenkov raportis laŭ la reguloj, Rodiono Metodjeviĉ kapjesis, diris, ne eksidante kaj ne proponante al Gavrilenkov eksidi:

— Deziris mi por adiaŭo, Gavrilenkov, rememorigi al vi tiun incidenton, en la kvardek dua, en decembro...

Gavrilenkov formovis la okulojn flanken. Lia seka vizaĝo kun blanka cikatreto sur la mentono streĉiĝis.

— Mi deziris, ĉefserĝento, ne simple rememorigi, — malmilde daŭrigis la subadmiralo, — vi ĉion ĉi ankaŭ sen mi memoras. Mi alion volis diri — forgesu! Por ĉiam forgesu! Al homoj oni povas ofendiĝi, sed al sia patrujo — ne! Mi kun vi ekde tiam ne konversaciis, sed pensas mi, ke vi plu en via animo fosas. Mi kaj vi disiĝas, plej probable, por ĉiam, do mi al vi ordonas: elĵetu tion for el la koro. Tio estas mia lasta ordono. Ĉu klaras?

— Klaras, — kun ĝoja miro en la voĉo respondis la ĉefserĝento.

Li rigardis al Stepanov iomete el sub la frunto, sed per tia malfermita, tia arda kaj fidela rigardo, ke la interparolo ne plu povis daŭri. Kaj Rodiono Metodjeviĉ finis la konversacion antaŭ kiam ĝi povus transformiĝi al tio, kion li nomadis «spektakloj».

— Vi povas esti libera! — intence forturnante sin de la ĉefserĝento, diris Stepanov kaj aliris al la fenestro.

Gavrilenkov foriris.

Ĉiuj aferoj estis finitaj.

Sed tamen, kiel ajn li preparadis sin al tiu momento, al li estis iom malfacile. Li kun digno eltenis la proceduron de transdono de la ŝipgrupo al la nova komandanto. Li preskaŭ trankvile adiaŭis hodiaŭ la personaron de la ŝipoj de sia trupo. Al li estis neniom malfacile en la salono, male, — li mem sin ridigadis tie. Sed forlasi «Sunan» evidentiĝis malfacila tasko...

Oni jam forportis liajn valizojn, sur la motorboaton, jam Ŝaripov, laŭ lia ordono, metis en la salono sur seĝon la valizon de la nova komandanto, jam venis al li kaj foriris, farinte siajn lastajn instrukciojn, la larmokovrita maljunulino Bakunina — li plu ne moviĝis...

Kaj finfine li ekiris.

Ĉie sur lia vojo per densa muro staris matrosoj: li sciis, ke tiel estos, kaj timis ĝuste tion. Ili staris — silentaj, malgajaj, disirante, premante unu al la alia, liberigante al li la vojon. Kaj nur fojfoje lia aŭdsento kaptadis flustron:

— Ripozu feliĉe, kamarado subadmiralo...

— Esperu pri justeco, kamarado komandanto!

— Venu gaste al ni...

— Knaboj, ne premu!

— Vivu cent jarojn...

— Ĉio estos en ordo, kamarado komandanto!

— Ni skribos al vi...

— Skribu poŝtkarton al ni — al la ŝipo!

— Ne premu, Lukaŝin...

— Ni deziras sukceson!

— Sukcesan navigadon, kamarado subadmiralo...

Li iris, firme kunpreminte la dentojn, mallarĝigante la okulojn kaj snufante. Eblis eĉ pensi, ke li koleras. Sed li ne koleris. Li estis adiaŭanta. El ie blovis varmega aero, kaj Rodiono Metodjeviĉ pensis: «Lastan fojon!» Lia mano senintence tuŝis la firman, kvazaŭ gisitan ŝultron de matroso Masljukov, kaj li ree pensis: «Lastan fojon!» Glitstumblinte en homamaso, subite falis apud li juna artileriisto Peŝĉik — ĉirkaŭ Peŝĉik laŭte ekridegis aliaj matrosoj, kaj Stepanov ankoraŭfoje pensis: «Kaj tio estas en la lasta fojo».

Sed la plej malfacila estis ankoraŭ okazonta: li devis adiaŭi la ŝipon mem. Kaj ĉiuj ĉirkaŭ li komprenis, kiel tio estas malfacila, ne vane ĉi tie li rimarkis kolonelon Bakunina-n — ili sendis ŝin ĉi tien por ajna okazo...

Salutinte, li aliris la poban flagon de la gvardia ŝipo, grakis maljunulece kaj ekstaris sur unu genuon. La flago flirtis en vento, kaj li ne tuj sukcesis kapti la drapon — truitan de mitrala pafserio, vunditan de obusaj splitoj, — ne tuj sukcesis altiri al si la tolon kaj tuŝi ĝin per la lipoj. Kaj ne tuj li leviĝis, kvazaŭ enpensiĝinte por momento...

Poste li denove almetis la manon al la viziero kaj kun peza suspiro malleviĝis sur la motorboaton. Li ne plu retrorigardadis al sia grupo, al siaj ŝipoj, de sur kiuj multegaj okuloj estis observantaj la forirantan boaton...

Sur la marponto lin jam atendis komandantoj kaj oficiroj de aliaj flotaj trupunuoj. Ĉi tie estis kaj submaristoj, kaj komandanto de batalŝipo Martirjanc, kaj komandanto de krozŝipo Turov, kaj komandanto de la aerfortoj de la floto, tute grizhariĝinta generalo Kostromiĉov, tiu malgranda, magra, moviĝema Kostromiĉov, kiun Rodiono Metodjeviĉ memoris jam laŭ la intercivitana milito flugi sur «Sopwith». La suno ankoraŭ ne subiris, sub ĝiaj vesperaj radioj hele brilis oro de epoletoj kaj surmanikaj galonoj, steloj de Herooj kaj ordenoj, poluritaj butonoj, borderoj de generalaj kaj admiralaj kaskedoj. De la maro, kvazaŭ rememorigante pri la ŝipgrupo, blovis facila venteto; ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ Rodiono Metodjeviĉ, diradis afekte viglajn vortojn kaj eĉ spritis, ke por tiaj maljunuloj ne nur emeritiĝi estas peko, sed eĉ estas ĝusta tempo edziĝi kaj generi infanojn. Kaj torpedŝipano Vedernikov ĉiam penis rakonti ian anekdoton pri iu maljunulo kaj jam komencis rakonti, kiam subite Ŝaripov traŝiriĝis al sia subadmiralo kaj diris, ke jen ĉi tie, apud la kontrolejo, «vin atendas la patro».

— Kia tia patro? — miregis Stepanov.

— Ja via, kamarado subadmiralo, patro. Ne kuraĝas aliri. Jen li tie, trans la angulo troviĝas, almanĝas iomete...

Rodiono Metodjeviĉ pardonpetis kaj rapide ekiris post Ŝaripov. Malantaŭ malplenaj bareloj, faligitaj ĉe la barilo, sur kesto vere sidis avo Metodo en sia antikva gumtola pluvmatelo kaj per poŝtranĉilo lerte elprenadis el ladskatolo iajn fiŝetojn en tomata saŭco. Apud li sur malnova ĵurnalo kuŝis du dikaj panpecoj, granda senŝeligita bulbo de cepo kaj en cira skatolo — salo.

— Paĉjo! — ĝoje kaj laŭte diris Stepanov. — Kial do vi ĉi tie sidas? Se vi dirus al mi, oni povus semafori sur la ŝipon...

La maljunulo palpebrumis, kunmetis la tranĉilon, metis la nefinmanĝitan konservaĵon sur la benkon, viŝis la barbon per la mano, kaj la manon per la mantelo kaj, trifoje interkisinte kun la filo, plendis:

— Gado damnita min embarasis. Ĉe vi, fiŝistoj, fiŝo estas tro bona, mi, maljuna stultulo, ne kompreninte, subite aĉetis tutan sakon. Mi pensis, en deponejon mi donos por konservado. Sed tie oni ne akceptas — diras, ratoj. Nu, tio estas eĉ pli bona — ĉu ratoj aŭ ne ratoj, sed ŝteli en tiuj deponejoj oni ankaŭ povas...

Kaj li komencis detale rakonti, kiel lin prizorgis ĉi tie «matrosetoj, donu Dio al ili sanon», kaj kiel li ne diris al ili, ke li estas admirala patro, sed diris nur, ke parenco, kial babili superflue. Kaj kio koncernas la sakon da fiŝo, do jen ĝi ĉi tie, kun ĝi ankaŭ en vagonon tute eblas ŝarĝiĝi...

— Ni iru! — severe diris Rodino Metodjeviĉ.

— Sed kien mi iru ja? — timigite ekpalpebrumis la maljunulo. — Nenien mi iros.

— Vi iros! — ankoraŭ pli malmilde prononcis Stepanov.

— La konservaĵo ja restis! — elturnante la kubuton el la malmola mano de la filo, diris avo Metodo. — Kaj la konservaĵo, kaj jen pano...

Sed Rodiono Metodjeviĉ insistis: ne tia li estis homo, ke oni povu al li kontraŭdiri. Kaj, timeme ĵetante rigardojn al la subadmiralo, al lia uniformo, al la ordenaj rubandoj, al la ponardo, la maljunulo eliris el sia kaŝejo, kaj tiam ĉiuj tiuj, kiuj kunvenis por akompani Rodionon Metodjeviĉ-on, momente ekvidis, kiel la filo similas al la patro, kia li estas tuta karno el karno rusa kamparano, grenkultivisto, laboranto. Kaj ĉiuj, kiuj estis ĉi tie — famaj generaloj, aviadistoj, maristoj, — streĉiĝis en atentopozo, kvazaŭ al ili estis iranta la ministro de la Militfortoj, kaj en la okuloj de ĉiu eklumis fiero pri sia popolo, pri tio, ke ĉiuj ili, starantaj ĉi tie, estas filoj de laboristoj kaj kamparanoj, mem en la juneco laboristoj kaj kamparanoj, per malfacila laboro, grandegaj penoj kaj batalaj heroaĵoj akirintaj rajton iĝi oficiroj de la armeo de la laboranta popolo.

— Mi petas konatiĝi! — per la sama severa voĉo prononcis Rodiono Metodjeviĉ. — Mia patro Stepanov Metodo Elizejeviĉ...

La maljunulo, palpebrumante, donadis al la brilantaj oficiroj sian ankoraŭ firman manon kaj diradis al ĉiu:

— Stjapanov! Stjapanov! Stjapanov!

Kaj kiam li konatiĝis kun ĉiuj, li en la antikva maniero militsalutis kaj aldonis:

— Rodionon Metodjeviĉ-on mi venis renkonti. La filon, do...

Kaj li iomete depaŝis flanken, por rigardi, en kiun ĝuste aŭtomobilon du fortikaj matrosoj metas la sakon kun fiŝoj. Sed ĉar la aŭtomobiloj estis multaj, la maljunulo maltrankviliĝis kaj, tirinte la manon de la filo, petis:

— Vi, Rodiono Metodjeviĉ, ordonu al la matrosoj la fiŝon ne forgesi. Ili ŝovis en kargujon, nun serĉu, en kiun...

— Kial do vi min per patronomo nomas? — demandis la subadmiralo.

Sed la maljunulo nur ĉagrenite forsvingis:

— Ĉu mi do vin Rodĉjo nomu?

Lin kolerigis tio, ke li ne finmanĝis la konservaĵon kaj ke la matrosoj ĉiuj estas similaj, dikvangaj, fortikaj, nun ne eblas diveni, kiu ĝuste metis en la aŭtomobilon la sakon da fiŝo. Alvokinte al si Ŝaripov-on, avo Metodo diris al li en la orelon mem:

— Jen kio, servulo, komplezu, zorgu pri la fiŝo, ke ĝi ne malaperu. Mi kvankam estas maljuna, tamen la okulojn havas akrajn, mi vidos, se okazos io... La fiŝo estas elektita, grasa, ne pogrande mi prenis, por via admiralo, al li doktoroj preskribis fiŝon, legomojn, specialan nutradon.

— Klaras, patro! — sen rideto, firme respondis la serĝento. — Mi atentos, vi povas min tute fidi.

— Bone! — konfirmis avo Metodo. La vorto «atentos» al li plaĉis, kaj li kredis al Ŝaripov.