Ĉu mi ĝisvivis?

Pri Rodiono Metodjeviĉ ŝi rakontis al Vlaĉjo, ke li vere havis miokardian infarkton, sed ke nun ĉio finiĝis bone, li ricevis rangon de subadmiralo, kaj nun li estas sola en la floto komandanto de grupo de torpedŝipoj — Heroo de la Sovetunio. Pri Aglaja plu nenio estas sciata. Ĉe ŝipestro Amiraĝibi Vera gastis sur la ŝipo, kiam li lastfoje venis kun ŝiptrajno. Nun Elisbaro Ŝabanoviĉ havas novan, grandegan vaporŝipon, el tiuj, kiujn Roosevelt nomas «malaltpreza pakumo por multekostaj usonaj varoj». Kapitano Ŝapiro nun estas majoro, doktoro Levin fartas tute malbone, verŝajne baldaŭ mortos. Cvetkov-on Vera vidis preterveture en Moskvo, vizitis lin por danki, li helpis al ŝi akiri nomumon en Starodolskon, li kaj, certe, Ĥarlamov...

— Venigis min en restoracion — tia ridinda! — post paŭzo aldonis Veresova.

— Ĉu Ĥarlamov? — miris Vlaĉjo.

— Kial Ĥarlamov? Cvetkov.

— Ankaŭ mi ĉi tie estis en restoracio, min Aŝĥen venigis, — rememoris Vlaĉjo.

Vera ĵetis rapidan rigardon al li kaj forturniĝis.

Ĝis la dekunua horo Vera Nikolajevna Veresova jam estis oficiale akceptita al laboro en la hospitalo, kaj ŝi prezentis sin al la «urso en okulvitroj», kiu kun ia eĉ ektimo nomis ŝin «belulino» kaj «fronta donaco por ni, arbaraj stumpoj», pri kio ŝi kun ĝojo rakontis al Vlaĉjo. Ĝis la tagmezo ŝi trovis duĉambran loĝejeton tre proksime de la hospitalo — tute apude, la gemastroj estas «simpatiegaj, absolute kleraj homoj, en admiro, ke ĉe ili loĝos gekuracistoj». Antaŭ la vespermanĝo Ustimenkon sur aŭtomobilo de iu granda estro oni transportis en la novan loĝejon, kaj post kelkaj tagoj, vespere, kiam en malnova enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron li estis leganta artikolon pri kaktoj, al li venis du korespondantinoj el ĵurnalo «Starodolska vero» — ambaŭ saĝetaj, modestaj, junaj, iomete ravitaj kaj tre malbelaj.

— Sed al kiu vi venis, propre? — demandis Ustimenko.

— Al vi. Ja vi estas subkolonelo Ustimenko, ĉu?

— Nu, mi. Bonvolu eksidi.

Ili ambaŭ eksidis.

La unua ekparolis tiu, sur kiu estis vira klapa ĉapo.

— Certe, pri vi devus skribi nia Krajevoj, — diris ŝi. — Ĝuste li. Tio estas lia temo!

— Jes, Krajevoj kreus, — suspiris la alia. — Li entute havas brilan skriboplumon. Li estas en «Patriotoj de la patrujo» — ĉu vi ne renkontis lin en frontoj?

— Ne, ne renkontis.

— Kaj ne aŭdis pri Krajevoj?

— Ne aŭdis. Pri Boriso Polevoj1 mi aŭdis.

— Krajevoj estas nia, loka. Nu, do ni komencu?

Ustimenko estis perpleksa: kion ili devis komenci? Eble, tio estas blago? Kaj kial Krajevoj kreus? Kion? Li sentis sin en ĝena kaj eĉ maldeca situacio, kvazaŭ li hazarde enrompiĝus en virinan banejon...

— Jes, do, ni transiru, kamarado subkolonelo, al la afero, — diris tiu, kiu estis pli parolema. — Ĉu vi povus komence prilumi al ni vian infanecon kaj junecon...

— Mallonge, — diris la alia. — Kiel oni diras, koncize.

— Sed por kio? — iom tro bruske diris Vlaĉjo. — Mi, kamaradoj, ĝenerale ne tute vin komprenas. Kio, propre, okazis? Ĉu ia materialo pri mi venis en la redakcion? Kaj pri kia afero vi parolas?

Ili klarigis al li: materialo vere venis; oficiroj el la hospitalo — jen iliaj familinomoj: Ĥatnjuk, Maleviĉ, Sarancev, ankaŭ kuracistoj — skribis leteron en la redakcion pri konduto de rimarkinda kamarado, grave vundita kirurgo, kiu...

— Aĥ, dio mia, kia stultaĵo! — tute ŝvitis kaj maltrankviliĝis Ustimenko. — Ĉio ĉi estas stultaĵo, bagateloj...

La knabinoj-korespondantinoj pacience atendis, poste tiu, kiu paroladis pli mallonge, rapide kaj insiste interesiĝis:

— Kian rolon en via vivo, kamarado subkolonelo, ludis la elstara libro de Nikolao Ostrovskij «Kiel la ŝtalo estis hardata»2? Kaj speciale, via konduto ĉi tie...

— Ja kia konduto! — denove ekbolis Ustimenko. — Nenian mi konduton havis...

— Nu kiel nenian! — kun rideto de supereco diris tiu, kiu estis pli parolema. — Ja ni ĉi tien el la hospitalo venis, tie ni, kamarado subkolonelo, ankaŭ tre valorajn detalojn eksciis. Modesteco, certe, estas karaktera trajto de la sovetia homo, sed la lando, kredu, devas koni siajn heroojn. Ni ankaŭ kun la kuracistoj parolis — kaj kun Nikolao Teodoroviĉ mem, kaj kun Maria Paŭlovna, ili tre bone pri vi diris — pri via kuraĝo kaj pri tio, kiel vi mem, ankoraŭ tre, terure grave vundita, ekpartoprenis laboron de la hospitalo. Ĝuste ekpartoprenis kaj iĝis tie neanstataŭigebla kamarado. Vi ne koleru, kamarado subkolonelo, sed en tiu, kaj nur en tiu direkto ni devas labori super la eseo. Do, bonvolu, mi vin konvinke petas — rakontu al ni rememorojn de via infaneco. Eblas ankaŭ ekde la lernejo — kiam ĝuste vin altiris la humana profesio de kuracisto? Jen tiun ĉi momenton — ni devas ĝin prilumi — la komencon de via vojo...

Ili sidis antaŭ li — maldikaj knabinoj en malriĉaj paltetoj, sub kiuj estis malnovaj vatjakoj, kaj atendis, kaj li plu nenion povis diri kaj nur ĝemetadis, kunmetante en la menso tiujn frazojn, kiujn li diros morgaŭ dum la kuracproceduroj al la damnitaj aŭtoroj de la letero. Al ili li jam diros! Al ili li ĉion diros! Kia diablo donis al ili la ideon!

Neniu scias, per kio ĉio ĉi finiĝus, se ne aperus subite el la hospitalo Vera Nikolajevna — kun manĝoskatoloj, kun botelo da lakto, rozkolora, feliĉa. La knabinoj prenis de ŝi la manĝoskatolojn, ŝi forskuis neĝon de la uniforma palto, la knabinoj kun admiro ĉirkaŭrigardis ŝin — tian sveltan, fleksiĝeman, kun ordenoj: marista doktoro, kapitano de medicina servo, partoprenis en maraj bataloj, edzino de tia elstara homo, dum ili ĉi tie, en la malfronto, nenion vidos, kaj tiel maljuniĝos. Ĉio ĉi estis skribita sur iliaj palaj, iom malsataj vizaĝoj, kaj Vera Nikolajevna tuj traktis ilin karese, tuj aperis sur la tablo konservaĵo «gado en oleo» — ankoraŭ el la arkta ekstra porcio, biskvitoj, teo, butero, pano — da ĉio sufiĉe, kaj tiam Vera Nikolajevna, brilante al Vlaĉjo per la okuloj, diris, ke li neniam venkos tiujn demandojn, kiun faras la ĵurnalistoj, ja «ŝi lin konas», sed ke ĉio estos en ordo, ŝi esperas, ke Vladimiro Atanazijeviĉ permesos al ŝi respondi anstataŭ li. Nur iomete poste, kiam li kuŝiĝos por ripozi, kaj sen li, alie nenio rezultos.

— Vi ne komprenas, kia li estas turmentanto, knabinoj, — parolis ŝi, karese mallarĝigante la okulojn kaj demordante sukeron, — vi ne povas imagi, kio kaŝiĝas sub tiu aspekto. Terura homo! Nur ĉi tie mi lin ne timas, sed kiam mi estis lia subulo, ho! Se io — tuj al punejo! Iam mi permesis al mi, enamiĝinte, ŝminki la lipojn....

— Vera! — mallaŭte miris Ustimenko.

— Lunjo, skribu! — ordonis tiu, kiu estis pli parolema.

Lunjo, kun plena buŝo, komencis ion skribi. Ustimenko leviĝis, iris en la alian ĉambron, en la dormoĉambron, ŝaltis la radion. El Moskvo ludis violonoj, ludis al tankistoj kaj aviadistoj, paraŝutistoj kaj submaristoj, ludis al ĉiuj, kiuj ĝisvivis la hodiaŭan vesperon...

Vlaĉjo kuŝiĝis, fermis la okulojn.

«Sed ĉu mi ĝisvivis, — grinciginte la dentojn, demandis Ustimenko. — Ĉu ĝisvivis? Aŭ kapitulacis?»

Trans la pordo gaje ridis la knabinoj-ĵurnalistinoj, poste lin atingis la voĉo de Vera:

— Ĝenerale, tio ja estas kortuŝa, tiuj musoj en teatro. Karaktero, ĝin ne eblas ŝanĝi!

«Ho dio!» — kun angoro pensis Ustimenko kaj plifortigis la sonon en la laŭtparolilo, por ne aŭdi, pri kio ili tie parolas.

Kaj nokte li demandis de Vera:

— Kio estas tiu stulta historio kun tiu eseo, klarigu al mi, mi petas!

— Unue kisu min! Mi ne povas dum tutaj tagoj resti sen vi...

Klakis ŝaltilo, eklumis dormolampo en aspekto de ial rozkolora strigo. Vera kuŝis, alpreminte la vangon al lia ŝultro. Li aŭdis ŝian spiradon, aŭdis fajfadon de neĝvento trans la fenestro de la varme hejtita ĉambreto, aŭdis, kiel batas la koro de la virino, kiu iĝis lia edzino.

— Kisu min tuj! — per glata voĉo ordonis ŝi. — Kaj ne kapricu, kiel fraŭlino.

— Ĉu estis vi, kiu elpensis la eseon en ĵurnalo?

— Stulta knabo, — kun mallonga subrido respondis ŝi. — Kio do en tio estas malbona? Ili ĉiuj tie parolas pri vi kiel pri dio, kaj parolas, interalie, ne al vi, sed al mi. Kaj mi diris: viajn vortojn, karaj amikoj, ne eblas pendigi sur la kolon de mia subkolonelo. Skribu pri li en ĵurnalon. Kaj mi alportis al ili eltranĉaĵon el nia flota ĵurnalo pri via heroaĵo.

— Sed ne estis heroaĵo!

— Estis! — kun sama subrido diris Vera. — Estis, stultuleto! Vi ne memoras, kaj eĉ se memorus — kaŝus! Mi ekamis grandan homon, elstaran personon, mi antaŭlonge al vi, mia stultuleto, ĉion detale klarigis, kaj mi al vi ne permesos iri al mezuloj, kvankam tie estas pli kviete kaj eĉ pli komforte...

Ŝi levis la kapon, ekrigardis en liajn okulojn kaj komencis skui liajn ŝultrojn per siaj blankaj manoj. Ŝia peza harligo, malhela, brilanta, kiel serpento glitis sur lian gorĝon, ŝiaj lipoj ridetis en la roza lumo de la idiota striga dormolampo, kaj li kun peza angoro rigardis al ŝia tiel bela, tiel juna vizaĝo kaj pensis pri tio, ke, edziĝinte, li subite iĝis en sia interna vivo multe pli soleca, ol antaŭe, eĉ en siaj plej malfacilaj tagoj.

— Kion vi? — ĉesinte rideti, mallaŭte kaj maltrankvile demandis Vera.

Ŝia harligo derampis de sur lia kolo, li spertis strangan senton de faciliĝo kaj kun amareco kaj envio subite rememoris la «algluiĝintan» hartufon, pri kiu rakontis Sarancev.

— Ĉu vi koleriĝis? — penante kompreni lin kaj, kiel ĉiam, komprenante nur duone, demandis Vera. — Por vi estas malagrable kun la ĵurnalo, ĉu? Vi, verŝajne, estas certa, ke ili malbone skribos, distordos la faktojn, ĉu vere? Sed mi kontrolos, Vlaĉjeto, ili al mi montros pretan eseon, kaj mi korektos, mi ja konas vin kaj vian guston. Ĉio estos tre modesta. Mi nur dezirus, ke vi komprenu: ne eblas rifuzi. Unue, la knabinoj estas kompatindaj, ili estas tiaj entuziasmaj, ili tiel amikas kun sia laboro. Due, ankaŭ por vi tiu artikolo havas certan valoron...

«Ŝi tuj komencos klarigi, ke la vivo estas la vivo», — kun malsimpatio pensis Ustimenko kaj tuj ekhontis kaj pri sia incitiĝo, kaj pri tio, ke li mem ne deziras kompreni ŝiajn bonajn sentojn al li, kaj solecon kun ŝi, kun la sola virino, kiu sincere amas lin, kredas al li kaj, certe, deziras por li feliĉon.

— Sciu, — neatendite por si mem, sed tre karese kaj pacige petis li, — sciu, Venjo, bonvolu, neniam en nia vivo organizu ion ajn. Ne necesas tiu aferemo, energio, persisto. Tio, kio devas esti, tio estos nepre...

— Ĉu mem estos? — kovrante lian tempion per etaj kisoj, demandis ŝi gaje. — Per si mem, ĉu tiel, Vlaĉjo? Vi nenion entreprenos, mi nenion organizos, kiu do pri ni pensos? Kiu nin bezonas? Mi ion ne komprenas, knabo mia ne el tiu ĉi mondo. Ne, vi jam min ne deklinu. Nenion valoras edzino, se ŝi ne povas esti vera helpantino al sia edzo. Vi ja estas kvietulo, Vladeto! Vi, certe, estas talentegulo kaj grandulo, sed iom, iomete ŝlemilo, kara mia. Vi bezonas giston, kaj mi estas nome tia gisto. Vi nur fidu min, komprenu, kian forton dio donis al vi kiel edzinon, kaj vi kun mi movos montojn. Nu? Kial vi rigardas? Ĉu ne bonas mi por vi?

Tiel ili ekdormis en tiu ĉi nokto — proksime alpremiĝinte unu al la alia kaj tute malsamaj, tute apartaj homoj. Sed tio, kio de antikvaj tempoj nomiĝas per la strangaj vortoj «mistero de geedzeco», okazis antaŭlonge, kaj nun ili havis familian hejmon, kien venadis konatoj, li nomadis ŝin «edzino», ŝi lin — «edzo», kaj kvankam ilin ne geedzigis pastro ĉe altaro, kvankam la fianĉamikoj ne tenis super ili kronojn, kvankam ili ne interŝanĝis ringojn — la mistero plenumiĝis, kaj por longe, eble poreterne, devis ili gardi ial iajn komunajn familiajn interesojn. Sed kiajn?

Tamen, ankaŭ la mistero mem ne atendigis sin longe.

Iam en la hospitalo la severa Anatolo Akinfijeviĉ kun karaktera por li rekteco rimarkis, kvazaŭ interalie, sed sufiĉe akre:

— Ĉu al vi ne ŝajnas, subkolonelo, ke viajn rilatojn kun Vera Nikolajevna indus firmigi laŭ la ordo, establita en la ŝtato? Ŝi al vi, nature, pro sia delikateco, ne klarigas kelkajn nuancojn, sed unu afero estas foriri el batalanta fronto en profundan malfronton al invalido-edzo, kaj alia...

— Klaras! — diris Vlaĉjo.

Vespere de tiu tago, kiam estis plenumita la mistero de registrado de la geedziĝantoj en la libro de registrado de civila stato de urbo Starodolsko, Vera Nikolajevna diris al la edzo, ke ŝi estas graveda. Li kun forto kaj kareso turnis ŝin al si, ekvidis ardan ruĝon sur la vangoj, la subite ekbrilintajn okulojn kaj rapide diris:

— Pardonu min pro ĉio, Vera! Mi estas incitiĝema, ĉikanema, ne parolu, silentu, mi scias, ke mi vane turmentas vin. Ĉio pasos! Kredu al mi, mi okupiĝos pri mi! Kaj kiel okupiĝos. Vi ne rekonos min.

— Mi estas feliĉa, — mallaŭte respondis ŝi, — mi estas feliĉa, Vlaĉjeto! Mi ĵuras, mi estos por vi bona edzino.

Kaj tute mallaŭte ŝi demandis:

— Kaj kiel vi pensas, kio al ni naskiĝos? Ĉu knabo aŭ knabino?

Jen kiam nur ĝi vere komenciĝis — la vera mistero de geedzeco!


Tio estis monstra laboro.

Antaŭ ol komenci «okupiĝi», li ŝlosadis sin per ĉiuj rigliloj kaj seruroj, poste elprenadis el sub la sofeto tutan sian simplan «mastrumaĵon», poste metadis antaŭ si la horloĝon.

Severa sulko kuŝiĝadis inter liaj brovoj.

Komence liaj malfortaj, preskaŭ senhelpaj fingroj ofte ellasadis la pilketon, kaj li devis, apogante sin sur la lambastono, sur la seĝa dorso, sur la sofa apogilo, iom post iom malleviĝi sur la plankon, por levi tiun ĉi ludilon. Poste, kun tempo, li aranĝis sin sur la lito tiel ruze, ke la pilketo se elsaltadis, do nemalproksime. Poste la pilketo entute ĉesis salti — nun ne ĝi komandis Ustimenkon, sed Vlaĉjo ĝin. Kaj al ĝi Vlaĉjo diradis:

— Kio? Ĉu vi elsaltis? Mi montros al vi, kiel elsalti, hunda filo!

En la hospitalo la «urso en okulvitroj» — Nikolao Teodoroviĉ — konsiladis:

— Vi faru tion pli trankvile. Ne dum horoj seninterrompe, sed en ĉiu horo, ni supozu, po dek minutoj. Tio estas pli efika.

Sed ĉe Vera Ustimenko ne povis okupiĝi pri tiu trejnado. Kelkfoje ŝi levadis al li la pilketon de sur la planko, kaj tio estis turmenta. Fojfoje ŝi donadis al li konsilojn — tute klerajn, aferajn, sed li trapasis ĉion mem kaj bezonis neniajn konsilojn, ĉar li sciis mem, kion li povas, kaj kion tute ne povas kaj ankoraŭ longe ne povos; dum ŝi legis librojn kaj insistis pri tio, kio estis dirita en ili de la famaj aŭtoroj. Cetere, la konsiloj de la famaj aŭtoroj helpis malmulte. Helpis, kiom ajn strange tio estu, kolonelo Sarancev, inĝeniero, fantaziulo, inventisto kaj obstinulo. Longe observante en la hospitalo tieajn ekzercojn de Ustimenko, li faris specialan ŝnureton kun nodoj, kiun necesis traigi specialmaniere inter la kripligitaj fingroj, poste faris el aluminio globetojn sur drato, poste konstruis en la hospitala lignaĵista metiejo malgrandan, sed tre oportunan aparateton, kiun li nomis ŝike «ekstra ekzercilo». La «urso en okulvitroj» ĉiujn ĉi inventojn benis, sed Sarancev, kiel oni diras, «ne trankviliĝis sur la atingita» kaj el elĵetitaj kaŭĉukaj varmoboteloj, el same kaŭĉuka aerujo kaj trikiloj «improvizis» por Ustimenko vere utilegan aparaton, kun kiu Vlaĉjo ne disiĝadis por longe...

Fojfoje, sed jam ne ofte, turmentadis Ustimenkon la neŭromo, ankoraŭ estis malfacile iradi, sed ĉio ĉi nun imagiĝis al li preskaŭ bagateloj kompare, certe, kun tio, kion li spertis antaŭe.

Turmentis lin nun nur unu cirkonstanco. Ĝi konsistis en tio, ke Vera decidis, ke kvazaŭe li estas konsumita kaj lin necesas speciale nutri.

— Vin necesas nutri! — ofte kaj serioze, kun tre profundpensa aspekto diradis ŝi. — Nutri serioze. Kaj vi ne rajtas rilati al tiu problemo kun via ĉiama ironio. Vi devas iĝi sana, plenvalora homo. Vi devas...

— ...amiki kun nutraĵo?

— Jes, amiki, — ne komprenante lian malamon al kelkaj ŝiaj vortoj, edife kaj eĉ kolere respondadis ŝi. — Tio estas via devo kiel de estonta patro de nia infano, finfine.

Kaj denove kun nekomprenebla precizeco kaj rapideco ekfunkciis iu mistera meĥanismo el tiuj, kiujn tiel lerte regis Vera Nikolajevna: en la loĝejon al Ustimenko oni alportis paketon kun nutraĵoj, pri kies ricevo li subskribis, kaj poste Vera komencis ricevadi ĉiumonate kuponojn — grizajn kaj brunajn. Verŝajne, ĉio ĉi estis tute laŭleĝa — pri tio li ne dubis, sed tio senevite ne povis funkcii sen la malamata de li elemento de «kompatemo», kaj tio lin furiozigadis, same kiel furiozigadis ankaŭ tio, ke en lin estis enŝovataj jen pastobuloj, jen pastopoŝetoj, jen viandkonservaĵoj kun terpomoj, jen kaĉo kun lakto.

— Vi nepre bezonas nutradon! — gravmiene diradis Vera. — Kaj proteinojn vi bezonas! Kaj glucidojn! Aĥ, se vi ĉesus fumi! Ĉu al vi mankas por tio volforto? Komprenu, kara, vi ja venenas vin!

Ĉio estis tute prava, sendispute prava — kaj pri nutrado, kaj pri venenado. Tiel prava, ke li eĉ miradis: ĉu vere pri tio eblas paroli serioze?

Fojfoje li venadis en la hospitalon kiel kuracisto, sed post tio, kion pri li oni skribis en la ĵurnalo, tio estis malfacila: lin oni almontradis per okuloj, kun li oni estis emfaze komplezaj, oni lin devigadis iri antaŭ Nikolao Teodoroviĉ dum rondvizitado, kaj ĉio ĉi, prenita kune, same estis turmenta, des pli ke Vera Nikolajevna plurfoje aludis kun karaktera por ŝi multsignifa ironio, ke tre multe ĉi tie estis aranĝita ne sen ŝia gvido kaj partopreno. Rezultis tiel, ke eĉ Aŝĥen alflugis ne laŭ propra deziro, sed rezulte de «kelkaj agoj» de Vera Nikolajevna, de ŝiaj leteroj al Ĥarlamov, al la ĉefkirurgo kaj eĉ al la komandanto.

— Mia idealisto! — diradis Vera. — Ĉiam al vi ŝajnas io alta kaj kortuŝa! Certe, via maljunulino Aŝĥen estas ĉarma! Sed ŝi ja estas maljunulino! Pro kia diablo ŝi flugu en aeroplano? Kaj Ĥarlamov! Ĉu li havas malmultajn aferojn kun lia rango? Ne, kara mia, per si mem eĉ ŝtono ne ruliĝas: por transformi la potencialan energion de la ŝtono en la kinetan, necesas la ŝtonon puŝi. Kaj mi puŝis, kaj post tio ĉio ekturniĝis, subskribo sur papero decidas multon. Kaj al nia hospitalo, mi al vi arde konsilas, tempon ne plu malŝparu. Vi de ili nenion pli ricevos, ja ili naive pensas, ke ili helpas al vi definitive ekkredi pri siaj fortoj. Kvazaŭ vi mem kun mi ne sukcesos...

«Verŝajne, ŝi pravas, — pensadis li fojfoje, paŝante kun sia lambastono el la hospitalo. — Mi ne plu iros! Al diablo ilin!»

Sed ne iri, kiam oni vokis, li ne kuraĝis, ĉar li ne ĝisfine kredis al sia edzino. Ne ĉio ja kaj ne ĉiuj ĉiam spektaklis! Ne tiel funkcias la mondo, kiel ŝajnas al Veresova. Kaj kio, se ĝuste hodiaŭ li estas necesa, bezonata? Necesa vere, sen ŝajnigo? Tamen, eble li ankaŭ ĉiam tie estis necesa — nun Ustimenko neniel povis tion kompreni...



1. Boriso Polevoj (Kampov) (1908–1981) — sovetia ĵurnalisto kaj verkisto, famiĝinta pro sia «Rakonto pri vera homo» (1946).
2. Nikolao Ostrovskij (1904–1936) — sovetia verkisto, aŭtoro de la aŭtobiografia romano «Kiel la ŝtalo estis hardata» (1932), dum kies verkado li estis grave malsana kaj alkatenita al la lito ĝis la morto mem, same kiel la protagonisto de la romano.