Ĉapitro dek dua

«Kaj do iru danci nun!»

«Vundita! — pensis li. — Kiel stulte!»

Li sukcesis ankoraŭ iomete altreni al la ŝtuparo la serĝenton, probable jam malvivan, poste li ekaŭdis sonoran, longan ĝemon de salvo — la destrojero estis pafanta per la ĉefa kalibro, — poste li ekvidis nigrajn aviadilojn kun svastikoj — ili denove estis alirantaj por atako, — kaj nur tiam, faliginte la vizaĝon sur la ĉirkaŭbruligitan ŝuon de pereinta matroso, Vlaĉjo perdis la konscion.

Li rekonsciiĝis en la salono de «Suna», kie nun estis operaciejo. La ŝipoj plu pafadis, kovrante elŝipiĝantajn trupojn, ĉio zumis kaj tremeradis pro salvoj, kaj subite apude Ustimenko ekvidis Rodionon Metodjeviĉ-on, al kiu la ŝipa kuracisto estis rapide kaj lerte surmetanta vindon sur la kubuton. Pro la flava, blindiga lumo de la senombra lampo doloris la okuloj. Ustimenko mallarĝigis la okulojn kaj, kiel al li ŝajnis, tre laŭte vokis la veselkapitanon, sed neniu kaj nenion aŭdis, kaj Vlaĉjo tute senfortiĝis, kaj denove ĝin io ektiris ien sur malhelan, sufokan fundon, kie li estis ĝis tiam, kiam ekvidis sin en malalta volba kelo de nekonata hospitalo. Tamen, tio estis la bone konata de li hospitalo, sed li ja neniam havis okazon vidi la plafonon, kuŝante sur lito, kiel vidas vunditoj.

Kelkajn tagnoktojn, kaj eble eĉ multe pli, li pasigis en la mistera mondo de malklaraj sonoj kaj blanka nebulo, jen forlasante la vivon, jen denove revenante en ĝin. Plej probable, oni lin operaciis — li ne sciis tion. Dum iuj sekundoj al li ŝajnis, ke li vidas la flagŝipan kirurgon Ĥarlamov, aŭdiĝis lia potenca, nedisputebla tenoro, poste li rekonis Vera-n kun larmoj, bolantaj en la okuloj...

— Kio, Vlaĉjeto? — streĉite demandis ŝi.

— Aĉe! — plendis li, denove falante en senkonsciecon.

Kaj ree ekkuris horoj, tagoj, noktoj, diurnoj, ĝis tiam, kiam li ekaŭdis nemalproksime de si obtuzetan kaj lacan voĉon:

— Mi timas, ke ni lin perdas!

— Oni instruis min... — sufokiĝante pro malforteco, apenaŭ movante la sekiĝintan langon, diris Ustimenko, — oni min siatempe instruis... eĉ... en la plej malgajaj okazoj... pli reteni la langon...

En la ĉambro estiĝis silento, poste pri li iu diris per estima baso:

— Tio estas karaktero!

Li petis trinki.

Varma, rozkolora, en flankenŝovita kaptuko, ĵus vekiĝinta, super li kliniĝis Vera kun bektaso.

— Kien mi estis vundita? — demandis li severe.

— Nur lezo de molaj histoj, Vlaĉjeto...

— Ne mensogu! — ordonis li. Kaj, restariginte la spiron, interesiĝis: — La manoj, ĉu?

Ŝiaj lipoj tremeris kunsente kaj kompate.

Ustimenko fermis la okulojn, kvazaŭ ekdormante. «Kantis vi en la somero, — rememoris li, — kaj do iru danci nun!» Unu afero estas kuraci, la alia — esti vundito.

Denove ekkuris tagoj kaj noktoj. Sed eĉ kiam li ekfartis multe pli bone, li kun neniu povis konversacii. Kaj Ĥarlamov-on mem Ustimenko pri nenio demandis — ĉu ne sciis li, kiel mirinde scipovis mensogi Alekseo Aleksandroviĉ «por necesoj de sano»?

— Ĝenerale, tio utilas! — prononcis li iam en ĉeesto de la flagŝipa kirurgo, respondante al la propraj pensoj.

— Pri kio vi parolas? — miris Alekseo Aleksandroviĉ.

— Pri tio, kamarado generalo, ke ni, kuracistoj, iam devas ion sperti sur si mem. Ekzemple, suferojn. Al mi estis tre dolore, mi petis morfinon, sed al mi oni ne donis pro tiuj altaj kaj kortuŝaj konsideroj, ke mi poste iĝos morfinisto. Antaŭe ankaŭ mi rifuzadis, sed nun...

— Hm! — diris Ĥarlamov. — Ĉiam vi al ekstremaĵoj ĵetiĝas, Vladimiro Atanazijeviĉ, sed ja vere estis okazoj... Tamen, ni disputos, kiam vi resaniĝos.

Mordvinov — la estro de la sanitara departemento de la floto, — en generala uniformo kun pantalongalonoj, laŭtlegis al li ukazon pri tio, ke subkolonelo de medicina servo Ustimenko V. A. estas dekoraciita per ordeno de Ruĝa Standardo. Vlaĉjo deziris diri, kiel diradis antaŭe, ricevante ordenojn: «Mi servas al la Sovetunio», sed nun tio ŝajnis al li nesufiĉe preciza, kaj li nur dankis. La ordeno estis enmanigita al Vera Nikolajevna, ĉar Vlaĉjo ne havis, per kio preni ĝin.

En la sekva tago Veresova voĉlegis al li artikolon el la flota ĵurnalo, en kiu estis rakontite pri lia heroaĵo. Supre de la paĝo estis kapo: «Timu, fricoj, ĉi tie staras matrosoj», kaj en la centro de la artikolo Vlaĉjo ekvidis sian fotaĵon — diligenta doktoreto kun penema vizaĝesprimo de plenaĝa unua lernanto. Vera legis per kortuŝita voĉo, en la ĉambro estis silento, ĉiuj vunditoj aŭskultis, kiel subkolonelo Ustimenko operaciis dum batalo, kiel li eltrenis el fajro matroson Ŝaligin, kiel li anstataŭis mitraliston...

— Mensogo, — diris Vlaĉjo. — Nenian mitraliston mi anstataŭis, mi ja ne scipovas pafi per mitralo...

— Kian tio havas signifon, — severe prononcis Vera, — tio ja estas arta eseo...

— Des pli, ili ne mensogu!

Vera suspiris kun obeema aspekto, kaj li komprenis, ke ŝi pensis pri li: «Turmentanto!»

«Kaj kial mi alkroĉiĝis?» — insultis li sin.

Poste estis kelkaj tagoj da senĉesaj vizitoj, kiuj lin tute elturmentis: Vlaĉjon oni konsoladis kaj vigligadis. Al li oni donadis ekzemplojn de diversaj feliĉaj finoj kaj gajaj elnodiĝoj. Oni adresadis alvokojn al lia volo, al kuraĝo, al tio, ke optimismo estas la ĉefa afero. Ne konsoladis nur sola saĝa Elisbaro Ŝabanoviĉ. Li venis en hela kostumo, tre sunbruna, kaj oni lin longe ne enlasadis en la militan hospitalon — tian facilaniman aspekton li havis, tiu fama ŝipestro: bunta kravato, helaj ŝuoj, naztuko el la brusta poŝo.

— Verŝajne, mi similas al spiono, — diris Amiraĝibi, eksidante apud Ustimenko. — Manko de solideco estas mia malbeno, oni min sur la bordo ne opinias plenaĝa homo, vi komprenas, Vladimiro Atanazijeviĉ. Ankaŭ vi estas same nesolida, mi rimarkis.

Kaj, pri nenio demandante Vlaĉjon, ne farante «hospitalan» vizaĝon, ne penante esti «delikata», li rakontis unu, du, kvin historiojn pri eksterlando kaj pri tio, kiel li trafadis en la altan, plej monduman mondon, por ke oni pli rapide kargu lian ŝipon; li prezentis diversajn titolulojn kaj ties kutimojn, prezentis sin mem kaj la kargadan ĉefon McCormick-on, prezentis tiel precize, observeme kaj gaje, ke la tuta Vlaĉja malgaja ĉambro ekbruis, ĝoje ekridegis, postulis ankoraŭ rakontojn kaj longe, ĝis la nokto mem ne forliberigadis la legendan ŝipestron.

Adiaŭante, Elisbaro Ŝabanoviĉ neatendite diris:

— Kaj post la milito, Vladimiro Atanazijeviĉ, mi ricevos iun konvenan keston kaj invitos vin kiel ŝipan kuraciston. Ni farados ĉirkaŭmondajn vojaĝojn, mi montros al vi oceanojn kaj marojn, vi vidos Atlantikon, kaj Mediteraneon, kaj diversajn aliajn flakojn. Ni sidados en ferdekseĝoj, la eksa iom fama Amiraĝibi, nun maljuna ŝipestro, kaj vi — ankoraŭ juna bela doktoro, iomete gratita en la milito. Vi havos grizajn tempiojn, doktoro, kaj vi aĉetos al vi blankan pantalonon, tio neordinare konvenos al vi. Ni sidos en ferdekseĝoj, kaj mi montros al vi kelkajn nemalbonajn angulojn de la naturo, en tiu ĉi freneza mondo tamen estas io rigardinda, ĉu? Ĉu vi konsentas?

— Konsentas! — gaje konfirmis Ustimenko.

— Tamen konsideru, — diris Amiragibi. — En tiuj diversaj landoj necesas scipovi porti ĉapelon, tio estas grava. Kaj vi havas sur kion ĝin surmeti — la ĉapelon, post tia milito tute ne ĉiu povas fanfaroni pri viaj atingoj...

Li foriris, kaj en la ĉambro oni ankoraŭ longe rememoradis liajn rakontojn kaj ridadis, rememorante.

Finfine la brankardon kun Vlaĉjo oni singarde enportis en vagonon por grave vunditoj, Vera Nikolajevna alpremiĝis al lia nun nerazita kava, seka vango per la varmaj, malsekaj pro larmoj lipoj, kaj la sanitara trajno malrapide ekiris preter forbruligitaj urboj, preter cindro kaj malfeliĉo de la milito — en malproksiman malfronton. Dum plej granda parto de la longa vojo Ustimenko kuŝis kun fermitaj okuloj. Li tiel terure, tiel neelteneble laciĝis dum la milito, tiel laciĝis pro pensoj pri sia estonta loko en la vivo, ke li ĵuris al si en la vojo nur ripozi kaj akumuli fortojn por la lukto por si mem, kiu ĝin atendis. Kaj kio estas, finfine, eĉ lia plena invalideco kompare kun la prezo de la jam nun tiel videbla Venko...

Kaj senbrueco!

Kiel bone nun li komprenis prezon de tiu benita senbrueco, de tiu pura, varma aŭtuna ĉielo, de tiu konifera odoro, verŝiĝanta en la malfermitajn fenestrojn de la vagono. Kie, kiam, el kie li memorfiksis tian senbruecon? Eble, el la malproksimaj tagoj de la juneco?

La trajna kirurgo — karesa maljunulo, komforte loĝanta kun sia same oficiale karesa edzino en duloka kupeo, — longe konversaciadis kun Vlaĉjo, delikate kaj saĝe rakontante al li pri ĝojoj de simpla, senartifika vivo, ekzemple, pri fiŝkaptado, aŭ pri kolektado, aŭ pri tio, kia estas sunleviĝo sur Volgo. Li paroladis ne nur por Ustimenko, sed por la tuta vagono, kaj la vunditoj, aŭskultante lin, ne interrompadis, sed interpalpebrumadis kaj kompreneme ridetadis. «Ĉiu havas sian okupiĝon, — estis dirantaj tiuj malgajaj, iam eĉ koleraj ridetoj, — ĉiu estas destinita por sia afero. Lia, ekzemple, afero estas konsoli».

— Sed ĉe vi ja la manoj ekzistas! — diris la doktoro al sola Vlaĉjo. — Ne amputitaj, tio, vidu, estas grava!

— Kompreneble, grava! — kun malvarma duonrideto respondis Vlaĉjo.

Jes, certe, la manoj ekzistis, sed nur en fora Starodolsko, en profunda evakuhospitalo, kaj eĉ ne tuj, Vlaĉjo komprenis ĉion kaj, kiel al li tiam ŝajnis, ĝisfine.

Oni longe atendis lin — tiun faman profesoron, unu el tiuj neestingiĝantaj nomoj, antaŭ kiuj estis malfacile ne timidiĝi. Timidiĝis ankaŭ Ustimenko en la tago de alflugo el Moskvo de la akademiano kun tuta lia stabo, timidiĝis tiel, ke eĉ ekstaris, apogante sin per lambastono, kiam malfermiĝis la pordo kaj suna lumo falis sur la vizaĝon de romia patricio — potenceman, saĝan, malmildan.

— Sidiĝu! — per forta, tondra baso ordonis la akademiano. — Mi ĉi tie estas ne generalo, sed kuracisto.

— Kaj mi ja ekstaris antaŭ kuracisto, sed ne antaŭ generalo! — firme rigardante en la flavajn, katajn okulojn de la romia patricio, diris Ustimenko.

— Ĉu vi min konas?

— Estante kuracisto, mi ne rajtas ne koni viajn laboraĵojn.

— Kaj kial vi koleras?

Vlaĉjo silentis.

Ĉirkaŭe en tima tumulto ĵetiĝadis hospitalaj doktoroj kaj doktorinoj, flustre raportadis al la stabo de la akademiano, portadis malsanhistoriojn kun analizoj — ĉion kune, necesan kaj tute nenecesan, sed nepran laŭ respektivaj ordonoj, ukazoj kaj cirkuleroj. Oni alportis ankaŭ Vlaĉjajn dokumentojn, li ĵetis flankan rigardon al ili kaj ridetis: tie estis ĉio, escepte de tio, ke li estas kirurgo.

— Do pro kio vi tamen estas incitita? — interesiĝis la profesoro.

— Laciĝis, eble...

— Nun vi ripozos.

— Esperinde!

Jam kun senkaŝa kolero li rigardis en la ideale razitan grandan, bonrasan vizaĝon de la fama doktoro. Vi mem tiel ripozu!

— La afero estas en tio, ke mi same estas kirurgo, — retenante sin, diris Ustimenko. — Kaj tiu ripozo, kiun vi al mi promesas... por mi estas... ne tro granda konsolo.

Per la flavaj, kataj, tute ankoraŭ ne maljunaj kaj kroĉiĝemaj okuloj ekrigardis la profesoro al Vlaĉjo, silentis iom, iun abrupte vokis, fosis en la dokumentoj de Vlaĉjo, kaj kiam oni finfine alportis, evidente, perdiĝintan depeŝon de Ĥarlamov, per tia voĉo prononcis «grandan dankon», ke Vlaĉjo froste kuntiriĝis, imagante al si postan konversacion de la profesoro kun la kulpulo de la perdo de la telegramo el la floto.

Tio estis malgaja mateno, kiam la «romia patricio» faris sian senapelacian verdikton. Saĝa homo — li estis sufiĉe bonkora, por diri la veron, kaj sufiĉe kuraĝa, por ne prokrasti longe tiujn malgajajn formulojn.

— Do, senespere? — demandis Vlaĉjo.

— Mi ne intencas kaj ne rajtas konsoli vin, — fiksrigardante al Vlaĉjo per malvarmaj okuloj, respondis la profesoro, — sed mi ne povas ne rememorigi, ke krom via kaj mia specialeco ekzistas ankoraŭ multe da interesa en la mondo...

Kaj, fleksante la fingrojn de la grandaj, fortaj manoj — jen de la maldekstra, jen de la dekstra, — li komencis nombri:

— Neŭropatologio, ĉu? Mikrobiologio? Patologia anatomio, kiel? Cetere, mi konas neŭrokirurgon, kun kiu okazis historio simila al la via, sed li trejnis sin tiel, ke per la maldekstra mano faras mjelan punkcion, kaj ĝuste kun la maldekstra ĉe vi la afero statas sufiĉe bonorde. Poste — radiografio, nemalbona kaj multe promesanta tereno, postulanta talentajn homojn...

Ustimenko preskaŭ ne aŭskultis, rigardis flanken.

— Mi, certe, komprenas, kolego, vian staton, sed mi ne povas ne rakonti al vi konvene al la okazo unu epizodon, — daŭrigis la «romia patricio», — eble, vi atentos ĝin. Nia famega kirurgo, mia malnova konato kaj, eblas diri, kamarado, perdis nelonge antaŭ la milito la vidkapablon... Rejnberg — jen kia estas la nomo de tiu homo. Do, imagu al vi, tiu homego ekde la komenco de la milito opinias sia morala devo ĉeesti en ĉiuj operacioj, farataj en lia eksa kliniko, kaj, ne havante eblon operacii, per sia valorega sperto kaj talento alportis tre multan plej gravan utilon, nur konsilante en malsimplaj kazoj. Ankaŭ ĝis la nuna tempo sidadas dum multaj horoj mia malnova kamarado en la operaciejo, kaj liaj doktoroj malantaŭ li sentas sin sekuraj, kiel malantaŭ ŝtona muro, ĉu vi komprenas?

— Ĉio ĉi, kompreneble, estas tre kortuŝa, — rigardante en la okulojn de la akademiano, severe kaj malmilde respondis Ustimenko, — kaj ĉio ĉi, certe, devas subteni mian spiriton. Sed doloroj, kamarado generalo, neelteneblaj doloroj, ilin ja same ne eblas ne konsideri! Neŭromo, antaŭe mi pri ĝi nur legis, sed nun konas ĝin laŭ mi mem. Kiel estas dirite en tiu fablo — kantis vi en la somero, kaj do iru danci nun...

— Kion vi, propre, tiam deziras? — demandis la akademiano kaj, elpreninte el la cigaredujo dikan cigaredon, frapis per ties ingo al la ora monogramo. — Per kio mi povas esti por vi utila?

— Al mi necesas amputi la dekstran manon.

La akademiano forte enspiris fumon, dispelis la fumon per la blanka manplato kaj respondis ne haste:

— Bone, ni ĉi tie pripensos la demandon entute. Pripensos, konsiliĝos, ankoraŭ kun vi konversacios plurfoje...

Kaj foje vespere oni alportis al li telegramon:

«Renkontu nepre la dekunuan vendrede moskvan pasaĝeran aviadilon».

«Ĉu Vera? — malsimpatie kaj maltrankvile pensis li. — Sed kial tiam sen nomo?»

Vendrede la dekunuan laŭ ordono de la hospitalestro mem oni helpis al li vestiĝi kaj kondukis en malnovan leĝeran aŭtomobilon, en kiu veturadis la hospitala estraro en Starodolsko.

«Renkontu, — pensis Vlaĉjo. — Kian diablon?»

La aviadilo estis malnova, trivita, sed la piloto alterigis ĝin kun ŝiko, kvazaŭ tio estis la lasta atingo de la aviada teĥniko. Kaj la ŝtuparon sur la kvieta starodolska aerodromo oni same altrenis al la maŝino kun eleganta rapideco, kvazaŭ sur la moskva aerodromo Vnukovo.

La pordo malfermiĝis, sur la ŝtuparon ekpaŝis generalo. Kaj tuj Vlaĉjo komprenis, ke tio estas ne generalo, sed Aŝĥen Ovanesovna Oganjan — proprapersone, en parada tuniko, kun ĉiuj siaj ordenoj kaj medaloj, en epoletoj, brilantaj per arĝento, en kaskedo, dande oblikve surmetita sur la kapon, sur la grizajn buklojn, kaj eĉ ne sur buklojn, sed sur iajn kurbaĵojn, flirtigatajn de aŭtuna vento...

Krom mantelo kaj malnova kampa sako, ŝi nenion kunhavis, kaj al soldato-ŝoforo ŝi ordonis veturi rekte al «komerca restoracio», sed al bona, la plej bona, kiel en Moskvo. Nur post tio la maljunulino turniĝis al Vlaĉjo, ŝia liphara supra lipo leviĝis, nudiginte ankoraŭ firmajn, junajn dentojn, kaj Aŝĥen demandis:

— Mi vetas, ke vi pensis pri mi, Vlaĉjeto, kiam mi alflugis, per tiaj vortoj: la fisorĉistino alflugis sur balailo. Ĉu tiel?

— Ne, — diris Ustimenko, — sed mi pensis, ke vi estas generalo.

— Ĉu masklo?

— Kial masklo? Generalo.

— Tio estas Zinjo, kiu estas tre virineca, sed mi krudiĝis, — prononcis Aŝĥen. — Kaj ĉu vi scias, Vlaĉjeto? Hodiaŭ mi kondutos en via urbo, kiel kruda militisto, kiu venis por ripozo. Ĉu tio estas restoracio? Kun vodko?

Ŝi ĵetis rigardon al la horloĝo, ĝustigis la nazumon, ordonis al la ŝoforo alveturi por preni ilin precize je la dekkvara kaj nul-nul kaj peze elgrimpis el la aŭtomobilo.

La restoracio «Venteto» ĵus malfermiĝis. Ĵetinte la kaskedon kaj la mantelon kun la sako al vestisto, miregigita per ŝiaj manieroj, la maljunulino ordonis voki la direktoron kaj okupis la plej bonan tablon inter fikuso, palmo kaj fenestro.

— Ĉu vi estas la direktoro?

La kalva homo en kornaj okulvitroj, simila al protestantisma pastro, riverencis.

— Ĉion plej bonan, kion vi havas, — diris la maljunulino. — Konjakon, certe, armenan. Mi fordiboĉos frenezan monon, ŝmirados vizaĝojn de kelneroj per mustardo kaj frakasos trumon. Ĉu vi havas bonan, multekostan trumon?

— Ni trovos por bona gasto, — karese ridetante, diris la direktoro. — Ĉion trovos.

— Kaj muziko kie estas?

— Ankoraŭ estas frue, sinjorino.

— Mi ne estas sinjorino, civitano direktoro. Ni ĉiujn sinjorinojn siatempe sendis al generalo Duĥonin, aŭ, por ke al vi estu kompreneble — en la teron. Mi estas kolonelo de la Milita Floto de la USSR. Kaj estu ĉampano, seka kaj bone malvarmigita.

La direktoro retiriĝis, Aŝĥen regalis Vlaĉjon per cigaredo «Hercegovina Flor», ekfumis kaj diris base:

— Se mi estus viro, Vlaĉjeto, kiajn terurajn diboĉojn mi aranĝadus. Kaj ne estus de mi kompato al la malforta sekso.

Ŝi fiksrigardis lin atente kaj subite demandis:

— Do? Ĉu ni estas enprofundiĝintaj en si mem? Ni eĉ ne interesiĝas pri bultenoj de Sovinformburoo? Ni al la letero ne respondas, al ni du kadukaj maljunulinoj skribas, kaj ni tiel impertinentiĝis, tiel vartas niajn suferojn, ke dikti kelkajn vortojn ne povas. Ni estas specialaj, ĉu?

— Se vi por tio min ĉi tien vokis... — komencis Vlaĉjo, sed Aŝĥen tiel frapis per la pugno al la tablo, ke maljuna kelnero, dismetanta glasetojn, eĉ desaltis.

— Sidu kaj aŭskultu, — brilinte al li per siaj globaj okuloj, konsilis Ogajnan. — Kaj kviete sidu, alie mi tre koleriĝos, mi jam sen tio estas sufiĉe kolera, kaj se ankoraŭ tre koleriĝos, al vi estos malbone, subkolonelo. Verŝu do, — kriis ŝi al la kelnero, — vi ja vidas, tio estas malfeliĉa invalido de milito, kiu bezonas plej rapide dronigi la malfeliĉon en vino, alie li insultos per malbonaj vortoj kaj ofendos preterpasantojn. Verŝu rapide kaj riverencu al li profunde, avo, vi antaŭ li kulpas, ĉar vi havas kaj la piedojn kaj la manojn en ordo...

Ustimenko longe suspiris: li tamen dekutimiĝis de la fisorĉistino kaj forgesis ŝian manieron apliki ĉiam drastajn rimedojn.

— Je mia sano, — diris Aŝĥen. — Mi estas kaduka maljunulino, drinku je mi kaj aŭskultu...

Vlaĉjo eltrinkis glaseton kaj rimarkis rigardon de Aŝĥen, ĵetitan al liaj fingroj.

— Ne maltrankvilu, — subridis li, — glaseton teni mi povas.

— Ja mi ne maltrankvilas. Aŭskultu: en la tridek dua jaro somere al grave malsana Oppel kuracistoj proponis urĝe forigi la okulon, trafitan de kancero. Oppel pensis dum kelkaj tagoj, poste venis en sian klinikon, ligis la malsanan okulon per tuko kaj, kiel ĉiam, komencis vican operacion. Nur absolute konvinkiĝinte pri tio, ke operacii eblas ankaŭ kun unu okulo, Oppel konsentis pri la propra operacio. La rajto resti kirurgo estis por li pli kara ol la vivo mem.

— Kaj prave, — diris Vlaĉjo. — Ĉu mi disputas kun tio? Se vi decidis min iomete eduki, Aŝĥen Ovanesovna, do la ekzemplo estas malsukcesa...

Liaj okuloj rigardis kolere kaj moke, la vilaj okulharoj tremis.

— Oppel ĝuste en tiuj tagoj skribis, — malcerte daŭrigis sian historion Aŝĥen, — skribis, vidu, tiujn famajn vortojn...

— Kiajn?

— Ĉu vi ne aŭdis? — senhelpe demandis ŝi.

— Ne.

Ustimenko verŝis por si ankoraŭ konjakon kaj eltrinkis. Oganjan ekrigardis al li kun teruro.

— Vi estas drinkemulo! — ekkriis ŝi.

— Neniom, mi estas alkoholulo! — mokis li ŝin. — Do kie estas tiuj famaj vortoj?

Aŝĥen elprenis el la interna poŝo de la tuniko paperujon, fosis en ĝi kaj metis antaŭ si mallarĝan papereton, kovritan per malgrandaj, bidaj linioj de Bakunina.

— Suflorkarteto, preparita speciale por mi, — diris Vlaĉjo. — Mi imagas, kiom da tempo vi malŝparis por tiu skribaĵo, kiom da libroj foliumis kompatinda Zinaida Mikaelovna, kiom vi kverelis kun ŝi. Nu, ĉu vi trovis?

— Trovis.

— Ĉu ni voĉlegu la ekzemplon?

— Vi jam estas ebria, Vlaĉjeto, — riproĉe balancis la maljunulino la kapon kun hararanĝo el kurbaĵoj. — Ebria, kiel grio, jen vi estas kia...

— Kiel tabulo kaj segaĵo! — timigante Aŝĥen-on, diris Ustimenko. — Kaj kiel tamburino...

— Necesas tuj manĝi pli da butero. Kaj salmon! Kial vi ne manĝas salmon? Avo, alportu al la subkolonelo ankoraŭ ion grasan, li jam ebriiĝas...

— Mi ŝercas, — ridetante, respondis Vlaĉjo. — Ŝercas, Aŝĥen Ovanesovna. Mi simple vin tre amas, kaj ĝojas pri vi neordinare...

La maljunulino kun bruego mungis sin kaj, iomete forturniĝinte, diris:

— Nu, nu, konas mi vin. Aŭskultu la citaĵon!

Kaj, oblikve sidiginte sur la nazon la nazumon, ŝi laŭtlegis kun esprimo:

— En tiuj tagoj la fama kirurgo Oppel skribis: «Veraj, aŭtentikaj kirurgoj ordinare serĉas malfacilaĵojn, por tiujn malfacilaĵojn venki. Al la speco de kirurgoj, serĉantaj malfacilaĵojn por ilin venki, mi, ŝajne, rajtas min alkalkuli». Ĉu vi komprenas?

— Absolute komprenas. Sed al mi tio havas nenian rilaton. Bonvolu kompreni, Aŝĥen Ovanesovna: min turmentas neŭromo. Mi ne plu dormas, kiel dormas normalaj homoj. Mi perdis la kapon pro tiuj doloroj kaj pro ĉio, kio estas kun ili ligita. Al mi necesas amputi la manon, sed ili ne deziras. Kun la kirurgio ĉio estas finita, sed ili ne prenas sur sin responson, diablo ilin formanĝu. Kaj por mi mem mi tion ne povas fari. Ne sufiĉas kuraĝo. Kaj ankaŭ malfacile estas, verŝajne. Parolu kun ili, ĉu bone?

— Bone, — penseme trinketante ĉampanon, diris la fisorĉistino. — Mi parolos. Sed la manon ni al vi ne amputos. La neŭromon vi postvivos, ne, ne, ne furioziĝu, kara Vlaĉjeto, mi scias, kio estas neŭromo. La neŭromon, mi ripetas, vi venkos kun tempo, sed perdon de la profesio vi postvivos neniam. Ĉu vi komprenas?

— Mi perdis ĝin, mian profesion, — kun mallaŭta furiozo en la voĉo respondis li, — ja mi ne estas knabo, Aŝĥen Ovanesovna, mi estas kuracisto, kaj sperta.

— Ne, vi estas knabo, mi estas pli sperta ol vi.

— Sed vi ja nenion pri mi scias!

— Jes, viajn manojn mi ne ekzamenis, sed ĉion, kio necesas, mi vidis en Moskvo, oni al mi sendis. Kaj hodiaŭ mi ekzamenos viajn manojn.

Vespere en la pansejo ŝi longe ekzamenadis tiujn liajn damnitajn, malfeliĉajn manojn. Ustimenko odoris je alkoholo. Li estis pala, ekscitita kaj kolera. Aŝĥen silentis, snufadis kaj tute nenion diradis.

— Nu? — demandis li ŝin.

— Mi diros al vi la veron, Vlaĉjeto. Absolutan veron. Oni vin jam dufoje operaciis, kaj la stato de viaj manoj, certe, pliboniĝis. Necesas ankoraŭ minimume du operacioj, vi mem scias tion. Sed la ĉefa estas ne la operacioj. La ĉefa estas vi mem!

— Dankon! — riverencis li. — Volo, koncentriteco, kredo je la fina venko de la homa racio super si mem. Bukedo de mia avino. Ĉion ĉi ankaŭ mi mem scipovis diri ĝis certa tempo. Kaj nun sufiĉas. Bonan nokton, Aŝĥen Ovanesovna, mi iel laciĝis dum la hodiaŭa tago.

— Bonan nokton, Vlaĉjeto, — per malgaja baso respondis Oganjan.

En la sekva tago li akompanis ŝin al la aerodromo. Ŝi proponis al Vlaĉjo meti lin en Moskvo en hospitalon, sed li rifuzis. Kaj la aviadilo, malnova aviadileto, fiere forflugis el Starodolsko, kaj Vlaĉjo ne baldaŭ revenis en sian kvinan ĉambron, plej grandan parton de la varmega aŭtuna tago li trasidis en la hospitala parko. Kaj en la sekva tago li sidis tie, kaj vespere, kaj tiel de tago al tago, de vespero al vespero, sidadis, pensadis, aŭskultadis, kiel en la urba ĝardeno super rivero Soĵara ludas orkestro, kaj tio rememorigadis la junecon, la muzikon en la eksa Negocista, nun de Jardeko de Oktobro, ĝardeno, tiu sama, en kiu mortis Prov Jakovleviĉ Polunin.

Du fingroj de la maldekstra mano servis al Vlaĉjo senrifuze — per ili li prenadis el disŝirita skatolo maldikajn cigaredojn kaj fumadis ilin unu post la alia, kuntirinte siajn tufajn brovojn kaj senmove rigardante en la malheliĝantajn profundojn de la malnova parko. Tie jam estis densiĝanta, sedimentiĝanta obskuro de venanta nokto. Kaj la orkestro plu ludadis, tute kiel tiam, kiam ĉio estis en la estonteco, kiam la «longkola» Ustimenko vidis sin vera kirurgo, kiam lia arda fantazio elpensadis neimageblajn ankaŭ nun operaciojn, kiam, sufokiĝante pro emocio, li lasadis malproksime malantaŭe post si la modernan kirurgion kaj tutsimple transpaŝadis jarcentojn, furioze flustrante pri siaj grandaj samtempanoj:

«Inerciuloj! Resanigistoj! Beotoj! Oficistoj de kirurgio!»

Nu, estimata Vladimiro Atanazijeviĉ, kirurgo, havanta sperton de la Granda Patruja milito, doktoro, troviĝanta en la centro de la modernaj scioj, la sola kaj vera revoluciulo en la scienco, riparu al vi mem la manon! Ĉu vi ne povas? Kaj eĉ pensojn neniajn havas? Kaj kiel simple li trovadis konsolajn vortojn por siaj vunditoj, kiel racie, ĝuste racie rekomendadis al ili aliajn specialecojn kaj profesiojn, kiel incitiĝadis pri tiuj, kiuj rifuzadis manĝi kaj longe silentadis, enfermiĝante kaj forirante de tio, kion li nomadis «kolektivo».

— Tio estas lamentantoj! — tiel li nomadis ilin, la homojn, perdintajn la plej ĉefan aferon, al kiu ili servis. — Tio estas lamentantoj!

Fojfoje kun li ekparoladis ĉi-tieaj doktoroj, — ursosimila, kun ventro, kurbkrura Nikolao Teodoroviĉ, alta, maldika kaj muskola Antonova, maljuna kaj mokema Zakoldajev kaj ankoraŭ tute juna doktorino Maria Paŭlovna. Plej verŝajne, por ne kaŭzi al li troan doloron, ili ĉiuj kvazaŭ forgesis, ke li estas kuracisto, kaj konversaciis kun li pri io ajn, escepte de tiu afero, sen kiu li ne povis vivi. Ili distradis lin per babilado pri plej diversaj temoj, sed li nur silentis, morne kaj akre rigardante al ili el sub la vilaj okulharoj kaj malpacience atendante finon de la konversacioj «pro delikateco».

Ili nur «kantis», same kiel li kantis siatempe.

Kantis kaj ĝiskantis!

Kaj do iru danci nun — saĝa, talenta, donanta tiajn esperojn, fera, nefleksebla, altprincipa, postulema ĝis pedanteco subkolonelo Ustimenko! Eksa kuracisto Ustimenko, kaj nun kuracata subkolonelo. Dancu!