Ankoraŭ unu spektaklo fiaskis

Tio estis la unua okazo en historio de la grupo «C», kaj viktimo iĝis Wentzlow mem. Tamen, en Berlino li ion aŭdis pri tiuj metodoj de «varmego kaj malvarmo», sed ĉi tie tiaj komplikaĵoj ne estis praktikataj. Kaj Wentzlow neniel povis atendi, ke von Zanke pri nenio lin avertos. Tamen, eble, ĝuste tial la unua parto de la spektaklo tute sukcesis, sed nur la unua, por plia plezuro de la Sturmbannführer.

Jam sur la ŝtuparo la maljunulo komencis kriegi kaj insulti per plej malbonaj vortoj, kiel vera pruso, poste per la pinto de la boto malfermis la pordon kun tia forto, ke elŝutiĝis la vitroj, kaj, transirinte al ŝriko, ordonis tuj malbuki la rimenojn, kaj ĉar la ŝlosilo ĉe Wentzlow ne troviĝis, la ĉefo pro furiozo komencis piedfrapi la plankon. Ne inicitaj pri la reguloj de la ludo soldatoj kun teruro ekĵetiĝis en la tuta domo, la deĵoranto pro timo premis alarmsignalon, malsupre, en la kazerno, la homoj komencis vestiĝi, kvazaŭ ĉi tien estus elĵetita paraŝutista grupo de la kontraŭulo. Kaj la ĉefo plu kriadis, kaj al Wentzlow eĉ ŝajnis, ke li levis por bato al li la manon en ganto. Alta, kun promenbastono, en kaskedo kun alta rando, kun elstaranta fortvola mentono, li sendube faris fortan impreson per tuta sia aspekto, per la furioza voĉo, per la tretado, per potencemo, per rafinita insultado, al kiu povus envii Sonderkommando-Führer Dieffenbach mem.

Dum oni serĉis la ŝlosilon, hirta suboficiro de la gardo de la grupo «C» dismordis la ĉeneton per speciala tenajlo, la ĉefo propramane deŝiris la rimenojn, per tranĉilo, efekte, kiel en vakera filmo, distranĉis la lastan, ne malagrafantan. Ĉe Aglaja Petrovna fleksiĝis la kruroj. Ŝi ankoraŭ aŭdis, kiel li diris al ŝi ion karesan, bonkoran, maljunulece kompatan, sentis, kiel li poste subkaptis ŝin preskaŭ sur la manojn, kuŝigis sur rapide alportitan brankardon. Senĉapaj, tremantaj en frosto, paralizitaj de timo soldatoj, la renversita, sensenca vizaĝo de Wentzlow, flagranta lumo de elektraj lanternoj, doktoro Schäfer en mallonga kitelo — tio estis la lasta, kion ŝi vidis de sur sia brankardo. Poste la konscio forlasis ŝin por longe.

— Ne koleru al mi, mia knabo, — diris la ĉefo al Wentzlow, demetante la uniforman palton en sia kabineto. — Vi komencis tiun aferon kun ioma malvigleco. Ni devas finfine akiri ŝlosilon al la arbaro per ajna kosto. Ni bezonas ŝlosilon por kio?

«Diablo vin manĝu!» — kolere pensis Wentzlow.

— Por kio? — ripetis von Zanke.

— Por fini la partizanojn.

— Sed fini la partizanojn ni devas pro kio?

«Jen, verŝajne, la plej perfekta maniero de torturado», — decidis Wentzlow.

Sed tamen li respondis pli aŭ malpli sukcese. Kompreneble, la afero estis en la silentaj, por ĉiam obeigitaj komunikvojoj. Kion ankoraŭ bezonis tiu maljuna nazia azeno?

Ĝuste tiam von Zanke ektorentis.

Li ekparolis ekster ajna logiko, ekster ligo kun la antaŭa «por kio» kaj «pro kio». Tamen, iu ligo ekzistis, sed Wentzlow kaptis ĝin multe pli poste. La afero estis en tio, ke tra la «arbaraj homoj» — tiel, almenaŭ, supozis la maljuna vulpo — tralikiĝadis en la regionon nedezirataj informoj pri venkoj de la sovetia armeo sur nemalgranda teritorio Kalinin — Jelec. La esenco estis ne en la fakto mem de «malordo ene de nia dua armeo», kiel esprimis von Zanke, la malfeliĉo konsistis en tio, ke tio ne devis esti sciata! Kaj ili ĉi tie scias, ke estas elpostenigitaj Guderian kaj Hoepner, same kiel ili per radio estis informitaj pri foriro de la komandanto de la grupo «Centro» feldmarŝalo Beck kaj pri elpostenigo de Brauchitsch.

— Ili havas hektografon, ili distribuas flugfoliojn! — globigante la okulojn, ekkriis von Zanke. — Jen al vi la silentaj, por ĉiam obeigitaj komunikvojoj! La unua malvenko de nia armeo — ĉu vi komprenas, kion tio signifas? Kio estas tio por ili?

— Verŝajne, ĝojo! — levis la ŝultrojn Wentzlow.

— Oksigeno! — sciigis von Zanke. — Oksigeno! Kaj sekve, kia estas nia tasko?

— Senigi ilin je tiu oksigeno!

— Tre bone, Wentzlow! Sed kion ni devas por tio fari?

— Fini la «arbaron», mi supozas, — seke respondis Wentzlow. Li ne havis inklinon al koraj konversacioj. — Se tio estas ebla, kompreneble...

La ĉefo aŭskultis malatente aŭ tute ne aŭskultis, alie Wentzlow ricevus mallaŭdon pro tiu «se tio estas ebla». Ĉu estas pensebla neeblaĵo en la grupo «C» — tiel dirus tiu nazia funkciulo. Jen li mem tuj ekvidos, kiaj estas la bolŝevistoj! Li provu dismordi tiun ĉi nukson per siaj ideale faritaj makzeloj. Por li tio utilas!

— Iru ripozi, — finfine konsilis la ĉefo. — La aferon de nia sinjorino mi kondukos ĝis la fino. Siatempe mi sukcesadis veni al finiŝo ne lasta. Kaj vi prenu al vi libroteniston Zemskov el la urbestrejo. Sed ne hastu, estu treege singarda. Mi rigardis la dosierojn kaj pensas, ke ĉe Zemskov same povas konserviĝi ŝlosileto al la arbara sorĉita regno de la ruĝuloj.

Wentzlow leviĝis:

— Ĉu mi povas iri?

— Ho, certe! — ekkriis von Zanke. — Iru, drinku, vi aspektas lace. Ho Dio, kian malfacilan laboron ni ĉiuj havas, ĉu ne?

Restinte sola, li verŝis por si glaseton da kuracao, rigardis ĝin tralume, lipis kaj demetis. La sano estis ne en ordo, doloris la stomako kaj turmentadis pirozoj. «Damnita piprita hispana manĝaĵo» — per tiaj vortoj von Zanke ĉiam rememoradis sian agadon ĉe Franco. Ne senkaŭze li ricevis la pension, kiun ankaŭ ĝis nun la ambasadoro de la generalisimo en Berlino pagas al la Standartenführer ĉiun duan monaton...

Oscedante, fiksaŭskultante tion, kio estis okazanta en lia intestaro, von Zanke ekzercis la piedon, paŝinte en la kabineto, ordonis alporti al si poŝton kaj varmobotelon, ankoraŭfoje lipis la likvoron kaj balancis la kapon.

Kun la varmobotelo sur la ventro li selektis la kovertojn, malkovris unu, tralegis kaj vokis per interna telefono la «bonan etulon» Zollinger-on.

— Venu al mi, mia knabo! — petis li per laca voĉo. Kaj kiam tiu, gaje ridetante, malfermis la pordon, la ĉefo demandis: — Ĉu vi memoras la aferon de tiu perfidulo doktoro Hummel?

— La aferon, honeste dirante, mi ne memoras, sed...

— Jes, jes, — kapjesis la ĉefo, — mi komprenas. Sed ĉi tie estas interesaj informoj, klarigantaj grandegan saĝecon de la leĝo de la tridek kvina jaro. De kiu leĝo?

Sur la vizaĝo de la «bona etulo» aperis malsprita esprimo. Li ne tro streĉadis sian memoron per ĉiaj datoj. Sed la damnita maljunulo ree ekrajdis sian ĉevaleton. Necesis toleri, ĉi tie ne helpos eĉ la karto de la «Gestapo ene de la gestapo». Ne senkaŭze sinjorino Zollinger eĉ nun diradas, ke al ŝia knabo ne sufiĉas asidueco.

— La imperia kongreso de libero en Nurenbergo akceptis leĝon. Kian?

— Kompreneble, genian, — penis devojiĝi al eta provoko la «bona etulo». — Ja ĉe ni ĉio estas genia. Eĉ misoj kaj eraroj de la komandantaro. Ĉe ni...

— Jes, ĉe ni ĉio estas genia, — per fera voĉo la ĉefo starigis sur la propran lokon la «bonan etulon». — Kaj ne penu priŝerci la sanktan, knabo, tio estas al neniu pardonebla, kaj des pli al vi...

Zollinger penis kontraŭdiri, sed la ĉefo ne permesis.

— Viajn ludojn vi povas ludi kun aliaj, — severe kaj seke diris li. — Sed nur ne kun ni — malnovaj batalantoj. Provoko estas bono, kiam ĝin eblas trakti en la sama aspekto, kiel la formulon pri juro. Kian?

— Ĉu formulon pri juro?

— Ankaŭ tion vi ne scias: «Juro de popolo estas tio, kio estas utila al la popolo el la vidpunkto de la regantoj de la popolo». Sekve — «provoko estas bono, kiam ĝi estas utila al la popolo el la vidpunkto de la regantoj de la popolo». Tiujn rimarkindajn pensojn plurfoje eldiradis — kiu?

— Ĉu la Führer?

— Ne tute. Ilin eldiradis Reichsjugendführer Baldur von Schirach. Kaj vi devas tion scii. Vi ankoraŭ multon devas scii, Obersturmführer Zollinger.

— Jes, ĝuste! — konfirmis la «bona etulo».

— Nun aŭskultu! — ordonis la ĉefo.

Kaj laŭte, per glata, bonkora, milda voĉo kun edifaj intonacioj, li tralegis al la «bona etulo» paperon kun marko «tute sekrete — dokumento de ŝtata graveco».

Zollinger aŭskultis, farinte vizaĝon de bonkonduta knabo, ludetante per perlamota tranĉileto, oscedante laŭeble kaŝe. Paperojn sur la Prinz-Albrechtallee en Berlino oni ordinare skribadis longaj, en la gestapo estis sia stilo — komplikita, dubsenca, kun duonaludoj kaj palpebrumoj: siauloj skribis al siauloj — tio donadis specialan gravecon al ajna bagatelo.

Koncize la enhavo de la papero «de ŝtata graveco» estis reduktebla al tio, ke la perfidulo medicina konsilisto doktoro Hummel, kaŝiĝinta ĉe la ruĝaj partizanoj, jam en la 1923-a jaro edziĝis al judino el Hamburgo Ida Feinstein, de kiu en la 24-a jaro li generis infanon de miksita sango, nomitan Otto. Kaj kiam post la akcepto de la leĝo «pri gardo de pureco de germana sango kaj germana honoro» al la indikita Hummel estis proponite divorci, li dum longa tempo rezistis, kaj poste deklaris, ke Ida Feinstein kaŝiĝis de li en nesciata direkto kune kun la filo Otto. Tamen tiu lia deklaro, kiel montris speciala kontrolo, evidentiĝis falsa. La indikita Ida Feinstein, uzinte en fiaj kaj trompaj celoj sian arjan aspekton, helpe de falsaj dokumentoj kaŝiĝis nur de la inspektaj instancoj, plu subtenante kontraŭleĝan skriban komunikadon kun la edzo. En oktobro de la 1939-a jaro Ida Feinstein, loĝinta kun dokumentoj de Erna Laschwitz en infana hospitalo «Azilo de Magdalena», kie ŝi laboris kiel kuracisto pri okulaj malsanoj, estis senmaskigita de la sekreta politika polico, arestita kaj direktita en koncentrejon. La filo de la ŝtatperfidulo, Otto, penis rezisti ĉe la aresto de la patrino kaj estis mortpafita. Post ricevo de la informo pri la krimo de Hummel lia edzino en la koncentrejo estis pendumita...

Pri ĉio ĉi Berlino estis sciiganta la grupon «C».

Krome, Berlino estis rekomendanta al la grupo «C» kaj al Standartenführer von Zanke uzi ĉiujn rimedojn por trovo de Hummel, por senprokraste direkti la ŝtatkrimulon en disponon de la fako «B-4» por enketado laŭ speciala ordo.

Finleginte la paperon, von Zanke suspiris: ĉiu linio ĉi tie spiris per riproĉo. Kiaj ebloj estis perditaj, kia afero estis ne finfarita, kia eleganta proceso estis mankigita!

— En bonan historion ni trafis, — diris la «bona etulo». — Kaj ni vane ne informis Berlinon, ke ne Hummel mem, sed nur lia kadavro estis forprenita de la partizanoj. La helpkuracisto Hertz ne povis mistrafi, mi mem ja estis malnodanta tiun interplektaĵon. Certe, ili fortrenis la kadavron, kaj ĉe tiu varianto nin neniu molestus.

Von Zanke ekstaris kaj alportis botelon da anizlikvoro: eble, anizlikvoro ŝajnos al li pli agrabla, ol kuracao?

— La afero estas ne en la perfidinta fiulo, — diris li, alpremante al la ventro la varmobotelon. — La afero estas en tio, ke ĉie endas serĉi judecon. Kaj ni al tio rilatas supraĵe.

Sed ankaŭ la anizlikvoro ne helpis — ĝi evidentiĝis same sengusta, kiel la kuracao. Kaj la cigaro odoris je fojno.

— Interalie, kiam ĝi estos finita ĉi tie? — per grumbla voĉo demandis li. — Ĉu ni estas tiom nervozaj, aŭ tiom tro lacaj, aŭ, ĝenerale, simple neplenvaloraj, ke ni ne povas fari mem, sed devas peti, ke oni al ni sendu por helpo specialan operacan taĉmenton? Kiel vi rigardas al tiu demando, knabo? Al kiu ni povus konfidi tiun ĉi operacon?

— Se al mi estos donita tia honoro... — diris Zollinger.

— Necesas ĉion pripensi kaj prepari transportilojn, — ne hastante kaj frotante per la varmobotelo la ventron, diris la ĉefo. — La operacon ni nomos same, kiel ĝi estis nomita siatempe en Poznano, — «Bonan nokton». Al mi ankoraŭ estas ne tute klare, en kio estas la afero, sed ekzistas informoj, ke, ekzemple, en la onkologia malsanulejo oni intencas rezisti. Kaj kvazaŭ iu kuracisto — lia nomo ne estas trovita — deklaris: «Ili provu veni!» Mi al vi donos la agentajn dosierojn...

La «bona etulo» ekstaris.

— Ni venos! — diris li, brilante per la okuloj. — Kaj mi ĵuras al vi, sinjoro Standartenführer, ke vi estos kontenta pri la operaco «Bonan nokton». Fidu min. La Reichsführer nepre esprimos al ni dankon. Kion ajn, sed tian supon mi scipovas kuiri...

Von Zanke sulkiĝis; lin ĉiam ŝokadis tiuj vulgaraj frazoj: «enbati la kapon en la ŝultrojn», «kuiri supon», «pendigi kun la kapo sube». Ekzistas speciala, aprobita, preciza nomenklaturo, por kio necesas krudaĵoj...

— Bone, — diris li malvarme. — Poste ni ellaboros tutan planon en detaloj.

Trarigardinte la poŝton kaj diktinte respondojn al Hunda Morto, li telefone interesiĝis de doktoro Schäfer, ĉu firme dormas lia «kara pacientino». Schäfer respondis, ke, malgraŭ superdozoj de respektivaj drogoj, ŝi neniel povas trankviliĝi — eĉ la okulojn ne fermis.

— Bonege, mi ŝin tuj vizitos! — sciigis la Standartenführer.

Ne hastante, kiel ĉiam, li alivestis sin en la ofica dormoĉambro, lokita malantaŭ la kabineto: demetis la uniformon kaj en mola ĉasista, borderita per silka ŝnuro jako, en sukcenkolora sakpantalono, en fezo, ŝovita flanken, subite iĝis simpatiega maljuna burĝeto, krudeta kaj kora aspekte, tre aĝa, tre vidinta ĉian malfeliĉon, ruzeta, el tiuj maljunuloj, kiujn neniam forlasas filozofia bonanimeco. «Formo numero tri» — tiel nomadis tiun sian reenkarniĝon la maljuna gestapa vulpo, ekzemplero el tiuj, pri kiuj eĉ al ĉio kutima Reichsführer Himmler ne laciĝadis ĝoje miri.

Tiel, ĝemetante, apogante sin sur bastono, alpremante al la ventro la plenigitan per freŝa bolakvo varmobotelon (ankaŭ la varmobotelo konvenis al la «formo numero tri»), la simpatiega maljunulo eniris en la blankan ĉambron, kie Aglaja Petrovna sur alta, granda, komforta lito estis batalanta kontraŭ kovranta ŝin peza dormo.

Schäfer (same bonkora germana doktoro) abrupte ekstaris en atentopozo, bojis la difinitan por la «formo numero tri» saluton. Ĝia senco konsistis en tio, ke la «objekto» (en tiu ĉi okazo Aglaja Petrovna) komprenu, ke antaŭ li estas la supera estro, la plej supera — super kiu neniu povas esti. En la monstraj laboratorioj de la SS ĝustatempe kaj kun absoluta scienca ekzakteco estis trovite, ke al ideaj kaj intelekte armitaj «objektoj» kategorie ne efikas kaj milita uniformo, kaj sistemo de parada aperado de superaj ranguloj de la sekreta politika polico — ĝis Otto Ohlendorf, Eichmann, Heidrich kaj Himmler mem. Fojfoje en tiuj «objektoj» estis registrita nur scivolemo. Sed estis rimarkitaj, kvankam esceptaj, okazoj, kiam modesta, milda kaj kompata konduto de superaj personoj donis iomajn pozitivajn rezultojn.

Rimarkinte laŭ la okuloj de Aglaja Petrovna, ke ŝi komprenis, kiu estas antaŭ ŝi, von Zanke, plaŭdante per la pantofloj, proksimiĝis al la lito. Li estis mirigita de la viva kaj intensa beleco de la bolŝevistino (ja oni ŝin batis, tiun virinon), miris pri krepuska lumo de ŝiaj pupiloj, malbonkora, sed trankvila, miris, ekvidinte la malgrandan, klasikforman orelon, kaj sulkiĝis, rimarkinte batbluaĵon sur la kolo, sub la mentono...

Poste, ne hastante, elvokinte sur sia falta kaj pendvanga vizaĝo rideton de kompato, von Zanke eksidis, ankoraŭ frotis per la varmobotelo la ventron kaj ekparolis konfide kaj nelaŭte:

— Tio estas terure, tio estas malbone, tio estas neeble! Sinjorino... mi ne scias, kiel diri ruse! Sinjorino necesas scii: mi estas milita homo. Ekskluzive! Malnova, serva generalo! Ordono! Obei! Atenti! Soldato! Mi! Kaj neniu alia! Sed tiuj damnitaj kanajloj, pardonu, sinjorino, tiu malpura gestapo, faŝistoj, faris ne tiel! Nia Führer ne scias! Niaj generaloj ne scias! Nome de la komandantaro de la imperia armeo general-leŭtenanto von Zoren (por ajna okazo li eĉ la familinomon ŝanĝis — vulpo) donas siajn... kiel tion diri? pli... plej profunda pardon'! Certe, sendube, ni militas. Sed la germanaj trupoj ne malpurigas sin per tiuj fiaĵoj. Vi ripozos! Vi bone manĝos, multe tre delikata plado. Kaj vi iros nach Haus... kiel tion diri ruse?... hejmen! Al hejmo! Al loĝejo! Por paco kaj kvieto kaj via bona... kiel tion diri?.. panjo, kaj paĉjo, kaj Großpanjo. Kaj nun, hodiaŭ, necesas multe... bone... dormi, ĉu? Tre dormi, ripozo, tuj, dormo...

Kaj tiam Standartenführer kolonelo Ulrich von Zanke, komisiulo de Himmler kaj proksima amiko de Ohlendorf, instruisto de Eichmann kaj asistanto de Heidrich, konfidenculo de maljuna ruzulo Canaris, unu el nemultaj konsilantoj de Adolfo Hitlero mem pri la plano de kreado de la maŝino de la Ĉefa imperia departemento pri sekureco kaj inspirinto de la unuaj amasaj ekzekutoj, plenumitaj de buĉistoj de la SS, — la estro de la grupo «C» — Oriento — subite komprenis, ke la ludo kun la damnita bolŝevistino estas malgajnita senespere kaj ke regajni li ne povos.

Aglaja Petrovna tute nenion respondis, nek interrompis lin, nek esprimis malpaciencon. Ŝi simple divenis, kiu li estas, kaj ne en tiu senco, en kiu li tion al si imagis, kiam doktoro Schäfer prezentis lin kiel general-leŭtenanton von Zoren, sed en alia — en la vera. Tio estis simila al la malnova fabelo pri Ruĝkufulineto kaj Lupo, sed ĉi tie tiu bolŝevista Ruĝkufulineto tuj divenis la lupon, kiel tio nomiĝas, laŭ la manieroj, kaj kiam la vulpo — ankaŭ konata kiel lupo — komencis per sukera voĉo persvadi ŝin ekdormi, Aglaja Petrovna komprenis, ke li por io bezonas, ke ŝi ekdormu, kaj ŝiaj krepuskaj malbonkoraj pupiloj brileris per obstina, tranĉa mallonga lumo. Ĝuste tiun lumon rimarkis el sub la duonmallevitaj ŝvelaj, malhelaj palpebroj kolonelo von Zanke kaj laŭ tiu mallonga, tuj estingiĝinta lumo komprenis, ke li malvenkis. Ne komprenis li nur unu aferon: ne komprenis tion, ke li malvenkis ne nur ĝenerale, sed ankaŭ en grava detalo — en sia deziro, ke ŝi ekdormu. Kaj tial, ekstarante kaj subtenante per la mano sur la ventro la varmobotelon, li diris kviete kaj bonkore:

— Bona, firma, longa dormo. Dormi! Kaj — sana — hejmen, baldaŭ al propra hejmo, sinjorino Fjodoroff!

Kaj elirante, li iomete fermis la okulojn, komprenigante per tio la spertegan gestapan medicinan raton doktoron Schäfer, ke ŝi devas ekdormi. La medicina rato mallevis la okulojn: dum multaj jaroj servante per siaj scioj al la scienco de neniigado, li tamen iomete, nur en malgranda grado, ĝeniĝadis pri tio, kvazaŭ dirante al siaj komandantoj — torturistoj de ĉiuj rangoj kaj titoloj, — ke li, malgraŭ tuta malfacileco, tamen estas germano pli, ol kuracisto...

Von Zanke foriris. La maljuna, grizhara, kalviĝanta medicina rato, penseme kunpreminte la lipojn, — malfermis la pordeton de la medicinŝranketo. «Kion mi enigu en ŝian vejnon, por ke ŝin faligu dormo? — pensis doktoro Schäfer. — Kiel mi plenumu tiun insistan postulon de la ĉefo? Kaj ĉu ŝi lasos injekti?»

Finfine kun injektilo en la mano — tiaspeca «rata patrino» en kitelo kaj sur la malantaŭaj piedoj, — kantetante mallaŭtan kanteton, doktoro Schäfer ekiris al la granda lito. Kaj haltis, kvazaŭ rato, ekvidinta multe da bonega manĝaĵo. Haltis kaj eĉ la nazon turnis, flarante rate: la bolŝevistino estis dormanta.

Ŝi dormis sur la flanko, submetinte la manon sub la vangon, egale spirante, kiel devas dormi sana, tre laca homo. Bonegaj medikamentoj, germanaj medikamentoj, patentitaj medikamentoj de la germanaj firmaoj, medikamentoj de Bayer — I. G. Farbenindustrie, kiujn li donis al ŝi en trinkaĵo, kiam ŝi estis ankoraŭ en senkonscia stato, — faris sian aferon. Finfine la germanaj medikamentoj venkis la nervan sistemon de tiu virino. Ŝi dormas...

Granda Bayer! La «rata patrino» Schäfer kalkulis la pulson: bonega pleneco, eble nur iomete tro ofta? Eble, tamen, injekti en la vejnon dormigilon?

Li prenis la kubuton de la bolŝevistino, por turni la brakon pli oportune, sed ŝi ŝiris ĝin, kolere kaj dorme ion grumblis kaj tiris la kovrilon ĝis la malgranda roza orelo.

«Ne, ne, — pensis Schäfer, — tio estas profunda, bona dormo!»

Kaj, vokinte el la kazerno helpkuraciston Erich Hertz, tiun saman, kiu iam el fusilo kun optika celilo mortigis Hummel-on kaj pro sia elstara fideleco al la granda afero de la Führer estis transirigita en la grupon «C» kaj ordenita per kruco «Pro meritoj», la rato Schäfer raportis al la Standartenführer, ke la «pacientino» dormas.

— Ĉu vi estas certa? — demandis la ĉefo. Li havis tre malbonan humoron.

— Absolute.

— Mi tre ĝojas, ke unu homo en nia aĉa establo almenaŭ pri io estas certa, — dubsence kaj kolere diris von Zanke. — Tio estas grandega atingo. La bolŝevistino al mi ekkredis, kaj estas tre grave ne ŝanceli en ŝi tiun kredon...

Dirante tiel, li sciis, ke li diras malveron, sed eĉ antaŭ si mem li ne deziris agnoski, ke lia hodiaŭa artifiko kun la «formo numero tri» fiaskis. Eble, ŝi almenaŭ ekdormos — tiu virino, de kiu tiom multe dependas? Kaj, pensante tiel, li frapetadis per la ungoj sur glaseto da absinto...

Sed Aglaja Petrovna komprenis, ke ili por io deziras, ke ŝi ekdormu, komprenis, ke ili tion bezonas, kaj nun ŝia volo komencis lacigan kaj malfacilan duelon kontraŭ produkto de la granda Bayer, kontraŭ produkto de kemiistoj kaj farmakologoj de I. G. Farbenindustrie; la volo ekduelis kontraŭ la potencegaj drogoj, kreitaj de sciencistoj por obeigo de tiu volo.

Ŝajnigante, ke ŝi dormas, ŝi ne dormis.

La lito balanciĝadis sub ŝi, mildaj ondoj pigre plaŭdis ĝis la horizonto mem, la suno estis foriranta trans la sablan maran bordon, Vlaĉjo en junpionira koltuko estis iranta al ŝi, larĝe kaj iomete konfuzite ridetante, la forpasinta frato aviadisto Atanazio, pereinta en batalo super Madrido, estis persiste kaj severe rigardanta al ŝi, Rodiono Metodjeviĉ subite abrupte turniĝis kaj tiam, leviĝinte laŭ ŝtuparo sur sian ŝipon, mallonge kaj akre milite salutis ŝin — sian edzinon.

— Jes, jes, — flustris ŝi, — mi scias, mi ja komprenas!

Tre dolore sub la litkovrilo ŝi pinĉadis sin — la genuojn, la surojn, la ŝultrojn — tutforte per la ungoj. Poste ŝi almordis la vangon kaj tiel kunpremis la dentojn, ke eksentis guston de sango. Kaj la duan vangon ŝi same almordis, nur por ne ekdormi, nur por venki la damnitan faŝistan kemion, la akraventan doktoron, la dormigantan frapadon de pendolo sur la muro. Sed por kio ili bezonas, ke ŝi dormu?

— Por tio, — diris tiutempe Standartenführer von Zanke al doktoro Schäfer, — por tio, kara sinjoro doktoro, ke dum ŝia kvieta dormo ŝin rekonu ĉiuj tiuj, kiuj estis kun ŝi en malbonaj oficaj aŭ personaj rilatoj. Precize, sed ne proksimume sciante, ĉu ŝi estas Ustimenko aŭ Fjodorova, ni agos respektive. Se ŝi estas Ustimenko kaj ni pri tio certiĝos, mi ĵetos ĉiujn miajn agentojn al gvatado de ŝiaj ligoj, kiam ŝi estos liberigita «sur strikta kolrimeno». La ludo kostos kandelojn. Se ŝi estas nur Fjodorova, mi, certe, liberigos ŝin, ĉar senpartia provinca instruistino Fjodorova, sendube, baldaŭ forgesos la travivitajn de ŝi malfacilajn minutojn, tamen al ĉiuj rakontos pri la «formo numero tri», tio estas pri nia humana rilato al ŝi en la travivataj de ni tagoj. Tamen, eble, ĝuste Fjodorova-n, kiu havas nenian valoron por ni, por ajna okazo ni likvidu. Nia eksperimento kun la «formo numero tri» mortu kune kun ŝi...

La pordo malfermiĝis sen frapo, eniris Sturmbannführer Wentzlow. Liaj okuloj malicĝoje briletis.

— Mi aŭskultas vin, mia knabo! — diris al li la ĉefo per tia voĉo, laŭ kiu estis klare, ke neniun li intencas aŭskulti.

— Antaŭ horo, — penante reteni venkajn notojn, diris Sturmbannführer Wentzlow, — sur la Hitlerstraße estis mortigita tiu sama librotenisto Averjanov, koncerne de kiu vi eldiris la penson, ke lin ne indis liberigi. Tiu kanajlo jam sukcesis ebriiĝi kiel porko. Mi pririgardis la kadavron: li estis en bona kostumo, en nova palto kaj ĝenerale, videble, festis sian revenon el nia gastama domo.

La ĉefo lipis absinton.

— Mi tre ĝojas, — indiferente diris li. — Estas bonege, se nur la mortinto, kompreneble kiam li estis ankoraŭ viva, ne malutilis al ni. Mi ŝatas erari en bona direkto.

— Sed per kio li povis al ni malutili? Kaj kiam?

— Ili ĉiam artifikas tion fari, bedaŭrinde, — malgaje diris la ĉefo. — Ĉi tie por ni estas pli malfacile, ol ie ajn. Kial?

«Fia olda diablo! — kun furiozo pensis Wentzlow. — Denove tiu „kial?“. Ĉiam ni devas, kiel lernejanoj, plenumi lian ekzamenon!»

Sed plenumi ekzamenon ĉi-foje ne necesis. La ĉefo ĵetis rigardon al la horloĝo, donis al Wentzlow tajpitan liston de personoj, kiuj povus identigi Ustimenkon-Fjodorova-n, kaj ordonis senprokraste venigi ilin ĉi tien. Malgraŭ tio, ke estis la kvina horo de mateno, en la grupo «C» oni ankoraŭ laboris.

— Pelu ĉiujn, mia knabo, — ordonis la ĉefo. — Obersturmführer Zollinger estas nomumita responsulo. Estu neniu vorto inter la arestitoj. El la litoj rekte ĉi tien, neniajn parolojn, neniajn klarigojn. Aparte — numeron unu...

Li prenis de Wentzlow la liston kaj, presbiope malproksimiginte de si la paperon, legis:

— Stepanova Valentena Andrejevna...

Kaj kapmontris al Schäfer:

— Observos vi! Tre atente!

Wentzlow eliris. Al la perono, knarante per la pneŭmatikoj sur frosta neĝo, unu post alia alveturadis gestapaj «Opel»-oj. Sur la perono en uniforma palto, en vira kaskedo kun longa viziero kaj alta rando estis tremanta Hunda Morto.

— Eble, almenaŭ hodiaŭ oni ŝin pendumos! — diris sinjorino Misel. — Pro unu homo...

— Mi kun neniu pridiskutas ordonojn de la estraro, — seke respondis Sturmbannführer Wentzlow. — Kaj ankaŭ al vi ne konsilas!

La ŝoforo malfermis al li la pordeton kaj etendiĝis en atentopozo.

— Denove frosto, Karlchen, — diris Wentzlow. — Diablo prenu tiun froston. Hejme kun edzino, verŝajne, estas pli varme, ĉu, Karlchen?

Fojfoje li ŝercadis kun soldatoj.

Kaj la akraventra «rata patrino», dokta doktoro Schäfer en tiu sama tempo estis faranta lastajn preparojn al la nepre fiaskonta spektaklo: la helpkuracisto — nun sceneja laboristo Erich Hertz, — mole paŝante, disvolvis irtapiŝon de la pordo ĝis la lito. La iluministo — la dokta Schäfer — lerte direktis mildan lumon al la vizaĝo de Aglaja Petrovna, kiu mense dankis lin: la lumo helpis ne dormi. Poste estis raportite al la ĉefreĝisoro — Standartenführer von Zanke.

— Tre bone! — laŭdis la reĝisoro antaŭ fiasko de sia tiel bone preparita premiero. — Bonege.

Erich Hertz staris ĉe la pordo en atentopozo. Li deziris akiri ankoraŭ unu ornamaĵon sur la bruston — «Pro fervoro». Kaj tiu maltrankvila nokto estis esperiganta lin.