Ĉapitro kvara

Iu Fjodorova Valentena

Aglaja-n Petrovna-n kondukis infanteria ĉefserĝento: verdaj epoletoj kaj sur la kasko emblemo en formo de ŝildo — nigra-blanka-ruĝa. «Eĉ infanterion ili sendis por min kapti, — lace pensis Aglaja, — la SD1 ne sufiĉis!» La vizaĝo de la ĉefserĝento estis longa, blanka, la okuloj kaŝiĝis malantaŭ rondaj lensoj de okulvitroj sen kadreto. Tiajn vizaĝojn Aglaja Petrovna vidis en eksterlandaj kinofilmoj — bona pastro, aŭ idea instruisto, aŭ neprofitema doktoro, kontraŭstarigita al akirema doktoro...

Krom tiu okulvitrulo ŝin akompanis ankoraŭ kvar mitraletistoj kun «Schmeisser»-oj kaj hundoj — alzacaj ŝafhundoj, speciale trejnitaj por kapti homojn. La ŝafhundoj havis prujnajn lipharojn, kaj unu, kiun ŝi tiel stulte penis sufoki tie, en la vojturno de la setlejo, plu tusadis, kaj ĉiufoje, kiam la hundo tusis, ties mastro el la mitraletistoj de la SD balancadis la kapon kaj karesadis la hundon, kvazaŭ vigligante ĝin persiste elteni elprovojn kaj ne perdi spiritan firmecon. Kaj la ĉefserĝento sulkiĝadis.

La germanoj iris rapide, kaj Aglaja Petrovna, por ili ŝin ne turmentu, penis ne postiĝi de la egalmezura kaj larĝa paŝado de la ĉefserĝento. Sed ŝi tamen postiĝadis, kaj tiam la fermanto de la vico, juna soldato kun flavaj kolsignoj, batadis ŝin per la boto al la suro — tre dolore, lerte kaj indiferente.

Survoje al ili aliĝis ankoraŭ kelkaj soldatoj el tiel nomataj «ekstermaj grupoj» de la SA2 — fortikaj knaboj, dikvizaĝaj, gajaj, helokulaj arjanoj. Ili same dum la tuta hodiaŭa mateno kaj dum la tuta tago kaptadis en Bugajevaj arbaroj «tiujn damnitajn partizanojn», kaptadis kaj ne kaptis, sed la ĉefserĝento kaptis, kaj Aglaja Petrovna aŭdis, kiel la mitraletistoj de la SD rakontis al la soldatoj el la eksterma grupo, kia ŝi estas «diable impertinenta rusa putino», kiel ŝi «siblis kaj gratis», kiel kun ŝi «estis malfacile» kaj kiel «ŝi ŝajnigas, ke ŝi estas en ordo, sed ni vidos, kian el ŝi oni faros ordon!»

«Jes, ili zorgos!» — kun angoro pensis Aglaja Petrovna.

En la kontrolposteno, ĉe disforkiĝo de la vojo, ŝin oni kvazaŭ forgesis. La ĉefserĝento sidis kaŭre antaŭ la ŝafhundo kaj atende observis, kiel la hundo, ĝemetante pro doloro, glutas malgrandajn pecetojn de viando, kaj la ceteraj soldatoj fumis, kaj laŭ iliaj vizaĝoj estis videble, ke ili estas kaj koleraj kaj emociitaj pro la hundo. «Ho dio, mi ja eraris! — pensis Aglaja Petrovna. — Li estas tute ne el infanterio, sed el montaraj trupoj — tiu ĉefserĝento. Ja infanterio estas blanka koloro!» Al ŝi plu ŝajnis, ke tiuj informoj, kiujn ŝi ĉi tie trovos, poste estos utilaj.

Subleŭtenanto en mallonga tuniko — la estro de tiu dometo — rigardis al la klopodoj pri la hundo ironie, sed kiam li eksciis, kiom kostas al la imperio unu tia ŝafhundo, dum oni ĝin instruas kaj edukas, — li alportis el alia ĉambro medicinskatolon kun multaj diversaj tubetoj, skatoletoj kaj flakonetoj.

Post ĉirkaŭ kvardek minutoj venis aŭtomobilo — malgranda kamiono kun kradoj sur la fenestroj kaj kun fako por hundoj. En la aŭtomobilo venis oficiro, verŝajne veterinaro, kun pufa ronda ventro kaj kun pufaj vangoj. Surtirinte sur la manon kaŭĉukan ganton, li ŝovis ĝin en la buŝegon de la rufa ŝafhundo, fiksaŭskultis, kiel fiksaŭskultas muzikistoj siajn instrumentojn, kaj deklaris, ke nenio speciala okazis kaj ke eblas veturi. Kaj denove, kiel dum la tuta hodiaŭa tago, ili ekparolis pri frostoj, pri tio, kiom da gradoj estas hodiaŭ, kaj kiom da ili estos morgaŭ, kaj kia tio estas neeltenebla afero — rusa malvarmo.

En la aŭto la veterinaro eksidis apud Aglaja Petrovna kaj rigardis al ŝi de flanke. Ŝi pensis siajn pensojn kaj spiris en la polmojn por varmigi ilin. Maldekstre, en la fako, moviĝis kaj graŭlis la ŝafhundoj. Estis malvarme kaj vente.

— De kie ŝi aperis — tiu diablino? — demandis la veterinaro.

— Saltis el aviadilo, — respondis la ĉefserĝento. — Figure esprimante, ŝi aperis de la ĉielo, kvankam ŝi ne konfesas tion.

— Ŝi estas ne knabino, sed ankoraŭ nemalbona!

— Tro maldika! — diris la ĉefserĝento. — Ne mia tipo. Tamen, por soldatoj taŭgos!

— Kaj la paraŝuto? — demandis la veterinaro.

— Ni ne trovis! — suspiris la ĉefserĝento. — Kaj al diablo ĝin. La inaĉo rakontos ĉion mem kun detaloj. Pruvobjektoj por la Obersturmbannführer3 ne necesas. Se ili ne deziras paroli, tiam pruvobjektoj tutegale ne helpos, ĉu ne?

Li ĝustigis la kaskon sur sia longa, etendita kapo kaj laŭdis trikitan lanan subkaskaĵon.

— Sen tiu granda invento ni ĉi tie pereus, — diris la ĉefserĝento. — Mi pri tio estas tute certa.

— Sed mi ne, — respondis la veterinaro. — Mi entute pri nenio estas certa. Absolute pri nenio!

— Kaj pri tio, ke vi estas vi, — ĉu vi same ne estas certa?

— Certe, ne estas certa! — ekkriis la veterinaro. — La sola, pri kio mi estas certa, tio estas malrealeco de la universo. Bonvolu frapi al la ŝoforo, mi devas eliri, tio estas Nigra Ravino.

«Nigra Ravino, — pensis Aglaja Petrovna. — Kiom da tempo mi ne estis ĉi tie. Kaj Ksenia Nikolajevna ĝojus, ŝi certe ne timus. Ĉi tien mi devis veni. Kaj nun mi ĉi tien ne trafos. Neniam».

La veterinaro eliris, la aŭtomobilo elveturis el la arbaro kaj nun estis kuranta tra kampoj. Glacia vento portis senfinajn blankajn ondojn de surtera blizardo, fajfis en fendoj de la tabula kargujo de la kamiono, penetradis trae la homojn. La germanoj entiris la kapojn en la kolumojn. Eĉ la ŝafhundoj ekjelpis en sia fako.

«Kiel do ĉio ĉi okazis? — demandis sin Aglaja Petrovna. — Necesas dume pripensi, kontroli, prepariĝi!»

Kaj ŝi denove komencis, jam pluran fojon hodiaŭ, rekontroli tutan sian konduton kaj rememori ĉion, kio okazis al ŝi ekde tiu momento mem, kiam Nikolao Iljiĉ kaj du knaboj el lia taĉmento elkondukis ŝin sur la landvojon kaj jam pluran fojon klare kaj detale eksplikis, kiel kaj kien ŝi iru, kie ŝi turniĝu kaj kiel necesas ĉirkaŭiri la germanan kontrolpunkton, por turniĝi al Nigra Ravino. Ne, ne, ĉio estis ĝusta, ŝi en nenio eraris, kaj tio, ke oni ŝin opiniis paraŝutistino, estas stulta hazardaĵo, koincido. Krom ĉio cetera, hodiaŭ ne povis esti ajnaj paraŝutistoj kaj paraŝutistinoj, ŝi scius, se oni ilin atendus. Kaj ne necesas paraŝutigi homojn en arbaron, kiam ekzistas placeto, oportuna kaj delonge sciata en Moskvo...

Stulta hazardaĵo de milito!

Kaj ĉu la hundo? Eble, ŝi ne devus sufoki tiun hundon? Sed ja ajna homo rezistos, se sur arbara vojo al vi ĵetiĝos tia monstro. Ŝi, cetere, probable, kriis pro timo, ne povis ne krii!

Tamen, pri tio ŝi ne devis pensi.

Nun necesis pensi pri tio, kio ŝin atendas.

Mallonga rideto glitis por momento sur ŝiaj krudaj pro vento, ankoraŭ junaj lipoj, glitis, priluminte la okulojn, la altajn vangostojn, deskvamiĝantajn pro frosta vento, glitis, por ke por sekundo revenu la antaŭa Aglaja Petrovna Ustimenko, glitis kaj malaperis, eble nun por ĉiam.

Ĉu ne estas stulte pensi pri tio, kio ŝin atendas?

Tio estis antaŭe, ke ŝin ĉiam io atendis: atendis batalo en kunsido de la buroo de la regiona komitato, kiam ŝi iniciatis konstruadon de arbara lernejo por tuberkulozaj infanoj kaj kiam Kriniĉnij subite komencis krii, ridinde globigante la okulojn:

— Sed kie mi por vi tiujn centmilojn prenos? Foririgu ŝin, kamaradoj, al mi komenciĝas paroksismo de brustangino, foririgu Ustimenkon!

Kaj la malfermo de la lernejo ŝin atendis. Ŝi kuŝis en tiuj someraj ventaj tagoj post «apendicektomio», kiel skribis al ŝi la dokta Vlaĉjo, al ŝi ankoraŭ estis malpermesite ekstari, sed telefonis Kriniĉnij kaj diris:

— Vi ne mortos! Oni vin tie atendas!

Ŝi veturis, kaj ili vere ŝin tie atendis, ĉar ĉiuj sciis, kiel ŝi luktis kaj turmentiĝis kun tiu malfacila konstruado, kiel estis malfacile kun kreditoj, kia troviĝis sentaŭga laborestro kaj kiel la prezidanto de la speciala komisiono de la urba sanprotekta departemento Ĵovtjak, malfrue eksciinte pri la vidpunkto de Kriniĉnij, subite haltigis la konstruadon.

Tio estis ŝia arbara lernejo, kaj ĉiuj en la regiono sciis tion, kaj Kriniĉnij mem diris al ŝi dum la malfermo:

— Ĉu vi scias, Aglaja Petrovna, ni ja, animo mia, multon de vi atendas. Ni kverelas, sed estas tia opinio — vi estas potenciale forta laboranto.

Kompreneble, tion li por ajna okazo diris — potenciale. Por ke ŝi ne tro fieru.

Kaj tie, malproksime en la Nordo, en sia kvieta loĝejeto sur nigraj rokoj, alte super la golfo, kiu ĉiuminute ŝanĝadis sian koloron, atendis Rodiono Metodjeviĉ, fiksaŭskultadis la telefonon, primetante la tablon, — atendis malfruantan linian aviadilon, atendis la edzinon. Kaj ŝi atendis la momenton, kiam la ŝipeto obtuze frapiĝos al peĉitaj traboj de la marponto kaj Rodiono, ĝeniĝante antaŭ siaj ruĝflotanoj, diros ial oficiale:

— Bonan tagon, Aglaja Petrovna.

Ŝi atendis leterojn de Vlaĉjo — kolere viglajn kaj sinĝene animajn. Atendis lian revenon. Atendis feriojn, kiam ŝi forveturadis kun Rodiono al la Nigra maro — «varmigi la ostojn», kiel diradis li, kaj en la sanatorio ŝi atendis tiun tagon, kiam ŝi eniros en sian malgrandan kabineton, pendigos la mantelon kaj diros al la sekretariino Maria Demetrijevna:

— Nu, mi nun pereis. Kiel mi ordigu tiun ĉi mastrumaĵon?

Hejme grumblis enradikiĝinta ĉe ŝi avo Metodo:

— Aglanjo, la bankuvo vin atendas!

— La vespermanĝo vin atendas!

— Ĉe telefono oni vin atendas!

Sur sia ŝipo, komforte paŝante tra la malgranda kajuto de komandanto, bonguste enspirante cigaredan fumon, Rodiono asertadis:

— Mi estas konvinkita, Aglaja, ke homo devas ĝis la lasta tago de sia vivo atendi ion ankoraŭ ne okazintan en lia biografio, plej mirindan, solan, tion, por kio li entute estis naskita. Ĉu vi ne konsentas?

Kaj promesadis:

— Nepre tia tago venos. Nepre! Kaj tiam okazos por la homo kontrolo, plej severa.

«Do, ĉu venis tiu tago?»

La momento mem de transiro el la lumo en la obskuron, certe, ne estas timinda. En tio multon troigis poezio, muziko, natura timo de morto. Estas malfacile, kompreneble, elteni ĉion tion, kio atendas antaŭ la lasta punkto, — jen tiu «plej severa kontrolo», pri kiu parolis Rodiono Metodjeviĉ. Estas malfacile elteni, ne kliniĝi, ne obei al tiu forto, kiu nun, tre baldaŭ, tuj falos sur ŝin per tuta sia pezo, per la tuta kalkulite kaj pripensite organizita ruzo, kareso, torturoj, afablo, varmo, mokoj, manĝo, malsato, varmego, provokoj — per ĉio, kion ŝi jam bone konis laŭ rakontoj de homoj, spertintaj tion, sed laŭ rakontoj, kaj nun ŝi estas mem ekkononta tion, pri kio ŝi nur aŭdis...

— Ŝi ĉiam flustras! — diris la ĉefserĝento al sia najbaro mitraletisto kun nigraj lipharetoj. — Flustras kaj flustras.

— Verŝajne, preĝas! — subridis la soldato.

— Bolŝevistoj ne preĝas! — serioze respondis la ĉefserĝento. — Ili havas nenian dion. Bedaŭrinde, ankaŭ ni malofte preĝas!

La soldato indiferente kapjesis. La ĉefserĝento komencis plenigi per tabako mallongan pipon, kaj lia vizaĝo iĝis malgaja. Sur sia ringofingro li havis sigelringon, kaj sur la etfingro same. Kaj Aglaja Petrovna subite miris, ke tiu homo kun belaj manoj kaj serioza, signifa vizaĝo antaŭ kelkaj horoj trankvile kaj afereme batis ŝin per la botoj, tordis la brakojn kaj per tiuj samaj sigelringoj rompis al ŝi denton. Kaj poste ŝi aŭdis, kiel li kantetas kaj kiel li ĝuas la melodion, kaj ŝi sentis timon. «Ja li estas ne SA kaj ne SS4, — pensis ŝi, — kaj lin neniu povis devigi kaj ne devigis bati min; do, li jam mem estas tia, kaj, do, al li tiel plaĉas?»

Estis jam krepusko, kiam ili enveturis en la urbon, pli ĝuste, tio estis kadavro de urbo aŭ eĉ skeleto de antaŭlonge mortinta urbo. Estrante la evakuadon, Aglaja Petrovna ne sciis bone, kiel detruita estas ŝia urbo, tiu urbo, kie pasis preskaŭ tuta ŝia konscia vivo, kaj nun ŝi amare kaj time rigardis al la nigrantaj skeletoj de disbombitaj domoj, al la plene forbrulinta Rivera strato, al la fiero de la urbo — sesetaĝa hotelo, de kiu simple nenio restis, al la kripligita ponto en Zareĉje...

Antaŭ la aŭtomobilo malfermiĝis pordego, la mitraletistoj, ekzercante sin, piedpremante la teron, elsaltis sur la frostiĝintan korton, Aglaja-n Petrovna-n oni same eligis. Kortisto en antaŭtuko estis balaanta neĝon, la trietaĝa domo de la gestapo5 hele brilis per grandaj fenestroj — ĉi tie oni opiniis malbontono uzi nigrumon. De ie venis odoro de bona, satiga manĝaĵo, aŭdiĝis muziko, du oficiroj, sen ĉapoj, sportaspektaj, en sveteroj kaj pugnogantoj, estis ŝmirantaj skiojn sur prilumita teraso.

— Stari ĉi tie! — diris al Aglaja Petrovna skribisto.

Ŝi ekstaris. La skribisto parolis ruse kun peno. Li enskribis ŝin en grandan, bone binditan libron, poste aparte sur slipon, poste sur slipon malpli grandan. Alia homo — en blua antaŭtuko kaj samaj manumoj super la manikoj de la tuniko — faris spurojn de ŝiaj fingroj. Kaj fotografo-soldato jam atendis ŝin en angulo de granda malplena ĉambro. Li same parolis ruse nur tiujn vortojn, kiujn li bezonis por sia laboro.

— Sidi! — diris li.

Kaj per la piedo alŝovis al Aglaja Petrovna tabureton.

Ŝi eksidis. Tiam li pendigis sur ŝian kolon ŝildon kun numero «P. — 709-3» kaj ankoraŭfoje ordonis:

— Fronta foto! Kviete!

La aparato klakis.

— Profila foto! Kviete!

Poste li ordonis:

— Stari!

Ŝi foriris en angulon de tiu longa, malalta, volba ĉambro. Ĉi tie staris benko. Verŝajne, estis horo de vespera purigo, ĉar soldatoj estis purigantaj la ĉambron kaj interparolantaj. Ili ĉiuj estis soldatoj de la SS, elitaj nazioj, kaj parolis inter si, kiel decas al veraj filoj de la miljara imperio. Ili menciis la venkajn armeojn «Sudo», «Centro», poste laŭdis iun Zeitzler-on, sed plej multe la afrikan Rommel-on kaj post li Ritter-on von Greim...

— Kaj ankoraŭ virinoj, — subite interrompis ilin la fotografo, kunmetante sian tripiedon kaj ŝlosante la ŝrankon. — Tio estas nepra! Virinoj, vidu, bone nutritaj, bone lavitaj, tio, kion eblus nomi gejŝoj por niaj trupoj. Ĉu vi komprenas, knaboj? Sen ajna porkeco. Modeste, komforte, kun vortoj de amo, kun ĉarma rigardo, por ludi koncertinon, por ke estu imito de amo, sed pure farita. Iu kolonelo estru tutan tiun armeon de priservo, nu, vidu, talenta, kiel Hagenbeck en Hamburgo kun sia mondfama bestejo. Bestoj en libero...

— Mi kun vi samopinias! — respondis al la fotografo soldato kun nazo, malgranda kiel butono. — Mi tute kun vi samopinias...

Lia ronda vizaĝeto ŝvitis pro emocio, kaj li same komencis paroli pri virinoj en obeigitaj landoj. Li ne deziris perforton, al li ĉio ĉi estis abomena. Li same, kiel la fotografo, deziris germanan organizadon. Klarecon, difinitecon de ideo, skalon.

— Finfine, ni tion rajtas! — ekkriis alta globokula soldato kun dika kolo kaj razita grasa vizaĝo. — Kaj ni, kaj niaj fratoj en la frontoj. Virino decidas multon en nia vivo.

— Virino nenion decidas, ĉion decidas vivamikino, tio estas edzino, — kontraŭdiris soldato pli aĝa. — Virino amuzas, virino, sendube, estas parto de militanta armeo, sed decidas edzino...

Lin oni priridis. Kaj lian edzinon same priridis. Pri ŝi ili ion sciis, pri tio, kiel ŝi «decidas» tie — en Dancigo. Decidis ŝi, ĉiuokaze, ne por sia edzo.

— Familio! — ridaĉis la soldatoj. Prefere Rupp silentu kun sia familia feliĉo. Kaj finfine tiuj flugaj taĉmentoj de ĉarmaj damoj ĝuste por tio necesas, ke soldato de la imperio neniam pensu pri la familio, por ke li estu feliĉa pro la hodiaŭa tago, sed ne pro espero al ferio. Virino! Konas ni tiujn amikinojn ĝis la ĉerka kovrilo...

Kaj, tute ne rimarkante Aglaja-n Petrovna-n, ili ekparolis pri virinoj, interrompante unu la alian kaj fanfaronante pri siaj venkoj en multaj landoj de la mondo. La maldecaj gestoj kaj la vera senco de la vortoj ne ĝenis ŝian atenton, sed ĉiam pli kaj pli granda abomeno kaptadis Aglaja-n Petrovna-n, kiam ŝi pensis, ke pri tio parolas ne simple malpuraj homoj, huliganoj, ebriaj sentaŭguloj, sed parolas la sistemo, la ŝtata ordo, la estonteco el ilia vidpunkto, parolas ilia «moralo».

Ilia estro same sidis ĉi tie kaj fumis cigaredon, sur kalkita muro antaŭ Aglaja Petrovna glitadis ombroj de la soldatoj — ŝi forturniĝis de ili, radiricevilo nemalproksime ludis unu post la alia malmildajn, abruptajn marŝojn, kaj estis neelteneble pensi, ke ĉio ĉi okazas en Rusio, sub la rusa ĉielo, ke ĉirkaŭe sterniĝis rusaj kampoj kaj arbaroj, sterniĝis malgrandaj, karaj por ŝia koro distriktaj urboj, sovĥozoj, vilaĝoj, kolĥozoj, kie ŝi ofte estadis kaj longe laboradis, kaj nun — hodiaŭ, aŭ morgaŭ, aŭ postmorgaŭ ŝi estos mortigita nur tial, ke ŝi neniam povos obei al tiuj malinteligentaj banditoj en griz-verdaj mallongaj uniformoj, same kiel ne povos obei al ili tiu granda lando, kies ero estis ŝi — Aglaja Petrovna Ustimenko...

— Aĥ, por kio pensi! — suspiris ŝi kaj alpremiĝis al la muro, por dormeti, dum estas eblo.

La eblo estis, pri Aglaja, evidente, oni por ioma tempo forgesis, kaj ŝi momente profunde ekdormis, ĝis senfortiĝo elturmentita de la hodiaŭa terura tago. Kaj dum ŝi dormis, la eventoj iris laŭ ordo, ordinara por tiu ĉi institucio: sinjorino Misel el akcesora servo, nomita de la gestapanoj mem nesciate kial «Hunda Morto», surmetinte du parojn da okulvitroj, estis «okupiĝanta» pri la dokumentoj de Aglaja Petrovna. Speciala aparato, tre portebla, treege oportuna por uzado eĉ en kampaj kondiĉoj, konfirmis aŭtentikecon de la pasporto, prenita disde la arestitino. La pasporto, efektive, estis aŭtentika, tamen la fotaĵo sur ĝi estis alia, sed pri tio la aparato ne estis «instruita», kaj tial Hunda Morto, turniĝinte sur sia turniĝanta seĝo, rapide tajpis per portebla kampa skribmaŝino respektivan pozitivan ateston. Poste, mole paŝante per la plataj, en feltaj pantofloj, grandegaj piedoj, sinjorino Misel ekiris laŭlonge de bretoj, kie estis lokita respektive ordigita sliparo de la gestapo de la grupo «C», en kiu havis honoron fidele labori Hunda Morto. Maĉante per la grandaj molaj lipoj, Hunda Morto demetis de la dua breto brunan dosieron kun etikedo: «Aktivularo de la VKP(b) regiono — urbo (virinoj)», — elprenis el tie tolajn griz-verdajn kovertojn kun etikedoj — «brunharulinoj», «blondharulinoj», «kaŝtanharulinoj» — kaj, pensinte, malkovris tiun koverton, sur kiu estis la etikedo «brunharulinoj». Ĉi tie estis akumulitaj fotaĵoj precipe el la ĵurnalo «Unĉanska laboristo», — certe, prilaboritaj kaj pligrandigitaj.

Ankoraŭ malsekaj ĵusaj fotaĵoj de Aglaja Petrovna kuŝis sur speciala pupitro, forte kaj milde prilumita per laktovitraj lampetoj. Plu maĉante per la lipoj — tian ŝi havis kutimon, kiam ŝi estis okupiĝanta pri laboro, — sinjorino Misel sufiĉe facile trovis en la koverto «brunharulinoj» fotaĵon de virino kun larĝe malfermitaj, iomete oblikve sidantaj okuloj, kun altaj vangostoj, kun harligo, metita krone, kaj kun longa subskribo: «Ustimenko Aglaja Petrovna, nask. 1902, marto, vilaĝo Kamenka de la Unĉ. distrikto, ano de la VKP(b) de aprilo 1918, la lasta posteno — estro de la regiona dep-to de popola edukado, ano de la buroo de la regiona komitato de la VKP(b), vidvino de ĈK-ano, edzino de veselkapitano Stepanov R. M., populara, fama, danĝera kiel organizanto, malkonsentojn kun t. n. «ĝenerala linio» ne havis, ne estis discipline punita. Klero — supera, ankaŭ speciala partia. Supozata situo — nelegala stato».

Super la fotaĵo estis ĉifro: «Gr. — I».

Tio signifis — post rekono kaj ricevo de informoj estas kaŝe neniigenda.

Ĵetinte en la senfundan buŝon rondan verdan mentan bomboneton, Hunda Morto ankoraŭfoje sidiĝis sur sian turniĝantan seĝon, per speciala, same portebla kampa truilo kun ŝnureto, aŭtomate broŝuranta dosieron, prilaboris la dokumentojn, nodis la ŝnuron bante, sigelis la nodon per vaksosigelilo kun svastiko kaj litero «C», ordigis sian hararanĝon de koloro de pasintjara pajlo kaj, ŝlosinte la kriminalistikan arkivon per du ŝlosiloj, ekiris tra la koridoro al la ĉambro ses, kie estis «okupiĝanta» Sturmbannführer6 Wentzlow, antaŭnelonge transpostenigita ĉi tien pro iu knabeca petolo de aleo Szucha, el Varsovio, el la fama tiea gestapo. Volksdeutsche — germano el Baltio — li estis vera poligloto: sciis la polan, la rusan, la ukrainan, en la ĉeĥa li parolis kiel ĉeĥo, parizanoj opiniis lin provencano, angloj opiniis jorkŝirano. En la aĝo de dudek ses jaroj li estis akceptita de Himmler, en la aĝo dudek ok li havis legitimilon «PK», kio signifis «Gestapo ene de la gestapo, aŭ persona plenrajtigito de Himmler». Laŭ onidiroj, briliantoj en Varsovio rompis al li la karieron, la satena karto «PK» estis forprenita disde Wentzlow sen klarigo de kaŭzoj. Nun li bezonis regajni mankantajn poentojn en tiu granda ludo. Ĉi tie li povis, kompreneble, plene disvolviĝi.

Kaj jam sukcesinta enamiĝi al la Sturmbannführer Wentzlow Hunda Morto ekportis ĝuste al li tiun «belan kaj fruktodonan aferon», kiel al ŝi ŝajnis.

— Jes! — kriis el trans la pordo Wentzlow.

Sed en la kabineto de Wentzlow estis vorttorentanta Standartenführer7 von Zanke mem, kaj Hunda Morto rigidiĝis kun sia dosiero apud la pordofosto. La konversacio, evidente, komenciĝis antaŭlonge, esprimo de putra enuo fiksiĝis en la malbonkoraj pupiloj de Wentzlow, sed lia blanka vizaĝo estis esprimanta ĝentilan kaj eĉ koran atenton.

— Kaj la providenco helpos al forto de nia germana penso, — patose daŭrigis von Zanke, kapjesinte al saluto de sinjorino Misel, — helpos al nia sobra racio, helpos al nia nacia karaktero en ties grandega misio. Sed tio estos nur en la sola okazo. Se...

— Se? — kun preteco ripetis Wentzlow.

— Se ni havos blinde obeantan al ni, absolute fidindan, por ĉiam kvietiĝintan malfronton. Ĉar malfronto ĉiam estas komunikvojo — al kio?

— Al kio? — incitiĝante pri tiu maniero de lerneja instruisto, sed per ĉarma voĉo redemandis Wentzlow.

— Al atingoj, mia knabo, al atingoj! — ekkriis von Zanke. — Kaj atingoj ankoraŭ atendas en la estonteco.

Li subridis per solaj lipoj:

— Ĉu vi estis en Hindio?

— Ne.

— En Ĉinio?

— Ne.

— En Egiptio?

— Ne.

— Vi devos vastigi vian stokon de lingvoj. Tra la plenumita konkero de la bolŝevista ŝtato — tien, en tiujn grandioze riĉajn landojn, kaj pluen — jen nia vojo, knabo. Sed ankaŭ tiujn spacojn gardas komunismo. Necesas kompreni — niaj manoj estas ligitaj, dum ĝi ne estos finita. Nia revo ne estas plenvalora, ĝis ni transformos ebenaĵojn kaj arbarojn de Rusio en por ĉiam obeemajn komunikvojojn. Cetero nin kaj vin ne koncernas. Inteligenta estro de agrikultura pumpilo en la regiono — talenta regionestro provizos la nacion per provianto. Krudmaterialojn ni same havos. Germaninoj ne rifuzas naski, ĉiujaran kompletigon de la armeo, aerfloto kaj militfloto ni havos regule. Kompreneble, depende de tio, kiom ofte niaj soldatoj povos viziti siajn edzinojn. Nia afero estas komunikvojoj, jen ĉio.

Apogante sin sur promenbastono, li abrupte turniĝis al Hunda Morto kaj demandis ŝin, almontrinte per la seka fingro la dosieron, kiun ŝi tenis ĉe sia magra femuro:

— Kio estas tio?

Sinjorino Misel raportis — mallonge kaj precize. Kaj nelaŭte: la kolonelo abomenis, kiam al li oni «premas per la gorĝo», kiel li esprimadis. Kaj intonacioj en homa parolo lin incitadis.

— Justeco ne bezonas muzikon, — ial diradis li, kaj neniu estis komprenanta, kion tio signifas.

— Pri tio okupiĝu Wentzlow, — diris von Zanke, forirante. — Tio estas lia specialeco. Necesas nur plugi pli profunde, jes, mia knabo, pli profunde. Pendumi ni ĉiam sukcesos, tio estas memorenda.

Kaj, apogiĝante sur la bastono pli peze, ol indus ĉe malnova kaj bagatela vundo, la kolonelo foriris. Atendinte, kiam la pordo malantaŭ la «maljunulo» fermiĝos, Wentzlow interesiĝis de Hunda Morto per furioza voĉo, tamen kun tio apenaŭ disigante la lipojn:

— Kiu petis vin treni al mi tiun fiodoran dosieron, nomitan de vi afero? Pro kia diablo vi enmiksiĝas tien, kien vi ne rajtas eĉ la nazon ŝovi? Ĉu vi aŭdis — plugi pli profunde? Tio signifas, ke mi devas akiri de ŝi informojn, de tiu damnita rusa inaĉo, sed kion mi akiros, kiam ŝi havas tiajn donitaĵojn? Kion? Ĉu ankoraŭfoje «Internacion», antaŭ ol oni ŝin pendumos? Komunikvojoj!

Li estis tremeganta pro furiozo. Hunda Morto kaj la idiota vorttorento de von Zanke miksiĝis en lia cerbo. Ustimenko! Jen tiaj, kiel ŝi, komandas la «kvietajn, senbruajn, obeemajn» komunikvojojn. Kaj la partizana milito estas ankoraŭ en ĝermo...

— Foriraĉu el ĉi tie! — jam ne retenante sin, kriegis Wentzlow. — Kaj ne ŝoviĝu en fremdajn aferojn! Kriminalistiko — jen pri kio oni vin instruis, kaj la ceteron ni faros sen via helpo.

Penante ĉarme rideti, Hunda Morto retropaŝis kaj mallaŭte fermis post si la pordon. En la estiĝinta silento Wentzlow aŭdis zumadon de motoroj de aera flotego. Tio estis bombaviadiloj, irantaj orienten. Kiomfoje dum diurno li fiksaŭskultadis tiun egalan, trankvilan, solidan zumadon, kiam ili estis flugantaj al tiu flanko, kaj kiomfoje li ekfumadis, notante mense alian ritmon kaj ioman stumblemon de la sono, kiam ili estis revenantaj.

— La sekvan! — ordonis li al la deĵoranto. — Kiu estas tie?

— Rusa partianino, — kunfrapis la kalkanumojn Obersturmführer8 Zollinger — «bona etulo», kiel ne sen estimo oni nomis lin en la grupo «C». — Sinjoro Standartenführer registris por vi ŝian aferon...

Li ree kunfrapis la kalkanumojn.

— Bone. Post dek minutoj! — suspiris Wentzlow. — Ŝajne, mi komencas laciĝi, oĉjo.

Zollinger-on ĉiuj iomete kaĵolis en la grupo «C». La afero estis en tio, ke la «bona etulo» havis satenan karton de la «Gestapo ene de la gestapo», kaj tial oni penis amiki kun li. Kaj li pafmortigadis ĉiam sobra, — gaja, afabla etulo, favorato de la nesenfama Eichmann, specialisto pri «judaj aferoj». En la grupo «C» la deĵorinta hodiaŭ «bona etulo» same estis okupiĝanta pri judoj. Kaj ankaŭ enketado ene de trupoj de la SS kaj la SD same estis en liaj kompetentoj. Tute antaŭnelonge li eltiris el tie unu penseman babilulon, iun Kasparo Krüger kaj proponis sin por pafmortigi lin, kvankam antaŭ tio ili kune ĉasadis kaj estis opiniataj bonaj amikoj. Kaj la timigitan leŭtenanton, perdintan doktoron Hummel, la «bona etulo» same pafmortigis, veturis sur motorciklo en Unĉon, starigis la disfalantan leŭtenanton antaŭ soldata linio, «en la nomo de la granda Germanio» pafis en lian verdan, jam malvivan vizaĝon, diris «heil Hitler» kaj forveturis — gaja, bona filo de siaj maljunaj gepatroj, karesa frato kaj vera nazio.

Kiam Zollinger eliris, Wentzlow elprenis el tabla tirkesto ampolon, per la blankaj fingroj derompis la pinton kaj elsuĉis la kafeinon. Tio lin subtenadis pli, ol cigaredoj. Poste li demetis sian nigran, tajloritan ankoraŭ en Parizo uniformon, kun kranio kaj ostoj sur la maniko, kun kverkaj folioj sur la kolumo, kun unu mola epoleto sur la dekstra ŝultro, kaj, restinte en maldika lanuga svetero, ĝustigis la harojn. Pro la kafeino iĝis pli hele en la kapo, pli plene ekbatis la koro.

«Tamen mi havas aĉegan mentonon! — pensis Wentzlow, ĵetinte rigardon en la spegulon. — Detranĉitan! Eĉ Hunda Morto havas bonegan mentonon, ne dirante eĉ pri la ĉefo. Io estas neplenvalora en tiu moleco...»

Al la pordo oni frapis.

— Jes! — kriis Wentzlow.

Li staris ĉe sia skribotablo, kiam oni enkondukis ŝin.

— Eksidu! — ordonis la Sturmbannführer.

Aglaja Petrovna eksidis. Wentzlow, ludante per la maldekstra brovo, fiksrigardis al ŝia vizaĝo, al ŝiaj junaj ventokrudigitaj lipoj, al la severaj okuloj — larĝe malfermitaj kaj kvazaŭ ŝirmitaj disde li per nevidebla kiraso. Tiaj vizaĝoj senigadis lin je dormo, je apetito, je sento de lia forto, de lia supereco, de liaj scioj de la homa animo.

«Komunikvojoj! — subite kun kolero pensis li. Ĉiam pli kaj pli ofte tiu vorto incitadis lin. — Silentaj ebenaĵoj de Rusio. Diablo igis min scii tiun lingvon!»

— Ĉu Fjodorova Valentena Andrejevna? — demandis Wentzlow.

— Fjodorova Valentena Andrejevna! — ripetis Aglaja Petrovna trankvile, sed sen ajna servemo aŭ preteco.

«Ĉu perfidulo?» — pensis ŝi, sed tuj komprenis, ke tio estas germano, malgraŭ tio, ke la enketisto parolis en la rusa sufiĉe pure. Io tamen estis en lia elparolo fremda, papaga: tiel ne parolas homoj en sia gepatra lingvo.

— Fjodorova. Tre bone! — diris Wentzlow kaj dekliniĝis en sia fotelo, legante paperon kun aglo kaj svastiko.

Nun Aglaja Petrovna povis pririgardi sian enketiston.

Liaj haroj de koloro de matura sekalo iomete komencis maldensiĝi kaj estis firme kombitaj malantaŭen, malkovrante la grandan, glatan, platan frunton. Brilantaj bluaj okuloj kun densaj okulharoj, maldikaj, probable razitaj brovoj, mola, iomete kurbiĝanta buŝo kaj forte detranĉita mentono — jen tia estis antaŭ ŝi la enketisto, kontraŭ kiu ŝin atendis ĝismorta batalo. En la ĉambro sur la muro pendis portreto de Hitlero kun infano sur la manoj. La Führer estis fotita plenalte, en uniformo, en kaskedo, ĉe liaj piedoj, ĉe la brilantaj botoj kun malaltaj krurumoj, kuŝis hundeto. Sur alia muro pendis portreto de Himmler. Kaj la maldekstra muro estis ŝirmita per kurteno — verda, sur ringoj kaj ŝnuro.

— Do, bone! — prononcis Wentzlow, foliuminte ĉion, kio estis en la «afero». — Ĉu vi tuj purkore konfesos kaj per tio faciligos vian nedisputeblan kulpon aŭ sensence mensogos kaj per tio prokrastos la demandon pri via liberigo? Kiel vi deziras konduti?

Aglaja Petrovna silentis.

— Ĉu vi fumas?

— Ne, mi ne fumas!

— Ĉu vi deziras trinki, manĝi? Ĉu vi deziras ripozi, dormi? Ĉu vi deziras kuraciston, medicinan kvalifikitan helpon? Vi, mi esperas, ne suferis, saltante el aviadilo?

— Mi ne saltis.

— Vi saltis! — lace suspiris la enketisto. — Saltis! Jen via fotaĵo en la momento de alteriĝo, jen vi ankoraŭ en la aero...

Li montris du falsajn fotaĵojn, enmetitajn en la dosieron de Aglaja Petrovna, — tiaj fotaĵoj estis dissendataj de Himmler el Berlino en diversaj variantoj. Aglaja Petrovna deziris ridi, kaj ŝi facile ridetis.

— Vi estas prudenta virino, — diris la enketisto. — Ĉu indas okupiĝi pri ĉiaj bagateloj? Vi, mi estas certa, komprenas, ke via afero estas malgajnita kaj rezistado al nenio helpos. Se ne hodiaŭ, do morgaŭ, kaj se ne morgaŭ, do postmorgaŭ — por kio vi kaj mi turmentiĝu?

«Li ne estas stultulo, — trankvile pensis Aglaja Petrovna, — sed ĉi tie estas evidenta miskompreno. Ili min opinias iu paraŝutistino. Eble, tio por mi estas pli utila?»

Kaj ree ŝi nenion respondis, rekte kaj firme rigardante en la okulojn de la nazio. Ŝia koro batis egalmezure. Kiomfoje dum tiu ĉi duonjaro ŝi imagadis al si tiajn minutojn. Kaj jen ili venis. Esence, ili ĉiuj bezonas de ŝi la solan — la demandon, kiun ŝi devis diri en Nigra Ravino: «Ĉu ne eblas ĉe vi interŝanĝi lanŝtofpecon al virporketo?» Kaj tiam...

Sed tiu «tiam» ne venos, jen en kio estas la afero, sinjoro enketisto de gestapo. Kaj la ekspedaĵon da eksplodaĵo, restintan en Nigra Ravino, vi ne ricevos, kaj viaj trajnoj falados sub talusojn, kaj municio en la trajnoj eksplodados en la trajnoj, kaj benzino brulados, kaj en la vagonoj, ĉifitaj kaj dispremitaj, kiel ladskatoloj, per centoj mortados kripligitaj okupaciantoj...

«Ĉu ne eblas ĉe vi interŝanĝi lanŝtofpecon al virporketo?»

Tiom simple kaj tiom neekscieble!

Tiom senfine simple, — ĉu vere, Rodiono? Vlaĉjo, ĉu vere? Sed ekscii ne eblas. Kaj neniu el ili ekscios!

«Mi premos al ŝi komence kiel al paraŝutistino, — pensis Wentzlow. — Tio aldonos al ŝi memcertecon. Kaj, kiel al paraŝutistino, mi rakontos pri niaj paraŝutaj trupoj, tio influas imagokapablon. Kion ŝi scias en siaj arbaroj — tiu vangostulino?»

— Ĉu vi nenion decidis? — ĝentile interesiĝis li.

— Mi havas nenion por decidi! — respondis ŝi.

— Tiam mi permesos al mi demonstri al vi pejzaĝon sufiĉe majestan, — dum irado diris Wentzlow, prenis montrobastonon, aliris la maldekstran muron kaj, deŝirinte per la mano la kurtenon, turnis ŝaltilon — grandega Eŭropo estis ĉirkaŭpikita per flagetoj kun svastiko.

— Kion vi diros pri tio?

Ŝi silentis, sed li sukcesis rimarki, ke la mapo faris impreson; interalie, Wentzlow delonge asertadis inter siaj kolegoj, ke tiaspecaj psikologiaj manovroj, plej ofte, efikas al homoj kun ioma intelekto.

— Sur mapo ĉiam pli videblas iro de historio! — kun facila rideto diris li. — Tamen, mi deziras rakonti al vi ion pri niaj paraŝutistaj trupoj, kiel, se tiel diri, al specialisto...

Kaj per voĉo de lektoro, fojfoje misvojiĝante al aliaj slavaj lingvoj, sed tuj kaj ne sen eleganteco korektante sin, li komencis rakonti al Aglaja Petrovna pri tio, kio estas veraj paraŝutistaj trupoj, ne primitiva elĵetado de deko da ideaj (ni ne disputas) kuraĝuloj, sed veraj paraŝutistaj trupoj, tiaj, kiel, ekzemple, la trupo de generalo Student, aginta dum la operacio «Weserübung», aŭ tiaj, kiuj estis ĵetitaj en Korinto aŭ en Kreto.

Per malvarma kaj malmilda voĉo li nomadis nombrojn da glisiloj, Ju-88, Ju-52, rakontadis pri grandegaj konteneroj kun armilaro kaj municio, pri «homaj bomboj» kun amortiziloj, pri tio, kiel sabotistaj grupoj povas esti ĵetitaj por plenumo de tasko kaj kiel poste ili denove kunvenos en sia bombo, kaj aviadilo kroĉos ĝin per ankro kaj forportos hejmen, en la bonan, ĉarman, gajan, potencan Germanion.

«Germana pugno, — aŭdis Aglaja Petrovna, — germana forto, germana genio, germana prudento». Kaj armeojn li nomadis, da armeoj estis tre multe, da divizioj kaj korpusoj same, kaj ankaŭ da iaj specialaj taĉmentoj, specialaj grupoj, moveblaj grupiĝoj kaj da ĉio tia, sed tio ŝin malmulte interesis.

Preskaŭ ne aŭskultante, ŝi estis preparanta sin.

Ja ĉion ĉi li diris ne vane? Nun, certe, devis okazi io tre grava. Kaj ĝi okazis.

— Vi havas neniajn esperojn, — lace mallarĝigante la okulojn, diris Wentzlow. — Tute neniajn. Ĉu vi rakontos?

— Ne! — streĉite respondis ŝi. — Mi ne havas kion rakonti.

— Sed eble, vi tamen ion rakontos al mi, sinjorino Ustimenko Aglaja Petrovna? — per tute glata, mallaŭta voĉo demandis li. — Ion? Por komenco? Nemulte.

— Mi ne komprenas vin, — ne tuj diris Aglaja Petrovna. — Ja mi estas Fjodorova...

— Iu Fjodorova, — ekridis li, — ĉu jes? Ho ne, vi ne estas Fjodorova...

— Fjodorova!

— Vi estas Ustimenko, komunistino...

— Mi estas Fjodorova!

La enketisto iomete kliniĝis antaŭen.

— Ustimenko!

— Ne!

Nun ili estis parolantaj tre rapide, interrompante unu la alian. Ĉio ĉi subite iĝis simila al ia stranga ludo.

— Ustimenko!

— Ja ne — Fjodorova, Fjodorova, Fjodorova!

En tiu momento li batis ŝin per la montrobastono al la vizaĝo kun tia forto, ke tuj verŝiĝis sango. Li batadis per la montrobastono, kiel per vipo, — al la vizaĝo, al la kapo, al la ŝultroj, al la manoj, per kiuj ŝi penis fermi la vizaĝon, ĝis kiam ŝi sukcesis elturniĝi kaj salte ekstari. Sed kiam ŝi kaptis de la tablo paperpremilon, ŝi tuj ekvidis direktitan al ŝi tubon de pistolo kaj ekaŭdis obtuzan, kvazaŭ en akvo, voĉon:

— Surmetu! Mi mortpafos!

La paperpremilo falis. Ŝi ĝin ne surmetis, ŝi simple faligis, ĉar la disbatitaj per la montrobastono fingroj ne povis reteni ion ajn.

Probable, li difektis al ŝi la aŭdon, nun ŝi preskaŭ ne aŭdis liajn vortojn. Li ion kriadis, kaj ŝi viŝadis la sangon per la polmoj kaj ĉiam penis ne fali. Poste subite iĝis tute senbrue. En silento du soldatoj kun samaj hardislimoj sidigis ŝin sur tabureton meze de la ĉambro, unu malfermis al ŝi la buŝon, la alia ion verŝis, kaj ŝi glutis. La enketisto iradis en la ĉambro el angulo en angulon. «Kaj se lin mortigi?» — pensis Aglaja Petrovna. Li iradis nehaste, fumante, forte premante la kalkanumojn. «Lin necesas mortigi!» — ree pensis ŝi.

— Rakontu pri via konspirantaro! — ordonis la enketisto el malproksime.

— Ne! — respondis ŝi per la disbatita buŝo. — Estas nenia konspirantaro!

— Ĉu vi venis de ili?

— Ne!

— Kiu ankoraŭ estas tie kun vi en la arbaro?

Ŝi silentis.

— Ĉu vi havas sekretan rendevuejon? Ja oni vin vokis por komunikado.

— Ne.

— Kien vi devis veni?

Ŝi ne respondis. Ĉu estis senco respondi? Por kio ŝi respondu? Kaj ju pli baldaŭ tio finiĝos, des pli bone.

— Se vi respondos al mi, — milde ekparolis la enketisto, — al vi estos bonege. Mi komprenas viajn sentojn: vi estas soldato, kaj vi havas devon. Sed ankaŭ mi estas soldato, kaj ankaŭ mi havas mian devon. En tiu ĉi okazo mi estas venkinto kaj ne povas fari tian eraron, ke miaj soldatoj pereu de viaj partizanoj pro mia indulgo en tiu tempo, kiam ĉiuj scias jurajn normojn kaj regulojn koncerne de la partizana milito, ellaboritajn jam en la 1907-a jaro en la Haga konferenco. Ĉu vi ilin konas?

Aglaja Petrovna silentis, viŝante la sangon, penante restarigi la spiradon. Probable, li batis ŝin ne nur per la montrobastono, sed ankaŭ per la paperpremilo, — terure doloris la ŝultro, kvazaŭ tie io rompiĝis.

— Laŭ la reguloj de la konvencio, — daŭrigis Wentzlow, — rezistado de loĝantaro de la lando aŭ de ĝia parto al trupoj de la kontraŭulo permeseblas nur ĝis tiam, kiam la lando iĝas okupita de la trupoj de la kontraŭulo, kaj neniel post la okupado. Tiamaniere, via partizana lukto kun ni kontraŭdiras al la internacia juro.

— Kion vi diras? — miris Aglaja Petrovna. — Mi eĉ neniam povis pensi!

Wentzlow firme alpremis la cigaredon en la cindrujo. La efiko de la kafeino estis ĉesanta, li denove eksentis lacon.

— Mi ne konsilus al vi ŝerci! — diris la Sturmbannführer.

— Ja mi ne ŝercas.

— Ankoraŭ unu eta rimarko, — diris li. — Vi ĉiuj estas ekster la leĝo ankaŭ tial, ke la internacia milita juro postulas de partizanoj plenumon de ĝeneralaj reguloj de armita lukto. Ekzemple, vi, partizanoj, devas porti certan uniformon aŭ rimarkeblajn el malproksime distingilojn. La Haga konvencio malpermesas al vi kaŝi armilojn...

Li parolis ĉion ĉi, ŝajne, tute serioze. Kaj Aglaja Petrovna ridetis, viŝante la sangon de la vizaĝo. Ŝia kapo funkciis malbone, sed tamen tio estis ridinda, same kiel ridinda estis la Adolfo Hitlero kun infano sur la manoj, kiel estis ridinda la «bonkora» Himmler, — same estis ridinda la indigno de tiu enketisto en lia flava svetero.

— Kio? — demandis li timigite. — Kio? Kial vi ridas?

Ŝi ne respondis.

— Bone, paŭzo! — diris Wentzlow. — Mi donas al vi tempon por pripensi.

Kaj, forturniĝinte al blanka manlavilo, levinte la manikojn de la svetero, li komencis lavi la manojn, kvazaŭ kuracisto en ambulatorio.

Eniris soldato kun mitraleto sur la kolo kaj ekstaris malantaŭ ŝia dorso. Ŝi retrorigardis — li staris en kasko, kun elstarantaj oreloj, kun senpensa rigardo de la pezaj plumbaj okuletoj. Wentzlow priŝprucis sin per pariza lavendo, ekfumis cigaredon de fajrilo, surmetis sian nigran tunikon kun kranio kaj ostoj kaj, elstariginte antaŭen la detranĉitan mentonon, eliris el la ĉambro.

La soldato brue purigis sian nazon kaj suspiris.

Aglaja Petrovna sidis senmove, pendiginte la brakojn laŭlonge de la korpo, kaj pensis pri nenio.

— Pofra pona Frau! — diris la soldato. Li havis tian laboron — Wolfgang Puschman, — li sciis nur kelkajn frazojn-hokojn kaj esperis, ke almenaŭ iu iam kaptiĝos al tiu logaĵo kaj malkaŝos ion. Li sciis: pofra knabin', pofra Knabe, pofra Frau, pofra maljunul', pofra maljunulin', pofra zoldat' kaj ankoraŭ aparte: Ŝtalin pone, Hitler malpone. Sed ankoraŭ neniu al tiuj mizeraj artifikoj kaptiĝis eĉ unu fojon.

Puschman ree suspiris. «Ne fortunas al vi, Wolfgang! — funebre pensis li. — La milito finiĝos, kaj la rangon de ĉefsoldato vi ne ricevos».

Tiel pasis dek minutoj, dek kvin, duonhoro. Poste pensoj de Aglaja Petrovna komencis klariĝi. Denove ŝi ekvidis la ĉambron, la tablon sur grifaj piedoj, la lampon el brilanta metalo, la Hitleron. Poste ŝi distingis sub la vitro sur la tablo de la enketisto grandan fotaĵon — de longkrura knabo en pantaloneto kun ŝelkoj, ludanta sur sablo. «Tio estas lia filo, — pensis Aglaja Petrovna. — Strange! Por kio li bezonas filon?»



1. SD — Sicherheitsdienst — sekureca servo en nazia Germanio.
2. SA — Sturmabteilung — sturmaj taĉmentoj, militaj formacioj de la nazia partio.
3. Obersturmbannführer — rango en la SA kaj la SS, konforma al subkolonelo.
4. SS — Schutzstaffel — «gardaj taĉmentoj», milita formacio de la nazia partio, apartiĝinta el la SA. La SS estis la ĉefa organizinto de teroro kaj ekstermado de homoj laŭ raso kaj politikaj konvinkoj, kulpa pri multaj militaj krimoj.
5. Gestapo — Geheime Staatspolizei — sekreta ŝtata polico en nazia Germanio.
6. Sturmbannführer — rango en la SA kaj la SS, proksimume konforma al majoro.
7. Standartenführer — rango en la SA kaj la SS, konforma al kolonelo.
8. Obersturmführer — rango en la SA kaj la SS, konforma al ĉefleŭtenanto.