[Antaŭa parto] [Sekva parto] | [Enhavtabelo] |
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de junio 1928.
En la kolosaj vitrinoj brilas juvelaĵoj, moviĝas reklamataj modeloj, susuras, kiel falanta akvo, silkoj. Belaj vivantaj pupoj, vestitaj en luksaj roboj, afable ridetas al mi el post la vitroj, vaksaj virinaj piedoj allogas aĉetantojn de la ŝtrumpoj. En la juvelaj magazenoj kiel bluaj, ruĝaj, verdaj fajroj, flamas gemoj. Sed antaŭ la enirejoj sidas sur benketoj bonaspektaj tute blankaj maljunuloj, konvene vestitaj, kun pluvombreloj en la manoj: vi mem devas diveni, almenaŭ pro la malĝojaj vizaĝoj, ke ili estas almozuloj.
Mia aŭtobuso haltas apud ŝtona preĝejo, antaŭ la rivero Spree. La traveturo trans la ponton estas malpermesita. La publiko malrapide eliras. Sur la ponto ariĝis policistoj en nigraj lakkovritaj ĉakoj. Mi aliras la ŝtonan pontbalustradon. Malsupre tumultas belvestitaj vaporŝipetoj kaj la rivero, enforĝita en ŝtono, vivas. Droninta en sunradioj banejo facile balanciĝas sur la ondoj.
— Kio okazis? — demandas mi. La policisto ĝentile almetas la manon al la ĉaprando.
— Oni atendas malordon!
Antaŭ la enirejo sur la ponton amasiĝas la popolo. Aŭdiĝas ekscititaj voĉoj. La policistoj formas seninterrompan ĉenon. Parto el ili tenas per direktiloj satajn grasajn ĉevalojn, la alia sin apogas je bicikloj. Super amasiĝinta aliborde homgrupo balanciĝas diverskolora afiŝo kun portreto de Gindenburg. Mi havas bonan vidsenton kaj mi eĉ povas kompreni grandliteran gotikan tekston:
— «Mehr Macht dem Reichsprasidenten! Wählt Deutsch-nationale!»
Starante sur altaĵo, unu post la alia elpaŝas la oratoroj. Jen parolas ia solida viro, en senriproĉa jako kun pluŝa kolumo. Li havas energian buŝon kun akre mallevitaj lipoj kaj altan frunton. Parolas li tre neklare kaj kompreni lin estas maleble. La kunvenintaj apud la balustrado civitanoj primokas lin. Junulo en uniformo de ruĝfronto, metinte en buŝon du fingrojn, aŭdigas egan fajfon. La policistoj malsereniĝas.
— Ĉu Otto Ŝraŭbe?
— Ho, Genosse! — Ni havas balotkampanjon. Ĉiu klopodas por la siaj. Jen ĉi tiuj babilas pri patriotismo kaj bezono konstrui kirasŝipojn!
En la aero komencas io zumi, ie sub la suno mem briletas arĝenta alo kaj sur niajn kapojn ŝutiĝas pluvo de agitfolioj.
— Kiu deziras neniujn kirasŝpojn, voĉdonu por la socialdemokratoj!
— La socialdemokrataĉoj agitas. Ili estas kvazaŭ kontraŭ la kirasŝipoj, sed fakte — nenia diferenco! Nu, ne gravas! Ni ankaŭ ion faras.
Aliflanke de la rivero sur la tribuno aperas lerta malgranda homo. Eble, li estas deklamisto. Planante ĉiun geston, ĉiun toneton de la voĉo, li samtempe ludas per sia vizaĝo, per sulkoj ĉirkaŭ sia buŝo, per sia rigardo. Kion li parolas? Li povus nenion paroli. Anstataŭ li parolas lia moviĝema korpo.
— Li estas danĝera malamiko! — diras Otto, — ni iru!
Li subite ekkaptas mian manikon. Tiumomente ĉio ĉirkaŭ ni ekmoviĝas. La homamaso subite regrupiĝas. Ĝi formis cirklon, kaj en la centro aperas neniu alia, ol Erich Ŝmidt.
— Kamaradoj! — krias li, streĉante la voĉon, — sub gardo de la polico la faŝistoj kaj socialdemokratoj agitas por siaj kandidatoj! Ne balotu por ili! Ili konstruas kirasŝipojn, ili intencas sufoki nin, ili volas ŝtopi al ni la gorĝojn. Por komunistoj, por defendo de l' proletaro, por defendo de l' Sovetunio!
— Rot Front, Rot Front! Rot Front!
La policistoj emociiĝas. Oficiro en blankaj gantoj diras mallaŭte ordonon. Tuj komenciĝas en la homamaso tumulto. La policistoj komencis atakadon kun gumbastonoj en la manoj. Mi sentas, ke iu kaptis mian manon. Mi rapide returnas min. Apud mi estas Alice. Sia vizaĝo estas maltrankviligita.
— De kie vi aperis? — mirigite demandas mi, sensukcese penante defendi ŝin per mia korpo de la homamasa premo.
— Poste, poste! Antaŭe ni eliru!
Blasfemoj kaj krioj flugas tra la aero. Arogantaj komsomolanoj krias:
— Fuj! Malhonoro! For socialpolicistojn!
Iu ekkantas malpermesitan kanton. Ĝi daŭras kelkajn minutojn. Poste subite interrompiĝas. La homamaso maldensiĝas sub batoj de la gumbastonoj. Du falintaj sur la pavimo laboristoj krias ion koleran kaj indignan. Kelkaj policistoj kuras post ni.
— Vi ne devas trafi en manojn de la polico! — rapide diras Alice.
Ni kuras trans la placo al pordego de kvinetaĝa domo kaj preskaŭ kunpuŝiĝas kun oficiro. Ni haltas. La oficiro, mirigita, rigardas Alice'n per larĝigitaj okuloj. Ne ellasante mian manon, ŝi nerveme mordas la lipojn. La policisto, atingante nin deposte jam estas kaptonta min je kolumo de la jako, sed la oficiro rekonsciiĝas.
— Bonvolu, fraŭlino! Trairu!
En lia voĉo estas sentata mirego, miksita kun malkontento. Sed li almetas la manon al la ĉaprando tiel ĝentile, ke mi demande ekrigardas Alice'n.
La ŝtona korto estas preskaŭ malplena. Ĝi estas mallarĝa kaj la suno ĝin ne penetras. La brikaj kvinetaĝaj konstruaĵoj aspektas en siaj postaj partoj malafable. Kelke da infanoj ludas sur la asfalto, kurante unu post la alia. Strangege sonas en iliaj infanaj buŝetoj la germanlingva parolado. Kvazaŭ ili ekkrias dum leciono de la germana lingvo parkere ellernitajn frazojn.
Alice spasme spiradas. La vizaĝo ruĝiĝis kaj la okuloj brilas pro la malbone kaŝata indigno.
— Ĉu ĝi ne estas libero de parolado? — diras ŝi mallaŭte.
— Kion do ni faru, Alice? Ĉu ĝi estas malprospero?
— Nenia malprospero! — vigle ŝi kontraŭdiras. — Ni daŭrigos. Ni agitas por la kvina listo.
Ni eliras la straton kaj sub la ŝtona arko kunpuŝiĝis kun Otto.
— Ha! Fine, diablo prenu, mi trovis vin! Kie vi malaperis?
Alice ridetas.
— Mi decidis ien forkonduki la kamardon. Li estas ja agento de Komintern! — La stratoj estas plenaj de la balottumulto. La bariloj krias pri tridek listoj per senestetikaj afiŝoj. Sur la pavimo bruegas pentritaj ŝarĝaŭtomobiloj. El post angulo aperas procesio de striitaj bagnuloj. Ili iras sen iu ajn gardistaro kaj portas afiŝojn. Alice klarigas:
— Ni postulas amnestion por niaj politikaj enkarcerigitoj. La komunista partio batalas por la amnestio. La laboristaro devas baloti por la komunistoj.
Post la bagnuloj kuregas la popolo. Otto estas senlaca. Malatentante policiston kaj forgesinte, ke post la plej proksima stratangulo ĵus okazis la lukto, li ekstaras ĉe la stratkruciĝo kaj etendas la manon, la procesio haltas kaj denove en unu momento kreskas la homamaso. Orkestro el blankaj instrumentoj mole plenumas la Internacion. El la fenestroj elŝoviĝas kapoj kaj scivoleme rigardas malsupren. Kelkie oni svingas per ruĝaj tukoj.
— Kamaradoj, — krias Otto, — tuj parolos Thälmann!
Eta gramofono alte leviĝas en la aero kaj ronke aŭdigas malkompreneblajn sonojn. La publiko ne komprenas, tamen honorigas en persono de l' gramofono la kamaradon Thälmann kaj la komunistan partion.
En Berlin ekbruliĝis la fajroj. Fabele transformiĝis la urbo.
La mirakla asfalto, kvazaŭ mallumaj kanaloj de Venecio, duobligas blindigan tremantan lumon de reklamoj, vitrinoj, ĉirkaŭigitaj de diverskoloraj fajroj, kafejoj, varieteoj kaj teatroj. Kune kun aŭtoj glitas sur la pavimo la respeguloj de iliaj lanternoj. Fluoj de la lumo interkruciĝas en la aero. En la ĉielo senbrua aeroplano skizas inter la steloj smeraldajn literojn:
— Voĉdonu, por la socialdemokratoj!
Rondaj verdaj kaj flavaj okuloj de elektrosemaforoj malrapide ekpalpebrumis en ĉiujn flankojn. Sur viaduktoj de la supertera fervojo ekflamis devizoj. Sur fasadoj de kvinetaĝaj konstruaĵegoj saltas, kurbiĝas, malsupreniĝas kaj leviĝas fluetoj de fajroj. La fajrofesto fariĝas grandioza spektaklo.
El malfermitaj fenestroj de kafejoj kaj teatroj aŭdiĝas gaja muziko de charlestown'oj, frotado de piedoj kaj klakado de korkoj. Fleksiĝintaj nudigitaj dancistinoj dolĉe rigardas el la grandegaj fotoportretoj, pendigitaj en pordoj de kafejoj kaj la enuanta pordisto, kunmetinte postdorse la brakojn, indiferente rimarkas:
— La eniro estas libera!
Sed preter, preter! Hodiaŭ pudro, parfumo, sapo kaj la virina korpo estas sur la malantaŭa plano! Vane ĉi tiuj ĉarmaj elegantaj kaj tute modestaj virinoj, diferencantaj de la ĉiuj ceteraj nur per siaj purpuraj lipoj, deĵoras ĉe angulo de la brila Friedrich-strasse, esperante sian kutiman gajnon. Vane sub la sonoj de elfluganta el restoracio «Jazzband'o», ĉifitaj de l' vivo rusaj «eksulinoj», penantaj konkuri kun la berlinaj profesiulinoj, trudas al solidaj burĝoj sian maljuniĝintan korpon. La silko de multekostaj ŝtrumpoj, brilo de lakpantofloj, alloga ĉapelo, kaŝanta la vizaĝon, hodiaŭ ĉio ĉi allogas malpli, ol tridek balotlistoj, kriantaj pri si ĉiuminute, ĉiusekunde.
La kalejdoskopo de la reklamaj fajroj ĉesis servi hodiaŭ al tio, al kio ĝi servas ordinare. La elektro perfidis la homajn kapricojn. La elektro altiras hodiaŭ atenton al la plej urĝa, momenta, al la plej necesa. Kaj kvankam la burĝaro estas tute certa, ke venkos tiuj brilantaj sur la centraj stratoj devizoj de iliaj partioj, tamen kiel fantomo timigas ĝin la modeste lumigita cifero «5», okupanta sur Bülow-Platz la tutan kvinetaĝan severan fasadon de la Centrejo de l' kompartio, la cifero, preskaŭ eniĝinta en la tegolan tegmenton.
— Ĉu ni ne veturu hejmen, Alice? Mi ne volas reveni tre malfrue. Almenaŭ du horojn mi devas dediĉi al mia laboro.
Mi skribas denove pri Mosĥozupr. Sed ĉi tiu ĉapitro estas diversflanke necesa en mia romano. Ĝi devas vin meditigi.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Ĉiulunde en akceptejo de kamarado Serebrovskij inter la dua kaj tria horoj estis ega tumulto. La eta ĉambreto, kun fenestroj, rigardantaj en la korton, ne povis akcepti ĉiujn dezirantojn. Tial parto de la vizitantoj restis en la ĝenerala kancelario. Ĉi tie la vizitantoj estis starantaj dum longaj horoj, sin apogante je la bariero kaj delogante la oficistojn de la laboro. Plej ofte la oficistoj bonhumore estis mem partoprenantaj la kolektivan konversacion. La signalon estis donanta la kancelariestro Osipov. Formetinte la okulvitrojn kaj traviŝante ilin per salvigita naztuko, li fieraspekte ĉirkaŭrigardis la kancelarion kaj turnis sin al plej proksima petanto, mortanta pro la enuo:
— Kiun do aferon vi, civitano, havas al Mikaelo Sergeeviĉ?
La vizitanto, sentante, ke al li malsupreniras persono, okupanta nemezureble altan postenon, konfuziĝis kaj fuŝe klarigis celon de sia vizito. Interne esperante, ke la altpostena persono helpos lin pli rapide trafi al la direktoro li memorigis, ke venas jam la kvinan fojon.
— Tiel, tiel, — kapjesis majeste kamarado Osipov, — kompreneble! Tute kompreneble! Nenio estas ŝanĝebla! La estraro ĉiam estas okupita!
Li frotis la kalvon per sulkiĝinta maljunula manplato, kaj montrante nigrajn restaĵojn de la putriĝintaj dentoj, sensone ridetis. La vizitanto ekspiris, konsentante. Kamarado Osipov ofte estis parolanta ankaŭ kun la oficistoj pri familiaj novaĵoj. Okazis iufoje, ke la oficistoj ĥore estis dankantaj lin por iuj malgravaj komplezoj. La patrino de unu dankis por enirbiletoj en ŝvitbanejon, la onklino de l' alia petis komuniki al li elkoran dankon por tramkvitancoj, patro de la tria ĝojus vidi kamaradon Osipov en sia hejmo kaj transdonis per sia filo, ke la aŭtobusaj biletoj jam elĉerpiĝis.
Sopireme ĉirkaŭrigardante multsignifajn surskribojn sur la muroj («Ne forlogiĝu de la laboro!», «Ne malŝparu la tempon por la personaj aferoj!», «Estu afabla kun la vizitantoj!»), la vizitantoj estis aŭskultantaj samtempe telefonajn interparolojn kaj partoprenis la ĝeneralan konversacion. Neniun mirigas la fakto, ke la telefonon uzis plejparte maŝinskribistinoj, interkonsentante pri la rendevuoj, kaj por oficaj bezonoj la oficistoj preferis kurierojn kaj poŝton.
Kiel registristo, servis ĉi tie eksprincino Sofio Sergeevna Velikonskaja. Nun ŝi estis nur malbonkaraktera maljunulino kun perditaj haroj kaj akra nazo. Ŝi ĵus estis registrinta en la ĵurnalo inviton al administranto de planfako, kamarado Popov, veni por raporto al kamarado Serebrovskij. Kaj en tiu momento ŝian atenton altiris la ĝojiga okazintaĵo. En la pordo aperis juna ĉarma estaĵo kun purpuraj vangoj kaj bluaj okuloj. La ĉarma estaĵo estis vestita en malnova palto, nelaŭmoda ĉapelo kaj truiĝintaj altgaloŝoj. Ekvidinte Sofion Sergeevna'n, la estaĵo sin ĵetis al ŝi post la barieron kaj kisis ŝin.
— Ivan Pavloviĉ! Ĝi estas mia bonevino Vera. Mi petas konatiĝi! — kortuŝe diris la princino.
— Tre agrable, — ekstarinte sur la loko kaj afable premante la malgrandan maneton, respondis kamarado Osipov. — Tre agrable!
— Ĉu vi memoras, Ivan Pavloviĉ, mi estis parolinta kun vi pri ŝi.
— Jes, jes, certe mi memoras! Sed ni ja devas baldaŭ malpligrandigi nian oficaron. Kiun do mi estas liberigonta de la ofico?
Efektive, li neniun povus liberigi de la ofico. La tasko ne estis por Ivan Pavloviĉ solvebla.
— Mi tre bedaŭras! — diris la knabino senreviĝante. Ivan Pavloviĉ ekrigardis ŝian malnovan palton kaj aldonis duonvoĉe:
— Interparolu kun Mikaelo Sergeeviĉ! Eble li ion aranĝos, dank' al sia delonga amikeco kun via onklino.
Tiumomente la pordo malfermiĝis kaj tra ĝia mallarĝa aperturo traportis la grasegan korpon civitano proksimume sesdekjaraĝa. Li estis vestita en peltomantelo kun kastora kolumo kaj astrakana malnovreĝima antaŭrevolucia ĉapo. Ĵetinte ĉirkaŭe rigardon per la mallarĝaj okuletoj, la civitano trasekvis la akceptejon.
— Kiu estas? — demandis unu el la vizitantoj, miregigita per la subita silento.
— Petro Ivanoviĉ Dobroĥotov! Granda komercisto! La domon deziras konstrui, — serveme klarigis kamarado Osipov.
— La pano nia! — aldonis severe elpost sia krado la kasisto kun barbeto a-là Kalinin.
Responde la oficistoj ĥore ekridegis. En la pordo de l' akceptejo aperis miniatura figureto de Zoja Ivanovna. Rapide ĉirkaŭrigardinte la vizitantojn, kaj ĵetinte en cindrujon cigared-restaĵojn, ŝi estis nomonta la feliĉulon. Sed princino Velikonskaja eksvingis la brakojn kaj elkuris el post la bariero.
— Zoja Ivanovna, mia kara, estu tiel afabla! Nur por unu minuto lasu trairi mian nevinon! Ne povas ja ŝi atendi la tutan tagon!
Zoja Ivanovna ekrigardis la knabinon per la kritikemaj okuloj, kaptinte ŝian tutan figuron, de la bele sidanta kapo ĝis la malgrasaj piedoj en la malpuraj altgaloŝoj kaj ĝentile konsentis:
— Bone, kamaradino, iru kun mi!
Kaj jam enirante la akceptejon, aldonis:
— Post kiam eliros Dobroĥotov, trairu la kabineton!
Vitalij sidis en la akceptejo kaj vidis, kiel indignis la vizitantoj. Mezaĝa nerazita viro en kalviĝinta leda jako, verŝajne laboristo, nomis Mosĥozupron komercejo. Ĉi tion Zoja Ivanovna malatentis. Mem Vitalij klopodis ricevi aŭdiencon de la administranto jam la duan monaton kaj pense li konsentis kun la laboristo.
Dobroĥotov eliris de Serebrovskij post du minutoj, rapide butonumante la palton. Liaj movoj estis ŝtele rapidemaj. Sur la purpura sulka vizaĝo estis skribita ĝojo, ĉar la afero prosperis kaj samtempe estis videbla timo, ke io neatendita stariĝos sur la vojo. Kunpuŝiĝinte per la rigardo kun Vitalij, li momente forturnis la okulojn. Silente ŝovinte al Zoja paperon, li malaperis post la pordo. Zoja movetis al la pordo la nevinon de princino Velikonskaja. Sin tuj sekvis, nek unu vorton dirinte, longega verdvizaĝa viro.
La laboristo ekinsultis kaj Vitalij decideme movis sian seĝon al tablo de Zoja. Samtempe li ekpensis, ke la artikolon de Ivagin pri burokratismo en Mosĥozupr estas neceso tuj presigi. Ĝi enlokiĝos espereble en la proksima numero. Rimarkinte la movon de Vitalij, Zoja malzorge alŝovis al li skatoleton «DELI».
— Ekfumu, Zorin!.. Kiel? Ĉu vi ne fumas? He, vi!.. Kio al vi okazis? Pri kio vi miregas? Ĉernjaev trairis ekster la vico? Sed ĉu mi povus teni lin je la faldoj?
Ie sub la tablo tintis la sonorilo kaj Zoja, ĵetinte sin for de la seĝo, enkuris la kabineton. Vitalij prenis el sub la sorbilo la paperon kaj rapide trakuris ĝin per la rigardo. Ne restis loko por duboj. Serebrovskij estis kunligita kun Dobroĥotov almenaŭ per amika kontakto. Li estis ordoninta disponigi terareon al la privata persono. Zoja ellasis el la kabineto princidinon Velikonskaja kun Ĉernjaev kaj enlasis tien la laboriston. Post tio ŝi turnis sin al Vitalij:
— Jes, do, ĉu vi vidas, Zorin, Serebrovskij ne toleras tiajn aferojn. Sed Ĉernjaev estas fakestro. Li bezonas en sia librejo helpantinon. Jen la tuto! Ĉiuj estas kontentaj!
Ĉar Vitalij, nenion komprenante, rigardis sin per larĝe malfermitaj okuloj, Zoja ridis.
— Ĝi ŝajnas por mi tre simpla, sed vi estas ankoraŭ ofte mironta.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de 1928.
Mi devas denove interrompi mian laboron. Kamaradoj ruĝfrontbatalantoj invitis min legi raporton pri USSR. Mi ne kuraĝas rifuzi kaj en kadroj de legaleco, kiom eble plej detale, mi rakontos al ili pri konstruado de l' socialismo en USSR. Ĝi estas, verŝajne, pli utila, ol verki la romanojn.
La lokalo, en kiu estas legota mia raporto, estas fama bierejo. La mastro, babilema maljunulo, fieras, ke ĉe li gastis iam Lenin mem. La bierejo ĉiam estis konata pro siaj revoluciaj vizitantoj kaj kiel heredaĵo transiris de la malnova batalkapabla socialdemokratio ne al perfiduloj la socialfaŝistoj, sed al la spartakanoj, komunistoj, ruĝfrontbatalantoj. En la antaŭa ĉambro ĉio statas, kiel ankaŭ en ĉiuj ceteraj bierejoj. Staras malnova malagordiĝinta piano, orkestro «ĵazzband» el kvar personoj surdigas la vizitantojn per sovaĝa kakofonio, malgrasa kantisto kun kaviĝintaj verdaj vangoj penas ĉiuvespere malaŭdigi bruon de la kupraj teleroj kaj tamburoj per ekzotikaj motivoj. Apud la tabletoj sidas kutime kvin-ses personoj, tute respektindaj kaj lojalaj al la trikolora standardo. Ili pacience toleras la muzikon kaj eltrinkas po kelke da ŝaŭmantaj kruĉoj da biero. Iufoje venas plena laborista familio kaj tiam, la patro mendas por la infanoj nigran munĥenan, tiel dolĉan, bieron. La mastro karese rigardas elpost sia longa tablo kaj volonte partoprenas interparolojn kun la vizitantoj. En ili oni notas la vivkarecon, senlaborecon, malkompatemon de la entreprenistoj, sed en ili nenio estas mallegala.
La ruĝaj frontbatalantoj kunvenas en la dua etaĝo. Oni devas tien leviĝi kaj ĉio tute ŝanĝiĝas. Mi estas konsternita. Unumomente mi transflugis milkilometrajn spacojn kaj nun estas hejme, en ruĝa anguleto de unu el moskvaj fabrikoj. Mi ne havas nun la tempon ĝin ĉirkaŭrigardi. La ĉambro jam estas plenega. Ni kun Erich iom malfruiĝis.
Sed, komencante de tre singardema rimarko, ke ĝi estas nur informo pri la stato de popolekonomio en USSR, mi glitas per la okuloj sur la muroj. Jen kontraŭ mi pendas ruĝa tolaĵo kaj helaj literoj batas kontraŭ la okuloj:
— «Milito al la imperialista milito!» Sub ĝi la tuta muro estas okupita de la internacia korespondo. Ion similan aranĝis mi mem, servante iam en ruĝarmeana taĉmento. La taĉmento korespondis en esperanto kun eksterlandaj laboristoj. Sed mi pendigis sur murojn afiŝojn en la germana lingvo kun postulo liberigi Max'on Hoelz'on kaj helpi al infanoj de politikaj enkarcerigitoj. Ĉi tie do la afiŝoj parolas, kontraŭe, per la pura rusa lingvo pri rebaloto al sovetoj, pri prunto por ŝtatindustriigo, ktp. La centro de la anguleto estas plej internacia. Ĉi tie estas leteroj kaj fotoj de sovetiaj ruĝarmeanoj. Mi pli larĝe malfermas la okulojn, penante kompreni, ĉu ne en esperanto estas skribita per grandliteroj dokumento, pendigita en la centro mem? Mi parolas pri senlimaj dezertaj kampoj, tiel malsimilaj al la diligente kulturitaj pecetoj de la germana plugejo, pri malriĉaj vilaĝoj, pri kovritaj per pajlo, fumigitaj, domaĉoj, pri milionoj da etaj mastroj, konsistigantaj egan plejmulton de loĝantaro de la socialisma lando. Mi rakontas pri la kaŝantaj sin en mallumaj anguloj klasmalamikoj de la soveta proletaro, pri mortigoj de vilaĝaj korespondantoj, pri sabotado kaj intenca malhelpado de la intelektularo, pri spekulado de privataj komercistoj, pri ekflamoj de antisemidismo, pri senkultureco, pri manko de la plej elementaraj teknikaj mekanismoj. La aŭdantaro aŭskultas, malferminte la buŝojn. Otto sidas sur la unua benko, malfermeginte la okulojn pro mirego. Kun ĉiu minuto li plikonsterniĝas. Erich malsereniĝas. Lia granda figuro en la kunvenestraro esprimas klaran malkontenton. Rudolf Riz, sekretario de unu el la apudurbaj ĉeloj, la ekstrema sur la dua benko, forrampis al la rando mem kaj, metinte la kapon sur la manplaton, ne forturnas de mi la rigardon. Alice en la kvina vico fiksis sur min la komprenantajn saĝajn okulojn. Komencinte rakonti pri la burokratismo, mi por unu minuto eksilentas, ne sciante, ĉu decas rakonti ĉion? Erich almovas al mi kruĉon da biero. Mi detrinkas iom. Stormo de la indigno kaptas subite la malgrandan salonon. Erich vane sonoras. Otto krias, ke li kredas eĉ nek al unu mia vorto, ke ĉio, dirita de mi, estas aroganta mensogo kaj kalumnio pri Sovetio, neniam li legis ion similan en la gazetaro, ke mi estas neniu alia, kiel menŝeviko, aŭ almenaŭ trockiano. Juna knabino-komsomolanino postulas senprokraste komuniki al CK de Sovetia Komunista Partio pri mia kontraŭsovetia elpaŝo. Iu dubas pri miaj dokumentoj kaj proponas kontroli tuj mian sovetan pasporton. Mi sidas silente, trankvile rigardante la emociiĝintan aŭdantaron. Mi estas kontenta pri la efiko. Rudolf Riz ankaŭ estas kontenta.
— Genosse pravas, — diras li. — Mi ĝojas, ke vidas la sovetian civitanon, ne timantan la veron. Sed li devas ankoraŭ konkludi. Mi dubas, ke ĉiuj malfacilaĵoj, kiujn renkontas la sovetia proletaro, estas sekvo nur de l' objektivaj kaŭzoj.
Denove ekflamas la bruego, sed tuj ĝin estingas la energia sonoro en mano de Erich. Al la tablo aliras Alice. Ŝi iom emociiĝis kaj en ŝia voĉo estas aŭdebla la detenata indigno.
— Kamaradoj! Riz ne pravas! Ĝi signifas nenion kompreni tie, kie por la komunisto ĉio devas esti klara, aŭ al ĉio aliri kun la tendenca vidpunkto. La kamarado ne estas fininta la raporton. Li rakontis pri ĉio, kio subfosas la organismon de la soveta lando. Li estas kalkulinta la ulcerojn, manĝantajnĵian korpon. Ĉu ĝi signifas, ke la organismo senpere malsanas? Ĉu ĝi signifas, ke en USSR estas nur malbonaj kuracistoj, ne kapablaj kuraci la vundojn, restintajn post la milito? Ĉu ĝi signifas, ke la organismo detruiĝas kaj ne venkos en la batalo? Ĉu ni ne estis ricevantaj leterojn el USSR? La sovetiaj kamaradoj ĝuste tial estas fortaj, ke ili ne timas malkaŝi siajn mallumajn flankojn. Ne timas, ĉar oni devas vidi sian malamikon, por sukcese kontraŭ li batali. Ĉu ne en tiu ĉi salono ni estis legantaj dum la lasta kunveno leteron de la ruĝarmeanoj pri la kontraŭrevoluciuloj en Ŝakty? La kamarado daŭrigu kaj ni ne maltielpu al li!
Mi rigardas Alice'n miregante. Kie ŝi akiris tiun klaran penskapablon, pro kiu ŝi tuj ekkaptas esencon de la problemo? Ja ŝiaj kamaradoj ne povis trovi eliron el la tripina arbaro! Efektive, ŝi estas interesa knabino!
— La kamaradoj demandu kaj mi respondos, — diras mi. — Oni nomas tion en Sovetio vespero de la demandoj kaj respondoj. Tio estos tre bone!
Mia aŭdantaro definitive trankviliĝis.
— Kaj kion faras la partio, por likvidi tian disan ekonomian strukturon en la kamparo?
— Kion oni entreprenas por ekhavi la propran industrion?
— Kiamaniere batalas la Sovetoj kontraŭ la senlaboreco?
— Ĉu laboristaj junuloj lernas en la superaj lernejoj?
— Ĉu oni konstruas loĝejojn por laboristoj anstataŭ la maltaŭgaj?
— Ĉu kredas la sovetiaj laboristoj dion?
— Ĉu efektive oni transiras al la sephora labortago?
Mi respondas. Detalaj informoj kun kolonetoj da ciferoj, kiujn mi eltiras el mia notlibreto, sekvigas la ĝeneralan aprobon. Esprimo de l' vizaĝoj ŝanĝiĝas. Sulkoj sur la frunto de Erich foriĝas. Otto ridetas.
— La kamarado nenion diris pri la Ruĝa armeo. Ĝi estas tre interese!
— Ni petas!
Mi parolas al ili pri la Ruĝa armeo, pri ĝia vivo, pri reciprokaj rilatoj de ruĝarmeanoj kaj estraro, pri kamaradeca kontakto de la Ruĝa armeo kun fabrikoj kaj uzinoj.
— Kamarado! — krias Otto, — sed ĉu laboristo povas iĝi komandanto de la Ruĝa armeo?
— Ĉu oni akceptas eksterlandanojn en la Ruĝan armeon?
— Kiom oni prenos de mi por la lernado en Sovetia milit-lernejo?
— Ĉu la kozakoj, kiuj hieraŭ kantis en rusa ĥoro en koncertejo sur Friedrichstrasse, ankaŭ estas ruĝarmeanoj?..
— Se ne, do kial la sovetia registaro permesas al ili kanti en rusaj milituniformoj?
Sekvas eksplodo de la ridego. La demandinto, kelnero kun kruĉo da biero en la mano estas ege konsternita. Li ruĝiĝas.
Kun muziko de nikelitaj tuboj, trumpetoj kaj fajfiloj la salono kantas la «Jungvardion». Mi prenas Alice'n sub la brakon. Tiel ni iras preter la flegma policano kaj areto da scivolemuloj, starantaj sur la trotuaro kaj levintaj la kapojn al lumigitaj fenestroj de la lokalo. Erich atingas nin ĉe la angulo, sed en distanco je dek paŝoj, subite malaperas en iu malgranda strateto.
Ĉe la stacidomo «Zoo» ni estas disirontaj. La grandioza granita konstruaĵego «Ufa-Palaco» ankoraŭ flamas sur la placo en oranĝkoloraj kaj bluaj fajroj. Sur la tegmento vigle kuradas luma titolo de filmo. Du aliaj kinograndeguloj, ne dezirante cedi al sia konkuranto, ankaŭ dronas en briletantaj oraj kaj bluaj fajroj.
Alice ekspiras, ne ellasante mian manon.
— Domaĝe, ke vi jam estas forironta!
Mirigite mi levas sur ŝin la okulojn.
— Do ni promenu iomete!
Ni malrapide iras laŭlonge de Kurfürstendamm. Ĉi tie la stratmovado estas iom trankvila. La glatigita brileganta pavimo ŝajnas esti maro, en kiu balanciĝas centoj da oceanaj vaporŝipoj. Inter ondoj de la blanka lumo ekflamas kaj tuj estingiĝas ruĝaj signalaj fajroj de aŭtomobiloj. Sur la fasadoj, desegnante kaligrafiajn surskribojn, kvazaŭ seninterrompa rubando, fluas en vitraj tubetoj la briletanta elektro. Post diafanaj muroj de l' magazenoj floras tulipoj, rozoj kaj astroj, formante admirindajn desegnaĵojn, lumigitajn per diverskoloraj lampoj. En la eksteraj florejoj antaŭ brilantaj restoracioj oni trinkas apud la tabletoj vinon kaj brue interparolas. Peronoj de kinoteatroj kaj varieteoj estas enŝlositaj en trioblaj lumaj kadretoj. Kvar vicoj de verdaj arboj, kurantaj laŭlonge de la strato, estas hele lumigitaj. Ombro estas ĉi tie tiom malmulta, ke oni povus ĝin trovi ege pli ofte en la suna tago. Alice ĵetas sur min demandan rigardon.
— Diru, ĉu mi ĝuste vin komprenis, vi parolis pri diversaj negativaj flankoj, por igi la disputojn pli viglaj?
— Jes, Alice, mi faris la provokon. Ĉu malbone?
— Ho, ne, tute ne! Mi tuj komprenis, kia estos fino! Sed ĉu vi atentis paroladon de Rudolf? Ĝi estas strange, ĉu ne?
— Rudolf? Ha, tiu!.. Jes, oni devas ĝin pripensi! Sed, Alice...
Mi haltas kaj ne havas decidemon daŭrigi. Alice rigardas atendeme.
— Kion vi deziras diri!
— Diru, kiel oni devas klarigi, ke vi min tuj komprenis?
— Ha, jen kio! — ridas la knabino, — vidu, en la pasinta jaro mi lernis en la lernejo de junkomunistaj aktivuloj. Tie oni diris, ke oni devas ne nur posedi la materialon, sed ankaŭ la aŭdantaron. Por tio ekzistas diversaj manieroj. Nun mi ĉiam observas, kiajn manierojn uzas la oratoro.
— Ĉi vi intencas iĝi partifunkciulino?
— Kial do ne? Ĉu vi ne aprobas?
— Ne pri tio temas... Ĉu vi povus respondi al mi?.. Kiu vi estas, Alice?
Alice mallevas la okulojn. Dum kelke da minutoj ni iras silente. Mi ne interrompas la paŭzon. Ni similas en ĉi momento, kredeble, aŭ tre sentimentan paron, perdintan pro l' amo parolkapablon, aŭ geedzojn, ege tedintajn unu al la alia. Preterpasantaj dandaĉoj arogante subrigardas ŝiajn okulojn kaj prostituitinoj impertinente ridetas.
— Mi estas laboristino de la fabriko «Osram». Ĉu vi tion ne scias?
Mi ne sukcesas respondi. Mian atenton haltigas proksimiĝanta al ni juna oficiro en griza uniformo. Li estas kun eleganta juna virino. La oficiro almetas la manon al la ĉaprando kaj, ĵetinte malrespektan rigardon sur mian figuron, ĝentile prononcas:
— Bonan vesperon, fraŭlino Alice!
Mi ektremas kaj longe silentas antaŭ ol mi havas kuraĝon ekparoli. Mia voĉo severiĝas kaj singardema malvarmeco glitas en miaj paroloj!
— Vi ne estas laboristino, Alice!
Preskaŭ timigite Alice faras paŝon flanken. Dum kelke da sekundo mi batalas kontraŭ ekposedintaj min duboj. Mi rigardas la malsereniĝintan vizaĝon de la knabino kaj ŝiajn malĝojiĝintajn okulojn. Ne, en ili estas pli da kreskanta malgajo, ol de la timo! Kvazaŭ sopiro enondiĝis en ŝian animon kaj mia malatendita tuŝo al ŝia vundo akrigis iom moligitan antaŭe suferon. Ho, tian senton mi konas!
— Ĉu vi ne deziras ĉion rakonti al mi? — mole tuŝas mi ŝian manikon.
Ŝi malrapideme balancas la kapon.
— Mi devas scii, Alice, almenaŭ unu aĵon... Ĉu vi komprenas min?
Ŝi levas la ruĝegiĝintan vizaĝon.
— Kion vi deziras scii?
— Mi deziras scii, ĉu vi estas komunistino?.. Tio estas, ĉu vi sincere venis al ili?.. — mi embarasas, ne trovante la vortojn. — Tio estas, ĉu oni devas fidi al vi, Alice? Ĉu vi efektive estas kun ni?
Nun ŝi rigardas rekte.
— Jes!
Kiel bone estas senembarase ekspiri! En mia brusto degelas iu peza bulo. Sed Alice ne tuj rekonsciiĝas.
Iom post iom ni atingis Tirgartenstrasse. Ĉi tiu luksega strato, malgraŭ la malfrua horo, estas superplenigita per seninterrompa torento de aŭtomaŝinoj kaj brilegas, kiel ankaŭ Kurfürstendamm. Mi haltis apud reklama koloneto kaj ŝajnigas, ke mi legas la afiŝon.
— Kial, Alice, ni ne vizitas kune la teatrojn?.. Diru, do almenaŭ unu vorton! Kion prezentas el si, ekzemple, Admirals-Palast?
— Ĝi estas plej luksa revuteatro en Berlino. i
— Kion oni montras en ĝi?
— Luksajn tualetojn kaj plenan foreston de tiuj.
— Jen kiel! Ĉu vi jam estas vizitinta tiun ĉi teatron?
— Ne! Ĝi estas burĝa amuzo!
— Kaj ĉu vi vizitas nur la teatron de Piskator?
— Ĉu vi havas tian egan deziron vidi la revuon?
— Kial do ne? Ja vizitas ni en Moskvo Muzik-Halon!
Alice ne eltenas kaj ridetas.
— Se vi tiel insistas, ni vizitu ĝin.
— Mi ne insistas. Simple mi volus vidi ĉi tie ion eksterordinaran, kion oni ne trovos ĉe ni.
— Tion vi ne trovos, ĝi estas certe!
Alice iom gajiĝis. Ni eniras Tirgarten'on kaj pasas tra flanka nelumigita aleo. Kompare al la strato, ĉi tie estas silento, kvazaŭ en hermetike ŝlosita skatolo.
Porbiciklaj kaj poraŭtomobilaj asfaltaj vojetoj restas flanke. Ni iras sur mola sablo, senbrue paŝante kaj interparolante preskaŭ flustre. Mi firme alpremis al mi brakon de la knabino.
— Vidu, Alice, kiom ĉarmaj estas la steloj?
La steloj efektive estas belegaj, kiel blua konturo sur la pala berlina ĉielo, penetrante malsupren tra larĝaj foliozaj arboĉapoj.
— La steloj ĉie estas similaj, en mia malproksima patrio, lando de l' Sovetoj, kaj ĉi-tie, en la kapitalisma Germanio!
— La marksismo malhelpas al vi fariĝi poeto, — duonŝerce rimarkas Alice, venkante restaĵojn de sia malbona humoro. — Cetere, mi ankaŭ ŝatas ĉion belan, ĉu stelojn, ĉu urbajn fajfojn, ĉu pentraĵojn, statuojn, aŭ la vivantan korpon. Tiun pekon oni pli facile pardonos al vi. Vi estas senpartiulo!
— Jen, malsaĝaĵo! — kontraŭdiras mi, kaj aldonas pli malrapide: — Mi memoras nokton, la belegan nokton, kiun mi estis pasiganta en la tendaro. La arĝentaj steloj, simile al ĉi tiuj, rigardis min tra supraĵoj de l' arboj. La aero disvastigis pinaromon, blankaj tendoj estis lumigitaj de luna lumo kaj nia orkestro ludis valson el Faŭsto. Ĉu vi konas tiun ĉi valson?
Do mi sidis sur hakpeco de arbo malproksime de la homoj, sidis kaj revis. Kaj al mi ŝajnis, ke mi transflugas en la landon de Goethe, en la landon de doktoro Faŭsto kaj Margerito. Mi vidis antikvan urbon Dresden, akrapintajn tegolajn tegmentojn, foiran homamason, popolan feston. Kaj jen...
Mi ekrigardas la knabinon kaj laŭte ridas.
— Ne, hodiaŭ mi estas malsaĝa! Ne aŭskultu, Alice, ĉi absurdaĵon!
... de junio 1928.
Venis en mian kapon la penso, ke mi povus verki rekte en la germana lingvo kaj presigi la romanon ĉi tie. Antaŭnelonge mi vidis «Cementon» de Gladkov en «Rote Fahne». La germanoj tre interesiĝas pri verkoj el sovetia vivo. Mi opinias, tiel estus pli bone. Eble, ne tiom severa estus la kritiko. Kaj por la komencanta verkisto ĝi estas grava.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
En la kabineto Serebrovskij sidis sur la sama loko, kie hieraŭ li estis dronanta en apogseĝo dum la partikunveno. Liaj okuloj estis duonfermitaj kaj li, kiel ankaŭ hieraŭ, ŝajnis esti tre laca. Tra malfermita fenestreto blovis malvarma vento kaj estis aŭdeblaj bruaj sonoj de la strato.
— Do jen, kara kamarado, — diris li al la laboristo, — ĝi estas mia lasta vorto! Por ke vi vane ne klopodu! La teron ni ne povas doni. Mankas!..
— Sekve, en teretaĝoj vi ordonas resti? Vi esploru, kiel ni loĝas! Dum vi decidas ĉi tiun aferon kun terpecaĉo por nia domo, jam dek domoj povus esti konstruitaj! Ne taŭgas!
— Nu, mi ne scias, ĉu ĝi taŭgas, aŭ ne! Sed mi ne havas! Ne havas! Ja ĝi estas simple!
Kun enuego Serebrovskij ekrigardis al Vitalij kaj subite maltrankvila fajreto ekbrilis en liaj okuloj. Vitalij rekte rigardis en lian vizaĝon.
— Kion vi deziras, kamarado Zorin? Ĉu vi min bezonas? — nebone ekridetinte, turnis li sin al Vitalij.
— Jes, vin, — malrapide komencis Vitalij, — por la afero de... Dobroĥotov.
Vizaĝo de Serebrovskij subite ŝanĝiĝis.
— Ni ne disputu, kamarado! — rapide returnis li sin al la laboristo. Se vi insistas, mi ordonos al nia Planfako.
Per malgrandaj literoj li skribis sur anguleto de la papero:
«Kamarado Popov, laŭeble, kontentigu!»
Enŝovinte la paperon en manon de la laboristo, li rapideme kriis tra la pordo:
— Zoja Ivanovna, maŝinon! — kaj al Vitalij: —Mi aŭskultas. Sidiĝu!
— Antaŭ ĉio, pri ĉi tiu kamarado, — komencis Vitalij. — De kie li? El la uzino «Svjet»? Ĉu li ricevos la teron?
— Vi ja vidis, ke mi donis la konsenton! —kolere grimacis Serebrovskij. — Cetere, el kiu vidpunkto ĝi povas vin interesi?
— Kamarado Serebrovskij, mi ja laboras en Mosĥozupr!
— Vi ankoraŭ tre juna estas, kamarado! Oni devas antaŭe pli bone koni la aferon. Ne opiniu, ke ĉi tie sidas nur burokratoj, aŭ friponoj!
Li distre ekrigardis tra la fenestro kaj interrompis sin mem:
— Pli proksime al via afero! Mi tre bedaŭras, ke ĝis nun ne povis vin akcepti.
Vitalij elprenis el paperujo skizojn kaj planojn de moskvaj stratoj.
— Jam en la pasinta jaro nia tramo transportis duoble pli da pasaĝeroj, ol en la 1913. Moskvo estas superloĝigita. Oni finkonstruas la apudurbetojn. Ĉiumatene de stacidomoj al la centro fluas tiaj torentoj da homoj, kiajn ni ne kapablas transportadi. La metropolitenon oni devas senprokraste konstrui.
Vitalij paŭzis unu minuton, kaj rapide ekrigardinte al Serebrovskij, aldonis:
— Vi, cetere, havas aŭtomaŝinon!
Serebrovskij koleriĝis.
— Kial vi riproĉas min per la maŝino? La maŝino ne luksaĵo estas, sed bezonaĵo! Aŭskultu niajn malnovajn specialistojn, ekzemple kamaradon Bobrov! Li rekte diras: neniujn metropolitenojn! Ili, li diras, jam malnovmodiĝis. La metropoliteno kun la reloj estas kunligita kaj multe kostas. En Londono la metropoliteno arkiviĝas. La aŭtomobilo estas alia afero. Taksomotoroj kaj aŭtobusoj kune kun tramo solvas la problemon!
— Nu, jes, mi ĝin aŭdis. Bobrov ja per la tramo vivas! Oni forprenu de li eblecon ĉiujare rekonstruadi la tramon, do por kio li tiam ricevos la salajron?
— Ne pri tio temas, — kolere kontraŭdiris Serebrovskij, — ne pri tio temas, kara kamarado! Moskvo estas sovetia ĉefurbo, sed ne iu ajn kapitalistŝtata! Ni devas ĝin iom post iom liberigi de superloĝigo, sed vi kun via metropoliteno deziras fari el ĝi urbon-koloson. Ĉu ĝi estas la vojo de la socialisma rekonstruo?
Serebrovskij enpensiĝeme gratis la nazon kaj, ĉar Vitalij ne tuj respondis, li uzis la liberan minuton por propraj bezonoj. Turninte trifoje per la fingro radeton de aŭtomata telefono, li alvokis Vinokurov'on.
— Kiel statas afero kun la loĝejo, Oleg Jurjeviĉ? Ĉu vi ne scias, en kiu etaĝo ni la loĝejon bezonas? Vi la edzinon demandu! Je dio, mi ne scias, kion diri! Mi timas certigi vin pri ŝiaj gustoj. Mi dezirus en la dua, sed ŝi, eble la trian... Jes, jes! Mi ankaŭ diras! Vi rekte al ŝi!
Strabinte la okulojn al Vitalij, Serebrovskij klarigis:
— Nia domo baldaŭ estos preta. Mem Vinokurov konstruas. Brava viro li estas! Oni komencis jam la internan laboron. Li inventis iujn specialajn fajrosendanĝerajn vandojn.
Kaj subite streĉinte la atenton, Serebrovskij realgluiĝis la telefon-tubeton.
— Jes, jes, mi aŭskultas! Vi diras, vi havis specialan kunsidon? He!.. En «Heroldo de inĝenieroj»? Jes, jes, mi legis. Ĝi estas vere. Kalinnikov trafe batas: aŭ ni konstruas, aŭ ni pereis? Sed, jen kio, kamarado Vinokurov! Ni mem ne sukcesos ĝin konstrui. Ha? Kion vi diras? al germana firmao koncesion?.. Kiselev ja proponis al la franca... Tiel, tiel, mi komprenas!.. ĝuste! Tion mi tuj pripensos!
Dum Serebrovskij parolis telefone, Vitalij estis kontrolanta siajn kalkulojn. En la jaro mil naŭcent tridekkvina kvanto da jaraj veturoj por unu persono estus atingonta 335 (ja pligrandiĝas teritorio de Moskvo kaj la tutaj familioj laboras!..). En la tridekkvina jaro oni estus transportonta jam la plenan miliardon da pasaĝeroj. Sur Mjasnickaja strato en la somera tago estus veturontaj 57 mil personoj.
— Kiom da vagonoj pohore estas forveturontaj de Kalanĉovskaja Placo? — demandis Serebrovskij.
— Sescent sep vagonoj. Post ĉiuj dekdu sekundoj duobla vagono! Malebla kvanto! Sen malhelpo por la strata trafiko ni povas funkciigi nur sesdek vagonojn pohore. Sed tiuokaze, konsiderante ankaŭ la aŭtobusojn, ni kapablas transporti sur Mjasnickaja nur tridekkvin kaj duonon milionojn da pasaĝeroj en la jaro. Se ni antaŭ la trideka jaro ne estos konstruintaj la metropolitenon, 33 1/2 milionoj da laboruloj estos elspezantaj senfrukte por piedirado du milionojn da labortagoj en la jaro!
— Trafa argumentado! — jesis Serebrovskij. Kaj subite transtabligis sian korpon al la nazo mem de Vitalij, — Ĉu Nikolao Petroviĉ Zorin ne via parenco estis?
— Mia patro... — respondis Vitalij kaj forte ruĝiĝis.
— Ha, jen kiel! Interese!
Serebrovskij denove sidiĝis en la apogseĝon, ekspiris kaj aldonis:
— Amikoj ni estis! Ĝi estas bone! Nu, daŭrigu!
— Mikaelo Sergeeviĉ, la maŝino estas preta, — diris Zoja, enirante kaj butonumante la palton.
— Bone, mi tuj eliros!
Serebrovskij, ne ekrigardinte sur ŝin, levis la okulojn al Vitalij kaj kun intereso analizis lin, kvazaŭ vidis unuafoje.
— Vi ja iom similas al la patro. Kiel mi tion tuj ne rimarkis? Vi kun la patrino ĉi tie loĝas?
— Ne, la patrino en la pasinta jaro mortis. Mi loĝas ĉi tie kun mia propra familio.
— Mmm... — Serebrovskij ion ekblekis. — Do kiel vi pensas pri Berlino? Ĉu vi konsentas?
— Mi? Veturi Berlinon? — miris Vitalij.
— Nu, jes! Kial vi miras? Oni ja devas veturi! Jen Vinokurov ankaŭ estas por la metropoliteno. Sed oni devas iom lerni de la germanoj. Alie ni tiel konstruos! Do sendu iun pli spertan!
— Kiun, ekzemple?
Vitalij eksilentis, penante rememori nomojn de Mosĥozupraj inĝenieroj.
— Nu, kiel? neniun kandidaton vi trovis? — ridetis Serebrovskij. — Ne gravas! Vi mem veturu!
Li leviĝis kaj trairis la ĉambron dufoje tien kaj reen.
— Ĉu vi neniam estis eksterlande?
— Ne, — malrapide komencis Vitalij. Li pensis, kiom da tempo estas bezonata por la serioza studo de berlinaj laboroj.
— Multe da tempo oni bezonas! — demande ekrigardis li la estron. — Labori tie oni devas! Se nur rigardi, nenia profito!
— Kio do malhelpas? Tre bone! Jam morgaŭ mi komencos pri vi klopodi.
Serebrovskij aliris la tablon kaj premis la sonorilbutonon.
— Kaj vian patron mi bonege konis! Bona estis la homo!.. Mi petas viziti mian hejmon! La edzino ne estos malkontenta!
Serebrovskij etendis la manon kaj tuj iris al la pordo. Post unu minuto, starante apud la fenestro, Vitalij observis, kiel li helpis al Zoja sidiĝi en la maŝino. Poste, sidiĝinte apude, li svingis la manon al la ŝoforo.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de junio 1928.
Simile al kinofilmo rapidas miaj tagoj. Matene taso da varma kafo, kvinminuta konversacio kun Erich pri aktualaj demandoj de komsomolo, rapida trarigardo de «Rote Fahne» kaj antaŭtritaga numero de moskva «Pravda», poste aŭtobuso kaj dumvoje «Vorwärts» kun substreko de la plej interesaj lokoj. Poste laboro en la loko de metropolitenkonstruo, aŭ en oficejo de inĝeniero Berg, skizoj, planoj, ciferoj; poste vesperoj, ĉu en la lokalo de ruĝfrontbatalantoj, ĉu ankaŭ kun ili, dum kurado en laboristaj kvartaloj.
Kaj mi havas jam kutimon vidi ĉirkaŭ mi la grizajn pantalonojn, grizajn ĉemizojn kun malfermita kolumo, grizajn, iom ĉifitajn kasketojn kun ruĝa pugno sur la supra rando. Iufoje eĉ ŝajnas strange, ke mi mem surhavas elegantan jakon kaj rango de l' sovetia inĝeniero detenas min de l' mitinga oratorado sur renversitaj bareloj en profundo de la berlinaj kortoj. Sed por verki mi tute ne havas tempon!
En Moskvo apud Kazana Stacidomo kuŝas trans Kalanĉovskaja Placo peza ŝtona viadukto. Iufoje vi veturas en tramvagono kaj rigardas el ĝi preterkurantan sur la viadukto verdan rubandon de vagonaro, el kies malfermitaj fenestroj elŝoviĝis la scivolemaj kapoj. Tiam vi nevole enaŭdiĝas en la feran bruegon super la kapo kaj meditas pri superteraj urbo-fervojoj. Mi rememoris ĉi tiun viadukton kelkfoje, traflugante en elektraj vagonaroj super la tersupraĵo arkoformajn intervalojn inter tuneloj de la metropoliteno. Ĝi estas jam arkaismo. Oni ne plu konstruas la superterajn vojojn en Berlino. Ili estas maloportunaj, ĝenigas la stratan trafikon, multe bruas. Nun oni preferas penetri en internon de la urbo. Simile al ĥirurgo, oni tranĉas ĝian ventron kaj elprenas la internaĵon.
Profesoro de ĥirurgio estas ĉi tie inĝeniero Berg; studento, admire observanta lertan laboron de la profesoraj manoj estas neniu alia, kiel mi. Apud li mi paŝas post platformo, ruliĝanta sur la reloj, sur kiu elstaras, direktante sin al la ĉielo, grandega metala triangulo. La platformo transmoviĝas kelkajn metrojn, haltas kaj kun malagrabla pepsimila bruo mallevas desupre pezegan ŝtalan pecegon.
— Uzzzilll!... — diras la pecego.
Fera vertikala paliso, enŝovita en la grundon apud la platformo ektimigite kaŝas sin sub la tero. Laboristo, staranta sur ligna plato, pendanta en la aero inter bazo kaj vertico de l' triangulo, ion krias. Berg staras malsupre kaj parolas:
— Certe, ĝi estas la malplej agrabla en nia laboro. Oni devas antaŭe enbati la palisojn kaj starigi ŝildojn. Nur sub ilia defendo oni povas fosi la tranĉeojn. Alie ni malhelpos kaj al ni oni malhelpos.
Mi rapideme enskribas kelkajn ciferojn en notlibreton. Berg rigardas trans mian ŝultron kaj iom mokeme diras:
— Vi eraris, kolego! Ĉi tie sub la superŝutita supraĵo ni havas ne argilon, sed sablojn. La kalkulado devas esti iom alia.
Mi ruĝiĝas kaj superstrekas la skribitan.
De post la tago, kiam direktoro de la konstrua firmao, atente aŭskultinte min en sia kabineto, skribis letereton al inĝeniero Berg, mi havis tre bonan zorgon pri mi. Mi ne povas plendi pri la ignoro. Berg konatigis min kun ĉiuj skizoj, planoj, kalkuloj kaj buĝetoj. Li ebligis al mi ankaŭ studon de l' historio de la metropolitenkonstruo en Berlino kaj ĝiajn unuajn variantojn. Li volonte klarigis al mi ĉion, kio restis al mi nekomprenebla rilate tiun, aŭ alian detalon.
Nun mi paŝas post la ŝtala triangulo laŭlonge de la senfinaj, enbatitaj en la grundon, palisoj, mi iras post la ŝildojn kaj, dronante per la piedoj en la moligita grundo, mi klinas min al randoj de la larĝaj kavoj. El ili flugas aromo de ĵus plugita kampo. Pro tio strangaj idekunrilatoj naskiĝas en la kapo. Antaŭ la okuloj aperas sulkoj de nigra tero, ĉevaleto, malgaje paŝanta post la plugilo, ardigitaj, iom balanciĝantaj ondoj de diafana ero, senmova, bluanta arbaro ĉe l' horizonto.
Berg iras apude kaj rakontas:
— En Berlino ankaŭ oni multe hezitis kaj prokrastadis konstruon de la metropoliteno. Jam en la sepdekaj jaroj ĝi estis bezona. Tiam oni evitis ĝin, konstruinte fervojon tra la urbo. En la 1900 jaro konstruo de eksterstrataj vojoj fariĝis ege necesa kaj tiam aperis la unuaj viaduktoj de l' metropoliteno.
— Kiom da loĝantoj estis tiam en Berlino?
— 2.700.000. Post dek jaroj estis jam tri milionoj kaj duono, kaj nun kvar.
— Moskvo kreskas pli rapide! En la naŭcenta jaro estis nur unu miliono cent mil, ĝi estas je du kaj duono foje pli malmulte ol en Berlino, en la naŭcent deka — miliono kaj duono, ĝi estas jam proporcie, iom pli, kaj nun du milionoj, ĝi estas nur duoble pli malmulte, ol ĉe vi. Baldaŭ ni atingos vin. Sed la metropolitenon ni ĝis nun ne havas.
— Kiel distribuiĝas ĉe vi la pasaĝeroj?
— Ses procentoj en aŭtobusoj, la cetera maso en la tramo.
— Nu jen, kia troŝarĝo de la tramo! Per aŭtobuso ni transportas ankaŭ ses procentojn, sed tridekunu procenton (tio estas preskaŭ trionon) transportas la metropoliteno. Ĉu vi komprenas la diferencon?
— Nature! — ridetas mi.
Ni iras nun malsupre en luma koridoro de la estonta tunelo. Laŭlonge de nealtaj blankaj muretoj staras en senfinaj vicoj lignaj subteniloj. Trans ili kuŝas tabuloj. Sur la tabuloj staras laboristoj en veltolaj vestoj. Ili aranĝas izoladon de la muretoj. La suno tra la malfermita plafono forte varmigas.
— Ĉi tie, kredeble, ne estas bone vintre, — diras mi.
— Ne gravas! — malice ridas Berg. — La laboristoj devas esti kutimaj al ĉia vetero, se ili deziras ricevi salajron!
Mi kun malamikeca sento ekrigardas lin.
— El ĉi tiu vidpunkto estas sendube pli oportuna la pariza varianto, kie la laboroj estas farataj sub la tero, sed ne en freŝa aero. Precipe en la moskvaj cirkonstancoj, — aldonas mi.
Berg faras malkontentan mienon. Mi ĵetas rigardon en mallarĝan luman truon en fino de la tunelo. Ĉi tie kuŝos la ŝtalaj reloj kaj glitos centoj da elektraj vagonaroj. Sur trotuaroj supre aperos kradoj similaj al tiuj, kiuj estas aranĝataj super la kanalizaj kavoj. De tie, timigante preterpasantojn, estos elflugantaj sur la supraĵon tondroj kaj ĝemegoj de la infero. Novaj homamasejoj aperos sub la tero, kaj, interrompante koridorojn de la metropoliteno, ankoraŭ kelkaj literoj «U» elrampos la spegulan asfalton de berlinaj placoj, konkurante kun subteraj necesejoj. Kaj sur nova eldono de la berlina plano per rekta ruĝa streko estos signita nova linio de l' elektra fervojo.
Berg, kredeble, mokas min. Ĉiu bagatelo ŝajnas al mi esti tre grava. Larĝe malferminte la okulojn, mi kun granda atento aŭskultas klarigon eĉ de la plej malgranda detalo. Sed Berg scias sian aferon. Ju pli klaraj fariĝos al la sovetia inĝeniero avantaĝoj de la berlina varianto, des pli da espero havas lia firmao ricevi koncesion por la moskva metropoliteno. Sed ĉu vi ne eraras, sinjoro Berg?..
Iufoje de l' priaferaj konversacioj ni transiras al iuj aliaj temoj. Mi fariĝas tiam pli atentema. Sed Berg estas nur tre sperta kunparolanto. Li estas klera, komprenas politikajn problemojn. Liaj politikaj opinioj? Sed li jam diris unufoje, ke li ne kredas la sovetian socialismon.
— USSR sufokiĝos pro la internaj antagonismoj. La kamparano estos rodinta al la laboristo la gorĝon. Jes, certe, se la komunistoj estus pli bonaj politikuloj! Sed por kio, ekzemple, ili agitas kontraŭ religio? Per tio ili nur malamikigas la kamparanojn!
Cetere, Berg estas membro de la socialdemokrata partio! Li ne deziras, ke la kapitalistoj malhelpu la bolŝevikojn aranĝi siajn eksperimentojn! La socialismon ili certe ne konstruos, sed Berg ne faras el tio konkludon pri la interveno...
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
La oktobra demonstracio en ĉi tiu jaro pasis ne kiel kutime. Mosĥozupr kvankam venis en plena konsisto, sed en la vicoj oni disvastigis de unu al la alia iun strangan famon.
Dum la demonstrantoj, jam enviciĝintaj apud la ĉefa enirejo, estis atendantaj la elmarŝon, preterlasante senfinajn homkolonojn kun ruĝaj standardoj, la inĝenieroj amasiĝis ĉe la stratangulo kaj duonvoĉe interparolis. Bobrov estis montranta iun paperon. Osipov miope puŝis sian nazon en liajn manojn. Kiselov ion klarigis.
Ekvidinte kamaradon Vinokurov, ili afable eksvingis la manojn. Vinokurov aliris kun severa mieno.
— Kion do ĝi signifas, kamarado Vinokurov? — dolĉe komencis Bobrov, — tiuj malnoblaj opoziciuloj tute arogantiĝis!
— Pri kio temas, kamaradoj? — nekomprenante, strabis sur ilin Vinokurov.
— Oni diras, ili mallegalan literaturon disvastigas.
— Kian literaturon?
— Jen, vidu!
Vinokurov prenis la paperon kaj akre ekrigardis al Bobrov.
— De kie vi prenis ĉi tiun paperon?
Bobrov konfuze ekpalpebrumis.
— Dumvoje, kamarado Vinokurov... Mi apenaŭ povis trabati la vojon! Al propraj okuloj mi ĉesis kredi! Trockianoj!..
— Ĉu multe?
— Multe, kamarado Vinokurov! Vi la paperon tralegu! CK, oni diras, Amsterdamon orientiĝas! Ĉinion, oni diras, ni perfidis! La partio nia, oni diras, kulakojn nur kontentigas!
Bobrov sulkigis sian vizaĝon en malŝatan, aŭ, eble, ironian grimacon. Vinokurov profundiĝis en la legadon. Lia grandtrajta ruĝa vizaĝo nenion estis respegulinta. Ĝi restis indiferente trankvila.
En malseka nebulo de la griza mateno vicoj de la demonstrantoj estis forirantaj profunden de la strato. Nigraj nudaj arboj staris sur la bulvardo senmove.
Osipov aliris pli proksime kaj singardeme rimarkis:
— Sed pri la Ruĝa armeo kaj OGPU oni skribas tiel, ke mi eĉ timas ripeti!
Vinokurov ne respondis.
— Sed pri la laboristoj, mi kredas, estas ĝuste skribita! La laborprotekton oni devus plibonigi. Ankaŭ pri la salajroj kaj loĝejoj.
— Jen, Ivagin, — kriis Vinokurov al la preterpasanta teknikisto, — Originalan materialon niaj inĝenieroj trovis dumvoje! Jen, tralegu!
Kaj, ne returnante sin, li ekiris por enviciĝi.
Spree: Pr. «Ŝpre» — rivero, trafluanta Berlinon.
«Mehr Macht dem Reichsprasidenten! Wählt Deutsch-nationale!»: Pr. «Mer maĥt dem Rajĥsprezidenten! Velt Dojĉnacionale!» («Pli da potenco al la ŝtata Prezidanto. Voĉdonu por la germanaj nacionalistoj!»).
«Zoo»: Berlina Stacidomo «Zoologia ĝardeno» (Zoologische Garten).
Piskator: Fama revolucia reĝisoro.
Svjet: Lumo.
Kulako: kampriĉulo, ekspluatanta dunglaboristojn.
OGPU: Ŝtata Politika Administracio, sovetia ŝtatorgano, kies tasko estas senindulga batalo kontraŭ la interna kontraŭrevolucio.
[Antaŭa parto] [Sekva parto] | [Enhavtabelo] |