[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La kvina ĉapitro.
Ni serĉas anĝelon sen flugiloj

Tempo pasadis. Ni ankoraŭ troviĝis en Nov-Jorko kaj ne sciis ĝustan daton de forveturo kaj kurson de nia vojaĝo. Interalie ni planis veturi tra la tuta kontinento de Atlantiko ĝis Pacifiko ankoraŭ en Moskvo kaj ofte diskutis pri detalaĵoj.

Ni trairis dekojn da kilometroj laŭ malsekaj, pro oceanaj ŝprucoj, ferdekoj de “Normandio” disputinte pri la vojaĝo kaj menciinte diversajn geografiajn nomojn: Kalifornio (California) , Teksaso (Texas) k.a.

La plano ŝajnis al ni tute simpla. Ni venas Nov-Jorkon, aĉetas aŭton kaj veturadas komence laŭ prerioj, transpasas montojn, trinkigas nian fidelan aŭton per malvarmega kordilera (NB. Kordileroj – The Cordilleras) akvo kaj fine la granda pacifika suno ĵetos blindigantajn radiojn sur niajn brunigitajn vizaĝojn.

Post nia alveno en Usonon ĉio okazis ne tiel simple kaj romantike. Kontraŭ aĉeto de aŭto neniu el niaj novaj amikoj en Nov-Jorko oponis. Vojaĝo en propra aŭto estas plej malkara kaj interesplena rimedo de moviĝado en Usono. Fervojo kostas multe pli. Krom tio ne taŭgas konatiĝi kun la lando el trajna fenestro, precipe por verkistoj.

Tiel nia plano rilate al aŭto estis korekta. Nun ni bezonis akompananton por la vojaĝo. Nia posedo de la angla lingvo sufiĉis por preni hotelĉambron, mendi manĝaĵojn en restoracio, spekti filmojn kaj eĉ kompreni ĝian enhavon, konversacii kun agrabla kaj pacienca persono, sed ne pli. Kaj ni bezonis ĝuste “pli”-on. Serĉata persono devus:

– perfekte konduki aŭton;

– bonege koni Usonon, por plene prezenti ĝiajn vidindaĵojn;

– bone paroli angle kaj ruse;

– esti bone edukita;

– havi bonan karakteron, por ke nia kuna vojaĝo estu plezura;

– ne esti avida kaj intencanta perlabori grandan monsumon.

Lasta deziro estis plej grava, ĉar ni havis ne tro multe da mono. Tiamaniere ni fakte serĉis idealulon: rozon sen dornoj, anĝelon sen flugiloj, ĝenerale iun kompleksan hibridon el ĉiĉerono – ŝoforo – interpretisto – altruisto. Okaze eĉ Miĉurin (NB. Miĉurin, Ivano, granda rusa botanikisto) perdus esperon, ĉar por rezultigi tiun hibridon necesas dekoj da jaroj.

Estis sensence aĉeti aŭton ne trovinte konvenan hibridon. Tamen daŭrigo de nia troviĝado en Nov-Jorko reduktis monsumon demetitan por aĉeto. Ni neniel sukcesis decidi tiun malfacilan taskon.

Cetere ankaŭ tempo mankis por primeditado.

Kiam ni estis preparantaj la vojaĝon, ni ne konsideris unu gravan cirkostancon “hospitality” – usonan gastamecon. Ĝi estas senlima kaj eĉ superas ĉion similan, inkluzive gastamecon rusan, siberian aŭ kartvelan. Post interkonatiĝo usonano nepre invitas vin al sia hejmo aŭ al restoracio por trinki koktelon. Dum trinkado li konatigas vin kun siaj amikoj, kiuj poste konatigos vin kun la siaj. Post du tagoj vi akiros cent novajn konatojn kaj dum semajno jam la tutan milon. Estas danĝeri restadi en Usono tutan jaron, ĉar vi povas iĝi drinkulo kaj trampo.

Niaj novaj amikoj tre volonte deziris montri al ni ĉion laŭ nia volo, akompani nin ĉien, ekspliki ĉion nekompreneblan. Mirindaj estas usonanoj, amiki kaj fari aferojn kun kiuj estas agrabla kaj utila tempopasigo.

Ni preskaŭ neniam restis solaj. La ĉambra telefono ekfunkciis de mateno mem kaj tintadis tutan tagon. Dum maloftaj kaj kurtaj interrompoj de niaj rendevuoj kun necesaj kaj interesaj personoj ni pensis pri idealulo, kiun ni bezonis.

Ni eĉ amuziĝis laŭ konsiloj de la amikoj.

– Tion vi devas spekti, alie vi ne komprenos Usonon!

– Ĉu vi ankoraŭ ne vidis burleskaĵon? Tial vi ne vidis tutan Usonon! Ja tiun vulgaran spektaklon oni povas vidi nur en Usono!

– Ĉu vi ĝis nun ne vidis aŭtan vetkuradon? Pardonu, sed vi ankoraŭ ne scias, kio estas Usono!

Estis hela oktobra mateno, kiam ni ekaŭtis el Nov-Jorko al agrikultura foiro okazanta en urbeto Denberio (Danbury) en ŝtato Konektikuto (Connecticut).

Ruĝa aŭtuna pejzaĝo videblis de ambaŭ vojflankoj. Foliaro havis inkandeskan koloron kaj, kiam ni opinias, ke ne ekzistas en la mondo ion pli ruĝa, aperis alia bosko kun unika ruĝa india koloro. Tio ne similis al ornamo de apudmoskva arbaro, kiun kutimiĝis vidi niaj okuloj, entenanta ruĝan, helflavan kaj helbrunan kolorojn. Ne, ĉi tie ĉio flagris kiel dum sunsubiro kaj tiu ĉi incendio proksime de Nov-Jorko kaj tiu ĉi mirinda india arbara festo daŭriĝis la tutan oktobron.

Muĝado kaj tondro ekaŭdiĝis dum nia proksimiĝo al Denberio. Brutaro de aŭtoj ripozis sur ankoraŭ verdaj deklivoj de malgranda valo, en kiu oni aranĝis foiron. Policanoj permane severe forpelis nin plu. Finfine ni trovis taŭgan haltejon kaj ekpaŝis al stadiono.

Apud ronda tribuno muĝado fariĝis netolerebla kaj el post altaj muroj de l' stadiono sur nin falis ŝtonetoj kaj varma sablo, kiujn elĵetis aŭtoj dum abruptaj turnoj. Okuloj aŭ dentoj estus lezitaj pro tio ĉi. Ni pli rapide marŝis protektante niajn vizaĝojn permane, samkiel loĝantoj de Pompeo (NB. antikva itala urbo) faris dum pereo de ilia patrourbo pro erupcio de l' vulkano.

Por aĉeti biletojn ni perdis iom da minutoj starinte en vico. Ĉirkaŭe bruis gaja provinca foiro.

Vendistoj, kiujn multfoje menciis O'Henrio (NB. O'Henry, granda usona verkisto), laŭte ofertis siajn varojn: strangajn aluminiajn fajfilojn, ornamitajn bastonetojn kaj ceterajn foirajn bagatelaĵojn. Oni pelis ien bovinon kun belaj okuloj kaj longaj okulharoj, kies bestmamo allogante balanciĝis.

Posedanto de mekanika orgeno mem dancis sub surdiganta muziko de sia ilo. Balancilo, kvazaŭ iu boato, estis aligita al brila metala stango kaj dum balancado ĝi faris plenan rivoluon. Kiam balancantoj trafis plej altan punkton, pendinte kapojn malsupren, tiam virinoj histerie ek kriis, samkiel en moskva Gorkij-parko. Apud starantaj vendistoj de salitaj nuksetoj kaj biskvitoj kun fromaĝo ridegis pro tio.

Aŭtaj vetkuradoj ne plaĉis al ni. Ruĝaj, blankaj kaj flavaj aŭtoj kun neordinaraj radoj kaj numeroj sur ambaŭ flankoj, tondrantaj kiel raketaj moviloj, veturegis preter ni. Unu rondveturo alternis la alian. Samtempe konkuris dek aŭtoj. Spektantoj muĝis. Tio ĉi nin nur enuigis.

Gajigi publikon povus, certe, iu aŭta akcidento. Ĉefe por tio oni venas ĉi tien. Subite eksonis alarmaj signaloj. Ĉiuj momente ekstariĝis. Unu el maŝinoj plenmove flankiĝis de l' trako kaj falis. Ni sukcesis vidi suferintan vetkuradiston sidantan senkaske, kiu tenis sian batbluan zigomon. Li aspektis tre severe. Li perdis gajnan ŝancon, por kiu li riskis sian vivon.

Dum interrompoj sur ligna podio, situanta centre de l' stadiono, cirkaj klaŭnoj prezentis laboron de kvar malsukcesuloj konstruantaj domon. Sur tiujn falis brikoj, ili malpurigis unu la alian per farbo, kvazaŭ hazarde batis sin per marteloj kaj eĉ memforgese desegis siajn gambojn. Tiun ĉi artifikaron venintan el greka kaj romana antikveco nuntempe lerte daŭrigas granda klaŭno Fratellini kaj foiraj komikuloj el Denberio. Ĉiam estas agrable rigardi perfektan cirkan spektaklon, ĉar neniam tediĝas ĝiaj precizaj artifikoj, kiujn poluris jarcentoj.

La foiro finiĝis. Estis malmulte da vizitantoj en lignaj pavilonoj, en kiuj sur longaj tabloj kuŝis grandaj kvazaŭ lakitaj legomoj kvazaŭ nemanĝeblaj. Orkestroj muzikis adiaŭajn marŝojn kaj la tuta homamaso paŝis al siaj aŭtoj. En haltejo oni demonstris kaj certe vendis kuplitajn vagonetojn (vehiklojn).

Usonanoj, plej ofte tiuj estis geedzoj, popare envagoniĝis kaj multe admiris allogan internon de vehiklo: oportunaj litoj, aĵuraj kurtenoj, divano, simpla metala forneto. Kio povas esti pli bona – aligi tiun vagoneton al aŭto, forveturi el brua urbego kaj ekkuregi, ekkuregi kien okuloj rigardas! Cetere niaj okuloj kvazaŭ vidas tra arbaro Grandajn Lagojn (Great Lakes), plaĝojn ĉe Pacifiko, kanjonojn kaj vastajn riverojn.

Ĝemanta edzo kun edzino elvagoniĝis. Ĉio estas tre kara. Ĉi tie, en Denberio vagonetoj kostas de tricent kvindek ĝis sepcent dolaroj pro unu.

Granda amaso da aŭtoj revenadis senbrue Nov-Jorkon kaj post horo kaj duono jam ekvidiĝis brila horizonto. Lumis ĉielskrapantoj kaj super tero brilis reklamoj.

Allogitaj de ŝtormo de lumo ni decidis pli detale konatiĝi kun amuzoj de popolo. Vespera Nov-Jorko, per sia tuta aspekto, parolas al promenanto:

– Donu kvincendon (nickel), enŝovu ĝin! Ne ŝparu vian kvincendon kaj vi ricevos plezuron!

Klakoj aŭdiĝis el granda vendejo de amuziloj. En ĝi estas starigitaj kelkaj mekanikaj bilardoj diversformaj. Necesas enŝovi kvincendon en certan fendon kaj post tio liberiĝas bilardbastono. Ludanto rajtas kvinfoje frapi ŝtalan globon kaj se li gajnis kelkajn poentojn, tiam li ricevas kartonan ateston de vendejmastro. Post duonjaro, dum kiu li permanente ludos kaj sekve permanente enŝovos kvincendojn, li kolektos poentkvanton taŭgan por preni unu el belaj premioj starantaj sur breto.

Tiuj estas vitra vazo, aŭ aluminia ilo por kirli koktelojn, aŭ surtabla horloĝo, aŭ malkara skribilo, aŭ razilo. Entute tie estas ĉio necesa por dommastrino, infano kaj eĉ gangstero. Usonanoj ŝatas distriĝi tiamaniere: sole, koncentriĝinte, indiferente, sen ofendoj kaj entuziasmo.

Post bilardo oni povas aliri al mekanika maldika profetino kun flava vizaĝo sidanta en vitra ŝranko. Apud ŝi duoncirkle kuŝas ludkartoj. Memkompreneble necesas enŝovi kvincendon, por ke ĝi “viviĝu”. Ĝia kapo ekbalanciĝas, brusto kvazaŭ spiras kaj falsa brako ekmoviĝas super ludkartoj. Por ekzaltemaj personoj tiu ĉi spektaklo ne taŭgas, ĉar ili povas eĉ freneziĝi. Post duonminuto funkciado de l' profetino ĉesas kaj ĝi rerigidiĝas je antaŭa pozo. Nun necesas tiri tenilon. El fendo aperas profetaĵo de fato. Plej ofte ĝi entenas portreton de via estonta edzino kun ŝiaj trajtoj.

Post amuzilvendejoj ni trafis tre strangan ejon. En ĝi tondras ĵazo, kies sonoj similas bruegon de supergrunda fervojo. Vizitantoj aĉetas biletojn kontraŭ tridekkvin cendoj. Tiu revuo nomiĝas “burleskaĵo”.

Halo estis superplena kaj junaj decidemaj servistoj trovis sidlokojn por novaj gastoj, sed iuj ne sukcesis sidiĝi kaj rigardis spektaklon starante en pasejoj.

Sur estrado malbone kantis virino. Ŝia voĉo ne taŭgis eĉ por kantado ĉe plej indulgema parencaro. Samtempe ŝi dancis. Ĉiuj komprenis, ke ŝi neniam estos baletistino. Sed publiko malsevere ridetis, ĉar ĝi venis ĉi tien tute por alio.

“Alio” konsistis el tio, ke la virino subite ekpaŝetis laŭ podio kaj komencis forĵeti apartajn elementojn de sia vesto. Tion ŝi faris malrapide, por ke spektantoj povu pririgardi ĉiujn detalojn. Ĵazo subite ĉesigis ludon kaj la junulino malaperis malantaŭ kurtenoj. Rigardantoj ege aplaŭdis. Sur scenon ekstariĝis atlete aspektanta anoncanto de programo vestita je smokingo kaj proponis jenon:

– Aplaŭdu ankoraŭ pli kaj tiam ŝi demetos ĉion restan!

Post tiuj vortoj ekaperis tia ovacio, kiun sendube neniam aŭdis mondfame konataj geaktoroj: Mattio Battistini, Anna Pavlova kaj Kino (Kean). Ne! Sola talento ne sufiĉas por tia publiko! La virino reaperis surscene kaj iom post iom fariĝis tute nuda, nur tenante etan detalaĵon antaŭ si por kontentigi teatran cenzuron.

Post la unua kantistino kaj dancistino venis la dua kaj faris la samon. La tria prezentis nenion novan. Same aperadis alterne ankoraŭ sep fraŭlinoj. Diferenco inter ili tamen estis. Iuj estis brunulinoj kaj ceteraj blondulinoj.

Tiu ĉi mekanika pornografio daŭriĝis kelkajn horojn kaj ĝi tre similis iun industrian procezon. La revuo havas preskaŭ neniun erotikon, samkiel produktado de polvosuĉiloj aŭ kalkuliloj.

Surstrate senbrue pluvetis. Sed se okazus fulmotondro, tiam eĉ ĝi ne estus aŭdebla, ĉar Nov-Jorko mem fulmas kaj tondras pli forte ol ia ŝtormo. Ĝi estas la turmenta urbo. Ĝi permanente devigas rigardi ĝin. Tio okulojn dolorigas. Sed ne rigardi ĝin ne eblas.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]