[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La tridekkvara ĉapitro.
Kapitano Ikso

Nevolonte ni lasis San-Franciskon. Sed geedzoj Adams estis neadmoneblaj, la tutan vojaĝon necesas okazigi dum du monatoj, kaj neniu tago plu.

– Jes, jes, ĝentlemanoj, parolis s-ro Adams, – ni ne rajtas turmenti nian bebon pli ol sesdek tagojn. Ni ricevis hodiaŭ leteron. Pasintsemajne knabinon oni venigis en zoologian ĝardenon kaj montris al ŝi akvarion. Kiam ŝi momente ekvidis multajn fiŝojn, ŝi ekkriis: “Ne fiŝojn plu! (No more fish!). Nia filineto enuas. Ne, ne, ĝentlemanoj, ni devas aŭti kiel eble plej baldaŭ.

Plenaj de bedaŭro, ni lastfoje veturis laŭ pitoreskaj ĝibaj stratoj de San-Francisko. En tiu malgranda skvaro ni povus sidi sur benko kaj ne sidis tie, laŭ tiu brua strato ni povus promeni, sed ni neniam tie estis, en tiu ĉina restoracio ni povus grandapetite matenmanĝi, sed ni ĝin ne vizitis. Kaj malĉastejoj, malĉastejoj! Ja ni forgesis plej ĉefan – fame konatajn malĉastejojn de malnova Frisko, kie ŝipanoj vundas unu la alian per dikaj boteloj de rumo, kie malajzianoj dancas kune kun junaj blankulinoj, kie kvietaj ĉinoj stultiĝas de opio. Aĥ, ni forgesis, forgesis! Kaj jam nenion ni povas fari, necesas veturi!

Ni malproksimiĝis plu kaj plu for de San-Francisko laŭ vojo konstruita ĉe bordo de l' oceano. Ankoraŭ hieraŭ ni vizitis Kalifornian universitaton, kie ni renkontis profesoron de slava literaturo, sinjoron Kaun, kiu, tenante enmane libron de Leo Tolstoj, tradukitan en la tataran lingvon, rakontis al siaj studentoj pri nacia politiko de USSR, pri kultura evoluado de popoloj. Malaltkreska, grizhara kaj eleganta, profesoro iufoje enigis sian lecionon spritaĵojn, kaj kelkaj dekoj da gejunuloj atente aŭskultis rakonton pri malproksima lando kun nova kaj mirinda vivmaniero. Vespere ni vizitis loĝejon de l' profesoro, situantan ĉe sanfranciska golfo, apud Berklio (Berkeley). Sinjoro Kaun venigis sian hejmon dekkvin plej bonajn siajn gestudentojn. Flamis kameno, gejunuloj sidis sur planko, babilis kaj krakis arakidojn.

Unu el fraŭlinoj leviĝis, foriris ien kaj post dek minutoj revenis kun malsekaj haroj, malvolvitaj samkiel ĉe najado. Ŝi naĝis en la golfo. En kuirejo, en granda ligna kesto dormis ses novnaskitaj hundidoj. La profesoro ofte tien venis kaj, kunmetinte la manojn, kortuŝe rigardis ilin. Poste ni eliris bordon de la golfo kaj, sub lumo de la luno, promenadis laŭ sabla plaĝo. Gejunuloj sidiĝis ronde kaj ĥore kantis kelkajn studentajn kanzonojn. Komence ili kantis batalan kanton de “ursoj” direktitan kontraŭ studentoj de stanforda universitato, kiuj estas iliaj ĝismortaj oponantoj sur futbala kampo.

“La ursoj” multe kaj akorde kantis, kvankam iliaj voĉoj estis malfortetaj, kaj do voĉo de unu molokano povus superi ĉiujn. Ili rakontis al ni, ke en Kalifornia universitato estas okdekkvarjara studento. Li studas ne sole pro neordinara amo al scioj. Ekzistas ankaŭ unu cirkonstanco. Tre delonge, kiam la nuna oldulo estis juna viro, li ricevis heredaĵon de sia onklo. Laŭ ekzakta senco de testamento, la heredanto rajtis preni interezon de granda kapitalo, ĝis fino de kurso en universitato. Poste la heredaĵon oni devos doni al filantropeco. Tiamaniere, onklo-aferisto penis per unu pafo mortigi du leporojn – klerigi la nevon kaj preni Dian indulgon pro pekoj, neeviteble kunligitaj kun lia rapida riĉiĝeco. Tamen la nevo estis ne malplia aferisto, ol la onklo. Li registris sin en la universitato kaj ĝis nun li estas studento prenanta interezon de kapitalo. Tiu ĉi malhonestaĵo daŭriĝas jam sesdekkvin jarojn, kaj do la mortinta onklo-aferisto neniam povas transnomadi el infero al paradizo. Unuvorte, tiu ĉi estas kuriozaĵo en historio de Kalifornia universitato.

Tio ĉi okazis hieraŭ, kaj hodiaŭ, ni, ĉirkaŭblovataj per oceana vento, aŭtis tra “Ora ŝtato” direkte al Losanĝelo. Traveturinte urbeton Montereon (Monterey), ni rimarkis ĉe unu ligna domo memortabulon: “Ĉi tie loĝis Roberto Luiso Stevenson (NB. Stevenson, Robert Louis, skota verkisto) la duan duonon de la jaro 1879”. Ni aŭtis laŭ vojo, ne nur oportuna kaj bela, sed ankaŭ iom eleganta. Ĉio ĉirkaŭiganta ŝajnis eleganta – kaj serenaj dometoj, kaj palmoj, kies folioj brilis tiel, kvazaŭ ilin tuj oni kolorigis per emajla farbo, kaj la sennuba ĉielo montranta tion, ke proksimtempe ne pluvos. Sole la oceano tondris kaj furiozis, samkiel needukita parenco ĉeestanta nomfeston en deca familio.

– Ĝentlemanoj, – diris s-ro Adams, vi nun veturas preter, tre raraj en Usono, lokoj, kie loĝas rentuloj. Usono ne similas Francion, kie rentulon vi povas renkonti ĉie. Usonanoj preskaŭ neniam haltas, akirinte iun monsumon, – ili permanente pliriĉiĝas. Tamen ekzistas stranguloj, kiuj subite komencas ripozi. Plej ofte tiuj estas ne tro riĉaj personoj, ĉar riĉulo kapablas aranĝi Kalifornion en sia propra novjorka loĝejo. Kalifornio allogas per lokaj malkaraj vivkondiĉoj kaj klimato. Rigardu! Rigardu! Tie loĝas etaj rentuloj. Tamen, krom rentuloj, ĉi tie preferas loĝi usonaj liberalistoj. Ĝentlemanoj! Nia radikala inteligencio konsistas el honestaj, bonaj homoj. Jes, jes, ĝentlemanoj, estus stulte opinii, ke Usono estas nur normo, nur akirado de dolaroj, nur briĝludo aŭ pokerludo. Ne, ne, ĝentlemanoj! Rememoru tiun junan sinjoron, ĉe kiu ni pasigis vesperon antaŭnelonge.

“La juna sinjoro”, malnova konato de s-ro Adams, estis ano de aristokrata familio. Liaj gepatroj estis tre riĉaj. Li estis bonege edukita, kaj lin atendis facila, rafineca vivo, sen zorgoj kaj meditoj, kun tri aŭtomobiloj, golfludo, bela kaj karesa edzino, entute ĉio, kion povas disponigi riĉeco kaj origino el la pionera familio, kies praŭloj albordiĝis de “Mejflauer” (NB. ”Mayflower”, nomo de l' ŝipo, sur kiu venis Usonon la unuaj pilgrimuloj en 1620) antaŭ kelkaj jarcentoj. Sed li tion ĉi rifuzis.

Ni vizitis lin tre malfrue vespere (tio estis en granda industria urbo). Lia lua loĝejo konsistis el unu vasta ĉambro kun gasa kameno, skribmaŝino, telefono kaj preskaŭ sen meblaro. La mastro kaj lia edzino, germana komunistino, estis nelaŭusone palaj. Ĉi-palecon kutime havas personoj, kies labortago ne estas reglamentita kaj tre ofte finiĝas post meznokto, kiuj ne havas tempon kaj monon, por sporti, kiuj neglektas sian manĝadon, kiuj plene dediĉis sin por elektita agado.

Konvinkiĝinte pri maljusteco de kapitalisma sistemo, la junulo ne daŭrigis nur legadon de agrablaj, entuziasmigantaj animon, libroj, sed li prenis ĉiujn argumentojn, ekpaŝis ĝis fino, lasis la riĉan patron kaj aliĝis al komunista partio. Nun li estas partia aktivulo.

Post duonhoro de nia alveno, venis ankoraŭ unu gasto, sekretario de distrikta komitato de l' partio. Ĉar meblaro mankis, do li sidiĝis sur plankon. Antaŭ ni estis du tipaj reprezentantoj de usona komunismo – komunisto-laboristo kaj komunisto-inteligenciano.

La sekretario estis juna, zigomeca, simila al iu moskva komsomolano (NB. KomSoMol – Kommunistiĉeskij Sojuz Molodjeĵi – Komunista Unio de Junularo). Ŝajnis, ke al li mankis sole, por plena simileco, kepo kun longa viziero pendanta kiel kornico. Li estis dokisto kaj nun li organizis grandan strikon de havenaj ŝarĝistoj.

– Ni jam perdis kelkajn kamaradojn mortigintajn, sed ni strikos ĝis fino, – diris li. – Hieraŭ nokte polico provis alveturigi al ŝipoj strikrompantojn. Ili komence depuŝis niajn pikedanojn kaj eĉ uzis revolverojn. Lokon de interpuŝo policanoj lumigis per lumĵetilo. Multajn laboristojn minacis aresto. Tiam unu el niaj kamaradoj alkuris al la lumĵetilo kaj ĵetis en ĝin ŝtonon. La ilo estingiĝis, kaj laboristoj sukcesis en mallumo defendi siajn poziciojn kaj ne enlasi strikrompantojn. Tiun ĉi strikon estas malfacile organizi, ĉar ni ne havas sindikatan unuecon, – dokistoj strikas, sed ŝipanoj laboras. En nia bordregiono oni strikas, sed en Atlantika bordregiono oni laboras. De tio trafe profitas posedantoj, kiuj direktas kargojn en atlantikajn havenojn. Ĉi-ŝanĝo kostas pli, sed nun por ili mono ne estas plej grava. Ili penas nin superi. Ni nun multon faras por firmigi profesian movadon kaj esperas atingi sukceson.

Li subite profundiĝis en pensadon kaj eldiris:

– Se ni obtenus iun aŭton, almenaŭ plej malnovan. Ja mi havas grandan distrikton. Kiam necesas mia veturo ien por partiaj aferoj, mi eliras vojon kaj levas polekson. Ĝi estas sola mia transportilo.

Li ekparolis pri tridek dolaroj, necesaj por komenci batalon kontraŭ mezepoka ekspluatado de meksikianoj kaj filipinanoj laborantaj sur cepaj plantejoj. Tamen ili forestis, tiuj tridek dolaroj. Necesas ilin akiri.

Iuj partiaj aktivuloj vivas je du dolaroj semajne. Ridinda mono por lando de milionuloj. Nu do, ili kune kun sia mizera mono kuraĝe batalas kontraŭ Morgan-oj... Kaj atingas sukcesojn. Morgan-oj, kune kun siaj miliardoj, kune kun sia forta gazetaro timas kaj malamas ilin.

Sinjorino Adams kune kun edzino de nia mastro delonge ien foriris kaj ĵus revenis, aĉetinte panon kaj kolbason. Dum kiam ni finis konversacion, ili faris sandviĉojn sur ŝanceliĝanta tablo. Okazis vidaĵo, kiun en Rusio oni konas laŭ muzeaj pentraĵoj, prezentantaj ĉiutagan vivon de rusaj revoluciuloj antaŭ la jaro mil naŭcent kvin.

– ...Jes, s-ro Ilf kaj s-ro Petrov, mi vidas, ke vi rememoris tiujn ĉi bonajn homojn, – daŭrigis s-ro Adams. – Usonanoj ŝatas forlogiĝi pri ideoj. Kvankam ĝenerale ili estas aferistoj kaj scipovas labori, sekve en revolucia movado ili preferas aktive agadi, sed ne babili. Vi vidis ĉi-sekretarion. Tre agema junulo. Mi konsilas al vi, ĝentlemanoj, halti en Karmelo (Carmel), kie loĝas eĉ pli interesaj personoj. Tie loĝas Linkolno (Lincoln) Steffens. Li estas unu el plej bonaj personoj en Usono.

Ŝoseo foje proksimiĝis al la oceano, foje malproksimiĝis. Foje ni traveturis longajn palmajn aleojn, foje ni leviĝis sur altaĵojn inter verdaj ĝardenoj kaj vilaoj. En malgranda kvieta urbo Karmelo ni matenmanĝis en restoracieto, sur kies muroj pendis fotoj de fame konataj kinosteloj kun iliaj aŭtografoj. Ĉi tie jam sentiĝis Holivudo (Hollywood), kvankam ĝi distancis ankoraŭ ducent mejlojn.

Stratoj de Karmelo kun multaj verdaĵoj descendis al bordo de l' oceano. Ĉi tie, samkiel en Santa-Feo kaj Taoso, loĝas pluraj pentristoj kaj verkistoj.

Alberto Riso Viljams (Albert Rhys Williams), usona verkisto kaj amiko de Ĝono Rid (NB. Reed, John, revolucia verkisto kaj aktivulo, aŭtoro de libro “Dek tagoj, ŝokintaj la mondon”, enterigita sur Ruĝa placo, en Moskvo, Rusio), kiu okazigis vojaĝon kune kun li al Rusio dum la revolucio, altkreska grizhara viro, kun juna vizaĝo kaj bonanime duonfermitaj okuloj, renkontis nin en korto de eta domaĉo, kiun li luis ĉiumonate. Lia loĝejo similis aliajn usonajn domojn sole per tio, ke ĝi havis kamenon. Ĉio cetera estis malsama. Tie troviĝis neordinara sofo, kovrita per tapiŝo, estis pluraj libroj, sur tablo kuŝis broŝuroj kaj ĵurnaloj. Tuj ĵetiĝis en okulojn tio, ke en la domo oni ŝatas legi. En sia kabineto Viljams malkovris grandan kanan korbon kaj valizon. Ilin superplenigis manuskriptoj kaj gazetaj eltranĉaĵoj.

– Jen, – diris Viljams, – materialoj por libro pri Soveta Unio, kiun mi nun finverkas. Mi havas ankoraŭ kelkajn korbojn kaj valizojn kun materialoj. Mi volas, ke mia libro estu tute informoplena kaj prezentis al usona leganto kompletan kaj precizan imagon pri vivmaniero en USSR.

Viljams kelkfoje vizitis nian landon kaj dum unu el siaj vizitoj loĝis tutan jaron en vilaĝo.

Kune kun Viljams kaj lia edzino Lusita Skvajr (Lucita Squier), ni ekpaŝis al Linkolno Steffens. Lusita vestiĝis per tola mordova (NB. unu el nacioj de Rusio) robo kun ornamaĵoj.

– Mi vestis ĝin por memoro pri Rusio, – diris ŝi.

Ni iris laŭ bordo de l' oceano, ne lacante admiri ĝin.

– Nigra maro estas pli bela, – rimarkis Lusita Skvajr.

Ni laŭdis Karmelon, ĝiajn dometojn, arbojn kaj kvieton.

– Moskvo pli plaĉas al mi, – sekatone rimarkis ŝi.

– Vi ŝin ne aŭskultu, – diris Viljams, – ŝi estas fanatikulino. Ŝi ĉiam pensas pri Moskvo. Al ŝi nenio en la mondo plaĉas, krom Moskvo. Post ŝia reveno ĉi tien, ŝi ekmalamis ĉion usonan. Vi ja aŭdis! Ŝi diris, ke Nigra maro estas pli bela, ol Pacifiko. Ŝi eĉ kapablas diri, ke Nigra maro estas pli granda, ol Pacifika oceano: sole pro tio, ke Nigra maro estas soveta.

– Jes, – obstine daŭrigis Lusita, – mi tion jam diris kaj ankoraŭ diros. Mi volas veturi Moskvon! Ni ne devas resti ĉi tie neniun minuton plu!

Konversaciante tiamaniere, ni alpaŝis al vilao de Linkolno Steffens, preskaŭ nevidebla de la strato pro densaj verdaĵoj.

Steffens estas fame konata usona verkisto. Lia duvoluma aŭtobiografio iĝis en Usono klasikaĵo.

Kormalsano malpermesis al li ellitiĝi. Ni eniris ĉambron, kie staris fera blanka lito. En ĝi, kape al fenestro, apogante sin per kusenoj, duonkuŝis oldulo kun oraj okulvitroj. Iomete sube de lia brusto, sur litkovrilo, troviĝis benketo kun skribmaŝino. Steffens finis verki artikolon.

Malsano de Steffens estis nekuracebla. Sed, samkiel ceteraj destinitaj personoj, komprenantaj sian staton, li revis pri estoneco, parolis pri ĝi, ion planis. Ĝustadire, por si mem li planis sole jenon: forveturi al Moskvo, por antaŭ morto revidi landon de socialismo kaj morti tie.

– Mi ne povas resti ĉi tie plu, – diris li kviete, turnante la kapon al fenestro, kvazaŭ simpla kaj libera naturo de Kalifornio sufokis lin, – mi ne povas plu aŭskulti tiun ĉi idiotan optimisman ridon.

Tion ĉi diris homo, kiu tutan sian vivon fidis usonan demokration, apogis ĝin per sia talento de verkisto, ĵurnalisto kaj oratoro. Tutan vivon li opiniis, ke socia sistemo de Unuiĝintaj Ŝtatoj estas ideala kaj kapablas disponigi al homoj liberecon kaj feliĉon. Kvankam li ricevis “frapojn” sur tiu ĉi vojo, li ĉiam estis fidela al ĝi. Li deklaris: “La tuta afero konsistas en tio, ke en nia administracio mankas honestaj personoj. Nia sistemo estas bona, sed ni bezonas nur honestajn homojn”.

Kaj nun li diris al ni:

– Mi volis verki libron por mia filo, en kiun meti tutan veron pri mi mem. Kaj jam komence mi devis...

Subite ni ekaŭdis kurtan surdan ploregon: Linkolno Steffens ploris. Li kovris permane sian belforman kaj nervozan vizaĝon – vizaĝon de sciencisto.

Edzino levis lian kapon kaj donis al li tukon. Sed li, jam ne kaŝante siajn larmojn, daŭrigis:

– Mi devis konfesi al la filo, kiel estis malfacile por mi opinii sin mem honesta homo, kvankam reale mi estis koruptulo. Jes, mi ne sciis tion, ke min koruptis burĝa socio. Mi ne komprenis, ke gloro kaj respekto, kiun mi meritis, estis nur koruptaĵo pro tio, ke mi subtenis maljustan vivsistemon.

Antaŭ unu jaro Linkolno Steffens membriĝis al komunista partio.

Ni longe diskutis pri transportado de Steffens al Soveta Unio. Trajne lin ne eblas veturigi pro kormalsano. Ĉu eble ŝipe? El Kalifornio trans Panama kanalo en Nov-Jorkon, kaj de tie trans Mediteraneo al nigramara bordo. Dum kiam ni tion planis, Steffens, malfortiĝinta pro konversacio, kuŝis en la lito, surmetinte brakon sur tajpilo. Paca, en blanka ĉemizo kun malbutonumita kolumo, maldika, kun eta barbo kaj maldika kolo, li similis mortantan Donkiĥoton.

Estis jam mallume, kiam ni paŝis reen al vilao de Viljams. Post ni iris s-ro Adams brako sub brako kun Bekio kaj, ekspirante, balbutis:

– Ne, ne, ĝentlemanoj, estus stulte opinii, ke en Usono mankas rimarkindaj personoj.

Vesperon ni trapasis ĉe unu karmela arkitekto, kie kunvenis loka inteligencio.

En sufiĉe granda hispana halo, kun lignaj solivoj sub plafono, estis pluraj homoj.

Malaltkreska, kiel pupeto, mastro, razita, sed kun longaj artistaj haroj, ĝentile regalis alvenintojn freŝigajn trinkaĵojn kaj siropojn. Lia filino decidmiene alvenis al horizontala piano kaj laŭte ludis kelkajn muzikaĵojn. Ĉiuj aŭskultis kun ekstrema atento. Tio similis mutan scenon el “Revizoro” (NB. Komedio verkita de Nikolao Gogol, i.a. ĝin tradukis Zamenhof en Esperanton). Gastoj kvazaŭŝtoniĝis en tiuj pozicioj, en kiuj ilin atingis muziko, iu kun glaso ĉe buŝo, iu kliniĝis dum konversacio, iu kun talereto, sur kiu kuŝis maldika biskvito. Sole unu malaltkreska viro, kies longeco de liaj ŝultroj egalis lian altecon, ne aperigis necesan ĝentilecon. Li ion laŭte rakontis. Viandplenaj, platigitaj oreloj pruvis, ke li estas boksisto. Sinjoro Adams ektiris nin al li. Oni prezentis lin, kiel eksa monda ĉampiono, sinjoro Ŝarki (Sharkey), riĉulo (tri milionoj da dolaroj), ĉesiginta aferojn kaj ripozanta en Karmelo inter radikala inteligencio, kiu tre plaĉas al li.

Sinjoro Ŝarki gaje elorbitigis siajn paletajn okulojn kaj tuj permesis al ni palpi lian muskolaron. Ĉiuj gastoj jam palpis muskolaron de s-ro Ŝarki, sed li neniel sukcesis trankviliĝi kaj fleksis siajn mallongajn fortajn brakojn.

– Drinku ni, – diris subite s-ro Ŝarki.

Kune kun tiuj ĉi vortoj li venigis sin ĉirkaŭ dekkvin gastojn de l' arkitekto, inkluzive lian muzikan filinon, nin, geedzojn Viljams kaj Adams.

La monda ĉampiono luis belan vilaon, al kies fenestroj Pacifiko alrulis siajn ondojn, lumigitajn per la luno. Ŝarki malfermis ŝrankon, el kiu aperis rumoj, ĝinoj, diversaj specoj de viskio kaj eĉ greka mastiko, ĝenerale ĉio plej forta, kion produktas alkohola monda industrio.

Miksinte inferajn koktelojn kaj disdoninte al gastoj pokalojn, s-ro Ŝarki malfermis siajn palajn okulojn pli larĝe kaj komencis furioze mensogi.

Unue li deklaris, ke li konvinkiĝis pri senkulpeco de Bruno Hauptmann, murdisto de filo de Lindbergh, kaj li pretas esti atestanto de tiu ĉi afero, kvankam li timas aperigi sian ligon kun alkoholaj kontrabandistoj (bootleggers), kiam efikis “la seka reĝimo”.

Poste li rakontis, kiel foje, li estris trimastan skunon direktitan al Suda poluso, kiu glaciiĝis kaj do ŝipanaro ekdeziris lin mortigi, sed li sole subpremis ribelon kaj sukcese ĝisnavigis al varmetaj latitudoj. Tiu ĉi estis tro fantasta, tro korsara rakonto, tute taŭga por drinki ĉi-okaze ankoraŭfoje.

Poste s-ro Ŝarki sciigis, ke li tre ŝatas radikalan inteligencion kaj tion, ke en Usono necesas kiel eble plej baldaŭ okazigi revolucion. Poste li venigis ĉiujn en dormoĉambron kaj montris tri knabinojn, dormantajn en tri litoj. Tie li rakontis tre romantikan historion pri lia edzino, kiu forkuris kune kun lia pordisto; li postkuris ilin kun revolvero enmane, atingis kaj ordonis al perfidulo-pordisto edziĝi al virino, kiun li delogis. Siajn filinojn li lernigas pri matena marŝado, opiniante, ke tio estas prava edukado.

Ĝenerale, sinjoro Ŝarki ne permesis al gastoj enui almenaŭ minuton.

Li venigis gastojn en gimnastikan halon, demetis sian ĉemizon kaj, nuda ĝis zono, komencis suprentiri sin sur rekon.

Fine li surmetis boksajn gantojn kaj ekvokis dezirantojn je kamarada matĉo.

En okuloj de s-ro Adams ekbrulis tiu flameto, kiun ni jam vidis, kiam li sidiĝis sur elektran seĝon kaj kiam li kantis kune kun molokanoj spiritajn himnojn. Tiu ĉi homo devas sperti ĉion.

Oni surmetis al li ledajn gantojn, kaj li kun knaba akutkrio ĵetis sin al la monda ĉampiono. La eksa ĉampiono komencis salti ĉirkaŭ s-ro Adams, kvazaŭ defendante sin kun artefarita teruro. Ambaŭ dikuloj saltis kaj histerie akutkriis pro rido. Finfine s-ro Adams sidiĝis sur benkon kaj komencis masaĝi sian iomete difektitan ŝultron. Poste gastoj eldrinkis ankoraŭ po unu pokalo kaj disiris al siaj domoj.

Matene ni adiaŭiĝis kun Linkolno Steffens kaj forveturis al Holivudo.

Post duonjaro ni ricevis de ni amiko, sinjoro Adams, leteron. Koverton superplenigis gazetaj eltranĉaĵoj. Ni ekkonis multajn novaĵojn el Karmelo. Riso Viljams ĝisfine verkis sian libron pri Soveta Unio, sed nun, post apero de projekto de nova Konstitucio de USSR, li daŭrigis laboron, por enigi necesajn korektojn.

Bonkora sinjoro Ŝarki, naiva kiel infano, ŝipestro kaj alkohola kontrabandisto (bootlegger), monda ĉampiono Ŝarki reale estis polica agento, kunliginta kun faŝista “Usona legio”, krom tio li estis malnova provokisto, perfidinta iam Bilon Hejvud (Bill Haywood), fame konatan gvidanton de “Industriaj laboristoj de la mondo”. Ankaŭ li tute ne estas s-ro Ŝarki, samkiel kapitano Baksio (Boxy) aŭ Berge, aŭ Forester. Dum (NB. la Unua) monda milito, kiam li perfidis Bilon Hejvud, li estis fame konata ĉikaga ĉantaĝisto (racketeer) kun alnomo “Kapitano Ikso”.

Kaj ankoraŭ post monato ni tralegis en ĵurnalo, ke en urbo Karmelo, ŝtato Kalifornio, mortis sepdekjara verkisto Linkolno Steffens. Ne okazis lia morto en la lando de socialismo.

Li mortis pro korparalizo apud sia tajpilo. Sur papera folio, enigita en ĝin, estis tajpita artikolo pri hispanaj eventoj. Lastaj vortoj de tiu artikolo estis jenaj:

“Ni, usonanoj, devas memori, ke ni estos devigitaj same batali kontraŭ faŝistoj”.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]