La tridekdua ĉapitro.
Usona futbalo
La kvinan tagon de nia restado en San-Francisko ni rimarkis, ke la urbo komencas nin ensuĉi, samkiel antaŭe, mil urboj, dek dezertoj, dudek ŝtatoj kaj Nov-Jorko apenaŭ tute ne ensuĉis nin. Niajn agendojn superplenigis pluraj enskribaĵoj kun datoj de aferaj renkontoj, aferaj matenmanĝoj kaj aferaj akceptoj (cocktail party). Ni vivis kiel usonaj aferistoj kaj havis samtempe neniujn aferojn. Ni sole timis malfruiĝi iun rendevuon. Simile al Ĉiĉikov (NB. Ĉefpersonaĵo de libro far Gogol “Mortaj animoj”), ni vizitis urboestron, italon Rossi, grizharan kalvetan ĝentlemanon kun nigraj brovoj. Li montris al ni leteron, senditan el Honoluluo nur hieraŭ. Ĝin kunveturigis “Ĉina klipero” (China Clipper) amfibia boato, kiun kreis Sikorskij (NB. Sikorsky, Igor, ruso loĝinta en Usono, inventinto de helikoptero). Ĝuste kvin minutojn ni laŭdis San-Franciskon kaj la urboestro regalis al ni altkvalitajn cigarojn. Ni lasis urbodomon (City house) kun agrablaj ridetoj sur vizaĝoj kaj maltrankvilo en animoj. Venis tempo ĉesigi aferajn renkontojn kaj komenci realan aferan vivon, kio signifas sencele promenadi laŭ la urbo.
Ni unuafoje ĉirkaŭveturis kabon ĉe Ora pordego kaj trafis la kajon. Laŭ ĝi etendiĝis plaĝo, kiun kurbatis ondoj de Pacifika oceano. Estis sunplena, sed venta decembra tago. Bansezono jam finiĝis, kaj do apudplaĝaj distrejoj ne funkciis. Tamen dum varmetaj ferioj ĉi tie oni ŝatas ripozi kaj distriĝi. Ĉi tie oni povas provi sian forton, aŭti en frapantaj unu la alian elektraj veturiletoj, ricevi kontraŭ dek cendoj portreton de sia estonta edzino kun ŝiaj karakteraj trajtoj, ludi mekanikan bilardon kaj ĝenerale distriĝi laŭ tuta usona distra kompleto. Ĉi-loko estis tre bela. La kajo amplekse ne cedis la oceanon – ambaŭ ne havis videblan finaĵon.
En restoracio “Topsio” (Topsy), kies ĉefmanĝaĵo estas rostita ensekpane kokido, tegmenta pinto estis ornamita per kokokapo kaj en halo pendis portretoj de kokoj, ni observis, kiel libertempas ordinara, neriĉa loĝanto de San-Francisko. Li aĉetas kontraŭ kvindek cendoj rostitan kokidon, kaj formanĝinte ĝin, komencas danci ĝis malfortiĝo. Kiam dancado ekenuigas lin, li kune kun sia amata fraŭlino (girl) malsuprenglitas, nekompatante sian festan pantalonon, laŭ polurita ligna kanaleto, kiun oni starigis en la halo speciale por distrantaj kokmanĝantoj.
Verŝajne pro influo de la oceano, loka klimato aŭ pluraj alilandaj maristoj, restoracioj en San-Francisko funkcias iom malsame, ol ceteraj usonaj restoracioj.
En restoracio de Bernŝtejn, en urbocentro, apud Merkata strato, oni nutras nur fiŝajn manĝaĵojn, ĝia interno similas iun ŝipon, kelneroj aspektas kiel maristoj. Ĉie pendas savringoj kun skribaĵo “Bernŝtejn”. Certe, tio ĉi ne estas tre unika fantazio, sed kompare kun apoteka matenmanĝo N3, vizitanto ricevas kroman plezuron, des pli, ke prezoj estas preskaŭ egalaj.
Proksime de l' kajo estas tute neordinara restoracio “Lukao”(Lucca). Ĝia mastro ŝajnas reala mago, sorĉisto kaj filantropo. Pro tagmanĝo la sorĉisto, vere, postulas ne tiel malmulte – tutan dolaron; tamen vizitanto de la restoracio rajtas mendi plaĉitan manĝaĵon ankoraŭ kelkfoje, pagante pro ĝi nenion. Ankaŭ en la restoracio estas alia surprizo. Kiam vizitanto lasas ĝin, oni donas al li malgrandan pakaĵon kun tortetoj, akurate ĉirkaŭvolvitan per rubando.
– Sed mi ne mendis tortetojn! – diras vizitanto paliĝante.
– Tio ĉi kostas nenion, – respondas kelnero, rigardante lin per akraj napolaj okuloj. – Donace.
Samtempe li donas al vizitanto iun bileteton, kiu fakte estas pagkupono de konfitejo “Lukao”, kie li rajtas senpage preni glason da kafo kaj kukon. Tiutempe konsternita racio de vizitanto ne kapablas kompreni, ke koston de tortetoj, kafo kaj kuko li jam pagis, kiam li fordonis sian dolaron. Tuta genia komerca supozo de “Lukao” estas tio, ke morgaŭ pluraj nunaj vizitantoj ne venos la konfitejon, pro tempomanko.
Ĉesiginte aferajn vizitojn, ni sentis sin vigle kaj vivoplene, kiel studentoj post ekzameno. En Parizo kaj en Moskvo ni vidis originalajn skulptaĵojn de Rodeno (NB. Rodin, Auguste, franca skulptisto), do spekti liajn kopiojn ni ne volis kaj vagis laŭ la urbo senplane kaj sencele.
Hazarde ni trafis “Tropikan Naĝan basenon” (Tropical Swimming Pool), troviĝantan en ampleksa malnova konstruaĵo. Ni staris en paltoj en ejo, en kiu estis sufoka oranĝeria aero, kaj rigardis junan paron, en bankostumoj, ludantan tablan tenison (Ping-Pong) kaj dikulon baraktantan en granda ujo kun akvo, ni rimarkis kelkajn mekanikajn bilardojn kaj aŭtomaton kun maĉgumo – kaj ekkuris plu, en Japanan ĝardenon.
Ĝin donacis al la urbo japana imperiestrino. En la ĝardeno ĉio estas malgranda –ĝibaj bambuaj pontetoj, nanaj arboj kaj japana dometo kun dismoveblaj paperaj pordoj. En ĝi loĝas japano, kiu, laŭdezire de vizitantoj, kuiras por ili originalan japanan teon. Ni sidis en nana bambua laŭbo kaj trinkis aroman verdan bolaĵon, kiun senbrue surtabligis la ĝentila mastro.
Kiam ni eksentis sin jam tute sur benitaj insuloj de Nippon (NB. Japanio), niaj akompanantoj rakontis, ke tiu ĉi japano antaŭnelonge pereigis sian edzinon. Li tiel turmentis ŝin, ke ŝi elverŝis sur sin kerosenon kaj flamigis ĝin.
El la japana ĝardeno ni foriris al ĉina kvartalo. Ĝi estis pitoreska kaj sufiĉe malpura. Tie estis ĉio ĉina – loĝantoj, paperaj lanternoj kaj longaj tolaĵoj kun hieroglifoj. Sed en butikoj troviĝis nur japanoj vendantaj kimonojn, ĥalatojn, lignajn pantoflojn, kolorigitajn fotojn kaj ĉinajn bagatelaĵojn kun stampo: ”Fabrikita en Japanio” (Made in Japan).
Fine de nia libera tago ni vizitis futbalan matĉon. Ludis teamoj de du universitatoj –“Santa-Klaro” (Santa Clara) kaj “Teksasa Kristano” (Texas Christian).
Tamen ĝis priskribado de tiu ĉi evento, kiu iagrade helpis al ni kompreni karakteron de Usono, necesas diri kelkajn vortojn pri usona futbalo ĝenerale.
Futbalo en Usono signifas: plej granda stadiono, plej granda amasiĝo de homoj kaj aŭtoj unuloke, plej laŭta krio, kiun kapablas realigi ulo, havanta du brakojn, du gambojn, unu kapon kaj unu, oblikve surmetitan, ĉapelon; ĝi signifas – plej granda kasa enspezo, plurnombra futbala gazetaro kaj speciala futbala literaturo (rakontoj, noveloj kaj romanoj pri futbala vivo). Granda futbala matĉo en Usono estas evento pli grava, ol koncerto direktanta de Toskanini (NB. Toscanini, Arturo, itala dirigento), ciklono en Florido, milito en Eŭropo kaj eĉ ŝtelo de filino de fame konata milionulo. Se iu bandito ekvolus famiĝi, do li ne devas efektivigi sensacian krimon tiun tagon, kiam okazas futbala matĉo inter armeo kaj floto, sed trovi por tio pli konvenan, kvietan tempon. Mussolini, ekzemple, trovis tre oportunan momenton por invado en Abisenion (NB. Nun Etiopio). Tiun tagon en Usono estis neniu futbala ludo, kaj do li ricevis bonan reklamon sur la unuaj paĝoj de gazetaro. Alitagon, informo pri la invado translokiĝus sur la duajn aŭ sur la triajn paĝojn.
La matĉo, kiun ni vidis en San-Francisko, ne estis tre grava, sed ne tute sensignifa, kaj do ni ne konsilus al Ĝilji (NB. Gigli, Beniamino, itala tenorulo) aŭ al Jaŝo Hejfec (NB. Heifetz, Jascha, usona violonisto) koncerti tiam en San-Francisko.
Tribunoj de stadiono encentre estis superplenigitaj, sed enfine preskaŭ vakaj. Entute amasiĝis ĉirkaŭ tridek mil personoj. Komence ludo ŝajnis nekomprenebla kaj do neinteresa.
Usona futbalo havas nenion komunan kun eŭropa futbalo. Tiuj ĉi ludoj estas tiom malsamaj, ke, kiam en Nov-Jorko en kinejo, oni montris epizodon de futbala matĉo de du eŭropaj teamoj, tiam publiko eĉ ekridegis.
Do, dum iom da tempo ni sukcesis kompreni, kio okazas sur kampo. Viroj en ledaj kaskoj, iomete similaj al ruĝaj kaj blankaj skafandristoj, staris kelkajn sekundojn vizaĝo kontraŭ vizaĝo, klininte dorsojn kaj kapojn. Post fajfa signalo ili freneze ekkuregis kaj miksiĝis kune, laŭ nia opinio, kaptante fremdajn gambojn. Sama tumulto iufoje okazas en kokejo, kiam ĝin penetras putoro. Aŭdiĝis eĉ klakado de flugiloj. Poste ĉiuj falis unu la alian farante grandan moviĝantan homamason. Publiko leviĝis de sidlokoj kaj komencis laŭte krii. Fajfis arbitracianto. Futbalistoj reokupis siaj lokojn, kaj ĉio rekomenciĝis.
Dum la unuaj minutoj ni eĉ ne vidis pilkon, pli ĝuste ni rimarkis ĝin unu-du sekundojn, kaj poste niaj okuloj perdis ĝin. Iom post iom ni eksukcesis sekvi la pilkon kaj kompreni situacion. Kiam venis la unua paŭzo, ni jam ion komprenis pri usona futbalo, kaj kiam venis la dua – ni jam estis ĝiaj ekspertoj, ripetis nomojn de plej bonaj ludantoj kaj kriis kune kun ceteraj spektantoj.
Ĝenerale usona futbalo estas jeno: du teamoj havas siajn golejojn sen supraj traboj. Herba kampo havas blankajn laŭlarĝajn liniojn, kiujn ĉiu teamo penas obteni. Ni ne mencios detale ludregulojn. Ili ne estas simplaj. Gravas tio, kiel ili ludas. Pilko estas leda, ne globa, sed longforma. Tiu ĉi formo pli taŭgas por firma ĝia premado al ventro. Kiam teamoj staras kliniĝinte, malantaŭe de ili troviĝas po tri ludantoj. Centra ludanto ĵetas pilkon posten inter disŝovitaj siaj gamboj al unu el atendantaj teamanoj. Oponanto ne tuj vidas tiun, kiu kaptis pilkon, kaj do tio estas avantaĝo de komencanta teamo. La kaptinto iufoje frapas pilkon perpiede antaŭen cele, ke ĝin kaptos lia teamano, iufoje fordonas ĝin kaŝe al alia teamano el manoj en manojn. La ricevinto alpremas pilkon al ventro aŭ flanko kaj ekkuras antaŭen. Oponantoj rajtas lin puŝi, kapti liajn gambojn, stumbligi lin. Iufoje la kuranto (tio okazas tre malofte kaj sekve rezultigas ovacion de publiko) sukcese elturniĝas de kaptado kaj alportas pilkon post lasta linio de oponanta teritorio. Tamen pli ofte okazas, ke lin oni kaptas kaj faligas teren. Se li sukcesis teni pilkon ĉe si plu, do daŭrigo, aŭ futbala paroksismo, komencas de tiu loko, kie estis faligo. Iufoje, la ricevinto kun pilko, se li estas kapabla kuranto, okazigas grandan ĉirkaŭkuron, por eviti kaptadon. Sed oponantoj rapide malkovras pilkotenanton kaj urĝe penas lin haltigi. Tiu fordonas pilkon al la alia, kiu siavice ankaŭ fordonas pilkon al alia samteamano. Tamen antaŭenmoviĝo estas malfacila, preskaŭ neebla, tasko. Pilkotenanton oni iufoje eĉ faligas sur terlokon situantan pli proksime al teritorio de lia teamo ol starta loko. Dum paŭzo, la teamo tenanta pilkon, interŝanĝas opiniojn pri plua ludtaktiko. Laŭtradicie, ĝi enflanke grupiĝas farinte cirklon tiel, ke estas videblaj nur kliniĝintaj dorsoj, disŝovitaj gamboj kaj kapoj encentre. Post tiam, kiam aperis nova timiga plano, komenciĝas nova verviga interpuŝiĝo.
Teamoj “Santa-Klaro” kaj “Teksasa Kristano” estis preskaŭ egalfortaj, kvankam junaj kristanoj el Teksaso iomete superis. Dum interpuŝiĝoj, laŭ ilia taktiko, teksasano kun pilko ĵetis sin antaŭen rekte en amason da santa-klaranoj, penante okupi almenaŭ unu colon de distanco. Lin oni tuj faligis. Komenciĝis la nova interpuŝiĝo, kaj la nova colo estis okupita. Tio ĉi memorigis atakon sur Okcidenta fronto dum la monda milito, kiam post tritaga artileria preparo, armeoj sukcesis moviĝi cent metrojn antaŭen. Malrapide kaj persiste teksasanoj proksimiĝis al golejo de santa-klaranoj. Streĉo pliiĝis. Pli laŭte kriis junuloj en oblikvaj ĉapeloj. Nun ni pli atente rigardis publikon.
Sur tribuno de l' stadiono, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, sidis studentoj de universitatoj “suferantaj” pro siaj teamoj. Apud ni sidis kelkaj miloj santa-klaranoj en ruĝaj kaskedoj, kune kun sia orkestro. Male tutan centron de la tribuno okupis kristanaj junuloj en blankaj kaskedoj, venintaj el Teksaso ankaŭ kune kun sia orkestro.
Kiam ĝis lasta linio de “Santa-Klaro” restis ĉirkaŭ dudek futojn, teksasanoj leviĝis de siaj sidlokoj, demetis siajn blankajn kaskedojn kaj, ritme svinginte tiujn en flankon de la oponanto, komencis krii laŭ ordonoj de orkestra dirigento:
– Iru! Iru! Iru! (Go! Go! Go!)
Ekzakta traduko de tiu ĉi vorto signifas “Iru!”, sed ĉi-rilate ĝin oni preferu traduki kiel: “Antaŭen!”
Orkestranoj ankaŭ ekstaris kaj, suprenlevante trumpetojn al la ĉielo, eligis takte de krioj “Iru!” kakofoniajn sonojn.
Santa-klaranoj en siaj ruĝaj kaskedoj klinkape silentis. Ĝis paŭzo superis teamo “Teksasa Kristano”. Nova malfeliĉo falis sur kapojn de santa-klaraj studentoj dum paŭzo, kiam ili elkraĉadis kaj eltiradis herbon trafintan ilin dum la matĉo kaj ordigis sin por plua ludo, subite ekkrakis tamburoj, eksonoris fanfaroj, kaj sur kampon eniris blanka orkestro “Teksasa Kristano”. Enfronte iris, kvazaŭ dancante, ĉeftamburisto, kiu virtuoze ludis maldikan bastoneton. La orkestro ludis marŝon de l' universitato. Tiutempe orkestro “Santa-Klaro” suferis preskaŭ same, kiel suferis Vagner (NB. Wagner, Richard, germana komponisto) aŭskultante malamindajn sonojn de “Traviato” (NB. Opero komponita de italo Verdi, Giuseppe). Sed orkestro de l' oponanta teamo ludis kaj ludis plu modajn fokstrotojn kaj kanzonojn, marŝante laŭ la kampo karavane kaj farante diversajn figurojn. Ĝia dirigento movis sian korpon diversflanken, dancis kaj intencis inciti kaj konsterni siajn malamikojn.
Komenciĝis la sekva periodo.
Post muroj de l' stadiono vidiĝis konstruaĵoj de San-Francisko, starantaj sur oblikvaj stratoj, freŝe verdiĝis arboj en ĝardenoj, la herba kampo brilis sub la suno, facila aromo de ostroj, juneco kaj feliĉo, veninta de la oceano, miksiĝis kun tro dolĉa odoro de viskio. La publiko por instigi pluan entuziasmon kaj memore al “seka reĝimo” (NB. La dekoka Amendo al la Usona Konstitucio malpermesanta produkti, vendi kaj drinki alkoholaĵojn de 1920 ĝis 1933, angle – Prohibition days) elpoŝigis platajn boteletojn kaj drinkis viskion rekte el gorĝetoj, sidante sur la tribuno.
Kaj rekomenciĝis interesa interpuŝiĝo. Nun teamo “Santa-Klaro” startis pli trafe. Ili okupis novan linion kaj pli proksimiĝis al golejo de l' oponanto. Tuj leviĝis ruĝaj kaskedoj. Kaj santa-klaraj junuloj komencis instigi siajn futbalistojn.
– Iru! Iru! Iru! (Go! Go! Go!) – kriis ili per siaj alttonaj junaj voĉoj.
Orkestro “Santa-Klaro”, stariĝis sur benkojn kaj faris tian muzikan bruegon, kiu ŝajne kapablis cindrigi malamindajn kaj arogantajn junajn kristanojn. Post ĉiu nova fajfo de arbitracianto, la ludo proksimiĝis al golejo de teksasanoj. Santa-klaranoj senmetafore per siaj fruntoj breĉis vojon kaj okupis colojn kaj futojn de verda herbo. Instigitaj per krioj, ili tre kliniĝis, kaj, kiel kornobatemaj kaproj, ĵetis sin en amason da malamikaj ventroj.
– Santa-Klaro! – kriegis junuloj, sidantaj ie super ni. – Santa-Klaro! Iru! Iru!
Iliaj okuloj elorbitiĝis. Buŝoj estis larĝe malfermitaj. Al dentoj aliĝis forgesitaj maĉgumoj. Proksimiĝis momento de kvitiĝo.
Sed subite okazis io terura, rezultiginta tion, ke ambaŭ malamikoj, sidantaj sur malaj tribunoj, samtempe eligis unuecan disŝirantan krion, kiu havis ĉion – kaj triumfon, kaj fierecon, kaj teruron. Unuvorte, tiu ĉi estis unika krio, plej laŭta krio, kiun kapablas eligi tridek mil personoj.
Plej lerta futbalisto el “Teksasa Kristano” neatendite kaptis pilkon kaj ekkuregis al golejo de “Santa-Klaro”. Li devis trakuri la tutan kampon. Oni penis lin kuratingi de diversaj flankoj kaj kapti liajn gambojn. Ĵetis sin sub liaj gamboj plej bravaj gardantoj el “Santa-Klaro”. Sed la malaltkreska futbalisto, alpreminte pilkon al ventro, kuris kaj kuris plu. Tio ĉi estis iu miraklo. Komence li kuris laŭ rando de l' kampo, poste li abrupte turniĝis al ĝia mezo. Li saltis trans, ĵetinta sub liajn gambojn, santa-klarano kaj lerte evitis plurajn brakojn, tirintajn al li. Malfacile estas priskribi emociojn de la publiko. Fine la ludanto transkuris la lastan linion kaj haltis. Tio estis ĉio. “Teksasa Kristano” gajnis. Nia tribuno malhonoriĝis. La mala ekzaltiĝis.