La dudektria ĉapitro.
Renkonto kun indianoj
Sinjoro Biner konsilis al ni veturi al urbo Taoso, de kiu du mejlojn for, situas granda vilaĝo de indiana tribo “pueblo”.
Ni forlasis Santa-Feon kaj la hotelon “Montezumo” kun ĝia siblanta centra hejtado, kiu matene varmigis nian ĉambron eĉ ĝis tridek gradoj super nulo. Ni avide enspiris freŝan aeron, veturante laŭ monta vojo.
Ni aŭtis laŭ verda malvasta riverkomenco de Rio-Grande, kaj post kelkaj dekoj da mejloj ni trafis indianan vilaĝon San-Ildefonso. Post tiu ĉi pompa hispana nomo sekvis neniu katolika katedralo, respektindaj prelatoj, kaj ĝenerale originaj hispanoj. Malgrandan placon ĉirkaŭigis domaĉoj, faritaj el argilo. Apud ĉiu troviĝis eta kupola forno. Meze de l' placo staris korpulenta virino. Du longaj harplektaĵoj, kuŝantaj sur ŝia dika mamo, estis ornamitaj per ruĝaj kaj verdaj fadenoj. En ŝiaj oreloj vidiĝis truetoj por orelringoj.
Ni demandis la virinon pri indiano Agapito Pina, kiun al ni rekomendis s-ro Biner, kaj okazis, ke antaŭ ni li mem staris, kvankam li aspektis kiel virino.
Li reale estis gajulo kaj blaganto. Li venigis nin en sian kabanon, ĉirkaŭŝmiritan per blanka argilo kaj similan al iu ukrainia dometo.
Estis malserena vintra tago. Subite ekneĝis, kaj baldaŭ ĉio blankiĝis: rimarkindaj kupolaj fornoj, kelkaj senfoliaj arboj, similaj al malmoliĝintaj fumoj, kaj tuta vilaĝa placo. En forno de Agapito Pina brulis unu ŝtipo, staranta vertikale.
Olda, maldika indianino kaŭris apud la forno. Ŝi estas patrino de Agapito Pina. Ŝi estas okdektrijara, tamen ŝiaj haroj estas nur duone grizaj. Agapito estas sesdekjara kaj havas neniun grizan haron. La oldulino prenis cigaredon, kiun ni proponis, kaj plezure ekfumis.
Agapito ankaŭ prenis cigaredon, ne ekfumis, sed kaŝis ĝin, verŝajne, por sia patrino.
Neatendite Agapito ekkantis indian kanzonon, ritme akompanante per piedfrapoj. Interno de l' kabano estis malampleksa kaj do Agapito dancis tre proksime de ni. Fininte unu kanzonon, li rigardis niajn okulojn, kaj daŭrigis kanti kaj danci plu. Sur argila breto kuŝis fotoj de dancantaj indianoj. Ni supozis, ke baldaŭ la indiano petos monon.
Tamen, kiam Agapito finis kanti kaj danci, li ne komencis peti monon kaj ne proponis al ni fotojn. Li simple penis plezurigi siajn gastojn. Ni kontentige konvinkiĝis, ke ni troviĝas ne en Napolo, sed en indiana rezervejo, kaj niaj ruĝhaŭtaj fratoj rilatas al turistoj sen iu profito, kiun atendas ricevi blankuloj.
Sur puraj muroj de l' ĉambreto pendis diverskoloraj maizaj faskoj. En angulo kuŝis bele ornamitaj festaj pantofloj de nia gastiganto.
Vilaĝanoj kulturas parcelojn. Ĉiu posedas unu akreon. Riĉuloj forestas kaj malriĉuloj forestas. Pli ĝuste, ĉiuj estas malriĉuloj. Pri ekzisto de oceanoj kaj Eŭropo Agapito ne scias. Tamen, lia konato informis lin antaŭnelonge, ke en Usono estas urbo Nov-Jorko.
Agapito eliris la placon por adiaŭiĝi kun ni, kaj grandaj neĝeroj falis sur liajn nigrajn, rektajn harojn.
Vojo situis inter ruĝaj pumikaj montoj kun plataj, kvazaŭ detranĉitaj, pintoj. Ties koloro tre similis al koloro de haŭto de Agapito Pina: kviet-ruĝa, antikva, iom malhela. Ruĝeco de indiana haŭto estas tute unika. Ĝin ankaŭ havas montoj kaj aŭtuna naturo.
Vetero estis humida, plorema, samtempe aŭtuna kaj vintra. Komence neĝis, poste pluvis, vespere altiriĝis nebulo. Lanternoj de l' limuzino lumigis ne sufiĉe, aŭtoj survoje preskaŭ forestis. Ni fakte estis solaj interne de sovaĝa india naturo. Profunde sube, seninterrompe kaj ne tro laŭte bruis rivero Rio-Grande.
Atinginte Taoson ni haltis ĉe grizblua kampadejo de kapitano O'Hej (O'Hay). Altkreska kapitano kunprenis ŝlosilojn kaj venigis nin elekti kabanojn.
Li servis en usona armeo kiel kapitano kaj eksiĝis. Ĉi tie, en Taoso, ĉio plaĉas al li. Li mem kaj lia edzino prosperas, ĉar ilia kampadejo estas plenigita dum ok monatoj jare. Ĉiutage alvenas novaj personoj el diversaj lokoj de l' lando, kaj do vespere li ŝatas babili kun iu nova turisto.
– Pli bone esti mastro de la kampadejo, ol armea kapitano, – diris sinjoro O'Hej, malŝlosante pordon, – kaj vivo ĉe granda vojo estas pli interesa, ol en granda urbo.
Elektita kabano aspektis bele. Sur muroj de puraj ĉambretoj estis pentritaj ruĝbluaj, indiaj ornamaĵoj, staris malaltaj, molaj litetoj, ĉe metala hejtilo kuŝis alportita splitaro kaj ujo kun karbo. El la ujo elstaris kamena tenajlo, por ke loĝanto ne prenu karbon permane kaj do ne malpuriĝu. En eta kuirejo troviĝis gasa forno kun du disketoj.
Apude de ĉiu kabano troviĝis garaĝeto por unu limuzino. Samkiel en ceteraj lokoj de Usono, garaĝeto ne havis seruron. Ĝi entute ne havis eĉ pordojn. Spertaj ŝtelistoj ne preferas ŝteli aŭtojn el tiuj garaĝoj, ŝanĝi numerojn kaj kaŝi sin de polico. Tio aferaĉo ne estas simpla kaj profitdona. Jen se en aŭto troviĝus mono...
Sinjoro Adams kelkfoje parolis pri la temo.
– En malgrandaj usonaj urboj, – diris li, – homoj lasas loĝejojn, ne ŝlosinte pordojn. Ĝentlemanoj, vi povas mise imagi, ke vi trafis la landon de tute honesta loĝantaro. Tamen ĉi tie ankaŭ ekzistas samaj ŝtelistoj, kiel ekzemple la francaj, la grekaj aŭ la italaj. Sed usonaj ŝtelistoj preferas ŝteli kvazaŭ ek de pli alta nivelo. Ni estas pli riĉaj, ol eŭropanoj, do ĉi tie preskaŭ neniu ŝtelas jakon, ŝuojn aŭ panon. Memkompreneble, mi ne konsideras malsatulojn, kiuj povas ŝteli ĉion. Tio iufoje okazas. Mi parolas pri spertaj ŝtelistoj. Ili ne bezonas eluzitan jakon aŭ aŭton. Tamen bankbileton de cent dolaroj vi ne metu iel ajn. Mi devas vin atentigi pri tio. Ĝi estos nepre ŝtelita. Ek de cent, ne, eĉ ek de kvindek dolaroj, usonanoj same preferas ŝteli, kiel en la tuta mondo. Tamen ilia plej alta nivelo estas tioma, kiun neriĉa Eŭropo eĉ ne sonĝis.
Ni reeniĝis la limuzinon kaj veturis al indianoj. En veninta krepusko griza koloro de nia aŭto estis preskaŭ sama, kiun havis pala, cindra pejzaĝo. Post du mejloj ni proksimiĝis al eniro de vilaĝo de india tribo “pueblo”, kiu loĝas en tiu ĉi loko, ankoraŭ ĝis tiam, kiam alvenis Amerikon blankuloj. Ceteraj indiĝenoj estas forpelitaj de naskiĝlokoj al rezervejoj. Aborigenoj “pueblo” restis en sia patrolando verŝajne pro tio, ke tie estis nenio donanta profiton al blankuloj: nafto, oro, karbo kaj oportunaj paŝtejoj.
Skribaĵo sur ligna tabulo sciigis, ke por konatiĝo kun la vilaĝo necesas ricevi permeson de l' triba estro. Ni baldaŭ trovis etan kabanon de la estro, kaj eniris ĝin, laŭte parolante “Bonan vesperon” (Good evening) kaj salutante per ĉapeloj. Tamen ni estis surprizitaj, ĉar apud fajrujo, en kiu brulis du ŝtipoj, kaŭris olda indiano. Rebriloj de flamo glitis laŭ lia ruĝa vizaĝa haŭto. Kun fermitaj okuloj, li similis akcipitron, dormetantan en zoologia ĝardeno, kiu iufoje duonlevas siajn palpebrojn, por, kun malamo kaj enuo, ekrigardi observantojn, ĉirkaŭigintajn ĝian kaĝon, aŭ ekŝiri indikilon kun latina enskribaĵo, atestanta pri tio, ke ĝi fakte estas akcipitro, dominanto de montaj supraĵoj.
Antaŭ ni estis persono, kiu iam fumis pacpipon aŭ militis kontraŭ invadintoj, la sangavida kaj nobla indiano. Verkistoj: kapitano Mejn Rid kaj Gustavo Emar (NB. Aimard, Gustave, franco) reale priskribis siajn indiajn personaĵojn. Infanece ni tiel ilin imagis.
Li ignoris niajn salutvortojn. Lia vizaĝo neniel reagis nian alvenon. Al nia peto, pri konatiĝo kun la vilaĝo, li rilatis indiferente kaj nur apenaŭ kapjesis, nenion parolante. Al ni proksimiĝis juna indiano kaj diris, ke la vilaĝestro estas tre olda kaj senforta, ke li baldaŭ mortos.
Elirinte el la kabano ni ekvidis grupon da knaboj ĉe nia limuzino. Indiidoj estis nigraokuloj, kun rektaj nigraj haroj, ties malgrandaj nazoj havis ĝibetojn kaj haŭta koloro similis koloron de rusa kvinkopeka monero. Ili rigardis nin, kaj en iliaj okuloj forestis timo. Al ni ŝajnis, ke ili kondutas, kiel junaj leonidoj. Unu “leonido”, cetere, aliris al ni kaj fiere postulis kvin cendojn. Post kiam ni neis lian postulon, li ne ekpetaĉis, sed turnis sin kun malestimo.
Nin ĉirkaŭigis rimarkindaj loĝejoj. En la vilaĝo loĝas ĉirkaŭ unu milo da rezidantoj, kaj ĉiuj dislokiĝis en tri konstruaĵoj. Tiujn grandajn, argilajn domojn konsistigas apartaj ĉambretoj, aligitaj unu al la alia je kelkaj etaĝoj. La domegoj havas terasojn kun plataj tegmentoj. Oni povas translokiĝi de unu etaĝo al la alia nur per ordinara eskalo. Antaŭe, dum militbataloj, oni kaŝis eskalojn, kaj tio transformigis domegojn en neakireblajn fortikaĵojn. Tiu ĉi kutimo konserviĝis ĝis nun, kvankam cirkonstancoj jam tute ŝanĝiĝis.
Odoraĉis fumo kaj sterko. Malhelpis iradon viglaj, ruĝkoloraj porkidoj, kurantaj sur la placo. Sur tegmento de konstruaĵo staris kelkaj indianoj kaj rigardis nin. Pacemaj hundoj de indianoj lerte kuris laŭ eskaloj. Rapide venis krepusko.
Al ni aliris grizhara indiano kun ordonema vizaĝo. Li estis vilaĝa policano. Samkiel ceteraj vilaĝanoj, sur li estis vestita varmiga blublanka kapoto. Liaj devoj estis tute pacaj kaj ne troŝarĝigaj, ĉefe li instigas infanaron matene viziti lernejon. Li proponis morgaŭ observi ĝin, ĉar hodiaŭ jam estas malfrue kaj do infanaro baldaŭ enlitiĝos. Ni konversaciis apud rivereto, disiganta du domojn. Granda trabo kunligis ambaŭ bordojn kiel ponteto. Nenio memorigis pri nuneco, kaj nia limuzino, preskaŭ nevidebla en krepusko, ŝajnis kiel tuj veninta “Tempomaŝino” el fikcio de Herberto Ŭels (NB. Wells, Herbert, brita verkisto).
Ni revenis Taoson. Dum kvin minutoj ni traveturis kvazaŭ kelkajn jarcentojn, kiuj estis inter du malaj epokoj. En la urbo estis lumigitaj vendejoj, ĉe vojrandoj staris aŭtoj, en budo oni rostis maizon, originalan usonan “pop-korn”-on, en apoteko oni vendis oranĝan sukon, kaj ĉio okazis tute kutime, kvazaŭ neniam indianoj ekzistis ĉi tie.
Ni alveturis al kvadrata placo, kie situis antikva konstruaĵo, en kiu funkciis restoracio “Don Fernando”. Por la urbeto, situanta malproksime de fervojo, en kiu loĝas nur ĉirkaŭ du mil loĝantoj, la restoracio estis tre bona. En ĝi kelnerinoj estis silentemaj, junaj indianinoj, kiujn estris hometo kun malgaja vizaĝo de ordinara hebreo el Vilno. Reale li estis hebreo Don Fernando, kiu enmigris Usonon el Svislando. Tion li mem diris al ni. Tamen li ne diris, kial li tiel hispane nomiĝas.
Li rakontis al ni, ke en Taoso rezidas ĉirkaŭ ducent artistoj. Ili pentras, versas, komponas, skulptas. Ĉi tien ilin allogas unika medio: sovaĝa naturo, kunligo de tri kulturoj – india, meksikia kaj pionira usona, – kaj ankaŭ malkaraj vivkondiĉoj.
Proksime de ni sidis eta sinjorino en nigra robo, kiu ofte rigardis nian flankon. Ni rimarkis, ke ŝi estas ekscitiĝinta.
Post manĝado ni venis antikvan filion de l' restoracio, kie troviĝis ŝamaj indiaj pupoj kaj bunte kolorigitaj idoloj kun verdaj kaj ruĝaj nazoj. Alirinta Don Fernando diris, ke kun ni volas interparoli s-ino Feŝina, rusino, jam longe loĝanta en Taoso. Ni konsentis, kaj post unu minuto alpaŝis sinjorino, kiun ni rimarkis en la manĝejo.
– Pardonu min, – diris ŝi ruse, – sed kiam mi ekaŭdis vian parolmanieron, mi ne sukcesis subpremi mian demandon. Ĉu vi estas rusoj, jes?
Ni jesis tion.
– Ĉu vi delonge alvenis Usonon? – daŭrigis demandi s-ino Feŝina.
– Du monatojn.
– De kie vi alveturis?
– El Moskvo.
– Ĉu rekte el Moskvo?
Tiu ĉi sciigo grave surprizis ŝin.
– Tio ĉi estas neimageble! Mi loĝas ĉi tie jam plurajn jarojn inter usonanoj, kaj neniam renkontis rusojn.
Ni rimarkis, ke ŝi tre deziras ankoraŭ multon demandi, kaj venigis ŝin al nia kampadejo. Post kelkaj minutoj ŝi alveturis al ni en sia malnova aŭto, kiun direktis ŝi mem. Ŝi troviĝis longe en nia ĉambro kaj neniam sukcesis kontentiĝi pri parolado.
Ŝi kaj ŝia edzo, fame konata rusa pentristo Feŝin, loĝis en Kazano, situanta ĉe bordoj de granda rivero Volga. Ŝia edzo amikis kun usonanoj, laborintaj en “ARA” (NB. American Relief Administration, Usona Helpa Administracio), kaj tiuj en 1923 invitis lin viziti Usonon. Liaj pentraĵoj tre plaĉis al usonanoj. Ili decidis elmigri. Li prosperis kaj enspezis multe da mono. Tamen ili ne sukcesis alkutimiĝi al vivo en granda urbo kaj alvenis ĉi tien, en Taoson. Dum tri jaroj ili konstruis bonan domon, pro kiu ili elspezis dudek mil dolarojn. Tamen, kiam la domo jam estis preta, ili eksedziĝis. Okazis, ke ambaŭ vane travivis kune multajn jarojn, ke iliaj karakteroj estas tute nekonvenaj. La edzo lasis Taoson kaj nun loĝas en Meksiko–Urbo (Mexico City). Ŝia filino studas baleton en Holivudo (Hollywood). Ŝi restis sola en Taoso kaj havas preskaŭ neniom da mono. Ŝi eĉ ne kapablas hejti sian bonan domon vintre. Pro tio ŝi prenis dometon kontraŭ tri dolaroj monate en vilaĝo Rio-Ĉakito, kie loĝas nur meksikianoj, neparolantaj angle, sed bonkoraj. Necesas iel perlabori. Ŝi verkis scenaron por kino, sed dume nenion enspezis. Ŝi ne volas vendi sian domon, ĉar post krizo ĝi kostas ne pli ol kvin mil dolarojn.
Nia gastino neniel povis kontentiĝi pri parolado, ofte almetis manojn al sia nervoza vizaĝo kaj ripetis:
– Estas tre strange interparoli ruse en Taoso kun novaj konatoj. Diru al mi, ĉu mi korekte prononcas ĉiujn rusajn vortojn?
Ĝenerale, ŝi parolis tute korekte, tamen iufoje haltis, rememorante necesan vorton.
– Aŭskultu, kial vi ĉi tie loĝas? Petu permeson reveni Sovetunion.
– Mi volonte revenus. Tamen kien mi veturos? Tie loĝas tute malsamaj homoj, kaj mi neniun konas. Jam estas malfrue ŝanĝi mian vivon.
Ŝi forlasis nin en sia malnova limuzino.
Stranga sorto! Kie loĝas la rusa virino? En Rio-Ĉakito, ŝtato Nova Meksikio, en Junajted Stejts of Amerika (United States of America), inter indianoj, meksikianoj kaj usonanoj.
Matene ni senprokraste forveturis al vilaĝo Pueblo, al lernejo, al nia konata policano. Tie estis nebulo, en kiu apenaŭ vidiĝis grizaj arboj, proksimaj kaj malproksimaj montoj. Melankoliaj indianoj, en siaj kapotoj, samkiel antaŭe, staris sur tegmentoj kaj similis malliberigitajn sklavinojn de iu haremo. Hundoj diskuradis, indiferente nin rigardante, levis laŭ eskaloj kaj malaperis post pordoj.
Lernejo estis granda kaj bone aranĝita, samkiel ceteraj lernejoj en Usono. Ni ekvidis belajn, ampleksajn klasĉambrojn, pargetajn plankojn, brilajn fajencaĵojn, nikelitajn kranojn.
La policano ne sukcesis nin akompani. Liaj devoj restigis lin en la lernejo. Unu indiido batis la alian pli etan laŭ kapo. La policano malrapide riproĉis la kulpulon de interbatiĝo. Ĉirkaŭe, silentemaj kaj signifoplenaj, kiel kacikoj dum granda kunsido, staris lernantoj. Ili atente aŭskultis edifojn de l' policano, sed kiam li foriris, ili komencis salti kaj kuri, samkiel ĉiuj petoluloj en la mondo.
Lernejestro, kies fako estis historio, lasis kulturan Orienton de l' lando kaj translokiĝis ĉi tien, por pli bone ekkoni indianojn.
– Tre talenta infanaro, talenta popolo, precipe ŝatanta arton, – diris la direktoro. – La talenta popolo kaj samtempe enigmoplena. Mi jam plurajn jarojn loĝas inter ili, sed ĝis nun mi ilin ne komprenas. Indianoj, laŭleĝe, estas devigitaj lernigi siajn gefilojn. Se la leĝo ne ekzistus, tiam ili neniujn lernigus. Ja ĉiuj instruistoj estas blankuloj kaj oni instruas anglalingve. Plimulto de infanoj lernas tre bone. Tamen, kiam knaboj iĝas dek- aŭ dekunujaraj, ili subite ĉesigas vizitojn al lernejo. Kaj ne vizitas ĝin dum tuta jaro. Tiutempe oni instruas al ili ion indian (pri tio ni ĝuste ne sukcesis konatiĝi). Kaj kiam tiu knabo denove alvenas lernejon, li jam estas plensence indiano, kaj neniam apartenos al “blankaj” kulturo kaj vivmaniero. Aŭtoritatuloj diris al ili: “Elektu! Se vi deziras vivi kiel blankuloj, foriru kaj neniam revenu! Se vi deziras vivi kiel indianoj, tiam forgesu ĉion, kion oni al vi instruis”. Preskaŭ ĉiam infanoj preferas resti en siaj familioj. Iufoje ili petas legi malnovajn usonajn periodaĵojn. Indianoj ne uzas elektron, ne havas aŭtojn. Ili vivas inter blankuloj kaj silente malestimas tiujn. Ili ĝis nun ne konsideras blankulojn, kiel potenco de ilia lando. Kaj tio ne estas mirinda, se vi rememoru, ke historio de india popolo ne konas okazon, kiam unu tribo sklavigus la alian. Entute sklavigado ne eblas, eblas sole elbuĉigado de ĉiuj tribanoj (tiuj okazoj ekzistis).
Dum ekskurso nin akompanis dekkvinjara knabino. Subite ŝi diris:
– Ĉu vi scias, ke en Ĉikago loĝas indianino? Ŝi estas mia fratino.
Tre rara evento. Ŝia fratino edziniĝis al blankulo, al pentristo. Verŝajne, li estas unu el taosaj fantaziuloj, veninta ĉi tien por enspiri odorojn de antikvaj civilizoj.
Centre de l' vilaĝo staris malnova hispana preĝejeto. Popolo “pueblo” estas katolikoj, sed tre strangaj. Dum Kristnasko kaj Pasko ili elportas statuon de madono kaj dancas ĉirkaŭ ĝi militdancon. Poste ili amasiĝas en iu kaverno kaj preĝas en ĝi, sed estas dubinde, ke laŭ katolika rito.
Rigardante silentemajn ruĝhaŭtulojn, similajn al antikvaj romanoj, ni rememoris vortojn de la lerneja direktoro ”Jes, jes, ili estas katolikoj, ili parolas angle, ili vidis aŭtojn kaj ceterajn modernaĵojn, tamen ili estas origine indianoj, antaŭ ĉio ili estas realaj indianoj – kaj nenio plu”.
Timigitaj pro akcidento sur glaciiĝinta ŝoseo, pri kiu ni jam antaŭe rakontis, ni aĉetis en Santa-Feo mirindajn orkolorajn ĉenojn por la limuzino, kaj elveturis al Albukerko (Albuquerque).