[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La dekkvina ĉapitro.
Dirborno (Dearborn)

Nia limuzino solene enveturis tiun lokon, kie oni ĝin fabrikis nur antaŭ kelkaj monatoj, en urbon Dirbornon – centron de Ford-a aŭtomobila industrio. Oho, Dio mia! Kiom da aŭtoj ni ekvidis tie! Ili staris ĉe vojrandoj, ruliĝis laŭ vastaj betonaj ŝoseoj de dirborna parko aŭ la tute novaj troviĝis sur preterveturantaj kamionoj. Ni estis grave surprizitaj, kiam ekvidis plurajn samkolorajn modelojn, kiel nia limuzino. Ni naive opiniis, ke ĝi estas unika ekzemplero kaj jen tia frapo!

Se urboj povus elekti al si veteron, kiel homo elektas kravatojn aŭ duonŝtrumpojn, do tiam Dirborno nepre elektus malbonan veteron kun flavgriza pluvo. La tago estis terura. Malvarma, akva polvo flugis en aero, kovranta per malagrabla brilo aŭtojn kaj konstruaĵojn de Miĉigana avenuo, kuniganta Dirbornon kun Detrojto.

Tra pluvo vidiĝis lumantaj reklamaj ŝildoj de farmaciejoj.

– Tiun saman tagon, – diris s-ro Adams kaj turniĝis al ni, – unu ĝentlemano, kiel rakontas Dikkens (NB. Dickens, Charles, granda brita novelisto), surmetis, kiel kutime, cilindran ĉapelon kaj ekpaŝis al sia oficejo. Necesas rimarkigi al vi, ke stato de tiu ĝentlemano estis prospera. Li havis helbluokulajn gefilojn, belan edzinon kaj perlaboris multe da mono. Tion pruvis lia cilindra, silka ĉapelo, je nur kelkaj personoj en Anglujo iras al oficejo tiel vestitaj. Kaj subite, trapasante ponton trans Tamizo (NB. rivero Thames fluanta tra Londono), la ĝentlemano silente saltis en akvon kaj dronis. Ne, sinjoroj! Vi devas kompreni! Feliĉa homo en la cilindra ĉapelo ne saltas en Tamizon! Ĉu ŝajnas al vi, ke en Dirborno ankaŭ oni dezirus surmeti tian ĉapelon?

La strato finiĝis. De sur alta loko malfermiĝis severa industria panoramo. Sonis signaloj de lokomotivoj moviĝantaj inter uzinaj fakoj. Granda ŝipo fajfante navigis laŭ kanalo al centro de l' uzino. Ĝenerale tie estis ĉio, kio diferencigas industrian areon de infanĝardeno, – multe da fumo, vaporo, klako kaj tre malmulte da ridetoj kaj feliĉa balbutado. Tie ĉeestis ia neordinara seriozeco, kiel en milita kampo apud fronta linio.

Kiam s-ro Adams kaj s-ro Groznij, kiu fakte estis kamarado Groznij, ĉar li estis reprezentanto de soveta firmao “Avtostroj” en Dirborno, estis ricevantaj permeson observi la uzinon, ni troviĝis en halo de informa buroo kaj pririgardis starantan sur pargeta planko novan modelon de limuzino “ford”. En la halo ĝi aspektis iom pli granda ol ekstere. Estis nekredeble imagi, ke uzinoj de Ford ĉiutage produktas sep mil samajn perfektajn kaj belajn aŭtojn.

Kvankam ankoraŭ estis decembro de 1935, sed Dirborno kaj Detrojto jam estis plenigitaj per reklamaj ekzempleroj de la estonta jaro. Specimenoj de aŭtoj staris en apartaj vestibloj, en vendejoj de distribuistoj. Kaj eĉ en vitrinoj de apotekoj kaj konfitejoj, inter kukoj, klisteriloj kaj cigarujoj rotaciis aŭtaj radoj en dikaj fajrstonaj (NB. Firestone) radringoj. Sinjoro Henrio (Henry) Ford ne kaŝis siajn produktojn kaj eksponis ilin ĉie. Tamen en lia labo staris modelo de la jaro 1938, pri kiu oni diverse parolis. Laŭdire ĝia motoro troviĝas en posto, radiatoro tute forestas, kupeo estas duoble pli granda kaj ĝenerale ĝi havas multajn teknikajn novaĵojn. Ĝi estos kaŝita ĝis certa tempolimo por ĉiuj kaj precipe por personaro de “Ĝeneralaj Motoroj” (General Motors), kiu proksime produktas “ŝevrole” (chevrolet) kaj “plimut” (plymouth) – limuzinojn de “ford”-a klaso.

Permeso estis ricevita tre rapide. Administracio disponigis al ni “linkoln”-on, kiu havis eĉ ursan felon, probable pro deziro aranĝi al gastoj el malproksima Nordo plej kutiman medion. En la limuzino ankaŭ troviĝis ŝoforo kaj kondukanto. Ni enveturis uzinan pordegon.

Laŭ vitrigita galerio, kuniganta du ejojn, malrapide moviĝis aŭtaj elementoj, kiujn oni pendigis al ĉenstablo. Tiu malrapida, konstanta movado estis videbla ĉie: super kapo, iom malpli alte, ĉe planko – moviĝis stampitaj detaloj de karoserioj, radiatoroj, radoj, motoroj, formoj kun sablo, en kiuj brilis likva metalo, kupraj tubetoj, kapotoj, stiriloj kun aligitaj kabloj. Ili foje leviĝis, foje malleviĝis aŭ malaperis malantaŭ angulo. Iufoje ili forlasis ejojn kaj pasis ekstere moviĝante laŭ muro kaj, kiel ŝafaj korpoj, balanciĝis sur hokoj. Milionoj da elementoj troviĝis tie. Pro tiu vidaĵo eĉ nia spiro haltis.

Tiu ĉi ne estis uzino.Tiu ĉi estis rivero forta, iomete malrapidema, kiu akcelas sian fluadon proksimiĝante al delto. Ĝi fluis dum tagnokto, kiam okazas malbona vetero aŭ suna tago. Milionojn da elementoj ĝi portis al unu loko, kie aperis miraklo – elŝeliĝado de aŭto.

Ĉe ĉefa ĉenstablo homoj laboras tre intense. Nin surprizis ties malgaje streĉaj mienoj. Ili estis plene okupitaj pri laboro kaj mankis tempo, por almenaŭ levi kapojn. Estis videbla ne nur korpa laceco, sed ŝajnis, ke ili estas psike depremitaj pro ĉiutaga seshora frenezigo, de kiu necesas longe ripozi, refortiĝi, por sekvonttage denove sperti tion.

Laboro estas dispartigita tiel, ke laboristoj nenion scipovas, ili estas diletantoj. Tial ili ne manipulas maŝinojn, sed servas al tiuj. Laboristoj en Ford-aj uzinoj perlaboras decan salajrojn, sed ili ne estas valora personaro. Ĉiumomente ĉiu povas esti maldungita kaj lian laborlokon tuj okupas alia homo, kiu dum dudek du minutoj ellernos sian laboran taskon. Tia laboro donas salajron, sed ne donas kvalifikon, necesan por estonto. Pro tio usonanoj ne ŝatas tie labori kiel laboristoj, sed preferas varbiĝi kiel majstroj aŭ oficistoj. Ĉe Ford laboras ĉefe meksikianoj, poloj, ĉeĥoj, italoj kaj negroj.

Laŭ ĉenstablo unu post la alia moviĝis luksaj kaj malkaraj limuzinoj. Ili elveturis tra vastaj pordegoj en mondon, en preriojn, en liberon. Homoj, kiuj ilin produktis restas en siaj statoj.

Limuzinoj estis diverskoloraj: nigraj, bluaj, verdaj, kanonmetalaj (tiu estas oficiala nomo) kaj muskoloraj. Unu karoserio estis heloranĝa, probable destinita por taksio.

Inter ĉiea bruo pro muntado kaj klakado de aŭtomataj renĉiloj unu laboristo estis tute trankvila. Li estis kolorigisto, kiu per eta peniko surmetis kolorajn striojn sur karoseriojn.

Li havis neniujn instrumentojn faciligantajn laboron. Li ne hastis kaj eĉ sukcesis atente pririgardi siajn rezultojn. Sur muskoloran limuzinon li metis verdan strion, sur oranĝkoloran taksion li metis bluan strion. Li laboris kiel libera pentristo, kiu neniel rilatis al tekniko, simila al iu nurenberga majstro de kantado (NB. Meistersinger, en germana urbo Nurenbergo). Supozeble, en labo oni konkludis, ke lia antikva labormaniero estas plej efektiva.

Eksonis signalo, la ĉenstablo haltis, kaj en ejon enveturis malgrandaj vagonoj kun manĝaĵoj por laboristoj. Nelavante manojn, laboristoj aliris al vagonoj, aĉetis sandviĉojn, tomatan sukon, oranĝojn kaj sidiĝis sur plankon.

– Ĝentlemanoj, – diris s-ro Adams, vigliĝinte, – ĉu vi scias, kial laboristoj de Ford-a uzino matenmanĝas sur cementa planko? Tio estas tre, tre interese. S-ro Ford indiferente rilatas al manĝmaniero de liaj laboristoj. Li scias, ke la ĉenstablo igas ilin plenumi laboron, kaj do ne gravas, kie ili manĝas – sur planko, ĉe tablo aŭ tute nenion manĝas. Mala situacio estas en uzino de “General Electric”. Estus stulte opinii, ke tiea administracio amas siajn laboristojn pli, ol s-ro Ford – la siajn. Intercetere tie ekzistas perfektaj kantinoj por laboristoj. Tamen tie laboras specialistoj kaj tion necesas konsideri, ĉar ili rajtas lasi la uzinon. Tio ĉi estas ĝuste usona trajto, sinjoroj. Fari nenion troan. Ne dubu pri tio, ke s-ro Ford opinias pri si mem , ke li estas amiko de laboristaro. Tamen li neniam donos al ili kroman cendon.

Al ni oni proponis eniĝi en tuj fabrikitan limuzinon. Ĉiu nova aŭto traveturas du aŭ tri ekzamenajn rondojn laŭ speciala uzina vojo. Ĝi estas ekzemplo de tre malbona vojo, kiun fakte ne eblas trovi en la tuta lando.

Kelkaj kavetoj kaj flako situis sur ĝi. La limuzino, farita antaŭ niaj okuloj per manoj de diletantoj, havis rimarkindajn ecojn. Ĝi turnis sin post la abruptaj ĝiroj kun rapideco ĉirkaŭ kvindek mejlojn hore kaj ne tro kliniĝis, per la tria rapidumo ĝi ne superis kvin mejlojn hore kaj tiel mole transveturis kavetojn, kvazaŭ ili tute forestis.

– Jes, jes! – ĝoje parolis Adams. Sinjoro Ford scipovas fabriki aŭtojn. Tamen vi eĉ ne komprenas, kia progreso okazis ĉi-rilate. “Ford” de la tridekkvina jaro estas pli perfekta, ol “kadillak” de la dudekoka jaro. Dum sep jaroj limuzino de malkara klaso iĝis pli bona, ol tiama limuzino de luksa klaso. Jen, jen, bonvolu tion enskribi en viajn agendojn, sinjoroj Ilf kaj Petrov, se vi deziras scii, kio estas Usono.

Ĉi tie ne nur moviĝis elementoj, el kiuj oni fabrikis aŭtojn, ne nur aŭtoj elveturis tra uzinaj pordegoj kiel permanenta torento, sed la uzino mem iom post iom ŝanĝiĝis, moderniĝis kaj renovigis ekipaĵojn.

En muldejo k-do Groznij subite gaje ekkris. Li ne vizitis ĝin nur du semajnojn, tamen ĉi tie okazis gravaj ŝanĝoj. Li staris meze de la muldejo kaj lia vizaĝo, lumigita per ekflamoj, esprimis tiun admiron, kiun povus kompreni sole iu samfaka inĝeniero.

Grizflava tago baldaŭ iĝis nigroflava krepusko. Kiam ni forlasadis la uzinon, en korto jam grupiĝis amaso da novaj aŭtoj kaj en ĝia centro ni rimarkis heloranĝan taksion, antaŭnelonge viditan sur la ĉenstablo.

En frizejo sur Miĉigana avenuo, en kiu nin oni tondis, unu majstro estis serbo, la alia – hispano, la tria – slovako, kaj la kvara – hebreo naskita en Jerusalemo. Tagmanĝis ni en pola restoracio, en kiu kelnerino estis germanino. Homo, kiun ni demandis pri ĝusta vojo, ne posedis la anglan lingvon. Li estis greko, antaŭnelonge veninta ĉi tien de Peloponeza duoninsulo. Li havis nigrajn, sopirajn okulojn de filozofo forpelita. En kinejo ni subite ekaŭdis ruslingvan frazon: ”Manjo, mi ja diris al vi, ke estis vane spekti tiun ĉi “pikĉer” (NB. picture)”.

– Jen, jen, sinjoroj, – parolis s-ro Adams, – vi nun troviĝas en ĝuste reala Usono.

Matene ni vizitis s-ron Sorensen, direktoro de eksterlandaj uzinoj de Ford.

Ni trapasis halon, sur kies pura, pargeta planko estis eksponitaj elementoj de tipa limuzino kaj ĝuste en paltoj kaj ĉapeloj nin oni enkondukis en vitrigitan kabineton de l' direktoro. Tie staris granda skribtablo, sur kiu estis neniu papero, sed nur telefono kaj kalendaro.

En la kabineton venis altkreska, maldika homo en griza kostumo, kun grizhara kapo, freŝa vizaĝo kaj irmaniero de atleto. Enmane li tenis etan, nigran plastan detalaĵon. S-ro Sorensen origine estis dano, filo de kamenisto, laborinta mem kiel kamenisto kaj poste kiel modelisto.

Antaŭ nia forveturo el Usono, ni tralegis en vaŝingtona ĵurnalo artikoleton kun listo de deko da personoj perlaborantaj plej altajn salajrojn en la lando. Sinjoro Sorensen estis la deka. La unuan lokon okupis Mej Ŭest (NB. West, Mae), kinostelo, vulgara, dika, netalenta virino. Ŝi ricevis en 1935 kvarcent kvindek mil dolarojn. Sorensen ricevis cent dekdu mil.

Nun li tuj komencis paroli pri la detalaĵo tenata. Antaŭe ĝin oni faris el ŝtalo kaj nuntempe ĝi estas farita el plasto.

– Ni ĉiam situas interne de movado, – diris s-ro Sorensen. – Tio estas esenco de l' aŭtomobila industrio. Ne eblas eĉ dum minuto halti, ĉar nin tuj kursuperas konkurantoj. Ni nun pensas pri produktoj de la jaro 1940.

Li lasis la ĉambron kaj revenis baldaŭ, portante muldaĵon. Tiu estis fragmento de motoro, kiun li mem gisis el ŝtalo.

– Ni ankoraŭ longe ĝin esploros, sed, eventuale, ĝi iĝos elemento de nova limuzino.

Ni tuŝis la elementon de limuzino, fabrikota post kelkaj jaroj.

Sinjoro Sorensen kondukis nin rigardi fotaĵon, sur kiu li estis fotita kune kun direktoro de Gorkij-a uzino Djakonov kaj k-do Groznij. Naive ridetante, la trio rigardis ĝuste en fotilon.

Dum konversacio ni sukcesis enigi nian peton pri renkonto kun s-ro Ford kaj s-ro Sorensen promesis informiĝi pri tiu ebleco. Tamen ni dubis pri tio, ĉar nin oni antaŭsciigis, ke Ford estas jam maljuna, multe okupita kaj nevolonte akceptas vizitantojn.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]