[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La dekdua ĉapitro.
Granda eta urbo

Aŭtomobila vojaĝo tra Usono similas vojaĝon trans oceano monotona kaj majesta. Dum ĉiu eniro sur ferdekon, matene aŭ vespere, dum ŝtormo aŭ kalmo, lunde aŭ ĵaŭde, ĉiam ĉirkaŭe estas senlima akvo. Same ĉiu rigardo el aŭta fenestro vidas perfektan ŝoseon kun apudaj gazolinaj stacioj, gastejoj kaj reklamaj afiŝoj. Tio ĉi estis vidata hieraŭ kaj antaŭhieraŭ kaj estos vidata nepre morgaŭ kaj postmorgaŭ. Tagmanĝo en ŝtato Ohio estos sama, kiel estis hieraŭ en ŝtato Nova Jorko. Samkiel en vaporŝipo, kie ŝanĝo de latitudo kaj longitudo neniel influas menuon kaj regularon por pasaĝeroj. Tiu konstanta monotoneco estas kolosa larĝeco kaj nekalkulebla riĉeco de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Antaŭ geografia prezentado de usona Oriento, kies reliefo estas diversa, necesas rimarkigi plej gravon: ĝi estas plenigita per aŭtoj kaj elektro.

Nia vojaĝo nur komenciĝis, tamen ni jam sukcesis rompi plej gravan punkton de plano prilaborita de s-ro Adams.

– Ĝentlemanoj! – diris li antaŭ forveturo. – Vojaĝo laŭ usonaj vojoj estas serioza kaj danĝera.

– Sed ja usonaj vojoj estas plej perfektaj en la mondo! – oponis ni.

– Jes, jes, jes, sinjoroj, ĝuste pro tio ili estas plej danĝeraj. Ne, ne, ne oponu al mi. Vi simple ne deziras kompreni. Ju vojoj estas pli bonaj, des pli rapide veturas aŭtoj. Ne, ne, ne, ĝentlemanoj! Tio estas tre danĝera. Ni devas preni nepran kondiĉon – vespere ni haltos kaj enhoteliĝos. Kaj fino! Finished!

Tiun kondiĉon ni ĉiuj akceptis.

Tamen, kiam venis vespero ni ne haltis, kion postulis s-ro Adams, sed veturis plu kun funkciantaj antaŭlanternoj tra longega ŝtato Nova Jorko.

Ni proksimiĝis al monda centro de elektra industrio – la urbo Skenektedio (Schenectady).

Timege veturi vespere laŭ granda usona ŝoseo. Ĉirkaŭe estas mallumo. Kiel fulmoj okulfrapas lumĵetiloj de renkontaj aŭtoj. Ili flugas unu post la alia, kiel etaj lumaj uraganoj, akre sonante kaj snufante kiel katoj. Rapideco de nia aŭto ne estis ŝanĝita, tamen ŝajnas, ke ĝi pliiĝis duoble. Antaŭe, sur longa oblikva voja parto, vidiĝis ĉeno de moviĝantaj, paradaj lumgirlandoj, surfone de kiuj estas preskaŭ nerimarkeblaj ruĝaj lumoj de preterveturantaj aŭtoj. Tra malantaŭa fenestro permanente penetras senpacienca lumo de atingantaj aŭtoj. Ne eblas halti aŭ malakceli nian moviĝadon. Necesas veturi nur antaŭen plu. Pro egalritmaj blindigantaj ekbruloj de lumo ĉiu homo komencas konvulsie oscedi. Dormiganta indiferenteco ekposedas animon. Perdiĝas celo de la vojaĝo. Kaj sole en sino de cerbo pulsas terura penso: tuj iu ebria kaj gaja idioto kun optimisma rideto enpuŝiĝas nian aŭton kaj okazos akcidento.

S-ro Adams nervoze turniĝis sur sia sidloko, apude de sia edzino, kiu kun vera usona certeco, tamen eniĝis tian frenezan ritmon de la nokta veturado.

– Nu, Bekio, Bekio, – balbutis li senespere. – What are you doing?.. (Kion vi faras?..) It's impossible!( Tio ne eblas!)

Li turniĝis al ni. Liaj okulvitroj maltrankvile ekbrilis.

– Ĝentlemanoj! – elparolis li per voĉo de profeto. – Vi ne komprenas, kion signifas aŭta akcidento en Usono!

Finfine li atingis tion, ke s-ino Adams grave malakcelis moviĝon kaj ĉesigis plezure devanci kamionojn. Li alkutimigis nin al monaka reĝimo de veraj aŭtaj vojaĝantoj, kiuj celas esplori landon, anstataŭ meti siajn ostojn en akurate aranĝitan ĉevojan kanaleton.

Multe pli malfrue, dum fino de l' vojaĝo, ni aprezis liajn rekomendojn. Dum jaro kaj duono de sia partopreno en la monda milito Usono perdis kvindek mil mortigitajn civitanojn. Dum la pasinta jaro kaj duono sur usonaj vojoj pereis kvindek ses mil civitanoj. Kaj en Usono ne ekzistas tiu potenco kapabla preventi tiun ĉi amasan mortigon.

Ĝis Skenektedio restis ankoraŭ ĉirkaŭ dudek mejloj, sed la urbo jam demonstris sian elektran potencon. Apud la ŝoseo aperis lanternoj similaj al melonoj, kiuj ĵetis tre helan, sed ne blindigintan, flavan lumon. Oni povis vidi tiun mirindan, lumantan substancon, kiu buliĝis interne de la lanternoj.

La urbo mem aperis neatendite. Tio okazas kutime dum alproksimiĝo al ceteraj usonaj urboj. Ŝoseo ne ŝanĝiĝas, sed pliiĝas kvanto de reklamoj kaj gazolinaj stacioj. En unu usona urbeto oni elpendigis ĉe eniro al ĉefa strato jenan afiŝon:

PLEJ GRANDA ETA URBO DE UNUIĜINTAJ ŜTATOJ

Tiu ĉi memnomiĝo bone konvenas al Skenektedio kaj al ceteraj usonaj urboj fonditaj apude de grandaj uzinoj, grenujoj aŭ naftaj basenoj. Ĝi fakte estas tiu sama eta urbo kun siaj “afera centro” kaj “rezidanta parto”, kun sia Brodvej aŭ Mejn Strit, nur pli granda laŭ longeco kaj vasteco. Entute, certe, ĝi estas granda urbo. En ĝi estas multe da asfalto, briko kaj elektraj lampoj, povas esti, eĉ pli ol en Romo. Kaj sendube pli multe en ĝi estas elektraj fridujoj, lavmaŝinoj, polvosuĉiloj, banujoj kaj aŭtoj. Tamen la urbo estas ege malgranda spiritsence kaj do ĝi povus lokiĝi sur areo de unu strateto.

En tiu ĉi urbo, en kiu oni produktas tre lerte plej malgrandajn motorojn por ovokirliloj kaj plej grandajn generilojn por elektra stacio “Boulder dam” sur rivero Kolorado okazis jena evento.

Unu inĝeniero ekamis edzinon de alia inĝeniero. Post iom da tempo ŝi eksedziniĝis kaj denove edziniĝis al la amata homo. Ĉiuj urbanoj sciis, ke la romano estis ideale pura, ke ŝi ne adultis kaj tolereme atendis divorcon. La novgeedzoj komencis la novan feliĉan vivon, opiniante, ke ĉiuj problemoj finiĝis. Fakte, ili eraris, ĉar ties turmentoj nur ekaperis. Vizitoj al ili ĉesis kaj ilin neniu invitis gasti. Ĉiuj ilin ne bezonis. Tiu estis reala bojkoto, kies plej grava negativaĵo estis tio, ke agoj okazis en la urbo, en kiu ĉiuj urbanoj konis unu la alian kaj do ofte kunvenis por kartludi briĝon aŭ pokeron. Ĝenerale, tiu reago de la loĝantaro al la nova geedza paro estis tute ŝajna, ĉar enanime ili indiferente rilatis al stato de tiuj personoj, sed origina usonano ne devas divorci. Tio estas maldeca. Rezulte tiu homo, kuraĝinta ekami kaj edziĝi al la eksedziniĝinta virino, forlasis la urbon. Estis bone, ke tiam ankoraŭ ne okazis krizo kaj do oni povis facile trovi novan laborlokon.

Socio de urbeto, aperinta kaj kreskinta apud granda industria entrepreno, entute kunligita kun ĝia funkciado, pli ĝuste kun interesoj de ĝiaj posedantoj, kapablas forte influi. Formale laboranton oni neniam maldungas pro liaj konvinkoj. Li rajtas kredi en Usono ĉiun koncepton, ĉiun eklezion. Li estas libera civitano. Tamen, se li ne vizitas preĝejon, iufoje laŭdas komunismon, do iun momenton, kiun li mem ne rimarkos, li perdos laboron kaj malaperos el la urbo. Personoj, kiuj lin elpelos, ne tro kredas Dion, sed regule vizitas preĝejon. Tio estas maldeca – ne viziti preĝejon. Koncerne komunismon, do pri tio okupiĝu meksikianoj, slavoj aŭ negroj. Tio estas neusona afero.

En Skenektedio ni enloĝiĝis en hotelon kun tri akvoj: varma, malvarma kaj glacia. Poste ni eliris promeni. Estis nur la deka vespere, sed stratoj jam estis senhomaj. Ĉe randoj de trotuaroj estis parkitaj malhelaj aŭtoj. Maldekstre de l' hotelo estis malplena kampo kovrita per herbo. Tie estis tute mallume. Post la kampo, sur tegmento de sesetaĝa konstruaĵo malrapide eklumis kaj poste malrapide estingiĝis inicialoj “G.E.” – Ĝenerala Elektra Kompanio (General Electric Company). La inicialoj similis iun imperiestran. Tamen neniam imperiestroj ne havis tiun potencon, kiun havas elektraj ĝentlemanoj konkerintaj Azion, Afrikon kaj starigintaj sian blazonon en la Malnova kaj en la Nova partoj de l' mondo.

Tial preskaŭ ĉio rilatanta al elektro finfine havas rilaton al “Ĝenerala Elektra Kompanio”.

Post la hotelo, sur ĉefa ŝoseo moviĝis oscilante ĉenoj de lumo, kiuj konfirmis tiean intensan trafikon. Perfekta, betona vojo, ĉirkaŭiganta la kampon, estis malplena kaj eĉ ne havis trotuaron, ĉar evidente konstruistoj ne povis supozi, ke ekzistas personoj, kiuj alvenos al ĉefa oficejo de “G.E.” piede anstataŭ aŭte.

Kontraŭe de la oficejo staris kantino alligita al malnova kamioneto. En ĝi troviĝis maljunulo kun lipharoj. Li vendis rostitan maizon (pop corn) aspektantan kiel malfermiĝintaj, blankaj burĝonoj. Sur vendotablo staris benzina lumigilo. Ni komencis diskuti pri preparo de l' nutraĵo.

– Ta ce kukuruza! (Tio estas maizo) – subite diris la vendisto en la ukraina-rusa lingvo. De kie vi venis, ĉar vi parolas ruse?

– El Moskvo.

– Ĉu vi diras veron?

– Jes.

La oldulo ege emociiĝis kaj eliris el la kantino.

– Ĉu vi estas kvazaŭ la delegitoj de soveta reĝimo? – demandis li. – Aŭ, eventuale, vi venis por labori aŭ studi?

Ni eksplikis, ke ni estas vojaĝantoj.

– Jes, jes, – diris li, – ĉu vi observas, kiel ĉi tie en Unuiĝintaj Ŝtatoj okazas aferoj?

Longatempe ni staris apud vitrino de la kantino aŭskultante rakonton de l' vendisto saturigitan per miksaĵo el ukrainaj, rusaj kaj anglaj vortoj.

Li venis Usonon antaŭ tridek jaroj el eta vilaĝo situanta en Volina gubernio. Nuntempe ĝi apartenas al Pollando. Komence li laboris en karbaj minejoj. Poste li kamplaboris en farmobieno. Poste oni dungis laboristojn en lokomotivan uzinon situantan en Skenektedio kaj li eklaboris en ĝi.

– Tiel pasis mia vivo, kiel unu tago, – diris li sopire.

Jam lastajn ses jarojn li havas neniun laborlokon. Li disvendis ĉiun siajn valoraĵojn kaj perdis loĝejon.

– Mi mem kaj mia direktanto, polo, kune vendas “pop korn”-on.

– Kaj ĉu via salajro estas sufiĉa?

– Ne, ne. Eĉ ne sufiĉas por tagmanĝo. Mi malsatas. Mia malnova vestaĵo ne taŭgas eĉ por promenado laŭ strato.

– Kiel vi ne revenas vian patrujon?

– Nu, tiea situacio estas ankoraŭ pli malbona, laŭ leteroj de samvilaĝanoj. Nu, kaj kio okazas nun en Ruslando? Pri ĝi ĉi tie oni parolas diverse. Mi ĝuste ne scias, kiun fidi aŭ ne fidi.

Okazis, ke la viro, delonge forveturinta el Rusio, atente sekvas ĉion, kion oni skribas kaj parolas en Skenektedio pri lia eksa patrujo.

– Ĉi tien venas diversaj lektoroj, – diris li, – kaj oratoras en “high school” (meza lernejo). Iuj favore parolas pri la soveta reĝimo, la aliaj male. Kaj se la lektoro favore oratoras, do recenzoj en ĵurnaloj estas “very bad” (tre negativaj). Jen kolonelo Kuper (Cooper) favore parolis pri la soveta reĝimo kaj oni skribis, ke li vendis sin kontraŭ du milionoj. Riĉa farmulo vizitinta USSR-on laŭdis sovĥozojn (sovetajn mastrumojn) kaj poste oni diris, ke por li estis aranĝita speciala sovĥozo. Unu instruistino el Skenektedio antaŭnelonge vizitis Leningradon (NB. nun St.Peterburgo) kaj loĝis en ĝi. Post reveno Usonon ŝi ankaŭ laŭdis Sovetunion. Tiam oni elpensis mensogon pri tio, ke ŝi lasis en USSR sian fianĉon, kiun ŝi amas kaj timas, ke malfavoraj eldiraĵoj povas kaŭzi malbonon al li.

– Kaj kion vi mem opinias?

– Nu, kiu interesiĝas pri mia opinio ĉi tie? Mi scias sole, ke mi pereas ĉi tie, en Skenektedio. Li ekrigardis lumantajn inicialojn “G.E.” de elektraj, mondaj dominantoj kaj aldonis:

– Tre multe da maŝinoj. Ĉion fabrikas maŝinoj. Oni ne bezonas laboristojn.

– Kion, laŭ via opinio, necesas fari por plibonigi vivkondiĉojn de laboristoj?

– Rompi, dispremi maŝinojn! – firme kaj konvinke respondis la vendisto de rostita maizo.

Ni jam ĝis tiam aŭdis diskutojn pri likvido de maŝinoj. Tio ŝajnas nekredebla, ke en la lando, en kiu produktado de maŝinoj estas virtuoza, en kiu nacia genieco realiĝis ĝuste dum inventado kaj produktado de maŝinoj reduktantaj bezonon pri laboristaj manoj kaj faciligantaj laboron de homoj, – aperis eldiraĵoj, kiuj estus strangaj eĉ en frenezulejo.

Ankaŭ ni rememoris novjorkan kafejon sur Leksingtona avenuo, kiun ni vizitis ĉiutage por matenmanĝi. Dum la unuaj kvin tagoj ĉe eniro de l' kafejo nin renkontadis ĉarma fraŭlino en oranĝkolora antaŭtuko kun freŝa hararanĝo kaj beligita vizaĝo (ŝajne ŝi ellitiĝis je la sesa por prepari sin ĝustatempe por laboro), kiu disdonis kuponojn. Sed la sesan tagon sur loko, kie staris junulino, ni ekvidis aŭtomaton farantan la saman laboron, kiu krome plaĉe sonis, kion, certe, ne povis fari la junulino. Same ni rememoris rakonton pri negro laborinta en haveno kiel kontrolisto, kiu kalkulis stakojn da kotono. Dum laboro li inventis ilon kapablan kalkuli tiujn stakojn kaj proponis ĝin al mastroj. Ili kun plezuro ekuzis la kalkulilon, sed negron ili maldungis. Li iĝis senlaborulo.

Sekvonttage ni vizitis uzinojn de “Ĝenerala Elektra Kompanio”. Ni ne estas specialistoj, sekve ni ne rajtas priskribi ilin tiel, kiel ili meritas tion. Ni ne volas prezenti al legantoj nur niajn impresojn. Ni mem kun plezuro tralegus priskribaĵon de iu soveta inĝeniero, kies fako estas elektro. Tamen ni komprenis tiean altan teknikan nivelon kaj perfektan ordon.

En labo ni ekvidis plej eminentajn fizikistojn de l' mondo, laborantajn sen jakoj. Ili servas por la kompanio, kiu donas al ili ne tro grandan salajron. Sed por esploroj kaj inventoj mastroj de l' kompanio monon ne ŝparas. Ĉiu bezonata monsumo havas neniun limigon. Tio permesis inviti plej talentajn fizikistojn. Neniu usona universitato povas doni tiujn liberajn laborkondiĉojn, kiujn ili havas en la uzina labo.

Tamen ĉio, kion tiuj sciencistoj inventas, estas plena propraĵo de l' kompanio. Dank'al ilia laboro progresas scienco kaj samtempe la kompanio grave profitas.

En komforta kaj bele ornamita klubejo por inĝenieroj, dum matenmanĝo, ni estis ege surprizitaj, aŭdinte eldiraĵojn de kelkaj inĝenieroj tre similajn al tiuj, kiujn eldiris la vendisto de “pop korn”-o. Memkompreneble ties formoj ne estis same primitivaj, sed ties senco restis sama.

– Tro multe da maŝinoj! Tro multe da teknikaĵoj! Maŝinoj kulpas pri embarasoj, kiuj venis nian landon.

Kaj tion parolis homoj, kiuj mem produktas diversajn, perfektajn maŝinojn. Probable ili jam antaŭvidis momenton, kiam maŝinoj senlaborigos ne nur laboristojn kaj ilin ankaŭ.

Fine de l' matenmanĝo nin oni konatigis kun maldika kaj altkreska, grizhara ĝentlemano, kies vangoj estis plenaj de sana, tomata ruĝeco. Li estis malnova amiko de s-ro Adams. Malgranda, dika Adams kaj lia amiko longe brue batis laŭ dorsoj, kvazaŭ ili volis elbati polvon el jakoj.

– Ĝentlemanoj, – diris kontenta Adams, – mi rekomendas al vi sinjoron Ripli (Ripley). Vi povas preni gravan utilon de li, se vi deziras kompreni, kion signifas la usona elektra industrio. Vi devas peti s-ron Ripli prezenti lian elektran dometon.

Ni petis.

– Bone, – diris s-ro Ripli, – very well (tre bone). Mi montros al vi mian elektran dometon. – Kaj li invitis nin sekvi lin.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]