La dua parto.
Tra orientaj ŝtatoj
La deka ĉapitro.
Laŭ ŝoseo
Majestaj ĉielskrapantoj de Nov-Jorko restis malantaŭe. Faritaj el rustorezista ŝtalo elementoj de “Impajr” (NB. Empire State Building) malklare vidiĝis en matena vualo, kovrinta la grandegan urbon.
En maldensa nebulo situis supraĵoj de ĉielskrapantoj “Radio siti” (Radio City), “Krajsler” (Chrysler), “Vulvort” (Woolworth) kaj aliaj grandaj konstruaĵoj havantaj kaj nehavantaj nomojn. Ilin ni vidis veturante viglan kaj modestaspektan periferian kvartalon.
Laŭ ŝtona pavimo fluis malpura akvo. Verda viadukto de la supergrunda fervojo transpasis straton en alteco de la kvina etaĝo. Energiaj novjorkanoj rapide veturis en aŭtoj laŭ siaj devoj. Brilis reklamo de razisto – rotacianta vitra cilindro kun blankaj, ruĝaj kaj bluaj strioj. En ruĝbrika domo oni vendis rostitajn sandviĉojn. Cetere, ĉi tie ĉiuj konstruaĵoj estis faritaj el ruĝa briko kaj sekve nenion allogan oni povas vidi.
En Nov-Jorko ekzistas pluraj problemoj. Milionoj da loĝantoj aŭdace penadas plibonigi siajn vivkondiĉojn. En ĝi estas tre multe da mono, kiun posedas nur koterio de riĉuloj. Tio ĵetas tragedian lumon sur ĉion okazantan en Nov-Jorko.
Ni forlasis la urbon por du monatoj.
Kurso de la unua tago estis klara. Ni veturos en Skenektedion (Schenectady) laŭ federala ŝoseo N 9, trans Poukipsio (Poughkeepsie), la nomo en la angla lingvo bezonas dekdu literojn, riveron Hudson kaj ĉefurbon de la ŝtato Nova Jorko – Olbenio (Albany).
Skemo de l' vojaĝo ankaŭ estis komprenebla. En nia dispono estas sesdek tagoj, dum kiuj ni devos traveturi ĉirkaŭ dek mil mejlojn. La veturado mem bezonas kvardek tagojn, se ni ĉiutage superos distancon je ducent kvindek mejloj. Dek kvin tagojn ni planas uzi por ĉirkaŭrigardoj, konatiĝoj, studadoj k.a. Sume tio deprenos kvindek kvin tagojn. Kvin tagoj estas rezervitaj por neantaŭvidotaj eventoj. Necesas rimarkigi, ke unu mejlo egalas kilometron kaj ses dekonoj.
Nia valizo situis en kofro instalita sub malantaŭan sidlokon. En ĝi troviĝis ĉemizoj, naztukoj kaj ĉefe rekomendoj novaj kaj malnovaj al personoj loĝantaj en lokoj, kiujn ni vizitos. Adresitoj estis profesoroj, teatristoj, poetoj, inĝenieroj, politikistoj, guberniestroj kaj senatanoj. Entute rekomendoj sufiĉis.
Venis tempo plenumi promeson kaj verki apartan ĉapitron pri usonaj vojoj. Ili meritas tion. Povas esti, ili meritas ne nur apartan ĉapitron, sed laŭdplenan libron. Nun ni jam kutimiĝis al tiu perfekta atingo de konstrua teknologio, sed nia unua impreso restas neforgesebla. Ni veturis laŭ ferbetona plato kun dikeco je dek unu coloj. Tiu ideale glata supraĵo estis iom aspra kaj havis grandan koeficienton de kluĉado. Eĉ pluvo ne sukcesis fari ĝin glita.
Ni ruliĝis laŭ ĝi tiel rapide kaj senbrue, kiel pluvguto malsuprenfluas laŭ vitro. La ŝoseo havis laŭlonge blankajn, dikajn striojn. Laŭ ĝi en ambaŭ direktojn povas veturi samtempe kvar aŭtoj. Praktike, tiuj vojoj, samkiel vojoj de antikva Romo, estis konstruitaj por ĉiam.
S-ino Adams kelkfoje turnis sin en nian flankon kaj perokule kvazaŭ demandis nin, sed ni simulis nian nekomprenon, kvankam ĉio estis tute komprenebla. Ŝi volis akceli moviĝon, tamen la komercisto rekomendis veturi dum la unuaj kelkaj tagoj kun rapideco ne pli ol 40 mejlojn hore. Tio necesas por ne difekti la novan, ankoraŭ nefunkciintan motoron. S-ro Adams ekrigardis rapidindikilon kaj ekvidinte, ke la montrilo balanciĝas apud ciferoj “50”, tuj ekklopodis:
– No, no, Becky! It's impossible! (Ne, ne, Bekio! Tio ne eblas!). La aŭto estas ankoraŭ iomete kruda kaj bezonas delikatan uzadon. Ĉu vere, sinjoroj?
Ni tiam nenion komprenis pri la problemo kaj nur kapjesis rigardante blankajn striojn de l' ŝoseo.
Ho, ŝoseo! Dum du monatoj ĝi kuregis renkonten al ni – farita el betono, asfalto kaj frakasita ŝtono saturita per bitumo.
Malfacile veturi laŭ usona federala ŝoseo malrapide. Sola deziro ne sufiĉas, ĉar ĉirkaŭ via aŭto moviĝas aliaj veturiloj pli rapide, kiuj vole-nevole enigas vin en torenton. Tuta Usono kuregas ien kaj ĝia halto ŝajne neniam okazos. Ŝtalaj hundoj kaj birdoj brilis sur avanoj de aŭtoj.
Inter milionoj da aŭtoj ni traveturis distancon de unu oceano ĝis la alia, kiel sablero pelita de benzina ventego, jam dum multaj jaroj blovanta en Usono!
Nia aŭto veturis preter kelkaj gazolinaj stacioj kun ses, ok kaj eĉ dek ruĝaj aŭ flavaj kranoj. Ĉe unu el tiuj ni haltis por plenigi cisternon.
El puraspekta konstruaĵo, en kies vitrino vidiĝis diversaj aŭtaj akcesoraĵoj, eliris viro en surmetitaj striaj kepo kaj supertuto. Sub lia malbutonumita kolumo vidiĝis leda kravato forme de papilio. En cisternan truon li enigis guman tubon kaj verŝilo aŭtomate komencis kalkuli kvanton de konsumitaj benzinaj galjonoj (NB. Galjono en Usono = 3,78 litroj). Samtempe la kalkulilo montris koston. Ĉiu nova galjono kaŭzis melodian sonon.
Tie ni unuafoje ekaŭdis vorton “service”, kiu signifas – servado.
La cisterno estis plenigita kaj ni povas veturi plu. Sed ĝentlemano en striaj kepo kaj leda kravato opiniis male, kvankam jam faris ĉion, kion ni petis: vendis dek unu galjonojn da benzino. Kaj tiam komencis granda usona servado.
La servisto de gazolina stacio (en Usono benzinon oni nomas gazolino) apertis kapoton kaj per metala bastoneto kun gradoj kontrolis nivelon de oleo en motoro. Se la oleo ne sufiĉas, tiam li alportos ĝin, troviĝantan en belaj ujoj, kaj aldonos kontraŭ aparta pago.
Poste li kontrolas aeran premon en pneŭmatikoj kaj laŭbezone li ĝin regulas. Ni konservis premon en frontaj pneŭmatikoj ses britajn funtojn kaj en postaj – tridek.
Fine la servisto ekzamenas la ventan vitron. Se ĝi bezonas purigon, do li faras tion per mola ĉifono kaj laŭdezire aplikas necesan pulvoron.
Ĉion li faras vigle, tamen sen hasto. Dum lia laboro, kiu kostas nenion por vojaĝanto, li krome komunikas novaĵojn pri la ŝoseo kaj vetero en la vizitotaj lokoj.
Nu, ŝajne, ĉio estas en ordo kaj jam nenio bezonas revizion. Tamen al vojaĝanto plaĉas tiu servado kaj do por ĉiu okazo li petas ekzameni funkciadon de dekstra, fronta pordeto. La servisto favore ridetas, elpoŝigas instrumentojn kaj post du minutoj la pordeto ekfunkcias senriproĉe.
Kiel komplemento, vojaĝanto ricevas belan mapon de l' ŝtato, kiun eldonis iu nafta kompanio vendanta benzinon ĉe vojoj. Ekzistas mapoj de “Standard Oil”, “Shell”, “Esso” k.a. Ĉiuj mapoj estas presitaj sur perfekta papero, facile legeblas kaj havas freŝan, absolute kredindan informon. Ne eblas, ke al vi oni donis pasintjaran mapon jam ŝanĝitan. Ĉiu freŝa mapo havas eĉ informon pri farataj riparoj de vojo en certaj lokoj. Ĝia dorso indikas hotelojn kaj gastejojn, en kiuj oni povas pasigi nokton. Ankaŭ estas indikoj pri vidindaĵoj situantaj apud la ŝoseo.
La tuta servado ne dependas de kvanto de aĉetita gazolino kaj speco de aŭtomobilo. Malnova “ŝevroleo” kaj plej moderna “duzenbergo” (duesenberg) ĉie renkontas saman rilaton.
Dum adiaŭado la servisto rekomendis al ni eĉ iom malakceli rapidecon ĝis 30 mejlojn hore kaj ne dum la unuaj 500 mejloj, sed dum la unua milo. Rezulte la motoro poste funkcios ideale. S-ino Adams tre ĉagreniĝis pro tio, sed akurate plenumis la rekomendon.
Ni, viroj, estis dum veturado pri nenio okupitaj kaj do komencis kalkuli kaj kompari. Nia muskolora “ford” konsumas unu galjonon da benzino por 16 mejloj. En ŝtato Nova Jorko benzino kostas 16 cendojn pro unu galjono, sekve plena dekkvar-galjona cisterno kun benzino kostanta du dolarojn kaj dudekkvar cendojn garantiis veturon longan je ducent dudek kvar mejloj. Kiam ni komparis mejlojn kaj kilometrojn, do okazis, ke kosto de sama vojaĝo en Usono estas sufiĉe malplia ol en Eŭropo.
Tiu konsola aritmetiko helpis al ni toleri afliktojn de pli rapide veturantaj aŭtoj, kiuj devancis nin. Usonanoj tre ŝatas devanci, kvankam tio ofte rezultigas akcidentojn, laŭusone “accident”. Ĉiujare kreskas kapacito de motoroj, sekve kreskas rapideco de aŭtoj, des pli, ke samtempe vojoj iĝas pli bonaj kaj perfektaj. Nun hundoj en Usono tion bone komprenas kaj neniam venas vojojn por kuri bojante post aŭtomobilo, ĉar ili scias, ke tie ilin atendas morto.
Por matenmanĝi ni haltis ĉe apudŝosea restoracio kun afiŝo “Manĝo kaj Danco”. Ni estis solaj en granda, duonhela ĉambro kun dancejo meze.
Ni manĝis brunan supon kune kun salitaj krakenoj, kiuj plene konvenis sian nomon, ĉar akre krakis en niaj buŝoj. Kiam ni ekmanĝis bifstekojn, alveturis en malnova “ford” mastro de restoracio. Li alportis faskojn de sekaj, maizaj tigoj por ornami salonon. Hodiaŭ, vespere alvenos loka junularo kaj okazos dancoj. Tio ĉi aspektis tre agrable, pace kaj eĉ patriarkece. Ja ni troviĝis nur cent mejlojn for de Nov-Jorko, kiu estas plej brua loko en la tuta mondo. Kaj ĉi tie regas kvieto, provincia, sincera flirto dum dancado, ornamaĵoj el tigoj kaj floroj.
Apud enirejo de l' restoracio disvastiĝis senbrila betono de altkvalita ŝoseo. S-ino Adams reĉagreniĝis, ĉar ŝi devas konduki aŭton malrapide.
Alilandulo, eĉ ne posedanta la anglan lingvon, sentime povas veturi laŭ ĉiu usona vojo. Li nenie perdos necesan vojon, ĉar ili havas numerojn. Indikiloj kun numeroj de ŝoseoj staras tre dense kaj sekve ne eblas erari.
Iufoje du ŝoseoj unuiĝas. Tiam sur apudvoja stango vidiĝas du numeroj: supre – la federala kaj malsupre – la ŝtata. Iufoje okazas kuniĝo de kvin, sep aŭ eĉ dek ŝoseoj, sekve kvanto de indikiloj sur stango respektive pliiĝas.
Ekzistas diversaj indikiloj, tamen ni vidis neniun troan, kiu distrus ŝoforon. Ĉiu indikilo staras tre oportune, dekstre de ŝoseo kaj ĝia situo permesas al ŝoforo vidi samtempe ĝin kaj vojon. Bildoj supozas neniun miskomprenon. En Usono ne ekzistas indikiloj kun malfacile kompreneblaj simboloj.
Preskaŭ ĉiuj indikiloj havas spegulajn reflektilojn, kiuj nokte reflektas lumon de aŭtaj lanternoj. Do tiujn indikilojn oni povas vidi tutan tagnokton. Nigraj skribaĵoj sur flava fono (tiu kolora kombinaĵo estas plej oportuna) avertas: “Malrapide”, “Lerneja areo”, “Stop! Danĝero!”, “Mallarĝa ponto”, “Rapideco limigita – 30 mejloj”, “Vojkruciĝo” aŭ “Post 300 futoj estos kaveto”, kiu nepre situas en la indikita loko. Cetere, tiu ĉi indiko renkontiĝas tre malofte kune kun sama kaveto.
Ĉe vojkruciĝoj staras fostoj kun grandaj lignaj sagoj, sur kiuj estas skribitaj nomoj de urboj kaj distancoj ĝis ili.
Bruante kaj muĝante flugis renkonten pezaj kamionoj kun brilaj cisternoj plenaj da lakto por sep milionoj da novjorkanoj. Enkomence, ni estis iom timemaj dum alproksimiĝo de tiuj kamionoj, kiuj veturis kun skuala rapideco. Plej majeste aspektas kamionoj nokte, kiam ili estas ornamitaj per ĉenoj de verdaj kaj ruĝaj ampoloj, senhalte hastantaj liveri lakton en la urbon ĝismatene.
Ankoraŭ pli majeste aspektas kamionoj veturigantaj en specialaj kromĉaroj samtempe tri aŭ kvar novajn aŭtomobilojn. Transporto de novaj aŭtoj perkamione, distance ne pli ol unu mil mejlojn, kostas malpli ol pertrajne. Tuj preter ni traflugis nova skualo kun brilaj verniso kaj nikelo. Dum momento ni fermis niajn okulojn pro netolerebla brilo kaj poste reveturis plu.
Vojoj estas unu el plej rimarkindaj atingoj en Usono, inter kiuj estas tiel nomataj “highways” – plej altkvalitaj vojoj. Laŭ ili veturas regule aŭtobusoj kun meza rapideco 60 mejlojn hore. Busa veturo kostas duoble malpli ol la trajna.
Ĉiutempe, eĉ dum plej malbona vetero, rapide veturas tra Usono pasaĝeraj busoj. Kiam nokte oni vidas ties siluetojn flugantajn laŭ dezerto, nevole rememoriĝas poŝtaj diliĝencoj, kondukitaj per maltimemaj kaleŝistoj, kiuj estas menciitaj en noveloj de usona verkisto Bret Harte.
Malfruiĝo estas malpermesata. Ĉiu ŝoforo tion bone scias kaj do repremas akcelilon. Tra fenestroj aŭdiĝas ventobruo kaj dormetantaj pasaĝeroj aŭskultas unikan melodion de amerika kontinento.
Usono situas sur granda aŭtomobila vojo.
Kiam ni nun fermas okulojn kaj rememoras la landon, en kiu travivis kvar monatojn, ni imagas ne Vaŝingtonon kun ĝiaj ĝardenoj, kolonoj kaj multaj monumentoj, ne Nov-Jorkon kun ĝiaj ĉielskrapantoj, mizero kaj riĉo, ne San-Franciskon kun ĝiaj oblikvaj stratoj kaj pendantaj pontoj , ne montojn, ne uzinojn, ne kanjonojn, sed iun vojkruciĝon kun gazolina stacio surfone de drataro kaj reklamaj afiŝoj.