Valentina Ĵuravlova

Neĝa ponto super abismo

Eblas freneziĝi! Ne sukcesas mi kun la artikolo. Jen, bonvolu, mi hazarde malkovras «Demandojn de psikologio»: «Pleja malagordo inter du hipotezoj mezuriĝas per mezumo kaj dispersio de sumo de stokastaj variabloj, kiu egalas al sumo de mezumoj kaj dispersioj de distribuaĵoj, el kiuj estas prenataj la variabloj». Bele, ĉu ne? «Dispersio de sumo... kiu... el kiuj...» La artikolo, esence, estas malplena, sed kiel sonas!

Skribas? /*substrekitaj vortoj estis originale esperantaj*/— demandas Minaco de Ok Maroj en sia dubinda Esperanto. — Mi diras, ĉu vi skribas?

Li staras ĉe enirejo en la tendon, en la manoj li havas paton, la suno gaje respeguliĝas sur la kalvo de Minaco de Ok Maroj.

— Eniru, avo, — invitas mi. — Vidu, la aferoj statas tute malbone. Ne sukcesas mi verki la artikolon.

— Tio okazas, — trankviligas min Minaco de Ok Maroj. Li starigas la paton sur keston, anstataŭantan tablon, kaj balbutas: — Ŝi iris preter domo sia... ne, domo de sia onklo. Ŝi iris preter domo de sia onklo.

— De kiu onklo? Pri kio vi diras, avo?

— De sia onklo. Mi kun prepozicio «preter» ekzerciĝas. Kaj al vi mi portis rosta fiŝ'. Rostitan mugelon, do.

Mi manĝas la mugelon, aŭskultas babiladon de la maljunulo, kaj al mi venas bonega penso. Miaj penoj skribi per scienca lingvo, esence, nemulte diferencas de la esperantaj ekzercoj de Minaco de Ok Maroj. Nu, kaj se mi simple rakontos, kiel estis malkovrita la AS-efekto? La redaktistoj mem forigu superfluan, precizigu terminojn, unuvorte, faru, kio decas. La ĉefa estas — la faktoj.

Li rigardis... rigardis... — Minaco de Ok Maroj ĉagrenigite suspiras. — Forgesis. Jen ja... Li rigardis, sed kien li, diable, rigardis — mi forgesis... Bone, vi skribu, skribu, kaj mi iros, necesas pretigi la retojn.

Do, jen la historio de la malkovro de la AS-efekto.

Tiu historio radikas en profundo de jarcentoj. En griza antikveco. En la epoko, kiam ni loĝis en nia Taganrogo kaj lernis en la sesa klaso. Ekde tiam pasis tuta eterneco. Kvin jaroj! Jes, kvin jaroj kaj duono. Ni estis tiam en la sesa klaso, finiĝis la tria trimestro, kaj Nastinjo /*karesformo de Anastasia*/ havis malbonan noton pri matematiko. Ĝuste de tiu malbona noto, fakte, ĉio komenciĝis.

Entute kun la matematiko Nastinjo malamikis jam ekde la unua klaso. Sed tiufoje la stato estis simple katastrofa. Ni — mi kaj Saĉjo Gejm — penis «eltiri» Nastinjon. Mi penis, ĉar mi estis ŝia amikino. Kaj ankaŭ kiel la sindiko de la klaso mi devis ion fari kun ŝiaj malbonaj notoj. Kaj Gejm jam tiam estis opiniata matematika miraklinfano, brilis en matematikaj olimpikoj kaj donatajn al ni taskojn solvadis lude. Plene ekbrilis Gejm poste, post unu aŭ du jaroj, sed por ni li jam delonge estis matematika geniulo. Li okupiĝis kun Nastinjo preskaŭ ĉiuvespere, ankaŭ mi helpis — sen mi al Gejm simple ne sufiĉus pacienco. Okupiĝis ni multe, sed Nastinjo neniel sukcesis. Kaj nin atendis lasta en la trimestro kontrola laboro.

Do, ni kunvenis ĉe Nastinjo antaŭ la kontrola laboro kaj komencis solvadi taskojn. Gejm en tiu vespero bolis pro kolero. Hieraŭ li trovis dikegan matematikan libron, kaŝe legis ĝin en lecionoj, kaj nun li arde deziris forkuri hejmen, al tiu libro.

— Penu iomete pensi! — kun incito diris Gejm, ĉifinte vican folion kun malĝusta solvo. — Ne eblas solvi, ne finleginte la kondiĉojn. Kial vi ridas?

— En viaj okulvitroj la lampo respeguliĝas, — klarigis Nastinjo. — En ĉiu vitro po lampo. Kaj kiam vi koleras, ili ekflagras, kvazaŭ forbrulas.

— Estas du punktoj, — per ŝtona voĉo diris Gejm. — Punkto A kaj punkto B. Ĉu vi komprenas? — Li prenis du krajonojn, metis ilin ambaŭflanke de la taskolibro. Nastinjo ĉesis ridi. — Distanco inter la punktoj estas ok kilometroj. Ĉu klare? El la punkto A eliris pasanto kun rapido kvin kilometrojn hore. Samtempe kaj samdirekte eliris el la punkto B aŭtobuso. Rimarku, ili moviĝas en la sama direkto, — tio estas tre grava.

— Kaj kien ili moviĝas? — demandis Nastinjo.

— Tien! — ekkriis Gejm kaj montris per la manoj al rando de la tablo. — Ien tien, ĉu gravas al vi! Ĉefe, ili iras en sama direkto. Kaj la aŭtobuso post dek du minutoj atingas la pasanton. Necesas trovi la rapidon de la aŭtobuso.

— Bone, — konsentis Nastinjo. — Ne kriu, mi trovos.

Ŝi komencis solvi la taskon, ĵetante rigardojn al la krajonoj. Gejm sidis sur la fenestrobreto kaj rigardis la horloĝon.

— Fu, — ĝoje elspiris Nastinjo, — rigardu, cent dek sep sen resto dividiĝas je tridek naŭ. Do, ĉio ĝustas. Kaj mi timis, ke ne dividiĝos. Respondo: tri kilometroj hore.

— Tri kilometroj! — Gejm eksaltis sur sia fenestrobreto. — Vi, Nastinjo, estas unika stultulino. La pasanto faras kvin kilometrojn hore, la aŭtobuso estas malantaŭ la pasanto, la aŭtobuso lin atingas, do ĝi havas rapidon plian, ol la pasanto. Pensu, kiel la aŭtobuso atingos la pasanton, se ĝi rampos kun rapido je tri kilometroj hore?!

Ĉi tiam mi devis miksi min, ĉar Nastinjo ofendiĝis pro «unika stultulino». Mi foliumis la taskolibron kaj trovis alian taskon, pli facilan. Je naŭa horo matene el stacio eliris ŝarĝa trajno, kaj je tagmezo ekiris ekspresa trajno. Rapidoj de la trajnoj estas konataj, necesas ekscii, je kioma horo la ekspreso atingos la ŝarĝotrajnon.

— Ni supozu, ke vi ne estas stultulino, — grandanime diris Gejm. — Mi ne insistas. Sed logike pensi vi ne kapablas — tio estas aksiomo. Ja se vi legus libron de Poja «Matematiko kaj versimilaj rezonoj»... Poja donas ĝeneralan metodon de solvado de taskoj. Solvi necesas ĉiam de la fino.

— Ja mi ĉiam solvas de la fino, — kontraŭdiris Nastinjo. - Mi rigardas respondon, kaj poste solvas.

— «Rigardas respondon»... Mi ja al vi pri alio diras! Solvi taskon de la fino — signifas imagi, kion ĝuste necesas trovi. Jen en tiu ĉi tasko necesas trovi tempon. Ni rezonu plu. Kio estas tempo?

— Nu, tempo... tio estas... ĝi pasas.

— Por trovi pasintan tempon, necesas trairitan distancon dividi je rapido. Ĉu vi komprenis? La rapidon ni scias. Diferencon de la rapidoj en nia okazo. Kaj se ni ekscios la distancon, la tasko estos solvita. Ĉu klare?

— Ne, de fino mi ne povas. De respondo povas, sed de fino — ne.

Gejm intencis diri ion galan, sed mi al li montris la pugnon.

Nastinjo longe umadis kun la tasko, multiplikis kaj dividis iajn sesciferajn nombrojn. Kaj finfine deklaris respondon: la ekspreso atingos la ŝarĝotrajnon je la deka horo matene.

— Aŭskultu, Kira, al li io okazas, — timigite diris Nastinjo, montrante al Gejm. — Vi nur rigardu al li.

Ne mirinde! La eksprestrajno atingis la ŝarĝotrajnon antaŭ ol ĝi, eksprestrajno, eliris el la stacio... Mi kompatis Gejm-on, mi komprenis liajn sentojn, sed ja tutegale necesis pretiĝi al la kontrola laboro.

Gejm morne rigardis horloĝon, kaj mi donis al Nastinjo ankoraŭ unu taskon.

— Ĉi tiun mi nepre solvos, — necerte diris Nastinjo. — Vi ne koleru, Saĉjo. Vi ja mem rakontis, ke Einstein dum lernejaj jaroj kaptadis malbonajn notojn pri matematiko. Kaj vi al mi kroĉiĝas. Mi solvos la taskon, mi ĝin komprenas. «El ekbolinta tekruĉo oni deverŝis du trionojn da akvo». Do, tie restis unu triono, vidu, mi ĉion komprenas. «Al la restinta bolaĵo oni alverŝis akvon, kies temperaturo egalas al dudek kvar gradoj laŭ Celsio... Trovu temperaturon de la akvo en la tekruĉo». Nu, tie ĉi estas kvar demandoj...

Gejm aliris kaj komencis rigardi, kiel ŝi solvas. Nastinjo skribis kvar demandojn, ricevis respondon kaj faciligite suspiris. La vizaĝo de Gejm verdiĝis. Li prenis sian ĉapon kaj foriris, forte klakinte per la pordo kaj ne adiaŭinte.

Nastinjo konsternite palpebrumis, kun peno retenante larmojn.

— Mi ja ne volis lin ofendi, — ripetadis ŝi. — Nu, Kira, ja vere mi ne volis lin ofendi, kial li foriris?

Jen demando! Ja kion devus fari Gejm, se laŭ la solvo de Nastinjo la akvo en la tekruĉo havis temperaturon ducent dek kvar gradoj?!

Gejm foriris, sed mi ne povis foriri. Sed mi ne konis la libron de Poja «Matematiko kaj versimilaj rezonoj» kaj entute ne estis matematika miraklinfano. Mi vizitadis teatran rondeton, tie oni parolis ne pri matematiko, sed pri la sistemo de Stanislavskij. Ankaŭ hejme oni parolis pri la sistemo de Stanislavskij: miaj patro kaj patrino estas teatraj pentristoj. Kaj mi komencis instrui Nastinjon solvi taskojn laŭ tiu sistemo.

Mi simple ne havis alian elirejon.

— Ne ploraĉu, — severe diris mi al Nastinjo. — Ĉesu ploraĉi kaj imagu eventojn, kiuj okazas en la tasko. Nu, kvazaŭ tio estas teatro. Aŭ kino. Jen la pasanto iras laŭ vojo. Imagu tiun vojon. Imagu la pasanton. Kiu li estas. Kiel estas vestita. Kaj por kio li devas iri. Kaj ankoraŭ estas pluveto, tia malforta, malagrabla pluveto, ĉu vi imagas? Nu, kompreneble, la pasanto ĉagreniĝas, li eĉ koleras pri si mem, ke li ne atendis aŭtobuson. Kaj kalkulas: ĉu atingos lin la aŭtobuso aŭ ne atingos?..

— Ne, — interrompis Nastinjo. — Li scias, ke la aŭtobuso lin atingos. Li kalkulas, ĉu baldaŭ la aŭtobuso lin atingos. Jen, pensas li, mi levos la manon, kaj la ŝoforo haltigos la aŭtobuson. Kaj la pluvo, certe, plifortiĝas...

Nu! Tiam mi ekĝojis dekoble pli ol la pasanto, ekvidinta la aŭtobuson.

— Ek, Nastinjo, — komandis mi. — Enroliĝu, vi sukcesas.

Ŝi vere estis sukcesanta. Ŝi ronĝis la krajonon, kiu simbolis la punkton A, kaj rigardis al mi per tre stranga rigardo. Ŝi kvazaŭ tra mi rigardis, ien tre malproksimen. Kaj tie estis vojo, ne tre bona grunda vojo, laŭ kiu iris la pasanto, simpatia ulo, en kvadratita ĉemizo, kaj aŭskultis — ĉu ne iras malantaŭe la aŭtobuso.

— Ne sukcesis, — suspiris Nastinjo. — Ne prenis lin la aŭtobuso, aspergis lin per akvo, prifumis per odoraĉa fumo kaj kuris plu. Kun rapido je kvardek kvin kilometroj hore.

Ŝi ne rigardis respondon, ŝi mem trovis tiujn kvardek kvin kilometrojn hore!

Ĉi tiam ni tuj ekokupiĝis pri la trajnoj. Kvankam dekomence ni ne sukcesis. Nastinjo plu pensis pri la pasanto, kiun ne prenis la aŭtobuso: en tiu tasko jam pluvegis, kaj mankis al li loko por rifuĝi. Ĉio ĉi malhelpis al Nastinjo eniri rolon de la ŝarĝotrajno, kiun tre ofendas, ke ĝin tuj devancos fanfarona ekspreso. Tamen en rolon de la ekbolinta tekruĉo Nastinjo eniris iel tuj. Ŝi eĉ ronketis, enirante. Kaj tre kompatis la tekruĉon. Ĝi estis jam ne nova, fulga, malpeza. Ĝia tenilo deŝiriĝis, ĝin oni neglekte ligis per drato. Sed iam ĝi partoprenis turistajn vojaĝojn...

Jen tiel ĉio komenciĝis.

Certe, tiam mi ne antaŭvidis, al kio ĉio ĉi kondukos. Min ĝojigis, ke Nastinjo ricevos kontentigan noton por la trimestro. Ja ŝi ricevis sian kontentigan noton. Tio estis kolosa venko, kaj ni okupiĝis plu. Mi igis Nastinjon enroliĝi en ĉiu tasko. La metodo funkciis fidinde, tamen postulis multan tempon: ne facilas eniri en rolon de, ekzemple, kolĥoza kampo, kiu estas semita je tri okonoj per tritiko, je du naŭonoj — per maizo, poste per io ankoraŭ, kaj rilate tion necesas ion trovi...

Kion fari! Gejm jam komencis sian fulmorapidan karieron, li ne havis eĉ minuton da libera tempo, kaj mi povis instrui Nastinjon nur laŭ la sistemo de Stanislavskij.

Kaj jen ĉio ekruliĝis — en la sesa klaso, en la sepa kaj plu. Nastinjo penis, ŝi eĉ maldikiĝis, kaj nur ŝiaj okuloj ĉiujare iĝis pli grandaj. Antaŭe mi iel ne atentis la koloron de ŝiaj okuloj. Kaj nun mi subite rimarkis, ke ŝiaj okuloj estas — kiel ĉielo dum fulmotondro. Grizaj, sed ŝajnas pli malhelaj, ol nigraj. Grandegaj okuloj kun koloro de fulmotondra ĉielo. Kaj en ili ĉiam pli ofte aperis stranga rigardo — tra onin, tra murojn, ien tre-tre malproksimen, kie iras trajnoj el punkto A al punkto B kaj aŭtobusoj atingas pasantojn. Kaj mi instigis Nastinjon: «Nu, imagu, kiel tie ĉio okazas», — kaj ne pensis, al kio tio kondukos. Al mi tio ŝajnis kutima.

Ekzemple, Igor Laŭbis havas bonan memoron — li per tio gajnas. Nina Guseva tralegis amason da libroj — al ŝi helpas ŝia erudicio. Saĉjo Gejm estas denaska matematikisto. Kaj Nastinjo apogas sin sur imagopovo, kaj nenio pli.

Mi tiam ne komprenis, ke mi aranĝis psikologian eksperimenton. Ja pri memorkapablo ekzistas tuta scienco, kiel ĝin evoluigi. Sed neniu faris tian, kiel diri, tian arogan eksperimenton pri evoluigo de imagokapablo. Neniu sciis, ke ĉie tie estas kaŝitaj nekredeblaj povoj.

Nia domo situas sur strateto «Ispolkomovskij», kaj malantaŭ angulo, sur strato «Karl Libkneĥt», dum unu somero loĝis knabaĉo, grasa rozkolora kreteno. Do, li dum la tuta somero trejnis sin pri kraĉado en celtabulon. Sidas sur benketo kaj kraĉadas en kartoneton kun rondoj. Abomene. Post tri monatoj li lernis trafi en la centron de kvinpaŝa distanco. Jen kion povas doni obstina trejnado!

Kaj Nastinjo trejniĝis ne tri monatojn, sed tutajn kvin jarojn — ĝin fino de la lernejo. Ŝi traimagis milojn da taskoj! Krome ŝi sendube havis respektivan naturan doton.

Ni transiris de taskoj kun pasantoj, trajnoj kaj urboj en senhoman teritorion de sinusoj, kosinusoj kaj bikvadrataj ekvacioj. Sed Nastinjo povis imagi ajnan taskon. Eĉ trigonometriajn funkciojn de akuta angulo ŝi vidis kiel interligitajn trajtojn de karaktero de iu homo, nomata A. Angulo. Tiu homo ŝanĝiĝis sub rigardo: unujn trajtojn anstataŭis aliaj, io senlime grandiĝis, io senrevene perdiĝis. En sesdek gradoj A. Angulo estis jam ne tia, kia estis en dudek.

Ja ne nur A. Angulo! Nastinjo vivigis eĉ jam tute senpersonajn iksojn kaj ipsilonojn. Mi al ĉio, ŝajne, kutimiĝis, sed min surprizis, kiel ŝi distingas iksojn kaj ipsilonojn: ja ili en ĉiu ekzerco estis diversaj. Mi molestis al Nastinjo:

— Jen al vi sistemo de ekvacioj:

2x2-y=2
x3-y=1.
Klarigu, bonvole, kion vi tie vidas.

— Nu, — diris Nastinjo, — tiu ikso estas tia eta, tia griza etulo-unuaklasano. Vidu, ĝi penas, ĝi deziras ŝajni pli aĝa, ĝi potencigas sin je dua, tria potenco, duobligas — kaj tutegale restas malgranda. Kaj ĝia muzeleto estas makulita per inko. Se subtrahi ipsilonon, preskaŭ nenio restos. Sed mi kompatas ĝin, tiun etulon, — daŭrigis Nastinjo. — Mi pensas, oni nenion subtrahu de ĝi. Tiu ipsilono forigu siajn manegojn, malaperu. Nu kaj tiam jam tute klare videblas, kia ĝi estas etulo, tiu ikseto: potencigis sin, sed kiel antaŭe egalas al unu...

Kiam ni estis en la oka klaso, oni sendis min al unuaklasanoj: ilia instruistino malsanis, necesis plenigi liberan lecionon. Mi kunprenis Nastinjon. Tio ankaŭ estis tre grava epizodo en la historio de la malkovro de la AS-efekto.

Imagu tri dekojn da unuaklasanoj. Ili, certe, senbride bruas, petolas, kaj jen Nastinjo komencas rakonti al ili pri Ruĝĉapetulino. Post du minutoj venas tia silento, ke mi aŭdas, kiel knaras novaj ŝuoj de Nastinjo. Mi ĝojas pri tiu silento kaj tute ne pensas pri tio, ke la etuloj povas timi. Kaj Nastinjo dume rakontas al ili pri tio, kiel la Ruĝĉapetulino iras laŭ arbaro. Ŝi tute ne strebas atingi artan efekton. Ŝi rigardas tra ni kaj rakontas tion, kion ŝi vidas. Kaj vidas ŝi teruran arbaron. Ĝi etendiĝas en senfinecon. Eĉ unu sono ne revenas el senfunda violkolora mallumo. Ostecaj grizaj arbotrunkoj malvaste ĉirkaŭas la Ruĝĉapetulinon, kaj super la padeto spiralas sufokaj transpiraĵoj, densiĝas en gluan blankan nebulon. Serpentantaj branĉoj de la arboj senbrue malleviĝas malantaŭ Ruĝĉapetulino, malfermante revenan vojon...

Tiuj serpentaj branĉoj fine venkis du etajn knabinojn ĉe la unua tablo, ili ekploris, sed Nastinjo eĉ ne rigardis ilin. Kaj mi konsterniĝis. Ja rakontis Nastinjo ĝuste, kaj la etuloj atentis.

Tiam Nastinjo atingis momenton, kiam la Griza Lupo formanĝis la Avinjon. Vi mem pripensu, kia ĝi devas esti, tiu sangavida lupo, por tiel simple gluti tutan avinon. Kaj Nastinjo donis al ili konvenan lupon. La etuloj ekploris, alkuris lerneja vicdirektorino — ni ricevis grandan mallaŭdon...

En tiu tago mi komencis kompreni, ke mi kun Nastinjo iniciatis ion nekutiman. Mi iris en bibliotekon, prenis lernolibron de psikologio kaj eklegis. Nu, mi ne diros, ke estis kompreneble. Sed du aferojn mi klarigis al mi. Unue, post la lernejo mi iros en la psikologian fakultaton. Due, la eksperimenton necesas daŭrigi. En la oka klaso Nastinjo ricevis nur bonajn notojn. Do, nenio malbona pro evoluigita imagokapablo povas okazi.

Mi tiam tiel rezonadis. Naive, certe: se la notoj bonas, do ĉio estas en ordo. Ja nun mi komprenas, ke Nastinjo simple iĝus alia homo, se antaŭ la kontrola laboro mi ne elboteligus ĝenion. Kaj mi ankaŭ havus alian sorton. Ja mi revis pri kino, pri teatro, dum tri jaroj vizitis teatran rondeton, kaj jen oni al mi diris: «Tiel ne eblas, elektu». Oni pravis, mi ne disputas. Mi vizitis ne ĉiujn provludojn, ne parkeris rolojn, entute perdis intereson al arto. Mi legadis librojn pri psikologio, venkis eĉ du verkojn de Jean Piaget: «Problemoj de genetika psikologio» kaj «Rolo de agado en formiĝo de pensado». Kaj iom post iom firmiĝis certeco, ke mi estas sur ĝusta vojo. Vidu, en la psikologio tro fortas, kiel tion diri, observa tendenco. Rigardo de ekstere. Eĉ psikologiaj eksperimentoj estas ankaŭ observado en iomete ŝanĝitaj kondiĉoj. Imagu, ke fizikistoj limigus sin per eksperimentoj ĉe malgrandaj temperaturoj, tensioj, rapidoj, — kie nun estus fiziko? Certe, psikologio okupiĝas pri homo kaj devas esti singarda, sed ni ja devas transiri al aktivaj eksperimentoj pri esploro de eblecoj de la homa cerbo.

Estas ridinde, sed min tiam ĉagrenis, ke mi ne povas fari eksperimenton sur mi mem. Mankis novaj ideoj. Al mi restis daŭrigi la eksperimenton kun Nastinjo.

Mi deklaris al Nastinjo, ke ekde nun ŝi estas eksperimenta objekto. Nastinjo ridetis kaj rigardis al mi — ne, tra mi! — per siaj okulegoj kun koloro de fulmotondra ĉielo.

Ekde tiam mi igis Nastinjon enroliĝi en ĉiuj fakoj - literaturo, fiziko, kemio, eĉ desegnado. Certe, ne ĉio iris glate. Ekzemple, historio. La historio postulas precizecon, dokumentecon, tio ne estas matematiko, kie eblas imagi pasanton gaja aŭ, male, malgaja, eblas pense haltigi aŭtobuson aŭ imagi, ke ĝi preterveturis. Nastinjo foje imagis, kiel Menŝikov, jam ekzilita, staras ĉe kabana fenestro, kaj en la korto pluvas, kaj Menŝikov sendezire, senatente pasigas laŭ la mentono malnovan elektrorazilon «Ĥarkovo». Pripensu: elektrorazilo en la unua duono de la dekoka jarcento! Sed Nastinjo asertis, ke ŝi tre bone vidas tiun bildon kaj eĉ aŭdas monotonan zumadon de la elektrorazilo...

Plej bone Nastinjo sukcesis kun matematiko, fiziko, kemio. Mi opinias, ke tio ne estas hazarda. Se envicigi ĉiujn sciencfakojn kaj ĉiuj specojn de arto laŭ grado de precizeco, en unu rando de la vico estos historio — dokumenta scienco, plene ekskludanta elpensaĵojn, kaj en la alia — literaturo, por kiu elpensaĵo ne estas rara. Nu, kaj matematiko, fiziko, kemio estas ĝuste en la mezo. Versojn Nastinjo ne povis verki: ŝi bezonis donitaĵojn, kondiĉojn de tasko.

Tamen kun matematiko ni sukcesis brile. En la naŭa klaso tion agnoskis eĉ Saĉjo Gejm.

Tio okazis tiel.

Foje dum granda interleciona paŭzo li deklaris, ke estas tasko el repertuaro de la akcepta komisiono de Fizteko /*Moskva Fiziko-Teknika Instituto, la plej prestiĝa fizika altlernejo en Sovetio*/. Kun baseno kaj kvin tuboj. La popolo, certe, indignis: al ĉiuj tre tedis taskaj basenoj, speciale kreitaj por dronigi kompatindajn abiturientojn. Sed vortoj «akcepta komisiono» kaj «Fizteko» sonis solide. Igor Laŭbis venis al la tabulo, kaj Gejm komencis eksponi la taskon. «Kiam estas malfermitaj unua, dua kaj tria tuboj, la baseno pleniĝas dum dek du minutoj. Se estas malfermitaj dua, tria kaj kvara tuboj — dum dekkvin minutoj, se unua kaj kvara — dum dudek. Estas demandate: dum kioma tempo la baseno pleniĝos per akvo kun la kvar tuboj malfermitaj?»

Mi observis Nastinjon. Ŝi rigardis tra Gejm kaj, certe, vidis tiun basenon. Verŝajne, ŝi vidis ankaŭ la tubojn, kaj kranojn, kaj eble eĉ homojn, sidantajn apud la baseno kaj atendantajn, kiam ĝi finfine pleniĝos. Igor komencis skribi sur la tabulo ekvaciojn, la geknaboj sugestis al li. Sed tiam Nastinjo diris:

— Tute malgranda baseno. Ĝi pleniĝos dum dek minutoj.

Gejm tuj ekatentis kaj ekdemandis Nastinjon, de kie ŝi scias la respondon.

— Jen la baseno, — respondis Nastinjo. — Betonaj muroj, ŝtuparo, du saltotabuloj. Kaj la tuboj. Tiaj nigraj tuboj, kaj sur ili per blanka farbo estas skribitaj numeroj...

— Kial la tuboj estas nigraj? — intervenis Laŭbis. — Eble ili estas grizaj. Aŭ oranĝkoloraj.

— Nigraj. Kun grandaj blankaj numeroj, — ripetis Nastinjo. — Mi tiel vidas, ĉu gravas al vi? Numeroj unu, du, tri. Iras akvo, dum minuto ĝi plenigos la basenon je unu dekduono. Apude estas tuboj kun numeroj du, tri, kvar. Dum minuto ili plenigas unu dekkvinonon da baseno. Kaj denove tuboj kun numeroj unu kaj kvar. Unu dudekono da volumeno minute. Ĉiu numero ripetiĝas dufoje - ja tio tuj videblas. Ok tuboj, du kompletoj po kvar. Dum minuto ili plenigos kvinonon da baseno, la tutan volumenon — dum kvin minutoj. Do, kvar tuboj bezonas duoble pli da tempo. Jen ĉio.

— Lernu, popoloj, — solene proklamis Gejm. — Logiko kaj klareco de penso. Mia disĉiplo!

Ha, lia disĉiplo... Mi plurfoje deziregis ĉion rakonti, sed mi ne decidiĝis. En psikologiaj libroj mi legis, ke matematikaj kapabloj estas ligitaj kun scipovo operacii per abstraktaj nocioj. Matematikisto, diris la libroj, pensas ĝeneraligite, per kunvolvitaj strukturoj. Jen tasko de jena tipo, pensas li, ĉi tie necesas komence iri laŭ tiu vojo, poste fari jenon kaj jenon. Kaj tiel plu. Komprenu, sen ajnaj bildoj. Male, la matematika pensado ĝuste estas en tio, ke oni foriru de konkretaj bildoj al operacioj kun ĝeneraligitaj imagoj kaj simboloj. Rezultis, ke mia laboro kun Nastinjo estas simple deliro, ia herezo. Mi provis paroli kun junulo, kiu lernis en kvina kurso de nia pedagogia altlernejo. La interparolo ne sukcesis: li komencis ironii, mi eksilentis.

Restis libroj. Mi multe legis. Al mi ŝajnis, ke devas troviĝi libro, kiu respondos ĉiujn miajn demandoj. Por la libroj jam iĝis malvasta mia ĉambreto. Ili kuŝis sur tablo, sur fenestrobreto, sur planko. Iam, por liberigi spacon, mi transportis en la patran ŝrankon ĉion, kion mi iam kolektis pri teatro.

— Nu jen, — malgaje diris la patro, — hodiaŭ vi faris finan elekton. Domaĝe. Vi estus bona aktorino.

Teatro. Nun al mi mankis tempo, por vojaĝi en Rostovon por nova spektaklo. Dudek kvar horoj iĝis same malvastaj, kiel mia ĉambreto. Mi preskaŭ fizike sentis tiun malvaston.

Kaj la eksperimento daŭris. Nastinjo havis bonegajn notojn pri matematiko. Ŝi eĉ trafis kun Gejm al regiona matematika olimpiko. Mi veturis kun ŝi — mi volis observi knabojn-matematikulojn. Nu, ĝenerale ili similis Gejm-on: pensis per ĝuste tiuj kunvolvitaj strukturoj, simboloj, kaj, certe, ne eniĝis rolojn de iksoj kaj ipsilonoj. Kaj tamen Nastinjo ĝis la fino mem de la olimpiko restis en priza grupo. Malsukcesis ŝi jam antaŭ la fino. Laŭ kondiĉoj de la tasko necesis trovi alton de nuboj super rivero. Kaj observanto estis ie flanke. Do, Nastinjo — la sola! — priatentis dum solvado kurbecon de la tera supraĵo. Kaj tute vane. La ĵurio ekdisputis, la opinioj disiĝis. Unuflanke, la tasko ne postulis korektojn pri la kurbeco. Aliflanke, la observanto staris malproksime de tiu loko, kie flugis la nuboj, — la korekto pri la kurbeco donis diferencon ĉirkaŭ tridek centimetroj.

Mi ja komprenis, ke Nastinjo simple ne havis elekteblon. Ŝi vidis tiujn nubojn, vidis, kiel ili foriras al la horizonto, kaj, certe, devis priatenti konveksecon de la Tero. Unuvorte, al Nastinjo oni malaltigis poentojn pro trokomplikeco de la solvo. Laŭ mi, maljuste.

Certan rolon ĉi tie ludis psikologia faktoro. La ĵurianoj kun ioma dubo rigardis Nastinjon. Nu, imagu knabojn en la matematika olimpiko. Maldistraj, erudiciaj, simple radiantaj amon al matematiko, al scienco — kaj tial tre fidindaj. Kaj apude Nastinjo — komencanta kinostelulino de kovrilo de revuo «Sovetia ekrano»: distre rigardas ien en spacon, nenion skribas...

Gejm gajnis la unuan lokon. Nastinjo ricevis la sepan, do ni tamen revenis kun venko.

— Ne paŭtu, — konsolis min Gejm. — Tute nemalbona rezulto por Nastinjo. En la deka klaso ŝi pli okupiĝos kaj atingos prizan lokon. Kvankam, sincere dirante, ŝi ne havas dian fajreron.

Li, certe, ne dubis, ke li mem ja havas tiun sparkon. Vanteco de miraklinfanoj...

— Aŭskultu, Gejm, — proponis mi, — ni vetu tiel: se Nastinjo en proksimaj kvin jaroj superos vin, vi aranĝos artilerian salutpafadon al la venkintino.

— Kiel — salutpafadon?

Jen ili, kunvolvitaj strukturoj. Eĉ ne unu guto da vera imagopovo!

— Jen tiel. Ĉe la monumento de Petro staras du malnovaj kanonoj. Vi ŝargos ilin kaj pafos. Kaj se vi venkos, ni salutos al vi el kvin kanonoj. Du kanonoj ĉe Petro, du — ĉe la muzeo kaj unu apud enirejo de la ŝipripara uzino. Okazos bruo por la tuta Taganrogo!

Finfine li ekperceptis la bildon. Ni faris solenan veton.

Kvin jaroj... Komprenu, en psikologio estas opinio, ke matematikaj lernaj kapabloj tute ne garantias ekziston de matematikaj kreaj kapabloj. Pri tiu temo psikologoj disputas almenaŭ duonjarcenton. Kaj povas disputi ankoraŭ tiom. Sed mi devis ion decidi. Nastinjo rilatis al mi, kiel sportisto al trejnisto, kaj mia opinio por ŝi gravis.

Unuvorte, mi trafosis amason da literaturo, pensis kaj decidis: Nastinjo devas iĝi studento de la Fizteko.

Somere ni ekde mateno iradis en la havenon, sur pieron. La Taganroga haveno estas negranda, malbrua. La betona piero estas la plej ŝatata loko de fiŝkaptistoj. Ili dum tutaj tagoj sidadas tie kun siaj fiŝkanoj. Kaj ni sidadis kun libroj. Dum la somero mi enprofundiĝis en densarbaron mem de la psikologio — teorion de intelektaj operacioj, genetikan epistemologion, faktoran analizon, funkcian modeladon. Nastinjo legis kurson de supera matematiko de Fiĥtengolc kaj por praktiko provis rakonti en la angla korŝirajn historiojn el persona vivo de diferencialoj kaj kurboj de dua potenco...

Ion mi sukcesis registri kaj poste analizi laŭ metodo de Learmaker. La rezulto estis perpleksiga: la indekso de fantazio superis 250. Dum Learmaker mem diras, ke li neniam renkontis homon kun la indekso pli ol 160.

Ellaborante sciencan metodon de analizo, mi esploris sciencan fantastikon, fabelojn, mitojn. Nur en du okazoj la indekso de fantazio atingis 200 — laŭ Learmaker tio respondis al genia fantazio.

Fine de la somero mi aranĝis specialan teston kaj igis Nastinjon skribi verkon pri temo «Kvina jarsezono». Mi mem kun ega peno surpaperigis tri paĝetojn pri tiu temo (la indekso de fantazio 106). Mi prenis la plej malmolajn koeficientojn, kiujn nur permesis la metodo de Learmaker, — tutegale ĉe Nastinjo rezultis 290!

Certe, la skalo de Learmaker ĉi tie simple perdis sencon. La trajto, kiu ellaboriĝis al Nastinjo, jam ne estis fantazio en simpla senco de tiu vorto. Tiu nova trajto tiel rilatis al simpla fantazio, kiel integrala kalkulo rilatas al aritmetiko.

Kaj ankoraŭ unu laboron mi faris dum tiu somero: mi kompilis aron de taskoj kaj ekzercoj pri evoluigo de ultrafantazio. Dum ĉiuj ĉi jaroj mi iris, esence, palpe — mi ne havis iom ajn fundamentitan sistemon. Kaj eĉ ne povus havi — ja neniu faris tiajn eksperimentojn. Kaj nun mi klare ekvidis vojojn de evoluigo de la ultrafantazio. Mi vidis erarojn, faritajn antaŭe. Se la eksperimento komenciĝus nun, mi ricevis samajn rezultojn dum du jaroj, sed ne dum kvar.

En la deka klaso Nastinjo havis nur bonegajn notojn. Gejm forveturis al Novosibirsko, en fizik-matematikan lernejon, kaj Nastinjo brilis sur nia ĉielo sen konkurenco.

Cetere, eble necesas ĉi tie mencii knabojn. La matematika famo plus egaj okuloj kun koloro de ŝtorma ĉielo efikis kiel magneto. Komence tio min maltrankviligis. Mi imagis diversajn teruraĵojn: kio okazos, se Nastinjo edziniĝos kaj ne iros en la Fiztekon?.. Sed ĉio pasis glate. Verŝajne, estas ne tre agrable, kiam oni rigardas tra vi kaj pensas pri io sia. Krome, kreiĝis opinio, ke Nastinjo estas lernemulino, kiu revas nur pri la ora medalo.

Ŝi vere ricevis oran medalon. Dum mi kun peno sukcesis atingi laŭdan ĉarton. Ĉiuj opiniis, ke Nastinjo helpas min, mi devis subteni «honoron de la firmao».

La medalo — tio estas bone, sed dubojn mi havis tiam abunde. Mi subite malkovris: en la «ekstrema rando» de la precizaj sciencoj dominas ideo, kontraŭanta al la fundamento mem de mia eksperimento. Estas opiniate, ke la moderna scienco laboras tie, kie la imago estas senforta. Ju pli kuraĝe sciencisto foriros de vidaj imagobildoj, des pli li antaŭeniĝos. Kaj tion konfirmis konvinkaj ekzemploj. Vere, provu imagi fotonon, kiu kondutas iam kiel partiklo, iam kiel ondo, iam kiel ondo-partiklo kaj krome ne havas mason de trankvilo... Relativecteorio, kvantuma mekaniko, nuklea fiziko — ĉiun paŝon oni sukcesis fari nur je kosto de rifuzo de vidaj imagobildoj. Ĝuste tial tiom kreskis la rolo de matematiko.

Rezultis, ke mi iras kontraŭ fluo. Por konsolo mi elpensis teorion de truoj: antaŭeniĝi eblas ne nur el pozicio de matematika forto, sed ankaŭ laŭ ĉirkaŭvojoj — ekzistas truoj, laŭ kiuj la imagopovo kapablas trabreĉiĝi fore antaŭen.

Ni veturis al Moskvo kaj sen aparta peno studentiĝis: Nastinjo en la fiziko-teknika instituto, mi — en la psikologia fakultato de la Moskva universitato. Estis amuza spektaklo, kiam ni unuafoje aperis en koridoroj de la Fizteko. Mi ne dubis pri Nastinjo kaj permesis al mi iom petoli. Ni vestis nin simple, sed tre efekte. La psikologio instruis ion al mi pri tio. Krome ni ekde aprilo vizitis la pieron kaj sukcesis sufiĉe sunbruniĝi. Vastaj amasoj da palvizaĝaj abiturientoj estis afekciitaj.

— Karaj knabinoj, — afable turnis sin al ni alta okulvitrulo, — ĉu vi decidis forlasi kininstituton?

— Pri kio vi parolas, Boriso? — intervenis alia intelektulo. — La aktorinoj simple venis rigardi niajn murojn. En paŭzo inter filmado.

Tio estis unu kompanio. Knaboj el matematika lernejo de Kostilev. Ili komprenis unu la alian de duonvorto, kaptis replikojn, simple ĉarme. Ni kunludis al ili.

— Ĉu la sunbruno? Ni ripozis en Krimeo, bagatele! Oni diras, ke la plej grava antaŭ ekzamenoj estas freŝa aero kaj bona nutrado...

Ili amuziĝis dum dudek minutoj. Tamen kun kia plezuro mi esploris iliajn fizionomiojn post la ekzameno! Solvante taskon, Nastinjo memstare venis al formulo de Koŝi-Bunjakovskij.

— Do, freŝa aero, ĉu? — diris al mi la alta okulvitrulo. Li mem apenaŭ atingis bonan poenton, kaj aspektis hirtita. — Do, freŝa aero kaj bona nutrado? Aktorinoj! Ne forlasu la kininstituton, pensu pri sorto de la kara kinarto!

Ni loĝiĝis ĉe Lidia Nikolaevna, onklino de Nastinjo. Je nia dispono estis donita bonega ĉambro je dek du kvadrataj metroj, el kiuj minimume tri metrojn okupis ŝtonoj, mineraloj, utilaj, duonutilaj kaj simple senutilaj fosilioj, kolektitaj de la edzo de Lidia Nikolaevna, geologo, laboranta nun en Afganio. Ŝtonoj estis sur fenestrobreto, sur librobretoj, sur planko. Divano, kiun mi ricevis, staris sur kvar blokoj de duondiafana, simila al glacio fluorito. Dum du tagoj ni defrotis polvon, radikintan en poroj de la ŝtonoj, kaj venigis la mineralan regnon ĝis brilo. Poste ni denove dismetis la ŝtonojn, sur la tablon starigis grandan druzon de oreca pirito. Lidia Nikolaevna, laboranta en arkitektura instituto, deklaris, ke la ŝtonoj bonege konvenas al la interno de la ĉambro.

Certe, estus nemalbone malpliigi ŝtonojn kaj aldoni ĝuste la internon. Sed mi ne volis loĝi en komunloĝejo ĝis fino de la eksperimento.

La dedukto de la formulo de Koŝi-Bunjakovskij (pri kio mi ne malmulte fieris) ankoraŭ ne garantiis, ke Nastinjo povos memstare fari novajn malkovrojn. Ĉi tie entute kreiĝis koŝmara situacio. Mi ne povis postuli de Nastinjo malkovrojn tuj, en la unua kurso. Kaj aliflanke, ne eblis atendi kvin aŭ dek jarojn — tio ne konvenis al mi. Psikologiaj eksperimentoj foje postulas tiom da tempo, ke ne sufiĉus eĉ tri vivoj.

Mi koleris, sed nenion povis ŝanĝi. Nastinjo devis lerni. Ankaŭ mi . Multa tempo malŝpariĝis por kromaj fakoj, — mi kompilis individuajn planojn por du sekvontaj jaroj. Plus sporto — kvar fojojn semajne ni vizitis basenon. Fine, Moskvo kun ĝiaj teatroj, koncertejoj, pentrogalerioj, muzeoj kaj simple placoj kaj stratoj, kiuj estis nepre vizitendaj.

Mi multe paŝadis. Al mi plaĉis iri laŭ stratoj de granda urbo, rigardi al preterpasantoj, al domoj, al vitrinoj kaj pensi. Foje (tio estis fine de la vintro) mi enkuris por varmiĝi en metroon kaj sur kontraŭa, iranta supren eskalatoro ekvidis infanojn kun edukistino. Probable, tio estis grupo el orfejo. Estas malfacile diri, kien ili vojaĝis dum tia frosto. La infanoj estis en samaj peltetoj, ĉapoj kaj pugnogantoj.

— Dudek ses homoj, — diris iu malantaŭ mia dorso. — Du piedpilkaj teamoj kaj rezervuloj. Kreskas nova generacio.

— Ĝuste, — moke respondis alia voĉo. — Hodiaŭ ili havas egalajn ŝancojn. Poste iu iĝos teamestro, kaj iu sidados dum tuta ludo sur rezervula benko...

Mi volis turni min, kaj subite — momente, dum iu nekaptebla ono de sekundo — al mi venis penso, kiun mi atendis dum ĉiuj tiuj jaroj. Mi klare ekvidis, kio farendas plu. Ekvidis bildon, en kiu la eksperimento kun Nastinjo estis nur unu el epizodoj.

Foriris trajno, por ioma tempo malpleniĝis la perono, kaj mi staris, rigardis al reloj, kaj la koro batis tiel, kvazaŭ mi kuris ien kun plena fortostreĉo.

Ekde tiu tago mi komencis pretiĝi al sekva eksperimento. Tempo — jen kio al mi konstante mankis. Tro rapide pasis tiu unua jaro en Moskvo.

Somere, tuj post la ekzamenoj, mi aranĝis al Nastinjo laboron de laboratoria helpanto en Instituto de Teknika Kibernetiko. Mi esperis, ke Nastinjo havos okazon montri siajn kapablojn. La okazo vere aperis, kvankam ĉio okazis tute ne tiel, kiel mi kalkulis.

Post la unua labortago Nastinjo revenis en ravita humoro, neatente glutis festan tagmanĝon, pretigitan de mi sub gvido de Lidia Nikolaevna, kaj dum la tuta vespero informadis nin pri aferoj de la bionika laboratorio. La grupo, en kiu laboris Nastinjo, okupiĝis pri problemo de distingo de bildoj. Ĝenerale tiu ĉi problemo estis konata de mi, ĝi tuŝas ankaŭ psikologion.

Ni prenu iun literon, ekzemple «a». Ĝin eblas skribi diverse: manskribe, prese, malgrande, grande, per plej diversaj skribmanieroj, sed homo facile determinos, kiu litero ĝi estas. Eblas meti «a»-on sur flankon, renversi, superstreki per iu komplika ornamaĵo — tutegale homo vidos kaj rekonos «a»-on. Nia cerbo kapablas apartigi ĉefan, karakteran por ĉiuj bildoj de la objekto, kaj forĵeti negravajn detalojn, kiel ajn ili difektu tiun objekton. Do, ekzistas metodoj, helpe de kiuj la cerbo distingas vidajn bildojn. Por instrui maŝinon distingi bildojn (sen tio ĝi ne povos legi kaj entute vidi), necesas trovi metodojn de distingo, sukcesi ilin modeli, — en tio estas unu el la plej gravaj taskoj de bioniko. En la laboratorio de Nastinjo oni faris eksperimentojn kun perceptrono — elektronika maŝino, speciale konstruita por distingado de bildoj. Al la perceptrono oni montris aron da geografiaj mapoj, kaj la maŝino senerare trovis du samajn bildojn inter centoj da pli aŭ malpli similaj.

Nastinjo kredigis, ke la perceptrono estas simple miraklo.

— Kun tia perceptrono, — diris Nastinjo, — ni certe plorigos pro envio eĉ Rozenblatt-on mem, la fondinton de la perceptroniko.

Tiam ŝi eksilentis kaj komencis rigardi al la ŝtonoj en angulo de la ĉambro. Komence al mi ŝajnis, ke Nastinjo imagis tiun bildon: kiel okazas proceduro de la plorigo kaj kiel kondutas dum tio la fondinto de la perceptroniko. Sed laŭ la okuloj (en ili komencis kolektiĝi fulmotondraj nuboj) mi komprenis, ke la afero estas pli serioza.

Al Nastinjo venis ideo.

Mi volis kisi Nastinjon, sed pro psikologiaj rezonoj mi retenis mian entuziasmon. Necesis ĉion pridiskuti aferece.

La ideo vere estis bonega.

Ni montru al la perceptrono multajn diversajn fotojn de unu sama homo. La maŝino distingu la plej karakterajn trajtojn kaj donu ĝeneraligitan portreton. Kiel ajn lerta estu fotisto, li ne povos foti ĝeneraligitan bildon. Ĝeneraligon regas nur pentroarto. Sed la pentroarto malsimile al fotarto ne estas dokumenta. Se la ideo montriĝos prava, la perceptrono permesos kunigi konkretecon kaj precizecon de la fotarto kun arta ĝeneraligo, apartenanta al la pentroarto. Kaj tiam restos nur fari paŝon, por veni al nova sinteza speco de arto - fotopentroarto...

Ni ne dormis ĝis malfrua nokto, ĉiel evoluigante tiun ideon. Ni ne imagis, kiel okazos la afero. Tio estas mia kulpo. Mi devis antaŭvidi eblajn peripetiojn.

Matene, kondukinte Nastinjon, mi iris en legejon. Tiutage mi neniel sukcesis koncentriĝi, la pensoj turniĝis ĉirkaŭ Nastinjo, la perceptrono kaj la fotopentroarto. Mi eĉ penis imagi, kiel ni triumpfe proponas naztukon al ploranta Rozenblatt. Kaj reveninte hejmen, mi trovis plorantan Nastinjon. Sur la lito kuŝis valizo, kaj Nastinjo, glutante larmojn, metis en ĝin siajn aĵojn.

Necesis multe peni, antaŭ ol mi ricevis informon pri la okazintaĵo.

Do, matene Nastinjo eksponis la ideon al sia rekta estro, programisto Juĉjo. Dum tio ŝi nomis lin «ĉefo» kaj rigardis al li per la okuloj kun koloro de ŝtorma ĉielo. Juĉjo, certe, kapitulacis. Li balbutis: «Kapturniga ideo!» — kaj iris al la estro de la grupo, barba Voĉjo. Tiu komence sulkiĝis kaj ronketis, sed Juĉjo donis nerebateblan argumenton. Li memorigis, ke lige kun la jubileo de P. P. Piĥtin, supera scienclaboranto de la ekonomika fako, la jubilea komisiono pretigas albumon, en kiun estas kolektitaj ĉirkaŭ cent kvindek fotaĵoj, jam preta materialo por la perceptrono. Kaj la laboratorio de bioniko, kiun oni riproĉis pri malvarma rilato al la antaŭjubilea vantaĵo, nun povos doni sian lepton, ornaminte la albumon per unua en la mondo fotopentraĵo. Voĉjo iom skrapis la barbon kaj konsentis.

Oni komencis diskuti detalojn. Evidentiĝis, ke samtempe oni sukcesos kontroli kelkajn dubindajn asertojn, troviĝantajn en antaŭnelonge publikigita artikolo de Kievaj bionikistoj el grupo de Stognij.

— Tia aperis entuziasmo, — viŝante larmojn, rakontis Nastinjo, — ilin jam ne eblis haltigi.

Sed ŝi, certe, eĉ ne intencis ilin haltigi.

Pretigado de la eksperimento okupis tri horojn, necesis reestabli fotoblokon. Dum ok minutoj la maŝino rigardis la albumon. Ankoraŭ dudek minutoj pasis por prilaboro de ricevita fotopentraĵo. Antaŭ tagmanĝa paŭzo la portreto estis preta. Ekfunkciis nekonataj informokanaloj, kaj ĉirkaŭ la perceptrono kolektiĝis popolo el diversaj fakoj kaj laboratorioj. La aperon de la unua fotopentraĵo oni brue salutis. La portreto rezultis impresa. Piĥtin aspektis sur ĝi iom nekutime, sed samtempe estis treege simila. Juĉjo, donanta klarigojn, emfazis, ke la laboratorio realigis ideon de la nova kunlaboranto. La ideo al ĉiuj plaĉis, la nova kunlaboranto ankaŭ.

Venis Pavel Pavloviĉ Piĥtin, ĉirkaŭrigardis la portreton, diris: «Hm, interese...»

La pligrandigitan fotaĵon oni pendigis en la halo, apud anonco pri la jubilea festo. Ĝuste de tio ĉio komenciĝis. Ĉu prilumo en la halo estis alia, ĉu efikis pligrandigo, ĉiuokaze io tuj ŝanĝiĝis. Nastinjo opinias, ke agis tempa faktoro: la fotopentraĵon necesas bone pririgardi.

Tiel aŭ alie, ĉiuj baldaŭ rimarkis, ke P. P. Piĥtin aspektas sur la portreto iel nekutime. Mankis, ekzemple, modaj okulvitroj. Ŝajnis, tio faras P. P. Piĥtin-on pli juna, kaj ne pli. Sed kune kun la okulvitroj malaperis inteligenteco. Io ŝanĝiĝis en esprimo de la okuloj kaj de la malgranda, dense kunpremita buŝo. La perceptrono faris tion, kion sukcesas fari nur tre talenta portretisto. Li forigis ĉion eksteran. La ŝanĝoj estis preskaŭ nekapteblaj. Sed de la portreto rigardis vera Piĥtin. Homo ne tre saĝa, sed penanta ŝajni saĝa kaj grava. Homo ne tre bonkora, sed portanta bonkoran rideton.

— Li estis sen ŝminko, — diris Nastinjo. — Eble, tia li estas en solo kun si mem.

En la halo establiĝis konfuza silento. Poste ĉiuj disiris laŭ siaj ĉambroj. Inĝeniero Filipjev, kutime trankvila kaj silentema, longe kaj maltrankviligite klarigadis, ke oni mem kulpas: endis trovi alian homon. La kariero de P. P. Piĥtin komenciĝis iam de artikolo, senmaskiganta adeptojn de burĝa pseŭdoscienco kibernetiko. Filipjev rememoris aliajn epizodojn kaj antaŭdiris, ke al Piĥtin ne sufiĉos redukti la historion kun la portreto al ŝerco. La antaŭdiro ne prokrastis realiĝi: sekvis telefona voko.

Barba Voĉjo kaj Juĉjo heroe akceptis la baton sur sin. La estraro limiĝis per «ekzilo»: Nastinjon oni sendis en afervojaĝon. La solvo estis preskaŭ genia. La jubileanto povis opinii, ke la laboratorio de bioniko kaj Nastinjo estas punitaj. La laboratorio kaj Nastinjo povis opinii, ke estas nenia puno, ĉar Nastinjo devis veturi al kuracloko sur Nigramara bordo de Kaŭkazo.

Omaĝe al tiu okazo ili trinkis balonon da tomata suko. Barba Voĉjo de nomo de la kolektivo esprimis certecon, ke la novan laborantinon atendas brila estonteco, ĉar por aranĝi tian tumulton en la dua tago de ĉeesto en la «scienca templo» - tion necesas kapabli...

— Do, en kio estas la afero? — demandis mi. — Do, ĉio bone okazis, ĉu?

Nastinjo, singultante, balancis la kapon:

— Necesos veturi al delfena bazo, sed tie estas nek delfenoj, nek bazo. Nur en septembro oni ekkonstruos. En la laboratorio estas pli interese.

En la sekva tago mi iris en la instituton. Parolis kun barba Voĉjo. Aŭskultis Juĉjon, kiu ĵuris daŭrigi esplorojn pri la fotopentroarto. Iris al la estraro. Ŝanĝi ion jam ne eblis — la direktoro de la instituto forveturis. Sed mi interkonsentis, ke oni ankaŭ min dungos kiel laboratoria helpanto kaj sendos kune kun Nastinjo.

— Delfenoj, certe, en la bazo mankas, — diris barba Voĉjo, penseme rigardante mian petskribon. — Delfenoj dume petolas en la maro. Sed kun elstaraj kapabloj de Anastasia Sergeevna ne postulos grandan penon, ekzemple, malĉifri paradokson de Gray eĉ sen delfenoj.

Mi demandis, kio estas la paradokso de Gray. Voĉjo suspiris, ankoraŭfoje relegis mian petskribon kaj ne tute certe proponis transigi konversacion pri la paradokso de Gray al nelabora tempo. Mi afable malakceptis lian komplezan proponon.

— Ŝajne mi ion rememoras pri la paradokso, — diris mi, kaj tio estis kemie pura mensogo: mi ne povis ion ajn rememori, ĉar nenion sciis. — Probable vi pravas. La paradokso de Gray malĉifreblas eĉ sen delfenoj. Ni okupiĝos pri tio.

— Jes, jes, — balbutis Voĉjo, skrapante la barbeton. Li konfuziĝis pro tia arogo. — Okupiĝu. Nepre okupiĝu. La homaro atendas.

Post du tagoj ni estis en Adlero.

Post tedaj moskvaj pluvoj ni trafis sub blindige brilan sunon. Super betonaj slaboj de la avihaveno leviĝadis varma aero, kaj mi pensis, ke la ekzilo rezultis ne tro malbona.

Dum kvardek minutoj aŭtobuso alveturigis nin al la delfena bazo. Ĉi tie mia entuziasmo iom mallaŭtiĝis. La loko, sen obĵetoj, estis kuraca: dekliva bordo, malsupre — oreca plaĝo, rokoj, blua maro kaj delikata susuro de surfo. Kvarcent metroj da plena beleco. Kaj sur tiuj kvarcent metroj staris kotaj provizoraj staploj, altis montetoj da neglekte malŝarĝitaj brikoj, kuŝis sub markezo sakoj kun cemento, kaj sur la plej videbla loko staris klasika gardistejo de antaŭpetra stilo — de nedifinita koloro, nedifinita formo, fasonita el nedifinita materialo. Ĉirkaŭ la gardistejo estis etendita araneaĵo de retoj. Inter la retoj, ĝoje jelpetante, saltadis rufa hirta hundo.

— Genia hundo, — diris Nastinjo. — Ĝi tuj vidis en ni laborantojn de la Instituto de Teknika Kibernetiko.

Ni malsupreniris de la deklivo kaj, kondukate de la genia hundo, laŭ labirinto de retoj atingis la gardistejon. Ĉe la enirejo sur faldebla lito dormis kalva maljunuleto. Sur la brusto de la maljunuleto kuŝis libro en taŭzita griza bindaĵo. La hundo mallaŭte bojetis, la maljunuleto tuj malfermis la okulojn kaj rapide eksidis sur la lito. La libro falis, mi ĝin levis. Ĝi nomiĝis «Elementoj de Esperanto».

Mi estas gardisto — vigle diris la maljunuleto. — Gardisto mi estas. Kaj vi? Kio vi estas?

Post dek minutoj ni plene klarigis al ni la situacion.

La bazo vere ekzistis nur en projektoj. Dume ekzistis teritorio, kien oni alveturigadis konstrumaterialojn kaj ion el aparataro. La vorton «teritorio» la gardisto prononcis en Esperanto, kaj tio sonis solide. Sude la teritorio najbaris kun potenca kaj prospera bazo de Instituto de Hidrologio, kaj norde ĝi tuŝis krutan deklivon. Loĝejoj sur la teritorio, krom la antaŭpetra kabano, mankis. Kaj zorgi pri ni devis, laŭ opinio de la klera gardisto, kamarado Torĵevskij, estranta la teritorion kaj materialojn.

Kamarado Torĵevskij... kiel tio... li estas saĝa homo, — klarigis la gardisto. — Saĝa viro, mi diras.

— Do, ĉu en Esperanto ĉiuj substantivoj finiĝas per «o»?

— Ĉiuj! — ĝoje jesis la klera maljunulo kaj montris al la hundo. — Hundo. Nomiĝas Trezoro.

La gardisto-esperantisto Gregoro Semenoviĉ Ŝemet montriĝis interesega persono. Lia profesio estis horloĝisto, kaj li preskaŭ senvojaĝe loĝis dum duonjarcento en Novgorodo. Li loĝis en sama domo, laboris en sama metiejo. La vivo pasis trankvile kaj egalmezure, kiel bone reguligita horloĝo. Kaj tute neatendite por sia multenombra parencaro Gregoro Semenoviĉ fuĝis al Arĥangelsko, kaj aniĝis al fiŝista kooperativo. Li subite eksentis nevenkeblan tiron al maro, al novaj lokoj kaj al senkomforta, duonnomada vivo sub malfermita ĉielo. La fuĝinton oni trovis kaj elpetis reveni. Sed li fuĝis denove — ĉi-foje al Oĥotska maro. La parencaro rezignaciis: oni decidis ĉiun printempon forpermesi la maljunulon. Li trairis la landon «laŭlonge kaj laŭlarĝe», sukcese kaptadis fiŝon en ok maroj (pro kio ricevis kromnomon Minaco de Ok Maroj) kaj nun kolektadis monon por turisma vojaĝo ĉirkaŭ Eŭropo.

La maljunulo estis rare vigla kaj moviĝema. Rakontante, li rapide forigis la faldeblan liton, invitis nin en sian kabanon kaj regalis per teo. En la kabano estis pure, malvarme, nerabotitaj tabuloj odoris je rezino. Mi ne scias, kiel Gregoro Semenoviĉ dum jaroj sidadis en la metiejo, tio estis malfacile imagebla.

— Kaj por kio Esperanto? — demandis Nastinjo.

La maljunulo svingis per la manoj.

— Tiu Eŭropo, mi diros al vi, estas plenplena de diversaj popoloj. Ja ne povas mi ĉiujn lingvojn lerni. Ne sukcesos ĝis la forveturo. Kaj krome, karaj miaj belulinoj, Esperanto estas lingvo sonora, vigla, bela. Jen mi por ekzemplo legos al vi versaĵon «Velo» de poeto Lermontov en esperanta traduko.

La versaĵo de poeto Lermontov, tamen, restis nelegita, ĉar alvenis kamarado Torĵevskij. Li venis sur novega blua «Volgo», kiun sekvis karavano el tri ŝarĝaŭtoj, ŝarĝitaj per brikoj.

Kamarado Torĵevskij estis brila. Ŝajnis, li eliris de plakato «En ŝparkaso monon mi kolektis, vojaĝilon al la maro mi aĉetis». Tamen, la gardisto-esperantisto ne eraris: Torĵevskij evidentiĝis viro saĝa kaj aferema.

— Ja vi ĉion komprenas, — diris li. — Ne rigardu tiel al mia kostumo kaj al mia nova «Volgo». Tio estas ne lukso, sed modesta ekipaĵo de moderna provizisto. Ĉar kiu donos al mi ardezon kaj dratojn, se mi aperos en ĉifita ĉemizo? Kaj ĉar vi estas senditaj helpi min, rigardu kaj lernu. La kontakto kun fratoj-delfenoj dume dependas de ni, provizistoj. Se ne estos ekipita bazo, ne estos ankaŭ la kontakto.

Ni kredigis lin, ke ni aplikos ĉiujn penojn por proksimigi la kontakton kun la fratoj-delfenoj.

— Bone, — aprobis Torĵevskij. — La fratoj-delfenoj ĝojos. Kaj dume vi apliku la penojn al malŝarĝo de brikoj. Tiu bando, nomanta sin ŝarĝistoj, ĵetas brikojn tiel, kvazaŭ tio estas fero. Sed brikoj ne estas fero, ili rompiĝas. Jes. Kaj poste ni veturos akiri tendon kaj dormosakojn.

Tiel komenciĝis nia vivo en la ekzilo.

Laboro estis multa. Ni renkontadis vagonojn kun ekipaĵo, akiradis aŭtotransporton, ordonadis dum ŝarĝado kaj honeste laboradis dum malŝarĝado. Torĵevskij transmetis sur nin krudan prozon de provizado, lasinte por si fajnan provizistan lirikon. Li ofte forveturis, faris ie ruzajn intertraktadojn, rezulte de kiuj niaj stokoj pleniĝis per finnaj dekoraj paneloj, transistoraj klimatiziloj kaj supermodernaj bretaroj por ankoraŭ neekzistanta biblioteko.

Pri la paradokso de Gray mi rememoris nur post semajno.

— Jen kio! — malkontente diris Nastinjo. Ĉi-momente ŝi atente rigardis en spegulo pinton de sia nazo. — Aŭskultu, kiel vi opinias, ĉu la haŭto deskvamiĝos, ha? Nepre necesas akiri kremon (antaŭe ŝi dirus «aĉeti»). Kaj kun la paradokso de Gray nenio sukcesos. Vi eĉ ne imagas, kio ĝi estas...

Nu, ĉi tie Nastinjo ne pravis: post la konversacio kun barba Voĉjo mi tuj kuris al legejo kaj ion sukcesis foliumi. Verkojn de Kramer, Aleev, Perŝin, artikolaron pri risortaj kovraĵoj.

Nekonformo inter rapido de delfenoj kaj potenco de ilia muskola sistemo — jen en kio estas la paradokso de Gray. Delfenoj atingas rapidon ĝis sesdek kilometroj hore. Ilia muskolaro devus esti dekoble pli forta, ol ĝi estas en realo.

Iam oni opiniis, ke Kramer sukcesis diveni la paradokson. Malmola korpo de ŝipo estas glate ĉirkaŭfluata de akvo nur ĉe malgrandaj rapidoj. Kun pligrandigo de la rapido la akvofluo deŝiriĝas, en ĝi aperas kirloj, kaj la rezisto abrupte altiĝas. Do, Kramer supozis, ke la haŭto de delfenoj, fleksiĝante, kvazaŭ adaptiĝas al la akvofluo, preventante aperon de la kirloj. Estis testitaj risortaj ŝeloj, iagrade ili vere malhelpis kirlokreadon. Sed la paradokso de Gray restis: la risortado klarigas ĝin nur parte. Devas ekzisti aliaj, pli efektivaj manieroj malpliigi la reziston.

— Pripensu, pri kio vi parolas! — indignis Nastinjo. — Kiel eblas okupiĝi pri la paradokso de Gray, havante nek aparataron por eksperimentoj, nek delfenojn mem?!

Mi kontraŭdiris:

— Sed ĝuste en tio estas la plej interesa. Imagu, kiel bele estas: diveni la sekreton de delfenoj, ne havante eĉ unu delfenon...

Mi devis longe admoni. Tio estis la unua okazo, kiam Nastinjo ne volis eĉ provi solvi taskon. Laŭ ŝia opinio, la ideo estis tute malserioza: estas ridinde okupiĝi pri esploro de delfenoj, kiam estas nenia ebleco ricevi eĉ la plej malbonan delfenon. Mi sukcesis konvinki Nastinjon tute hazarde.

— Pensu logike, — diris mi. Kiam mankas argumentoj, ĉiam necesas apeli al logiko, kvankam ĝuste logiko ĉi tie mankas. - Pensu logike. Ja aliaj esploristoj havis delfenojn, sed nenion sukcesis. Kaj vi ne havas delfenojn. Sekve, vi sukcesos.

— Nu, vi diras!... — indignis Nastinjo. — Tio estas tia sensencaĵo, ke...

Ŝi subite eksilentis kaj ekgapis al mi. Ŝi rigardis al mi per la okuloj de koloro de ŝtorma ĉielo, kaj mi komprenis, ke la afero ekrulis.

— Do, vi opinias, ke esplori delfenojn necesas sen delfenoj? — per tute alia tono demandis Nastinjo.

Kio restis al mi? Mi sentis, ke mi diras stultaĵon, tamen ripetis:

— Se rezoni logike, kulpas ĝuste delfenoj. Aliaj esploristoj havis delfenojn, sed la paradokso restis nesolvita. Vi ne havas delfenojn, sekve, vi divenos la paradokson.

— Jes, certe, — balbutis Nastinjo, rigardante tra mi.

Post duonhoro ŝi demandis:

— Kaj kio kun la tuboj? Hodiaŭ ili venos al la stacio, necesas akiri aŭtojn kaj arganon.

Mi respondis, ke mi faros ĉion mem. Ŝi trankvile okupiĝu pri delfenoj. Tio estas ne pri delfenoj, sed pri ilia malesto. Ne tia malesto, kiu estas simpla malesto, sed tia, kiu donas pli, ol la esto... Tio estis jam pura deliro, kaj mi por sekurigi min uzis la magian vorton «logike».

Cetere, Nastinjo ne aŭskultis min. Ŝi distre diris: «A ha», — kaj iris al la maro..

Dum la tuta tago mi kuradis kiel freneza kun tiuj tuboj. Kaj Nastinjo kuŝadis sur tabuloj kaj rigardadis en la maron. Mi alportis al ŝi kefiron kaj kukojn — mankis tempo okupiĝi pri tagmanĝo.

Entute ekde tiu tago mi devis labori anstataŭ du homoj. Mi ne permesis al Nastinjo distriĝi. Ŝi pensu. Mi nur ne komprenis, kion ŝi povas imagi en tiu okazo. Nu, jen maro, kaj en ĝi naĝas delfeno. Kion plu?.. Foje mi eĉ sonĝis tiun bildon. La delfeno malgaje ridetis kaj diris per voĉo de Torĵevskij: «Ne rigardu min tiel!»

Nastinjo meditis dum du tagoj. Je la tria tago ŝi donis al mi liston de libroj, kiujn ŝi bezonis. La listo nenion klarigis. Ĉiuj libroj koncernis teorion de katalizo. Kataliziloj, certe, povas pligrandigi rapidon de kemia reakcio, sed kiel ili estas ligitaj al pligrandigo de rapido de delfenoj?! Kion fari! Mi veturis en Soĉion kaj akiris la librojn.

Poste Nastinjo enmanigis al mi ankoraŭ unu liston — kemiaĵoj, laboratoria ilaro, aparato por kromatografia analizo. Kun tio estis pli simple: mi iris al najbaroj-hidrologoj kaj elpetis ĉion necesan. Ni starigis duan tendon, nun Nastinjo havis propran laboratorion.

— Se la afero ĝisiros delfenojn, — diris mi al Nastinjo, — vi, bonvole, avertu antaŭe. Ja necesos ekipi ŝipon.

— Delfenoj? — redemandis Nastinjo. — Ne, delfenoj ne necesas.

En la sekva tago Minaco de Ok Maroj diris al mi:

— Aŭskultu, belulino, vi almenaŭ vizitu hejmon. Ĉi tie kursas «Meteoro» /*ŝipo kun subakvaj flugiloj*/. Post laboro venas ripozo. Do, necesas iom ripozi, ne nur laboraĉi. Kaj vi havas nuran laboron kaj nenian ripozon. Jen ankaŭ Nastinjo magriĝis pro via kefiro. Nur la okuloj restis. Hodiaŭ estos fiŝsupo — nepre estu ĉi tie je la kvina.

Mi revenis post la oka, malsata kaj kolera. Kriaĉis magnetofono, apud la gardistejo gajis barbaj hidrologoj: ili pene instruis al la maljunulo skudancon. La fiŝsupo jam mankis, mi tion tuj malkovris. Manĝis mian fiŝsupon, turniĝas ĉirkaŭ Nastinjo, al la maljunulo la kapon nebuligis, — mi ilin forpelis furioze. La vespermanĝo rezultis stulta: seka vino, pomoj, kukoj, duonŝtoniĝinta fromaĝo.

La kapo zumis pro laco kaj vino, kaj mi iel preteratentis vortojn de Nastinjo:

— Sciu, morgaŭ ni testos.

Ni jam enrampis en niajn dormosakojn, mi maŝinece balbutis:

— Bone, morgaŭ.

Kaj tiam mi ekkonsciis: testos!

— Aŭskultu, kion testos? — demandis mi. — Pri kio vi parolas?

— Ni naĝos morgaŭ. Se ĉio konvenos, ni morgaŭ superos mondan rekordon. Dormu. Jes, aŭskultu, ja tiu Aleĉjo estas bona knabo, ĉu vi rimarkis? Nu, tiu alta, kun lipharetoj. Li estas el Rostovo, preskaŭ samurbano.

Dormi mi jam ne deziris. Kia povis esti dormo, se Nastinjo solvis la taskon!

— Bone, mi klarigos, ne kriu, — nevole cedis Nastinjo. — Kaj eĉ nenion necesas klarigi, ĉio tre simplas. Vi ja mem diris, ke sen delfenoj estas pli facile kompreni la aferon. Diris ja? Nu, mi imagis maron, imagis delfenon, poste forigis tiun delfenon, ĉu vi komprenas?

Mi nenion komprenis. Jen naĝas delfeno — tio estas imagebla. Sed kio restos, se forigi la delfenon?

— La maro restos, — kun ĉagreno diris Nastinjo. - Kiel vi ne vidas? Ja tio estas tre logika, vi mem diris. Restos akvo, sekve, pensi necesas nur pri akvo. Sen ajnaj delfenoj. Necesas imagi akvon, ĉu klaras?

Mi demandis preskaŭ blinde:

— Ĉu molekulojn de akvo?

— Ne. Ĝuste en tio estas la afero, ke ne molekulojn. Se akvo konsistus el molekuloj, ĝi bolus ĉe minus okdek celsiaj gradoj. La molekuloj de akvo estas kunigitaj en grupoj, en agregatoj. Tial akvo estas likva. Nu, imagu glacion kun ĝia kristala krado. Grandegan kristalon — kiel la staplo en la ŝarĝostacio. Do, kiam glacio degelas, la kristalo disfalas en agregatojn. Anstataŭ la staplo — apartaj kestoj, ĉu klaras? En la kestoj, ni supozu, estas pilkoj. Ili teorie estas moveblaj, ilin facilas dispuŝi, sed ja la taro malhelpas! Same kun la molekuloj de akvo. Ili estas ŝlositaj en tiuj agregatoj, kiel la pilkoj en la kestoj. De tio dependas ĉiuj kvalitoj de akvo. Inkluzive la reziston, kiun ĝi faras al movado. Provu movi la pilkojn, kiam ili estas en la kestoj. Kaj plue mi rezonis tiel: necesas diserigi la agregatojn en apartajn molekulojn, tiam viskozeco de akvo abrupte malpligrandiĝos. Eble, delfenoj ĝuste tiel...

— Atendu, — interrompis mi. Delfenoj min nun ne interesis. — Sed kiel tion fari? Kiel diserigi tiujn agregatojn?

Nastinjo neglekte ronketis.

— Vi ja alportis al mi la librojn. Denove logiko: iu ie devis solvi similan taskon por aliaj celoj. Akvo estas tiom disvastigita substanco... Unuvorte, mi trovis, ke pri la problemo de diserigo de agregatoj interesiĝas biokemiistoj. Certe, en iliajn kapojn ne venis ideo, ke tio estas vojo al malpliigo de la viskozeco de akvo. Simple agregatigitaj molekuloj partoprenas energetikajn procezojn de organismo. Se vi deziras, morgaŭ rigardu la librojn. Gravas unu afero: kiam la agregato kaptas ekstran protonon, ĝi tuj disfalas en apartajn molekulojn. Kiel ludkarta dometo. Ĉu vi komprenas? Post tio al mi restis trovi substancon, kiu facile fordonus protonojn. Morgaŭ vi provos je vi mem. Mi prenis kiel bazo kremon «Luna»: ja ni estas ne ŝipoj, por ŝminki nin per ajna protona aĉaĵo. Kaj sufiĉas, mi volas dormi! Lasu min.

— Dormu, — diris mi, koleriĝinte. — Vi eĉ ne imagas, kion vi faris. Kaj ĉiuj viaj rezonoj estas... neĝa ponto super abismo de nescio. Ŝanceliĝema neĝa ponto.

— Kiel? — miris Nastinjo. — Neĝa ponto super abismo? Jen bele! Mi klare vidas tiun ponton...

Ŝi iom silentis, rigardante sian neĝan ponton, poste demandis:

— Aŭskultu, Kira, tio estas el poezio, ĉu?

— Ne, el prozo. Tiel Karl Pirson rimarkis pri la leĝo de heredeco de Gregoro Mendel.

— Sed ja Mendel pravis! Kaj krome, tio estas simple bela — neĝa ponto super abismo.

Mi precizigis:

— Super abismo de nescio.

— Kaj kio? Plej gravas — ne fali.

«Ne, — pensis mi, — plej gravas decidiĝi kaj surpaŝi la neĝan ponton. Ne atendi, ĝis oni konstruos ferajn abutmentojn, sed trovi malvastan neĝan strion — kaj kuraĝi».

Strange, sed mi profunde dormis dum tiu nokto. Matene min vekis nekredeble bongusta odoro — la maljunulo kaj Nastinjo fritis tomatojn. Mi pensis, ke la tago estos sukcesa.

Post la matenmanĝo Nastinjo donis al mi ujeton kun verdeta kremo.

— Vi penu, — pete diris Nastinjo. — Ja mi havas vin anstataŭ delfeno.

La maljunulo helpis mezuri laŭ la bordo cent metrojn. Sekundmezurilon ni ne havis, ni devis preni mian horloĝeton.

— Nu, knabinoj, ni komencu, — deklaris Minaco de Ok Maroj. — Sub mia gvido.

La kremo estis malvarma, kaj akvo estis malvarma. Mi staris sur glita ŝtono, kaj la maljunulo, Nastinjo kaj hundo Trezoro rigardis al mi de la bordo. «Neĝa ponto, — pensis mi, — nur ĝi eltenu...»

Mi sentis, ke mi naĝas bone. Tia sento okazas malofte: ŝajnas, ke mi flugas, ne renkontante reziston. Kaj mankis laco: mi dum la tuta centmetra distanco estis pliiganta rapidon.

— Kvardek ok sekundoj! — kriis de la bordo Nastinjo. — Ni ne timas neĝan ponton!..

La monda rekordo por viroj estis kvindek du sekundoj, mi tion bone memoris. Eĉ se Nastinjo eraris je unu aŭ du sekundoj, tutegale la monda rekordo estas superita!

— Ni prenu marvirinojn, — diris la maljunulo. — Ili ja estas knabinoj, ne viroj. Popola saĝo! La knabinoj devas pli bone naĝi. Aŭ ni prenu ekzemple fantomojn...

— Stop, avo, — haltigis lin Nastinjo. - Fantomoj estas el alia historio. Provu, Kira, cent metrojn sur la dorso.

La rekordo estis minuto kaj ses sekundoj, mi pasis la distancon pli rapide, — nun mi tre bone sentis rapidon.

Kvindek sep, diable! — ravite diris la maljunulo. — Kvindek sep sekundoj. Kiel «Meteoro» iris.

Dum tiu tago estis forgesitaj ĉiuj provizaj aferoj. Ni naĝis kaj registris rezultojn. Ĝis la dua horo ni posedis preskaŭ ĉiujn olimpikajn kaj mondajn rekordojn. Eĉ en distanco je okcent metroj mi povus ricevi arĝentan medalon, kaj Nastinjo — la bronzan. Nia kremo finiĝis, alie ni ankaŭ tie ĉi atingus la oran.

Poste mi, laca kaj feliĉa, kuŝis sur varmega, bruliganta sablo kaj rigardis, kiel la maljunulo kaj Nastinjo pretigas festan tagmanĝon. Iomete turniĝis la kapo, kaj, kiam mi fermis la okulojn, la terglobo komencis mole ŝanceliĝi.

— Aĥ, nun estus bone trinki malvarman limonadon..., — suspiris la maljunulo. — Vi, knabinoj, superfluan kalorion timas gluti, figurojn gardas. Sed al mi persone neniu kalorio danĝeras. Mia organismo estas stabila kontraŭ tiuj kalorioj.

Minaco de Ok Maroj ruzas — mi travidas lin. Li volas, ke Nastinjo iru al la hidrologoj por biero.

— Ne ruzu, avo, — diras mi. — Biero estos vespere. Nun necesas konservi klarecon de pensado. Ĉi tie estas tia problemo: kiel nomi la malkovron? Por estu mallonge kaj belsone. Elpensu.

— Se mi havus viajn zorgojn, — grumblas la maljunulo. Li estas evidente flatita. — Nomu tiel: fulmorapida meteora naĝado nome de Anastasia Sariĉeva.

Nu, tio estas nesensenca. Efekto de Anastasia Sariĉeva. AS-efekto. Kiel ŝanceliĝas la terglobo! Detruitaj agregatoj tre rapide restariĝas, alie akvo malantaŭ mi bolus sen ajna malŝparo de energio. Jes, certe, detruado kaj restarigo de agregatoj iras nur en maldika tavolo. Kaj kio? Tio neniom malhelpas uzi AS-efekton (ja bone sonas: AS-efekto!) en rapidaj ŝipoj.

— Aŭskultu, Nastinjo, ni hodiaŭ sendos telegramon al Gejm. Kaj al barba Voĉjo.

— Ne, al Gejm estas pli bone telefoni. Li nun estas en Taganrogo. Kaj kun Voĉjo ni atendu kelkajn tagojn. Al mi ankoraŭ ne ĉio estas klara.

Nastinjo rakontas al la maljunulo pri Gejm kaj pri la artileria salutpafado el du kanonoj. Ne, du kanonoj ne sufiĉas! Se Gejm havas konsciencon, li aranĝos saluton el ĉiuj kvin kanonoj. La AS-efekto taŭgas ne nur por ŝipoj. Akvo estas sango de nia civilizo. Ĝi estas ĉie — en duktoj, hidrosistemoj, turbinoj...

— Pri la kanonoj, certe, estas bele elpensite, - diras la maljunulo, — sed mi al vi tiel diros: ne bruu — tiun aferon necesas teni en plena sekreto. Ĉu vi komprenas? Kaj vi famiĝos pri rekordoj. Oni vin, eble, laŭ la tuta mondo veturigos. Al ĉiaj sportkonkursoj kaj olimpikoj. Portretoj estos en gazetoj. Kaj mi kun vi veturos, rigardos la mondon...

— Ĉu, Kira, ni tiel faru? — ridas Nastinjo. - Gregoro Semenoviĉ donis gigantan ideon. Eĉ jure ne eblas alkroĉiĝi: kondiĉoj de la konkursoj ne malpermesas uzi kremon. Ĉu vi imagas, kio okazos!

Ili ankoraŭ longe gajas, interrompante unu la alian diskutante fabelajn perspektivojn de nia sporta kariero. Mi aŭdas nur pecojn de la frazoj, mi febras pro freneza penso: kaj se uzi la AS-efekton en nia sangosistemo?

Do ni komencu, — deklaras fine Minaco de Ok Maroj. — Sufiĉas babili, ni komencu tagmanĝi. Eĥ, pro tia okazo — kaj sen botelo da biero! Pereos mi kun vi... Forlavu la sablon, kaj tuj iru manĝi. Ek!

Jes, necesas hasti. Mi perdis amason da tempo, atendante, ĝis la eksperimento kun Nastinjo donos fidindajn rezultojn. Tamen nun eblas certe iri antaŭen.

Ĉu certe?

Nova eksperimento estas nova abismo. Kaj kia!

Estu tiel. Mi trovos neĝan ponton, nepre trovos kaj ne timos surpaŝi ĝin.

Atendu min, neĝa ponto!

* * *

Ĉi tie finiĝas la unua rakonto pri la vivo kaj la esploroj de Kira Vladimirovna Safraj.


Tradukis el la rusa Jurij Finkel